Esperanta sintakso Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj
Part 4
121. Por montri tempon, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio laŭ postaj reguloj. Tre ofte, kiam tio ĉi ne enkondukas konfuzon, oni ankaŭ uzas akuzativon senprepozician, aŭ formon adverban. (76.)
E.: _En printempo floroj aperas._ (Aŭ: printempon floroj aperas; aŭ: printempe floroj aperas.)
_Dum la tuta tago li restis sola._ (Aŭ: la tutan tagon ...)
_Li estas nur unu jaron en la servado_ (Mary IX.)
_Hodiaŭ vespere mi estas sana, sed hieraŭ matene mi suferis._
122. Por montri kiam okazos io, oni uzas »post« (kun nominativo).
E.: _Li revenos post tri semajnoj._
_Post 14 tagoj granda festo!_
123. Por montri kiam okazis io, oni uzas »antaŭ« (203).
E.: _Antaŭ tri semajnoj mi fariĝis malsana, sed nun mi resaniĝis._
124. Por montri de kiam afero estas farata aŭ okazas, oni uzas »de«. (Oni montras komencon de afero, kiu daŭras ankoraŭ.)
E.: _De tri semajnoj mi estas malsana, kaj ne scias kiam_ (aŭ: post kiom da tempo) _mi resaniĝos_.
125. Por montri ne precize tempon, je kiu okazas io, oni uzas »ĉirkaŭ, ĉe«, laŭ jenaj ekzemploj:
_Ĉe mia alveno la hundo ekbojis._
_Ĉirkaŭ majo mi foriros._
126. Por montri tempon necesan por io, aŭ uzata por io, oni uzas »en«.
E.: _Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj._ (Z.)
127. Por montri ekstreman limon da tempo, oni uzas unu el la esprimoj: »ĝis, ne pli (ol), ne malpli (ol), almenaŭ« ... k. t. p. (207, R. 2.)
E.: _Ĝi povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn._ (Haml. V. 1.)
_Li mortis antaŭ 10 jaroj, ne pli._
_La kontrakto ĉesos post almenaŭ kvin jaroj._
RIM. »Ok ĝis naŭ jarojn«, diras D-ro Zamenhof. »Jarojn« estas en akuzativo, ĉar »ĝis« ne influas sur ĝin; »ĝis« estas ja tie ĉi nur simpla ero en tuta esprimo »8-9 jaroj«. Tial oni povus diri: »kuŝi dum ok ĝis naŭ jaroj«.
128. Por montri daŭron, oni uzas »dum« (aŭ: »en la daŭro de« aŭ: »daŭre«).
E.: _Dum kvar tagoj mi restis tie._
_En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn._ (Z.)
129. Ripeton oni montras per vortoj »foje, unufoje, dufoje« ... aŭ »fojon, unu fojon, du fojojn, tri fojojn« ... aŭ »en la unua fojo, por unua fojo« ...
E.: _Dufoje li batis min. Li venis tri fojojn. Por la unua fojo mi ricevis premion._
130. Tempaj adverboj estas: iam, tiam, kiam, neniam, ĉiam. Ili ofte sufiĉas montri tempon pasintan aŭ estontan, kiam verbo estas mem en pasinto aŭ estonto.—»Kiam« oni uzas post »tiam« kaj post ia ajn vorto aŭ esprimo montranta tempon.
E.: _Unutage kiam; tagon, kiam; tuj kiam; ĵus kiam; samtempe, kiam; de l' tempo, kiam; post kiam_, k. t. p.
RIM. 1. Nur post »antaŭ« oni uzas »ol« en tempa senco: »antaŭ ol li fariĝis riĉa, li ...« Tio ĉi estas bedaŭrinda escepto, ĉar oni ne komprenas, kial oni diras »post kiam li fariĝis riĉa« kaj »antaŭ ol ...« Multe pli bone estus uzi ĉiam: »antaŭ kiam li fariĝis riĉa ...«
2. Por tagoj, horoj, k. c. vidu paragr. 75 kaj 77.
VII. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. KAŬZO.
131. Por montri kaŭzon, oni uzas prepozicion »pro«. (Iafoje »de«, kiam kaŭzo konfuziĝas kun deveno.)
E.: _Li agas pro ĵaluzemo._
_Li mortis pro malsato_ (aŭ: de malsato).
_Li eksaltis de surprizo._ (Z.)
132. Por montri celon, oni uzas prepozicion »por«.
E.: _Li sin kuracas por resaniĝi._
133. Por montri devenon, difinon aŭ uzadon de objekto, oni uzas prepozicion »de«. (47.)
E.: _Tio venis de lia unua eraro._
_Li estas doktoro de medicino, studento de leĝoscienco, profesoro de historio._
_De la patro mi ricevis libron._ (Z.)
_Donu al mi alian glason de vino, ĉar tiu ĉi estas malpura._ (Z.)
RIM. »Da vino« oni uzus, se oni volus montri ian kvanton da vino, sed ne glason uzatan por vino. (46.)
134. Eliro, ŝtofo el kiu oni tiris ion, estas montrata per »el«. (49.)
E.: _Mi estas el Parizo._
_Tiu ringo estas el oro._
135. Instrumenta kaŭzo, ilo per kiu oni faras ion, estas montrata per prepozicio »per«.
E.: _Li mortigis lin per glavo._
_Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo._ (Z.)
_Tion mi sciiĝis per mia frato_ (»de« oni povus ankaŭ uzi en tiu ekzemplo).
136. Kaŭzon ĝeneralan, motivon, k. c. oni montras per adverba serio »ial, tial, kial, ĉial, nenial«, kaj devenaj esprimoj »tial ... ĉar; tial ... ke«; k. t. p.
E.: _Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto._ (Z.)
VIII. CIRKONSTANCAJ KOMPLEMENTOJ. MANIERO.
137. Por montri manieron laŭ kiu io okazas, oni uzas adverban formon aŭ prepozicion konvenan.
E.: _Li mensogis plej senhonte!_
_Li parolas plej saĝe_ (aŭ: laŭ plej saĝa maniero; aŭ: kun plej granda saĝeco).
_La pli juna estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco._ (Z.)
_Li venis al ni tute ne atendite._ (Vidu paragr. 174.)
138. Por montri parton je kiu oni tenas ion, oni uzas prepozicion »je« (aŭ: »apud«, »ĉirkaŭ«, k. a. laŭ okazo).
E.: _Li tenadis lin je la kolo per ambaŭ manoj._
_Li prenis sian edzinon ĉirkaŭ la talio._
139. Koston, valoron, k. t. p. de io oni montras per akuzativo sola aŭ per nominativo kun konvena prepozicio.
E.: _Mi aĉetis tiun domon dek mil frankojn._
_Tio kostas ok frankojn._
_Donu al mi por dudek-kvin centimoj da tabako._
_Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el ili mi donis po tri pomoj._ (Z.)
RIM. 1. Preferinde estas diri: »mi aĉetis tiun domon por dek mil frankoj«, ĉar tiel oni evitas duoblan akuzativon.
2. »Po« havas sencon disdonan; ne uzu ĝin anstataŭ »por«, ekzemple kiel en frazo »donu al mi po dek centimoj da tabako«. Tio signifus, ke oni aĉetas ian nombron da paketoj enhavantaj ĉiu por dek centimoj da tabako. Plie oni ne devas forgesi, ke »po« estas prepozicio kaj tial regas nominativon.
IX. AKUZATIVO POST NETRANSITIVAJ VERBOJ.
140. Kiel ni jam vidis (110, R. 2) de regulo de almovo kaj de eblo anstataŭi prepozicion per akuzativo, devenas en Esperanto renkonto de komplementoj en akuzativo (kiuj ne estas veraj rektaj komplementoj) post verboj, kiuj ne havas rektan komplementon. (Netransitivaj verboj, eĉ verbo »esti«.)
E.: _Enui la patrujon._ (Z.)
_Aleksandro turniĝis en polvon._ (Haml. V. 1.)
_Mi jam tri jarojn estas tombisto._ (Haml. V. 1.)
_Ni sciiĝis tiun novaĵon_ (anstataŭ: pri tiu novaĵo).
X. MODOJ KAJ TEMPOJ.
141. Propozicio (3), rilate al realeco de afero eldirata, estas elparolata kaj esprimata diversmaniere de parolanto. La ideo povas esti eldirata, kiel reala, okazanta fakto (E.: Petro kuras); aŭ kiel volo, deziro de parolanto (E.: Petro, kuru!); aŭ kiel simpla opinio, kompreno, k. t. p. (E.: Petro kuras por varmiĝi.—Oni ne diras, ke Petro estas varma, sed lia varmiĝo estas rigardata kaj esprimata, kiel celo de lia kuro).
Diversa maniero, laŭ kiu propozicio estas komprenata, estas esprimata en Esperanto per tri modoj: _indikativa_, _ordona_, _kondiĉa_,—kaj iafoje per _infinitivo_.
Rilato inter ĉefa kaj dependa propozicio (211) estas esprimata per konjunkcioj plej ofte. Tiuj konjunkcioj ne ordonas difinitan modon, ĉar en Esperanto modo uzota dependas nur de ideo esprimota. (218.)
142. Kion oni diras, tio povas rilati simple unu el tri tempoj: _estinto_, _estanto_, _estonto_ (simplaj tempoj); aŭ rilati ian momenton _pasintan_, _estantan_ aŭ _okazontan_, jam estantan en _estinteco_, _estanteco_ aŭ _estonteco_, rilate al tiu momento (malsimplaj tempoj).
XI. INDIKATIVO.
143. Indikativo estas modo, per kiu oni eldiras simple ion, kiel veran, jese, nee, aŭ demande.
E.: _Patro venas. Kiam patro venos, ni foriros._
_Kvankam tio estas konata, tamen oni devas rememorigi pri ĝi._
_Se li estas malsana, mi senkulpigas lin._
XII. INDIKATIVO. TEMPOJ SIMPLAJ.
144. Per estinta tempo (_is_) oni esprimas tion, kio pasis.
E.: _Li venis antaŭ du horoj. Pluvis hieraŭ. Se li estis malsana, li ne povis veni._
_Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin._ (Z.)
145. Kiam oni celas ion, kio okazas kutime, tiam oni povas uzi laŭvole tempon estintan aŭ estantan en dependaj propozicioj (montrantaj tempon, kondiĉon, lokon, k. t. p.), kiam ago, esprimata de la dependa propozicio, okazas antaŭ tiu, kiun esprimas la ĉefa propozicio.
E.: _Kiam mi alvenas somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min_,—aŭ: _kiam mi alvenis somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min_.
146. Per estanta tempo (_as_) oni esprimas tion, kio okazas en momento, kiam oni parolas, kio okazas kutime aŭ en ĉia tempo, aŭ kio estas komprenata, kiel nuna. (E.: pensoj enhavataj en libroj ankoraŭ nun posedataj, k. t. p.)
E.: _Mi kuras. La vero ĉiam venkas._ (Z.)
_La aŭtoro diras en sia verko, ke ..._
147. En vivaj rakontoj ofte faktoj pasintaj aŭ okazontaj estas esprimataj per estanta tempo.
E.: _Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l' monto, kaj, min apoginte al angulo de dometo, mi komencis rigardi la pentrindan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon: »Peĉorin! ĉu jam longe tie ĉi?« Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin ĉirkaŭprenis._ (Mary IX. 20.)
_La princino, ŝajne, estas el tiuj virinoj, kiuj volas, ke oni ilin plezurigu; se daŭre du minutoj apud vi ŝi enuos, vi estas perdita nereveneble._ (Mary XXV. 29).
148. Oni uzas ankaŭ estantan tempon por montri tion, kio daŭris iom da tempo kaj daŭras ankoraŭ.
E.: _Li estas en Parizo jam de tri jaroj._
RIM. Kompreneble se tuta rakonto estas en pasinta tempo, oni uzas estinton. E.: »Li estis jam de tri jaroj en Romo, kiam alvenis lia patro«.
149. Per estonta tempo (_os_) oni esprimas tion, kio okazos.
E.: _La patro venos post du tagoj._
_Tiam la floro malfermiĝos._
_Se pluvos, li ne venos._
XIII. INDIKATIVO. TEMPOJ MALSIMPLAJ.
150. Estintan tempon en pasinto[5] oni uzas por montri, ke, je momento pasinta, io estis jam ankaŭ pasinta.
E.: _Mi estis skribinta mian leteron, kiam la leteristo venis._
_Rim._ Oni uzas tiun tempon en dependa propozicio, kies ĉefa propozicio estas en simpla estinto, kiam oni uzus simplan estinton en la dependa propozicio, se la ĉefa estus en estanto.
151. Estantan tempon en pasinto oni uzas, kiam oni metas sin pense en pasinta momento kaj priskribas tion, kio okazas en tiu sama momento.
E.: _Mi estis skribanta leteron, kiam okazis tertremo._
152. Estontan tempon en pasinto oni uzas por montri, ke, dum epoko jam pasinta, io estis ankoraŭ okazonta; aŭ ke oni jam decidis ion fari.
E.: _En jaro 1886 la lingvo Esperanto estis ankoraŭ aperonta._
_Ili interkonsentis, kaj estis enirontaj la landon, sed ..._
RIM. Por montri, ke la afero estis plej baldaŭ okazonta, oni ofte uzas vorton »tuj«. E.: »Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvis« (En la momento mem eliri, pluvo ekfalis.)
153. Estintan tempon en estanto oni uzas por montri staton devenantan de ago pasinta.
E.: _Li estas alveninta de du horoj._ (Beaufront.)
_Jam longe ili estas mortintaj._
154. Estantan tempon en estanto oni uzas por montri staton aŭ agon daŭrantan, okazantan en la momento mem.
E.: _Lasu min trankvila, ĉar mi estas laboranta serioze._
_Li estas vojaĝanta._
RIM. Frazo »li vojaĝas« povus signifi: li vojaĝas kutime, sed eble nun ne estas en vojaĝo. Tiun formon malsimplan oni uzas nur, se malklaraĵo estas timebla. (159.)
155. Estontan tempon en estanto oni uzas por montri, ke oni jam decidis fari ion; aŭ ke io okazos, sed en ne deviga, ne certa maniero.
E.: _Mi estas vojaĝonta Madridon en proksima vintro_ (kredeble mi vojaĝos; mi intencas vojaĝi).
_Kiam abeloj estas forflugontaj, ili zumas forte._
RIM. Per aldono de »tuj, baldaŭ« k. s. oni alproksimigas la estonton: »mi estas tuj elironta, tial rapidu realporti respondon«.
156. Estintan tempon en estonto oni uzas por montri, ke kiam alvenos ia momento, afero estos jam finita.
E.: _Kiam vi venos al mi, li estos dirinta al mi la veron._ (Z.)
157. Estantan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos samtempe kun alia, kiu ne ekzistas ankoraŭ.
E.: _Mi timas, ke la respondo alvenos, dum mi estos promenanta._
158. Estontan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos antaŭ alia, kiu mem ankaŭ estas okazonta.
E.: _Ni aŭskultigos nian aŭdantaron, se ni montros al ĝi, ke la aferoj, kiujn ni estos parolontaj, estas grandaj, novaj, nekredeblaj._
RIM. Tiu formo estas proksimume neuzata. Oni pli volonte (kaj pli simple) diras: »aferoj, kiujn ni estas parolontaj«, aŭ: »kiujn ni parolos«.
159. Malsimplajn tempojn oni uzas nur malofte en Esperanto, kiam oni volas nepre precizigi ideon, se ĉirkaŭaj frazoj ne igas ĝin sufiĉe klara.
E.: _Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin_ (Z.)—anstataŭ: _estis veninta domen_.
_Kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj_ (Z.)—anstataŭ: _kiam si estis parolanta_ ...
_La malfeliĉa infano rakontis al li naive ĉion, kio okazis al ŝi_ (Z.)—anstataŭ: _estis okazinta_ ...
_Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile_ (Z.)—anstataŭ: _estos petinta de vi trinki_.
_Li ne evitos jam la morton, kiun la bato via eble ne alportis_ (Haml. IV. 7),—anstataŭ: _ne estos alportinta_.
160. Tempo uzota, simpla aŭ malsimpla, estas ĉiam montrata de ideo esprimota, kaj neniel dependas de aliaj kaŭzoj (konjunkcioj, aliaj verboj, k. c.)
E.: _La filo de la reĝo demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi_ (Z.).—»Faris« povus montri ion jam pasintan.
_La princedzino diris, ke via vizaĝo estas al ŝi konata._ (Mary XX.)
_Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos edzino kara de Hamleto mia._ (Haml. V. 1.)
161. Resume, tempojn malsimplajn oni uzas plej malofte. Se oni uzas ilin, tiam:
_A._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ farata en la momento mem, pri kiu oni parolas, oni uzas verbon »esti« kun _estanta participo_ de verbo esprimanta tiun agon.
_B._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ finita en la momento, pri kiu oni parolas, oni uzas »esti« kun _pasinta (estinta) participo_ de verbo esprimanta tiun agon.
_C._ Por diri, ke ago _estis_, _estas_, aŭ _estos_ nekomencita ankoraŭ sed tamen okazos, oni uzas »esti« kun estonta participo de verbo montranta la agon.
XIV. ORDONA MODO. (IMPERATIVO.)
162. En ĉefaj propozicioj imperativo montras ordonon de parolanto.
E.: _Venu tien ĉi!_ (Mi volas, ordonas.)
163. En dependaj propozicioj, imperativo montras ordonon, volon, deziron, peton, devon, konvenon, necesecon, timon, k. t. p.
E.: _Mi deziras, ke li venu._
_Estas necese, ke li venu._
_Mi petas, ke vi ne faru tion._
_Mi timas, ke li venu._
RIM. 1. Alia modo (e.: indikativo estonta) montrus malpli fortan deziron, peton, k. c.: »mi petas, ke li vizitos tiun malsanulon. Mi timas, ke li venos, kaj eble difektos la ĝardenon«. (V. ekz. 157, 218. R. 2.)
2. Reciproke oni povas uzi imperativon por montri fortan volon: e.: »mi esperas, ke vi ĉesu petoli«.
164. Por tempoj malsimplaj de imperativo oni agas kiel por indikativo. (Estu amanta, aminta, amonta.)
XV. KONDIĈA MODO. (KONDICIONALO.)
165. Kondicionalo montras, ke afero dependas de supozo, t. e. de alia afero (kondiĉo), kiu ne estas vera, ne ekzistas efektive en momento, kiam oni parolas.
E.: _Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn. (Sed li ne estas riĉa, li do ne havas multajn amikojn.)_
_Se mi tion scius, mi ĝin dirus. (Sed tion mi ne scias.)_
RIM. 1. Kiam oni volas montri per vorto »se«, ke kondiĉa rilato ekzistas inter du propozicioj, sed neniel celas realecon de enhavo de ambaŭ propozicioj, tiam oni uzas simple indikativon. E.: »Se vi ne faris alian aferon, vi estas sufiĉe rekompencita.«
2. Kondicionalo povas iafoje montri deziron, timon, minacon, k. c. kiam efektivigo de l' kondiĉo eldirata ŝajnas preskaŭ neebla. E.: »Se mi povus lin venki!—Se iam vi mokus min!...
3. Oni iafoje uzas kondicionalon eĉ kiam afero estas reala, por montri (pro ĝentileco aŭ alia kaŭzo) malpli da forton en la senco. En tia okazo (kiel en supra) oni alpensas alian frazon kondiĉan. E.: »Mi ne volus tion fari« (se tio okazus).—»Mi estus feliĉa ricevi vian verkon« (se vi havus afablecon ĝin sendi al mi ...)
166. Por tempoj malsimplaj de kondicionalo, oni agas kiel por indikativo.
E.: _Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron._ (Z.)
XVI. INFINITIVO.
167. Infinitivo esprimas ideon verban en ĝenerala maniero. Oni uzas ĝin:
_a_) subjekte, kiam ago estas montrata ĝenerale; _b_) komplemente, por klarigi ideon.
E.: _Bone pensi kaj bone agi sufiĉas por vivi bone kaj feliĉe._
_Vivi estas agi: kiu ne agas, ne vivas._
_Li ĉesis kuri._
RIM. 1. Infinitivo uzata subjekte estas vera substantivo, sed neniam akceptas artikolon antaŭ si. Plie adjektivo, uzata kiel ĝia predikato, estas en formo adverba (26, 64). Oni povas ĉiam ŝanĝi tian infinitivon en substantivon, ŝanĝante _i_ en _o_ aŭ _ado_. Tiam oni povas uzi artikolon kaj meti adjektivon en ordinaran formon _a_. E.: »Scii estas utile.« »La sciado estas utila.«
2. Por participoj uzataj en tempoj malsimplaj, oni ofte uzas formon _a_, eĉ kiam la participo rilatas infinitivon aŭ enhavon de tuta propozicio. E.: »Pli bone estas honorinde vivadi, ol esti honorinde naskita.«
168. Adjektivo aŭ substantivo rilatanta unu el tiaj ĝeneralaj infinitivoj (subjektoj) restas ordinare en nominativo. (Pro verbo »esti«.)
E.: _Promeni estas agrabla okupo._
169. Infinitivon oni povas uzi komplemente post verbo, adjektivo aŭ substantivo; prepozicion oni ne antaŭmetas, escepte »por, antaŭ, anstataŭ«. (111.)
E.: _Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn._ (Z.)
_Mi volis ŝlosi la pordon._ (Z.)
_Mi estas preta ĵuri._ (Haml. IV. 7.)
_Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn._ (Haml. IV. 7.)
170. Kiam subjekto de infinitivo estas substantivo aŭ pronomo en akuzativo, se ekzistas samtempe komplemento de tiu infinitivo, preferinde estas uzi alian modon kun konvena konjunkcio (ke ...). Se la komplemento estas ankaŭ en akuzativo, tiam oni _devas_ fari tiun ŝanĝon por eviti malklaraĵon.
E.: _Mi kredas lin esti bona_ (... ke li estas bona.)
_Mi kredas lin ami sian edzinon_ (... ke li amas sian edzinon.)
171. Simile tempoj malsimplaj de infinitivo estas maloftaj. (Esti amanta, aminta, amonta.) Oni uzas pli volonte konjunkcion kun alia modo.
XVII. PARTICIPOJ.
172. Participoj adjektivaj akordiĝas kiel ordinaraj adjektivoj: _nombre kaj kaze_, se ili estas apudmetitaj; _nur nombre_, se ili estas uzataj predikate. (62, 63.)
E.: _Mi ne amas infanojn bruantajn._
_Ni estas lacigataj de la bruado._
_Ni trovis ilin_ (estantajn) _mortintaj_.
RIM. Por uzado de participoj en tempoj malsimplaj, vidu XIII.
173. Estonta participo ne montras per si mem devon. Tiel »la konstruota domo« ne signifas la domon, kiun oni devas konstrui, sed nur domon, kiun oni konstruos. (Beaufront.)
174. Kiam participo montras cirkonstancan komplementon kaj rilatas subjekton de frazo, tiam oni plej ofte metas ĝin en adverban formon.
E.: _Promenante sur la strato, mi falis._ (Z.)
_Trovinte pomon, mi ĝin manĝis._ (Z.)
_Li venis al mi tute ne atendite._ (Z.)
RIM. 1. Tio okazas plej ofte por montri manieron (137) laŭ kelkaj uzoj de latina gerundivo ablativa, aŭ montri samtempecon, malsamtempecon de fakto kun alia.
2. Se la participo ne rilatas la subjekton de la frazo, tiam oni uzas modan formon kun konjunkcio, adverbo, k. c. aŭ oni ŝanĝas la konstruon de la frazo por ĉion rilatigi al la subjekto. E.: »_Post kiam la malamikoj forkuris, ni transiris la ponton._« Oni ne diras: »la malamikoj forkurinte, ni transiris la ponton.«—»_(Tenante) la okulojn al la ĉielo, li preĝis fervore_,« sed ne: »la okuloj turnite al la ĉielo, li ...«
3. Kiam participo rilatas rekte subjekton, (aŭ komplementon) t. e. estas uzata kiel apudmetita adjektivo, kompreneble ĝi ne prenas tiun gerundivan formon, sed akordiĝas kiel simpla adjektivo. E.: »Al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas.« (Z.)—»La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.« (Z.)
XVIII. PASIVAJ VERBOJ.
175. Pasivaj verboj, estante formataj per kunligo de verbo »esti« kun pasivaj participoj, havas nur malsimplajn tempojn. Tiuj tempoj signifas absolute kiel tiuj de aktivaj verboj. (XII, XIII.)
176. Pasivaj participoj sekvas regulojn de aktivaj. Iliaj komplementoj estas signataj per »de« aŭ »per«. (144.)
177. Oni devas atenti neuzi estantan pasivan participon anstataŭ estinta, kaj reciproke. Participo »ata« montras, ke ago daŭras en priparolata momento, aŭ ke oni konsideras ĝian daŭradon; participo »ita« montras finitecon de ago.
E.: _La pordo estas fermita. (Oni ĝin fermis.)_
_La pordo estas fermata. (Oni ĝin fermas nun.)_
_Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota._ (Z.)
_Mono havata estas pli grava ol havita._ (Z.)
XIX. REFLEKSIVAJ VERBOJ.
178. Refleksiva verbo montras agon de subjekto sur sin mem. (80.)
E.: _Li batis sin._ _Mi lavas min._ _Li sidigis sin._
RIM. Oni do uzas ilin nur kiam subjekto vere agas sur sin mem, kaj ne, kiel en naciaj lingvoj, en multaj aliaj okazoj. Por esti certa, ke oni povas tiel ripeti personan pronomon, oni povas demandi kaj respondi jese: »ĉu mi povus fari tiun agon sur alian personon?« E.: »Mi lavas min« (mi povus lavi alian).
179. Kiam subjekto fariĝas ia, oni povas uzi sufikson »iĝi« anstataŭ ripeti pronomon personan.
E.: _Li sidiĝis_ (aŭ: _li sidigis sin_). (Z.)
_Li montriĝis_ (aŭ: _li montris sin_).
180. Se ekzistas multenombra subjekto kaj oni volas montri, ke ago iras de unu al alia de tiuj subjektoj, oni uzas vorton »reciproke« aŭ esprimon »unu la alian«. (Kun tiu ĉi lasta oni ordinare ne ripetas personan pronomon.) (Beaufront.)
E.: _Ili batas sin reciproke_ (aŭ: _ili batas unu la alian_.)
XX. APARTA UZADO DE KELKAJ VERBOJ.
181. »Esti« estas sola helpa verbo. Neniam oni uzas »havi« kun participo predikateca.
E.: _Mi estas alveninta._ _Mi estis manĝinta._
182. Plej ofte (159, 161) oni uzas simplajn tempojn anstataŭ verbo »esti« kun participo aktiva.
E.: _Mi venis, vidis, venkis._
_Li alvenis de du horoj._
183. Kiam oni havas kelkajn participojn rilatantajn saman subjekton, kaj kiam la helpa verbo estas en sama tempo por ĉiu el ili, tiam oni povas ne ripeti »esti« antaŭ ĉiuj participoj.
E.: _Li estis subite alveninta kaj ekkaptinta lian kruron._
184. »Igi, iĝi«, estas ofte uzataj en senco de »farigi, fariĝi«. Kompreneble oni tiam ne trovas post ili predikaton adjektivan en akuzativo (63).
E.: _Mi igis lin bona._ _La ĉielo iĝis luma._
185. »Devi« oni ne devas konfuzi kun ŝuldi. Tiu ĉi lasta esprimas nur, ke oni estas debitoro je iu ĉu mone ĉu dankeme, k. c. »Devi« kontraŭe montras moralan devon, necesecon. Iafoje »devi« egalas »necese estas«.
E.: _Mi ŝuldas al vi tri mil frankojn._
_Ni ŝuldas tiun verkon al lia genio._
_Mi devas vin forlasi, ĉar oni atendas min._
_Oni devas ami siajn gepatrojn._
_Oni devas_ (necese estas) _zorgi pri sia eksteraĵo, se oni volas sukcesi en la mondo_.
RIM. Oni ne uzas »devi« por montri, ke eble oni faros ion, aŭ ke oni jam decidis ion fari. En tia okazo oni uzas »estonton en estanto« (155).
186. »Kuŝi« estas uzata ne nur en senco »esti en lito« aŭ por montri ripozadon, sed ankaŭ por esprimi ĉian ajn malstaran staton.
E.: _La krajono kuŝas sur la libro._ (Z.)
187. »Lasi« estas uzata ofte de D-ro Zamenhof en Hamleto anstataŭ »igi« (krom ĝia ordinara senco). Tion ĉi oni ĝis nun ne renkontis aliloke.
E.: _Mi lasis lin alveni kaj la korpon mi lasis serĉi_ (Haml. IV. 3) anstataŭ: »_mi alvenigis, mi serĉigis_«. #
188. »Meti« estas elasta verbo (_D-ro Zamenhof._ _Letero pri deveno de Esperanto._) kion oni uzas por multaj esprimoj.
E.: _Mi metis la manon sur la tablon._ (Z.)
_Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj._ (Z.)
_Oni metis antaŭ mi manĝilaron._ (Z.)
_Se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj._ (Haml. V. 2.)