El la "Camera obscura"

Part 1

Chapter 1 3,970 words Public domain Markdown

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO

HILDEBRAND

EL LA „CAMERA OBSCURA“

El la holanda originalo tradukis H. C. Mees

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923 ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO Paĝo Antaŭparolo 7 Anĉjo la Ĉasisto 9 La maljunulejano rakontas sian historion 27 Malnova konato 41

ANTAŬPAROLO

La „Camera Obscura“[1] okupas en la nederlanda literaturo unikan lokon. Ĝi estas kolekto de rakontoj kaj priskriboj de delikata kaj ofte sprita spirito, sed havas grandparte tre nacian koloron. Aperinta en la jaro 1839, la majstra verko estas ankoraŭ nun legata kaj konata de ĉiu instruita nederlandano, kaj neniu alia verko atingis tiel ĝeneralan ŝatatecon.

Ĝia aŭtoro, Nikolao Beets (pseŭdonimo: Hildebrand), naskiĝis en 1814 kaj mortis en 1903. Li studis teologion, fariĝis predikisto unue en la vilaĝo Heemstede, poste en Utrecht kaj fine en la sama urbo universitata profesoro teologia.

Krom la „Camera Obscura“ li verkis en siaj junaj jaroj poemojn, certe legindajn, kiuj tamen ne estas tiel ĝenerale konataj, kaj en postaj jaroj pritraktaĵojn pri temoj edifaj kaj literaturaj.

La tri rakontoj tradukitaj de mi: „Anĉjo la Ĉasisto“ (Teun de Jager), „La maljunulejano rakontas sian historion“ (Het diakenhuismannetje vertelt zijn historie) kaj „Malnova konato“ (Een oude kennis) ŝajnas al mi taŭgaj por esti antaŭmetataj al internacia publiko.

La tradukinto.

ANĈJO LA ĈASISTO

La lasta iom pentrinda vilaĝo je la flanko de la okcidenta marbordo de Holando estas sendube la malriĉaspekta Schoorl[2]. Ĝi situas ĉe la malsupro de la dunoj tie, kie ili havas sian plej grandan larĝon por subite interrompiĝi ĉe Kamp, ne donante al la tero sian ŝirmon ĝis Petten kaj formante tiun grandan malplenon, kiu necesigis la famekonatan Hondsbosch-an[3] kontraŭmaran ŝirmdigon, por kies konservado estas neeviteblaj tiom multe da palisaĵo kaj tiom multe da manĝoj. Same kiel en la apuda Bergen frapas tie ĉi la promenanton la agrabla rigardaĵo de la alta duna deklivo surkreskita de densa arbetaĵo kaj malvarmetaj boskoj; kaj de la nobelbieno, kiu nombras inter siaj posedintoj Borselen-ojn, Brederode-ojn kaj Nassaŭ-ojn, ĝis nia malgranda Schoorl, oni iras, laŭ ĉarme kurbiĝadanta sabla vojo, je ambaŭ flankoj ĉiam en la ombro de kverkoj, ulmoj, betuloj kaj diversspeca arbaĵo, preter kies trunkoj tie ĉi kaj tie la klara dunakvo sin pluentrudas en volviĝantaj riveretoj, kaj inter kiuj ambaŭflanke de distanco al distanco sin montras la malgrandaj kabanoj de la loĝantoj, je la okcidenta flanko ne malofte duone enterigitaj en la duno kaj supre grizaj pro florantaj muskoj kaj tubera fungaĵo.

Je la fino de tiu agrabla piedvojo la verda pinta tureto de Schoorl alten elstaras, de supre rigardanta al la efektiva vilaĝo kaj ĝiaj multaj grenkampoj, kie estas rikoltata la grio, apartenanta al la famaĵoj de la vendejo de Alkmaar. Kiu trapromenis tiujn ĉi ravetajn boskaĵojn, kaj, refreŝiginte sin unue en la malvarmeta ombro kaj poste en la sola gastejo de la vilaĝo, tiu unue finkalkuliĝu kun arbaĵo; ĉar lin atendas nenio alia ol la Hondsbosch[4], kio tute ne estas arbaro, poste „de Zijpe“[5], la plej granda senakvigita ebenaĵo de Okcidenta-Frislando, kaj poste la dezerto de „het Koegras“[6], ĝis kiam li staras ĉe Helder, rigardante en la „Marsdiep“[7] kaj vidante je la orienta flanko malklare aperi la insulon Texel, pri kiu vojaĝintoj certigas, ke tie ekzistas beleta arbareto inter „den Burg“ kaj „het Schild“[8], bagatela restaĵo de praarbara belegeco.

En la lastaj tagoj de septembro de 183* en tre frua mateno, ankoraŭ antaŭ ol la suno leviĝis, la malgranda pordo de unu el la supre priskribitaj kabanoj je la dunflanko apud Schoorl malfermiĝis kaj sur la sojlo sin montris juna viro, kiu kun atento konsideris ĉielon kaj ventodirekton. Bela brunmakula perdrikhundo[9] jam estis saltinta trans la malsupran pordon tuj kiam la supra pordo estis malfermita, kaj nun kun konebla plezuro ĝi sin rulis antaŭ liaj piedoj en la sablo aŭ saltis kontraŭ liajn genuojn kaj tiam por momento ekkuŝis kun la antaŭaj kruroj etenditaj kaj la kapo inter ili, por momenton poste denove eksalti, mallaŭte kriaĉante kaj efektivigante ĉiujn sonojn kaj figurojn de ĉashundo, kiu havas plezuron. Entute ne ekzistas besto, kiu estas pli facile amuzebla kaj malpli baldaŭ satamuzita. Lia mastro nur bezonas kapti la pafilon, kaj tiu ĉi movo tuj aperigas antaŭ la ekflamigita imago de la hundo la plej belegajn perspektivojn de ĝuo kaj feliĉego, pri kiuj mi estas konvinkita, ke la nomitaj ĝojsignoj estas nur malfortaj pruvoj kompare kun la sento, kiu tratiklas ĝian vilan bruston kaj tiel estas, malgraŭ ke ĝi tre bone scias, ke por ĝi ĉiuj plezuroj de la tago konsistos en kurado, starado, pelado kaj alportado, ne povante iam aŭ iatempe havi kelkan esperon al la plej malgranda parto de la akiraĵo.

La juna ĉasisto -- ĉar li estis iu -- en sia eluzita verda kamizolo, kun la malnova ĉasaĵujo kaj la malnova grajnujo kruce sur ambaŭ ŝultroj, la pantalono en la botoj, la verda drapa ĉapo oblikve surmetita kaj la mallonga duobla ĉaspafilo kun la verda, dependanta ŝnuro sub la brako, aspektis tre pitoreske. Li estis granda kaj fortika, blonda keltido, kaj lia sunbrunigita vizaĝo tiom pli rimarkigis la helan bluon de liaj okuloj; sed en tiu ĉi momento, kiam li rigardis unue la ĉielon kaj poste ĉirkaŭ si, ili havis malgajan esprimon.

„Kviete, Kampeno!“ li ekkriis, kaj ŝajnis, ke kvazaŭ tedas lin la ĝojaj saltoj de la besto, kiu ne obeis tiun ordonon, sed plue maloportunis liajn genuojn kun la sama gajeco, dum li fermis la pordon. Li donis al Kampeno piedfrapon.

La besto malfiere forpaŝis kun la vosto inter la kruroj kaj kriaĉis.

„Nu do venu, Kampeno!“ rediris la ĉasisto, montrante penton, kaj karesante ĝian kapon li aldonis: „Ĉu vi estas kulpa, ke la mastro malbone sonĝis?“

Li prenis la vojon al la vilaĝo.

Se la infanaro de Schoorl estus vidinta sian Anĉjon la Ĉasiston -- ĉar tiel ĉiuj nomis lin -- iri tiun fruan matenon, ĝi apenaŭ estus kredinta siajn okulojn. Ĉar neniam lia okulo rigardis tiel malĝoje, neniam tiel teren; neniam lia paŝo estis tiel malvigla kaj indiferenta. Inter ili li estis konata kiel la plej bonhumora fraŭlo de la vilaĝo, kaj, kiam li aŭ mistifikis la infanojn kaj scivolajn knabojn per mirindaj ĉasmensogoj aŭ al la junaj knabinoj faligis malvarmajn plumbograjnojn en la koltukon aŭ la maljunulinojn apud la ŝpinilo gajigis per siaj gajaj ŝercoj, ĉiam ĝi ŝajnis veni el lia koro, el lia senzorga kaj gaja kaj malpeza koro. Kaj tamen Anĉjo la Ĉasisto apartenis al tiuj konstitucioj, ĉe kiuj la gajeco ŝajnas esti malpli propreco ol fakulto de la animo, kaj sub tiu viva rivereto de lia bonhumoreco, en kiu ŝajnis respeguliĝi nenio krom lumo kaj floroj, troviĝis fundo de seriozeco kaj malgajeco. Al ili li ne malofte fordonis sin en la soleco, kaj bagatelo povis lin meti en tiun staton. Tiam li estis senkuraĝa kaj melankolia. Tiam li pensis, sen rimarkebla transiro, al sia patrino kaj sia patro, kiujn li vidis morti, kaj „al la verdaj arbetoj“ de la tombejo; tiam li vidis por si mem nenian alian perspektivon ol de malriĉeco kaj nesufiĉeco; ĝis kiam la ĉeesto de homoj lin vekis el la revado kaj li estis denove la gaja, ŝercanta Anĉjo la Ĉasisto de ĉiam. La ĉaso estis la ĝojo kaj ĝuo de lia vivo, kaj de la mezo de septembro ĝis la unua de januaro li ĝuis plej vere. Kun la plej gaja mieno en la mondo li ĉiun matenon iris en la kampon antaŭ sunleviĝo; sed strangaĵojn li povis pensi dum la longaj solecaj promenadoj, kun la pafilo en la mano kaj neniu ĉirkaŭ li krom lia fidela Kampeno. Ŝajnis, ke hodiaŭ estas okazonta multe da ĉagrena por liaj kapo kaj animo, ĉar malrapida kaj malvigla jam estis la komenco.

Lia vizaĝo tamen ne malmulte sereniĝis, kiam li ekhaltis apud malgranda dometo, kiu ĉe lia dekstra flanko duone sin kaŝis inter la arbaĵo. Li aŭskultis ĉe la kovrita fenestro. Unu momenton li ŝajnis heziti; tiam li kuraĝiĝis kaj frapetis per la brunaj manartikoj du, tri fojojn kontraŭ la malnovan fenestrokovrilon. Sono, kvazaŭ oni alimetas seĝon, respondis tiun ĉi signalon.

Li ridetis.

„Mi havos ilin!“ li vokis laŭte.

„Bone“, respondis belsona virina voĉo, kiu ŝajnis veni el la profundo.

Ankoraŭ momenton li restis, kaj malrapide la rideto malaperis de liaj lipoj kaj lia vizaĝo reprenis la ĵusan malgajan mienon. Li levis la kapon kaj ne vidis la hundon.

Li fajfis mallaŭte. Kampeno estis pli proksima, ol li estis pensinta, kaj saltaperis el la alta cerefolia foliaro, sub kiu, tuj apud la kabano, malgranda duna rivereto kaŝiĝis.

„Diabla hundo! ĉu vi jam nun devas trinki?“ li grumblis malkontente. Sed tuj ŝanĝiĝante li diris al si mem: „Se Zejnjo scius, ke mi estas malkontenta al la hundo! Mi meritas esti hodiaŭ malbonŝanca.“

Malfeliĉa konvinko por ĉasonto.

Nun Anĉjo la Ĉasisto plirapidigis siajn paŝojn kaj atingis la vilaĝon.

La hundo ŝajnis rigardi la fruktokampojn kiel por ĝi destinitajn kaj malproksimiĝis dekstren. Li revokis ĝin.

„Ĉi tien, Kampeno!“ li diris afable: „vi devas iri supren, amiko. Ili ankoraŭ ne bezonas la stoplojn; en la dunoj estas ankoraŭ sufiĉe por manĝi.“ Kaj li turnis sin maldekstren.

„Ĉu vi volas esti supre, Anĉjo?“ demandis viro, kiu ŝajnis ankaŭ jam esti ellitiĝinta kaj subite aperis vestita per griza kamizolo kun ĉasbutonoj, kun bastono en la mano kaj kun ĉapelo ĉirkaŭita de verda rubando sur la kapo.

„Jes, Joĉjo!“ la ĉasisto respondis: „oni nun estas ankoraŭ tro multe laboranta sur la sablaj grundoj.“

„Vi parolas veran vorton“, diris la gardisto de la Bergen-a Arbaro, ĉar tiu li estis. „Ĉu vi eble volas ekfumi?“ li aldone demandis, afable antaŭtenante al li sian pipon.

„Mi dankas, Joĉjo,“ rediris Anĉjo, „hodiaŭ mi ankoraŭ ne meritis mian tabakon. Vi jam frue estas ĉe la laboro. Ĉu vi sekvas la postesignon de ŝtelĉasisto aŭ pro kio?“

„Ne, kamarado!“ respondis la gardisto. „Mi estas iranta al Schoorldam, mi devas esti en Alkmaar kaj mi kuneveturos kun Jaĉjo. Bonŝancan ĉason!“

„Bonan dankon!“ diris la alia. Kaj sekvata de la hundo li proksimiĝis al la duno kaj faris al si vojon tra la arbetaĵo, malseka de la nebulo kaj el kiu milo da senvaloraj paseroj ektime ekflugis, kaj li supreniris.

Atinginte la supron de la monteto li rerigardis de supre al la vilaĝo. La suno ekatingis la horizonton kaj jam elsendis siajn unuajn radiojn. La aŭtuna nebulo ekbrilis kun ĉiuj tiuj koloraj nuancoj, kiuj ŝajnigas, kvazaŭ la ĉielarko estas malsupreniĝinta sur la teron; la kruco de la tura pinto ekbrilis, kaj la gutoj, kiuj tremis sur la pintoj de la densaj folioj, alprenis sian poezian similecon al brilantaj juveloj. Lia okulo serĉis la loketon, kie la kabano de Zejnjo kaŝiĝis sub la arbaĵo. Nenio tie movis sin, kaj ankaŭ en tuta la vilaĝo ĉio estis ankoraŭ en tomba silento; kelka koko kriis; kelka hundo malrapide elrampis el sia ejo; sed neniu homa estaĵo sin movis. Sole li vidis, sur ia rekta piedvojo al Schoorldam, la ĉasgardiston, kiu daŭrigis sian vojon rapide paŝante.

„Ĉiuj ankoraŭ dormas,“ Anĉjo la Ĉasisto diris al si mem, „kaj Zejnjo certe ankaŭ denove ekdormetis. Ĉu ili ĉiuj sonĝas?“ -- „Malsaĝaĵo!“ li daŭrigis kaj elpoŝigis sian trinkbotelon kaj sin tenante, kvazaŭ li altrinkas la hundon: „Je la morto de la unua, Kampeno!“

Post tio li streĉis ambaŭ ĉanojn de sia dutuba pafilo kaj komencis trapaŝi la ĉasejon.

En tuta Schoorl kaj Bergen ne ekzistis pli bona ĉasisto ol Anĉjo. Li apartenis al tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj estas preskaŭ tute trafcertaj. „Ĉu vi scias, kio kaŭzas,“ la maljuna Korĉjo iam diris, kiam li kun kelke da kamparanoj sidis antaŭ „La Ruĝa Leono“ sur la bierbenko kaj Anĉjo preteriris ŝarĝita per peza ĉasakiraĵo, „ĉu vi scias, kio kaŭzas, ke Anĉjo la Ĉasisto, se du perdrikoj suprenflugas, unu antaŭ li kaj la alia post lia dorso, tamen kuŝigas ilin ambaŭ?“ -- „Ĉar li havas duoblan pafilon“, oni respondis. „Ne amiko!“ Korĉjo diris, „ĉar li estas duobla homo.“ Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro da ĉasistoj sole kulpigas, se ili venas hejme kun malplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li kvankam ne hejmenportis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu neeltrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj.

La por ĉasisto tiel belsona streĉoklako de la ĉanoj de lia pafilo, la gaja sunlumo ŝajnis forpeli la malgajecon de Anĉjo la Ĉasisto kaj kuraĝigi lin; la cirkonstanco, ke li efektive atingis la ĉasejon, ekscitis lian spiriton. Kampeno vigle saltis al li antaŭe kaj jam baldaŭ komencis tre serioze per la nazo serĉeflari laŭ la tero.

„La hundo jam nun komencas labori,“ diris Anĉjo; „tio iros bone.“

Ankaŭ ne daŭris longe, ke timema leporo eksaltis. La du pafoj fariĝis, unu post la alia. La hundo ekbojis; la leporo estis libera.

„Diable, kio nun?“ ekkriis Anĉjo la Ĉasisto, kaj li ĵetis la pafilon teren. Miregante li postrigardis la longorelulon, kiu neniuloke estis vundita kaj, persekutata de la hundo, trarapidegis la ebenaĵon, ĝis kiam ĝi malaperis post la alia flanko de la duno, kie Kampeno furioze kaj kun senĉesaj ekbojoj ĝin postkuris, sed pli kaj pli postrestis.

Li fajfe revenigis la hundon kaj reŝargis.

„Mi ja supozis, ke mi estos malbonŝanca!“ li ekkriis. „Nu, ĝi estis nur leporo! Senbrue, Kampeno!“ Kaj li daŭrigis sian vojon.

„Ĝi estis nur leporo“, Anĉjo la Ĉasisto diris; sed kion do li volis? Mi iom rakontu al vi pri Zejnjo kaj vi komprenos.

Mi ne komencos dirante, ke Zejnjo estis la plej bela el ĉiuj knabinoj de Schoorl; ĉar tia diro esprimas jen nenion, jen tro multe kaj estas en ĉiuj okazoj ĝistede uzita. En mil rakontoj la knabino ĉiam estas la plej bela de la ĉirkaŭaĵo. Sed certe ŝi estis ĉarma infano, pli gracia kaj pli delikata ol la plimulto de la kamparaninoj, kaj kiu dum la semajno vere ne bezonis porti la dimanĉan arĝentan kapornamaĵon por aspekti treege ĉarme. Ŝi estis orfino kaj la subteno kaj konsolo de maljuna avino kaj de surdamuta frateto proksimume dekjara. Tiu ĉi trio kune konsistigis la malgrandan mastrumaĵon de la kabano sub la arbaĵo. Kaj krom sian avinon kaj la malfeliĉan infanon Zejnjo amis neniun pli ol Anĉjon la Ĉasiston, kaj se ŝi estus havinta tian koron, ke ŝi povus iam aŭ iafoje pensi pri la morto de sia avino, ŝi eble estus facile povonta imagi al si fariĝi la edzino de Anĉjo la Ĉasisto. Laŭ la nuna stato de la aferoj ŝi ŝercis kun Anĉjo kaj Anĉjo kun ŝi, kiom ili povis, kaj plia progreso ne fariĝis. Sed la maljuna avino volonte aŭdis Anĉjon ŝerci, kaj la surdamuta infano estis treege feliĉa, kiam li vidis lin alproksimiĝi kaj kiam li instruis lin konstrui kaptilojn el ŝtonoj por kapti paserojn; kaj Zejnjo rigardis Anĉjon per grandaj, klaraj, malhelbluaj okuloj tre afable, kiam li helpis la knabon kaj ludbalancis lin sur sia genuo, ĝis kiam li pro ĝojo faris la solan sonon, kiun li povis eligi. Kaj vespere, kiam Anĉjo foriris hejmen, povis okazi, ke liaj lipoj tuŝis ŝian blankan vizaĝeton (kaj vere ne pli); kaj la „dormu bone, Anĉjo!“ estis tial ne malpli afabla.

Sed hieraŭ vespere Zejnjo ŝerce tre mokis lin, ĉar jam estis la sesa tago de la ĉassezono kaj, kvankam Anĉjo hejmenportis multajn leporojn, li pafkaptis ankoraŭ ne unu perdrikon.

„Ne, Anĉjo-frato!“ Zejnjo diris, „harulojn vi povetas, sed plumulojn vi ne povas trafi; ili estas por vi tro ruzaj, amiko!“

„Kiom da perdrikoj vi volas, ke mi morgaŭ alportos al vi?“ Anĉjo demandis.

„Mi ne ŝarĝos al vi tro peze, knabo!“ respondis Zejnjo. „Pafu da ili du, kaj mi kredos, ke vi ankoraŭ kapablas.“

„Ĝi okazos, Zejnjo!“ ekkriis la ĉasisto, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. „Ĝi okazos laŭ viaj vortoj, aŭ mia nomo ne plu estos Anĉjo la Ĉasisto!“ Kaj li tiris ŝin al si.

„Kviete, Anĉjo!“ ekkriis la knabino; „ne sensencaĵon. Kisi? Ĉu vi malsaĝiĝis? Unue alportu perdrikojn, tiam eble estos konsiderinde. Fi, knabo, ne malsaĝaĵon!“ Kaj ŝi ridegis por pli akcentigi la seriozan admonon.

„Tre bone,“ respondis la amanto, „sed mi havas proponon, Zejnjo: donu al mi kison antaŭpage; kaj se mi morgaŭ al vi ne alportos perdrikojn, vi plu kisu min neniam; sed se mi ilin alportos, ve al via ostaro!“

„Konsentite!“ Zejnjo ekkriis gaje kaj ŝi alpaŝis al li kaj donis al li fortan maninterbaton kaj lasis al si premi kison sur la vangon, ĉe kio ŝia buŝeto sin deturnis iomete malpli ol alie; kaj la surdamuta knabo, kiu tion alrigardis, klinis sian kapon nuken, ĉirkaŭsaltis pro plezuro kaj klakis per la manoj pro la ĝojiga vidaĵo.

Ĉu vin mirigas, ke Anĉjo la Ĉasisto hodiaŭ kun iom da malŝato rigardas leporon kiel „nuraĵon“?

Kaj tamen! Li povis deziri havi la leporon, ĉar pli kaj pli ŝajnis, kvazaŭ li hejmenportos neniom. Vane li jam kelke da horoj vagadis tra la larĝa Schoorl-a duno; tra valoj, kie li ĝis super la maleoloj paŝis en la densa, bruna musko; trans blankajn senkreskejojn, kie la seka ruliĝanta sablo forviŝis liajn paŝojn; laŭ ebenaĵoj, en kiuj saletaj akvoj tratrempis la teron; nenie, por uzi nordholandan ĉasterminon, nenie li „malkovris vivon“. Li tamen rimarkis jen la piedsignon de leporo, jen la sterkon de perdrikoj; sed nek la unua, nek la lastaj sin montris. Li pafis kun certa kolerhumoreco blankan strigon, kiu per siaj facilaj diablaj flugiloj sin levis el arbusta saliko; prenis ĝin kaj malŝate ĝin deĵetis for. Kampeno ankaŭ kaŭzis al li ankoraŭ malspritan elreviĝon, ĉar ĝi staris antaŭ io, kio, kiam ĝi fine ekflugis el la dika musko, evidentiĝis esti ne pli ol ordinara alaŭdo. Kaj tiel pasis malrapide la horoj, kaj la malgajeco de Anĉjo la Ĉasisto revenis ankoraŭ pligrandigita de la laceco kaj de la varmego de la kreskanta tago. Subite estis, kvazaŭ malvarmeta venteto ekestis, kiu refreŝige blovis tra liaj ŝvitaj haroj, kaj kiam li estis suprenirinta ankoraŭ unu altan blankan sablomonteton, li vidis antaŭ si la grandan maron.

La maro ĉiam estas impona vidaĵo, sed kiam oni ĝin vidas sur nepre soleca loko, kun nenio krom la sterila duno maldekstre, dekstre kaj post si, sen kabano sur la bordo aŭ velo sur ĝia ebenaĵo, tiam la rigardado de tiu vasta malplenaĵo estas duoble animtuŝanta. Oni estas okupata de sento, kvazaŭ oni nun efektive staras ĉe la ekstrema limo de la mondo; kvazaŭ oni nun efektive estas la sola postrestanta terano. Frosttremante Anĉjo la Ĉasisto sin sidigis sur la supro de la monteto, malstreĉis la pafilon kaj rigardadis la sunajn ondojn. La hundo ripozis spiregante apud li; ĝia ruĝa lango pendis longa kaj seka el ĝia buŝo. Tie ĉi, apud la plena maro, kaj tamen ne refreŝigo!

Anĉjo la Ĉasisto elprenis pecon da pano kaj kelke da acidaj pomoj el sia ĉasaĵujo kaj dividis ilin kun sia amiko. Ankaŭ li prenis la trinkbotelon por trinki gluton, sed li reportis ĝin de la buŝo.

„Ne“, li diris kun ĝemo. „Oĥ, tiu sonĝo! mi volus, ke mi senmemoriĝus pri tiu sonĝo.“

Li volis deskui de si la premantan sonĝon de tiu nokto, pri kiu ni aŭdis lin plendi jam unu fojon kaj kiu estis la kaŭzo de lia malgajeco; sed la vidado de la maro rememorigis al li detalojn, kiujn li jam estis forgesinta. Baldaŭ li enprofundiĝis en ili tiom pli vive.

Li estis denove, kiel dum la dormo, ĉasanta kun la filoj de la nobelbienmastrino de Schoorl, tamen ne en la Schoorl-a Kampo, sed en la Bergen-a Arbaro. Li portis novan ĉaskamizolon kun sunaj oraj butonoj, kaj Zejnjo estis metinta al li plumon de vira fazano sur lian ĉapon. Subite tri perdrikoj flugis al li antaŭe, sed li ne povis akiri ilin pafatingeblaj; ĉiufoje ili surteriĝis, kvazaŭ por lin inciti; sed tuj kiam li alproksimiĝis, ili kriis, movis la flugilojn kaj flugis pli malproksimen. Fine li volis fari klopodon ilin pafi de tre malproksime, sed lia pafilo rifuzis kaj falis el liaj manoj. Tiam ĉiuj tri perdrikoj kriis trifoje, kaj unu el ili flugis sur la ĉapelon de la junkro, kie ĝi restis sidanta. „Ĉu vi permesas al mi pafi, junkro?“ li vokis. La junkro afable mansvinge jesis. Li celis, la perdriko falis; sed kiam li iris por ĝin preni de la tero, nek la perdriko, nek la junkro de Schoorl estis troveblaj; sed jen kuŝis la sanga kapo de Zejnjo kaj rigardis al li per okuloj de mortinto; kaj kiam li longe ĝin alrigardadis, jen venis subite la maro, kaj la kapo komencis moviĝi sur la ondoj, kaj malantaŭeniĝi, kaj malaperis, kaj reaperis, kaj denove malaperis, ĝis kiam li vekiĝis. Lia koko kriis; la lumo lumis tra fendoj kaj fenestroj. Li vestis sin por la ĉaso.

Kaj nun, kiam li longe rigardadis la maron, la vizio ripetiĝas, kaj la kapo de Zejnjo aperas inter la sunaj ŝaŭmaj sulkoj de la Nordmaro kaj balanciĝas kun la ondoj.

Li deturnis sian vizaĝon de la akvo kaj etendis sin ventromalsupre sur la deklivo de la monteto kun la brakoj sub la kapo. Baldaŭ li ekdormis, kaj la abomeninda rigardaĵo denove ludiĝis antaŭ lia spirito; sed la tuta maro iĝis ruĝa kiel sango, kaj flametoj kaj fajreroj ĉirkaŭdancis sur ĝi kaj svingiĝis laŭ rondoj super ĝi. Subite, jen klakegis du pafoj. Li vekiĝis. Kampeno estis pro la sono rapide ekstarinta kaj jam trotis laŭ la monteto malsupren.

Majeste blua fumnubo leviĝis de post apuda duno, kaj granda perdrikaro ektimigite flugis al ĝi antaŭe. Anĉjo revokis la hundon kaj sekvis la perdrikojn per la okuloj. Ili malrapide malleviĝis je la alia flanko de la monteto kaj kun la vento iris suden. La postan momenton viro aperis sur la supro de la duno kaj ĉirkaŭrigardis, kien ili iris; sed ili jam estis surteriĝintaj. Post tio li trankvile reŝargis sian pafilon, kaj Anĉjo la Ĉasisto vidis, ke li metas paron da belaj perdrikoj en la ĉasaĵujon, unue rigardinte ilin kelkan momenton kun plaĉo.

Ĝi estis Diĉjo Joosten, la sola homo en tuta Schoorl, kiu ne ŝatis lin kaj kontraŭ kiu li havis grandan antipation. Ĉar Diĉjo Joosten estis malnobla knabo, kiu ne malŝatis ligi la metion de ŝtelisto kun tiu de ĉasisto, kaj unu fojon li surprize ekvidis lin metanta en malfrua vespero ŝnurkaptilojn por leporoj, diletaĵo, pro kiu la schoorlanoj havas malbonan reputacion. Cetere li estis malbona ĉasisto, kaj inkluzive la ŝtelado li hejmenportis en ĉassezono ne duone tiom, kiom „la duobla“ Anĉjo, kio rilate al tiu ĉi tre tedis lin.

Tuj kiam Diĉjo ekvidis Anĉjon la Ĉasiston, li duonordone vokis al li:

„Kien ili iris, Antoĉjo?“

„Tion vi devas scii!“ tiu ĉi respondis.

„Ĉu mi do povas rigardi tra la monto?“ malafable diris Diĉjo Joosten. „Ĉu vi jam havas ion?“

„Nek haron aŭ plumon!“ Anĉjo vokis malkaŝe.

„Mi jes“, Diĉjo vokis rikanante; kaj li prenis leporon kaj tri perdrikojn el la ĉasaĵujo kaj triumfe tenis ilin alte.

„Ĉiu siavice, Diĉjo!“ la alia alvokis al li.

„Jes,“ kriis Diĉjo; „kaj vi fojon ne havu vian vicon hodiaŭ, diablido!“

Tiam li malsupreniris la dunon kaj iris sian vojon turnante sin norden.

„Nun al la Postkampo, Kampeno!“ Anĉjo la Ĉasisto diris al sia hundo, kaj en liaj okuloj denove brilis radio de kuraĝo kaj ĝoja rido venis sur lia bruna vizaĝo. Li prenis mallongan gluton el sia trinkbotelo kaj ekpromenis suden.

Li bone gravuris en sia animo la lokon, kie li vidis la perdrikojn surteriĝi. Laŭ ĉia kalkulo ĝi estis tre konata de li ebenaĵo, kiu aspektas kiel malprosperinta ekkulturejo kaj en kelkaj lokoj estas kovrita de malgrandaj boskoj el genistaj arbustoj, rampantaj salikoj kaj pigmeecaj alnaj arbetoj. Sed li direktis sin ankoraŭ pli suden, kvazaŭ li iris preter la lokon, por pafi la perdrikojn kontraŭ la venton. Tiam li proksimigis sin al la ebenaĵo; sed la perdrikoj estis sovaĝiĝintaj, kaj longe antaŭ ol li povis ilin pafatingi, ili ekflugis kaj foriris grandetan distancon sudorienten kaj tie denove surteriĝis.

„Paciencon“, pensis Anĉjo kaj, vane traserĉinte la ebenaĵon, ĉu eble kelka estis postrestinta, li ankaŭ iris en tiu direkto por persekuti la aron.