Part 4
„Jes, mi aŭdas, fraŭlino“, vokis Jonjo.
Tamen estis pli ol verŝajne, ke Jonjo nenion aŭdis, ĉar ŝi treege sin amuzis kun la ĝardenista servisto, kiu ĵetis al ŝi akvon.
Sinjoro Bruis sufiĉe longe ripozis apud la amasiĝo de malpuraĵo por formi beletan planon de surprizo. Tuj do, kiam Jonjo malfermis al li la pordon kaj informis lin, ke tio ĉi estas efektive Kampvidejo kaj efektive la ĝardeno de doktoro Deluw (ĉar pri tio la voĉo el la aldomkonstruita dometo ŝajnis vere esti prava, ke ĝi estas ĝardeno kaj ne kampdomo), li diris:
„Bone, knabinjo! montru al mi la vojon al la kupolo; mi estas malnova amiko de sinjoro, mi volas surprizi sinjoron.“
„Ĉu mi do ne antaŭe diros, ke sinjoro venis?“ Jonjo demandis.
„Nepre ne, infano; vi antaŭiru, mi petas.“
La ĝardeno estis longa, mallarĝa strio laŭlonge de la kanalo, sur kies bordo sinjoro Bruis kelke da momentoj antaŭe ripozis por iom respiri, aspektis treege verde kaj havis nur tre mallarĝajn promenvojetojn ambaŭflanke borderitajn de fragujoj. Kiu ĝin eniris, estis prave mirigata, ke estis eble kunpremi en tia malgranda spaco tiom multe da pomujoj kaj pirujoj, ribujoj kaj grosujoj, kaj estis ripetfoje devigata sin klini pro la unuaj kaj eviti la lastajn. Unuvorte ĝi estis, kion la urbanoj kun ravo nomas „fruktodona terpeceto“ kaj de kiu ili havus nekompreneble multe da plezuro, se la kamparanoj ne loĝus pli proksime al ĝi, ne ellitiĝus pli frue sciante pli frue ol ili, kiam ĉiu speciala fruktospeco estas taŭga por esti deprenata.
„Varma vetero hodiaŭ, sinjoro!“ Jonjo diris, kiam ili estis promenintaj distanceton kaj ŝi komencis kompati la dikan sinjoron post si pro lia spiregado kaj blovado.
„Jes, infano, terure, terure!“ diris Bruis; „ĉu neniu estas en la ĝardeno?“
„La familio estas en la kupolo,“ estis la respondo, „krom fraŭlino Minjo, kiu tie sidas legante.“
Jonjo kaj sinjoro Bruis irante laŭ la kurbiĝadanta vojeto en tiu ĉi momento venis al la flanko de la akvo, kaj efektive tie sidis, sub malgranda funebra cipreseto, sur mallarĝa herbejeto, la plej aĝa filino de lia amiko Deluw, sur verda ĝardenbenko, vestita per gantetoj, kun libro en la mano kaj hundeto apud siaj piedoj, ludante „kampvivado“; malkontenta, ke en la lasta horo neniu preteriris trans la kanalo kaj ke neniu homo sidis en la poŝtŝipo[21].
Ŝi tre solene faligis sian kapon sur sian bruston, kiam sinjoro Bruis ŝin salutis; sed la hundeto rapide ekstaris kaj bojis freneze al la senspirulo, kiu volontege estus doninta al ĝi baton per sia bambuo; tamen li ne kuraĝis, ĉar ĝi estis hundeto de fraŭlino kaj li ne ĝuste volis surprizi sian amikon komencante per mortigo.
La mareverda kupolo baldaŭ sin montris. Ĝi ŝajnis esti vasteta kaj havis ankoraŭ malgrandan kromĉambreton kun fumtubeto kaj fajroplato por boligi sur ĝi akvon, kun fajroprenilo kaj ŝranketo, en kiu estis nenio; ĉiujn tiujn miraĵojn Bruis jam komprenis el malproksimeto. En la kupolon mem oni eniris per ŝtupareto.
„Mi dankas, knabino!“ li diris al Jonjo, alproksimiĝinte ĝis dek paŝoj de la kupolo, kaj malrapide li singarde aliris al ĝi. Feliĉe la kovriloj antaŭ la fenestroj estis lasitaj fermitaj je la ĝardenflanko kaj la pordo ne estis el vitro, kiel ili povas esti ĉe aliaj tiaj ĉienrigardejoj. Sinjoro Bruis do havis tre bone okazon efektivigi sian planon de surprizo. Kian kortuŝan plezuron li imagis al si. Lia kora kaj amika animo tute emociiĝis. De dekses jaroj li ne vidis sian bonan „Nigran Danĉjon“, kiel Deluw estis nomata ĉe la universitato. Kaj kiam li trovos lin? Ĉe la flanko de aminda edzino, ĉirkaŭita de florantaj infanoj! Jes, kun grizaj haroj anstataŭ nigraj, sed kun la sama koro en la brusto, malfermita por amikeco, ĝojo kaj agrabla kunesteco.
Li senbrue suriris la ŝtupojn kaj malfermis la pordon kun la plej afablega rido, kiu iam kuŝis sur la brogita vizaĝo de lacega dikulo.
Kia sceno!
* * * * *
Ĝi estis malbrava knabo ĉirkaŭ sesjara, kiu treege kriis kaj piedfrapis la plankon; ĝi estis patro, ruĝa pro kolero, kiu estis ekstarinta, apoge tenis la tablon per unu mano kaj per la alia treege minacis; ĝi estis patrino, palega pro timego, kiu klopodis kvietigi la knabon; ĝi estis granda knabo dektrijara kun pala vizaĝo kaj bluaj strioj sub la okuloj, kiu kun la kubutoj sur la tablo kaj libro antaŭ si sidis ridanta pro la sceno; ĝi estis malgranda knabino kvinjara, kiu plorante sin alkroĉis al la jupo de la patrino. Ĝi estis doktoro Deluw, lia aminda edzino kaj lia floranta idaro.
„Mi ne volas“, kriegis la knabo, piedrenversante la seĝon, kiu staris plej proksime.
„Tuj!“ kriis la patro, raŭka pro kolero, „aŭ mi faros malfeliĉaĵon.“
„Kvietiĝu, Deluw!“ petegis la patrino: „li ja iros.“
„Senkulpigu min, sinjoro,“ diris la doktoro, penante moderetigi sin; „tiu knabo igas al mi malfacile. Mi tuj estos preta interparoli kun vi“; kaj li kaptis la nevolanton je la kolumo.
„Ho ĉielo; ne ŝiru lian veston, Deluw!“ flatpetis la patrino; „li ja iras jam.“
„Lasu nur min fari“, diris la kuracisto, kaj li trenis la malican filon, kiu, malgraŭ la favora opinio dirita de la patrino pri lia obeeco, ne faris unu paŝon, el la kupolo en la kromĉambreton, kie li enŝlosis lin en la torfejon.
„Senkulpigu min, sinjoro“, sinjorino Deluw dume diris siavice al la enirinto, „mi estas tiel nervomalorda; mi ne estas mi mem.“ Kaj por tion pruvi ŝi falsidiĝis sur seĝon.
„Mi kredas, ke estas plej bone, ke mi iru iom en la aeron“, ŝi daŭrigis.
„Ne ĝenu vin, sinjorino!“ diris la elreviĝinta universitata amiko de ŝia edzo. Kaj ŝi eliris eksteren kun la singultanta infano ankoraŭ ĉiam tenpendanta je ŝia jupo.
La juna sinjoro Deluw, kun la palaj vangoj kaj la bluaj strioj, restis sola kun sinjoro Bruis kaj alrigardis lin per impertinentaj rigardoj.
„Mi punrekompencos tiujn najbarincitantojn“, diris doktoro Deluw reenirante, ĉar li opiniis necesa antaŭ la fremdulo nomi la krimon de sia filo, por ke tiu ĉi ne prenu lin por maljusta kaj malindulga patro. „Ĉu vi permesas demandi?...“
„Ventreto!“ ekkriis la bonkora dikulo kun elkora rido sur siaj purpuraj vangoj.
Nu, la vorto ventreto, diminutivo de ventro, estas tre konata vorto, almenaŭ por kuracisto. Tamen ĝi ŝajnis al tiu ĉi kuracisto, el la buŝo de fremdulo, en tiu ĉi momento treete nekonvena. Tial sinjoro Deluw ekrigardis mirigite.
„Ventreto!“ ripetis sinjoro jura doktoro Bruis.
Sinjoro doktoro Deluw pensis, ke li vidas antaŭ si frenezulon kaj, ĉar li ĵus estis tre kolera, li estis iĝonta tia duan fojon, en konsidero, ke ĝi estus nur unu peno kaj li alie iĝis tia tre malofte kaj nur tre malfacile.
„Kion vi deziras, sinjoro?“
„Nu, ĉu vi ne manĝis kun[22] Ventreto?“
Sinjoro Deluw memoris ne alian manĝon ol per[22] sia buŝo. Li levis la ŝultrojn.
„Li certe intertempe ankoraŭ sufiĉe multe plidikiĝis, Nigra Danĉjo!“ la dikulo diris ekstarante de la seĝo, sur kiu li sidis.
„Bruis!“ subite ekkriis doktoro Danielo Deluw. „Tio ja estas vera, mi nomiĝis Nigra Danĉjo, kaj vi nomiĝis Ventreto; mi ne estus rekoninta vin, amiko! Kiel vi ŝanĝiĝis; kune manĝintaj, certe, tutcerte; en la ‚Plezura Saŭcujo‘“; sed subite lasante la tonon de antaŭa intimeco: „Kion mi povas proponi al vi, sinjoro Bruis?“
La esprimo „sinjoro Bruis“ estis sendube mezaĵo inter la senkomplimenta „Bruis“ kiel antaŭe kaj „moŝto“ kiel neniam.
„Kie estas mia edzino, ĉu vi eble tion scias?“ la doktoro demandis.
„Ŝi iom nerve malordiĝis,“ diris Bruis, „kaj tial ŝi iris en la aeron.“
„Vilhelmo, iru serĉi panjon!“ diris doktoro Deluw.
Vilhelmo ekstaris malageme, streĉetendis la membrojn, sin starigis ĉe la pordo kaj kriis tiel laŭte, kiel li povis: „Panjo!“
Post tio Vilhelmo denove sidiĝis kaj rigardis trans sian libron.
„Mi volas eliĝi“, kriegis la knabo en la torfejo kaj piedfrapis la pordon.
„Kion mi diru al vi,“ diris doktoro Deluw, „tiuj knaboj incitas nian paciencon; -- vi ne havas infanojn, mi kredas.“
„Ne unu,“ diris la dikulo, kiu dume pereis pro soifo; „je mia bedaŭro“, li aldonis kun ĝemo, kvankam la sceno, kiun li ĵus havis antaŭ la okuloj, ne ĝuste pliigis tiun bedaŭron.
Panjo eniris.
„Tio ĉi estas sinjoro Bruis, karulino!“ la kuracisto diris, „pri kiu mi tiel ofte parolis al vi.“
Sed la mieno de la sinjorino montris, ke ŝi nenion memoras de tio. Sinjorino Deluw nu estis tre pruda sinjorino.
„Ĉu mi prezentu al sinjoro tason da teo?“ ŝi diris, kaj irinte al ŝranketo, kiu neniam estis fermebla pro sekeco, ŝi elprenis el ĝi flordesegnajn vazon kaj pladon.
Sinjoro Bruis estus doninta ĉion por glaso da biero aŭ da vino kun akvo. Sed estis al li surmetite, kiel ajn laca kaj varmsenta li estis, trinki teon en brogevarmega kupolo. Ankaŭ ne estas konforme al la virina sistemo de feliĉega sinhelpado, ke oni en ĝardeno povas havi ĉiaspecaĵojn; ankaŭ estas rimarkinde, ke en teĝardeno _estas_ nenio alia ol teo.
Sinjoro Bruis do metis siajn varmegajn lipojn al pli varmega taso da teo.
„Ĉu vi permesas peti ankoraŭ iom da lakto?“
Doktoro Deluw vere rimarkis, ke lia amiko preferas ion malvarman, kaj eligis mil senkulpigojn pro la malbona akcepto en kupolo, kien li nur de tempo al tempo iras sole por fari plezuron al la infanoj. -- „Domaĝe, ke tie ĉi ne estas kelo“, li aldonis.
„Estas torfejo!“ kriis tutforte la malbrava knabo el la loko mem, kiun li nomis.
„Tiu malbravulo“, diris la patrino kun malgranda rideto.
„Ĉu sinjoro havas ankoraŭ pli da rilatoj en...?“ sinjorino Deluw demandis al sinjoro Bruis, nomante la urbon, kiun mi ankoraŭ ne nomis.
„Pardonu min, sinjorino,“ diris sinjoro Bruis, „mi konas tie ĉi neniun krom vian edzon; -- kvankam nia konateco jam estas iom tempopaliĝinta“, li ĝeme aldonis.
„Tiel okazas“, diris sinjorino Deluw; „ankoraŭ tason da teo?“
„Mi dankas, mi dankas!“
Sinjorino Deluw stariĝis, riverencis kaj diris, „ke sinjoro bonvolu ŝin senkulpigi por momenton“, post kio ŝi foriris. La kvinjara infano jam ne ploris, sed tamen ankoraŭ plu estis tenpendanta je ŝia jupo kaj iris kune.
Kiam lia edzino estis foririnta, la amikeco en la koro de doktoro Deluw resuperiĝis. Volonte li estus kun sia malnova kamarado sin enprofundiĝinta en malnovajn aferojn, en la plezurojn de Leiden, en rememorojn pri la „Plezura Saŭcujo“ kaj en multajn aliajn. Li tamen opiniis pli bona por tio forigi sian kaŝeman dektrijarulon.
„Mi ne povas kompreni, Vilhelmo, ke vi ne iras iom fiŝkapti!“
„Fiŝkapti!“ diris la kaŝemulo, etendante sian langon, „tio estas vere io plezura!“
„Aŭ iom ludbalanciĝi kun via fratino!“
„Fi, ludbalanciĝi!“
„La juna sinjoro ŝajnas volonte legi“, diris sinjoro Bruis.
„Jes, iufoje, en tempo, kiam tute ne konvenas“, respondis doktoro Deluw.
Kaŝema Vilhelmo koleriĝis, subrigardis al sinjoro Bruis, tutforte klakfermis sian libron, puŝis ĝin tiel, ke ĝi forŝoviĝis longetan distancon sur la tablo je granda vivodanĝero de la malplena tetaso de la vizitanto, piedrenversis sian seĝon, kiu agmaniero ŝajnis esti specialaĵo de la Deluw-idoj, murmuris ion inter siaj malbelaj dentoj, post siaj dikaj lipoj kaj foriris, bruege klakfermante la pordon.
„Ho, tiuj humorkapricoj!“ diris la feliĉa edzo kaj patro.
Dume estis nun libera vojo por la renovigo de la amikeco. La sinjoroj ekbruligis ĉiu cigaron kaj komencis paroli pri Leiden; kaj ĝuste estis iĝonte plaĉe, kiam Jonjo, kiu estis konstante petolinta kun la ĝardenista servisto, ruĝa kiel koralo eniris por diri, ke „jen estas servisto de sinjorino _van Alpijn_ kun peto, ĉu la kuracisto bonvolu tuj veni, ĉar la sinjorino estas tiel malbonfarta“.
„Diru, ke mi baldaŭ venos,“ doktoro Deluw diris al la servistino kaj poste al sia amiko: „Mi ne pensas, ke ĝi estas grava. Estas malagrablege en nia fako, ke la homoj nin venigas pro ĉiaj bagateloj.“
Tiu ĉi frazo nu estas kuracista frazo, kiun mi plurfoje aŭdis ne komprenante, kial kuracisto havas motivon malaprobi en la homoj, ke ili lin venigas ne ekskluzive en mortdanĝeraj kazoj. Ĉu ne pli prave povus esti la paciento, kiu plendus, ke lia kuracisto por ĉiaj bagateloj lin ŝuldigas pro vizito?
Kiel ajn, doktoro Deluw sin pretigis por iri ekzameni tiun ĉi bagatelon de sinjorino _van Alpijn_.
„Povas daŭri almenaŭ unu horon kaj duonon, antaŭ ol mi povos esti reveninta,“ li diris, rigardante sian poŝhorloĝon; „ĉu mi tiam trovos vin ankoraŭ tie ĉi?“
„Mi ne scias,“ diris Bruis, kiu estis havinta la firman planon tiun nokton en la nenomita urbo gasti ĉe sia amiko; „mi volus provi hodiaŭ vespere ankoraŭ vojaĝi pluen.“
„Nu, nu,“ la kuracisto diris, „mi venos serĉi vin ĉi tie, kaj vi vespermanĝos kun ni en la urbo.“
„Mi ne scias“, respondis Bruis, kiu volonte estus vidinta sinjorinon ĉeestanta dum tiu ĉi invito.
„Nu,“ la kuracisto diris, „ni vidu, mi konduku vin al mia edzino.“
KIEL EMINENTA ŜI ESTIS
Sinjorino Deluw ne estis malproksime, mallaŭdanta Jonjon pro la bruo, kiun ŝi faris; „ŝi ankaŭ ne scias,“ ŝi diris kun rigardo al la ĝardenisto, „kial ĉiam estas io farota en la ĝardeno, kiam la familio estas tie“.
Deluw komisiis sian amikon al sia edzino kaj volis foriri.
„Ankoraŭ vorteton“, sinjorino Deluw diris.
„Kion, karulino?“ diris la kuracisto.
„Ĉu oni ne povus ion kontraŭfari?“
„Kontraŭ kio?“
„Kontraŭ tiuj knaboj.“
„Kiuj knaboj? Vilhelmo kaj...“
„Ho ne! Kontraŭ tiuj knaboj en la kampo.“
„Kion do vi volas, ke oni faru kontraŭ ili?“
„Ke oni malpermesu al ili“, diris sinjorino la doktoredzino.
„Sed, karulino, por tio ni ja ne havas la rajton“, la kuracisto diris.
„Nu, mi ĝin opinias vere tre maldeca kaj principe por Minjo, kiu ĉiam sidas tie sub la cipreso; ĉu vi ne...“
La kuracisto ne aŭdis, sed estis jam for.
Tiu ĉi specimeno de geedza interparolo koncernis kvinon da knaboj ok- ĝis naŭjaraj, kiuj troviĝis je kvaronhora distanco de Kampvidejo kaj opiniis, ke en tiu brogevarmega posttagmezo estas multe pli freŝe en la akvo de la kanalo ol en siaj vestoj.
„Via plej aĝa filino“, diris Bruis, kiam li estis sola kun sinjorino Deluw, „ŝajnas multe ŝati la solecon.“
„Ho jes, sinjoro! mi spertas en mia vivo multe da plezuro de tiu knabino. Ŝi ĉiam sin okupas per ia libro; mi certigas al vi, ke ŝi scias la francan lingvon ankoraŭ pli bone ol mi; ŝi legas la anglan kaj la germanan ankaŭ.“
„Bone,“ sinjoro Bruis diris; „tio estas agrabla. Jes, tie ĉi en Holando estas tiaj bonegaj okazoj por ĉio tio.“
Sinjorino Deluw opiniis, ke tiu ĉi rimarkigo malpligrandigas la meritojn de ŝia idino.
„Multe dependas de tio, sinjoro!“ ŝi respondis, „kiel oni profitas de tiuj okazoj; kaj mia filino studas multe, studadas propradire ĉiam. Ŝia plej granda plezuro estas la studado; kaj ŝi ankaŭ ne sin okupas pri ĉiuj tiuj aferoj, kiuj ordinare plaĉas al knabino de ŝia aĝo.“
Sinjoro Bruis ne ŝatis tiajn knabinojn.
„Kiom da jaroj via filino havas?“ li demandis.
„Dekses jarojn“, diris sinjorino Deluw, levante sian kapon kun patrina majesteco.
„Ipsa flos“, murmuretis sinjoro Bruis.
„Kaj kiel mi diras,“ sinjorino Deluw daŭrigis; „la anglan, francan kaj germanan. Mi kredas, ke ŝi nun denove eliris kun angla libro. Ĉu vi ne vidis ŝin?“
„Mi vidis sinjorinon, kiu sidis leganta sub arbo“, diris sinjoro Bruis, kiu alie ne kutimis nomi deksesjaran knabinon sinjorino; sed li pensis: la anglan, francan kaj germanan, kaj ĉiam legi!
„Ho, tio estas ŝia plej ŝatata loketo,“ sinjorino Deluw diris; „ni fojon aliru al ŝi. Estas malvarmete tie kaj ni povos tie ripozi.“
Ili alproksimiĝis al la plej ŝatata loketo; la filino stariĝis kaj riverencis ankoraŭ fojon por sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw sin sidigis apud sia filino sur la ĝardenbenko, sinjoro Bruis trovis tie seĝon.
„Ni venas tie ĉi iom kunsidi kun vi, Mino. Kion vi jen legas, infano? Certe denove ion anglan?“
„Ho ne, panjo! ĝi estas nur ia libro; mi tiel baldaŭ ne sciis, kiun mi kunprenu; mi vidis kuŝi tiun ĉi. Ĉu Joĉjo reiĝis brava?“
Estis en la mieno de Minjo io de granda maltrankvileco kaj embarasiteco. Ŝi estis, por diri la veron, ne tre bela knabino, ankaŭ pala kaj kun io tre malbela en siaj okuloj, kiuj ĉiam rigardis flanken; plue ŝi havis kvazaŭ nervajn trajtojn en sia vizaĝo, kiuj ne plaĉis al sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw ne insistis vidi la libron. Kiom sinjoro Bruis povis rimarki, ĝi havis tre grandan similecon kun certa verketo, titolita: „Amours et Amourettes de Napoléon“, el kiu sendube deksesjara knabino povis lerni multon edifan.
Kelkajn momentojn la trio tie sidis, dum sinjorino Deluw sole parolis al sia filino por ellogi diraĵojn, kiuj povus aperigi ŝian grandan eminentecon; kaj jen ŝi denove skuis la kapon pro la sin banantaj malgrandaj knaboj kvaronhoron malproksime en la kampo.
„Ho!“ Mino diris, kaj ŝiaj fingroj nerve tremis super ŝia libro, kiun ŝi propradire estis disŝiranta: „Ho! estas malagrablege, ke tie ĉi estas tiel nelibere.“
En tiu ĉi momento ŝia nomo estis vokata per duonretenata voĉo.
„Oni vokas vin, infano!“ sinjorino Deluw diris.
„Ne, panjo“, Mino diris kaj preskaŭ deŝiris la kovrilon de la libro.
Sinjoro Bruis debatis ranunkolojn kaj lekantetojn de la herbo.
„Mino!“ la voĉo vokis en la sama tono; „kial vi nun ne venas? Maljunpaĉjo[23] foriris al la urbo; kaj Jonjo diras, ke karpanjo sidas en la kupolo kun fremdaĉulo.“
Karpanjo rigardis karfilinon. La fremdaĉulo sin tenis, kvazaŭ li tion ne rimarkas, kaj alpaŝinte proksime al la kanalo li ŝajnis dediĉi tutan sian atenton al preterveturanta poŝtŝipo, al kiu li volontege estus alvokinta: „Ekhaltu por pasaĝero“, se li estus havinta siajn surtuton kaj valizon.
La okuloj de sinjorino Deluw elĵetis fajrerojn; sed ŝi ne volis en ĉeesto de la fremdulo „fari scenon“.
„Aŭskultu,“ la voĉo daŭrigis: „ne kapricojn! mi tre bone scias, ke vi tie sidas, sed mi ne kuraĝas veni tien, tie ĉi via seĝeto ankoraŭ staras de la lasta fojo, kaj tie ĉi neniu povas vidi min.“ Ĝi silentis momenton. „Sed estas ja al mi indiferente, se nur la maljunpaĉjo estas for.“
Pof! jen iu desaltis de la ligna muro de No. 32; la arboj bruetis; kaj sur la plej ŝatata loketo de la eminentulino aperis longkreskinta knabo de la aĝo por lerni en gimnazio, kun blua ĉapo kaj ronda kamizolo; kun tre malsaĝa, petola kaj impertinenta mieno.
„Tio estas io alia!“ diris la longkreskinta knabo, tuj kiam li ekvidis panjon Deluw kaj sinjoron Bruis.
„Juna sinjoro!“ diris sinjorino Deluw, tremanta pro kolerego.
„Ĉu Vilhelmo ne estas tie ĉi?“ la longkreskinta knabo demandis, neembarasebla.
„Ne, juna sinjoro!“ sinjorino Deluw respondis, „kaj se li estus tie ĉi, ni ne permesas al Vilhelmo havi rilatojn kun junulo, kiu kuraĝas paroli al mia filino en maniero, kiu ... kiu ... kiu estas, kiel vi faris...“
„Tio estas io alia,“ diris la longkreskinta knabo, „sed ne estas mia kulpo, ke via filino postkuras min. Ŝia seĝeto staras apud la barilo; ĉu ne vere, Mino?“
„Vi estas malnobla knabo,“ Mino diris, mordante siajn lipojn; „mi neniam konis vin, mi ne volas vin koni.“
„Tio estas io alia!“ li denove respondis; ĉar tiu diraĵo estis verŝajne en tiu tempo en la gimnazio inter la kleraj tradukantoj de Livius kaj Virgilius al la ordo, -- kaj sin returnante: „Mian komplimenton al la kuracisto!“
Li pretigis sin fajfante forlasi la scenejon.
En tiu ĉi momento aperis Vilhelmo, „al kiu estis malpermesite interrilati kun tiaj knaboj“.
„Ha!“ la longkreskinta knabo diris, „jen estas tiu brava knabeto, kiu trifoje en semajno sekrete vagadas dum lerneja tempo. Tio estas io alia! Vilhelĉjo, kiel gustas la freŝaj ovetoj el la kokinejo de la laktisto?“
Kaj tirante Vilhelĉjon per la mano la longkreskinta knabo ridis tre kore.
„Mi pensas, ke estas por mi tempo foriri, sinjorino!“ sinjoro Bruis diris sin tenante, kvazaŭ li nenion estis aŭdinta kaj vekiĝis el profunda meditado.
„Salutu vian edzon ankoraŭ tre kore, sed iom malfruiĝas. Dankon pro via afabla akcepto! Via servanto, fraŭlino Deluw; adiaŭ, junaj sinjoroj!“
Kaj antaŭ ol sinjorino Deluw, kiu kompreneble estis „treege konfuzita“, povis ion diri, sinjoro Bruis jam estis forlasinta la plej ŝatatan loketon.
Li rapidis serĉi sian vojon tra la mallarĝaj volvovojoj.
„Ventreto!“ sonis kun incita rido el unu el la per grandaj ringoj ĉirkaŭitaj pomujoj. Sinjoro Bruis sentis tutan sian sangon alflui al sia kapo; ĉar ĝi estis la voĉo de la sesjara knabo, kiu tuj, kiam lia patro estis foririnta, kompreneble estis rompliberiginta sin.
Sinjoro Bruis sin turnis ĉiuflanken por trovi la bubon, sed li ne vidis lin. Tamen li ne povis lasi per sia bambuo fari movon, kvazaŭ li donas al li fortan baton.
Li venis al la pordo, sed, ĉar li estis nekonanta la sekretojn de la seruro, daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li sukcesis ĝin malfermi, en kio kompreneble liaj rapidemo kaj mallerteco lin malhelpis; dume la knabo en la pomujo, kun ĉiaspeca ŝanĝo de voĉo, ripetadis lian universitatan kromnomon.
„Dank’ al Dio!“ sinjoro Bruis diris el la fundo de sia koro, kiam li estis trairinta la Meester-Jorisaleon, kun la firma intenco rapidi al la unue renkontita hotelo en la urbo, kiun mi neniam nomos. Li ĝuste ankoraŭ ne multe malplivarmiĝis.
* * * * *
„Kaj nun pri via amiko, doktoro Deluw!“ sinjorino Bruis demandis, kiam ŝia bonkora edzo, ok tagojn poste, sidis apud ŝi elripozante de la laciĝoj de la vojaĝo, sin refreŝigante per granda glaso da rejna vino kun muĝanta faĥinga akvo kaj sukero.
„Ĉu oni vin tie agrable akceptis? Ĉu li ne estis ĝojega vin vidi? Ĉu li havas amindan edzinon kaj belajn infanojn?“
„Mia amiko Deluw, edzinjo! havas tre belan teĝardenon, edzinon, du filojn kaj du filinojn, de kiuj li spertas en sia vivo multe da plezuro, precipe de la plej aĝa filino.“
Tiam li ankoraŭ fojon kirlis sian grandan glason da vino, faĥinga akvo kaj sukero kaj eltrinkis ĝin en unu trinko.
Piednotoj
[1] Elparolu: Kamera obskura.
[2] Elp.: Sĥorl.
[3] Elp.: Hondsbos.
[4] Bosch = arbaro.
[5] Elp.: Zejpe.
[6] Elp.: Kugras.
[7] Elp.: Marsdip; markolo inter Holando kaj la insulo Texel.
[8] Elp.: Sĥild.
[9] Hol.: patrijshond; germ.: Wachtelhund; fr.: épagneul; angle: spaniel.
La germanoj kaj holandanoj nomas la hundon laŭ ĝia utiligo (nome la ĉaso al perdrikoj kaj leporoj), la francoj kaj angloj laŭ la lando de deveno (Hispanujo). La unuan manieron mi opinias pli logika kaj pli rekomendinda en Esperanto.
[10] Elp. Grut.
[11] Konusforma botelo.
[12] Science: electuarium; fr.: electuaire; angle.: electuary; germ.: Latwerge; hol.: likkepot.
[13] De la salep-tubero, kiel oni nomas la tuberajn radikojn de diversaj specoj de orkido.
[14] Pomspeco.
[15] Hol.: vijfblad aŭ vijfvingerkruid; fr.: quintefeuille; germ.: Fünffingerkraut; angle.: cinquefoil; scienca nomo: Potentilla reptans.
[16] Laŭ Kabe „diakona“ estas religiulo je unu grado malpli alta ol pastro. Sed en diversaj landoj la vorto ankaŭ signifas prizorganto de malriĉuloj de eklezia komuno, en kiu senco ĝi tie ĉi estas uzata.
[17] La domestron kaj lian edzinon en prizorgejo, kiel orfejo, maljunulejo ktp. oni nomas patro kaj patrino.
[18] Hol.: regenten. Tiel oni en antaŭaj jarcentoj nomis la estrantojn kaj administrantojn de institutoj kaj urboj, kaj tiuj „regenten“ estis potencaj sinjoroj, kiuj vere pli regis ol nur administris. Tial mi uzis formon konforman al la originala.
[19] Vulgara esprimo de Korĉjo por: tombo.
[20] Verdire kupolforma unuĉambra ĝardendometo, kiun mi, kiel en la originalo, ankaŭ mallonge nomos: kupolo.
[21] Ĉevaltrenata pasaĝer- kaj transportŝipo, kvazaŭ diliĝenco surakva.
[22] En la holanda lingvo esprimita per la sama prepozicio.
[23] Ĉe multaj popoloj oni ofte titolas iom nerespekte patron, estron, ĉefon, komandanton ktp.: la maljunulo. Ĉar tiu Esperanta vorto havas nenion karakterizan, mi proponas en tiuj okazoj uzi laŭ la cirkonstancoj: maljunpatro (-paĉjo), -estro, -ĉefo, -komandanto ktp.
Notoj de transskribinto:
Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.