Part 20
Mi ne analizos tie cxi la diversajn provojn, faritajn kun la celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj al tio, ke cxiuj tiuj cxi provoj aux prezentis per si sistemon da signoj por mallonga interkomunikigxo en okazo de granda bezono, aux kontentigxis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauxigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke cxiu el ili mortis tuj post la naskigxo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da _internacia_ ili havis en si _nenion_. La auxtoroj ial nomis siajn lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni povus komprenigxi per tiuj cxi lingvoj! Se por la tutmondeco de ia lingvo estas suficxe, ke unu persono gxin nomu tia, en tia okazo cxiu el la ekzistantaj lingvoj povas farigxi tutmonda laux la deziro de cxiu aparta persono. Cxar tiuj cxi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun gxojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu cxi unuanima konsento gxuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al gxi senkondicxan utilon, sed kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas kompreneble, kial tiuj cxi provoj renkontis plenan fiaskon; cxar la plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj cxi provoj, kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la auxtoro; "antauxe la mondo", ili diris, "aux kelkaj milionoj da homoj ellernu tiun cxi lingvon, tiam mi ankaux gxin lernos". Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al cxiu aparta adepto nur tiam, se antauxe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrigxis malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris, kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio cxi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmigxi kaj dedicxi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,--kaj tiu cxi lingvo, simile al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon. [Piednoto: Tiuj cxi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaux montris, ke la antauxdiro de la auxtoro de Esperanto ne estis erara.]
La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la auxtoroj de cxiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj nevola meditado super tiu cxi afero. Sed kelke da felicxaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu cxi nevola meditado, kuragxigis min por plua laborado kaj igis min ekprovi, cxu ne prosperos al mi sisteme venki cxiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.
Sxajnas al mi, ke tiu cxi afero iom prosperis al mi, kaj tiun cxi frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugxo de la leganta mondo.
La plej cxefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj :
I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni gxin ludante.
II) Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj gxin uzi por la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu tiu cxi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aux ne, --t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikigxoj.
III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
El cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al la mondo, ofte sub la lauxta, per nenio pravigita nomo de "lingvo tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ecx tiun cxi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri cxefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraux multajn aliajn, sed pri ili, cxar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie cxi. Antaux ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj kaj ne preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, cxar ili aperos al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli gxi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por cxiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima malsxato, dum gxuste la atingo de tiu cxi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de cxiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskigxis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan parton de la laboro.
I
La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke gxi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauxro de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko, estas klara por cxiu.
b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio cxi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio cxi de la lingvo gxian ricxecon, sed kontrauxe, farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi cxiujn eblajn nuancojn de la penso--pli ricxa ol la plej ricxaj naturaj lingvoj. Tion cxi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo cxiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple :
1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauxajxon de la ideo; sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton "malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve, ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"), malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricxa, mallumo, malhonoro, malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.
2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante "frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fiancxino, knabino, kokino, bovino" k. t. p.
3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado. Ekzemple trancxi--trancxilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo, sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj sufiksoj.
Krom tio mi donis komunan regulon, ke cxiuj vortoj, kiuj jam farigxis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia nesxangxataj, akceptante nur la internacian ortografion; tiamaniere grandega nombro da vortoj farigxas superfluaj por la lernado; ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro, formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati, deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.
Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraux al kelkaj flankoj de la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo farigxas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de gxia ellernado konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el kiuj laux difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strecxado de la kapo, oni povas formi cxiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj estas necesaj. Cetere ecx tiu cxi malgranda nombro da vortoj, kiel oni vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu cxi lingvo sonora, ricxa kaj por cxiuj komprenebla (la kauxzojn vidu malsupre) postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel cxe la aliaj lingvoj,-- por gxia ellernado suficxas _kelke da tagoj_. Pri tio cxi cxiu povas konvinkigxi, cxar al la nuna brosxuro estas aldonita _plena lernolibro_. [Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el cxirkaux mil vortoj.]
II
La duan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi arangxis plenan _dismembrigon_ de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataux vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el _sensxangxaj_ vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie cxiu vorto sin trovas _cxiam_ kaj _sole_ en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de sensxangxaj vortoj. Sed cxar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Euxropaj popoloj kaj alkutimigxi al gxi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun cxi dismembrigxon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Euxropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laux lernolibro, ne traleginte antauxe la antauxparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona),--li ecx ne supozos, ke la konstruo de tiu cxi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : _frat_ (frato), _in_ (virino), _o_ (kio estas, ekzistas) (--kio estas frato-virino = fratino),--la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = _frat_; sed cxar cxiu substantivo en la nominativo _finigxas_ per "o"--sekve _frat'o_; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton "in"; sekve fratino--_frat'in'o_; kaj la signetoj estas skribataj tial, cxar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembrigxo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li ecx ne suspektas, ke tio, kion li nomas finigxo aux prefikso aux sufikso, estas tute memstara vorto, kiu cxiam konservas egalan signifon, tute egale, cxu gxi estos uzata en la fino aux en la komenco de alia vorto aux memstare, ke cxiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aux kiel gramatika parteto. Kaj tamen la rezultato de tiu cxi konstruo de la lingvo estas tia, ke cxion, kion vi skribos en la lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco (per sxlosilo aux ecx sen gxi) komprenos cxiu, kiu ne sole ne ellernis antauxe la gramatikon de la lingvo, sed ecx neniam auxdis pri gxia ekzistado.
Mi klarigos tion cxi per ekzemplo :
Mi trovigxis en Rusujo, ne sciante ecx unu vorton rusan; mi bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon :
"Mi ne sci'as, kie mi las'is mi'a'n baston'o'n; cxu vi gxi'n ne vid'is?"
Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo : _Cxion, kio estas skribita en la lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu cxi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto frat'in'o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj cxiun oni devas sercxi aparte._
Se mia interparolanto neniam auxdis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, sercxos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon :
_Mi_ Ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _ne_ nje, njet. . . . . . . . . . . . . . nje _sci_ znatj. . . . . . . . . . . . . . . . ) _as_ oznacxajet nastojasxcxeje. . . . . . ) znaju vremja glagola. . . . . . . ) _kie_ gdje . . . . . . . . . . . . . . . . gdje _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ja _las_ ostavljatj . . . . . . . . . . . . . ) ostavil _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . ) _mi_ ja . . . . . . . . . . . . . . . . . ) _a_ oznacxajet prilagatelnoje. . . . . . ) (moj) moju _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _baston_ palka. . . . . . . . . . . . . . . . ) _o_ oznacxajet susxcxestvitelnoje. . . . ) palku _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _cxu_ li . . . . . . . . . . . . . . . . . li _vi_ vi, ti . . . . . . . . . . . . . . . vi _gxi_ ono. . . . . . . . . . . . . . . . . ) (jego) jejo _n_ oznacxajet vinitelnij padejx . . . . ) _ne_ nje. . . . . . . . . . . . . . . . . nje _vid_ vidjetj. . . . . . . . . . . . . . . ) vidjel (i) _is_ oznacxajet prosxedsxeje vremja . . . )
En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite : _Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun cxi vortaron, sercxante la vortojn en la vortaro mem kaj la finigxojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo._ Cxar en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de cxiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finigxo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro.
Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu sxajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun cxi lingvon, ne havas la eblon komprenigxadi ecx per la helpo de la plej bona vortaro, cxar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antauxe pli aux malpli scii tiun cxi lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas scii gxian fundamentan formon, dum en la interligita parolado cxiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika sxangxo, kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj k. t. p.; tial, se vi antauxe ne konas la lingvon, vi preskaux neniun vorton trovos en la vortaro, kaj ecx tiuj vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon :
"Mi--blanka--ne--kie--mi--pensi--bastono aux etagxo-- kvieta--havo--havi--sxi--?--ne--?--".
Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de cxiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj sercxi en gxi 2-3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaux pri tio, ke en cxiu lingvo cxiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la gxustan. Kaj se vi ecx imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta difinita signifo por cxiu vorto,--en cxiu okazo, por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, ke li antauxe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaux akiru en gxi suficxan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike sxangxita, devena aux kunmetita k. t. p.,--t. e. la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj cxe manko de la lastaj gxi prezentus nulon. Cxar, sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron, "kiel longe ni atendos en N.", vi ja ne proponos al li antauxe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de cxia nacio, se li ne sole ne posedas tiun cxi lingvon, sed ecx neniam auxdis pri gxi. Cxiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi cxiu, sen ia antauxpreparigxo kaj ecx sen bezono antauxe tralegi ian antauxparolon, klarigantan la uzadon de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, ecx la vortaron devas uzi tre malmulte.
Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, cxu li scias la lingvon internacian aux cxu li ecx auxdis pri gxi,--vi povas tamen kuragxe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Cxar, dank' al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj en kia ajn lingvo,--tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto,--kaj la adresito vin jam komprenos, cxar tiu cxi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan sxlosilon por la letero, sed gxi mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank' al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu cxi malgranda vortaro esprimi cxion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj tehxnikaj (kaj ankaux vortoj "fremdaj", supozeble konataj al cxiuj, ekzemple "tabako", "teatro", "fabriko" k. t. p.) en gxi ne estas troveblaj; tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstatauxigi ilin per aliaj vortoj aux tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi vortaron _plenan_, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato : vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en la lingvon de la adresato.
b). Sekve, dank' al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas komprenigxadi per gxi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (gxis la komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos cxiufoje atendi, gxis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble ankaux tiun cxi maloportunecon (almenaux cxe komunikigxado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero : la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en cxiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "tehxnikajn"), mi lasis tute sen ia sxangxo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aux tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej cxefaj Euxropaj lingvoj, aux tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaux cxe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en cxiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aux uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej cxefaj nacioj (ekzemple la vorto "proksima" en cxiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan "plej proksima" (_proximus_), tiam ni vidos, ke gxi, en diversaj sxangxoj, estas uzata en cxiuj plej cxefaj lingvoj; sekve se mi la vorton "proksima" nomos _proksim_, mi estos pli aux malpli komprenata de cxiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankigxadis de tiuj cxi reguloj nur tie, kie tion cxi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k. t. p.). Tiamaniere cxe korespondado kun meze-klera Euxropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed ecx sen bezono tro multe sercxadi en la vortaro, kiun li uzos nur cxe vortoj dubaj.
* * * * *
PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO
A. Alfabeto.
Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hh, Hxhx, Ii, Jj, Jxjx, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz.
Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
B. Reguloj.
1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajxon, povas en la unua tempo tute gxin ne uzi.
2) La substantivoj havas la finigxon "o". Por la formado de la multenombro oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du : nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigxo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco).
3) La adjektivo finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol".
4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivo; por la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj.
6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finigxon "-as"; la tempo estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicxa "-us"; la modo ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aux adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta "-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta "-ot". Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio cxe la pasivo estas "de".
7) La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la adjektivoj.
8) Cxiuj prepozicioj postulas la nominativon.
9) Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita.
10) La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo.
11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la cxefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj.
12) Cxe alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la akuzativo.
14) Cxiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion "je", kiu memstaran signifon ne havas. Anstataux la prepozicio "je" oni povas ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio.