Part 17
Por farigxi membro de C. L. S. C. estas nur necese sciigi pri sia deziro per letero la sekretarion de la societo, kun aldono de 50 centimoj en signoj de posxto; tiu cxi malgranda sumo, alportita de la membro unu fojon por jaro, servas jam por elspezoj de korespondado, sendado de programoj, tabeloj da demandoj k. t. p. La sekretario, ricevinte la leteron de kandidato, sendas al li presitan tabelon da demandoj, petante efektive veran respondon. La demandoj estas sekvantaj : 1) kia estas via nomo; 2) adreso; 3) cxu vi estas frauxlo, frauxlino aux edzigita; 4) via agxo; 5) se vi estas edzigita, kiom da vivantaj infanoj vi havas; 6) je kio vi vin okupas; 7) kia estas via religio; 8) cxu vi estas decidita oferi 4 jarojn, por trairi la kurson de lernado; 9) cxu vi promesas oferadi 4 horojn cxiusemajne por legado de rekomendotaj al vi libroj; 10) cxu vi povas aldoni al tiuj cxi 4 horoj ankoraux iom da tempo, kaj kiom nome? Profesoroj, esplorinte la respondojn de la interesato, sendas al li katalogon de libroj, kiujn li devas legi en la dauxro de unu jaro. La nombro kaj enhavo de la libroj estas tia, ke oni povas ilin tralegi en unu jaro, uzinte por tio cxi cxirkaux 40 minutojn cxiutage. Por la rekomendataj libroj ne ekzistas ia gradigado, tiel ke studanto de la unua kaj kvara jaroj legas ofte tiujn samajn verkojn. Ekzemple por la jaro 1884/5 la universitato rekomendis la sekvantajn kelkajn verkojn : "Historio de Grekujo" de Burns; "Arto de elokventeco" de Toundsend; "Historio de la reformacio" de Heret; "Ciro kaj Aleksandro de Macedonujo" de Abbot; "La karaktero de Jezo" de Beschnel; "Hxemio" de prof. Apilton; "Facilaj lecionoj de biologio de la bestoj" de Uyeyt; "Esploroj pri la kulinara scienco kaj arto", "Priskribo de la antikva greka vivo", "Mitologio greka" kaj diversajn aliajn librojn kaj gazetajn artikolojn. Sxajne tia sistemo ne havas sencon, cxar al persono, kiu komencas legi, ne sole estas malfacile bone konatigxi kun la legita objekto, sed li devas ankoraux antaux cxio lerni legi la pli gravajn verkojn. Sed tiun cxi sistemon oni klarigas per tio, ke ekster la komuna kurso la plimulto da membroj, pasinte la unuan aux duan jaron, ordinare jam ricevas deziron studi ian specialan brancxon de scienco. Tre multaj membroj studas samtempe la specialan kurson de seminario por instruistoj. Al cxiu membro la sekretario de la universitato sendas cxiujare krom la katalogo de komuna kurso ankaux la katalogojn de specialaj verkoj, senpagan gazeton "Alma mater" kaj multon da diversaj gravaj kaj interesaj katalogoj, brosxuroj kaj dokumentoj. La libroj, kiuj konsistigas la instruan materialon, kostas por jaro cxirkaux 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la libroj d-ro Vincent atingas per la sekvanta rimedo : li turnas sin al libreja firmo kun la demando, cxu gxi ne donus rabaton, se gxi por tio cxi ricevos la garantion, ke gxi disvendos la donitajn librojn en la nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj; kompreneble la firmo konsentas, cxar gxia profito estas tiam tre granda; ecx ne-membroj, sciigxinte, kiujn verkojn la universitato rekomendis, acxetas ilin en granda nombro. Por la specialaj verkoj la membroj devas ankaux elspezi 6-8 dolarojn cxiujare, sed tiujn cxi ili ricevas ankaux por rabatita kosto. La plimulto da membroj, logxantaj profunde en la provinco, estas devigitaj acxetadi cxiujn verkojn kaj lerni mem, dum aliaj, logxantaj en urboj, pruntas la necesajn librojn el bibliotekoj, aux unu de alia, kaj ofte ili kreas specialajn klubojn, kie ili kunvenas, por priparoladi kaj klarigadi la legitan objekton. Membroj, kiuj distingas sin per scienco aux specialeco, ekzemple ingxenieroj, instruistoj, kuracistoj, pastroj k. c. donas senpage la respondajn klarigojn kaj konsilojn al la membroj, kiuj lernas ilian specialecon.
En la fino de lerna jaro cxiu membro ricevas longan tabelon da demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de C. L. S. C. La demandoj, malgraux la sxajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj suficxas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; al la membroj ecx estas permesite la pli malfacilajn respondojn cxerpi el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj de la studanto. La societo opinias : nia celo estas posedi la eble plej grandan nombron da membroj, sed ne doni kauxzon por malpliigxado de ili; severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas ecx neeblaj pro tiu kauxzo, ke multaj membroj trovigxas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata "somera popola universitato". Tiu cxi nomo ne estas preciza, cxar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. Tiel la nombro de cxiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque'on estis 75 000!
La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kusxas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas cxirkauxita de arbaroj, montoj, kun pura, fresxa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis logxi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la dauxro de la supre diritaj du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporsxipoj kaj fervojoj alvenas sencxese novaj homoj el plej diversaj punktoj de la Unuigitaj Sxtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaux generalo Grandt, kaj laux lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885, tiam ankoraux kandidato por vic-prezidanto.
Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion gxi povas, ligante utilajxon kun diversaj agrablajxoj. En la dauxro de la tutaj 2 monatoj, kelkajn fojojn en tago, oni povas tie auxdi diversajn publikajn parolojn kaj lecionojn. Cxiu povas havi vocxon; en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn, iluminajxojn. Artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj sxipetoj, k. t. p. Precipe la publikaj paroloj havas altirantan forton. La societo por tio cxi invitas parolantojn kun nacia aux internacia gloro; la plejmulto de tiuj cxi talentaj publikaj paroloj havas por objekto Euxropon, Azion kaj Afrikon. En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri la sekvantaj objektoj : Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro S. J. M. Eaton--pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo; A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo--pri la historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright, pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch--pri la uzado de brando; Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College--pri la potenco de la ideo, k. t. p. En la jaro 1886 grandan rolon tie cxi ludis la oriento, pri kiu parolis : Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau Ah Brah.
La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la dauxro de la 4-jara komuna kurso aux poste. Tamen en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj, kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia logxado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do cxerpas klarigojn kaj sciencan helpon cxe specialistoj, kiuj trovigxas tie, kie la studantoj logxas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la celon de tiu cxi universitato : "Oni kreas universitaton, por doni la eblon atingi pli altan kaj praktikan edukigxon al tiaj junaj homoj de ambaux seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion, kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aux kiuj deziras plenigi siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno cxe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj."
En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn fakultatojn : akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo, kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de hxemio. En la jaro 1887 oni malfermis : fakultaton de fiziko kaj natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs), lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de ingxenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj, antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psihxologio kaj sociologio.
Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj, enportas krom 5 dolaroj de enskribigxo ankoraux 10 dolarojn por la universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj, uzante en la dauxro de 4 jaroj po unu horo cxiutage, sed ankoraux li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon. Cxiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj.
Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto . . . La komentarioj ne estas necesaj.
Jan JANOWSKI
* * * * *
FINGRA KALENDARO
Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto.
Rigardu tiun cxi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano,
[Ilustrajxo: fingroj.png] (la literoj estas konektitaj per strekoj lauxalfabete)
B C fingro-pintoj: A D F E fingro-artikoj: G
sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj cxi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Cxiu devas sur sia propra fingro signi tiujn cxi punktojn en penso per tiuj cxi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro.
Antaux ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron :
Alta Dia Dono, Granda Ben', Espero! Gvidu CXion Firme Al Dezira Fino.
Tiu cxi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro cxiu monato komencas kalkuli siajn tagojn.
Jen estas la sistemo monata :
1a monato (Januaro) -- A (Alta) 2a -- (Februaro) -- D (Dia) 3a -- (Marto) -- D (dono) 4a -- (Aprilo) -- G (granda) 5a -- (Majo) -- B (ben') 6a -- (Junio) komencas de E (Espero) 7a -- (Julio) la punkto G (gvidu) 8a -- (Auxgusto) -- C (cxion) 9a -- (Septembro) -- F (firme) 10a -- (Oktobro) -- A (al) 11a -- (Novembro) -- D (dezira) 12a -- (Decembro) -- F (fino).
Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencigxas de la punkto A (Alta), gxi finigxas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komencigxas de la punkto D (cxar la 31a de Januaro estis c) kaj finigxas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga ni parolos poste.)
Rimarko. Cxe kalkulado cxirkaux la fingro oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de cxiu monato cxiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato komencigxas.
Ekzemplo 1. De kiu punkto komencigxas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la kvara monato, komencigxas de la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo (G).
Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro?
--Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro.
Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio.
Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna cxiu punkto de la fingro devas havi :
Ekzemplo 4. Ni elsercxu la punkton de la hodiauxa tago, supozante, ke hodiaux estas jxauxdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun cxi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, cxar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj cxar ni scias, ke tiu cxi tago estas jxauxdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jxauxdo, C-- vendredo, D--sabato, E--dimancxo, F--lundo, G--mardo kaj A-- merkredo. Tiuj cxi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu cxi tuta jaro 1890.
Rimarko. Por ne sxargxi la memoron, estas suficxe nur memori la punkton de dimancxo, kaj el la antauxiranta solvo ni vidas, ke por tiu cxi jaro (1890) la punkto E estas la dimancxo.
En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antauxirantajn punktojn, kaj gxi farigxas pro jena kauxzo : se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn, gxi komencigxus de la punkto A (en nia jaro--merkredo) kaj finigxus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta jaro komencigxus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus tiuj samaj sen sxangxo; sed bedauxrinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankoraux unu superfluan tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur la punkto G (mardo), sed gxia fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komencigxi de la sekvanta tago (jxauxdo), sed ne de la sekvanta punkto B, cxar la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn cxi du postulojn (ke la estonta jaro komencigxu de la punkto A kaj de jxauxdo), oni devas diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro cxesigxas kaj komencigxas nova ordo, tio estas : la punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B gxis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke en tiu cxi jaro 1890 B estas jxauxdo, ni scias, ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jxauxdo kaj la punkto dimancxa anstataux E en la estonta jaro estos D.
Nun estas ankaux facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama sxangxo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, komencigxante sur la punkto D, tiu cxi monato finigxas sur C kaj la sekvanta monato Marto komencigxas de la punkto D. Sed cxar en superjaro Februaro havas ankoraux unu tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur C, sed devas finigxi sur D kaj la sekvanta monato devas komencigxi de la sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, cxar la sistemo monata postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn cxi 2 postulojn (ke la monato Marto komencigxu de la punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto la antauxa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro cxesigxas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E gxis tiu tempo havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 sxangxojn de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu cxi jaro 1890 la dimancxo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 gxi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimancxo estos sur C por la unuaj du monatoj kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin sxovas posten en returnita ordo de la alfabeto.
Rimarko. El tiu cxi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas sercxi ian tagon en pasinta tempo, oni devas sxovi la nomojn de tagoj por cxiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu cxi jaro 1890 la punkto dimancxa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 gxi estis F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancxa estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c.
Cxiuj gxis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaux estas vendredo en Oktobro,--kian daton ni donos al tiu cxi vendredo, sciante, ke cxiu tago ripetigxas kvar aux kvin fojojn en la monato?
Tiel sciu : se iu en la dauxro de longa tempo ne rigardis la daton, tiu ankaux el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago, cxar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro gxi estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple la nauxan de Oktobro, tiam al li estos facile resercxi tiun cxi daton sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo ni divas : Oktobro, la deka monato, komencigxas sur la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj cxar E en tiu cxi jaro 1890 estas dimancxo, tial B aux la 9 de Oktobro estos jxauxdo kaj la sekvanta vendredo estos la 10.
Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancxo estas ne facile kaj ecx lacige. En tia okazo (konsiderante, ke cxiu simpla jaro havas unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas ilin du) ni devas la nombron de cxiuj tiuj cxi superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata, dividi je sep, t. e. tiujn cxi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto al ni montros, je kiom punktoj ni devas sxovi la punkton dimancxan (laux ordo alfabeta). Se la divido farigxis sen resto, tiam la punkto dimancxa en la sercxata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro.
Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en malproksima jaro (cxe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata) ni devas fari la rimarkon, ke se ni trovigxas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, cxe la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraux unu tagon por la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la sercxata dato trovigxas en Januaro aux Februaro de ia superjaro.
Rimarko 2-a. Sercxante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraux ke la nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800 kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, cxar la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4.
Cxiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto de dimancxo falas cxiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimancxon; se tiel laux la kalendaro Gregoria D signifas la dimancxon por la kuranta jaro 1891, la dimancxo laux la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj de centjaroj) tie cxi ne povas havi lokon.
Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas cxiujn regulojn de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du temojn :
1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de Februaro de la jaro 1473.
2-a Trovu, en kiu tago naskigxis Kristo?
Rimarko. Cxe la ambaux temoj devas esti uzata la kalendaro Julia, cxar la Gregoria komencigxis de la jaro 1583.
* * * * *
EL LA POSXTO
La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas cxiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la sxipon. La kaldronoj de la sxipo kun mugxo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto estas sur la sxipo, la amerika havena komisio jxus per la transjxetita ponto forlasas la sxipon, trovinte cxiujn paperojn en ordo kaj doninte la permeson por elveturo el la haveno.
Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide alkuras ankoraux kelkaj kalesxoj. Sakoj de diversa grandeco estas rapide jxetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la sxipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la sxipo en plena veturado forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de Nov-Jorko.
Tiu lasta pakajxo, kiu venis ankoraux en la lasta minuto sur la sxipon, estis la posxto. La vaporsxipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-rugxan, sur la antauxa masto la standardon de Bremeno, blanka-rugxan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan sxlosilon krucigxantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana posxto, tute similan al la standardo de la milita sxiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de posxto.
Se ni sekvos post la posxta pakajxo, kiu tra la malfermoj estis transportita en la malsupran parton de la sxipo, ni venos en suficxe grandan salonon, kiu estas arangxita tiel same elegante, kiel la unua kaj dua kajutoj de cxiuj Lloyd'aj vaporsxipoj. Granda, per verda drapo kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajxo, apud kiu oportune povas labori kvar homoj, prezentas la cxefan meblon de tiu cxi salono, almenaux la moveblan. Unu el la muroj lauxlongaj estas okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies fundoj cxiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj sxranketoj por konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajxo, fadenoj, sxnuretoj, sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu cxi nagxanta posxta oficejo. Sxova pordo kondukas en grandegan cxambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj; tiuj cxi lastaj estas tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili cxe cxiu movo de la sxipo ne ruligxas tien kaj reen, sed ecx en granda ventego, kiam la sxipo saltas kaj batas, ili ne tre multe dissxutigxas; en alia okazo ne multaj el ili venus Euxropon.