Esperanta sintakso Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj
Part 2
+===================================================================+ | »LA« | | difinas vorton, | | t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj: | +-------------------------------------------------------------------+ |_A._ Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi. | | | | E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (_K. T. 9_), | | t. e. _tiu_ akvo. | | | | Jen estas la pomo, kiun mi trovis (_Z._), t. e. | | _tiu_ pomo, kies trovon mi jam anoncis. | +-------------------------------------------------------------------+ |_B._ Resumante antaŭan detalan priskribon. | | | | E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga | | (_K. T. 13_), t. e. _tiu_ najbaro, pri _kiu_ mi jam | | skribis multajn paĝojn. | +-------------------------------------------------------------------+ |_C._ Anoncante tujan klarigon. | | | | E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis | | antaŭ longe ... k. t. p. (_K. T. 7._) | +-------------------------------------------------------------------+ |_D._ Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita | | persono aŭ objekto. | | | | E.: Mi malkovras la okulojn (_K. T. 7_), t. e. _miajn_ okulojn. | | | | La bajoneto eniris al li rekte en la koron (_K. T._) | | t. e. _lian_ koron. | +-------------------------------------------------------------------+ |_E._ Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton. | | | | E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (_Z._) | +-------------------------------------------------------------------+ |_F._ Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, | | tiel ĝi estas apartigita de aliaj. | | | | E.: La suno brilas. (_Z._) | | | | La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (_Z._) | +===================================================================+
III.
SUBSTANTIVO.
I. RILATOJ KUN VERBO.
34. SUBJEKTO. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur formojn _o_ en ununombro, _oj_ en multenombro. (Nominativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante _kiu_, _kio_ antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto (= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia).
E.: _La riĉulo havas multe da mono._ (Z.) Kiu havas multe da mono? La riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto.
_Papero estas blanka._ (Z.) Kio estas blanka? La papero.
_De timo paliĝis Antono._ Kiu de timo paliĝis? Antono.
_Miaj fratoj batis min._ Kiu batis min? Miaj fratoj.
35. REKTA KOMPLEMENTO. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo (sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn _on_ en ununombro kaj _ojn_ en multenombro. (Akuzativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante _kiun_, _kion_ post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la rekta komplemento.
E.: _Diru al mi vian nomon._ Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do rekta komplemento.
_Mi havas bovojn._ Mi havas kion? Bovojn.
_Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni._ (Z.) Oni devas tralerni kion? Lernolibron.
RIM. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la vorton, kiu estas post la verbo.
2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas la verbon en pasivan formon. E.: _Mia patro amas min_ = _mi estas amata de mia patro_.—_Mi posedas hundon_ = _hundo estas posedata de mi_. Tial oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.)
36. NEREKTA KOMPLEMENTO. Vorto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo. (117, 118, 119.)
E.: _Donu al la birdoj akvon._ (Z.)
_De la patro mi ricevis plumon._ (Z.)
_Venu kune kun la patro._ (Z.)
_Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo._ (Z.)
RIM. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. _Kuko_, _konfitaĵo_ dependas de »_kun_«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »_mi trinkis teon kaj kafon_«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.
2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.
Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (_Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, en_ Lingvo Internacia, _n-ro 25._)
37. FORIGO DE PREPOZICIO. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114).
E.: _Obei al la patro_ aŭ _obei la patron._ (Z.)
_Enui je la patrujo_ aŭ _enui la patrujon._ (Z.)
RIM. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. _praktike_, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)
2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »_Defendinto la patron_ mi ne konsilas uzi, sed mi preferas _defendinto de la patro_«. (Privata let.)
38. ALMOVO. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon _n_, eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.)
E.: _La birdo flugis en la ĝardenon_ (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus, ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.
_Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero._ (Beaufront.)
_Sur la danan tronon mi havas rajtojn._ (Haml. V. 2.)
39. TEMPO, KOSTO, MEZURO, PEZO, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76, 121.)
E.: _Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro._ (Z.)
_Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko._ (Z.)
II. RILATOJ KUN ALIAJ SUBSTANTIVOJ.
40. APUDESTO ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.)
41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)
E.: _Mi iras al mia amiko, la kuracisto._
_La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite._
42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:
E.: _Vi serĉas la princon Hamleton._ (Haml. II. 2.)
_La diablo lin prenu, la sentaŭgulon._ (Haml. V. 1.)
Simile S-ro Kofman:
_Demandu la patrinon Evon._ (Kain, I. 1.)
Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:
E.: _Homo povas kompari la lingvon Esperanto._ (Beaufront, Manuel Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaux.)
_La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel malamikoj._ (Espérantiste, 64, 206.)
Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.
43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo _o_, _oj_, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.
E.: _Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo._ (Z.)
44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti pense inter ilin la vorton »_nomata_«.
E.: _Urbo Parizo; monato septembro._
45. KOMPLEMENTOJ DE SUBSTANTIVO. Substantivo estas komplemento de alia substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.
46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte montranta, ke oni parolas pri _ia kvanto da io_, oni ĉiam uzas prepozicion »_da_« (kun nominativo). (206.)
E.: _Glaso da vino estas glaso plena je vino._ (Z.)
_Sur la arbo sin trovis multo da birdoj._ (Z.)
_Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj._ (Z.)
_La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero._ (Haml. V. A.)
_La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj._ (Haml. III. 2.)
RIM. Se oni uzus »_de_«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)
47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »_de_«. (133.)
E.: _La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas nun, aŭ kiun li verkis._
_La koloroj de tiu floro estas brilaj._
_Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco_, k. c. (Beaufront.)
RIM. En kelkaj okazoj _deveno_ povas esti komprenata kiel _eltiro_. Tiam oni povas uzi _el_ anstataŭ _de_. E.: _Donu al mi floron el_ (aŭ: _de_) _via ĝardeno_.—-_Tio ĉi estas rakonto el Biblio_ (»_de_« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.
48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:
_La loĝantoj en Parizo_ (aŭ: _de Parizo_, aŭ: _la Parizanoj_) _estas ofte gajaj_.
_La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo._
_La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo._
_Mi ricevis leteron el Parizo._
_Li venigis al si el Berlino multajn librojn._
_Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara liveranto._
49. Oni uzas ordinare prepozicion »_el_« antaŭ nomo montranta ŝtofon, materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon aŭ vorton kunmetitan.
E.: _Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj_;
aŭ: _marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo_;
aŭ: _marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo_. (52.)
50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:
E.: _Longhara ĉevalo._ _Kvinjara infano._ _Ruĝhaŭta virino._ _Broŝuro dekses-paĝa._ _Poemo dekdu-kanta._ _Strasburga biero._ _Tridekjara militado_, k. c.
51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.
E.: _Li estas fiera pri_ (aŭ _pro_) _sia riĉeco_ ... _Fiereco pro riĉeco._
_Timi al morto_ ... _Timo al morto_ ... k. t. p.
RIM. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter: _amo_ AL _Dio_, _amo_ DE _Dio_. »Amo _al_ Dio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo _de_ Dio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile: _konfido_ DE _patro_ AL _filo_, _konfido_ DE _filo_ AL _patro_; _memoro_ PRI (aŭ AL) _mia patro_, _memoro_ DE _mia patro_; _mordo_ DE _serpento_ AL _brako_; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.
52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.
E.: _La pordo de la ĝardeno estas rompita_; aŭ: _la ĝardenpordo_ ...
_La kovrilo de la lito estas makulita_; aŭ: _la litkovrilo_ ...
53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton, kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)
E.: _La ĝardenpordo_, aŭ: _la pordo de l' ĝardeno_; »ĝardeno« estos la unua.
RIM. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: _eniri_, _malsupreniri_ ... (vidu Prepozicio.)
2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas: _centjaro_, _falakvo_, anstataŭ _jarcento_, _akvofalo_ (kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pri _cent_, pri _fal_, k. t. p. (91, 237.)
54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:
1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj, ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: _litkovrilo_, _ĝardenpordo_.
2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon _o_. E.: _Aŭstrolando_.
3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ adverba, tiam oni intermetas vokalon _a_ aŭ _e_. E.: _unutaga_ = kio daŭras unu tagon; _unuataga_ = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »_Pro kio vi silentas, vi, unuanaskito mia?_« (Kofman, Kain, I. 1.)—»_Krom la suprecititaj paroladoj, li_ ...«
RIM. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.: _poŝtkartkolektanto_, kolektanto de poŝtkartoj.
2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon _a_ aŭ _e_ sen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.: _Italalando_, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—_kuneligi_, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: _kun-eligi_),—_samamaniere_, anst. sammaniere.
3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas dividi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.: _gratulletero_, gratul-letero.
4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: _patologi-anatomio_.
55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton komprenebla.
E.: _Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj._ (Kofman, Iliado, I. 152.)
_Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto._ (Kofman, Iliado, I. 96.)
_Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj._
56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).
E.: »_Sed precipe_« estas elparolata »_set precipe_«.
»_Ekzemplo_« estas elparolata »_egzemplo_«.
»_Blovpafilo_« estas elparolata »_blofpafilo_«.
Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ reciproke:
+==========+========+ | Laringaj | Buŝaj | +==========+========+ | b | p | +..........+........+ | d | t | +..........+........+ | g | k | +..........+........+ | ĝ | ĉ | +..........+........+ | ĵ | ŝ | +..........+........+ | v | f | +..........+........+ | z | s | +..........+........+
Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.
E.: _Ovforma_ (offorma) aŭ _ovoforma_.
_Blovpafilo_ aŭ _blovopafilo_.
Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de sama sono: OvOfOrma.
IV.
ADJEKTIVO.
Difino: vorto finata de _a_ kaj montranta econ, staton aŭ agon[4] de substantivo.
Formoj: nominativo: _a_, _aj_; akuzativo: _an_, _ajn_.
I. APUDMETITA ADJEKTIVO.
57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia substantivo.
E.: _Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn._
Espl.: _Mia patro._ »_Patro_« estas en nominativo ununombra; ankaŭ »_mia_«.
_Miaj fratoj._ »_Fratoj_« estas en nominativo multenombra; ankaŭ »_miaj_«.
_Grandan barbon._ »_Barbon_« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ »_grandan_«.
_Nigrajn okulojn._ »_Okulojn_« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ »_nigrajn_«.
58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro, tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)
E.: _Mi havas akvon kaj panon freŝajn._
RIM. »_Mi havas akvon kaj panon freŝan_« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »_mi havas freŝan akvon kaj panon_« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.
59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.
E.: _Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan kaj rusan._
_La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj._
60. LOKO DE ADJEKTIVO. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.
61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.
E.: _»Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino_, (Z.) alp. »virino«.
»_Mia kara, mia belo estis juna, brava dano._« (Haml. IV. 5.)
Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.
RIM. Oni diras: _La Bono_, _La Belo_, _La Vero_, k. t. p. per substantivo, kaj ne _La Bona_, _La Bela_, _La Vera_, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.
II. PREDIKATECA ADJEKTIVO.
62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia substantivo aŭ pronomo, _sed ne kaze_; ĝi do estas neniam en akuzativo.
63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo, kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: _a_) staton, en kiun alvenas afero; _b_) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata, rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple komplemento de verbo »esti«.
Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: _iĝi_ (aŭ finantaj per _iĝi_); _igi_ (aŭ finantaj per _igi_); kaj nomi, trovi, konsideri, rigardi kiel, konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri, lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »_esti_« inter la verbon kaj la adjektivon.
E.: _Papero estas blanka._
_Birdoj estas agrablaj._
_La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata._
_Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj._
_La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi._ (Haml. V. 1.)
_Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo._ (Haml. IV. 7.)
_Ili nomis lin reĝo._
RIM. Oni trovas en _Hamleto_ (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)
64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t. e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)
E.: _Resti kun leono estas danĝere._ (Z.)
_Estus bone, se li venus._
_Estas dirite, ke ..._
RIM. Pli malofte oni trovas adjektivon en _a_: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)
65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata, kaj oni preferas ununombron.
E.: _Kiam oni estas riĉa_ (aŭ _riĉaj_), _oni havas multajn amikojn_. (Z.)
III. GRADOJ DE KOMPARO.
Formoj.—_Malegalaj komparativoj_ estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.
_Egalaj komparativoj_: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.
_Superlativoj absolutaj_: tre; plej; kiel eble plej.
_Superlativoj rilataj_: plej ... el; malplej ... el. _Inter du aferoj_, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...
66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)
E.: _Mi amas mian fraton pli ol mia fratino_ (... amas lin).
_Mi amas mian fraton pli ol_ (mi amas) _mian fratinon_.
_Li amis lin tiel varme, kiel mia frato_ (... amis lin).
_Li amis lin tiel varme, kiel_ (li amis) _mian fraton_.
IV. PARTICIPOJ-ADJEKTIVOJ.
67. Participoj en _a_ sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R. 2.)
E.: _Ili estas alvenintaj._
_Mi vidis lin mortigantan homon._
_La batoj igis lin ploranta._
68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ, staton, aŭ kutimon.
E.: _El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo_ (Z.); (momenta ago, momenta stato: _anta_.)
_La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj_ (Haml. I. 2.); eco: _a_ simple.
_La malvarmo estas tranĉa_ (Haml. I. 1.); eco.
_Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian_; eco.
V. KOMPLEMENTOJ DE ADJEKTIVOJ.
69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun nominativo).
Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)
70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas: _a_) plej ofte _je_; _b_) aŭ alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo. (51, 169.)
E.: _Plena je vino_ (aŭ _de_). _Longa je dek metroj._
_Simila al patro_ (simili al ...). _Agrabla por vidi._
POR NOMBRAJ, POSEDAJ ADJEKTIVOJ, K. C. VIDU SEKVANTAJN PARTOJN.
V.