En Rusujo per Esperanto

Part 1

Chapter 1 3,629 words Public domain Markdown

Noto de transskribinto:

En la originala libro aperis listo de preseraroj. Ĉiu el ili mi korektigis en ĉi tiu teksto, kaj krom aliaj ĝustigaĵoj, registriĝis per komentoj en kongrua html-a dosiero. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

A. RIVIER.

EN RUSUJO PER ESPERANTO.

MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".

26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.

Bohemujo, F. TOPIC, Ferdinandova 11, PRAHA.--Brazilio, FR. ALVES Y Ca, 166, rua do Ouvidor, RIO DE JANEIRO.--Danujo, HÖST & SÖN, Bredgade 35, KJÖBENHAVN.--Francujo, LIBRAIRIE HACHETTE & Cie, 79, Boulevard Saint-Germain, PARIS; Librairie de l' Esperanto, G. WARNIER & Cie, 15, Rue Montmartre, PARIS. Germanujo, MÖLLER & BOREL, Lindenstrasse 18-19, BERLIN S. W.--Granda Britujo, THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION, Museum Station Buildings, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.--Hispanujo, J. ROSALS, Puerta, 30, BARCELONA.--Hungarujo, KOKAI LAJOS, Károly-utca I. sz., BUDAPEST, IV.--Svedujo, C. E. FRITZE, Fredsgatan, STOCKHOLM.--Svisujo, UNIVERSALA ESPERANTIA LIBREJO, 10, Rue de la Bourse, GENÈVE.--Usono, AMERICAN ESPERANTIST Co., Fortieth street 235, CHICAGO, kaj FLEMING H. REVELL, Co, 158 fifth Avenue, NEW-YORK.

Prezo 60 kop. (Sm. 0,63).

A. RIVIER.

EN RUSUJO PER ESPERANTO.

LIBREJO "Esperanto". 26, Tverskaja, Moskvo, Rusujo.

Книжный Магазинъ "Эсперанто". 26, Тверская, Москва, Россія.

МОСКВА.

Тип. П. П. Рябушинскаго, Страстной бульв., соб. домъ.

1911.

En Rusujo per Esperanto.

Per tiu ĉi rakonto, mi certe ne pretendas malkovri antaŭ la tutmonda esperantistaro la misterojn de nekonata lando. Se ne ofte, ĝis nun, la turistoj vizitas la moskovan imperion, tamen la revolucio, antaŭ ne longe okazinta, altiris sur ĝin la atenton de la fremdularo, kaj multaj libroj aŭ revuoj pli malpli ĝin konigis al la legantaro. Ankaŭ mi ne intencas malkaŝi por la mondo la kaŭzojn, kondiĉojn kaj rezultatojn de la rusa krizo: tia ambicio estus tute ridinda ĉe simpla ekskursisto, kiu vivadis nur dum ses semajnoj en unu parto de la vastega Rusujo.

Mia deziro estas tute alia, malpli alta, sed verŝajne, pli interesa por niaj samideanoj. Mi faris eksperimenton esperantistan. Mi, per tre modestaj rimedoj, sen la helpo de ia ajn Cook'a agentaro, de ia ajn interpretisto, kvankam mi tute ne sciis la rusan lingvon,--sukcesis veturi el mia urbo, Alĝero, en Rusujon, kaj tie restadi, kiel mi jam diris, dum unu monato kaj duono; tie mi ĝuadis la plezuron de nekutimaj impresoj kaj senĉesaj surprizoj antaŭ homoj kaj aĵoj por mi tute novaj,--kaj, kune, mi sentis min komforte, libere, senĝene, kaj hejme, kvazaŭ mi estus en mia familio! Tian situacion tute apartan mi ŝuldis nur al Esperanto, konstanta perilo de miaj rilatoj kun miaj ĉirkaŭantoj!

Ŝajnas al mi utile konigi la kondiĉojn de tiu eksperimento, la specialajn impresojn de tiu peresperanta vojaĝo, la rezultatojn, kiujn mi atingis. Jen kion mi celas per tiu rakonto.

Antaŭ ol komenci, mi devas fari du ĝeneralajn rimarkojn. Unue, ĉar mi vizitis nur parton de Rusujo, kiu estas tre diferenca laŭ siaj provincoj, mia priskribo koncernas nur la regionon de mi vizitatan. Due, mi faris mian vojaĝon dum la somero de 1905; miaj turistaj rimarkoj ne povas do aludi la ŝanĝojn, okazintajn poste en tiu lando.

I.

L' ideon de tiu vojaĝo mi ne havis mem; ĝin al mi donis rusa korespondanto, kiu, post trijaraj leteraj rilatoj, estis iĝinta mia bonega amiko. La priskribo de niaj landoj tiel malsimilaj estis unue la precipa temo de niaj nepersonaj leteroj; sed, iom post iom, ni malkovris unu al la alia nian pensmanieron, nian familian kaj hejman rondon, nian privatan kaj kutiman vivadon, kaj, ĉar la simpatio ne sentas interspacon, okazis, ke ni, perleteraj konatuloj, amikiĝis pli intime ol multaj homoj, kiuj renkontas unu la alian ĉiutage. Tiu situacio estis iom malordinara. X. de Maistre, en sia noveleto: La leprulo de urbo Aoste, priskribas la strangan vivadon de du gefratoj lepraj, tute izolitaj de la cetera homaro, kiuj loĝas en apudaj, sed apartigitaj rifuĝejoj, dividitaj per muro aŭ kreskaĵbarilo, kiuj povas kunparoli kaj kunvivadi en senĉesa intimeco, sed neniam vidas unu la alian. Mia situacio, rilate al s-ro Speranskij, estis iom simila, kaj mi forte bedaŭris la barilon, inter ni metitan de la granda interspaco.

Tamen mi ne supozis tiun barilon transirebla, ĉar se la francoj ne estas plu tiom malvojaĝemaj kiom antaŭe, tamen Rusujo ne estas ĝis nun, pro sia malproksimeco, enirinta en la ordinaran sferon de iliaj ekskursoj. Cetere, la milito rusa-japana tiam estis en sia plej akra periodo, ribeletoj jam ekaperis en diversaj partoj de la imperio, antaŭsigno de ĝenerala eksplodo, kaj tiu cirkonstanco tute ne ŝajnis taŭga por plezura vojaĝo. Fine mi ne sciis la rusan lingvon, mia amiko ne parolis france; nia sola rilatilo estis Esperanto, kaj se ĝi estis sufiĉa por niaj leteroj, ĉu ĝi povis tiom taŭge ebligi parolajn rilatojn? Mi estis parolinta esperante nur kun francoj kaj, iafoje, kun unu anglo; s-ro Speranskij estis uzinta Esperanton nur kun siaj samlingvuloj. Povis esti, ke niaj prononcoj, tre malsimilaj, malebligus kunparoladojn. Kiam do li proponis al mi viziti lin en Rusujo, ĉar li mem, pro personaj kaŭzoj ne povis veturi en Alĝeron, tiu afero ŝajnis al mi, komence, tute ne efektivigebla.

Sed mia amiko protestis kontraŭ mia opinio, certigis, ke tiu vojaĝo estas tre farebla, ke, se necese, li min atendos sur la rusa limo; li donis al mi detalan vojiran planon, kun kelkaj rusaj frazoj, necesaj por la fervoja veturado, tradukitaj esperante, kun prononco, montrata per esperantaj literoj. Sume, lia insisteco estis tia ke, helpata de mia mema dezirego, ĝi venkis mian ŝanceliĝon kaj mi decidis veturi al mia amiko.

Sumi, kie li loĝas, estas urbeto de la gubernio Ĥarkov, en la suda parto de Rusujo. Mi intencis veturi tien tra la haveno Odessa; tiel mi faros la pli longan parton de mia vojaĝo ŝipe kaj facile, kaj povos restadi dum kelkaj tagoj en Konstantinoplo, tiu fama ĉefurbo, en kiu sin miksas pentrinde ĉiuj rasoj de la okcidenta kaj orienta mondoj. Sed mia fervoja trairado tra la cara lando pli malkvietigis min, pro mia nescio de la lingvo rusa. Mi do skribis en Odessa al s-ro Gernet, konata verkisto de la unua esperanta literaturo, por peti kelkajn sciigojn. Li tuj proponis tre afable esti mia gastiganto, montri al mi sian urbon kaj meti min en la vagonaron, kiu veturigos min ĝis Voroĵba, kie min atendos mia amiko. Dank' al tiu kompleza helpo, ĉiuj lingvaj malfacilaĵoj estis malaperontaj, sed, ho ve! neatenditaĵo estis malordigonta planon tiel bone aranĝitan!

Mi forveturis el Marseille, la 20-an de majo 1905 per la franca vaporŝipo Iméréthée, kiu sin direktis senhalte al Konstantinoplo. Mi iom timis enui dum tiu sestaga mara vivado. Sed, kiam la gevojaĝantoj, post unutaga silenta kaj reciproka observado, fine decidis konatiĝi, ili rapide amikiĝis kaj ekvidis, ke estas agrablege ŝipveturi en ĝoja kaj simpatia rondo, tra la mirindaj vidaĵoj de la Mediteranea maro: la markolo Bonifaco, ŝajnanta kiel Danta infera pejzaĝo, kun ĝiaj danĝeraj ŝtonegoj, batataj de la ondaro; la markolo de Messina, sunhela inter du riĉaj marbordoj, kun ĝiaj antaŭe timegindaj rifoj Charybdis kaj Scylla[1], preter kiuj transveturis malestime nia ŝraŭbŝipo; la maro Arĥipelago, blua kiel la ĉielo, semita per insuloj, kiel ĝi per steloj, kiel ĝi, ankaŭ, plena da mitologiaj memoraĵoj; la mareto Marmara, kies facilajn ondetojn tuŝetas per siaj flugiloj la blankaj alcionoj; fine, ŝprucanta el horizonto, kiel ĥimera teatraĵo, kun siaj nekalkuleblaj palacoj, preĝejoj, kupoloj kaj altegaj minaretoj, ĉiukolora sed precipe blanka, helega, sanktega, majestega, la reĝo de Oriento, la urbego de l' Ĉefo de l' Kredantoj, Konstantinoplo!

[1] Tiam, mi ne supozis, ke tri jarojn poste, terurinda katastrofo ruinigos tiun belegan landon.

Kial, ho ve! ĝi estas tiom malpura, kaj, ofte malbonodora! Kial ĝiaj loĝantoj tiel kortuŝinde konsentas por friponi la nespertajn vojaĝantojn? Kiam, internaciaj spesmila kaj spesdeka moneroj, vi anstataŭigos la multenombrajn turkajn monerojn, ĉiam valorajn, se vi ricevos ilin el kambiisto, sed ĉiam, ankaŭ, elkursigitajn, se, vice, vi deziras redoni ilin al enlandulo!

Pri Konstantinoplo mi ne parolos longe, unue ĉar tio ne estas la temo de tiu rakonto pri Rusujo, due, ĉar mi vizitis ĝin malbone kaj en tre netaŭga animstato. La duan tagon de mia ĉeestado, disvastiĝis la famo, ke subita revolucio ĵus eksplodis en Rusujo. Mi kuris al la turka limimposta salono, petis informojn. Tie mi renkontis amason da ekscitegitaj homoj, kiel mi dezirantaj veturi en Odessa'on. Al iliaj insistaj demandoj la turkaj oficiroj nur mallonge respondis, kun mokema rideto, ke ili nenion scias, krom tio, ke de nun ĉiuj ŝipaj rilatoj kun Rusujo estas interrompataj. En la rusa konsulejo, simila lakonismo; oni ricevis min per sindetenema ĝentileco, kaj konsilis, ke mi atendu ĝis... nedeterminata tempo! Cetere nenia tiea gazeto eĉ aludis pri la rusaj aferoj, ĉar, tiam ne estis ankoraŭ okazinta la turka revolucio kaj la severega cenzuro malpermesis ĉiujn informojn pri io ajn kontraŭa je la principo aŭtokrata. Kiam la prezidanto Carnot, kaj, poste, la reĝo Humberto estis mortigitaj, la ĵurnaloj de Konstantinoplo raportis nur, sen plia komentario, ke ili "mortis subite"!

Kiel kutime, pro la manko de precizaj informoj, la fantazioj fervoradis. Greka kuracisto, kiu manĝis apud mi en mia hotelo, rakontis, ke la tuta Rusujo ribeladas, ke oni pafas eĉ kontraŭ la vagonaroj kaj fremduloj, ke li forte konsilas min forlasi mian projekton veturi nun en tian landon...

Imagu, kia estis mia situacio! Post longaj kaj detalaj antaŭpreparoj mi fine ĵus forvojaĝis tra la tuta Mediteraneo por viziti mian rusan amikon, mi jam estis malproksima je pli ol 3.000 kilometroj de mia patrujo, kaj ĵus atingonta mian celon, kiam subita malhelpaĵo min haltigis kaj devigis returnen iri! Mi ne povis submetiĝi je tiu mokinda kaj malesperinda konkludo. Aliparte, mi ne povis atendadi en Konstantinoplo la eble tre malfruan paciĝon de Rusujo. Kion do fari?

Fine, mi eksciis, per konfidenciaj informoj de la franca vickonsulo, kio reale okazis. Kirasŝipo Knjaz Potemkin kaj unu torpedoboato estis ribelintaj kaj pafadintaj kontraŭ urbego Odessa; pro tio estis malpermesate eniri en tiun havenon kaj en Sevastopol'on; oni diris, ke la suda parto de Rusujo estas revolucianta, ankaŭ Polujo. Eble inter tiuj ardejoj de agitado, apud la Rumana aŭ Aŭstra limo, estis pli kvieta regiono, tra kiu mi povus veturi al Sumi. Mi do tuj decidis iri ŝipe al Konstantza, rumana haveno kaj poste, per fervojo, tra Bukureŝti kaj Ĉernovic ĝis la aŭstra-rusa limo. Tiel mi ne povis profiti la sindonan helpon de s-ro Gernet en Odessa, kaj devis sen ia rimedo esperanta veturi tra Rumanujo kaj parteto de Aŭstrujo. Kredeble, sur tiu nova vojo, estis ankaŭ samideanoj. Sed mi ne sciis iliajn adresojn, kaj vane mi serĉis esperantistan jarlibron ĉe la librovendistoj de Konstantinoplo. Kiom mi bedaŭris, ke mi ne zorgis aĉeti en Francujo tiun utilegan libron, ĉar mi sciis nek la rumanan, nek la grekan, nek la germanan, nek la polan lingvojn, parolatajn en la landoj de mi traveturoraj.

Tamen, komence, min ne ĝenis mia lingva neklereco, ĉar mi havis la bonŝancon renkonti francon sur la vaporŝipo Reĝo Karolo I, kiu portis min al Konstantza. Mia sampatrujano veturis, kiel mi, en Bukureŝt'on, kaj kompleze estis mia gvidanto dum la tago, kiun mi pasigis en tiu ĉefurbo de Rumanujo.

Kia kontrasto kun Konstantinoplo! Tie mi sentis min en urbo vere eŭropa, ĉe libera popolo. Plu ne estis cenzuro, kaj fine mi povis, per francaj gazetoj, scii la detalojn de la ribelado en Odessa kaj Polujo. Nenia agitado estis anoncata proksime je la limo aŭstra, kaj mi esperis, ke mi povos eniri sen malfacilaĵo en Rusujon per la limurbeto Novosjedlic.

Kio plej frapis mian atenton, dum mia tre mallonga ĉeestado en Bukureŝti, estas la stranga kontrasto inter tiu urbo belega, antaŭema kaj tute civilizita, kaj la ĉirkaŭaj kamparoj ankoraŭ tre orientŝajnaj, kun ilia loĝantaro vestata per ĉemizegoj, ornamataj per pentrindaj ruĝaj brodaĵoj. Kelkaj detaloj, cetere montris la proksimecon de la orientaj moroj, antaŭ ne longe regantaj en Bukureŝti mem. Ekzemple, kuriozaĵo de tiu urbego estas ĝia veturigistaro. Ĵus alveninte la fremdulo rimarkas en la stacidoma placo sidantajn sur l' antaŭaĵo de belaj veturigiloj strangajn homojn, vestatajn per longa velura malhela kitelo apenaŭ vidiganta glazurajn botojn, kun silka zono delikate kolorigata, palblue, helflave aŭ rozkolore, kaj super tiu kvazaŭ virina vesto, sin montras dika, ruĝa, grasbrila, senhara vizaĝo, je stranga mieno, je pli stranga voĉo, kun abomena ŝirmilĉapo, simila je tiuj de la parizaj noktovagistoj! Tiuj--mi ne kuraĝas diri viroj!--estas Rusoj de la religia sekto "skopci", kiuj, opiniante, ke la volupto kaŭzas ĉion pekan, ŝirmis sin je ĉiam kontraŭ ĝi per operacio! Bedaŭrinde tiuj "blankaj kolomboj"--tiel ili sin nomas--deziras iafoje ŝirmi ankaŭ aliajn pekantojn, kaj perforte "kolombigas" ilin. Tial la rusa registaro ilin persekutas kaj sendas en Siberujon; tial, sekve, multaj kolomboj forflugas al Rumanujo, pli tolerema lando, kaj formas en Bukureŝti veturigistan korporacion. Do, per tiuj strangaj birdoj, mi havis mian unuan kontakton kun Rusujo!

Ĝis nun min ne estis malhelpinta la lingva demando, ĉar en Konstantinoplo multaj parolas france, kaj en Bukureŝti mia kunvojaĝanto estis mia tradukisto. Sed tie mi devis lasi lin kaj vojaĝi per miaj propraj rimedoj tra Rumanujo, iom tra Aŭstrujo, kaj fine tra la suda Rusujo ĝis Voroĵba, loko de mia renkonto kun s-ro Speranskij. Tial mi povis eksperimenti la utilegecon de lingvo internacia! Kiom da fojoj mi bedaŭris, ke mi ne povas sekvi mian peresperantan vojaĝplanon tra Odessa, kun la helpo de s-ro Gernet! Mi estis kvazaŭ surdmutulo, devigata veturi tra nekonata lando, sciante nek la precizan fervojan horaron, nek la daŭron de l' haltoj por manĝi, nek la ŝanĝejon de vagonaroj, ĉiam timante, ke mi eble sekvas malbonan direkton, kaj elvojiras. Kiu scios iam, kiom oni ŝtelis ĉe mi en Itzkani, sur la rumana-aŭstra limo, kiam mi devis doni al ia monŝanĝisto plenmanon de ĉiuspecaj turkaj kaj rumanaj moneroj, de mi ne konataj, kaj ricevi interŝanĝe ne malpli nekonatajn aŭstrajn monerojn?

En Ĉernovic, grava aŭstra stacidomo, mi devis halti, mendi vespermanĝon, aĉeti novan bileton por veturi al Novosjedlic sur la rusa limo, kaj ĉion fari per signoj!

Estis jam krepusko, kiam mi forveturis per vagonoj etaj kiel knabaj ludiloj kaj memorigantaj niajn francajn departamentajn vagonetojn. Mi staris sur l' ekstera plataĵo de mia veturilo kaj rigardis melankolie la pejzaĝon, ruĝe lumigatan, kvazaŭ de fajrego, de la lastaj radioj de l' suno ĵus malaperonta sub la horizonto. Nia vagonaro trapasis sur pontego tra la rivero Pruth, en kies akvoj nudaj knaboj, ruĝe kolorigataj, kiel diabletoj, de l' sunradiaro, petolis kaj faris al ni ŝercajn salutojn. Apud mi en la vagono kelkaj fraŭlinoj gaje babiladis manĝante bombonojn, kaj du junuletoj, en gimnaziaj uniformoj, kunparolis amike, observadante la pejzaĝon.

Stranga impreso de izoleco premadis mian koron. Ĉiuj ĉi tiuj gehomoj sentis sin hejme kaj komforte; kviete ili ĝuis la pacigecon de tiu krepusko kaj la dolĉecon de simpatiaj rilatoj kun siaj samuloj, nur mi estis sola en tiu fremda lando, kaj kvazaŭ apartigata de l' cetera homaro pro mia lingva malsimileco. Kun tiu melankolia sento sin miksis iom da maltrankviliĝo. Post kelkaj horoj, dum la venanta nokto, mi alvenos sur la limon de Rusujo, celo de mia dusemajna vojaĝego. Kia estos mia akcepto? Proksima estas tie la rusa Polujo, kiun la Bukureŝti'aj gazetoj montris tute revolucianta. Ĉu oni permesos min eniri kaj vojaĝi al mia amiko? La malhela nokto, kiu nun ĉirkaŭis min, ŝajnigis ankoraŭ pli malafabla, kaj malkvietiga tiun alproksimiĝon de la ne konata, misterplena lando. Kaj subite mia izoleco inter tiuj gehomoj gajaj kaj babilantaj iĝis al mi tute netolerebla kaj mi decidis rompi ĝin, iel ajn iam rilatiĝi kun ili, resti efektive ano de homa rondo...

Cetere mi bezonis informojn pri diversaj detaloj rilate al mia alveturo sur la rusa limo: la horon de mia alveno, la staton tiean de la ribelado, la formalaĵojn, postulatajn de la limgardistoj, k. t. p. Mi do aliris apud la ambaŭ gimnazianoj kaj alparolis ilin france: neniu komprenis. Per la lingvo angla, simila rezultato. Eblete, mi pripensis, ili komprenos la lingvon Esperanton?

Ho ve! tiu provo ankaŭ ne sukcesis. Tiam, incitate de l' bezonego, mi faris heroan memorpenadon, kaj ekparolis... latine! Cicero, vualu vian vizaĝon! Depost pli ol deksep jaroj, mi estis forlasinta la benkojn de liceo kaj ĉiun rilaton kun la latina literaturo. Plie, eĉ la Romanoj estus tre embarasataj uzi sian lingvon por paroli pri fervojaj kaj limimpostaj demandoj. Fine la aŭstraj gimnazianoj ne eldiras la latinajn vortojn kiel ni Francoj. Mi nerefuteble eksperimentis la netaŭgecon de tiu antikva idiomo por la modernaj rilatoj. La rezultato estis ridinda kaj preskaŭ nula. Tamen niaj reciprokaj klopodoj por kompreni unu la alian donis tiun efikon, ke mi sentis min malpli izola, kaj mi tre bedaŭris miajn kunvojaĝantojn, kiam ili lasis min en la aŭstra limstacidomo Novosjedlic.

Dek minutojn poste, nia vagonaro haltis definitive en la rusa stacidomo.

Mi neniam forgesos la fortan impreson de tiu nokta alveno, sur la sojlon de tiu lando, fine de mi atingatan, malgraŭ tiom da malfacilaĵoj. Anstataŭ la bruego, kutima al niaj okcidentaj stacidomoj, silento regis, dum ni staris kun niaj pakaĵoj, laŭ unu vico, en longa ĉambrego, antaŭ limpolicistoj, kiuj severe kaj esploreme observadis nin. Ŝajnis, ke ni estas aro de punlaborantoj, kondukataj en Siberujon! Cetere, inter miaj kunvojaĝantoj, eble, estis efektive forkurintuloj, provantaj reveturi nekonate en sian patrujon, kaj la policistoj de la rusa limo havas specialan flaradon por ilin malkovri. Kompreneble la ribelado en Polujo igis tiun inkvizicion ankoraŭ pli severa; tial, timante ian malfacilaĵon, mi decidis montri specialan administracian atestilon, kiun mi kunportis laŭ konsilo, al mi donita de la rusa konsulo de Alĝero, por pli faciligi, se bezone, mian vojaĝon en tiu lando, kie ĉiu regna funkciulo estas alte estimata. Mi do donis tiun atestilon, kun mia pasporto al limpolicisto, kaj klopodis komprenigi, ĉu france, ĉu geste, ĉu eĉ per kelkaj rusaj vortoj, antaŭe lernitaj parkere, ke mi estas ŝtatoficisto de la Alĝera gubernistejo.

Mia policisto aŭskultis ĝentile, sed skuis sian kapon por montri, ke li ne komprenas. Tamen la vorto gubernistejo altiris lian atenton kaj li ripetis demande per la rusa lingvo:

--Gubernia? Gubernia?

--Da! Da! (Jes! Jes!)--mi respondis.

Li salutis kaj iris al tri oficiroj, sidantaj antaŭ tableto en la ekstremaĵo de la ĉambrego. La oficirestro prenis mian atestilon, mian pasporton, rigardis longe kaj montris ilin al siaj kolegoj, kaj triope ili rigardis min. La limpolicistoj rigardis min ankaŭ, kaj ankaŭ rigardis min scidezire miaj kunvojaĝantoj.

Mi devas konfesi, ke mi sentis min tre ĝenata kaj sendis interne al ĉiuj diabloj mian decidon montri mian administracian atestilon kaj tiel altiri sur min atenton, eble malfidon, anstataŭ simple doni mian pasporton, kiel ĉiuj aliaj.

Fine, post momento, kiu ŝajnis al mi momentego, iu el la oficiroj venis al mi, salutis, redonis miajn paperojn kaj min alparolis... ruse.

Mi povis nur respondi, ke mi ne komprenas.

Vice, li ankaŭ diris, montrante mian atestilon.

--Gubernia? Gubernia?

--Da! Da!--mi diris.--Gubernia! Alĵir! (Alĝero!)

Tiam li ĝentile kliniĝis, geste komprenigis, ke mi ne bezonas malfermi mian pakaĵon, ordonis al portisto preni ĝin, kaj parolis al oficisto, kiu respekte salutis, kaj kondukis min al la rusa vagonaro, dum miaj kunvojaĝantoj estis devigataj liveri sian pakaĵaron je la severa inkvizicio de la limpolicistoj.

Tian mirindan efikon havis mia administracia atestilo, kaj iafoje mi suspektas, ke la rusa policistaro de Novosjedlic kredis, ke mi estas mem la ĝenerala registo de Alĝerio!

La fizionomio de la rusaj fervojoj estas tre speciala. La oficistaro, rigida en sia uniformo, faras la impreson de soldataro, sed, male la vojaĝantaro havas ŝajnon familian kaj hejman, kiu tuj altiras la atenton de la fremdulo. Tio devenas parte el la instaleco de la rusaj vagonaroj, multe pli komfortaj ol niaj francaj veturiloj. La rusa relvojo estas je unu triono pli larĝa ol tiuj de okcidenta Eŭropo; sekve, la vagonoj estas pli larĝaj kaj ankaŭ pli altaj. Ĉe iliaj ambaŭ ekstremaĵoj estas platformoj kun necesejoj-tualetejoj, kaj inter ili koridoro kun vitraĵoj, laŭlonge de kiu staras vico de vagonfakoj kun pordoj, kiuj ŝajnas kiel ĉambretoj kaj havas larĝajn remburitajn benkojn kaj tableton. Speciala sistemo de risortoj permesas instali super ĉiu benko, je duona alteco al la plafono, supran benkon ankaŭ remburitan. Tiuj du etaĝoj de benkoj, tute similaj je ŝipaj kuŝetoj, permesas, ke ĉiu vojaĝanto, eĉ en tria klaso, povu kuŝiĝi dum la nokto. Kutime la rusaj vojaĝantoj portas kun si kapkusenon kaj kovrilon, dank' al kiuj ili povas dormi kiel hejme. Kiam estas taglumo, la virinoj sidas ĉirkaŭ la tableto, kaj preparas en tekruĉoj la familian teon per bolanta akvo, aĉetita en la stacioj, dum la viroj faras, per speciala ileto, siajn bonodorajn cigaredojn. Se oni deziras esti tute hejme, oni aĉetas aldonan bileton, nomatan "plackarta", kiu donas la rajton sidi en aparta fako, kie neniu povas ĝeni vin; eĉ estas aparta fenestreto por la nepraj komunikoj kun la fervoja oficistaro. Eble tiun hejman impreson de la rusaj varonaroj pli fortigas la ĝenerale malrapida irado de la lokomotivo kaj ĝia tre orientŝajna malakurateco, kiu permesas, ke oni atendu pacience la bonvolon de ia altranga vojaĝanto, prokrastiĝanta apud bongusta glaseto da "vodka" (sekala brando) en la stacidoma bufedo!

Mi bezonis du noktojn kaj unu tagon por veturi tra la interspaco de la rusa limo ĝis Voroĵba. Mi vojaĝis tra senfina ebenaĵego bone kulturata, kun disaj lignaj vilaĝetoj, el kiuj malriĉaj muĵikoj (kamparanoj), vestitaj per botoj kaj longaj tulup'oj, venis al la fervojo rigardi nian transrapidantan vagonaron. Iliaj longbarbaj vizaĝoj esprimis bonecon kaj strangan miksaĵon de ruzemeco kun naiveco. Venis ankaŭ virinoj, iafoje beletaj, sed bedaŭrinde malgraciaj pro siaj pezaj botoj kaj la tuko, kiu envolvis ilian kapon. Kiam la vagonaro haltis, knabinoj kaj fraŭlinoj, diverskolore vestitaj, nudpiedaj, afable kaj timeme proponis al ni berojn kaj pomojn, dum bufetkelneroj alportis varmegan akvon por la teinfuzo.

Ĉio tio estis kvietega, paciga, tre malsimila je miaj antaŭaj supozoj. Apenaŭ mi povis kredi, ke mi estas en tiu lando, pri kies terura milito kontraŭ Japanujo kaj internaj ribeladoj la okcidentaj gazetoj plenigis siajn paĝojn. Je la unua fojo mi komprenis vere, kiom Rusujo estas vastega kaj ke malkvietiĝoj aŭ milito en kelkaj el ĝiaj partoj ne havas gravan rebaton sur la ĉiutagan vivadon de l' cetero de tiu kolosa ŝtato. Ĝia vastegeco estas samtempe ĝia plej bona defendo kontraŭ kataklismoj kaj barilo kontraŭ reformoj, la kaŭzo de ĝia kuna forteco kaj malforteco.