Part 4
Tiel mi elvokis la heroan estinton de tiu silenta kamparo, sub la stelplena ĉielo. Ŝajnis al mi kvazaŭ, sur la bordoj de la rivero, kie ni flosis malrapide, mi ĵus ekvidis stariĝantan de post arbo, la altan felĉapon de kozako, spionanta l' alvenon de tataraj rajdistoj... Unu el niaj kunpromenantoj, tre belvoĉa, estis kantanta popolan arion. Mi ne komprenis liajn rusajn parolojn, sed la melankolia kaj sovaĝa ritmo de tiu melodio mirinde vivigis kaj korpigis miajn revaĵojn. Sub la energiaj trajtoj, la ostaj kaj brunaj vangoj, la brila rigardo de miaj ĉirkaŭantuloj, mi eltrovis, ne tute malaperintajn, post unu centjaro de civilizacio, la polurigitajn postsignojn de l' praavaj instinktoj, la fierecon, la eksplodemecon, la malzorgon, ian malestimon por niaj okcidentaj delikataĵoj, la decidemecon kaj la belan ŝatemecon al ĉio danĝera kaj riskoplena, kiu karakterizas la popolojn, junajn kaj estonte kreskontajn.
--Rigardu tiujn dektrijarajn knabojn,--diris al mi s-ro Speranskij,--malgraŭ ilia gimnaziana uniformo, ilia okcidenta kulturo, ili restas efektivaj kozaketoj. Se vi falus en la riveron kaj estus en mortiga danĝero, kvankam ili ne scius naĝi, estu vi certa, ke neniu el ili ŝanceliĝus por sin ĵeti en la akvon kaj riski dronon pli vole ol sin kovri per honto, lasante gaston perei sen helpo.
Kaj dume mia penso forflugis malproksimen al niaj parizanaj dandetoj, kiuj hontus iri en la liceon sen gantoj, kaj timas malvarmumi, kiam ili malsekigas siajn lakitajn ŝuetojn en strata rivereto...
Miaj kozakidetoj ne timis malvarmumon kaj tion baldaŭ pruvis al mi. Dum nia parolado ni ne estis rimarkintaj, ke la steloj super niaj kapoj iom post iom estingiĝis, kaj ni atentis tion nur tiam, kiam nigra nubo kovris la palhelan lunon kaj lasis nin en plena mallumo. Samtempe malproksima tondro sciigis nin, ke ni devas akceli nian returnon. Ni do rapidigis nian remadon laŭeble por alveturi en la urbon antaŭ la pluvego, sed niaj penadoj estis vanaj. Pli kaj pli ofte, fulmoj strekis la mallumaĵon, heligante per blindigaj fajraĵoj la nigran kamparon dum la aero pleniĝis per senĉesa tondrado. Kaj, ho ve! baldaŭ sin verŝis sur niajn dorsojn efektiva akvofalego: akvo supre, akvo sube, ni povis nur elekti inter pluv- aŭ riverbano!
Ni kovris per niaj supervestoj nian junan akompanantinon, kiu bonhumore ŝercis pri sia akvumiĝado. Niaj knaboj estis feliĉegaj kaj ridegis, dum ĉielaj torentoj fluegis tra iliaj maldikaj ĉemizetoj. La forto de l' pluvego estis tia, ke ni devis momente allasi la remilojn, por kaŝi nin sub la benkoj de l' boato, kiu libere flosis laŭ la fluo.
Kiam ni albordiĝis kaj reiris hejmen, niaj vestoj estis enpenetritaj de akvo, kvazaŭ ni estus elirintaj el la rivero mem; malvarmeta vento algluigis ilin malagrable kontraŭ nia tremetanta haŭto. Sed tiu deviga bano ne havis malbonan sekvaĵon, krom por la nova ĉapo de nia kunpromenantino, kiu faris en tiu tago sian unuan kaj lastan servadon, kaj, ho ve! por la nekozaka verkanto de tiu rakonto, kiu ekkaptis fortan reŭmatismon kaj devis restadi hejme dum kelkaj tagoj ĝis sia resaniĝo.
Tamen tiu malliberigo ne estis al mi maldolĉa, dank' al la tute patrinindaj flegoj de s-ino Speranska, al miaj longaj babiladoj kun mia amiko, ankaŭ dank' al la vizitoj, kiujn mi ricevis.
Efektive dum mia ĉeestado en Sumi tiu urbeto ĝuis du gravajn kuriozaĵojn: la bestejon de ia s-ro Salomon kaj min mem. Mi estas nature modesta homo kaj ne ŝatas fanfaroni. Sed la veremeco devigas min konstati, ke mi atingis sukceson preskaŭ tiel fortan ol la kvardek pensiuloj de s-ro Salomon. Vane tiu intrigulo starigis sian tendegon precize antaŭ nia domo; vane lia gurdego, ĉiutage post la triahora manĝado mueladis sian plej allogan ariaron, de la "Norma" ĝis, ho surprize!--"_En rev'nant de la R'vue_", la popola kanto pri generalo Boulanger. Mi certigas al miaj legantoj, ke s-ro Speranskij ne uzis gurdegon; mi estis sola kontraŭ kvardek; tamen mi ricevis publikon, se ne tiel multan, almenaŭ pli ŝatindan ol la bestoj de s-ro Salomon. Eĉ sinjorinoj kaj fraŭlinoj subite ekmemoris, ke de longe ili intencis viziti s-inon Speranska kaj ŝiajn gefilojn, kaj--ne atendite! renkontis ĉe ili la strangan fremdulon, kiu parolas per artefarita lingvo. La rusinoj, tion mi jam diris, estas seriozaj personoj, sed ili estas virinoj, t. e. idinoj de nia praavino Evo kaj tial, iomete scideziraj! Pri tio mi tute ne plendas, ĉar tio permesis al mi profiti agrablajn konversaciojn, dank' al la nelacebla komplezo de miaj esperantaj tradukistoj.
Cetere kelkaj el miaj kunparolantinoj povis iom paroli france, sed mi neniam povis atingi, ke ili bonvolu uzi mian lingvon. Tiun obstinan rifuzon mi konstatis ankaŭ ĉe la viroj, kaj tio tre mirigis min. Sed mia amiko klarigis al mi la kaŭzon de tiu ŝajne kaprica konduto. En Rusujo la franca lingvo estis antaŭe uzata de la superaj klasoj, kiuj eĉ afektis iafoje ne scii sian nacian lingvon. Hodiaŭ estas reakcio favora por la rusa lingvo; tamen ankoraŭ nun la kapableco paroli france estas konsiderata kiel la vera pruvilo de la monduma eleganteco. Kiu ajn deziras ĝui la famon de delikata klerulo, pretendas esti kapabla paroli france. Sed, efektive plejmultaj ne scias bone tiun malfacilan lingvon; pro tio ili ne kuraĝas uzi ĝin antaŭ francoj, ĉar iliaj eraroj, nepre rimarkotaj de ilia aŭskultanto, igus ilin mokindaj, kiel homojn kiuj penis vane por sin plialtigi super sia reala situacio.
Post kelkaj tagoj, mi estis sufiĉe resaniĝinta, por ke mi povu promeneti eksterhejme kaj konatiĝi kun la urbo, kies mi estis provizora loĝanto.
IV.
Sumi, ĉefurbo de "ŭezd" (subprovinco) de la provinco Ĥarkov, enhavas 34000 loĝantojn; ĝi sidas apud la Psjol, rivero, alfluanta al la riverego Dnjepr kaj apud la fervojo de Kiev al Ĥarkov. Ĝia aspekto estas tre malsimila je tiu de franca urbo egale homplena. Ĝi konsistas el du partoj, tute diferencaj--longa vico de stratoj, iranta de la stacidomo al la tombejo kaj havanta ŝajnon tre "urban", kaj, ĉirkaŭe, aro de vastaj posturboj, similaj je vilaĝoj pro siaj dometoj eĉ iafoje kun tegmentoj el pajlo. Se vi uzas unu el la tieaj veturiloj, lueblaj por malmultekosta prezo, kaj veturos longe de la centra strataro, vi renkontos preskaŭ ĉiujn rimarkindaĵojn de tiu urbeto: la malsanulejon, la eklezian lernejon, la geknaban kuracejon tre bone organizatan, la luteran preĝejon, la gimnazion por junuloj, kiu donas duagradan instruadon kun latina kaj greka lingvoj, la unuagradan lernejon, konstruaĵon tre belan sed tre malsufiĉan por tridekkvarmila loĝantaro, la malluksan katolikan preĝejeton por la poloj. Tie la strato kurbiĝas, transpasas per tre malglata ligna ponto super rivereto, alfluo de la Psjol, la Sumka (pendsaketo), kiu donis sian nomon al la urbo kaj ĝin ŝuldas mem al la sekvanta legendo: Kolonelo de kozaka lando Gerasim Kondratev perdis iam la kason de la regimento, kiun li havis en pendsako kaj portis al la hetmano aŭ reĝo. Malesperante, li ĵuris, ke se li ĝin retrovos, sur la loko mem li konstruos preĝejon. Li trovis tiun sakon en la rivereto Sumka, plenumis sian promeson kaj la konstruita preĝejo estis la deveno de la nuna urbo Sumi, kiu pro tio metas en sian blazonon tri pendsakojn.
Daŭrigante vian veturadon trans la Sumka vi renkontos la ortodoksan preĝejon de sankta Nikolao, la gimnazion por junulinoj, kaj, en ĝardeneto belan kaj riĉan ĉefpreĝejon (sobor). Poste estas bela publika ĝardeno kun la statuo de ĝia donacinto s-ro Ĥaritonenko; la "reala" lernejo, rimarkinde aranĝita, kie oni ricevas duagradan instruadon, sen mortintaj lingvoj. Fine, post iom kruta deklivo, la senfina strato alvenas en parton, kie estas tri malsimilaj, sed egale gravaj institucioj: 1-e la ŝtata monopola fabrikejo de brando, necesa samtempe al la feliĉo de l' rusoj kaj al tiu de la registara kaso, dank' al kiu ĉiu drinkulo rajtas proklami fiere, ke li ebriiĝas pro patriotismo; 2-e la kadeta korpuso aŭ lernejo de oficiroj, egale utilegaj por garantii estonte la trankviligon popolan kaj la trankviliĝon estran; 3-e la tombejo, sola loko en Rusujo, kiel aliloke, kie ĉiu proletario iĝas frue malfrue bienhavanto kaj ne plu bezonas brandon por ĝojiĝi aŭ armeon por kvietiĝi.
En tiu resuma priskribo, oni certe rimarkis la grandan nombron de duagradaj lernejoj: lernejo eklezia, lernejo de kadetoj, reala lernejo, gimnazio por junuloj kaj gimnazio por junulinoj. Tio eble mirigos, ĉar Rusujo ne ĝuas precize la famon de lando tre "lernejema". Sed la kaŭzo de tiu rimarkindaĵo en Sumi estas, parte, tiu sama Ĥaritonenko, jam nomita, kiu donacis al sia urbo ne nur la publikan ĝardenon, sed ankaŭ la infanan malsanulejon, la ĉefpreĝejon, kaj la kadetan kaj realan lernejojn. Je ĉiu paŝo en Sumi, oni renkontas la pruvojn de lia malavareco, kaj ne malprave la danka urbestraro starigis lian statuon en la publika ĝardeno de li donacita. S-ro Ĥaritonenko estis simpla muĵiko, saĝega kaj laborema, kiu gajnis multajn milionojn per la fabriko de sukero. La vastega fabrikejo, fondita de li, kuŝas apud la stacidomo; ĝi okupas 3,000 laboristojn kaj utiligas la rikolton de la senfinaj kampoj da ruĝaj betoj, kiuj ĉirkaŭas Sumi'n. Je la alia flanko de la stacidomo, estas ankaŭ belega fabrikejo de ŝtalaĵoj, direktata de Belgoj. La fabrikado de sukero kaj ŝtalaĵoj estas la du precipaj industrioj de Sumi.
Se al tiu denombro, mi almetos la teatrojn, someran kaj vintran, la malliberejon kaj la bazaron, kie la komercaj interŝanĝoj valoras jare pli ol kvin milionoj da spesmiloj, mi estos nominta ĉion citindan pri Sumi en gvidlibro de Joanne aŭ Baedecker. Sed kion mi dezirus ankaŭ montri, estas la speciala fizionomio de la homaro, kiu vivigas tiun ordinaran urbeton kaj igas ĝin interesega por okuloj de fremdulo kiel mi.
Ekzemple, mi volus pentri la lignajn budojn de l' bazaro, provizatajn per objektoj utilaj al la kampara kaj simpla klaso: botoj el ledo aŭ el felto, "lapti" aŭ sandaloj, faritaj el tilia basto, helkoloraj katunoj, maldelikataj potaĵoj, samovaroj, tranĉiloj, kuleroj el kolorigita lignaĵo, diversaj piecaĵoj, sanktaj figuroj (ikonoj) kaj malkaraj bulkalkuliloj, ĉar en Rusujo, neniu kalkulas sen tiu ilo. Sur la skribtablo de ĉiu oficisto, sur la vendotablo de ĉiu komercisto vi nepre ĝin trovas. Kiam via spicisto enpakigis viajn aĉetaĵojn, tuj li sin turnas al siaj "sĉjoti" (kalkulilo) kaj rapidege puŝas la lignajn buletojn por sumigi vian ŝuldon; sen ĝi, kasisto ne povus starigi bilancon, li per la "sĉjoti" kalkulas preskaŭ tiel rapide, kiel ni per krajonoj, kaj mia amiko pretendas, ke tiu metodo estas preferinda por longaj laboroj, ĉar ĝi postulas fingran laboron pli ol cerban kaj ne lacigas.
Apud la budoj de la bazaro, sur vasta placo estis la vendejo de l' brutoj kaj ĉevaloj kaj, fine, la longaj vicoj da malaltaj ĉaretoj, senĉevaligitaj kaj plenaj da fojno, melonoj, brasikoj, akvomelonoj kaj precipe da kukumoj kaj bruegantaj porkoj, tiuj du fundamentoj de la tiea nutrado. Meze de tio sin movis, kviete kaj silente, multego de muĵikoj kaj muĵikinoj, kun flegmaj vizaĝoj, kie la interna penso sin malkaŝis nur per la viglaj kaj mokemaj okuletoj. Tie ĉi kaj tie, blinda almozulo, sidante sur la pavimo, ludis per "balalajka" (trikorda gitaro), per akordiono aŭ violongurdo, kaj kantis antikvajn malgrandarusajn ariojn pri la heroa tempo, kiam la praavoj kozakaj bataladis kontraŭ la tataroj aŭ la poloj. Ĉirkaŭ li, muĵika aŭdantaro aŭskultis atente, kaj de tempo al tempo ĵetis kopekon (spesdekon) en lian lignan pleteton.
Por observadi la simplularon, taŭga loko estas ankaŭ la ortodoksaj preĝejoj, kiuj ludas en la publika vivado gravan rolon. La rusa eklezio, en sia tuteco, kun sia pastraro kaj monaĥaro, estas nur parto de la ŝtata maŝino. El tio rezultas, ke ĝi ne povas, kiel la sendependa katolika eklezio, havi konfliktojn kun la registaro, de kiu ĝi estas, kontraŭe, la plej utila helpanto, aldonante per sia religia kunagado, dian karakteron al la aŭtokrata organizacio. Nenia oficiala ceremonio okazas sen la partopreno de la ekleziuloj.
Aliparte, se la prireligia libereco ekzistas oficiale en Rusujo, ĝi, en la realeco, ricevas strangajn limigojn, kiuj igas ĝin tre simila je mallibereco[2]. Ekzemple se la registaro instigas kaj helpas la propagandon porortodoksan, ĝi severe malpermesas kaj punas la propagandon kontraŭortodoksan; ĉiu neortodoksulo povas konvertiĝi je la ŝtata religio, sed, male, nenia ortodoksulo leĝe, povas iĝi neortodoksulo. Ĉiu ortodoksulo devas fari konfeson kaj komuniiĝi almenaŭ unu fojon po ĉia jaro, kaj la regnaj oficistoj devas konstatigi, ke ili plenumis tiun devon, per atestilo de la konfesprenanto. Se oni atentas, ke multaj rusaj kleruloj estas tute nereligiaj, oni komprenos, ke tia devigo iĝas nur administracia deĵoro, en kiu la pastro ludas strangan rolon. Sed tio ne ofendas la skrupulecon de la ortodoksuloj, ĉar, kiel la islamanoj, ili ne faras diferencon inter la ŝtato kaj la eklezio, inter la devo patruja kaj la religia devo, kaj konsideras la pastrojn, kiel efektivajn funkciulojn.
[2] Informoj freŝe ricevitaj sciigas min, ke nun la religia situacio de la rusoj pliboniĝis.
Tio komprenigas, ke la simpluloj timas la pastrojn, kvankam ofte ili ne estimas ilin, ĉar ili rigardas ilin samtempe kiel rajtigitulojn de la reĝa potenco, kaj kiel drinkemajn parazitojn kiuj vivas je ilia domaĝo. Kaj tiu riproĉo estas ofte prava, sed pri tio ne la pastroj solaj estas respondaj. Kian indecon povas konservi tiuj kompatindaj homoj, ofte patroj de multenombra idaro (ili ricevas pastran oficon nur kiam ili estas edziĝintaj), kiuj ĝuas nur tre nesufiĉan salajreton kaj devas mem postuli, iel ajn, de siaj paroĥanoj, la religian imposton, nepre necesan por ke ili povu vivadi? Ilia funkcio estas efektive hereda, kaj vivadante de multaj generacioj meze de la muĵikoj kaj per ili, la vilaĝaj ekleziuloj nepre alprenas iliajn morojn, maldelikatajn kaj malsobrajn.
Ĉu la simplularo rusa, kiu ne respektas siajn pastrojn, estas vere religiema? Tion mi ne kredas. Ĝi estas nur tre superstiĉema. Ĝia religia kompreno ne altiĝis super iaj difinitaj agoj kaj ceremonioj, iaj piecagoj al ia ikono aŭ sanktulo, efektive loka diaĵo. Reale ĝi restadis ĝis nun idolano, kiel dum la pasinta tempo, kiam ĝi adoris siajn antikvajn "peruni"; nur tiuj diaĵoj ŝanĝis siajn nomojn kaj aliformiĝis je kristanaj sanktuloj.
Rigardu tiun kamparanon aŭ tiun laboriston, kiu eniras en preĝejon. Li singarde marŝas, kaj timeme rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ li timus ofendi nevole ian kaŝitan potencon, kiu tuj lin tondre frapus. Li haltas, li klinas sian kapon, li kruce kunmetas siajn brakojn, genufleksas, li frapas kontraŭ la pavimo sian frunton, li faras multegajn krucesignojn tiel rapide, ke apenaŭ mia mirigata okulo povas sekvi la movojn de liaj tri fingroj, kunstreĉitaj por memorigi la tri personojn de la Sankta Triunuo. Kaj tion li faras laŭ rito precize fiksita. Ekzemple, se li sin krucosignus per du fingroj anstataŭ tri, tio estus grava peko, ĉar nur la herezuloj "raskolniki" tiel agas por memorigi la duoblan econ, dian kaj homan, de Jesuo Kristo!
Antaŭ tiu pia gimnastiko, mi povus supozi, ke mi estas ankoraŭ en Alĝero, ĉe islama preĝejo, kie arabo estas faranta sian ĉiutagan preĝon. Kaj la simileco estas efektive tre granda, ĉar ili ambaŭ longe kaj severe fastadas, kaj konsideras kiel devo sin korpe purigi kaj sekse deteni antaŭ la gravaj religiaj festoj.
En religio tiom formalisma, la sektoj devis esti kaj estas efektive multnombraj. Tuta libro estus necesa por priskribi ilin kaj ilian evolucion. Ili apartenas al du malaj influoj: tiu de la formalisma tradicio, kaj tiu de la reakcio kontraŭ la formalismo. Ĉiuj, laŭ la inklino de siaj anoj, evoluciis, ĉu al maldelikataj, eĉ diboĉaj aŭ krimaj formoj, ĉu, male al evangelia aŭ nur racionalisma stato. Pri la unua kategorio, mi povas citi la "skakuni" aŭ saltantojn, kaj la "ĥlisti" aŭ vergantulojn, kiuj atingas, per saltado aŭ dancado, kiel la turniĝantaj derviŝoj, staton de mistika ekstazo kaj iafoje finas siajn ceremoniojn per diboĉadoj;--la "skopci" aŭ kastrulojn, pri kiuj mi jam parolis;--la "stranniki" aŭ vagulojn, kiuj komprenas laŭvorte la parolon de Evangelio: "Lasu cian patron kaj cian patrinon, prenu cian krucon kaj sekvu min". Ili forlasas sian familion, forĵetas ĉiun regan aŭtoritaton kaj vagas tra la nordaj arbaroj, vivante per almozoj.
Aliaj sektanoj malakceptas la oficialajn pastrojn, pro tio, ke ĉi tiuj ricevis la pastrordenon de episkopoj, uzantaj la tekstojn de la Sankta Skribo, korektitajn de la patriarko Nikono dum la XVII-a centjaro; tial, aŭ ili kreis al si specialan sekretan pastraron kaj estas nomataj pastruloj (popovci), aŭ ili opinias, ke ne estas plu rajtaj episkopoj kaj pastroj; sekve tiuj "bezpopovci" (senpastruloj) forĵetas ĉiujn sakramentojn, krom la bapto, kaj anstataŭigas ilin per simbolaj kaj rememorigaj ceremonioj. Tiel, pro troa formalismamo, ili alvenis al la sama rezultato kiel la evangeliaj aŭ racionalismaj sektanoj, kiuj ankaŭ forĵetas la pastraron kaj la sakramentojn, ĉar ili ne akceptas ian perulon inter Dio kaj si. Tiaj estas la "duĥobori" aŭ spiritforteguloj, la "molokani" aŭ laktotrinkuloj, kaj, fine, la "ŝtundisti".
Tiuj lastaj sektanoj estas la plej multnombraj en Malgrandrusujo kaj faras rapidajn progresojn. Ilia kredo estas tre simila je tiu de la germanaj anabaptistoj kaj anglaj baptistoj. Ili havas nek pastrojn, nek sakramentojn, krom la bapto, nek ikonojn. En iliaj kunvenoj aŭ "ŝtunden", ili nur kantas psalmojn kaj himnojn, kaj legas Biblion. Tial multaj el ili scias legi kaj ĉiuj estimas la klerecon. La intelekta stato de la ŝtundistaj muĵikoj estas ĝenerale tre supera je tiu de la kamparanoj ortodoksaj. La ideoj liberemaj kaj sendependemaj sin enŝovas en iliajn vilaĝojn kun la libereco de religia diskutado; tial la registaro severe persekutas iliajn propagandistojn kaj sendas ilin en Siberujon eĉ kiel kondamnitojn je punlaboro.
La ŝtundistoj abomenas la ikonojn tiom forte, kiom la ortodoksuloj estimegas ilin, kaj tio kaŭzas ofte vilaĝajn malpacojn, iafoje sekrete okazigitajn de la pastroj, ĉar ĝenerale nur la neortodoksuloj estas punataj. De tio mi povis mem konstati ekzemplon dum mia ĉeestado en Sumi. En Pavlovski, proksima vilaĝo duone ortodoksa, duone ŝtundista, ekestis malpaco inter la du partioj; iom post iom, la afero iĝis pli grava; fine la ortodoksuloj atakis la ŝtundistojn kaj okazis batalo, en kiu kelkaj homoj pereis kaj la ortodoksa preĝejo estis detruata. Granda skandalo, proceso antaŭ la juĝantaro de Sumi, kaj kvankam, dum la batalo, ambaŭ, ŝtundistoj kaj ortodoksuloj ricevis vundojn, tamen nur la unuaj estis kondamnataj je ekzilo en Siberujo. _Dura lex, sed lex._ La juĝistoj ofte estas interne favoraj al tiuj sendanĝeraj liberaluloj, sed la leĝo devigas ilin kondamni, kiam la faktoj estas konstatitaj. Eĉ afablega magistrato, kiu bone parolis france, donis al mi strangan pravigon de tiuj kondamnoj pro religia kaŭzo.
--Kion fari?--li diris.--La ŝtundistoj estas nur malmulto meze de la multego da ortodoksuloj, kiuj ilin malamas. Ili nepre estus dispremataj, se ni ne moderigus per juĝejaj punoj ilian fervorecon...
--Ho! feliĉega lando,--mi pensis,--kie la registaro, por defendi la regnanojn, ilin malliberigas!
Kredeble mia vizaĝo esprimis mian penson, ĉar mia kunparolanto aldiris por kvietigi miajn skrupulojn.
--Cetere, se, obeante la leĝon, ni kondamnas ilin, poste ni ofte ilin rekomendas al la favora indulgeco de lia Imperiestra Moŝto. Kaj jen, nia regnestro ĵus bonvolis malgravigi je ses monatoj de malliberiĝo en Sumi la punon de ekzilo en Siberujo, juĝedonitan al la ŝtundistoj de Pavlovski. Se vi volas, vi akompanos min morgaŭ dum mi vizitos la malliberejon kaj anoncos tiun indulgan decidon al la interesatoj.
Viziti malliberejon ne estas tempopasigado tre ĝoja, kaj en alia lando kredeble mi ne estus akceptinta. Sed la rusaj malliberejoj, kiel dum la tempo de Silvio Pellico, la plumbaj tegmentoj de Venezia,--havas literaturan famon. Dostojevskij montris ilin kun ilaro de vergoj kaj skurĝoj, kiuj iom similigas ilin je mezepokaj karceroj. Kiom prava estas tiu famo? Mi estis iom deziranta vidi mem tion, kaj al mi ŝajnas, ke tiu magistrato ne malpli deziris doni al mi, fremdulo, la eblecon fari tiun konstaton.
Mi konfesas, ke mi sentis min iom impresata, kiam la multpeza pordego de la malliberejo malfermiĝis antaŭ mi. Kiom da homoj jam estis tien enirintaj, eble lasante, laŭ la esprimo de Danto Alighieri, ĉiun esperon?.. Kion mi ĵus vidos trans tiu mistera pordego?
Sed la interna aspekto de la malliberejo tuj disrevigis min. Antaŭ miaj okuloj estis tre ordinara korto kaj unuetaĝa konstruaĵo ankaŭ tute ne speciala. Nenio, krom la fenestraj kradoj, konigis, ke ĝi estas malliberejo.
Al mi alkuris la tiea direktoro, ĵus informita pri nia vizito. Li haltis je tri paŝoj antaŭ ni, rigide staris, metis parade sian manon kontraŭ sia ĉapo, rekte rigardante al la okuloj de mia kondukanto.
--Mi deziras la bonsanecon de via altekscelenco, li diris. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi malliberejo ĉio bone estas. Ĝi enhavas 96 arestatojn. El tiu nombro 23 estas...
--Bone,--diris la estro. Estu vi sana.
Poste, la direktoro respondis diversajn demandojn de mia kunulo, salutante kaj ridetante kun servema zorgo, dum li atente observadis la vizaĝon de l' superulo, kvazaŭ li dezirus sur ĝi ĉiun ekdezireton ekkapti por tuj ĝin plenumi eĉ antaŭ ĝia esprimiĝo. Sed, kontraŭe, kiom li rigidiĝis kaj fieriĝis, kiam, per severa tono, li alvokis sian subulon, unu el la ĉefgardistaj moŝtetoj!
Ree fariĝis la parada ceremonio jam supreskribita.
--Mi deziras la bonsanecon de via altanobleco. Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi koridoro estas 58 arestatoj. El tiu nombro du estas en la malsanulejo, dekkvar laboras ekstere...
--Bone, interrompis la estro. Estu vi sana.
Nur eĉ pli humile kaj pli modeste la ĉefgardista moŝteto estis parolinta.
Grave ni eniris la malliberejan domon, kaj supreniris al la unua etaĝo. Tie kuŝis laŭ la tuta longo de la konstruaĵo, vasta koridoro kun du vicoj de fortikaj pordoj serure kaj riglile fermataj. Ĉiuj havis kvadratan fenestreton, tra kiu oni povis rigardi en la karcerojn. Kelkaj subgardistoj paŝadis en la koridoro.
Per laŭta voĉo, kiu tondre resonadis en la tuta ĉambraro, la fieriĝinta ĉefgardisto anoncis nian viziton. Tuj la subgardistoj parade streĉiĝis, kaj el la karceroj aŭdiĝis eĥe movbruo de la ŝlosituloj, kiuj ankaŭ sin preparis por ricevi vizitanton.
Kaj, dum mi modeste staris iom malantaŭe, sub mia rigardo okazis kurioza ceremonio.
Laŭ la komando de la magistrato, subgardisto malfermis pordon. Kaj jen, aperis, envicigataj, kelkdekduo da malliberuloj, parade starantaj, ĉiu tenante en sia dekstra mano sian individuan notlibreton. Ĉirkaŭe, kvar nudaj muroj, en unu, krada fenestreto, en alia, kaveto por meti lampon, en unu angulo, sankta ikono, en alia, nokta sitelo. Nenio plie. Vespere oni donas al ĉiu koverton, por dormi sur la planko.
La magistrato eniris.
Ĉiuj streĉiĝis, staris senmovaj antaŭ li.
--Mi deziras la bonsanecon al via altanobleco,--diris la subgardisto.--Mi havas la honoron raporti al vi, ke en la komisiita al mi ĉambrego estas 15 arestatoj. El tiu nombro...
--Bone,--diris la magistrato, kaj sin turnante al la malliberuloj:
--Estu vi sanaj,--li diras.
Kaj ĉiuj, samtempe, kiel puŝataj de unu sama risorto, ekkriegas:
--Ni deziras la bonsanecon de via altanobleco!
El mia loko, mi observadis scivoleme tiujn malliberulojn. Ĉiuj havis vizaĝojn ĝenerale malbelajn kaj vulgarajn de simpluloj, kiuj neniam sin altigis super la trivialaĵoj de maldelikata kaj kruda vivado. Kelkaj montris trajtojn de hardiĝantaj krimuloj, rebriligantajn la malvirtojn, kiuj alkondukis ilin ĝis la juĝeja benko. Sed ĉiujn karakterizis disciplina instinkto, kiu rigidigis ilin en parada sintenado.