Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Part 2
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.--Mi logxas en la tria etagxo.--Hodiaux estas la dek kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.--Tiu cxi rivero havas ducent nauxdek kvar kilometrojn da longo.--Georgo Vasxingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aux: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio cxi okazis antaux cent jaroj.--Mi acxetis du sxrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu cxi lando logxas tri milionoj kristanoj (aux: da kristanoj).--Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li duobligxis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis tie.--Duonon de tiu cxi piro mi mangxis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forjxetis.--Dudek unu estas tri seponoj de kvardek naux.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis gxin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; cxar unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.--Al cxiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn.
4.
Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia amiko.--Vi cxiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu persono aux objekto kaj al multaj; tio cxi estas farita pro oportuneco, cxar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aux "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu cxi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem gxi preskaux nenian estas uzata).--La cxapisto ne venos, cxar li estas malsana; se venos lia edzino, donu al sxi mian cxapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi povas ankaux gxin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, donu al gxi nenion.--Jen estas la hundo, donu al gxi oston, kaj voku la katinon, gxi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, cxar cxiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn en sian logxejon, anstataux iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke vi estas ricxa.
5.
Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la cxiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj cxesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino cxian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaux sxi ne obeis.--Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, cxar kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, cxar li ne dormos trankvile, gxis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis cxion, sed gxi estis jam tro malfrue.--Johano, sercxu mian krajonon.--Ni iru promeni, sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre utila.--Ne cxiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraux en la vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaux la rompita poto, la kato eble komprenos la kauxzon de l' punado.--La konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li ploris kaj jxuris, ke li terure vengxos.--En tiu cxi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, cxar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.--Tio cxi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.--Dum en unu cxambro la gastoj dancadis, en la dua cxambro estis preparata la vespermangxo; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaux prezentata en la teatro?--Auxdu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin gxentile.--La frauxlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne farigxinte ankoraux ecx lia fiancxino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian la senco gxin necese postulas.
6.
La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finigxas je la litero "e"; cxiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finigxon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li estas severa jugxanto, li jugxas severe, sed juste.--Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre ricxa, kaj li donis al la malfelicxulo tro malmulte, cxar li estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj pasxoj al la komercisto; sed antaux la magazeno mi renkontis kalesxon, en kiu sidis ricxe vestita sinjoro. Elirinte el la kalesxo kaj forjxetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antauxparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigajxoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam gxi ne tre placxis al mi, cxar la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio cxi estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli felicxa, se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, cxar se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la regxo!
7.
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finigxo.--La lingvo internacia esperas farigxi ian lingvo tutmonda.--La unutaga regado de tiu cxi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmangxas cxian je l' deka horo antaux tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormocxambro estas de flavrugxa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur la tablo.--Li eniris la cxambron (aux en la cxambron).--Cxu vi estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Sxi estas la unua baletistino en nia teatro.--Kia mehxanikisto faris tiun cxi masxinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre interesa.--Li korespondas telegrafe kun cxiuj agentoj.
8.
Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaux volas vidi . . . ne, mi decidis alie: sendu cxiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li kaj mi trovis lin libera; tio cxi min forte mirigis, cxar kian ajn mi venas, li cxian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?--Cxu oni povas diri: helpi la fraton (anstataux: al la frato), obei la patron (anstataux: al la patro), ridi lian malsagxecon (anstataux: je lia malsagxeco), plori la perdon (anstataux: pro la perdo)? Jes; cxar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni cxian povas uzi la vorton "je", aux la akuzativon sen prepozicio.
9.
Lia malbenado ne cxesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.--La hierauxa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi auxdis hodiaux.--Li kuris sur la kampon.--Li kuradis gxis li falis.--La lavistino alportis mian tolajxon: cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj visxilojn (oni nomas gxin tolajxo, kvankam ne cxio estas farita el tolo).--Anstataux vino li enversxis en mian glason ian malagrablan acidajxon, kaj tiun cxi malklaran fluidajxon li devigis min eltrinki.--Ne cxia belajxo estas utila.--En la angulo kusxis amaso da malnova ferajxo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilagxano vendis al la komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne cxiu rusujano estas ruso.--Mi estas via kunlandano, cxar mi ankaux estas italujano.--Ili venkos, cxar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharajxon, kiun li pro malvera honto cxian tiel zorge kasxis.
10.
Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la zorganto de tiu cxi infano, kaj gxi estas mia zorgato.--Via kuracato estas mia konato.--Sxi ofte songxas mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via pravigxo?--Sxi estas en la kvara monato de naskonteco.--La jugxejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la jugxoton.--La parenco de mia edzo aux la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, cxar sxi estas la edzino de mia frato; sxi estas mia bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aux duonfilo), cxar mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam suficxe maljunaj, tamen oni ankoraux vokas ilin Pecxjo kaj Manjo.--Auxgucxjo kaj Auxgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, sinjoroj, cxar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li dissxutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla.
11.
Mi miras la sagxecon kaj la honestecon de tiu cxi homo.--La legxeco de lia faro ne estas por mi malcerta, cxar cxio, kion li faras, estas tute legxa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj sxia edzo estas nomata kudristinedzo.--Sxi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malricxegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon.--Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.--Auxdinte tion cxi, li ekploris.--Ekbruligu kandelon, cxar estas jam mallume.--La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedzigxis je sxi.--Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksigxis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas cxion, kion oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj vengxema, kaj lin ofendi estas dangxere.--Estu laborema, sxparema kaj singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema.
12.
La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem jxetis en gxin la unuan moneron.--Hieraux falis granda hajlo; cxiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas suficxa por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas regxo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.--Se la sxipestro ordonas, la sxipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan cxirkauxajxon.--Sidante sur segxo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre placxas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaux donas; ni iros kun plezuro, cxar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaux al miaj geonkloj.--Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas ecx por koko.--La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo.
13.
Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis la negxon kaj la glacion.--Sxi volas fiancxigi mian fraton je sxia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute grizigxis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandigxas sencxese.--Konigxinte je tiu cxi nobla homo, mi tuj amikigxis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la agxon de dudek naux jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etagxo kaj mortigxis; la patrino estis mortigita de sxia propra servantino.--Cxu la kandelo estis estingita, aux gxi estingigxis mem?--La knabeto estas rugxigita de sia patrino, aux eble li rugxigis sin mem?--Ne, li rugxigxis de plezuro, cxar li estas tre rugxigxema.--Sidigu la fraton, cxar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu segxon sub liajn piedojn, kaj li kontrauxvole sidigxos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li sidigxis sur la malsupran brancxon.
14.
Donu al mi kudrilon kaj fadenon, cxar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizagxo (vizagxkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro estas mia avino.--Mi auxdis tion cxi de kredindaj personoj.--Mi jam vidis cxiujn vidindajxojn de via urbo.--Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindajxo.--Li havas bonan koron, sed bedauxrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma fumo estas por mi malutila, tial mi cxian fumas tra cigaringo.--Por ne piki la fingron cxe l' kudrado, oni portas fingringon.--Mi perdis la sxlosilon de mia sxranko, kaj mi devis venigi sxlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo malbonigis la tagmangxon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaux lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraux min malhelpis, kiom li povis.--La malsupra parto de tiu cxi domo estas alie kolorita ol la supra.--Ne legu tiel mallauxte.--Malfermu la pordon!
15.
Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.--Kristo revivigxis.--Iru, sed ne revenu tro malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la segxon de tie cxi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi acxetis dek cigarojn; naux el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aux pomarbo; sed ne cxia fruktujo estas arbo.--Hispanujo estas parto de Euxropo.--Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu cxi malsagxulo.--Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma cxambro sur la malvarman korton, sxi malvarmumis kaj malsanigxis.
16.
La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu cxi pano estas tre bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Auxgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.--Nun estas la tria horo, aux, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmangxas (tagmezmangxas)?--Ne cxian egale: hodiaux ni tagmangxis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hieraux ni mangxis akurate je l' tria horo.--Kian agxon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.--La venontan dimancxon mi veturos Hamburgon.--Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Cxu vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi cxian estis tro maldiligenta.--Mi ne logxas cxe mia frato, mi logxas aparte; sed mia logxejo estas apud la lia.--Antaux tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aux cxion, aux nenion.--Mi bezonas du frankojn; cxu vi ne povas ilin doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la sagxon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas gxian kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aux ne klara, aux sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, aux "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La sxteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio cxi estus ne vere, cxar neniu lin tie _sidigis_).--Metu la cxapelon sur la kapon.--La leteron mi adresis: al lia mosxto sinjoro N. en N. N.--Via barona mosxto, helpu min en mia mizero!--Por esti felicxa, oni devas esti antaux cxio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por auxdi la gloran kantiston.
17. LA OMBRO. (mirrakonto de Andersen'.)
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol cxe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed gxi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaux promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion cxi li devis baldaux malkutimi. Li kaj cxiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aux ke neniu estas en la domo. La mallargxa strato, kie li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke de l' mateno gxis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagxa homo; al li sxajnis, ke li sidas en brula forno. Tio cxi lin tre suferigis. Li tute maldikigxis, kaj ecx lia ombro farigxis multe pli malgranda, ol en la patrujo,--gxi ankaux suferis de la suno.
Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivigxis. Estis efektiva plezuro gxin vidi. Apenaux lumo estis enportita en la cxambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, gxis la plafono kaj ecx iom sur la plafono mem. Gxi intence faris sin tiel longa, gxi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaux la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur cxiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj cxiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, cxar aeron oni bezonas, se oni ecx kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--cxiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj segxoj estis elportataj, lumo brulis cxie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . . tin-tin-tin--cxar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' pregxejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado regxis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraux la logxejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu logxis, cxar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin superversxadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontrauxe estis ankaux malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaux en la antauxa cxambro,--el interne estis auxdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo sxajnis neesprimeble bela. Sed eble gxi estis tia nur en lia sxajnevido, cxar li trovis tie en la varmaj landoj cxion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu logxas en la kontrauxa domo, ke oni tie ne vidas ja ecx unu personon, kaj pri la muziko--li trovas gxin malbele enuiga. "Gxi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, cxian tiu sama peco. `Mi malgraux cxio gxin venkos' li diras, sed li tamen gxin ne venkas, kiel ajn longe li ludas".
Unu fojon en nokto la alilandulo vekigxis; li dormis cxe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaux la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li sxajnis, ke de l' kontrauxa balkono venas mirinda brilo. Cxiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda frauxlino, kiu sxajne ankaux brile radiis. La okuloj de l' instruitulo tute senvidigxis de tio cxi, kaj ne estas miro, cxar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio cxi li ankoraux estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallauxte li starigxis post la kurteno, sed la frauxlino jam ne estis, la brilo estingigxis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraux en ilia antauxa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallauxta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolcxajn songxojn. Tio cxi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie logxi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj cxian trakurus tra tie.
Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la cxambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontrauxa logxejo. Tiel gxi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj cxiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaux movis, cxar tion cxi gxi ordinare faras.
"Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estajxo, kiun oni povas trovi tie kontrauxe!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele gxi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel sagxa kaj eniri, kaj cxion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion gxi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li sxerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis gxian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaux revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontrauxa balkono sin ankaux levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaux turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontrauxa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian cxambron kaj mallevis post si la longan kurtenon.
Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio cxi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel gxi hieraux je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio cxi estas efektive cxagrene!"
Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin cxagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu cxiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio cxi estas nur ripetajxo, kaj tio cxi malplacxis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio cxi estis tute prudente.
Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, cxar li sciis, ke la ombro cxian volas, ke gxia sinjoro estu por gxi barilo,--sed li tamen ne povis gxin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis.