Esperanta sintakso Laŭ verkoj de S-ro D-ro Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj

Part 1

Chapter 1 3,296 words Public domain Markdown

Kolekto de »Lingvo Internacia«

Nº 3

Komuna literaturo Nº 205.

ESPERANTA SINTAKSO.

Laŭ verkoj de S-ro D-ro ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj.

En Esperanto verkita de

PAŬLO FRUICTIER

redaktoro de »L. I.«

----

Kun prezenta letero de S-ro P-ro Th. Cart.

ELDONOJ DE REVUO

»LINGVO INTERNACIA«

Szegzárd, Hungarlando Paris, 27 Boulevard Arago Lengyel Pál. Paul Fruictier. 1903.

_AL SINJORO FRUICTIER._

Kara Amiko!

_Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo, tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta._

_Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo._

_Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton, korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte perfekta, pro sia perfektiĝo mortis._

_Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros._

_Via_

_TH. CART._

_Parizo, la 24-an de junio 1903._

Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.

Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.

Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj.

Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.

Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: _ĉio tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian_; sed mi volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per ekzemploj.

Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone, kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: _unue_, por ne atendigi senfine la publikon; _due_, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo Internacia«; _trie_, ĉar estis necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al anglo aŭ germano; _fine_, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos al mi la estonto.

Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo: tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen estas farita _unue_ por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel disputataj, _due_ por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]

Miajn ekzemplojn mi tiris unue el _verkoj de Doktoro Zamenhof_, precipe el »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn ekzemplojn el _verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj_, aŭ ĉar mi havis ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén, Villareal, kaj aliaj[2].

Fine, mi devas diri, ke mi ne pretendas doni tie ĉi ĉiujn regulojn, ekster kiuj oni devige skribos malbone en Esperanto; eĉ mi ne diras ke oni devige skribos malbone, se oni iros kontraŭ ili, sed certe oni ricevos de ili helpon. Oni ja trovas en bonaj aŭtoroj ankaŭ kelke da maloftaj aliaj skribmanieroj, sed mi ne parolis aŭ ne prenis ilin pro ilia tro malgranda uziteco, kvankam kelkaj tre plaĉas al mi.

Resume, mi verkis tiun libreton, trudinte al mi unu regulon: _konstati ne proponi_; kaj per tio ĉi, mi kredas esti fidela al la observa metodo, kiu regas lingvajn sciencojn, kiel aliajn naturajn. Kaj se iu estas terurigita de ŝajna longeco aŭ komplikeco de tiu sintakso, tiel simpla tamen rilate al aliaj lingvoj kaj nesimpla absolute nur pro diverseco de niaj naciaj kutimoj, tiam mi konsilos ke li zorge meditadu tiujn ĉi principojn, kiujn donis S-ro Cart en sia supera kurso ĉe Pariza Sorbonno.

1. Esperanto, estante kapabla ĉion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruaj homoj.

2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute: ĝi devas, laŭ supra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn Esperanto tute ne celas korekti.

3. La principo de internacieco, kiam tiu ĉi estas absoluta, devas do ĉiam superi ĉiujn aliajn.

4. En Esperanto estas nur: _a_) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; _b_) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.

5. Ekster supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti trudataj kiel leĝoj.

Parizo, 26-a de majo 1903.

PAUL FRUICTIER.

MALLONGIGOJ.

Komunaj:

_e._ = ekzemple. _k. a._ = kaj aliaj. _k. c._ = kaj ceteraj. _k. s._ = kaj similaj. _k. sekv._ = kaj sekvantaj. _k. t. p._ = kaj tiel plu. _t. e._ = tio estas. _D-ro, Dº_ = Doktoro. _Frl., F-ino_ = Fraŭlino. _K-io, Kº_ = Kompanio. _n-ro, Nº_ = numero. _P-ro, Pº_ = Profesoro. _S-ro, Sº_ = Sinjoro. _S-ino_ = Sinjorino.

En serio da similaj kunmetitaj vortoj oni skribas ofte:

_Rus-_, _Svis-_, _Turk-_, _Svedlando_ = Ruslando, Svislando, Turklando, Svedlando.

_Rusl._ = Ruslando.

_El- kaj enportado_ = elportado kaj enportado.

Specialaj por tiu libro:

_Z._ = »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof.

_Haml. IV. 2._ = Hamleto, en akto 4-a, sceno 2-a.

_Esperantisto 38/27_ = paĝo 27-a en Nº 38-a.

_Mary. XX. 7._ = Princino Mary (de Sº de Wahl), paĝo 20-a, linio 7-a.

_K. T._ = Kvar Tagoj, de Sº Kazi-Girej.

Aliaj verkoj estas nome cititaj.

_L. I._ = revuo »Lingvo Internacia«.

Interkrampaj nombroj montras ordajn numerojn de paragrafoj, kiujn oni konsilas legi.

ESPERANTA SINTAKSO.

I.

DIFINO DE VORTOJ.

1. SINTAKSO montras kiamaniere vortoj interligiĝas por formi ĉenon de parolado.

2. PAROLADO konsistas el propozicioj.

3. PROPOZICIO estas aro da vortoj, per kiu oni certigas (aŭ demandas) agon, staton aŭ econ pri persono aŭ afero. Plena propozicio konsistas el du ĉefaj partoj (aŭ terminoj):

4. SUBJEKTO pri kiu oni certigas ion;

PREDIKATO, afero, kiun oni certigas pri subjekto.

RIM. 1. Subjekto povas iafoje ne esti esprimata. E.: _Pluvas_, _fulmas_.

2. Iafoje propozicio estas neplena, kiam mankas unu el la terminoj.

Tiam mankanta termino povas facile esti divenata per ĉenigo de ideoj, ekzemple en respondoj.

5. SUBJEKTO de propozicio estas ĉiam: _a_) _unu substantivo_ (aŭ kelkaj substantivoj); _b_) aŭ alia vorto uzata substantive, nome: _pronomo_ (mi), _adjektivo_ (mia kara, mia belo estis brava, juna dano,—tri fratoj vivis amike; unu mortis), _infinitivo_ (mensogi estas honte); _c_) aŭ _vorto de alia klaso_ uzata, kiel materia esprimo de ĝia propra formo (kiel—la vorto _kiel_ estas uzata post _tiel_.)

RIM. Oni povas ankaŭ preni enhavon de tuta propozicio por subjekto de sekvanta propozicio: _Estas agrable al mi, ke vi aĉetis tiun domon_. Tie ĉi »_ke vi aĉetis_« estas la subjekto.

6. PREDIKATO estas _a_) _predikateca verbo_, kiu montras per si mem en difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: _Arbo kreskas, verdiĝas_;

_b_) _aŭ ne predikateca verbo_, kiu ne montras per si mem difinitan agon, sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca (difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: _urbo estas belega_; _kolombo estas birdo_; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.

7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo (aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri objekton[3] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: _Cesaro venkis Pompeon en granda batalo_.

8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia substantivo aŭ substantivaĵo. E.: _Tarkvino, reĝo de Romanoj._ Tion oni nomas apudmeto.

9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.

E.: _Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je sia lando mortis._

RIM. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo esti. E.: _homo bona_ (adj. apudmetita), _homo estas bona_ (adj. predikateca).

2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi ian difinon: _la_, _tiu_, _ĉiu_, k. c.

II.

ARTIKOLO.

I. UZADO ĜENERALA.

10. Artikolo »_la_, _l'_« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo. Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.

Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni uzas neniam »_la_«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »_unu_, _ia_, _kelka_«, aŭ el esprimoj »_iom da_, _kelke da_« k. s.

La celo de artikolo »_la_« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj uzi ĝin nur pro nacia kutimo. _La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara._

Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli bone skribi plej mallongajn frazojn.

Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon; aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro ia kaŭzo.

RIM. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »_la_« estas utila nur por belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »_Maljuna, patrino_« estas jam bone difinitaj de »_unu vidvino havis du filinojn_«; »_domo_« estas jam bone difinita de »_en kiu oni lernas_«.

2. Sed ni esploru jenajn frazojn: Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana, kaj: Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj, (Z.) oni vidas, ke artikolo estas nepre necesa por komprenigi klare kaj rapide la ideon. Se ni dirus: »_venigu kuraciston_«, oni povus kredi ke ni volas ian ajn kuraciston. Per »_la_« ni montras: »_venigu tiun kuraciston, kiun ni konas_«, aŭ »_kiu jam kuracis nin_«. Simile: »_mi aĉetis por infanoj tableton_« signifus, ke tiuj infanoj estas iaj ajn infanoj, sed ne la niaj aŭ tiuj, pri kiuj ni jam parolis.

II. UZOJ APARTAJ.

11. Ofte oni uzas »_la_« antaŭ nomo de unu individuo, unu afero, por montri, ke oni celas la tutan genton.

E.: _La riĉulo havas multe da mono_ (Z.), t. e. ĉiuj riĉuloj.

_La botisto faras botojn kaj ŝuojn_ (Z.) t. e. ĉiu botisto.

_Oni diras, ke la vero ĉiam venkas_ (Z.).

_En la arbaro, en la historio, en la urbo, sur la kamparo_, k. t. p.

12. Simile antaŭ vorto en multenombro »_la_« povas montri ĉiujn estaĵojn apartenantajn al la klaso citata.

E.: _La ŝipanoj devas obei la ŝipestron_ (Z.), t. e. ĉiuj ŝipanoj.

_La Parizanoj estas gajaj homoj_ (Z.) t. e. en ĝenerala maniero, ĉiuj homoj loĝantaj en Parizo estas gajemaj.

13. Kiam la senco restas komprenebla, oni povas en tiaj okazoj forigi »_la_«.

E.: _Vitro estas rompebla kaj travidebla._ (Z.)

_Verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn._ (Z.)

_Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj._ (Z.)

_Urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj._ (Z).

_En urbo, en historio, en arbaro, sur kamparo, en filozofio_, k. c.

III. PROPRAJ NOMOJ.

14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »_la_« antaŭ propra nomo. Tion oni ne faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.

E.: _Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto._ (Z.)

_Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof._

_Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino._

15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas uzi artikolon »_la_«.

E.: _Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo._ (Grabowski, Nova Jaro.)

_Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo Bálint._ (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)

RIM. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo de artikolo »_la_« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »_la_« estas tute ne utila antaŭ propra nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »_La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P._« kaj »_Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni_«, la dua estas tre preferinda.

16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.

E.: _La turko ekpafis al mi_,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.

_La rusoj loĝas en Rusujo._

_La Tolstoj estas maloftaj_,—t. e. homoj kiel Tolstoj.

_Calderon estis la Aristofano de Hispanujo_,—t. e. Calderon ludis en Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.

IV. GRADOJ DE KOMPARO.

17. Oni uzas laŭvole artikolon »_la_« en gradoj de komparo. Tamen oni renkontas ĝin pli ofte kun »plej«, ol kun »pli«.

E.: _El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna._ (Z.)

_Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco._ (Mary 14.)

_Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj._ (Z.)

_Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio._ (Haml. I. 5.)

_Ke mi forte vin amas, ho plej kara mia, tion ĉi kredu al mi._ (Haml. II. 2.)

_La mallaŭdo de tia persono devas esti pli grava ol la aplaŭdado de alia._ (Haml. III. 2.)

_Via pano estas malpli freŝa ol mia._ (Z.)

RIM. 1. La supra regulo koncernas nur la terminojn de l' komparo, sed ne la komparilojn mem (pli, malpli). Oni ja uzas »la pli«, »la malpli«, nur por montri superlativon inter du aferoj: »_unu vidvino havis du filinojn; la pli maljuna_ ...« (Z.)

2. »_La_« oni ordinare ne uzas antaŭ »plej, malplej«, kiam tiuj vortoj rilatas verbon: »_Li estas la homo, kiun mi plej admiras._«

V. ANTAŬ ADJEKTIVO.

18. Kiam adjektivo difinas substantivon esprimitan, reguloj estas samaj, kiaj por substantivo sola.

19. Kiam adjektivo estas sola, t. e. kiam la substantivo, kiun ĝi difinas, ne estas esprimita, tiam oni uzas ofte artikolon antaŭ la adjektivo.

E.: _Ili batis unu la alian._ (Beaufront.)

_Jen estas via ĉapelo kaj jen la mia._

_... Alie kiu volus elportadi La mokojn kaj la batojn de la tempo, La premon de l' potencaj, la ofendojn De la fieraj, falson de la juĝoj...?_ (Haml. III. 1.)

RIM. Kontraŭan uzon oni renkontas:

_Ne estas vi sensenca, ĉar alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsaniĝis, Ĉar eĉ freneza tie ne erarus._ (Haml. III. 4.)

20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »_la_« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon, horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita. (75.)

E.: _Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara, novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua._ (Z.)

_Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto._ (Z.)

21. Iafoje artikolo »_la_« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna) servas por igi ĝin propra nomo.

E.: _La patro adoras nur la Nevideblan._ (Kofman, Kain, I. 1.)

_Preĝu al la Sankta Virgulino._ (Z.)

_Demandu vin la Kreanton._ (Kofman, Kain, I. 1.)

VI. SEZONOJ, MONATOJ, TAGOJ, FESTOJ.

22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »_la_«.

E.: _En la vintro oni hejtas la fornojn._ (Z.)

_En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj._ (Z.)

23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se kunestas alia komuna vorto.

E.: _Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo._ (Z.)

_Januaro estas la unua monato de la jaro._ (Z.)

_Mi iros la proksiman ĵaŭdon._ (Cart, Esp. en 10 lec. V.)

_Monato septembro estis pluvoriĉa._

_Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto._

RIM. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »_mi iros la proksiman dimanĉon_«, multaj komprenas: »_la plej proksiman dimanĉon_«, kion ili ne faras per »_mi iros proksiman dimanĉon_«. Aldoni tie la vorton »_plej_«, estus do utile.

2. Ne konsilinde estas uzi »_la_« anstataŭ »_ĉiu_«, kiel ekzemple en la frazo: »_En la dimanĉo mi restas hejme_« (Cart), ĉar senartikolaj popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »_Mi restas hejme en ĉiu dimanĉo_ aŭ _ĉiudimanĉe_«.

24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo, Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.

VII. ALIAJ OKAZOJ.

25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »_la_« antaŭ ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.

E.: _La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj._

_La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris._

aŭ: _La arboj_, _la floroj_, k. c.

_Sed de l' tabulo de memoro mia Forviŝu mi mem ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo._ (Haml. I. 5.)

26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)

27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.

E.: _La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro._ (Beaufront.)

_La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj sanaj._ (Mary XI.)

28. Oni povas apostrofi artikolon: _a_) post prepozicio finata de vokalo; _b_) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); _c_) neniam antaŭ _h_, kiam la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)

VIII. KVANTO, ECO, UNU, IA.

29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »_la_«.

30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.

E.: _Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki._ (Z.)

31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da, kelke da«, k. s. (kun nominativo).

E.: _En la ĉambro sidis nur kelke da homoj._ (Z.)

_Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj._ (K. T. 3.)

32. »_Unu_« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed malofte.

E.: _Unu vidvino havis du filinojn._ (Z.)

33. »_Ia_« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.

E.: _Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas._ (K. T. 5.)

Tabelo unuvida

pri difino de vorto per artikolo »la«.