Part 19
Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron gxeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi sxatos la kvaliton tute rimarkindan de la komercajxoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la kondicxoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin doni al mi viajn mendojn. Vi povos ankaux vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi ankaux makleras pri cxiuj komercajxoj de la urbo Roubaix, speciale pri la drapoj kaj teksajxoj cxiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj interrilatoj kun cxiuj firmoj cxi-tieaj donas al mi la eblon trakti la negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia maniero, ke ili estu plene kontentaj. Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke vi akceptu mian sinceran saluton. R.
Sinjoro R . . ., en Roubaix.
Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankaux bone alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile por mi, cxar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn, kiuj kontentigas min. Tamen, cxar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi, estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2. Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi pli grandajn mendojn. Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj, kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondicxoj. Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauxras, ke mi ne povas profiti gxin, cxar mi tute ne okupas min je tiuj komercajxoj. Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro, mian sinceran saluton. M.
Sinjoro H . . ., en Marseille.
Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaux, malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme je la mendo, kiun vi donis al nia vojagxisto, S-ro L. Vi trovos tie cxi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti gxin kiel gxustan kaj enskribi la sumon en nian krediton. Cxiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p.
Sinjoro K . . ., en Parizo.
Ni sendas al vi tie cxi aldonite la staton de via kalkulo fermita cxe la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu gxin kaj diru al ni, cxu ni konsentas.
Sinjoro B . . ., en Lille.
Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon pri la firmo N. Gxi gxuas tie cxi la plej bonan reputacion. Mi pensas, ke vi povas liveri al gxi en plena trankvilo. Sen garantio nek respondeco, kiel kutime. Tre sincere via. . . .
KVITANCO
(Mi certigas per tio cxi, ke) mi ricevis de Sinjoro R. la sumon de mil frankoj, kiujn al li mi pruntis por unu jaro en la dato 1a de januaro 1900, kune la sumon de dudek kvin frankoj kiel la procentojn po 5 0/0 de la dirita sumo dum la dua duonjaro. Aprobante por mil dudek kvin frankoj. Parizo, la l-an de januaro 1901.
* * * * *
KRONIKA KATARA KONJUNKTIVITO
(el la libro de profesoro E. FUCHS).
_Simptomoj._ Cxe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj sxangxoj estas entute malmulte signifaj. Estas modera rugxeco de la konjunktivo, aux nur super la tarso, aux ankaux en la parto transira. La konjunktivo estas glata kaj ne sxvelinta; nur en malnovaj okazoj aperas hipertrofio de la konjunktivo kun gxia dikigxo kaj velursimila karaktero. La sekrecio estas malgranda kaj montras sin precipe per kungluiteco de la palpebroj matene. La blanketa sxauxmo, kiun oni ofte trovas en la anguloj de la palpebroj, venas de tio, ke en sekvo de ofta palpebrumado la larma fluidajxo kun la eligajxo de la Meibomaj glandetoj per batigxado farigxas speco de sxauxma emulsio. La konstanta malsekigxado de la hauxto en la anguloj de la palpebroj kondukas al la formigxado de ekskoriacioj. En kelkaj okazoj la sekrecio, anstataux esti pliigita, sxajnas ecx malpliigita. Pro la tre malgranda aux ecx tute mankanta pliigxo de la sekrecio kelkaj auxtoroj difinas multajn okazojn de kronika kataro ne kiel tian, sed kiel hiperemion de la konjunktivo. Cxe la sensignifeco de la simptomoj objektive rimarkeblaj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento. Efektive la _subjektivaj simptomoj_ pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo. La plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere. La pezeco de la palpebroj, tage apenaux rimarkebla, vespere estas tiel granda, ke al la pacientoj estas tre malfacile teni la okulojn nefermitaj; ili havas la senton, kvazaux ili volus dormi. Per la nemulta eligajxo, kiu en formo de mukaj fadenoj restas en la konjunktiva sako, naskigxas teda sento de fremda korpo, kvazaux en la okulo estus polvero; kiam tiaj mukaj fadenoj metigxas sur la korneon, tiam la vidado malklarigxas aux tiam cxirkaux la flamo de kandelo montrigxas cxielarkaj koloroj; krom tio la pacientoj rakontas pri malagrablaj sentoj de diversaj specoj, nome pri brulado kaj jukado, pri blinduligxado per lumo, rapida lacigxado de la okuloj cxe la laborado, ofta palpebrumado k. t. p. Matene la okuloj estas iom kungluitaj aux iom da flava sekigxinta eligajxo trovas sin en la interna angulo de la okulo. En aliaj okazoj ekzistas turmenta sento de sekeco kaj la okuloj povas esti malfermataj nur kun malfacileco, kaj la paciento havas la senton kvazaux la palpebroj pro manko de malsekeco estas algluitaj al la okulpomo (kataro seka).--Tiuj cxi tiel diversaspecaj plendoj tute ne trovas sin en difinita interrilato al la objektiva stato. Cxe multaj homoj oni vidas la konjunktivon suficxe forte rugxigxinta kaj tamen ili plendas pri nenio ecx plej malgranda, dum cxe aliaj, kiuj la kuraciston simple elturmentas per siaj piendoj, oni ofte apenaux rimarkas iajn sxangxetojn en la konjunktivo.
_Irado de la malsano._ La kronika kataro de konjunktivo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la okuloj, kiu estas renkontata precipe cxe personoj grandagxaj kaj nome pli maljunaj. Cxe maljunuloj gxi estas preskaux regulo, ke ni trovas facilan gradon da kronika konjunktivito, kiun oni nomas kataro maljunula. La dauxrado de la konjunktivito estas ordinare longa; multaj homoj suferas je gxi grandan parton de sia vivo. La malsano povas konduki al komplikajxoj, kiuj parte donas nerebonigeblajn sxangxojn. Al la plej oftaj komplikajxoj apartenas la brulumo de la palpebra rando--blefarito--sekve de la ofta malsekigxado de la randoj de la palpebroj per la pli ricxe eligataj larmoj. Ankaux sekve de la malsekigxado per la larmoj la hauxto de la malsupra palpebro estas atakata de ekzemo, aux gxi farigxas rigida kaj mallongigxas, tiel ke la libera rando jam ne perfekte almetigxas al la okulpomo. Sekve de tio la larma punkto jam ne trempigxas en la larman lagon, per kio la forkondukado de la larmoj en la larman sakon estas malhelpata, la fluado de la larmoj estas pligrandigata kaj tio cxi denove efikas malutile sur la staton de la hauxto. Tiamaniere formigxas rondo da eraroj, kiu kondukas al cxiam plua mallevigxo de la malsupra palpebro, al la ektropio. Tiu cxi eliro estas ankoraux akcelata per tio, ke la pacientoj ofte devisxas la defluantajn larmojn kaj cxe tio pasigas la tukon de supre malsupren, per kio la malsupra palpebro estas tirata malsupren. Se la mallongigxo de la palpebra hauxto, malsekigata de larmoj, aperigas sin pli en direkto horizontala, tiam naskigxas blefarofimozo. Fine la kataro ofte kauxzas ulceretojn de la korneo.
_Etiologio._ La kauxzoj de la kronika kataro estas : 1. Antauxirinta kataro akra, kiu, anstataux plene sanigxi, transiris en la stadion kronikan. 2. Komunaj malutilajxoj de diversaj specoj. Al ili apartenas antaux cxio malbona aero, difektita per fumo, polvo, varmego, kunestado de multe da homoj k. t. p. La laboristoj en fabrikoj, kie estas multe da polvo, la kelneroj en la fumoplenaj restoracioj k. t. p. suferas tre ofte je kronika konjunktivito. Al tio disponas ankaux malfrua irado dormi, nokta maldormado, troa gxuado de alkoholaj trinkajxoj. Cxe personoj, kiuj jam suferas je kronika konjunktivito, gxi multe malbonigxas post cxia tiaspeca malutilajxo, ekzemple post vespero pasigita en teatro aux en fumoplenaj cxambroj. La dauxra efikado de vento kaj malbona vetero kauxzas cxe la vilagxanoj, veturilistoj k. s. tiel oftan kataron. Pro tiu sama kauxzo ankaux okuloj forte elstarantaj, aux kies palpebroj estas mallongigitaj (lagoftalmo), estas atakataj de kataro, cxar ili tro malmulte estas defenditaj kontraux la aero. La efiko, kiun faras sur la konjunktivon la konstanta kuntusxigxado kun la aero, montrigxas la plej bone cxe la ektropio, cxe kiu la nekasxita konjunktivo de la tarso farigxas forte rugxa kaj dika, velursimila aux ecx tuberplena. Tiom same malbone kiel longedauxran kuntusxigxadon kun la aero, la konjunktivo elportas ankaux la konstantan foreston de tiu cxi lasta, tial cxe longe dauxranta cxirkauxligo de la okulo ankaux aperas kronika kataro. 3. Troa strecxado de la okuloj, precipe cxe personoj hipermetropiaj kaj astigmatismaj, povas kauxzi kronikan kataron. 4. Lokaj malutilajxoj. Al ili apartenas incitado de la konjunktivo per fremdaj korpoj, kiuj restas en la konjunktiva sako; al tiaj fremdaj korpoj oni devas alkalkuli en pli vasta senco de la vorto ankaux okulharojn, kiuj estas turnitaj kontraux la okulpomo. En la plimulto da okazoj la loka malutilajxo konsistas en ia alia malsano de la okulo, kiu aperigas post si la kataron kiel suferon sekvan, kiel ekzemple blefarito aux infarktoj en la glandetoj Meibomaj. Retenigxo de larmoj en sekvo de blenoreo de la larma sako aux de nesuficxa trempigxado de la larmaj punktoj en la larman lagon estas ofta kauxzo de la kataro, tial oni neniam devas forgesi cxe unuflanka kataro esplori, cxu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj. La kataroj kauxzitaj de cirkonstancoj lokaj distingigxas de la kataroj kauxzitaj de malutilajxoj komunaj per tio, ke ili tre ofte estas unuflankaj, dum en la lasta okazo laux la naturo de la afero pleje suferas ambaux okuloj.
_Terapio._ Estas kompreneble, ke la kuracado devas antaux cxio turni atenton al la kauxza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondicxoj de la vivo, kiom tion cxi permesas la profesio de la paciento, per forigo de ekzistantaj lokaj kauxzoj de la kataro k. t. p. Por la kuracado de la konjunktivo mem ni antaux cxio, kiel cxe la kataro akra, havas por nia dispono la nitran argxenton, kiun oni uzas por sxmirado per peniko (en solvo 2 p. 100) aux por engutado (en solvo 1/4--1/2 p. 100). Oni uzas gxin nur en tiuj okazoj, en kiuj la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio kaj do malfirmigxo de la konjunktivo, cxar tiaj periodoj de akra malsanigxo ofte okazas en la dauxro de cxiu kronika kataro, kaj ankaux tiam, kiam ekzistas jam hipertrofio de la konjunktivo. En la ceteraj okazoj suficxas adstringaj gutoj (okulakvoj), kiujn la paciento mem povas al si engutadi. La plej uzataj el tiuj cxi okulakvoj estas : flava adstringa okulakvo (collyrium adstringens luteum), aux safrana tinkturo de opio (tinctura opii crocata), ambaux ordinare estas porskribataj ne pure, sed miksite kun egala kvanto da akvo; kupro aluna, zinko sulfura, ambaux en 1/2-1 p. 100 solvo; plue aluno, tanino, bora acido kaj aliaj adstringantajxoj.
La vica ordo, en kiu tiuj cxi okulakvoj estas cititaj, respondas proksimume al ilia lauxgradeco, de la plej fortaj gxis la plej delikataj. Ili devas esti engutataj cxiutage unu aux du fojojn, sed ne vespere. Ni elkalkulis tiom da ili, cxar estas bone havi pli grandan elekton el ili, cxar cxe la longa dauxrado de la kataro oni ofte devas sxangxi la rimedojn. Cxiu rimedo, uzata tro longe, perdas sian efikecon, cxar la konjunktivo al gxi alkutimigxas. Kontraux la kungluigxado de la palpebroj, kiel ankaux kontraux ekzistantaj ekskoriacioj oni igas vespere antaux la endormigxo froti sur la fermitaj palpebroj sxmirajxon kun blanka hidrarga precipitato (1/2-1 p. 100).
[Piednoto: Tiu cxi okulakvo, nomata ankaux okulakvo de Horst, nun en la plimulto da landoj jam plu ne estas oficinala; tamen gxi faras bonegajn servojn kaj en kelkaj okazoj oni povas gxin anstatauxigi per neniu alia] rimedo. Laux la nova Auxstruja farmakopeo gxi devas esti preparata en la sekvanta maniero
Rp. Amonio klora . . . . . . . . . . 0,5 Zinko sulfura. . . . . . . . . . 1,25 Solve en : Akvo distilita . . . . . . . . . 200,0 Aldonu : Kamforo. . . . . . . . . . . . . 0,4 Solvita en : Spirito vina dissolvita. . . . . 20,0 Aldonu : Safrano. . . . . . . . . . . . . 0,1 Tenu 24 horojn ofte skuante, filtru.
La okulakvo de Romershausen, kiu ankaux estas multe uzata cxe kronika kataro de la okuloj, konsistas el miksajxo do fenkola tinkturo kaj fenkola akvo.]
* * * * *
LA SUNHORLOGXO EN DIJON
(El la Revue Bourguignonne, publikigata de la Universitato de Dijon).
Multaj homoj en cxiu lando laboras nun por la propagando de la bela lingvo internacia. La junaj frauxloj aux frauxlinoj sin gxoje amuzas, skribante, legante, parolante pri cxiuj objektoj de la mondo, precipe pri la plej konformaj al sia felicxa agxo. Ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikatajxojn de la spirito kaj de la koro. La maljunaj, miaj egalagxuloj, aliflanke, povas pruvi, ke tiu kapablo ne estas malpli mirinda por skribi, legi, paroli pri cxiuj objektoj sciencaj.
Hodiaux mi do volas, malgraux malfortigxo pro laceco kaj klopodoj, en la kelkaj sekvontaj linioj, doni rapide la priskribon kaj teorion de la sunhorlogxo, kusxanta en la fundo de la cxarma Parko de Dijon, sur la bordo de la beleta rivero nomata Ouche.
[Ilustrajxo: sundial1.png]
Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin krucigxantaj rektangule en I. Du dekduoj da markoj sxtonaj estas plantitaj, cxirkaux I, laux la fig. 1. Sur sxtono lauxlonge de la linio SN estas markitaj punktoj kun la signoj de la zodiako, de kankro al kapro, sur unu flanko de SN, kaj de kapro al kankro sur la alia flanko. Cxiu promenanto tra la Parko, kiu volas scii la horon, iru stari rekte sur la punkto zodiaka respondanta al la tago de lia promenado kaj li vidos sian ombron direktatan al la punkto sxtona markita per la horo sercxata.
Oni vidas ke en tiu cxi horlogxo :
1) La ombrojxetilo estas movebla, sed cxiam vertikala, kaj staranta sur NS, en iu punkto A, kies interspaco d al I estas funkcio nur de la deklinigxo D de la suno;
2) La koordinatoj x, y de cxiu marko sxtona M estas funkcioj nur de la horo h, videble skribita sur M.
Komparante la sunhorlogxon kun bona posxhorlogxo, oni certigxos pri la gxusteco de la unua.
Mi scias nek la epokon nek la uzitan manieron de la konstruo de tiu cxi sunhorlogxo; kaj mi ne konas, alian ekzempleron de tia en iaj urboj aux libroj. Sed tion cxi nia eminenta kolego Charles Meray povus, sendube, al ni sciigi; mi do petas lin ke li volu skribi la historion de tiu malofta horlogxo en Esperanto, lingvo, en kiu li estas tiel majstro kiel en matematiko.
Atendante tiun historion, oni vidos facile la eblon konstrui gxuste tian sunhorlogxon, se oni sercxos la formulojn liverantajn x, y kaj d.
Oni nomu :
d = la kolatitudon de la loko. a = la azimuton de la suno. D = gxian deklinigxon. h = gxian angulon horan aux la horon veran.
Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo, la zenito kaj la suno donas :
kos f kos h - sin f tg D (1) kot a = ------------------------ sin h
[Ilustrajxo: sundial2.png]
Por ke la ombro de ombrojxetilo, vertikale metila en A, pasu tra la punkto M (x, y) respondanta al h, estas necesa la rilato
(2) d = y - x kot a
evidenta per la fig. 2 : Sed devas dependi x, y nur de h, kaj d nur de D; oni do havas
df --= 0 dh
aux
dy d kot a dx (3)--= x-------+--kot a dh dh dh
Sekve, metinte anstataux (kot a) kaj (d kot a)/dh iliajn valorojn eltiritajn el la formulo (1), oni havas
dy 4) --= dh
sin f ( dx ) kos f ( dx ) -----tg D ( (x kot h---) --------( x---sin h kos h ) sin h ( dh ) sin^2 h ( dh )
Por ke y dependu nur de h, estas necese nuligi la koeficienton de tg D, aux skribi
x - = kot h. dh d
de kie
x = C sin h
C estante konstanto arbitra. Sekve (4) donas
dy kos f --= C-----( -1 + kos^2 h ) = C kos f sin h, dh sin h
de kie
y = C kos f kos h + C';
tie cxi C' estas alia konstanto arbitra. Fine (2) liveros :
d = C kos f kos h + C' - C ( kos f kos h - sin f tg D ) = C sin f tg D + C'.
Resume, oni vidas ke : 1) La sxtonaj markoj estas trovitaj per
x = C sin h, y = C kos f kos h + C'
kaj metitaj sur la elipso
x^2 (y-C')^2 ---+----------- = 1. C^2 C^2 kos^2 f
2) La zodiakaj punktoj estas trovitaj per
d = C sin f tg D + C'.
La konstruinto de la horlogxo Dijona elektis C' = 0 pro simpleco, kaj C de longeco agrabla rilate al la largxeco de la vojo kondukanta al tiu horlogxo tiel stranga kaj interesa.
Nuligante C', oni havas :
(5) x = C sin h; y = C kos h kos f
(6) d = C tg D sin f.
La formuloj (5) montras, videble, ke M estas la projekcio horizonta de la punkto m, kiu respondas al la horo h sur la rondo tagnoktegaliga, farita per la radio C priskribita.
La formulo (6) montras, same videble, ke d estas la projekcio horizonta de la longo C tg D, metita sur la polusojlinio de la centro I de la sfero cxiela al la nordo aux la sudo, laux tio ke D estas norda aux suda.
Se do oni konsideras sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies ombrojxetilo estas de longeco C tg D, sxangxanta lauxtage, oni povas diri :
La sunhorlogxo Dijona estas la projekcio horizonta de la sunhorlogxo tagnoktegaliga.
Tiu tre simpla rezultato estas videbla geometrie, en la sekvanta maniero.
[Ilustrajxo: sundial3.png]
Sur la sfero cxiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni konsideru, en la horo h, la punkton m', rekte kontrauxan al la situacio sfera de la suno.
Dum unu tago suna, m' lauxkuras rondeton B' m', kies radio I' m' estas C sek D kos D aux la konstanto C.
Oni povas rigardi la rondeton B' m' kiel sunhorlogxon tagnoktegaligan, kies I'P estas ombrojxetilo kaj m' punkto hora respondanta al h.
La projekcio horizonta de tiu cxi rondo B' m' estas la elipso BM, kies aksoj, direktataj laux NS kaj EO, estas de longecoj konstantaj C cos f kaj C; sed kies centro I", projekcio de I', estas en nekonstanta malproksimeco de I, egala al la projekcio d de II'. Oni do havas por d dependanta nur de D,
d = C sek D sin D sin f = C tg D sin f.
Aliparte, la ombro horizonta de la ombrojxetilo IZ trairas la elipson en la punkto M, projekcio de m' kaj dependanta nur de h.
Fine, se oni translacie movigas laux interspaco de grandeco egala, paralela sed kontrauxa al d, t. e. paralela al--d, la rondon B' m', la elipson BM, la ombrojxetilon IZ, samtempe, kiel solidon, oni havas, videble, la sunhorlogxon Dijonan kun gxia pure geometria klarigo, tiel simpla kiel la teorio de la tagnoktegaliga sunhorlogxo.
L.-J. GRUEY, Direktoro de la Observatorio de Besancon.
* * * * *
VI
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
* * * * *
EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO ESPERANTO
La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.
Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu aligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neuxtralan, al cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la hxinaj muroj inter la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado, idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimigxus kiel unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece fordoni nin ecx al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ecx sian patran lingvon, kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborigxi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aux preni vortojn kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aux esprimi nin neprecize kaj ecx pensi lame dank' al la nesuficxeco de la lingvo. Alia afero estus, se cxiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj tiuj cxi lingvoj mem povus pli ellaborigxadi kaj perfektigxadi kaj starus multe pli alte, ol cxiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja estas la cxefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel altigxis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, cxar tio cxi antaux cxio falas en la okulojn cxe renkonto de homoj : la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraux la alia. Renkontigxante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskigxis, kie logxis iliaj prapatroj antaux kelke da miljaroj : sed tiuj cxi homoj ekparolas, kaj cxiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis logxi en urbo, en kiu logas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu, _ne entrudigxante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenaux en landoj kun diverslingva logxantaro, esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco--per unu vorto, sur cxiu pasxo--pri tio mi ne bezonas vaste paroli. Kiu almenaux unu fojon serioze ekmeditis pri tiu cxi demando, tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per gxi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial cxiu ecx la plej malforta provo en tiu cxi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas, ke ankaux la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al gxi iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan brosxuron gxis la fino.