Part 7
Li estis revenanta rajde el malproksima vilaĝo, kiam la nokto lin kaptis sur la stepo. Li, do, plirapidigis sian bonan ĉevalon, kiu flugis kiel "poŝtakolombeto", ĝin direktante al vilaĝo de li konata, kiam subite la ĉevalo ektremis, saltis kaj fine haltis kvazaŭ ĝi estus piedfiksata kontraŭ la tero. Vane la rajdisto incitis ĝin sprone kaj voĉe: ĝi ne moviĝis. Kaj en tiu sama momento, ia stranga, nekomprenebla bruo, sovaĝa kriego kaj freneziga sonorado, de flanke alvenanta, ekaŭdiĝis. La malhelan nokton eklumigis torĉoj, kaj ekaperis fantoma sekvantaro. Aro de muĵikinoj alvenis, svingante bastonojn, ferstangojn de forno, ŝovelilojn, forkegojn, batante sur pelvoj, patoj kaj tamburoj. Antaŭ ili, tri junulinoj, tute nudaj, trenis plugilon, per kiu ili faris sulkon...
La rajdisto subite komprenis, kio okazas: tio estis "opaĥivanje" aŭ ĉirkaŭsulkado, superstiĉa ceremonio, konservata de la antaŭkristanaj tempoj. Kiam epizootio detruas la brutaron de vilaĝo, la muĵikoj estas konvinkataj, ke tiun malfeliĉon produktas ia malica kaj danĝera estaĵo. Kontraŭ ĝi la sola defendilo ebla estas sulko, farita ĉirkaŭ la vilaĝo, nokte, de solaj virinoj, per plugilo, trenata de tri nudaj virgulinoj, ĉar tiun magian sulkon ne povas transpasi la malicaĵoj de l' nekonata malamiko. Sed ve al ia ajn virseksulo, homa aŭ besta, kiun renkontas tiuj noktaj plugistinoj! Ili kredas, ke li mem estas la mistera malbonulo, kaj lin ili mortigas senkompate. Tial, ĉiuj viroj de la vilaĝo, antaŭsciigitaj, singarde restas hejme dum la ceremonio.
La rajdisto, do, sciis, kiom danĝera estas lia situacio, kaj li ree provis inciti sian ĉevalon. Vanaj penadoj! La besto, terurigata de l' bruo kaj torĉlumoj, tremis kaj restis haltanta...
La furioza bando alkuris kun frenezaj krioj:
--Jen pesto! Jen pesto! Elbatu ni lin!
Tuj ĉirkaŭate, la malfeliĉa rajdisto ricevis unu teruran bastonfrapon sur sia dorso. Lastfoje kaj malespere, li enpikis siajn spronojn en la flankojn de lia ĉevalo, kiu fine eksaltis, per siaj hufoj renversis kelkajn furiojn kaj forkuris, rapide kiel vento. Tia estis ĝia teruro, ke ĝia kondukanto ne povas ĝin deteni. Post unu versto, rimeno rompiĝis, post la dua, la selo renversiĝis, kaj la rajdisto falis en kavon, kie li restadis sveninta ĝis la mateno, kiam najbaraj bienuloj lin trovis kaj flegis.
Ne malofte okazas similaj aferoj, sed kiam la morto de l' viktimoj alkondukas antaŭ la juĝantaro iliajn mortigintinojn, plej ofte tiuj ĉi estas senkulpigataj, pro nesufiĉaj klereco kaj respondeco. Tia kamparistaro bezonas instruadon tiel forte kiel panon, kaj cetere tion ĝi mem eksentas. Kiel mi jam diris, multaj homoj kaj multaj privataj institucioj celas tiun noblan taskon de la popola klerigo. Plejmultaj kleruloj de la meza klaso estas tre favoraj al tiu entrepreno. Sed la registaro ĝin rigardas malkonfide kaj ofte ĝin malhelpas. Tamen en lando, kie la naŭ dekonoj de la loĝantaro konsistas el kamparanoj, ĉu la kleriĝo de tiu multego ne estas la necesa kondiĉo de evolucio kaj pliboniĝo?
La postan matenon, ni reveturis en Sumi'n. S-ro Lintvarev mem bonvolis rekonduki nin, kaj por restarigi en mia spirito la reputacion de la rusa veturilaro, li uzis sian _trojka'n_. Tiu vorto ne signifas, kiel oni povus supozi, specialan veturilon, sed "ĉevaltrion". Tiuj tri ĉevaloj estas jungataj flanko ĉe flanko, la centrulo inter la ambaŭ flanktimonoj sub alta "duga" aŭ ligna arkaĵo, kiu sonoretas ĝoje per multaj tintiloj; la flankuloj, jungataj nur per rimenoj, kvazaŭ libere galopas ondigante siajn multnombrajn helkolorajn ornamaĵojn. Estis vere bela spektaklo vidi tiujn graciajn kaj fortajn bestojn kuregi tra la stepo. La komforta kaleŝo de s-ro Lintvarev nin veturis sen skuoj, kaj ni ĝuis, apogataj kontraŭ bonegaj kusenoj, la plezuron rapidiradi, tiel ŝatatan en Rusujo. Sed kiom pli alloga devas esti tiu sento, kiam, anstataŭ kaleŝo, la fumanta ĉevaltrio fortiras glitveturilon sur ebena kaj mola tapiŝo de neĝo! Nek bruo, nek polvo, nek malebenaĵoj, nur plena kaj senfina silento sur la senfina blankaĵo. La glitveturilo, ŝajnas forĵetata tra la senlima Spacego...
Ni haltis en Ĉerneĉina, ĉar ni deziris saluti kaj danki nian afablan amikon, patron Vasilij. Sed ni trovis en lia domo nur lian du plej junajn infanojn, kiuj diris al ni, ke ilia patro nun faras diservon. Anstataŭ lin atendi en lia domo, ni preferis ĉeesti tiun ceremonion.
La preĝejo estis plena da kamparanoj. En flanko, grupo de kantistoj diverstone kaj per voĉoj tre ĝustaj kantis la belegajn ĥorojn de la ortodoksa liturgio. Antaŭ la ikonostaso staris parto Vasilij, grava kaj majesta en rigida kaj orumita mantelo, sur kiu disvolviĝis lia longa kaphararo. Apud li, lia plej maljuna fileto, ankaŭ vestata per preĝeja survesto, plenumis la oficon de diserva servisto.
Momente la pastro malaperis post la ikonostaso, kies vualo, falante, kaŝis al ĉiuj la ritan misteron de la komuniiĝo. Kiam li revenis, akompanata de lia fileto, en siaj manoj li tenis orumitan kalikon kun vino, en kiu flosis kelkaj peceroj de pano. Antaŭ ni kliniĝis vico de viroj, virinoj, gejunuloj kaj geknaboj eĉ virinoj, havantaj sur siaj brakoj suĉinfanetojn. Al ĉiuj per longa orumita kulerego li donis la sanktan komuniiĝon. La vereco devigas min diri, ke la suĉinfanoj ne ŝajnis sufiĉe taksi la grandan honoron, al ili faritan. Per energiaj manpuŝoj aŭ kapskuoj kun surdigaj krioj, ili protestis kontraŭ la alproksimiĝo de la timiga kulerego, kiun, kun dolĉa rideto kaj nelacebla pacienco la bona pastro ŝovetis en iliajn buŝetojn.
Post fina kanto al la ĉiopova Dio de la rusa ortodoksularo, la ĉeestantoj ekforiris, kaj mi estis ilin rigardanta, kiam mi rimarkis, duone kaŝatan post flanka pordo de la ikonostaso, mian amikon, filon de l' pastro, kiu faris al mi misterajn signetojn. Ĵus mi devas konfesi, ke jam antaŭe mi estis kaŭzinta kelkajn malatentaĵojn de tiu juna knabo, kiu multe pli sin okupis pri mia alesto, ol pri sia diserva ofico, kaj sendis al mi de tempo al tempo, ekrigardojn kaj ridetojn. Nun, post mallonga malapero, jen mia amiketo, grava kaj solena en sia preĝeja vesto, portante sur arĝenta plado ion kubforman, paŝas malrapide al mi...
--Ho! kio estas? Mallaŭte diras s-ro Speranskij. Mi divenas: patro Vasilij donacas al vi la panon de la komuniiĝo. Tio estas granda honoro!
Efektive, kliniĝinte ĝentile antaŭ mi, mia amiketo al mi donis la panon, el kiu lia patro estis preninta pecerojn por la komuniiĝo. Mi kisis mian gracian donacinton, nun tre emociatan de sia grava misio, kaj mi kore dankis lian alproksimiĝantan patron. Oni donas tiujn panojn nur al personoj, kiujn oni deziras speciale honori, kaj farante al mi, fremdulo, tiun favoron, patro Vasilij intencis signi al mi siajn estimon kaj simpation.
Ankoraŭ nun mi rigardas tiun tute sekigitan panon, en kiu la pastro boris, por memorigi la dekdu apostolojn, dekdu piktruojn, kaj, meze de ili, tri triangulajn kavetojn, faritajn per ora tranĉilo kiel simbolon de la Tridieco. Mi ĝin zorge konservas kun aliaj memoraĵoj de mia restado en Rusujo, kiujn mi revidas ofte, ĉiam kun plezuro. Vojaĝi donas du feliĉojn, tiun tro rapide pasantan de la vojaĝo mem, kaj tiun, miksatan kun bedaŭro, de la rememoriĝo. Tial vojaĝanto tre similas ripeteman maljunulon, kiu senlace revivigas la estintajn emociojn, por li ĉiam novajn, ne rimarkante, ke li tedas siajn ĉirkaŭantulojn. Sed mi ektimas, ke mi ankaŭ jam enuigis miajn legantojn, tro plezuriĝante en detaloj, eble interesaj nur por mi. Mi povus ankoraŭ paroli pri multaj aliaj ekskursoj, pri la somera teatreto de Sumi, kie mi vidis beletan geknaban feston kun naciaj dancadoj, kaj rusan prezentadon de la sprita komedio de Gogol "Revizoro", kiun Zamenhof poste konigis al la esperantistaro; mi povus priskribi la religian feston pro la naskotago de l' carfilo, kun milita parado de soldatoj, ĵus irontaj en Manĝurujon, ankaŭ la kuriozan ĉiujaran ceremonion de la sanktigo de la akvoj, kiam la sumiana pastraro solene sanktigis la Psjol'on, al kiu, tuj poste, sin ĵetis la simplularo, por trinki la benitan akvon, bani siajn vizaĝojn kaj manojn aŭ plenigi botelojn. Sed sufiĉe estas, kaj venis la tempo por peti de la policestro de Sumi mian pasporton, al li donitan tuj post mia alveno en tiun urbeton. Konforme al la leĝo, tiu potenca funkciulo esploros, ĉu mi pagis miajn monŝuldojn, kaj nur poste skribos forpermeson sur mian pasporton!
Nur de ses semajnoj mi restadas en Rusujo: tamen, kiom da diversaj impresoj dum tiu mallonga tempo! Pri tiu lando, preskaŭ nenion mi sciis antaŭe, nur kelkajn ĝeneralajn, malgravajn eĉ malverajn informojn. Pli ĝustedire, al mi estis malsimpatia antaŭe tiu patrujo de neĝo kaj skurĝo. Kaj jen, dank' al Esperanto, mi konatiĝas kun Rusujo, mi veturas en tiun ŝajne malafablan landon, kaj tie mi eltrovas societon tre apartan, mirinde interesindan, kiu kvazaŭe fermentas en krizo de sia evolucio al modernismo. Ĉe tiu nun aliformiĝanta popolo sin skupuŝas strangaj kontraŭaĵoj, postrestaĵoj de la apenaŭ ĉesinta servuteco kun "arteli" aŭ kamparaj asocioj laŭ la principo de socialismo;--superstiĉoj indaj je la plej nekultura Mezepoko, kun teorioj de grafo, kiu metas sian idealon en la forigo de ĉiu socia malegaleco kaj reiro al kvazaŭ primitivforma vivado de simpla laboristo;--arĥaika leĝaro, kiu diference administras la homojn, laŭ iliaj klaso kaj religio, kun jam kvazaŭ realiĝantaj postulatoj de antaŭema feminismo per intensa klerigo de la virinoj, kiu estas superata en nenia alia lando. Tie, ĉiuj fundamentoj de nia okcidenta socia ordigo estas kvazaŭ renversitaj: dum la registaro sin apogas sur la principojn de religia aŭtokrateco kaj metas la fonton de ĉiu povo kaj leĝeco nur en la arbitran volon de unu homo, kun la nekonscia helpo de nekleruloj, kiujn tia socistato malutilas, kontraŭe, la favoratoj mem de tiu sociordo, puŝataj de la nevenkebla fonto de la moderna kultureco, revas plilarĝigi tiun kadron, por ke Rusujo povu enspiri larĝbruste la fortigan blovon de la libera penso.
Kio fine eliros el tiu ĥaoso? Bono, mi esperas, se nur la entuziasmaj teoriistoj sufiĉe atentos pri la neceseco de laŭgrada evolucio, por atingi pace praktikan kaj definitivan triumfon. Tion mi tutkore deziras al tiu saĝa kaj nobla gento, kiu, per siaj propraj ecoj, plene meritas prosperon.
VII.
Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n, kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo.
Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako, mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon.
Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere mia spiritsato kaj mia kaplaceco ne permesis, ke mi povu plene ŝati la kuriozaĵojn de tiu ĉefurbo de la antikva Rusujo.
En Kiev estis la unua rusa princo, kiu konvertiĝis je la kristana kredo; kompreneble, liaj korteguloj fervore sekvis tiel altan ekzemplon, kaj oni ĵetis solene en la Dnjepr'on la antikvajn idolojn "perun'ojn". El tio rezultis, ke Kiev iĝis la centro de la Rusa Eklezio kaj pleniĝis da monaĥejoj por la vivuloj, da katakomboj por la mortintoj. Kaj ĉar la tero de tiuj katakomboj havas la proprecon sekigi kaj konservi la kadavrojn, la popolo kredis, ke tiuj mortintoj estas sanktuloj, kaj nun multaj miloj da pilgrimantoj vizitas ĉiajare kaj riĉigas per siaj donacoj la monaĥojn, kiuj loĝas en tiuj sanktaj lokoj.
Kun gvidisto mi vizitis la multajn preĝejojn, kies kupoloj estas tegmentataj per plataĵoj el oro; mi vidis iliajn nekalkuleblajn riĉaĵojn, iliajn ikonojn, faritajn el arĝento, oro, eĉ el mozaiko de diamantoj, la antikvajn freskojn de sankta Sofio, la mirindajn olepentraĵojn de sankta Vladimiro, verkojn de la plejfamaj nuntempaj artistoj de Rusujo, kiuj laŭ rimarkinda escepto, tie ne kopiis la tradiciajn tipojn de la bizanta sanktularo, sed faris rimarkinde vivoŝajnajn figurojn. Fine, mi, kun sekvantaro de pilgrimantoj, iradis kun kandelo en mia mano, kondukata de fantoma monaĥo, tra la subteraj preĝejoj kaj mallarĝaj katakomboj de la Laŭro, antaŭ niĉoj, kie kuŝis la mumioj de rusaj sanktuloj, sternitaj en riĉaj malfermitaj sarkofagoj. Kelkajn el tiuj kavetoj fermas muro--en ili, piaj anakoretoj entombigis sin vivajn, kiel la "Sachette de Notre Dame de Paris", ricevante sian nutraĵon tra malgranda fenestreto. Post ilia morto, oni nur murŝtopis la fenestreton de l' niĉo. Alia sanktulo, Ivano, laŭ legendo, sin enterigis ĝis sia zono, kaj tiel restadis, ne manĝante dum tutaj semajnoj: kaj, kiel pruvon, la monaĥoj montras al vi lian mumiigitan korpon, duone elstarantan el la tero.
Post tiu funebra promeno, oni plezure spiregas la liberan, helan aeron! Por fini mian tagon; mi decidis pasigi mian vesperon en la publika Komerca Ĝardeno, kiu kuŝas sur altaĵeto super la Dnjepr. Tie, antaŭ bonega orkestro, sidis multnombra ĉeestantaro, en kiu brilis elegantaj virinaj vestaĵoj kaj ĉiuspecaj uniformoj. Sed, ho ve! mia magia esperanto tie ne kunligis min kun tiu amaso de indiferentuloj,--ree multpezis sur miaj ŝultroj tiu lingva izoleco, kiu tiel malĝojigis la komencon de mia vojaĝo. Por forpeli tiun maldolĉan senton, mi forlasis la popolamason kaj iris en pli dezertan parton de la ĝardeno, el kiu oni supervidis la ĉirkaŭantan kamparon.
Kia belega spektaklo! Sub miaj piedoj, la movplena suburbo Podol, kun siaj bazaroj, ĝardenoj kaj verdaj tegmentoj; poste la larĝa kiel markolo kaj majestega Dnjepr, kun siaj insuloj, siaj multnombraj vaporŝipoj; kaj, trans la riverego, strange kontrastanta kun la bruplena kaj vivema urbego, la ebena kamparo, vasta, silenta, preskaŭ dezerta, la stepo de Malgrandarusujo. Sub la lastaj radioj ruĝaj kiel fajrego de l' kuŝiĝanta suno, tiu senfina ebenaĵo sterniĝis, iom post iom, malheliĝis, ŝajnis estingiĝi kaj malproksimiĝi de mi, foriranta vojaĝanto, kiu ĝin rigardadis je la lasta fojo. Fine ĝi tute malaperis antaŭ miaj okuloj. En tiu momento, maldekstre, la sankta monteto Peĉersk, kie estas la preĝejoj kaj katakomboj de Laŭro, subite ekflamiĝis per elektraj lumoj, super kiuj giganta fajra krucego starigis sian potencan kaj regeman simbolon antaŭ la dormanta lando. Al tiu mistera, ne plu videbla kaj por mi plena de karaj memoraĵoj, Ukrajna stepo, mi ĵetis malĝoje mian lastan adiaŭon kaj rapidis al la stacidomo.
.....Senhalte, mi veturadis tra Lwow, Wien, Venezia, Milano, Ĝenova ĝis Marseille. La vojo estas mirinda inter Wien kaj Italujo: montoj, lagetoj, abiaj arbaroj kaj mezepokaj ruinaĵoj vetbatalas por ĉarmi la vojaĝanton; eble neniam plu mi havos okazon por vidi "Venezia la bella", tamen mi estis malpacienca ripozi. Pri tiu tritaga rapidega veturo tra centra Eŭropo, mi do nenion diros, krom unu anekdoto, kiu estos la konkludo de tiu jam tro longa rakonto.
Inter Kiev kaj Wien, mi havis la bonan ŝancon veturi kun tre afabla kunvojaĝanto, berna advokato, s-ro A. B., kiu parolis france tiel perfekte kiel germane. Li ankaŭ ĵus ekskursis en Rusujon por sia plezuro, kaj, kompreneble, ni komunikis unu al la alia niajn impresojn. Li estis vizitinta Sanktpeterburgon, Niĵnij Novgorodon, Moskvon kaj Kievon; tamen, kiam mi rakontis al li mian modestan restadon en la urbeto Sumi, li konfesis, ke mi faris vojaĝon pli interesan ol li.
--Ĉar, li diris, mi vidis urbojn, kuriozajn, certe, sed ĉie domoj, stratoj kaj placoj estis proksimume similaj. La nekonataj homoj, kiujn mi renkontis, estis por mi kvazaŭ fermata libro. Verdire, mi havis rekomendajn leterojn por diversaj personoj, kaj ili akceptis min ĝentile, sed ceremonie. Intimeco ne povis esti inter ni, kaj mi ne eniris, kiel vi, en la internan penson de la rusoj, nek vivadis ilian vivon. Vi, kontraŭe, dank' al via esperantista frateco, tuj amikiĝis kun viaj gastigantoj kaj povis profiti neordinare favoran situacion, kvazaŭ vi estus momente "rusiĝinta".
--Tre vere, mi respondis. Sed kio malhelpas, ke vi lernu Esperanton kaj refaru vian vojaĝon en similaj kondiĉoj?
--Nenio certe, kaj via ekzemplo tentas min. Mi ankaŭ iĝos esperantisto!
Kaj tio ne estis vana promeso. La sekvantan januaron, ni interŝanĝis poŝtkarte novjarajn bondezirojn kaj s-ro A. B. skribis al mi, ke li estas nun esperantisto kaj ke li esperas renkonti min kaj paroli kun mi internacilingve en la Ĝeneva kongreso!
Tia estis la unua rezultato de mia vojaĝo en Rusujon per Esperanto. Povu mia sincera rakonto ankoraŭ elfari novajn adeptojn de nia helpa lingvo, kaj, plie, okazigi multajn eksperimentojn kiel la mia.
Se mi atingos tiun rezultaton, mia celo estos trafita.
A. Rivier.
MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, Moskvo, Rusujo.
LA PROPRAJ ELDONAĴOJ.
_Plena Esperanto-Rusa Vortaro_ de D-ro L. L. Zamenhof. Tiu ĉi libro estas la plej plena kaj nova esperanto-rusa vortaro, enhavanta pli ol 12.000 vortojn radikajn, internaciajn kaj derivitajn. Ĝi estas necesega por ĉiu rusa esperantisto kaj utila por alinaciaj esperantistoj. Unu volumo in-16, 152-paĝa 80 kop. (Sm. 0,85)
_Patroj kaj Filoj_, romano de J. S. Turgenev, tradukita el la rusa lingvo de D-ro K. Bein. Unu volumo in-8, 168-paĝa 1 rub. (Sm. 1,06)
_En Malliberejo_, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita el la rusa lingvo de D-ro K. Bein. Unu volumo in-16, 32-paĝa 10 kop. (Sm. 0,10)
_Plena verkaro_, libro 3-a, de V. Devjatnin. Kolekto da esperantaj versaĵoj, originalaj kaj tradukitaj. Plena traduko de la poemo de Puŝkin: Ruslano kaj Ludmilo. Unu volumo in-16, 138-paĝa 65 kop. (Sm. 0,65)
_Эсперанто въ 10 уроковъ._ Каръ и Панье. Перев. съ франц. языка и дополнилъ примѣнительно къ русскому, Б. Тиличеевъ, подъ редакціей А. А. Сахарова. 1 volumo in-16, 80-paĝa 20 kop. (Sm. 0,21)
_Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ"_, сост. В. Н. Девятнинъ. 15 kop. (Sm. 0,16)
_Полный курсъ международнаго языка Эсперанто_, сост. Т. А. Щавинскій, 2-е изд. 60 kop. (Sm. 0,63)
_Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj_, de A. A. Saĥarov. Kolekto da artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj: _Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia_, de anonima aŭtoro; _Elementoj de kunfratiĝo de popoloj_, de A. Saĥarov kaj _La unua kongreso de esperantistoj_ de Leo Belmont. Kun almeto de Esperanto-Rusa gramatiko, Esperanto-Rusa kaj Rusa-Esperanta Vortaroj. 1 volumo in-8, 176-paĝa 60 kop. (Sm. 0,63)
_Ĉefeĉ--ŝlosilo_ por rusoj 2 kop. (Sm. 0,02)
_En Rusujo per Esperanto_, de A. Rivier 60 kop. (Sm. 0,63)
DEPONEJO DE LA LIBROJ:
_Anjo_, rakonto de I. Turgenev. El la rusa lingvo tradukis D-ro A. Fiŝer kaj V. Zamjatin 25 kop. (Sm. 0,25)
_Rusa-Esperanta Vortaro_, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof 1 rub. 75 k. (Sm. 1,85)
LA ONDO DE ESPERANTO
ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.
Ĉiumonata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata de la jaro 1909.
Ĝi publikigas plenan kronikon de esperanta movado en Rusujo kaj eksterlando, originalajn kaj tradukitajn rakontojn, novelojn, teatraĵojn, versaĵojn, propagandajn, bibliografiajn, kritikajn artikolojn. Ĝi enhavas ankaŭ amuzan (kun premioj), korespondan kaj aliajn fakojn.
En ĉiu numero aperas portretoj de konataj esperantistoj.
Estas organizataj literaturaj konkursoj.
Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj verkistoj.
Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj 2 rubl. (2,120 Sm.).
Redakcio kaj Administracio: Moskvo (Rusujo), Tverskaja, 26.