Part 2
„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro -- germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“
„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio rakontas? Verdire?“
„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas homo. Sed suferi pro tiu...“
„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.
Kapiton foriris.
„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“
„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.
La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.
„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.
Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.
„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La ĉambelano fikse rigardis ŝin.
„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis por vi la fianĉon.“
„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel fianĉon por mi?“
„Kapiton-on, la botiston.“
„Mi obeas.“
„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo esperas, ke ci...“
„Mi obeas.“
„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas. Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“
„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“
„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“
„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“
„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“
„Kion vi deziras?“
La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu, bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi vidas, ke ci vere estas humilulino.“
Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.
„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“ pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ... Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi pri la samovaro[8], mia respektindulino.“
Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi. Ili disiĝis maldelikate kaj silente.
Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage kiel nokta veturigisto.
Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri la aferoj.
La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero, sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis, pensis, finfine, elpensis.
Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj oni lin observis ...
La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence, laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis -- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn vemalgajajn melodiojn.
Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.
Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.
La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.
Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro. En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo -- li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre. Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi -- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane, interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la rivero.
Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon, ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn. Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto. La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis apud ĝi kontente kaj kviete.
Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika, etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis. Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on, ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema, karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi, ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ...
La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo, kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele, kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...
Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon, -- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis, kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.
_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon, jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la pordoj.
Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome: iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro: oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due -- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en malserenan, malafablan humoron.
Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro; la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto; en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.
„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“
La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia estro.
„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de la mutulo.“
„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun ne vidis? Venigu ĝin.“
La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.
„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“
„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“
„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“
Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti _Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion. Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj premis sin al la pordo.
„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“
„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj: „venu do!“
Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.
„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“
„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la akompanistinoj.
Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.
„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo de la hundo ŝin timigis.
„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho, ho!“
„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“
Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne invitis!“ kaj foriris.
La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_ kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim. Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego fulmotondra.
Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!
Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron, -- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.
„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“
„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta voĉo.
„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la korthundon?“
„Jes, certe. Volĉok...“
„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino silentis iom.
„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“
„Mi obeas.“
„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“ Gavrila eliris.
Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon. Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.
La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo. _Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan, elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon, kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto, ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro, kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.
Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke _Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_ ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero, mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.
Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto, necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed _Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.
La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila respondis, ke jes.
Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun. Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.
Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim; subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis, sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris. Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_.
Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn, lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne, kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li decidis agi singardeme.
Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis, kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.
La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la sinjorino tion ne ekscios.“
Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn, propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis, enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom, ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.
Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni. Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni -- sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por la nokto.