Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Part 3
Gxi estis kompreneble cxagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio cxio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas cxe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, gxi en la vojo cxian pli kaj pli kreskis, tiel ke gxi fine farigxis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus suficxa.
Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la verajxo en la mondo, pri la bonajxo kaj belajxo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj.
Je unu vespero li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas tre mallauxte sur la pordo.
"Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaux li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksterajxo. Cetere la homo estis tre ricxe vestita, li estis videble grava persono.
"Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo.
"Jes, mi tiel ankaux pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi farigxis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Cxu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraux revenos. Mi havis felicxon de l' tago, kian mi estis cxe vi la lastan fojon; mi cxiuflanke farigxis tre bonhava. Se mi volas min elacxeti el mia servado, mi estas suficxe ricxa por tio cxi!" Kaj li eksonigis tutan ligajxon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogxo, kaj metis sian manon en la dikan oran cxenon, kiun li portis cxirkaux la kolo. Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj cxiuj estis veraj.
"Ne, mi ne povas ankoraux retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. "Kiel tio cxi estas ebla!"
"Io ordinara tio cxi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja mem ankaux ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco cxian iris laux viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas suficxe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti ian vi ja devas. Ankaux tiujn cxi landojn mi volis vidi ankoraux unu fojon, cxar oni ja cxian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; cxu mi devas al gxi aux al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!"
"Ha, gxi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Gxi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!"
"Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "cxar mi ne volus resti sxuldanto de iu!"
"Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia sxuldo tie cxi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel cxiu alia! Mi tre gxojas pro via felicxo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio cxi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj cxe la najbaro de kontrauxe!"
"Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante, "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi povas nutri pli ol unu familion!"
"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu vorto!"
"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi plej certe faris lin homo.
"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo; li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si. La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro.
"Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion vidis kaj mi cxion scias!"
"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste . . . "
"Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio cxi estis bona!"
"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.
"Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"!
"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!"
"Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!"
"Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?"
"Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la antauxcxambro".
"Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj? cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?"
"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi donis kasxejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la ombro foriris.
"Mirinde!" diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
"Kiel vi fartas?" demandis li.
"Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras".
"Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo. Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo."
"Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo.
"Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!"
"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine li efektive malsanigxis.
"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso.
"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."
Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaux duone plenumos vian deziron".
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.
Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis tio, ke sxi tro bone vidis, kaj tio cxi estas tre dangxere.
Sxi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol cxiuj ceteraj. "Li tien cxi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauxzon de lia veno,--li ne havas ombron".
Sxi ricevis grandan sciemon, kaj tial sxi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante regxidino, sxi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial sxi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!"
"Via regxida mosxto jam komencis tute sanigxi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi sanigxis: mi havas ombron tute neordinaran. Cxu vi ne vidas la personon, kiu min cxian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona sxtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi ecx donis al gxi apartan ombron. Tio cxi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol cxiuj!"
"Kiel!" pensis la regxidino, "cxu mi efektive sanigxis? Tiu cxi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, cxar nun tie cxi nur farigxas interese. La alilandulo tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tian li forveturos."
Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la regxidino kun la ombro. Sxi estis facila, sed li estis ankoraux pli facila; tian dancanton sxi ankoraux nenian havis. Sxi rakontis al li, el kia lando sxi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed sxi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la regxidino kaj rakonti al sxi tiajn aferojn, ke sxi forte miregis. Li devis esti la plej sagxega homo sur la tuta tero. Sxi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio cxi ree dancis kune, sxi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Cxe la postiranta danco la konfeso de sxia amo sin trovis jam sur sxia lango, sed sxi estis ankoraux tiel prudenta, ke sxi ekpensis pri sxia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn sxi estis ian regonta. "Sagxa homo li estas!" diris sxi al si mem. "tio cxi estas bona; kaj li dancas belege, gxi ankaux estas bona; sed egale grava demando estas, cxu li estas suficxe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj sxi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj sxi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizagxon.
"Tion cxi vi ne povas respondi!" diris la regxidino.
"Tion cxi mi sciis ankoraux estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion cxi ecx mia ombro tie cxe l' pordo povus respondi".
"Via ombro!" ekkriis la regxidino, "tio estus multege mirinda!"
"Mi ne diras certe, ke gxi povos," diris la ombro, "sed tiel mi pensas, cxar gxi ja tiel longe min akompanis kaj auxdis,--mi tiel pensas! Sed permesu, Via regxida mosxto, sciigi vin, ke gxi estas tiel fiera kaj volas, ke oni gxin prenu por homo; ke por teni gxin en bona humoro--kaj tiel gxi devas esti, por doni bonajn respondojn--oni devas paroli kun gxi tute kiel kun homo."
"Tia fiereco placxas al mi!" diris la regxidino.
Kaj sxi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l' internajxo kaj eksterajxo de l' homo, kaj li respondis sagxe kaj bone.
"Kia homo li devas esti, se li havas tian sagxegan ombron!" pensis la regxidino, "gxi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi gxin faras!"
La regxidino kaj la ombro baldaux estis pretaj inter si, sed tamen tion cxi neniu devis sciigxi, gxis ili venos en la landon de l' regxidino.
"Neniu, ecx ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauxzo li tiel diris.
Baldaux ili venis en la landon, en kiu la regxidino regis, kian sxi estis en la domo.
"Auxskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi farigxis tiel felicxa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaux por vi fari ion neordinaran! Vi cxian logxos cxe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regxa kalesxo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio cxi vi devas permesi, ke cxiu kaj cxio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi devos kusxi cxe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Cxar mi konfesas al vi, mi edzigxos je la regxidino; ankoraux hodiaux je l' vespero ni festos la edzigxon".
"Ne, gxi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion cxi mi ne volas, tion cxi mi ne faros! Gxi estus trompi la tutan landon kune kun la regxidino! Mi diros cxion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!"
"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aux mi vokos la gardistojn!"
"Mi iros rekte al la regxidino!" rediris la instruitulo. "Sed mi iros antauxe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, cxar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la regxidino volas lin fari sxia edzo.
"Vi tremas?" demandis la regxidino, kian la ombro eniris; cxu io okazis al vi? ne malsanigxu hodiaux, kian ni volas je l' vespero festi nian edzigxon."
"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, gxi diras kaj ripetas, ke gxi estas la homo, kaj mi--prezentu al vi--mi estas gxia ombro!"
"Terure!" ekkriis la regxidino, "oni gxin ja ensxlosis?"
"Kompreneble! Mi timas, ke gxi jam nenian ricevos ree la prudenton!"
"La malfelicxa ombro!" rediris la regxidino, "mi gxin tre bedauxras; estus tre bone por gxi, se oni gxin liberigus de gxia malfelicxa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese gxin mallauxte tute forigi."
"Kvankam tio cxi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "cxar gxi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li gxemus.
"Vi havas noblan hxarakteron!" diris la regxidino.
Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La regxidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraux unu fojon ricevi la gxojan kaj tondran "vivu!" de l' popolaj amasoj.
La instruita homo nenion auxdis de l' tuta gxoja kriado, cxar al lia vivo estis farita fino.
18. POPOLDIROJ.
Cxiu "tial" havas sian "kial." Popolo diras--Dio diras. Kia patrino, tia filino. Kiu vivos, tiu vidos. Se infano ne krias, patrino ne scias. Pelu musxon tra l' fenestro, gxi venos tra l' pordo. En sia urbeto neniu estas profeto. Kiu iras trankvile, iras facile. Post la faro venas sagxo. Kiu ne salutas per cxapo, salutos per kapo. Ne diru "hop" antaux salto. Antauxe intencu kaj poste komencu. Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. Kia la festo, tia la vesto. Restu tajloro cxe via laboro.
19. Kanto de studentoj.
Gxoju, gxoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco -- Sole tero restas.
* * *
Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide cxiun prenos, Cxiun senkompate.
* * *
Kie niaj antauxuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Sercxu ilin cxe l' subuloj -- Kiu ilin vidas?
* * *
Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Cxiu akademiano, Vivu sen doloroj!
* * *
Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio.
* * *
Vivu cxiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaux la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj.
* * *
Mortu, mortu, malgajeco! Mortu la doloro! Mortu cxiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro!
_Hemza._
20. El Heine'.
Al brusto, al mia -- ha, gxi min doloras -- Almetu maneton, amata knabino! Vi auxdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!
* * *
Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
_K. D._
ALDONO AL LA DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA.
En mia unua libro mi petis cxiujn amikojn de l' lingvo internacia esprimi ilian jugxon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi cxiujn erarojn, kiujn ili trovis en gxi, kaj cxiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, cxar la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj provinte antauxe cxiujn jugxojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi gxis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de cxiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, auxskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, gxi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por cxiu alia amiko de l' lingvo internacia.
Nun mi kun la plej granda gxojo povas sciigi cxiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraux en la fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraux antaux la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas kreebla, kaj _kiel_ gxi devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido:
ke lingvo internacia estas kreebla, ke gxi estas necesa, ke gxi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.
Sur la fondo de cxio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo" decidis dissendi al cxiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.
Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraux pri mia laboro, la "Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial gxi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas suficxe proksima al la idealo, kiun gxi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):