Part 3
Cetere, en tiu urbeto, malspritaj modoj ne devigis la loĝantojn sin vesti per rigidaj ĉemizoj kaj amelumitaj kolumoj. Plej ofte, la supra vesto de l' viroj konsistis el "rubaŝka", maldika ĉemizeto kun larĝaj manikoj, butonumebla ĉe la maldekstra ŝultro, kaj premata ĉirkaŭ la talio per leda, lana aŭ eĉ silka, zono. Tiuj ĉemizoj estis diverse kaj hele koloritaj ruĝe, blue, flave, viole. Kelkaj estis lukse broditaj, ĉefe tiuj de junaj studentoj, kiuj dandis iomete antaŭ la sumianaj belulinoj. Ĉi tiuj, ankaŭ, ŝatis la vestojn diverskolorajn. Kompreneble, en tiu rusa promenularo, superis la neeviteblaj uniformoj, blankaj aŭ grizaj, kun ruĝaj galonoj ĉe la oficiroj, kadetoj kaj soldatoj; kaj ĉiuj, soldatoj, gimnazianoj, oficiroj, oficistoj aŭ eĉ komercistoj kaj privataj homoj sen uniformo, havis "furaĵka'on" aŭ rusan ŝirmilĉapon, mi sola, preskaŭ skandale, min apartigis kaj neeviteble elmontris al ĉiuj mian fremdulecon per mia pajla ĉapelo!
Ni sidiĝis sur benkon de la urba ĝardeno. S-ro Speranskij montris al mi kiel oni povas, per la vestaroj, distingi ne nur la socian situacion de la rusoj, sed eĉ la administracian rangon de la civilaj oficistoj, ĉar nenia alia nacio estas tiel oficiale hierarĥiigita. Ĉiu rusa homo, havanta oficon de la ŝtato, ĉu militan, ĉu maristan, ĉu eklezian, ĉu administracian, apartenas al la dekkvarklasa hierarĥio "ĉin", kreita de la caro Petro Granda.
Per la sekvanta tabelo mi provas klarigi, el kio konsistas nun tiu hierarĥio.
RANGOJ. -------+------------------+----------------+---------------+--------------- N-o | | | | de la | administraciaj. | militistaj. | maristaj. | ekleziaj. rangoj.| | | | =======+==================+================+===============+=============== 14-a | kolegia | -- | -- | -- | registratoro | | | | | | | 13-a | -- | korneto. | -- | -- | | | | 12-a | sekretario de | subleŭtenanto | miêman | -- | gubernio | | | 11-a | -- | -- | -- | -- | | | | 10-a | kolegia | leŭtenanto | -- | -- | sekretario | | | | | | | 9-a | titola | ŝtabrotĉefo | leŭtenanto | diakono | konsilisto | | | | | | | 8-a | kolegia asesoro | rotĉefo | -- | protodiakono | | | | 7-a | korta | subkolonelo | ŝipestro de | pastro | konsilisto | | 2-a rango | | | | | 6-a | kolegia | kolonelo | ŝipestro de | protopastro | konsilisto | | 1-a rango | | | | | 5-a | ŝtata | -- | -- | igumeno | konsilisto | | | (monaĥejestro) | | | | 4-a | efektiva ŝtata | general-majoro | kontradmiralo | arĥimandrito | konsilisto | | | | | | | 3-a | sekreta | general- | vicadmiralo | episkopo | konsilisto | leŭtenanto | | | | | | 2-a | efektiva sekreta | generalo | admiralo | arĥiepiskopo | konsilisto | | | | | | | 1-a | regna kanceliero | general- | general- | metropolito | | feldmarŝalo | admiralo |
La administraciaj titoloj estas nur honorigoj kaj sen rilato kun la efektiva funkcio de la oficistoj; ili nur montras ilian socian rangon kompare kun tiu de la oficiroj kaj ekleziuloj. Oni vidas, ekzemple, ke la administracia oficisto, havanta la rangon de sekretario de gubernio estas egalranga kun militisto subleŭtenanto kaj marista miĉmano, ke administracia korta konsilisto havas la rangon de subkolonelo, de ŝipestro de dua rango kaj la pastro.
Iam la enviciĝo en la "ĉin" havis gravan rezultaton, ĉar nur la "ĉinovniki" (ĉinranguloj) estis homoj liberaj kaj ne submeteblaj je la korpaj punoj. Nun ĝi iom post iom iĝas nur honora apartigo, kaj la administraciaj rangoj estas iafoje donataj, kiel niaj ordenoj, al neoficisto, kiel scienculo, verkisto, kuracisto, aktoro. Kun la ĉin'aj rangoj korespondas specialaj moŝtaj titoloj, uzataj en la oficialaj rilatoj kaj en la korespondado. La ĉinovniki de la 14-a ĝis la 9-a rango havas la moŝtan titolon "via blagorodie" (via nobeleca moŝto), la 8-a ĝis la 5-a, oni titolas ilin "visokoblagorodie" (via altanobleca moŝto), en la 4-a ili iĝas "prevosĥoditelstvo" (via ekscelenca moŝto), fine, kiam ili altiĝas ĝis la dua kaj unua rangoj, oni respekte balbutas antaŭ ili "vaŝe visokoprevosĥoditelstvo" (via altekscelenca moŝto).
Tiel la administracia burokrataro estas speciala nobelaro, starigita apud la naskiĝa nobelaro. Tiu sistemo donas al ĝi grandan brilon kaj forton apud la simplaj homoj, sed ĝi iĝas pli kaj pli arkaika kaj strange kontrastas kun diversaj tre liberalaj trajtoj de la rusaj moroj.
Ekzemple, speciale altiris mian atenton la sendependa sintenado de la fraŭlinoj kaj fraŭlinetoj, kiuj libere promenis ope kaj kun junuloj. Mi rimarkigis tion al mia gvidanto kaj mi konstatis, per lia respondo, ke la kutimoj de la aŭtokrata Rusujo, rilate al la fraŭlinaro, estas pli liberemaj, ol tiuj de nia respublika Francujo. La junulinoj ĝuas, kiel en Anglujo kaj Skandujo, tre grandan liberecon, kaj vivadas en facila kaj deca intimeco kun la junuloj. Tion kredeble ebligas la rusa sistemo de edukado: en la lernejoj la edukatoj povas vivadi kiel internuloj, sed tio estas pli malofta ol ĉe ni, kaj se iliaj gepatroj ne loĝas en la sama urbo, ili prefere donas siajn gefilojn al la gardo de familioj, por ke ili povu lerni kiel eksteruloj kaj ĝuadi vivadon hejman kaj pli liberan. Sed, eĉ la edukatoj, kiuj loĝas en la lernejo mem, havas iom da libereco kaj povas foriri por viziti siajn konatulojn. Cetere, en la lernejo okazas iafoje festoj kun festenetoj, teatraj kaj dancadaj kunvenetoj, en kiuj partoprenas la gelernantaro de la aliaj lernejoj. Ĉu dank' al tiu sistemo de edukado, ĉu dank' al la karaktero mem de la rusoj, kiu igas ĝin ebla, inter geknaboj kaj gejunuletoj estas facilaj kaj afablaj rilatoj, kiuj kontrastas kun la iafoje ĉu embarasata, ĉu tro malĝena sintenado de niaj gefrancetoj.
Cetere la karaktero mem de la rusaj knaboj meritas specialan priskribon. Ni, francoj, agas kun niaj filetoj, kiel kun estaĵoj de aparta speco. Ni vestas ilin, kiel eble plej longatempe per graciaj kaj fantaziaj kostumoj, specialaj por ili. Ankaŭ la karaktero de niaj paroladoj al ili estas speciala. Se ni renkontas la dekdujaran filon de konatulo, tuj ni prenas ridetan mienon, ni penas nin "etigi" por egaliĝi kun tiu hometo, kiu responde afektas infanan rideton, afablan, sed tute malsinceran kaj malsimilan je lia kutima sintenado, kiam li parolas libere kun samaĝulo. Tio estas nenatura, ĉar la instinkto de la knabo instigas lin altiĝi kiel eble plej multe ĝis la homoj pli maljunaj ol li.
Kontraŭe, la kvazaŭ soldata rusa disciplino kaptas la knabon en sian rigidan modelilon kaj apenaŭ dekjaran, lin vestas per la uniformo, kiu lin tenos ĝis lia morto. Ĉiu rusa lernanteto devas senĉese porti la lernejan uniformon, kaj tiu uniformo estas ne knaba, sed plenaĝula vesto. Eĉ se li ne iras en lernejon, la knabo sin vestas kiel viro, kaj ĉiu ajn dekjara ruseto estus tre honta havi mallongan pantaloneton. Kompreneble, li estas neserioza, bruema, amuzema, unuvorte knabo, sed, eĉ kiam li petolas, li konservas specialan indecon, pliĝustadire viran ol knaban. Kaj kun li, la plenaĝaj rusoj ordinare parolas serioze, klopodante lin altigi ĝis si mem, plivole ol sin egaligi kun li. Mi estis tre surprizata konstati, ke rusaj dekdujaraj knaboj jam legas kaj ŝatas verkojn kiel "Mortintaj animoj" de Gogol, "Reviviĝo" de Tolstoj, kaj rusajn tradukojn de l' verkoj de V. Hugo kaj eĉ de Zola. La Rusoj ne timas doni al tiuj junaj cerboj plenan intelektan nutraĵon. Kion valoras tiu sistemo de edukado? Ĝi certe produktas junuletojn pli seriozajn, pli klerajn kaj eble pli simpatiindajn, ĉar kun tiuj bonaj ecoj ili plej ofte restas modestaj. Sed, bedaŭrinde oni ne povas doni al ili samtempe, kiel mezurilon kaj necesan direktilon, la spertecon, kiu rezultas nur el la vivado; tial, iafoje, tiuj knaboj, iĝinte junuloj, atentas nur la allogecon de l' teorioj, kaj forgesas, ke ĉiam, en ĉiu homa societo, praktikan kaj daŭradan rezultaton oni povas atingi nur per pogradaj kaj metodaj antaŭenpaŝoj.
Dum mi tiel prenis unuan ekvidon de la rusa popolo kaj interŝanĝis rimarkojn pri ĝi kun mia kunparolanto, la suno estis tute malaperinta kaj nun elektraj lumigiloj ekbrilis ĉirkaŭ mi. Malrapide ni returneniris dum la promenantoj iom post iom malproksimiĝis, ĉar la loĝantaro de Sumi ne estas noktovagema. En la silentiĝintaj stratoj oni aŭdis nur la klakilon de l' noktgardisto, kiu, per tiu brueto kompleze antaŭinformis pri sia alveno iliajn ŝtelistajn moŝtojn. Sub la centra kupolo de la preĝejoj staris senmove la malhelaj siluetoj de l' fajrogardistoj, observadantaj la dormantan urbon, pretaj por signali la bruladojn, oftajn kaj danĝerajn ĉe la malgrandarusaj konstruaĵoj, kie la ŝtono, tre nekomuna, estas ĝenerale anstataŭata per lignaĵo.
Senbrue ni reiris hejmen, kaj mia amiko kondukis min, lacegan korpe kaj spirite, al mia nokta ĉambro. Jam de tri noktoj mi ne estis kuŝiĝinta sur reala lito! Mi do ekrigardis kun antaŭa danko tiun ĉarman meblon, plejbonan amikon de ĉiu laca vojaĝanto, kaj... mi restis iom surprizata.
Antaŭ mi estis malalta ferlito, kun matraceto kaj unu littuko, sur kies mezo kuŝis faldita kovrilo kaj kapkuseno. Kredeble, mia mieno montris mian internan embarason, ĉar s-ro Speranskij ne povis deteni sian ridon, kiam mi demandis, kiel mi devas uzi tiun liton. Tiam, mi eksciis, ke la rusoj, por dormi, ne senvestigas sin tiel plene kiel ni, sed formetas nur siajn superajn vestojn, sin envolvas per la kovrilo, sterniĝas sur la liton kaj ekdormas.
Mi do tiel faris, kaj ricevinte la noktajn bondezirojn de mia amiko, kiu tiris antaŭ mia duobla vitrafenestro la dikan lankurtenon, anstataŭantan niajn lignajn fenestrokovrilojn, mi baldaŭ forrapidis en novan landon ankoraŭ pli malproksiman ol Rusujo--en Sonĝolandon.
III.
La postan tagon, je mia vekiĝo, mia gastiganto proponis, ke ni iru nin bani en la Psjol'on. Mi plezure akceptis, ĉar la vetero estis tre varma. La rusoj tre ofte sin banas, heredinte, kiel la turkoj, tiun ŝatemon de la Bizantoj. Mi devas aldiri, ke tiu higiena kutimo, bonega ĉie, estas speciale necesa por la popola klaso de Rusujo, precipe ĉe la grandarusoj, kiuj ne sufiĉe zorgas pri la detaloj de la ĉiutaga tualeto, kaj estus, sen tiuj oftaj banoj, terure malpuraj.
Dum la vintro, ne estas eble sin bani en la frostiĝintaj riveroj, sed en Rusujo, kiel en Turkujo kaj Norda Afriko estas specialaj ŝvitbanejoj, iom similaj je la romaj "thermoj". Tiuj rusaj ŝvitbanejoj estas tre diversaj, de la luksaj marmoraj banejoj en la urbegoj, ĝis la humilaj lignaj banejoj vilaĝaj. Sed, principe, ĉiuj konsistas el tri ĉambroj--la senvestiĝejo, la laviĝejo, kun akvoj varma kaj malvarma, kaj la ŝvitejo. En tiu lasta ĉambro staras fornego kun fera varmega platego, sur kiun oni verŝas intertempe akvon, kiu tuj vaporiĝas kaj plenigas la aeron per malseka kaj varmega nebulo. Ĉirkaŭe en la ĉambro kuŝas kelkaj longaj bretoj el ligno, amfiteatre surmetitaj, sur kiujn sin sternas la banantoj. Ju pli alta estas la breto, des pli varma kaj sufokiga la atmosfero estas. Kaj multaj rusoj preferas la plej altajn lokojn, kie ili ŝvitas ĝis tuta malfortiĝeco, kaj, plie, sin vergigas per vergofaskoj, kuiritaj en bolanta akvo! Iafoje, iaj bravuloj,--plej ofte de la klaso de komercistoj, kiuj estas efektivaj forteguloj,--post ŝvitego kaj vergado, ruĝaj kiel kuiritaj omaroj, kuras eksteren kaj rulas sian nudan kaj varmegan korpon en la neĝo, kriegante kaj ridegante pro volupteco sub la malvarmegaj kisoj de la frostego; poste tiuj herouloj ree kuras en la ŝvitejon kaj saltas sur la plejvarman breton! Sed tio estas danĝerega plezuro, ebla nur por homoj, havantaj bovan farton. Ĝenerale, la rusoj, post ŝvitado kaj vergado, nur lavas en la dua ĉambro sian korpon, moligitan per la vaporo, kaj fine sin malvarmetigas per malpli varma akvo.
Feliĉe, dank' al la somero, mi ne estis suferonta tiun timindan rusan operacion, sed nur banonta, kiel mi jam diris, en la malvarmetajn akvojn de la Psjol.
En tiu ebena lando, sen ŝtonoj kaj preskaŭ sen arboj, povantaj deteni la teraĵon, la riveroj havas tre kaprican kaj ŝanĝeman direkton. Dum la printempo, kiam la degelado multobligas iliajn akvojn, ili disfluas super siaj malaltaj bordoj kaj superakvigas la ĉirkaŭaĵon. Por fiksi la fluejon de la Psjol en Sumi, oni donis al ĝi bordojn, artefaritajn el palisaroj, apogitaj kontraŭ teraj deklivaĵoj. Tamen, en kelkaj lokoj de la urbo, oni lasis ĝin disflui sur nedeklivajn sablobordojn, kien la urbanoj venas amase sin bani.
Tiun matenon, do, kun mia gastiganto, mi iris en unu el tiuj banlokoj apud la pola preĝejo, kaj tie mi vidis ne atenditan spektaklon. Antaŭ mi, aperis aro da plenaĝaj viroj, da junuloj kaj knaboj tute nudaj, ĉu starantaj aŭ sidantaj sur la bordo, ĉu naĝantaj aŭ petole saltantaj en la rivero, kvazaŭ ili tute ne rimarkus sian "paradizan" kostumon! Apenaŭ kelkaj el ili forirante el la akvo, duone ekimitis la honteman geston de la Venuso de Mediĉi!
En Polinezio tia senĉemizularo ne estus min miriginta, sed en Rusujo mi ĝin ne atendis! Kredeble, mia amiko, kiu jam komenciĝis senvestiĝi, rimarkis ion neordinaran en mia mieno, ĉar li diris al mi demande:
--Nu! Ĉu vi ne deziras plu vin lavi?
--Mi deziras, sed mi devas konfesi, ke mi estas iom... mirigata. Ĉu, do, la Rusoj kutimas sin bani en tia vere simpla... senvesto?
--Kio? Ĉu vi mem kutimis konservi viajn vestojn dum la bano? Ha, mi divenas! Eble vi dezirus unu el tiuj trikotaj banvestoj, kiujn mi vidis en kelkaj mondumaj banlokoj sur la bordo de la Nigra maro? Se nur mi estus ĝin antaŭsupozinta, mi estus provinta trovi unu en Sumi... kvankam mi devas diri al vi, ke tio ŝajnus tie tre stranga kaj altirus sur vin la atenton de ĉiuj. Entute, nenio tie estas malbona kaj nenatura.
--Ho certe, mi konsentis, ĉio estas, kontraŭe, tre laŭnatura!
--Rimarku, li aldiris, ke vi estas inter homoj tre decaj. Rigardu, ekzemple, kaj li montris kun duonrideto diketan kaj solenan viron, kiu plaŭdis en la akvo kun du knaboj, dum severmiena soldato rigide staris apud iliaj vestoj, metitaj sur tapiŝeto, tiuj sinjoroj ne estas malpli ol lia "ekscelenca" moŝto generalo de nia urbo kaj liaj filoj!
Tiu vere rusa argumento tuj konvinkis min. Cetere la reala konveneco, en tiaj cirkonstancoj, estis konduti kiel ĉiuj kaj ne altiri la atenton sur aĵojn, pri kiuj neniu pensis.
Tamen, iom poste, dum mi naĝis apud mia amiko, mi demandis ŝerceme:
--Kaj ŝia "ekscelenca moŝtino" generaledzino, ĉu ankaŭ ŝi tiel same sin banas?
--Certe, sed, kiel ĉiuj sinjorinoj de la altaj kaj mezaj klasoj, ŝi banas sin en fermita loko. Tamen, iom pli malproksime, estas parto de la rivero, kie sin banas la virinoj de rango pli modesta. Vi vidos ilin, hodiaŭ posttagmeze, kiam ni faros ŝipetan promenon.
Do, post la tagmanĝado, kiu en Rusujo okazas je la tria horo, ni faris nian preparadon kaj provizadon por ekskurseti per boato al unu el la multaj insuletoj, kuŝantaj inter la fluejoj de la Psjol. Kompreneble, ni ne forgesis forporti kun ni la necesan samovaron, kun karbo por ĝin varmigi. Kun ni venis afabla kaj gaja fraŭlino, amikino de la familio Speranskij, kaj tri knaboj aŭ junuletoj, fervoraj akompanantoj de mia amiko dum liaj boataj promenoj. Nia blanka ŝipeto portis nigre pentritan la francan nomon _Alger_, laŭ delikata afablaĵo por ĝia alĝerana gasto.
Sub la vigla puŝado de nia juna remistaro, ni senbrue glitis kontraŭ la fluo, laŭlonge de la multaj kurbiĝoj de la Psjol. Tie, la rivero estis neprofunda kaj ofte ĝian trankvilan fluadon malrapidigis nenufaroj kaj aliaj akvaj herboj, tra kiuj naĝis kaj plaŭdis aroj de bruemaj anasoj, kiuj disflugis antaŭ nia ŝipeto.
Post mallonga veturado, ni alvenis en lokon, kie sin banis amaso da virinoj, junulinoj, knabinoj kaj knabetoj ĝojaj kaj babilemaj; ĉiuj havis la tre simplan rusan bankostumon, kiun mi jam priskribis. Nia alveno ne ĝenis ilin. Dum ni trapasis, niaj ŝipanetoj ŝerce alparolis tri knabinojn apude ludantajn. Responde, tiuj slavaj nimfetoj fortike naĝis post nia boato, plaŭdante kun ridegoj, kaj ŝprucigante nin per pluveto de perlaj gutoj.
Tio estis kvazaŭ mitologia sceneto, inda je la peniko de artisto, kaj ĉar mi ne estas pentristo mi povis nur fari fotografan kliŝon de tiu gracia pejzaĝo.
Iom poste ni veturis preter la lastaj dometoj de la posturbo, kaj mezen de la kamparo. Baldaŭ, proksimiĝanta bruo altiris nian atenton. Sur vojeto, zigzage disvolviĝanta tra la verda stepo, alkuris galope bando de junaj nudaj rajdistoj. Per siaj kriegoj, ili incitis siajn ĉevalojn, sur kiuj ili sidis firme kaj gracie, kiel indaj idoj de la antikvaj kozakoj de Ukrajno. Ĉiuj homoj kaj ĉevaloj, sin ĵetis maltime en la Psjol'on, farante post si ŝaŭmantan disondaron. Ŝajnis, ke mi vidas aron de nordamerikaj Indioj, rapidantaj, tra rivero, sur la milita vojo.
Sed mi rimarkas ke, jam de kelka tempo, mia okcidenta legantino maltrankvile pensas pri nia juna akompanantino kaj sin demandas: "Kiel, konvena fraŭlino konsentis promeni en lokoj, kie ŝi riskis renkonti tian spektaklon?"
Mi petegas, ke ŝi bonvolu iom atendi antaŭ ol severe juĝi sian slavan fratinon. Certe, mi opinias kun ŝi, ke la korphontemeco estas la plej bela ornamaĵo de niaj okcidentaj virinoj, kaj ĝi estas necesa kondiĉo de la bonordeco de nia societo. Sed, ĉu ĝi estas tiom necesa por ia ajn nacio, per aliaj vortoj, ĉu ĝi devenas de natura kaj tutmonda instinkto, aŭ de loka sistemo de edukado?
Mi loĝas en lando, kie tuta kategorio de virinoj, la islamaninoj, opinias, ke la korphontemeco devigas ilin kaŝi sian vizaĝon antaŭ neparencaj viroj. Tiu sento estas tiom forta, ke eĉ la strataj malĉastulinoj ne konsentus sin montri publike sen vualo. Iu el miaj amikoj, iafoje alvenis neatendite apud izola rivereto, en kiu ĉerpis akvon Maŭrino, vestata per sola robo kaj demetinta sian vualon. Tiu simplulino estis tiel honta montri sian vizaĝon al nekonatulo, ke ŝi preferis por ĝin kovri, levi super sia kapo sian jupon!
Certe al tiuj virinoj la hontemo pri la vizaĝo ŝajnas esti tute instinkta kaj natura. Ĉu, do, ni devas konkludi, ke ne estas konvenaj la eŭropanaj sinjorinoj, kiuj iras eksterhejmen sen kapvualo? Plie, tiuj samaj sinjorinoj, kiuj hontus malkovri en la strato siajn ŝultrojn kaj krurojn, ne timas ilin montri nudajn en balo aŭ banloko. Oni do devas akcepti, ke la korphontemeco estas malsimila laŭ la popoloj, kaj eĉ, ĉe unu sama persono, laŭ cirkonstancoj difinitaj nur de monduma interkonsento. Efektive ĝi estas la rezultato de la edukado kaj de lokaj kutimoj. La nudeco, principe, ne estas malvirto, sed iĝas tia nur, kiam ĝi kaŭzas skandalon kaj hontindan animstaton. En Rusujo, kiel en Francujo, estus hontinde promeni sen vesto sur la stratoj, sed la moroj permesas, ke oni sin banu nude, kaj tio neniun ofendas. Tio, do, ne estas tie malkonvena kaj pruvas nur, ke la rusa animo estas pli simpla kaj pli naiva ol la nia.
La vespermanĝo estis tre ĝoja. Ni albordiĝis en verdan insuleton, ombratan de arboj, kaj nomitan de la Sumi'anoj insulo de Amo, kredeble ĉar ĝiaj densaj foliaroj igas ĝin taŭga nesteto por la kampŝatantaj amantuloj. Sur herban tapiŝon ni metis nian manĝaĵaron, kiun atakis fervore niaj ŝipanetoj kun apetito de dektrijaruloj, duobligata de longa remado.
La rivero mem liveris al ili la akvon necesan por la teo. En la internan tubon de la samovaro ili ŝutis nian provizeton da karbo kun, por ekbruligi ĝin, kelkaj branĉoj, ĉirkaŭe kolektitaj. Bedaŭrinde, ĉu pro la nesperteco de niaj kuiristetoj, ĉu pro la nesufiĉa sekeco de la ligneretoj, nia samovaro ne konsentis ekbruliĝi! La afero ja estis grava: ĉiuj, kun konsternata mieno pripensis, ke ili estos devigataj fari manĝadon sen teo, kio estas abomenaĵo por ĉiu vera ruso... En tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj mia amiko ekhavis genian eltrovaĵon kaj uzis artifikon, ŝatatan de la muĵikoj, kiuj ne posedas kuirejan blovilon. Li nur demetis unu el siaj botoj, ĝin starigis renversitan kontraŭ la supro de la samovaro kaj ĝin tenis per unu mano, tiamaniere, ke ĝi fermu la internan kamentubon. Poste, per la alia mano, li vice levis kaj mallevis la tibiingon de l' boto, kiel prenilon de akordiono. Tiu simpla piedvesto, tiel ŝanĝata je blovilo, perfekte plenumis sian novan oficon kaj baldaŭ nia samovaro komencis sian kanteton, karan al la oreloj de ĉiu soifanta ruso.
Jam eknoktiĝis, kiam ni returneniris. Mi bezonus la plumon de Gogol por priskribi la silentan kaj kvietigan majestecon de tiu ukrajna nokto. Ĉiu lando havas sian propran fizionomion kaj ĝia personeco pli intense sin montras dum la nokto. Kiel virino, kiu, dum ŝi dormadas, ŝajnas ellasi sian intimecon, tiel same la Naturo, dum la nokta ripozado, sin liveras pli plene. La rusa steparo tiam estas strange impresiga. Nenio, krom oceano, donas tiel fortan impreson de la Senfineco, kiel senlima ebenaĵo sub ĉielo, plena da steloj. Inter ili, iranta la homo vagas kiel punkto inter du senfinaĵoj. Tiun vesperon, la luno duonheligis per ŝtalblua lumeto la stepon, kie nigraj poploj, tie ĉi kaj tie starantaj, faris nigrajn strekojn kontraŭ la diamanta ĉielo. Arĝenta rebrilaĵo sur la trankvila akvo de la Psjol apenaŭ sulkiĝis post nia ŝipeto laŭ flue flosanta. Nenia sono, krom, intertempe, bleko de noktabirdo kaj la ritma plaŭdeto de niaj remiloj.
Duonvoĉe mia amiko pentradis al mi la pasintaĵon de tiu lando, dum la epopeaj tempoj de la kozaka Sjeĉ. Ukrajno sidis sur la rando de l' kristana kaj islama mondoj. Tie, nenia barilo povas haltigi homojn, krom aliaj homoj. Al la praavoj de la nunaj malgrandarusoj, al la batalemaj kozakoj komisiiĝis la danĝera tasko defendi Eŭropon kontraŭ la invado de aziuloj. Kiom da furiozaj bataloj iam sangigis la altajn herbojn de la tiam nekulturata stepo? La kozakoj estis duone sovaĝuloj, sed nur tiaj homoj povis plenumi tian rolon, kaj al ilia ŝirmo nia okcidenta kulturo ŝuldas parte sian ekzistadon.