Part 2
Tiel okazis al li ankoraŭ tri aŭ kvar fojojn, same kiel en lia sonĝo; la perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj; li tamen ne perdis la kuraĝon; la vidado de la perdrikoj en la malproksimo, kiel ajn incita, persistigis ĝin. Sed tiel lia animo estis priokupita de perdrikoj, ke mi preskaŭ kredas, ke leporo povus laŭlarĝe transiri lian vojon, sen ke li, kiel ajn bona ĉasisto li estis, tion rimarkus krom tro malfrue. Ĉasinte dum kelke da horoj li ankoraŭ fojon ripozis apud loko, kie la hundo trovis fontakvon. La besto, ne kontenta sensoifigi sin, metis sin tutan per sia ventro en la akvon, sed aspektis sekve post tiu refresiĝo denove tiel vive kaj vigle kiel en la frua mateno. Anĉjo imitis la ekzemplon kaj daŭrigis la ĉasadon.
Jam li havis la Bergen-an Arbaron je sia flanko. Subite li vidis la aron denove ekflugi kaj baldaŭ poste surteriĝi. Li urĝe ekpaŝis en tiu direkto. Jam li alproksimiĝis al la loko, kie ili nepre troviĝas! La hundo tenis la nazon kun la plej granda atento laŭ la tero. La espero de Anĉjo ankoraŭ ne estis tiel viva la tutan tagon. Sed subite jen li ekvidas la ĉaslimpalison de la nobelbienmastro de Bergen, kies solĉasrajto etendiĝas ankoraŭ kelke da klaftoj pli malproksimen ol la arbaro. La hundo serĉeflarante jam preteriris ĝin. La tento estis granda. Li ankoraŭ nenion kaptis; post laciga ĉasado de tiom multe da horoj. Plue, li estis glordirinta, ke li kunportos perdrikojn. Kiel prave Zejnjo rifuzos al li la promesitan kison; pli malagrable, kiel forte ŝi ridos lin. Lia nomo ne plu estos Anĉjo la Ĉasisto. La gardisto de la Bergen-a Arbaro iris al Alkmaar. Diĉjo Joosten -- ha, kiel incite li altetenis la perdrikojn! -- iris norden. Kaj tie, eble kvardek paŝojn pli malproksime, la objektoj de lia sopiro, ne, de lia bezono, la belaj perdrikoj, lacaj de la longa irado, kuŝis, kiu scias kiel obstine, ripozantaj en la alta musko.
Li sentis, ke li tremas; la koro batis al li en la gorĝo. La hundo plueniris serĉeflaranta. Li levis la okulojn kaj profunde ĝemis. Nedividebla momento -- kaj li revokis la hundon, kiu malvole obeis. „Anĉjo la Ŝtelĉasisto mi almenaŭ por mi mem ne volas nomiĝi“, li ĝemis.
Li turnis la dorson al la ĉaslimpalison kaj la ĉasteritorion de la sinjoro de Bergen, kaj subite -- kvazaŭ por lin rekompenci -- jen laŭta zumegado! Per la mallongaj flugiloj bruante paro da perdrikoj ekflugis tuj antaŭ li: postrestintoj, kiuj ne estis povintaj sekvi la ĉefgrupon. Je la sama momento lia fingro tuŝis la ekfunkciigilojn; la du pafoj klakis. La unu perdriko tuj falis vertikale; la alia ankoraŭ momenton flugis pluen, turniĝis en la aero kaj ankaŭ falis. Dum Kampeno kaptis la unuan, li iris por preni la alian de la tero. Ĝi ankoraŭ vivis kaj klopodis sin kaŝi en la musko. Sed li kaptis ĝin. Malĝoje kaj plende la besto alrigardis lin per sia malgranda ronda okulo, en kiu la lumo jam duone estis estingiĝinta. Li reenfaligis ĝin. Per tia okulo Zejnjo alrigardis lin en tiu abomeninda sonĝo. La tuta vizio restariĝis antaŭ lia spirito. Kiam li reprenis la perdrikon, la malgranda ronda okulo jam estis kovrita de la griza membrano.
La fatala rememoro estis pasinta, kaj Anĉjo la Ĉasisto daŭrigas gaje la ceteran parton de sia vojo. Li havas, kion li deziris; la por la bontenado de lia reputacio necesaj du perdrikoj pendas sur liaj koksoj. Li ne malmeritis la kisojn de Zejnjo. La reŝargita pafilo ne pezas al li. Tiel li pluenpaŝis tra alta erikaĵo kaj genistaj arbustoj. Kvaronhoron pli malfrue leporo eksaltas kaj preskaŭ la saman momenton ĝi falas per la „pli rapida plumbo ekhaltigita en siaj lertaj saltoj“, kiel la plej poeta ĉasisto de tuta la Holando iam kantis.
„Plej multe ŝatata, kiu venas lasta!“ Anĉjo la Ĉasisto diris. Kaj kontenta pri sia ĉaso li trankvile ekpaŝas al Schoorl.
Estis jam malfrue en la posttagmezo, kaj ĝi estis ankoraŭ laciga suprenirado kaj longa promenado, kvankam la distanco rektalinie ne estis tiel granda. Sed kion signifis laceco? Triumfe li alpaŝos kun la rezultaĵo de sia ĉaso al Zejnjo antaŭ la okuloj.
„Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo?“ malgranda knabo kun paleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj, kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn elstarantajn el la retaĵo de la ĉasaĵujo.
„Jes, Korĉjo-frato!“ Anĉjo la Ĉasisto diris gaje; „mi donos ĝin al vi; sed vi ne frandu de ĝi.“ Li sidigis sin teren kaj, malferminte la ĉasaĵujon, li unue elĵetis el ĝi la perdrikojn, kiujn li estis aranĝinta supre. La knabo kaptis unu kaj rigardis ĝin.
„He, kia grasa!“ la knabo diris. „Kaj kiaj belaj okuletoj!“ li aldonis, tirmalfermante pro infana ludemo unu el la okuloj de la perdriko kaj ĝin antaŭtenante al Anĉjo.
„Lasu la okulojn fermitaj, bubo!“ Anĉjo la Ĉasisto diris ekkolere; kaj denove nubo venis sur lia frunto.
Tiam li pendigis la leporon per la krucigitaj kruroj sur la bastono de la knabo; kaj tiu ĉi, fiera pro sia ŝarĝaĵo kaj sentante sin granda super ĉiuj kamparanaj knaboj de la kombinitaj nobelbienoj de Schoorl, Groet[10] kaj Kamp, rapide malsupreniris kun la besto.
Sed Anĉjo la Ĉasisto kaŝis la du perdrikojn en la plej interna poŝo de la ĉasaĵujo, tiel ke neniu plumeto elstaris. „Mi tenu min ŝercetrompe,“ li diris al si mem, „kaj vidu, kion ŝi faros.“
Tiel li promenis tra la vilaĝo kaj laŭ la sabla vojo, sekrete kalkulante, ĉu estas verŝajne, ke Zejnjo je tiu ĉi horo de la tago estos hejme aŭ ne. Li estis ankoraŭ ne kvindek paŝojn malproksime de ŝia kabano. Jen la arbetaĵo ĉe lia maldekstra flanko bruetis, kaj Zejnjo saltaperis kun laŭta krio por teruri lin. La surdamuta infano sekvis ŝin malrapide.
Anĉjo la Ĉasisto teruriĝis efektive pli, ol Zejnjo povis atendi. Frosta tremo trakuris liajn membrojn. Sed li resinregiĝis.
„Platpoŝe!“ li ekkriis kun rido.
„Tio ne estas vera!“ diris la gaja knabino, „ĉar mi jam vidis la knabon kun la leporo. Sed kie estas la perdrikoj, Anĉjo?“
„Mi povis kapti neniun!“ diris Anĉjo la Ĉasisto; sed li sentis, ke lia mieno lin perfidas. „Vere, Zejnjo!“ li aldonis, kiam ŝi rigardis lin nekrede.
„Ĉu vere, kamarado?“ ŝi diris kaj kaptis la ĉasaĵujon por sin konvinki.
Sed li tiris al ŝi la ĉasaĵujon el la kara mano kaj ŝovis ĝin kun furioza movo sur sian dekstran flankon. La knabino ridis kaj antaŭ li pretersaltis por tamen rigardi en ĝin. Pafo sonegis, la hundo ekbojis; kaj Zejnjo kuŝis sanganta apud liaj piedoj.
Dum la subita movo por ŝovi la ĉasaĵujon sur sian alian flankon, unu el la malgrandaj maŝoj de la reto estis kaptinta la ĉanon de la maldekstra tubo, levinta la pafilon kaj ellasinta la pafon.
Anĉjo la Ĉasisto kaj la du knaboj staris ŝtoniĝintaj; sed la surdemuta infano la unua rekonsciiĝis. Kolerege ĝi atakis Anĉjon kaj mordis en lian brakon. La pafilo estis falinta teren. Subite la malfeliĉa ĉasisto sin klinas kaj kaptas ĝin ĉe la tenilo; sed forta mano kaptas la tubfinon kaj ŝirforprenas ĝin de li. Estis alkurinta kamparano, kiu nun pafmalŝargis la pafilon en la aeron. La duona vilaĝo alkuras kaj premkolektiĝas ĉirkaŭ la kadavro de Zejnjo kaj ĉirkaŭ la malfeliĉegulo, kiu volas rehavi sian pafilon kaj en muta furiozeco baraktas kun la ĉirkaŭstarantoj.
Por Zejnjo oni povis plu fari nenion. Ĉiu scias, ke pafo el grajnoj elapude faras pli gravajn vundojn ol kuglo, ĉar ĉiu grajno faras apartan, kaj la kvanto da plumbo estas nekompareble pli granda. Sed ankaŭ la pafo trafis la karan knabinon ĝuste sub la koro. Priplorata de tuta Schoorl ŝi ripoziĝis sub „la verdaj arbetoj“ de la tombejo. La maljuna avino kaj la surdamuta infano estis perdintaj ĉion.
La malfeliĉa Anĉjo la Ĉasisto eniĝis en stato de gravaj febroj, en kiu li senĉese deliris kaj furiozis. En la nokto, kiam Zejnjo estis enterigita, li ŝteliris for de sia ekdorminta gardanto kaj elgrimpis tra la fenestro. La gardisto de la Bergen-a Arbaro, malfrue hejmenvenante, vidis lin en la lunlumo supre sur la duno, laborantan ĉemizevestitan. Li aliris al li. Anĉjo ne rekonis lin.
„Junkro!“ diris la malfeliĉulo ektime kaj mallaŭte: „mi entombigas ŝin. Tuj venos la maro.“
Kaj li kovris per sablo unu el la perdrikoj, por kiu li estis fosinta kavon per siaj fingroj.
La postan vesperon li estis mortinta.
LA MALJUNULEJANO RAKONTAS SIAN HISTORION
(Fragmento el „La familio Stastok“)
Tri tagojn mi estis pasiginta ĉe la familio Stastok, kaj en tiu tempo mi tre amikiĝis kun Korĉjo. Kelkajn fojojn li akompanis min tra la urbo por montri al mi la vojon, kiam mi havis aĉetojn farotajn, kaj, ĉar li kiel multaj maljunaj homoj estis babilema kaj mi iafoje tiun malbonan econ komunehavas kun multaj maljunaj homoj, ni ofte estis kune elbabilintaj multe. Korĉjo estis simpla, brava, bonanima vireto. Li havis malklaran rememoron pri sia patro, kiu estis brosisto kaj portis grandajn arĝentajn bukojn sur siaj ŝuoj. Escepte la bukojn li plu memoris pri li nenion krom lia morto, kaj kiel li kun granda funebra ĉapelo kaj longa blanka kravato iris post lia kadavro; kaj kiel, kiam li venis hejme, nigra tuko pendkovris la spegulon; kaj kiel li je tiu okazo povis manĝi tiom da raspitaj bulkoj, kiom li volis; kaj kiel tie ĉeestis longa onklino, kiu trinkis tiom da blanka vino, ke dika onklo diris: „Vi ne ricevos plu.“ Sian patrinon li neniam konis. La dika onklo kondukis lin al la Orfejo; tie li lernis la ortografion, kaj tiam oni servolernigis al li la ĉarpentmetion; sed li estis tro malforta por tiu laboro, pro kio oni lin dungigis ĉe apotekisto por lavi boteletojn kaj piŝti; okupo, kiu ĝuste ne estas riĉa je brilaj perspektivoj. Dekkvin jarojn li tie servadis, sed, ĉar li povis legi nur tre malmulte kaj li ofte en unu fojo devis disporti du tridecilitrajn botelojn, tri infanbotelojn, „amplet“-on[11], elektuarion[12] kaj paketon da pulvoroj, fine fojon okazis al li, ke li alportis la saleppocion[13] al iu, kiu havis mallakson, kaj kontraŭe la pulvorojn kun rezino de jalapo al sinjorino, kiu suferis pro lakso, post kio li, ĉar ne sufiĉe legoscia, estis maldungata. De tiam li estis kurservisto por kontoro kaj poste domservisto ĉe diversaj homoj, el kiuj iuj estis mortintaj kaj aliaj monruiniĝintaj; kaj ĉar li, okaze de la granda ordoforigo de prizorgatoj, estis tro maljuna por esti sendata al Frederiksoord, la Orfejo fine transdonis lin al la Maljunulejo. Kaj nun en sia maljuna aĝo li estis ankoraŭ uzata de mia onklo kaj de kelkaj homoj samspecaj por la ŝmirado de ŝuoj, la senpolvigado de vestoj, forportado de la gazeto kaj, unuvorte, por la farado de malpli gravaj komisioj. Tio, kio laŭ la informoj de mia onklo plej multe malhelpis lian karieron, estis liaj ekstrema malruzeco kaj al tio proporcia homtimeco.
Krom la malantaŭa ĉambro kun la alta fenestro, kiu flanken elstaris malantaŭ la domo de la najbaro kaj post kiu troviĝis la kuirejo, estis en la domo de Petrus Stastok Senior ankoraŭ malantaŭa ĉambro, en kiun mi intencas vin poste konduki, nomata ne senprave laŭ malgranda ĝardeno, en kiun ĝi enrigardigis, ĝardenĉambro. Elirinte tra la kortpordo oni unue renkontis specon de trotuaro el flavaj brikoj, larĝa proksimume tri paŝojn, kaj se oni tiam paŝis trans altan randon el surflanke starantaj bluaj brikoj, antaŭ kiu transe estis metitaj tri piedskrapiloj, oni subite troviĝis en la malgranda elizeo de mia onklino. Oni tie vidis grandan pomujon, sur kiu iufoje verdiĝis pli ol dekduo da „rejnet“-oj[14], kelkajn rozbedojn, ĉirkaŭ kiuj en printempo devis flori rondo da flavaj krokoj, pli ol unu seringarbon, du citizojn, ĉerizujon kaj je unu flanko sur la muro vinberujon kaj je la alia flanko moruson. La vojoj estis borderitaj ne de ordinara herbo, sed de ruĝaj kaj blankaj lekantetoj kaj plumbago. Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo staris florantaj diversaj potoj kun asteroj kaj dalioj; kaj en la malantaŭo estis verde kolorigita laŭbeto kun kvinfolio[15], lonicero, raŭpoj kaj araneoj. Apud ĝi staris la fabriko, al kiu estis alkonstruita kontraŭ la laŭbo malgranda barako kun malgranda korteto, sur kiu Korĉjo plenumis sian hejmlaboron, ĉirkaŭita de malalta barilo.
En tiu ĉi laŭbeto en sabata mateno post la matenmanĝo mi kun libro sub la brako serĉis la sunlumon. Kial mi ne malfermis la libron, tuj evidentiĝos.
Apenaŭ mi estis per mia poŝtuko batinta la polvon de la benko de la laŭbeto kaj, komforte sidante kun la okuloj direktitaj al la baraketo, la korteto kaj la barileto, ĝuanta pro la penso, kiel bone ĉio ĉe geonkloj estas farbkovrita, kiam la kortpordo malfermiĝis kaj Korĉjo aperis. Ĉar li devis trapaŝi la tutan ĝardenon por veni al la destinita loko kaj li portis sur la ŝultroj preskaŭ sepdek jarojn, mi havis sufiĉe da tempo rimarki, ke io ne estas en ordo. Li komencis preskaŭ faleti pro la brikrando, kontraŭ kiu li ŝajnis ne esti sin gardinta, kvankam li de jaroj devis ĝin transpaŝi ĉiujn matenojn je la duono de la deka; li lasis treniĝi en la sablo la dimanĉan frakon de mia onklo, kiun li portis sur la brako, kaj antaŭ ol li estis preteririnta la pomujon, la broso, kiun li tenis en la mano, du fojojn falis. Kiam li venis pli proksime, mi vidis, ke liaj vangoj estas tre palaj kaj velkaj sub lia ne tre bonzorgita barbo; tuta lia vizaĝo estis malserena; liaj okuloj estis senbrilaj, kaj preterirante min li ne diris kiel alie: „bela vetero, sinjoro!“, sed silentante li salutdemetis la ĉapelon kaj faletiris al la korteto. Kun profunda ĝemo li demetis sian jakon tiel, ke li en sia malvasta nigra veŝto kun manikoj vidigis al mi tutan la malgrasecon kaj kurbecon de sia staturo. La ruĝa lada tabakujo, kiu duone elstaris el unu poŝo de la veŝto, restis netuŝita, kaj denove kun profunda ĝemo li pendigis la frakon sur la stablon. Kun ankoraŭ pli profunda ĝemo li prenis la broson, staris kelkajn momentojn enpense frotante kontraŭ la harojn kaj tiam ekbrosis la frakon, komencante kun la baskoj.
„Kiel estas, Korĉjo! Ĉu la aferoj ne iras bone?“ mi alvokis al li. Korĉjo ne ĉesis brosi. Li estis iom surda.
Se oni devas ripeti frazon elparolitan je iom kompata tono, estas tute neeble tion fari per la samaj vortoj. Mi ekstaris, alproksimiĝis paŝon kaj diris iom pli laŭte:
„Ĉu io ne estas en ordo, Korĉjo?“
Korĉjo konsterniĝis; alrigardis min; kaj momenton _daŭrigis_ tiun rigardadon fiksokule; post kio li reprenis manikon de la dimanĉa frako de mia onklo kaj reekbrosis. Larmo kuris laŭ liaj vangoj.
„Fi, Korĉjo!“ mi diris, „tio ne estu; mi vidas larmojn, ŝajnas al mi.“
Korĉjo viŝis siajn okulojn per la maniko de sia veŝto kaj diris: „Estas malvarmeta vento, sinjoro Hildebrand.“
„Eh kion, Korĉjo!“ mi diris, „la vento tute ne estas malvarmeta. Sed io ne estas en ordo! Ĉu vi perdis gazeton?“
Korĉjo kapneis kaj komencis brosi pli obstine ol iam.
„Korĉjo!“ mi diris, „vi estas tro maljuna por havi ĉagrenon. Ĉu oni povas helpe ion fari, amiko?“
La maljunulo strange ekrigardis aŭdante la vorton „amiko“. Ho ve! eble ĝi estis en lia sesdeknaŭa jaro ankoraŭ tute nova por li. Nerva rideto, kiu havis ion teruran, venis sur lia malgrasa vizaĝo; liaj grizaj okuloj unue ekbrilis, poste denove senbriliĝis kaj pleniĝis de larmoj. Lia tuta mieno diris: mi fidos al vi. Liaj lipoj diris: „Aŭskultu, sinjoro! Ĉu vi konas Malgrandan Niĉjon?“
Kvankam mi havas tre specialan amikon, kiu estas baptita Nikolao, kaj pri kiu ne estis neeble, ke Korĉjo fojon vidis lin, mi tamen tute ne povis apliki la nomon Malgranda Niĉjo al menciita Nikolao, ĉar li estas tre „longa blonda knabo“, kaj neniam mi estus volinta kredi, ke menciita Nikolao, kiel ajn neafabla li iafoje povis esti, povus esti la kaŭzanto de la larmoj de maljuna Korĉjo. Mi do respondis, ke mi ne konas Malgrandan Niĉjon.
„Ĉu do sinjoro Petro lin ne montris al vi! La tuta urbo konas Malgrandan Niĉjon. Li ricevas sufiĉe da cendoj“, Korĉjo daŭrigis.
„Sed kia viro li do estas?“ mi demandis.
„Li estas“, Korĉjo diris, „tute ne viro. Li estas pigmeo, sinjoro! pigmeo, tiel vere, kiel mi tie ĉi staras antaŭ vi. Oni povas kun li vojaĝi en foirbudo. Sed li estas malica fiulo. Mi bone konas lin.“
Mi tre deziris iom pli da ordo en la informoj de Korĉjo.
„Li estas el la Domo,“ li rediris post momento da silentado: „li iras sur la strato kiel frenezulo. Li enspezas monon per sia ĝibo. Kiam oni eliras el lernejo, la knaboj inter si kolektas cendojn kaj dancigas Malgrandan Niĉjon. Tiam li saltas ĉirkaŭ bastono precize kiel simio kaj tiam li igas sian ĝibon preskaŭ duoble granda. Mi ne havas ĝibon, sinjoro!“ li sekvigis kun ĝemo.
Prave mi komprenis, ke Korĉjo malpli enviis la ĝibon ol la cendojn, kiujn ĝi enspezigis.
„Mi volus,“ li daŭrigis je malĝoja tono, donante al la frako multe pli fortan strekon, ol estis utila al drapo po naŭ guldenoj: „mi volus, ke mi havus ĝibon. Mi neniom laborus; mi ricevus cendojn; ili ridus min... Sed mi ne drinkus“, li subite diris je alia tono, kaj tiam trankvile prenante la frakon de la stablo kaj ĝin kunfaldante li ankoraŭ fojon aldonis, returnante la frazon: „Ne drinkus mi.“
„Korĉjo,“ mi diris, „kiam vi trairis la ĝardenon kaj kiam mi alparolis vin, vi estis malĝoja, kaj nun ŝajnas, ke vi estas kolera; mi preferas vidi vin malĝoja!“
La maljunaj okuloj denove pleniĝis de larmoj; li etendis al mi siajn velkajn manojn; mi prenis ilin, kiam li hontante pro sia konfidencieco volis ilin retiri, kaj delasis ilin nur post kuraĝiga premeto.
„Oh,“ li diris, „oh, sinjoro tion ne tiel scias; -- sed mi estas -- mi estas multe pli malĝoja ol kolera. Sed Malgranda Niĉjo malbonfaris al mi. Malgranda Niĉjo estas malbona. La homoj,“ li daŭrigis, sin klinante al la ŝuŝmiraĵo, „la homoj pensas iufoje, ke li estas sensaĝa; sed li estas malbona.“
„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, levante turneblan tableton sur fera piedo; „vi iom sidiĝu tie ĉi kaj rakontu al mi detale, kion Malgranda Niĉjo faris al vi.“
„Ĝi ne helpos,“ diris Korĉjo, „sed mi ĝin faros, se vi parolos pri ĝi al neniu. Ĉu sinjoro konas la Domon?“
„Kiun domon?“
„De la diakona[16] prizorgo.“
„Mi vidis ĝin preterirante.“
„Bone. Ĝi estas malbela domo, ĉu ne? malbela domo kun ruĝaj pordoj kaj fenestroj; kaj interne ĉio ruĝa kaj ĉio malluma. Nu; sinjoro scias, ke ni tie ĉiuj estas malriĉaj, ĉiuj tiel malriĉaj, -- mi ne povas ĝin diri alimaniere, precize, mi pensas, kiel sur la tombejo. Mi kaj kelka alia laborenspezas ion, sed tio ne helpas nin. Ni portas ĝin al la patro[17], kaj la patro ĉiujn semajnojn donas al ni poŝmonon. Tio estas bona, sinjoro! tio estas bona. Kiam mi maljuniĝos, mi jam ne laborenspezos unu kupran cendon; sed mi ricevos tamen poŝmonon. Jen,“ li diris, eligante koloran poŝtukon, „tiun ĉi kaj“, frapante sian tabakujon, „kaj tiun ĉi mi aĉetis per mia poŝmono.“
Estis kortuŝe aŭdi homon sesdeknaŭjaran dirantan: „kiam mi maljuniĝos“!
„Niĉjo,“ li daŭrigis, „kiel sinjoro ja komprenas, ricevas ankaŭ poŝmonon. Sed kion faras Niĉjo? Niĉjo faras nenion krom kelkafoje sarki por iu la straton. Niĉjo sin tenas sensaĝa; Niĉjo dancas kun sia ĝibo; kaj kiam li ricevas cendojn de la homoj kaj de la infanoj, tiam Niĉjo promenas ekster la pordegon. Ĉu sinjoro konas la ‚Grasan Viŝilon‘?“
„Ne, Korĉjo.“
„Ĝi estas gastejo en la Leporaleo. Tie Niĉjo trinkas glason da ĝino; ankaŭ foje du kaj foje tri glasojn.“
„Kaj kiam li post tio venas en la Domon?“
„Ho, li havas ĉiajn artifikojn. Li prenas grandan maĉbulon da tabako. Li aĉetas ŝeleton de oranĝo ĉe la drogisto. Iufoje la patro ĝin rimarkas. Tiam oni katenas blokon al lia kruro, ĉar li estas tro maljuna por esti metata sur la punstablon, kaj oni ankaŭ ne povas lin bati sur lia ĝibo; sed kio okazas, kiam li kuras kun la bloko? Tiam li diras al la infanoj: St ... knaboj! Niĉjo estis malbrava. Niĉjo bekprenis greneron; kaj la patro forprenis de Niĉjo ĉiujn liajn cendojn. Vi komprenas, sinjoro, ke li tiam kolektas ankoraŭ pli multe.“
Mi plene komprenis.
„Sed tio estas _liaj_ aferoj,“ Korĉjo daŭrigis, prenante de la tero ŝuon de mia onklo, kiun li devis ŝmiri, sed tuj ĝin remetante, „sed kial estas necese, ke li malfeliĉigas _min_. Ĉu vi scias, kio ĝi estas? Mi rakontos ĝin al vi. Mi havis monon, -- mi havis multe da mono, -- mi havis dek du guldenojn!“
„Kaj kiel vi ĝin akiris, Korĉjo?“
„Kun Dio kaj kun honoro. Mi ŝparis ĝin, kiam mi estis en la apoteko. Kelkafoje, kiam mi portis pocion ekster la urbon, en kampodomon aŭ ĝardenon, la sinjoro aŭ la sinjorino diris: donu al la alportisto dek cendojn, estas malbona vetero. Tiamaniere mi estis kunkolektinta dek du guldenojn. Ne estis permesite en la Domo ilin havi. Sed mi konservis ilin, sur mia koro.“
„Kaj por kio vi ilin konservis? Ĉu vi bezonos tiun monon, aŭ ĉu vi tion faris sole pro la plezuro de la havado?“
„Ho, sinjoro!“ la maljunulejano diris skuante la kapon: „se estas al mi permesite diri, la riĉaj homoj tion ne tute komprenas; la regantoj[18] ankaŭ ne; ĉar ili ne havas zorgojn pro tio. Ĉio iras bone ĉe tiaj homoj, dum la vivo kaj ĉe la morto. Jen, ni estas bone tenataj en la Domo; la Regantoj estas bonaj; en antaŭfasta vespero ni ricevas bulkojn kun butero; post tri semajnoj, kiam estos buĉtempo, la Domo ricevos bovon, mi ne scias de kiu grandsinjoro, kiu delonge estas mortinta. Tiam ni manĝos ĉiuj rostaĵon el hakita viando; kaj la sinjoroj festenos kaj manĝos la bovan langon. Ni havas tie bonan ekzistadon; sed, sinjoro! homo ĉiam pensas pri sia morto.“
„Mi pensas, ke vi post via morto ankaŭ havos bonan ekzistadon, Korĉjo!“ mi diris.
„Mi esperas, sinjoro: en la ĉielo ĉio estas bona; sed tion mi ne volis diri. Mi volis plibonigi mian kadavron, vi sciu!“
„Kio estas tio, Korĉjo?“
„Jen, kiam ni estas mortintaj, oni metas nin sur pajlo kaj oni vestas nin per tolaĵo de la Domo same kiel dum nia vivo, kaj tiam ni iras al la tombejo en la puton[19]; tion mi ne volis. Mi volis, kiam mi estos mortinta, ne porti maljunulejan tolaĵon...“
Li silentis momenton, kaj denove venis la larmoj.
„Mi volis kuŝi en mia ĉerko, mi ne scias, mi diru, kiel mi vidis mian patron kuŝanta en ĝi, kun propra tolaĵo; mi neniam havis propran ĉemizon; unu propran ĉemizon de mortinto mi volis havi.“
Mi estis emociita. Ne parolu al mi pri antaŭjuĝoj. La riĉuloj de la tero da ili havas mil. Tiu ĉi malriĉulo povis ĉion toleri: malluksan manĝon, malmolan liton kaj, laŭ siaj jaroj, malfacilan laboron. Li ne havis propran domon, li estis ne havonta propran tombon; ho, ke li havu almenaŭ la certecon, ke lia finlasta vesto estu lia!
„Sinjoro komprenos!“ li daŭrigis iom raŭke, „ke por tio estis tiuj dek du guldenoj. Tio estis multe tro multe. Sed mi volis ankoraŭ pli; mi volis esti entombigata dece. Mi ne estas kompetenta pri tiuj aferoj; sed mi kalkulis kvar guldenojn por la tolo kaj plue du guldenojn por la homoj, kiuj pretigos mian kadavron, kaj po kvindek cendojn por portloko al dek du portontoj. Ĉu tio ne estus saĝe aranĝita? La asistanto de la apotekisto tiel dokumentis ĝin; la mono estis en papereto; kaj ĉio en leda saketo: tiun mi havadis tridek jarojn sur mia koro ... kaj nun ĝi estas for...“
„Ĉu Niĉjo ĝin ŝtelis?“ mi demandis.