El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto

Part 2

Chapter 23,966 wordsPublic domain

16. Pasos super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas, kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.

17. Sed la boneco de Dio daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19. Dio en la ĉielo starigis Sian tronon, kaj Lia reĝeco regas ĉion.

20. Benu Dion Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.

21. Benu Dion ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22. Benu Dion ĉiuj Liaj kreitaĵoj en ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion.

PSALMO CXVI.

1. Mi ĝojas, ke Dio aŭdas mian voĉon, mian petegon,

2. ke Li klinis Sian orelon al mi, kaj en miaj tagoj mi vokos.

3. Cirkaŭis min mortaj malsanoj, kaj inferaj turmentoj min trafis; suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4. Sed la nomon de Dio mi vokis: ho, Dio, savu mian animon.

5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas kompatema.

6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li min savas.

7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, ĉar Dio faras al vi bonon.

8. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon de falpuŝiĝo.

9. Mi irados antaŭ Dio en la lando de la vivo.

10. Kun kredo mi diris: mi estas tre mizera.

11. Mi diris en mia konfuziĝo: ĉiu homo mensogas.

12. Kion mi redonos al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de Dio.

14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo.

15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj fideluloj.

16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.

17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi vokos.

18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo,

19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi, Jeruzalemo. Haleluja.

PSALMO CXXI.

1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj, de kie venas al mi helpo.

2. Mia helpo venas de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3. Li ne lasos vian piedon falpuŝigi; via gardanto ne dormetas.

4. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izraelo.

5. Dio estas via gardanto, Dio estas via ombro ĉe via dekstra mano.

6. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la nokto.

7. Dio vin gardos de ĉia malbono, gardos vian animon.

8. Dio gardos vian eliron kaj eniron de nun kaj eterne.

PSALMO CXXXVII.

1. Apud la riveroj de Babilono ni sidis kaj ploris, rememorante Cionon.

2. Sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn.

3. Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, kaj niaj mokantoj ĝojon: "kantu al ni el la kantoj de Ciono".

4. Kiel ni kantos la kanton de Dio sur fremda tero?

5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesiĝu mia dekstra mano;

6. algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj ĝojoj.

7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de Jeruzalemo, kiam ili diris: "detruu, detruu ĝis ĝia fundamento."

8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

PSALMO CXXXIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min esploras kaj min konas.

2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

4. Ĉar ne troviĝas ankoraŭ vorto sur mia lango, kaj Vi, ho Dio, ĉion jam scias.

5. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaubaris min kaj metis sur min Vian manon.

6. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta, mi ĝin ne povas kompreni.

7. Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

8. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.

9. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro,

10. ankaŭ tie Via mano min kondukos kaj Via dekstra mano min tenos.

11. Se mi diros: mallumo min kaŝos,--la nokto fariĝos lumo ĉirkaŭ mi.

12. Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, kaj la nokto lumas kiel tago; mallumo fariĝas kiel lumo.

13. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, formis min en la ventro de mia patrino.

14. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; mirinda estas Viaj kreitaĵoj, kaj mia animo tion bone konscias.

15. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaĵ ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco, kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16. Mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio, kiel granda estas ilia nombro!

18. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19. Mortigu, ho Dio, la malvirtulon, kaj sangaviduloj foriĝu de mi!

20. Ili parolas pri Vi malice kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.

21. Viajn malamantojn, ho Dio, mi ja malamas, kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.

22. Por ekstrema malamo mi ilin malamas; ili fariĝis por mi malamikoj.

23. Esploru min, Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn.

24. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

PSALMO CXLVI.

1. Haleluja. Gloru, mia animo, Dion.

2. Mi gloros Dion en la daŭro de mia tuta vivo, mi kantos al Li tiel longe, kiel mi estos.

3. Ne fidu eminentulojn, homidon, kiu ne povas helpi.

4. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron, kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.

5. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6. kiu kreis la ĉielon kaj la teron, la maron kaj ĉion, kio estas en ili, kiu gardas la veron eterne;

7. kiu faras justecon al la maljuste suferantaj, donas panon al la malsataj. Dio liberigas la malliberulojn;

8. Dio malfermas la okulojn al la blinduloj; Dio restarigas la kurbigitojn; Dlo amas la virtulojn;

9. Dio gardas la emmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon, sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10. Dio reĝas eterne, via Dio, Ciono, por ĉiuj generacioj. Haleluja.

PSALMO CL.

1. Haleluja. Gloru Dion en Lia sanktejo, gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

2. Gloru Lin laŭ Liaj potencaj faroj, gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

3. Gloru Lin per sonoj de trumpeto, gloru Lin per psalterio kaj harpo.

4. Gloru Lin per timpano kaj danco, gloru Lin per kordoj kaj fluto.

5. Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, gloru Lin per bonsonaj cimbaloj.

6. Ĉio spiranta gloru Dion. Haleluja.

La Sentencoj de Salomono

ĈAPITRO II

1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,

2. ke via orelo atente aŭskultos saĝon kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo.

4. se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, serĉegos kiel trezoron:

5. tiam vi komprenos la timon antaŭ Dio kaj vi akiros konadon de Dio.

6. Ĉar Dio donas ŝagon; el Lia buŝo venas scio kaj kompreno.

7. Li havas helpon por la vefemuloj, Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.

8. Li gardas la iradon de la juŝto kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.

10. Ĉar saĝo venos en vian koron kaj scio estos agrabla por via animo.

11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,

12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta kontraŭveraĵon,

13. de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri la vojojn de mallumo,

14. kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, trovas plezuron en la malordo de la malboneco,

15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado deflankiĝis;

16. por savi vin de fremda edzino,--de edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la ligon de sia Dio;

18. ĉar ŝia domo kondukas al morto kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;

19. ĉiuj kiuj eniras al ŝi, ne revenas, kaj ne reatingas plu la vojon de la vivo.

20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj;

21. ĉar la piuloj loĝoŝ sur la tero kaj la senpekuloj restos sur ĝi;

22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

ĈAPITRO III.

1. Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu miajn ordonojn.

2. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de vivo kaj paco.

3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo, skribu ilin sur la tabuletoj de via koro.

4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj homoj.

5. Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton.

6. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, kaj Li ĝustigos vian iradon.

7. Ne opiniu vin saĝa, timu Dion kaj deturnu vin de malbono.

8. Tio ĉi estos saniga por via korpo kaj bona nutro por viaj ostoj.

9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:

10. tiam viaj grenejoj tute pleniĝos kaĵ viaj vinpremejoj superbordigos junan vinon.

11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malŝatu, kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

12. ĉar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras lin, kiel patro filon.

13. Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, kaj la homo, kiu akiris prudenton;

14. ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.

15. Ĝi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

16. Longa vivo estas en tia dekstra mano, riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.

17. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

18. Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis, kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.

19. Dio per saĝo fondis la teron, per prudento Li aranĝis la ĉielon.

20. Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj kaj la nuboj elverŝas roson.

21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo.

23. Tiam vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo ne puŝiĝos.

24. Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos, kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj.

26. Ĉar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.

27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari.

28. Ne diru al via proksimulo: "iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos", se vi havas ĉe vi.

29. Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

30. Ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi malbonon.

31. Ne penu imiti fabemulon kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32. ĉar la devojiĝantojn Dio abomenas kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.

33. Malbeno de Dio estas en la domo de malbonulo, kaj la loĝejon de piuloj Li benas.

34. La mokantojn Li mokas, kaj al la humiluloj Li donas favoron.

35. Honoron heredas saĝuloj, sed malsaĝulojn forportos malhonoro.

ĈAPITRO XXIV.

1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili.

2. Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.

3. Per saĝo koristruiĝas domo, kaj per prudento ĝi fortikiĝas.

4. Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas per ĉia hava grandvalora kaj agrabla.

5. Homo saĝa havas forton, kaj homo prudenta estas potenca.

6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da konsiliĝo.

7. Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.

8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.

9. Malico de malsageco estas peko, kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.

10. Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, via forto estas malgranda.

11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

12. Se vi diras, "ni tion ne sciis",--la esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.

13. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona, kaj freŝa mielo eŝtas dolĉa por via gorĝo;

14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, kaj ekzistas eŝtonteco, kaj via espero ne pereos.

15. Ne insidu, malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo, ne ataku lian ripozejon;

16. ĉar sep fojojn virtulo falos kaj tamen leviĝos, sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.

17. Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;

18. ĉar eble Dio vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, kaj Li returnos de li Sian koleron.

19. Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj kaj ne enviu la malvirtulojn.

20. Ĉar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

21. Timu, mia filo, Dion kaj la reĝon, kun ribeluloj ne komunikiĝu.

22. Ĉar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?

23. Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.

24. Kiu diras al malvirtulo "vi estas virtulo", tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

25. Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, kaj sur ilin venos bona beno.

26. Kiu respondas ĝustajn vortojn, tiu kisas per la lipoj.

27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu ĉion sur via kampo, kaj poste aranĝu vian domon.

28. Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo, ĉar vi trompus per vla buŝo.

29. Ne diru: "Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li: mi redonos al la homo laŭ lia faro."

30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;

31. kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita.

32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, mi rigardis kaj ricevis instruon;

33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj manoj restos kunmetitaj por kuŝado;

34. kaj venos via malriĉeco kiel migranto, kaj via senhaveco kiel viro armita.

La Predikanto

ĈAPITRO I

Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: "Vidu, tio ĉi estas nova"; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste. Mi, Predlkanto, estis reĝo super Izraelo en Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ tio ĉi estas entrepreno venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, plimultigas siajn dolorojn.

ĈAPITRO IV.

Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu kiel li varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos. Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por reĝeco naskiĝis kajtamen estas malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili, kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.

ĈAPITRO V.

Ne rapidu kun via buŝorkaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dlo, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio kolerŭ pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento, kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de Ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj,--tio ĉi estas dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro.

ĈAPITRO XII.

Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ne venis ankoraŭ la tagoj de malbono kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: "mi ne havas plezuron de ili"; dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo. Kiam ektremos la gardantoj de la domo kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantoj tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj: kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo kaj peziĝos la grilo, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto kaj falos la rado en la puton. Kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis. Vanto de vantaĵoĵ diris la Predikanto, ĉio estas vantaĵo. Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris kaj verkis multe da sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis. ĝuste vortojn de vero. La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.