Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

Part 4

Chapter 4 3,723 words Public domain Markdown

Ankaŭ en la poliglota Aŭstrio ĝi trovis varmajn amikojn. Malriĉa Bohema instruisto, Th. _Ĉejka_ en Bystřice-Hostyn (Moravio), fariĝis kun kelkaj amikoj ĝia protagonisto[15]. En Novembro 1902 Ĉejka aperigis modelan gazeton »Revuo Internacia« kun du nacilingvaj aldonoj »Bohema Esperantisto« kaj »Germana Esperantisto«. La »Revuon« kunlaboris eminentaj Esperantistoj Rusaj: J. _Seleznjov_, N. P. _Evstifejev_ k. a. Bedaŭre pro nesufiĉa subteno aperis nur 5 numeroj kaj ankaŭ la »Germana Esperantisto« mortis post apero de la 2a numero en Decembro 1902. Ĝi enhavis sciigojn de la grupoj en Brünn (Moravio), Wien, Glatz kaj Kiel (Germanujo). Tiuj modestaj okpaĝaj folietoj gazetaj kaj la kelkajn monatojn poste de S-ro _Ĉejka_ eldonita »Schlüssel« (gramatiko kaj vortareto Esperanta-Germana, similenhava al la Ĉefeĉa ŝlosilo laŭ duobla formato), aligis kelkan Germanon ĉefe en Aŭstrio al nia movado. En la »Revuo Internacia«, 3-a numero, Januaro 1903, troviĝas anonco, kiu informas, ke en Januaro 1903 aperos lernolibro de la konata pacifisto-verkisto A. H. _Fried_, kiu jam en Junio 1902 verkis tre bonan artikolon por la konata gazeto »Die Woche«. La lernolibro aperis en »Esperanto-Verlag«, Berlin-Schöneberg, sub la titolo »Vollständiges Lehrbuch der Internationalen Hilfssprache Esperanto mit zwei Wörterbüchern: Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto«.

Je tiu tempo en diversaj urboj: en Gotha, Glatz, Hamburg, Königsberg, Leipzig, Lübeck, München, Potsdam, Straßburg k. a. ekzistis izolitaj Esperantistoj, kiuj atendis la kunliganton kaj organizanton de laŭcela propagando; tiu kunliganto fariĝis la franclingva Sviso, ekskapitano _Jean Borel_, iama volapükisto, kiu pervojaĝe spertinte la necesecon de interkomprenilo kaj la jaman utilecon de Esperanto, fariĝis ĝia fervora apostolo kaj fondinte en jaro 1902 kun aliaj samideanoj la Svisan Esperantan Societon, venis dum vintro 1903 Berlinon, kie li estigis, en Novembro 1903, per helpo de S-roj _Jürgensen_, _Mehlisch_ kaj prof-oj _Schmidt_ kaj _Wetekamp_ la Esperantistan Grupon de Berlino kaj unu monaton poste kun sia frato, _Jules Borel_, posedanto de presejo, la firmon »Esperanto-Verlag Möller kaj Borel«. Per lia nelacigebla laboro kaj oferema agado baldaŭ estiĝis la propaganda broŝuro »Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto« kaj la »Esperantistische Mitteilungen«, kies unua numero aperis en Februaro 1904. La gazeteto, havanta komence nur 4 paĝojn kaj destinita por la membroj de grupo Berlina, dumjare pligrandiĝis kaj fariĝis komuna ligilo de la unuaj Esperantistoj kaj novaj grupoj.

S-ro Fritz _Schuck_, lerta Esperantisto kaj aŭtoro de »Albumo de konataj Esperantistoj« fondis en Februaro 1904 la Esperantistan Grupon en Brunsvigo; lin sekvis unu monaton poste en Munĥeno la »Nestoro« de la Germanlingva movado, S-ro L. E. _Meier_, ekskapitano kaj verkisto, kiu jam en jaro 1889 konatiĝis kun Esperanto. Li fondis en 1891 la Societon Esperantistojan kaj poste, transloĝiĝinte Nurnbergon, daŭrigis sian poresperantan agadon en tiu urbo.

En Januaro 1905 la modesta gazeteto »Esperantistische Mitteilungen« aperis en bela kaj riĉenhava formo sub la _titolo_ »Germana Esperantisto« kaj jam per sia unua numero fariĝis oficiala organo de la grupoj en Berlino, Brunsvigo kaj Vieno. La Viena klubo kaj aliaj grupoj kaj izolitaj Esperantistoj Germanaj en Aŭstrio kunlaboris ĝis la jaro 1908a pro manko de propra organizaĵo kun siaj fratoj en Germanujo. Dum la Dresdena Kongreso tamen efektiviĝis la fondo de »Ligo de Germanlingvaj Esperantistaj Grupoj en Aŭstrio« per la konata protagonisto Prof. Otto _Simon_.

Konklude: al la nelacigebla energio de nia samideano Jean _Borel_ apartenas la granda merito, unuigi la disajn batalantojn en Germanlingvujo kaj organizi la propagandan agadon por Esperanto inter Germanoj.

La grupoj baldaŭ sentis la bezonon, alcentriĝi en unu tutlanda societo. Jam en jaro 1903a S-ro L. E. _Meier_ intencis fondi tutlandan asocion sub la nomo »Germana Esperantista Societo«, tamen je lia alvoko adresita al 100 konataj al li Esperantistoj alvenis nur 10 aliĝoj. La grava projekto efektiviĝis nur en Majo 1906, per helpo de la Esperantista grupo Brunsviga, kiu faris la antaŭlaborojn. Dum la tagoj 19a kaj 20a de Majo la en Brunsvigo kunvenintaj samideanoj decidis la regularon de la »Germanlingva Esperantista Societo« kaj kreis la bazon por la nuna modela »Germana Esperanto-Asocio«. La tiom oferema D-ro _Mybs_ fariĝis prezidanto, D-ro _Hanauer_ sekretario kaj S-ro _Schuck_ kasisto de la nova asocio, kiu elektis kiel oficialan organon la gazeton »Germana Esperantisto«. Tiel efektiviĝis la de S-ro _Jean Borel_ dorlotita deziro pri nacia organizaĵo; li bedaŭre baldaŭ devis reiri Svisujon, por serĉi resanigon de siaj trostreĉitaj nervoj, sed spirite li restis daŭre kunligita kun nia Germanlingva movado kiel direktanto de »Germana Esperantisto« kaj verkinto de lernolibroj por Germanoj, kiuj esperantigis milojn kaj milojn de novaj kunbatalantoj...

Piednotoj

[12] El: La Kroniko I, 1911, p. 7-8, 73-78.

[13] Tiel estis nomita nia kara lingvo en la unua tempo; poste ĝiaj adeptoj baptis ĝin »Esperanto« laŭ samnoma pseŭdonimo de D-ro Zamenhof.

[14] Kruela morto forrabis lin la 7-an de Novembro 1901 en Essen.

[15] La unuan lernolibron en lingvo Bohema eldonigis en jaro 1890 S-ro Fr. Vl. Lorenc en Zbislav apud Cáslav, nune en Brazilio.

Leopold Einstein

De D-ro L. L. Zamenhof[16]

La Germanaj Esperantistoj legos kun intereso ion pri la unua apostolo de Esperanto en Germanujo. Tial ni publikigas tie ĉi nekrologian artikolon verkitan de D-ro Zamenhof ĉe la fino de l' jaro 1890 kaj alprenitan de S-ro de Beaufront en »l'Espérantiste« en la unua parto de lia interesanta »Historio de Esperanto«.

...»Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj malfacila suferado sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj »La Lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache Problems«, »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen« kaj diversaj artikoloj en Germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.) Jam de la komenco li sentis la tutan malfortecon de la Volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte okaze en 1888 la unuan libron de nia lingvo kaj la »Duan libron«, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. »La demando de lingvo internacia«,--li skribis al ni kelkan tempon poste,--»estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis, ke nenio povas esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la Internacia[17], la unua parto kaj la dua estas solvitaj plej bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de l' mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia, aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas neebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos iam defali de la sistemo«.

Jam ok semajnoj post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko »La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprachen-Problems«, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen«. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj paroladoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari: malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li plu labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro: tra la suferoj de l' maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante plu labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj pianoj por la estonteco, pri la intencataj paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni kelkajn monatojn antaŭ sia morto: »Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru! Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon«. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: »La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povas malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon«.

Piednotoj

[16] Germana Esperantisto III, 1906, p. 13, 14, 25, 26.

[17] Esprimo prenita de S-ro Einstein el la nomo oficiala de la lingvo »Lingvo internacia«. La kutimo, ĝin nomi »Esperanto«, laŭ la pseŭdonimo de D-ro Zamenhof, ne ankoraŭ ekzistis inter ni.

La unua gazeto Esperantista

De Adam Zakrzewski[18]

Zamenhof prave diris, ke la nomo de Leopold Einstein devas esti enskribita per oraj literoj en historio de Esperanto. Liaj mallongaj, sed gravaj kaj seriozaj laboroj, baldaŭ alportis neatenditan rezultaton, kiun oni povas konsideri, kiel unuan venkan batalon Esperantan: en Nürnberg, urbo, kiu estis unu el plej fortaj centroj de Volapükismo, en Decembro 1888, la grava Germana societo, fondita 18-an de Februaro 1885: »Nürnberger Weltsprache-Verein«, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado, decidis per granda plejmulto da voĉoj de siaj anoj--aliĝi al Esperanto!

Tiu societo estas do la _unua Esperantista organizaĵo_. De tiu momento la Esperantista afero, kuŝanta ĝis nun sur ŝultroj de unu homo, trovis por sia kresko pli larĝan kaj fortan bazon. Baldaŭ poste efektiviĝis la malnova revo de Zamenhof: en Nürnberg aperis la _unua Esperanta ĵurnalo_.

La ĵurnalo eliradis ĉiumonate kun malgrandaj interrompoj dum ses jaroj kaj estis en tiu epoko la ĉefa centro de la Esperantista movado, ĉirkaŭ kiu kuniĝis kaj proksimiĝis ĉiuj tiamaj Esperantistaj laboristoj.

Zamenhof komencis la unuan numeron per deklaracio konforma al ĉiuj liaj antaŭaj vortoj kaj agoj. Li deklaris, ke la lingvo ne estas fermita, nek neŝanĝebla, ke li neniam volis esti leĝdonanto kaj ke la sorto de la lingvo trovas sin en manoj de ĉiuj Esperantistoj. »Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plejmulto, tute egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne«. Tamen, ni tuj vidos, ke lia aŭtoritata opinio estis ankoraŭ multfoje necesa por savi la aferon.

La numero 8-paĝa enhavis: _Prospekton_ en tri lingvoj: Germana, Franca kaj Esperanta, subskribitan: »La Redakcio«; komencon de artikolo »Esperanto kaj Volapük« de D-ro L. L. Zamenhof, Germane kaj Esperante, sur 4½ paĝoj; poezion »Al la Esperantisto« en 16 versoj, subskribitan »Amiko« kun ĝia Germana traduko de »Ein Freund«; »Bibliografion«, Germane kaj Esperante, enhavantan nomaron de 16 unuaj verkoj, daŭrigotan; anoncojn pri eldonotaj verkoj. La numeron subskribis »Für die Redaktion verantwortlich: Chr. Schmidt, Nürnberg. Druck von W. Tümmel in Nürnberg«.

La Redakcio anoncas, ke, »la ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. L. Zamenhof,--en Germana kaj Franca tekstoj: Dr. Samenhof) kaj »ke la gazeto estos centra organo por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero«.

Jam en la tria numero de »Esperantisto« (20. Decembro 1889) Zamenhof revenas al sia antaŭa ideo, kiu ŝajnis al li sola rimedo por definitive solvi ĉiujn dubajn demandojn pri la lingvo.

»La kongreso Esperanta laŭ iniciato de la Amerika Filozofia Societo--skribis li--bedaŭrinde ne efektiviĝis pro indiferenteco de la instruituloj... La afero estas sen kondukanto, kvankam de multaj flankoj oni turnas sin ankoraŭ al mi mem kun diversaj proponoj... Mi ne havas jam privilegion nek akcepti, nek malakcepti tiujn proponojn, kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo... Ni bezonas havi ian Ligon aŭ Akademion, kreitan de la Esperantistoj kaj aŭtoritatan de ili«.

Zamenhof klarigas, ke kvankam en la »Aldono al la dua libro« li proponis fari kongreson aŭ fondi akademion ne pli frue, ol post kvin jaroj, tamen multaj Esperantistoj estas lacaj atendi. Li mem ne volas preni sur sin respondecon por tiel grava afero, li timas ankaŭ, _ke oni vidu en lia maniero de laborado aŭtoran obstinecon_. Pro tiuj kaŭzoj Zamenhof proponas fondi tutmondan Ligon de Esperantistoj--_sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero_.

En Marta numero 1890 (No. 6) la redakcio anoncis, ke la Ligo estas fondita kaj publikigis regularon de la Ligo kaj de Akademio »konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo«. Oni elektis, kiel membrojn de provizora administra komitato: Hugon Barbeck, Christianon Schmidt kaj Josefon Gagel en Nürnberg.

Kvankam tiu ĉi regularo havis subskribon de Zamenhof, tamen en la 11a numero de »Esperantisto« la Majstro deklaris, ke ĝi faris al li grandan surprizon, ĉar la redakcio enkondukis en lian projekton gravajn ŝanĝojn. Ĉar krom tio multaj Esperantistoj,--kaj inter ili: Einstein, Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan--esprimis opiniojn malaprobantajn la Ligon, la tuta projekto estis forlasita. Zamenhof nomis ĝin--infano malvive naskita (No. 12, Decembro 1890).

Tiu incidento estis verŝajne kaŭzo, ke Zamenhof prenis sur sin la redaktadon. Sed tiu ĉi tasko estis por li terure malfacila. En tiu ĉi tempo li ofte transloĝiĝis de urbo en urbon, serĉante vane lokon, en kiu lia kuracista praktiko povus sufiĉi al liaj modestaj bezonoj. Por la eldonado de la gazeto li devis konstante turni sin al helpo de Esperantistoj. Zamenhof eĉ plendas, ke »niaj amikoj estas tiel ekonomiaj, ke anstataŭ aboni, 9/10 legas ekzempleron de ia konatulo, aŭ tute nian gazeton ne legas«. Kun la vivo de centra organo--skribis li--estas ligita vivo de nia afero; ĝi estas trunko kaj tiel longe, kiel la trunko vivas, oni povas timi nenian vintron. Se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj foliojn, ni povas atendi printempon kun bona espero. Sed se la trunko ĉesos vivi, ĉiuj esperoj estos perditaj. Li konkludis, ke Esperantistoj devas antaŭ ĉio certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de la gazeto. Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estos farita. »Mia situacio--aldonas Zamenhof--atingis lastan gradon de neebleco«. (Aŭgusto, 1891.)

Ne mankis certe diversaj proponoj por krei monan fondon por la gazeto. Grabowski proponis krei akcian societon, Trompeter--akcian librovendejon, Lojko--fondon por konkursoj...

Zamenhof provis sekvi tiujn ĉi bonajn konsilojn kaj proponis fondi akcian societon Esperantan kun 1000 akcianoj, pagantaj ĉiuj po 10 rubloj jare, kaj petis ĉiujn respondi, ĉu ili aprobas la projekton aŭ proponas alian pli bonan kaj, en unua okazo, deklari, kiom da akcioj ĉiu volas aĉeti.

El ĉiuj tiuj ĉi projektoj ne alvenis eĉ unu ora aŭ arĝenta monero! Kun malĝojo kaj bedaŭro, en la lasta numero de tiu ĉi jaro (No. 11--12, Novembro-Decembro, 1891) Zamenhof anoncis: »Kun la nuna numero mi devas interrompi mian laboradon en nia afero: mi faris ĉion, kion mi povis. Mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, sed nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas plu min porti«.

La tuta afero,--kaj speciale la gazeto--travivis tiam danĝeran momenton. Aperis tamen nova homo, kiu ne nur savis la gazeton, sed oferis al la Esperanta afero fortan helpon dum kelkaj sekvantaj jaroj: W. H. Trompeter, termezuristo, en urbo Schalke en Vestfalio (Okcid. Germanujo). Kun novaj esperoj kaj pli trankvila horoskopo la malgranda grupo de tiamaj Esperantistoj komencis la jaron 1892. Trompeter prenis sur sin ne nur ĉiujn eldonajn kostojn por tri jaroj, sed li oferis krom tio monatan pension je 100 markoj por la redaktisto. Li plenumis siajn promesojn sen bruo, sen sinlaŭdo, konscience ĝis la starigita limo, t. e. en la daŭro de jaroj 1892, 1893, ĝis la lasta numero de 1894.

Oni prave skribis en Esperantaj kronikoj, ke la nomo de tiu ĉi homo ĉiam brilos, kiel luma stelo en historio de nia afero.

»Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras,--skribis Zamenhof post morto de Trompeter (li mortis 7-an de Novembro 1901 en Essen)--tio ĉi estas en tre granda parto merito de Trompeter. Ripozu en paco, kara kaj multmerita amiko de nia afero! La Esperantistoj neniam forgesos vian nomon! En historio de Esperanto al vi apartenos ĉiam plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo«!

La formo de la gazeto estis iom ŝanĝita, la abonkostoj malgrandigitaj de 6 ĝis 2 frankoj jare, kaj abonantoj de 10 ekzempleroj ricevis dekunuan senpage.

Ĉar la estonto de la gazeto estis tiamaniere certigita, Zamenhof decidis uzi ĉiujn oferojn, alsendatajn de Esperantistoj por eldonado de lernolibroj en lingvoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistis, oferante al la aŭtoroj ¾ de la nombro da ekzempleroj por vigligi tiamaniere aperon de novaj lernolibroj.

La nombro de Esperantistoj iom kreskis kaj--afero neevitebla--vekiĝis denove reformaj projektoj...

[Sekvas priskribo de la lingvaj diskutadoj.]

Jen kiel Zamenhof, regajninte fine liberecon esprimi sian propran personan opinion, karakterizas tiun ĉi momenton: »Nuboj paralizadis dum la lasta jaro la tutan energion de niaj amikoj. Ĉiam pli densiĝante, ili solviĝis per fulmotondro, kiu minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo, dank' al la novembra decido de la Ligo, purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia afero povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren al senhalta kaj senmalhelpa progresado«.

Bedaŭrinde tiuj ĉi esperoj ankoraŭ ne devis efektiviĝi en tiu epoko. Alproksimiĝis momento, ĝis kiu Trompeter promesis sian helpon. Homo neriĉa, li ne povis daŭrigi siajn oferojn senfine. En decembra numero 1894 li sciigis, ke li ĉesas eldoni la gazeton, kiu transiros plene en manojn de Zamenhof. Krom tio okazis malfeliĉa en siaj sekvoj afero: en No. 2a de 1895 estis enpresita tradukaĵo de malgranda verketo de Leo Tolstoj: »Prudento kaj kredo«, kaj tuj poste la Rusa cenzuro malpermesis abonon de »Esperantisto« en Rusujo. Tiamaniere la ĵurnalo perdis ¾ de siaj abonantoj, restis nur 172 (Aprilo). Tio devigis interrompi la eldonadon de la Biblioteko kaj de la gazeto por kelkaj monatoj kaj prokrasti la anoncitan konkurson kun premio de 250 fr. »por Esperantisto, alportinta plejmulton da utilo«.

En la lasta numero, datita: Majo-Junio 1895 (No. 5-6 [65-66], VI. jaro), sed kiu efektive aperis nur en Aŭgusto, Zamenhof anoncis, ke li jam ne havas eblon eldoni gazeton en ĝisnunaj kondiĉoj kaj proponas novajn: duona formato, numeroj dumonataj, la abonantoj, al kiuj la gazeto devos esti sendata en fermitaj kovertoj, t. e. en Rusujon, aldonos 1.25 fr. jare, kaj se iu ne akceptos tiujn kondiĉojn, ¾ de la abonpago, pagita por jaro 1895, estos al li resendataj.

Sed post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj devigis Zamenhof forpreni eĉ tiun ĉi proponon; en letero, datita 15-an de Aŭgusto, li skribis: »kun doloro en la koro mi devas diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj... Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikos kun vi denove!«

Tiel finiĝis historio de la unua kaj dum ses jaroj sola gazeto Esperantista (se ni ne kalkulus Bulgaran ĵurnalon, aperintan kun interrompoj en jaroj 1890 kaj 1891 en Sofio)[19]. Ni povas nur admiri sindonecon kaj energion de tiu malgranda rondo, kiu en plej malfavoraj cirkonstancoj, sukcesis subteni Esperantan publikan agadon, krei Esperantan centron, alte teni standardon, ĉirkaŭ kiu grupiĝis samideanoj, trapasi venke neeviteblan en ĉiuj similaj okazoj batalon inter reformistoj kaj tiuj, por kiuj la vivo de la lingvo estis celo pli grava ol ĝia perfektigado,--disĵeti en dekon da landoj fruktoportajn semojn, kiuj ĉu pli, ĉu malpli frue, ĉie, kien ili trafis, alportis riĉan rikolton...

En »Esperantisto« ni trovas lingvajn artikolojn de E. de Wahl, A. F. Rundstedt, N. Borovko, Krikortz, V. Serbin, M. Koĉergow, J. Janowski, J. Waśniewski; prozaĵojn originalajn, de V. Devjatnin, Enbe (Borovko); tradukitajn de V. Devjatnin, B. G. Jonson, J. Kaminski, J. Ferreira, L. E. Meier, E. Weilhamer, J. Janowski, O. Holmquist, M. Karovina, A. Roswall; poeziojn originalajn de V. Devjatnin, J. Seleznet, Dm. Jegorov, Otto Zeidlitz, A. Olschwang, Joz. Waśniewski, V. Lojko, W. Waher, A. Kofman; tradukitajn de A. Grabowski, E. de Wahl, L. B--al (Blumental), Mozes Goldberg, Hemza, S. Ŝatunovskij, N. Kuŝnir, S. Bskij, L. de B., Lojko, A. Nauman, E. Haller, Enbe, Fez, N. Borovko, V. Devjatnin, L. Sokolov, Em. Smetanka, M. Soloviev, Otto Zeidlitz, G. Janowski, M. Jezerski, W. Waher, A. Olschwang, V. Gernet, M. Ĵerebko, A. Kofman, Dm. Jegorov, Stankieviĉ; diversajn artikolojn de Grabowski, Trompeter, Lojko, N. Borovko, J. Grohn, L. Meier, Fez, K. Hubert, A. Grünfeld, Ŝmurlo, G. Dumpert, M. Soloviev, J. Selesnev, E. Hall, E. Haller, P. Koĉergov, L. Okromĉdjelova, A. Thorn, K. Kildĵuŝevskij, E. Neumark, F. Kuschner, N. Kuŝnir, Ernrot, M. Jezerski.

Piednotoj

[18] El: Z. Adam, Historio de Esperanto 1887-1912, p. 30-56. Gebethner & Wolff, Warschau, 1913 2 Fr.

[19] Eldonadis ĝin Miloslav Bogdanov sub titolo »Mondlingvisto« (Dec. 1889-Febr. 1890), poste »La Espero« (Jan. 1890-Dec. 1891). Al Bulgario apartenas do honoro de la unua Esperanta-nacia gazeto.

Firmo Hachette kaj Esperanto[20]

Krom kelkaj libroj eldonitaj diversloke, preskaŭ ĉiuj unuaj Esperantaj verkoj estas presitaj ĉe la Germana firmo Tümmel en Nürnberg. Sed Tümmel ne estis propramova kaj propramona eldonisto; li estis nur presisto, kaj la financaj riskoj estis elportitaj de Doktoro Zamenhof, de la unuaj Germanaj propagandistoj Einstein kaj precipe Trompeter, de S-ro Anton Grabowski kaj aliaj. Post la mortoj de Einstein kaj Trompeter, la malapero de la gazeto »La Esperantisto«, la momenta senkuraĝiĝo de S-ro Grabowski, la presado ĉe Tümmel subite ĉesis.