Fundamenta Krestomatio

Part 24

Chapter 24 3,451 words Public domain Markdown

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio cxi la plej multe gxuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da sxancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon por la lernanto : en unu vorto la donita litero estas elparolata, en alia gxi ne estas elparolata aux estas elparolata alie, en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie . . . Tutajn jarojn devas uzi franco aux anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo! Radikale sxangxi tiun cxi ortografion estas absolute ne eble, cxar tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aux neniel, aux nur per ia apenaux rimarkebla nuanco en la elparolado, farigxus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al cxiu sia litero klaran, severe difinitan kaj cxiam egalan elparoladon, kaj dank' al tio en la lingvo arta la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatigxo kun gxia plej simpla alfabeto) cxiu skribos en gxi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion cxi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.

Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksigxo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraux multe da aliaj ekzemploj, cxar sur cxiu pasxo ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilajxojn kaj konfuzajxojn, kiuj en lingvo arta estas aux tute eljxetitaj kiel superflua balasto, aux alkondukitaj al ia unu aux du mallongaj vortetoj aux reguloj, sen ia ecx plej malgranda difekto por la fleksebleco, ricxeco kaj precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio cxi, sed ni diros sole tion, ke _la tuta gramatiko de la lingvo Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn cxiu povas bonege ellerni en la dauxro de duonhoro!_ Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni kaj taksi la tutan gravecon de tio cxi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu cxi lingvo ian gramatikan aux ortografian eraron kaj ke vi nun jam nur bezonas simple lernadi kiom eble pli da _vortoj_,-- vi ja tiam sentus vin felicxa kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la laboro vi jam pasis . . . Cxu ne vere? En la lingvo Esperanto vi atingas tion cxi _jam post duonhoro da laborado!_

Sekve se Esperanto havus ecx _nur_ tiun econ, pri kiu ni supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri gxi, ke gxi estas multajn, multajn fojojn pli facila, ol cxiu lingvo natura. Sed per tio cxi ne finigxas ankoraux la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de _vortoj_, vi ecx tie cxi renkontos ankoraux grandegajn faciligojn. Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; cxar sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antauxe, kaj sen ia lernado, scias ankaux gxian adjektivon kaj gxian adverbon kaj gxian verbon k. t. p., dum en cxiu lingvo natura tre multaj esprimoj havas por cxiu parto de parolo apartan vorton (ekzemple : _parler_, _oral_, _verbalement_). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi cxian vorton kun cxia prepozicio kaj kun cxia alia vorto, vi estas liberigitaj de la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aux alia kunigo de vortaj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj cxi _naturaj_ vortfaraj oportunajxoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en gxi ankoraux apartajn, tiel diri _artajn_ rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion cxe la lernado de la vortoj. Tiaj ekzemple estas gxiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur kelkajn pro ekzemplo : la prefikso "mal" donas al la vorto sencon rekte kontrauxan ( "bona" bon--"malbona" mauvais),--sekve sciante la vortojn "bona, mola, varma, largxa, supre, ami, estimi" k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn "malbona, malmola, malvarma, mallargxa, malsupre, malami, malestimi" k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson "mal"; la sufikso "in" signifas la virinan sekson ("patro" pere--"patrino" mere),--sekve sciante la vortojn "patro, frato, onklo, fiancxo, bovo, koko" k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj "patrino, fratino, onklino, fiancxino, bovino, kokino" k. t. p.; la sufikso "il" signifas ilon ( "trancxi" trancher --"trancxilo" couteau),--sekve sciante la vortojn "trancxi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi" k. t. p., vi jam mem scias la vortojn "trancxilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo" k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraux multaj aliaj.

Rememoru do nun cxion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaux 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio cxi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun cxi grandegan facilecon de arta lingvo, cxar ni al gxi poste ankoraux revenos.

2.) La dua distingigxa eco de lingvo arta estas gxia _perfekteco_, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima ricxeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion cxi ankoraux antaux la apero de la unua arta lingvo antauxvidis kaj antauxdiris cxiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu cxi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke cxia ecx plej suprajxa konatigxo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampere, Max Mueller k. t. p.,--sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseuxdoinstruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi cxion nur per la sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, se _devas_ esti pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion cxi komprenos cxiu mem, se li konsideros la jenon : Cxia lingvo natura konstruigxadis per tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li auxdis de aliaj; nenia logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie cxi havis ian forton. Cxian esprimon, kiun vi multajn fojojn _auxdis_, vi povas uzi, kaj cxian esprimon, kiun vi ankoraux neniam auxdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en cxia lingvo natura sur cxiu pasxo renkontas la sekvantan aperon : en via cerbo aperas ia komprenajxo, sed . . . vi ne havas la eblon esprimi gxin per busxa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta multvorta kaj tre neoportuna _priskribo_ de tiu komprenajxo, kiu en via cerbo ekzistas kiel _unu_ komprenajxo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolajxo sin okupas ordinare virinoj, vi en cxiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenajxo "lavistino"; sed se _viro_ ekvolos okupadi sin je lavado de tolajxo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, cxar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolajxo, vi neniam auxdis! Je kuracado gxis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aux virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne trovigxis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraux el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. --tio cxi estas jam tute ne ebla! En cxiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aux alian sekson, tiun aux alian kazon, tiun aux alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aux alian gradon de komparado, tiun aux alian formon; verbojn, kiuj ne havas tiun aux alian tempon, personon, modon k. t. p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas fari substantivon k. t. p. Cxar, ni ripetas, cxiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda "oni tiel parolas" aux "oni tiel ne parolas" ; sekve cxian komprenajxon, kiu naskigxas en via cerbo, sed por kiu vi gxis nun vortan esprimon ne auxdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron legxoj de pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco de "tia vorto ne havas tiajn formojn aux ne permesas tiajn ideajn kunigxojn"--en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu ekzemple, ke morgaux viro ricevas la eblon naski infanojn aux nutri ilin per siaj mamoj,--kaj por li tuj ekzistas en la lingvo preta vorto, cxar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso. Supozu, ke morgaux iu elektas al si ian novan, ecx la plej strangan profesion, ekzemple laboradon je aero,-- por li tuj ekzistas prete vorto, cxar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso por la esprimo de profesio, gxi donas al vi jam la eblon esprimi _cxian_ profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.

Krom tio ne forgesu, ke la perfektigxado de lingvo arta estas ebla gxis senfineco, cxar _cxiun_ bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo arta havas plenan rajton aligi al si, cxian mankon, kiu povus trovigxi en gxi, gxi havas la rajton plibonigi kaj sxangxi, dum en lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, cxar tiam lingvo natura transformigxus jam en artan.

Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonajxoj de lingvo arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraux aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la _malbonajxoj_ de lingvo arta. Kiu ecx malmulte devus esti unu vorto cxi tiel] konatigxis kun lingvo arta kaj havas suficxe da kuragxo por kredi tion, kion li _vidas_, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun lingvo natura lingvo arta posedas _neniajn_. Cxiu el vi, vere, havis la okazon auxdi tre multajn atakojn kontraux lingvo arta; sed kontraux cxiuj tiuj cxi atakoj ni povas rediri nur unu respondon : cxiuj ili eliras el la busxo de homoj, kiuj pri lingvo arta havas nenian scion kaj neniam gxin ecx vidis,--ne sole ne vidis kaj ne esploris, sed ecx neniam logike enpensigxis pri gxia esenco, kaj anstataux ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas blinde jxetadi dekstren kaj maldekstren lauxtajn kaj modajn sed sensencajn frazojn. Se ili ecx iom konatigxus kun lingvo arta, ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, ecx tute ne konatigxante kun la lingvo, simple ekpensus pri gxi teorie, ili ekvidus, ke cxiuj iliaj frazoj ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo cxiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke cxiuj homoj tie estas sen manoj kaj sen piedoj,--li povas imponi per tio cxi al la _amaso_, kiu cxiun vorton elparolitan per auxtoritata tono de scianta sankte kredas; sed homo _prudenta_ jam de antauxe rilatos al tiuj cxi vortoj tre kritike, cxar jam en sia sagxo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj cxi frazoj; kaj kiam cxe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon kaj _rigardos_, kaj tiam li konvinkigxos, ke cxiuj frazoj, kiujn li auxdis, estas la plej absoluta sensencajxo. Tiel estas ankaux kun lingvo arta : anstataux blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur simple _ekpensi_ pri la esenco de tiuj cxi frazoj, kaj vi jam komprenos, ke ili ne havas ecx la plej malgrandan fundamenton ; kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraux nesuficxa, tiam iru simple kaj _rigardu_, jxetu okulon en lernolibron de lingvo arta, konatigxu kun la konstruo de tiu cxi lingvo, profundigxu iom en gxian jam tre ricxan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la _faktojn_, kiuj sur cxiu pasxo sin trovas antaux via nazo,--kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencajxo sin trovas en cxiuj tiuj frazoj, kiujn vi auxdadis kontraux lingvo arta. Vi auxdis ekzemple frazon "lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistajxo ne povas esti kreita en la retorto de hxemiisto"; tiu cxi frazo sonas tiel bele kaj "sagxe", ke por la grandega plimulto da homoj gxi jam lasas nenian dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanajxo. Kaj tamen se tiuj cxi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti malgrandan, tre malgrandan demandon "kial?"--tiam tiu cxi lauxta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj cxian sencon, cxar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu cxi frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas ecx la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman frazon oni ja povus uzi ankaux kontraux la arta alfabeto, kiun la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por si, kaj kontraux la arta veturado per helpo de vaporo aux velocipedo, kaj kontraux nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun cxi kaj similajn frazojn la homoj obstine ripetadas cxiun fojon, kiam aperas ia nova utila ideo. . . . Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi cxesos regni super la spiritoj de la homoj!

Vi auxdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en gxi homoj ne komprenados unu alian, ke cxiu popolo uzados gxin alie, ke en gxi oni nenion povas esprimi, k. t. p. k. t. p. Se ni turnos atenton, ke cxio tio cxi estas aferoj, kiujn cxe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona volo cxiu povas facile praktike _trakontroli_, kaj ke cxiuj tiuj cxi frazistoj simple ne _volas_ trakontroli tion, pri kio ili parolas kun tia auxtoritata tono, sed pro la aplauxdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj jxetadi koton sur la aferon nur tial, ke gxi estas nova kaj ankoraux ne moda,--tiam cxiuj tiuj cxi frazoj montrigxas jam ne sole ridindaj, sed rekte _indignigaj_. Anstataux blinde jxetadi frazojn, iru kaj _rigardu_,--kaj tiam vi vidos, ke cxiuj viaj vortoj estas simple senceremonia _mensogado_ : vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe _jam ekzistas_, ke homoj de la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por si _uzas_ gxin, ke ili unu alian _komprenas bonege kaj plej precize_, kiel skribe, tiel ankaux busxe ; ke homoj de cxiuj nacioj uzas gxin cxiuj _tute egale_; gxia jam tre ricxa kaj diversaspeca literaturo montros al vi tute okulvideble, ke cxiuj nuancoj de la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en gxi en la plej bona maniero. . . . Anstataux blinde babiladi diversan teorian sensencajxon, iru kaj rigardu la _faktojn_, la longe jam ekzistantajn, de cxiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkonfeseblajn faktojn,-- kaj tiam por vi restos nenia dubo pri tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraux la enkonduko de lingvo arta en komunan uzadon, ekzistas absolute _neniaj_.

Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de tiu cxi cxapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektigxis kongreso el reprezentantoj de cxiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antauxvidi ne sole kun tre granda _kredebleco_, sed ecx kun plena _certeco_ kaj precizeco.

El cxio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonajxoj de la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo _arta_. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfelicxe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de cxio nova kaj ke al ili venos en la kapon la ideo pli bone elekti ian en cxiuj rilatoj maloportunan lingvon _naturan_, ol centoble pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie cxi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaux la tute natura timo de cxiu nacio jam simple pro sia ekzistado : cxar estas afero tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel internacia, baldaux ricevos tian grandegan superforton super cxiuj aliaj popoloj, ke gxi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed ni sipozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos tion cxi, aux ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton, elektos ian lingvon _mortintan_, ekzemple la latinan,--kio do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple _malviva litero_ kaj fakte _neniam atingos efektivigxon_. Cxiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraux pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaux iom fonda ellernado de gxi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu cxi vorto, sed nur lingvon internacian por _la pli altaj klasoj de la societo_. Ke la afero starus tiel kaj ne alie, tion cxi montras al ni ne sole la logiko, sed tion cxi jam longe okulvideble montris al ni _la vivo mem_ : en efektiveco la lingvo latina estas ja de longe jam elektita de cxiuj registaroj kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en cxiuj landoj laux ordono de la registaroj la junularo devigite dedicxas tutan vicon da jaroj al la ellernado de tiu cxi lingvo,--kaj tamen cxu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu decido, kiu longe jam estas farita kaj ecx efektivigita, sed sen ia rezultato. En nia tempo nenia decido ecx de plej autoritata kongreso neniam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton, kiun gxi havis en la mezaj centjaroj : tiam ne sole por gxia internacieco, sed ecx por gxia absoluta regxado unuanime staris cxiuj registaroj, la tuta societo, la tuta cxiopova eklezio, kaj ecx la vivo mem, tiam gxi prezentis la fundamenton de cxia scienco kaj de cxia scio, tiam al gxi estis dedicxata la pli granda parto de la vivo, gxi elpusxis per si cxiujn lingvojn patrajn, gxi estis ellernata kaj prilaborata _devigite_, jam simple pro tio, ke en siaj patraj lingvoj la instruituloj simple ne havis la _eblon_ esprimadi sin,--kaj tamen malgraux cxio la lingvo ne sole falis, sed ecx en sia plej bona tempo gxi estis kaj povis esti nur apartenajxo de la _elektitaj klasoj_ de la societo! Dume en okazo de elekto de lingvo _arta_ gxin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, _cxiuj_ sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj ricxaj, sed ecx la plej malricxaj kaj senkleraj vilagxanoj.

Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute _ne povas_ elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas antaux la lingvoj naturaj en cxiuj rilatoj senduban kaj okulvideblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsagxajxo, kiel ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per cxevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion cxi per fervojo. Nenia kongreso povas fari tian elekton; sed se ni ecx supozus, ke la kongreso tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke gxi tamen faros tian absurdan elekton, tiu cxi elekto per la forto de la cirkonstancoj tute egale restos malviva litero kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos nesolvita tiel longe, gxis pli aux malpli frue kolektigxos nova kongreso kaj elektos lingvon artan.

Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon, al kiu ni venis, nome : _lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta_.

VI

Nun restas ankoraux solvi la demandon, _kia_ nome arta lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua minuto sxajnas, ke respondi tiun cxi demandon ekzistas nenia eblo, cxar--kiel vi sendube diros --"da lingvoj artaj ekzistas ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraux mil fojojn pli granda, cxar cxiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laux sia arbitro". Cxu ekzistas tial ia eblo antauxvidi, kiu el ili estos elektita? Tiel efektive sxajnas de la unua rigardo al la homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antauxvidi, kaj antauxdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facile. Tio cxi venas de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraux aperi lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.