Part 12
En la vojagxo, kiun mi entreprenis antaux nelonge de Cxikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormigxis en la mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke gxi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas cxe malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la mangxosalonon kaj matenmangxis kaj poste promenadis sur la perono.
Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon pri la masxino. Kiam mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan kaverneton de lia lokomotivo.
La estro, bela, granda viro en la agxo de 40 jaroj, klarigis al mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la masxino. Cxio, kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; cxar la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj masxinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam sxiaj cxambroj estas ordigitaj.
--Kia ornamo tio cxi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la mureto. La estro ridis. Gxi estas malpli ornamo ol memorajxo, li diris; mi gxin pendigis tien cxi, cxar gxi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj.
--Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.
--Mi gxin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaux la forvojagxo.
Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la auxskultado.
--Gxi okazis antaux nelonge, komencis la estro, antaux nur unu jaro, en printempo. Mi vojagxis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman masxinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, songxojn kaj antauxsignojn. Komence mi ridadis je lia malprudenteco, sed nun mi jam ne sxercas tiel multe pri li,--de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.
Mi devis forlasi M. cxirkaux la unua horo matene kaj esti en S. je la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.
Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam felicxe en S.
Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuragxigas vin en tiu cxi nokto?
--Mi sentas, ke io okazos, li diris.
Por diri la veron, mi ankaux sentis min iom malkuragxa mem.
La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskaux nur el personvagonoj. Mi farigxis nerva cxe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj.
Mi ridis je mi mem pro mia malkuragxo, kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke cxio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojagxis en la blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauxajxo de la lokomotivo estis distrata antauxen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauxen, kiel furioj.
Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis precize, cxu cxio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Cxio estis bona, kaj ni veturis pluen.
La mallumo farigxis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis ankoraux per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan antaux ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj antauxen, gxis sxi nevidebligxis.
Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu staris antaux la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj!
Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, kiun mi vidis.
Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super profunda rivero.
Mi farigxis pli nerva ol antauxe. Ni veturis rapide, kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi auxdis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem.
Tie sur la reloj montrigxis tiu sama giganta virino, kiel antauxe, jen trankvila, jen en la plej sovagxa danco.--Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la cxielo, ne faru tion cxi! Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo!
Mi ne povis kontrauxstari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaux ni haltis, mi povis auxdi la akvon, kiu mugxis en Rock Creek rekte antaux ni. Kiam mi eliris el la masxino, la konduktoro venis al mi renkonte.
--Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aux du antauxen super la reloj. Mi nenion vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed sxajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Cxu vi estas freneza, Frank? li diris.--Oni gxin preskaux povus kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori.
Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauxen. Jim ricevis la ordonon gardi la masxinon. Sed apenaux ni faris kelkajn dekojn da pasxoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antaux niaj piedoj estis profunda fauxko, kie la rivero mugxis, sxveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovagxaj turnoj. La konduktoro rigardis antauxe la fauxkon, poste min.
--Cxu tion cxi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?
--Jes.--Io alia, ol felicxo, nin savis tiun cxi nokton.
Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Cxikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie cxi estas nia nigra virino! diris la Cxikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu cxi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, gxi flugis kontraux la reflektoron.
Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis antaux la elektra lumo, gxi jxetis ombron, kiu similis virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel gxi eniris, sed kredeble gxi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel ajn gxi estis, gxi savis nian vivon per tio, ke gxi min timigis per tiu nigra virino.
Jen estas la kauxzo, ke tiu cxi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro. Tio cxi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per tiu cxi insekto. Jes, vi nomas gxin okazo,--mi kredas, ke gxi estis sendajxo de Dio.
--Cxio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano.
Jim, la hejtisto, venis en la masxinon kaj mi en mian vagonon.
* * * * *
LA KARAJ BRACELETOJ
Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj sxajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaux ol gxi por cxiam estingigxos. Cxio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaux sin kolekti en la opero, cxar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori gxin hodiaux per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.
La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, jxus eniris en sian logxion; lia sekvantaro en uniformoj de cxiuj koloroj de cxielarko staris en la posto de la logxio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komencigxi. Sed en tiu sama momento, kiam cxiu retenis la spiron en atendado, oni ekauxdis la bruon de vesto; la dua logxio, dekstre de la logxio imperiestra, malfermigxis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke cxiu okulo kiel ensorcxita direktigxis sur la virinon, kiu jxus okupis sian segxon kaj trankvile, kun aristokrata malsxateco, rigardis cxirkauxen, cxar sur sxiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe auxdis kaj kiujn la imperiestro vane provis acxeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la logxion de la ambasadoro N.
--Sxia Imperiestra Mosxto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; sxi demandas, cxu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?
En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajxo, kaj kun ekkrio de ravigxo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la logxio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.
La kurteno falis post la tria akto, levigxis denove al la kvara, kaj cxiam ankoraux la edzino de la ambasadoro kun boneduka gxentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj cxiam ankoraux la braceleto ne estis redonita.
La duko fine farigxis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarigxis, kaj la duko konvinkigxis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuragxaj sxtelistoj de la cxefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaux ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj trasercxis la tutan Parizon pro la sxtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de sxia braceleto.
Jxus batis la sesa horo, kiam cxe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu cxi rakontis, ke oni kaptis la sxteliston kaj trovis cxe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas sxtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke sxi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaux.
Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu cxi kun profunda saluto forlasis la cxambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songxi pri siaj braceletoj.
Kiam la horlogxo batis la nauxan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la cxambron de sia edzino kaj jxetis sin malespere sur segxon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.
--Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciigxi pri gxi.
--Kio! ekkriis la sinjorino, cxu vi gxin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la sxtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita cxe li.
La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauxka vocxo, ke sxi donu al li klarigon.
Sxi gxin faris, kaj gxemegante la duko falis sur la segxon.
--Mi cxion komprenas! li ekkriis. La friponoj sxtelis de vi ankaux la duan braceleton, cxar ni neniun sendis tien cxi. La homo, al kiu vi gxin donis, ne estis oficisto, sed ankoraux pli aroganta sxtelisto, ol la unua.
Kaj tiel gxi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per gxemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli ricxa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kalesxon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.
* * * * *
NUR UNU VORTON!
(Noveleto de L. E. MEIER.)
Estis la mateno post dancado. Tio cxi dauxris gxis la kvara horo; tiam ankoraux oni kunesidigxis, por trinki nigran kafon gxis cxirkaux la kvina horo. Post tio cxi oni disiris hejmen.
Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraux la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ecx suficxe maljunaj sinjoroj estis ensxiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la gxentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj frauxlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, cxar la mateno cxiam apartenas al la junularo.
Tiel ankaux Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, felicxe venis al la pordo de la gepatra logxejo, kaj sxi estis kune kun la patro kaj patrino, cxirkauxita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni sxercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian "bonan tagon".
La disigxado iom longigxis : cxiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj cxiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan,--cxiu kredis, ke li estas sole preferita.
Cxu cxiuj?
La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis gxis cxiuj antauxirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankaux li mem povus diri adiaux al Ella.
Tio estis la doktoro Gering, juna jugxisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kasxas firman certecon.
Kiam la lasta antauxstaranto diris adiaux--la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo--Gering iris antauxen, por komenci sian preparitan parolon de adiaux. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella'n, tiu cxi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj :
--Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!
Kaj de tie voko eksonis :
--Certe ne, mia frauxlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!
--Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun cxi en la domon.
--Bonan nokton! ankoraux ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la amaseto. Gering ankoraux staris kun levita mano--Ella jam eniris en la domon, la pordo fermigxis--jen li staris sen "maneto" kaj sen adiauxdiro, kaj la parolo restis neparolita!
Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian logxejon.
Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Cxiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj.
Veninte en sian logxejon, li fine memorigxis je si mem. Li ekgxemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugxo mortiga :
--Nur unu vorton--nur unu vorton se sxi dirus al mi! La jugxisto Gering ankoraux la duan fojon ekgxemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno.
Estis luma tago, kiam Ella maldormigxinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj de la cxambro.
Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. Sed jen per unu fojo sxi malgajigxis. Jen unu rememoro malagrabla. Sxi rememoris la disigxon, rememoris la jugxiston Gering, kiu estis la sola, kiu ne diris al sxi ecx unu vorton! Cxiuj sinjoroj premis sxian manon, cxiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ecx sxajne intence restis poste!
--Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris sxia plej bona amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun sxi en la cxambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke tro alproksimigxi estas tute kontraux la karaktero de Gering--kvankam mi devas konfesi, ke tio cxi estas eco stranga cxe jugxisto; sed kiu scias, cxu li ne estos tute alia en lia jugxa servado?
--Tro alproksimigxi? respondis Ella. Inter tro alproksimigxi kaj _intence retirigxi_ estas ja granda diferenco!
--Certe! Sed . . .
--Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Cxu mi ne kun li dancis la unuan valson? Cxu ne li sidis kune kun mi cxe la vespermangxo? Kion pli mi povus fari? Cxu mi mem devas alforgxi lin per ia aparta atento? Cxu ecx ne estas lia propra afero diri . . . kio devos esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam cxio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton!
--Kara mia Ella! Ne cxiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru mem : kio hodiaux pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco aux la tro granda proksimigxado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas escepto el la regulo, kaj tio cxi distingas lin!
--Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta!
Ella parolis iom kolere : sxiaj vangoj rugxigxis, kaj Mathilde vidis, ke la okuloj de la amikino malsekigxis.
--Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel sxi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos al la celo, sxi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi!
Tiuj cxi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, sxi respondis, jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaux matene disigxis, mi diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis!
--Kaj kion li diris?
--Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton!
Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancxo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaux la konfidulo de la du amikinoj. Li konigxis kun la jugxisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis sxi mem kaj per sia amikino : certigxi, cxu Gering efektive amas Ella'n.
Post tagmangxo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauxparolo pri Ella.
Stetten estis rekte la kontrauxajxo de sia amiko. Dum tiu cxi pro multa pripensado kaj granda modesteco sxanceligxadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun cxi pordon.
--Kiam do estos via fiancxigxo? li demandis la amikon.
Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.
--Sen ia sxerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Sxi ankaux amas vin. Tion mi scias, kaj vi gxin scias ankoraux pli bone!
Gering lin auxskultadis ne ferminte la busxon.
--Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga jugxisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendigxi! Cxiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci!
--Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial sxi ne decidigxas paroli?
--Jen! diris nun kvazaux miregante Stetten, la unuan parolon cxiam devas diri vi! Cxu la frauxlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro jugxisto, mi intencas havi vin,--cxu vi volas, jes aux ne!
--Tion mi ne pensas, ne!
--Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua konigxis antaux kelkaj monatoj; cxiu homo ellegas el viaj vizagxoj, ke vi amas unu la duan--sed nek vi nek sxi decidigxas gxin konfesi! Vi mem ankoraux pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem gxin scias pli bone ankoraux.
--Mi?--Ho, se mi gxin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas por gxi? Cxu Ella parolis nur unu solan fojon ecx plej malgrandan vorteton, kiu min certe esperigus? Ecx ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita!
--Grandegan estimon mi sentas por jugxisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn!--Ni ne sxercu, Herman,--la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via felicxo?
--Nur unu vorton!
--Tion saman Ella atendas de vi!
--Ho!
--Mi certigas vin per mia honoro!
--Ej! Tiam . . .
--Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? aux pli bone vi ambaux devos diri unu vorton--tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!
Gering restis pripensanta : jen li staras antaux tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon.--Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.
--Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizagxon.
--Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko gxi venos!
Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.
Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la mangxejo.
--Mi vin sciigos pri la sekvantajxo, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disigxante kun li.
Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jugxejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane sercxis nur unu vorton!--
Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antaux siaj skribajxoj. Estis cxirkaux la sepa horo de vespero, kaj la jugxisto sin preparis eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la cxambron kaj donis al Gering ian leteron. Tiu cxi letero venis de Stetten, kiu per gxi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgauxa dimancxo. La lastaj vortoj de tiu letero estis la jenaj :
--Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" aux "ne" estos suficxe.
Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li eliris el la jugxejo.
Je la mateno de la veninta dimancxo la du amikoj kune promenis tra la kampoj en la cxirkauxajxo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresxeco. Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankaux gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj.
Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tusxis ecx per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antauxe.
--Stranga gxi estas, interne pensis Gering; li do komencu!
Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tusxi la aferon, sed Stetten sxajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj.
Tiel ili ambaux fine venis al loko, kie la arbaro estis iom travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaux ili du sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauxen. Li ne povis ilin rekoni, sed io nekonata faris pli rapide bati lian koron.
Stetten ne diris ecx unu vorton, sxajnis, ke li ne vidas la virinojn. Gering intence silentis. Post kelkaj pasxoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis sur la nelargxa vojo post sia amiko, kiu, dissxovante ie kaj ie la brancxojn, nelauxte kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion signifas . . ."
Fine Gering rekomencis paroli :
--Tie cxi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajxo antauxmonda!
--Jes, respondis Stetten, estos ankoraux pli interese, kiam fine la arbaro finigxos. Estis beleta vojo, certe!
La arbaro iom post iom maldensigxis, kaj kiam Stetten dissxovis la lastajn brancxojn, montrigxis herba loko cxirkauxita de la arbaro, kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista.
--Cxu tie cxi ne estas belege? demandis Stetten.
--Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis :
--Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraux ion pli belegan!
--Kion do li intencas? sin demandis Gering.
La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko.
--Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel cxirkauxiris la dometon tra la arbaro kaj proksimigxis al gxardeno. Stetten estis kelkan pecon pli antauxe.
Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj.
--Ho! kontrauxvole ekkriis Gering, cxar li rekonis la samajn du virinojn, kiujn li antauxe vidis en la arbaro.