Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Part 3
»La problemo estas solvita!« diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en ĉi tiu direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante ĉi tiun grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ [ekz. »patrino«, »mallarĝa«, »tranĉilo«, k.t.p.] povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.
Ĉi tie mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj, kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_, ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera »interparoli« ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera »pa«. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... k.t.p.). Sed ĉi tiun penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur ĉi tiu tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia,--kaj mi kompreneble rutiligis ĉi tiun trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama »lingwe uniwersala« kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj [mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio]. La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum ĉi tiu festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:
»Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Komunigare so debá.«
(En la nuna Esperanto ĉi tio signifas: »Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas«.)
Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.
Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis, atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum ĉi tiu tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro, ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri »nova lingvo« kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis, kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Ĉi tiu tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el ĉi tiuj versaĵoj [»Mia penso«] mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj ĉi tiu versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.
Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio »je«, la elasta verbo »meti«, la neŭtrala, sed difinita finiĝo »aŭ«, k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto, tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe, havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan »ion«, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan _spiriton_.
[La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, dume la Esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute _egala_, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan _fundamentan_ spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.]--Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis, rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas, jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: Dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: »Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo«. Sed ĉar la »mondo« ne estas ebla sen antaŭaj apartaj »unuoj«, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri ĉi tiu problemo mi longe pensadis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon, kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon,--alkondukis min al la penso, aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia »ŝlosilo«, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio, tuj kompreni vian leteron.
Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi ekpensadis jam pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro [D-ro Esperanto. »Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro».] kaj komencis serĉi eldonanton. Sed ĉi tie mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj laste--rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis, mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ ĉi tio; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi ne havos plu la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je »flankaj aferoj«; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon.
D-ro L. _Zamenhof_
Piednoto
[10] Gazeto »Lingvo Internacia«. 1897, 6. 7.
Amerika Filozofia Societo kaj »Aldono al la Dua Libro«
De Edm. Privat[11]
Dum Volapük plej forte bruadis, en 1887, grava Usona societo ekstudis la demandon pri lingvo internacia: La 21an de Oktobro 1887, la Amerika Filozofia Societo (Amerikan Philosophical Society, Philadelphia, fondita de Franklin en 1743), elektis komitaton »por ekzameni la sciencan valoron de Volapük«. Tiu komitato, ankoraŭ ne ricevinte la unuan broŝuron de D-ro Esperanto, tute kondamnis Volapük kaj alvenis al tiuj samaj konkludoj pri lingvo tutmonda, al kiuj venis ankaŭ Zamenhof. La principoj, kiujn la komitato ellaboris por lingvo teorie, estis pli malpli egalaj al tiuj, kiujn Esperanto efektivigis praktike, t. e. ke la lingvo internacia devas havi gramatikon plej simplan kaj naturan, ortografion tute fonetikan, belsonecon agrablan al la oreloj kaj vortaron konsistantan el la plej komunaj radikformoj inter la ĉefaj Eŭropaj lingvoj de l' Aria fonto. La Amerika Filozofia Societo decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon, fari internacian kongreson de kleruloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.
Kiam la komitato ricevis la broŝuron de D-ro Esperanto, ĝi kompreneble trovis, ke lia Lingvo Internacia estas la plej simpla kaj la plej racia solvo de problemo. Unu el la tri komitatanoj, S-ro Henry Phillips, prezentis raporton pri la nova lingvo kaj baldaŭ publikigis ĝin kun Angla-Esperanta vortaro (An attempt towards an international language by D-ro Esperanto, Henry Phillips, 1889).
La iniciato de l' Amerika Filozofia Societo ĝuste respondis la revon de Zamenhof. Tuj kiam li sciiĝis pri tio, granda ĝojo plenigis lian koron. En Junio 1888 Zamenhof publikigas la Aldonon al la »Dua Libro de l' Lingvo Internacia« de D-ro Esperanto, en kiu li anoncas la decidon de l' Amerika Filozofia Societo. La tutan sorton de la lingvo internacia li transdonas al la kongreso proponita de l' Amerika Filozofia Societo: »Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de la sceno«. Sed feliĉe Zamenhof antaŭvidas ankaŭ eblan malsukceson de tia kongreso, kaj li ĉiujn amikojn admonas, ke ili ne ĉesigu sian laboradon »atendante la kongreson«; ĉar ĝi »povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povus ankaŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn«.
Li do petas, ke ĉiuj diligente laboru laŭ la vojo jam unu fojon elektita, sed ke oni ne plu konsideru lin kiel kondukanton: »Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havanta nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia«. Li deklaras ke tiu ĉi _Aldono al la Dua Libro_ estas la lasta el la anoncitaj kajeroj; kaj la manieron, en kiu devas vivi la lingvo, li priskribas per kelkaj admirindaj paĝoj, kies science profetan valoron montros ĉiumomente la posta historio de Esperanto.
Unu fojon por ĉiam li volas en tiu ĉi lasta libro respondi al gravaj demandoj.
Li decidas anstataŭigi _ian_, _ĉian_, _kian_, ktp., per _iam_, _ĉiam_, _kiam_, por eviti konfuzon kun la akuzativo de ia, ĉia, kia, ktp., sed krom tio li anoncas, ke li faros en la lingvo absolute nenian ŝanĝon. Tiu privilegio apartenos nur al la kongreso proponita de l' Amerika Filozofia Societo, kaj, se tiu ĉi ne efektiviĝos, la amikoj de la lingvo faros mem kongreson por tio.
Genio kelkfoje montriĝas per aferoj, kiujn unu homo _ne_ faras, dum ĉiuj ceteraj ĝin farus en simila cirkonstanco. Zamenhof komprenis, kiel lingvo estas kreata _de la vivo_. Li ne volas »eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ sia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj«; »Unu homo tie povas esti nur iniciatoro, sed ne kreanto«. Li jam ekvidas, ke lia lingvo fariĝas vere vivanta per uzado. La malgranda fundamento estas kvazaŭ semo ĵetita en la mondon, sed el ĝi, super ĝi devas kreski la tuta lingvo, kiel potenca kverko el humila glano.
»Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ ia disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la »Lingvo internacia« devas esti mia unua broŝuro (Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj... Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj... En ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj«.
Pri ĉiuj stilaj aŭ gramatikaj demandoj, kiujn ne decidas klare la Unua Libro, Zamenhof konsilas, ke oni sin ne turnu al li, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l' verkantoj.
»La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco«.
Ne ellaborata per decidoj de komitato, sed per la ĉiutaga vivado, uzado de la lingvo. En tiuj paĝoj Zamenhof ŝajnas jam forgesi pri la ebla reformado, kiun la »kongreso de kleruloj« povus fari en la fundamento. Li bone sentas, ke la ĉefa afero estas, ke la lingvo vivu kaj kresku el tiu fundamento en si mem tiel malgrava.
Konsilante, li prave profetas samtempe. Kiel efikos ŝanĝoj en la fundamento, kiam la lingvo estos jam vaste elkreskinta, kiam ĝi havos tradicion kaj literaturon? Kleruloj povos veni, diskutadi, proponi reformojn de l' fundamento, sed la lingvon mem tio ne tuŝos. Jam longe for ĝi kuradis. Al ĝia fonto riveregon neniu povas revenigi. La fundamento estas nur malgranda forira punkto. Ĝin detruu kaj ŝanĝadu: la lingvo ne vivas tie, sed en sia tradicio, kiun neniu povos forpreni. »Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos, kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaborataj de la plejmulto«.
»Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun lingvan materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. Estis jam gramatiko kaj sufiĉa kolekto da vortoj, sed multo ankoraŭ malestis, multaj vortoj kaj esprimoj. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo... Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, kaj tiam la vortoj nove kreataj estas nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.«
La diversaj novaj vortoj trapasos dum kelka tempo la necesan batalon por la vivo. Ĉiuj neoportunaj kaj nebelaj estos forlasitaj kaj »mortos de neuzado«. Kontraŭe la plej bonaj kaj bezonataj vortoj baldaŭ troviĝos sub ĉiuj plumoj, sur ĉiuj lipoj, kaj vere eniĝos la lingvon. »Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron«. Zamenhof klare esprimas, ke la interesoj de l' afero postulas lian rifuzon fari tuj grandan vortaron laŭ lia propra plaĉo. Li rekomendas, ke oni verku literaturaĵojn kaj eldonu ĵurnalojn.
Li esperas, ke diverslandaj samideanoj preparos bonajn naciajn lernolibrojn. Li intencas doni numeron al ĉiu nova eldonaĵo kaj publikigi bibliografian liston ĉiumonate, komencante de Aŭgusto 1888. La ĉefa deziro de Zamenhof estas, ke oni _uzu_ la lingvon, ke ĝi vivu kaj riĉiĝu per si mem. La plej bona propagando ankaŭ estas la uzado. Zamenhof insistas, por ke ĉiuj libere laboru, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj, sed senhalte kaj diligente.
Tiuj ĉi konsiloj baldaŭ troviĝis profetaĵoj, ĉar la invito de l' Amerika Filozofia Societo ricevis nur tre malmulte da respondoj, kaj la proponita kongreso ne povis okazi. S-ro Henry Phillips fariĝis varma pioniro de la lingvo de D-ro Esperanto, ĝin propagandis kaj eĉ energie defendis kontraŭ reformaj proponoj.
La Lingvo malrapide--sed bone--iradis, laŭ la tute natura vojo antaŭmontrita de ĝia »iniciatinto«.
Piednoto
[11] El: E. _Privat_, Historio de la lingvo Esperanto, p. 23-27. Universala Esperantia Librejo. Genève, 1912.
La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo
Kelkaj skizoj, kolektitaj de Karlo Steier[12]
En la unuaj numeroj de la »Germana Esperantisto« de jaro 1910a okazis diskuto pri la ĉi-supra temo, al kiu nia kara kunlaboranto, S-ro. profesoro P. Christaller, liveris kelkajn solvigajn datojn. Jen resumo de la diskutaĵo kun kelkaj personaj notoj:
La plej unua societo Esperantista certe estis, laŭ la kolektitaj sciigoj, la Klubo Esperantista en Nürnberg (Nurnbergo). Ĝi formiĝis el la en jaro 1885a fondita »Weltsprachverein«, unuiĝo, kiu propagandis Volapükon, sed laŭ propono de sia prezidanto, S-ro Christian _Schmidt_, farita en la ĝenerala kunveno de Decembro 1888, decidis pluen labori por la propagando de »Esperanto«. Nürnberg, la historia urbo en Bavarujo, estas sekve la lulilo de la Esperantista movado tutmonda. En tiu urbo vivis kaj senlace agis la unua energia propagandisto de Esperanto, S-ro. Leopoldo _Einstein_, bedaŭre mortinta en jaro 1890a. Einstein estis antaŭe fervora propagandisto de Volapük, sed kiam li en jaro 1888a konatiĝis kun la »Lingvo internacia«[13], li fariĝis nelacigebla Esperantisto. Krom multaj gazetaj artikoloj kaj propagandaj paroladoj li verkis du broŝurojn (lernolibron kaj propagandan broŝuron komparantan Volapük kun »Lingvo internacia«). Jen la titoloj de la broŝuroj, kiuj feliĉe ambaŭ troviĝas en la biblioteko de Esperanto-Propaganda Instituto: »La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems«, »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen: I. Volapük und Lingvo internacia«. En Nurnbergo ankaŭ aperis la unua Esperantista gazeto »La Esperantisto«, en Oktobro 1889, eldonata de S-ro Christian _Schmidt_. La gazeto havis 544 abonantojn, nome en Ruslando 335, en Germanujo 124, en Svedujo 56, en Francujo 10, en Usono 6, en Italujo 4, en Bulgarujo 3, en Hispanujo 2, en Anglujo, Belgujo, Portugalujo kaj Brazilio po 1. Estas evidenta afero, ke la unuaj Esperantistoj estis plej parte Rusoj kaj Poloj. Tion ankaŭ pruvas la de D-ro L. L. _Zamenhof_ en jaro 1889a eldonita »Adresaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon »Esperanto« Serio I. (Nro. 1 ĝis 1000)«. Jen la nombro da unuaj mil, en tiu ĉi adresaro enskribitaj adeptoj, kiujn ni ordigis laŭ landoj: Rusujo 921, Germanujo 29, Aŭstrujo-Hungarujo 21, Anglujo 9, Francujo 5, Usono 4, Svedujo 4, Turkujo 2, sen adreso 2, Italujo 1, Ĥinujo 1, Rumanujo 1.
Ankaŭ la »Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto« estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. La biblioteko, redaktata kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato 14 x 21 cm kaj kostis 1 Sm por ĉiuj cent paĝoj. Ĝi enhavis pleje verkojn de Rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojn en diversaj lingvoj. Oni povas facile diveni, ke tiu ĉi tre valora entrepreno ne trovis multe da abonantoj en la tiama tempo kaj kaŭzis al la tiom oferema D-ro L. L. Zamenhof grandajn elspezojn. Kun pia admiro mi rigardas tiujn unuajn altajn pruvojn pri literaturebleco de nia kara lingvo. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj Esperantistoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj. La unuaj 400 paĝoj enhavas sekvantajn verkojn: _Hamleto_, tragedio de Ŝekspir, trad. D-ro L. L. Zamenhof; _Ekzercaro de la lingvo Esperanto_, de L. L. Zamenhof; _Boris Godunov_, dramo de Puŝkin, trad. V. Devjatnin; _Granda Vortaro Germana-Esperanta_, folio 1, de L. L. Zamenhof; _Iliado_, poemo de Homero, kajeroj I kaj II (kantoj 1-3), trad. A. Kofman; _Vortaro Esperanto-Esta_ de W. Waher; _Aŝik Kerib_, rakonto de Lermontov, trad. N. Kuŝnir; _Dio ĉiam veron vidas_, rakonto de Leo Tolstoj, trad. J. Lojko; _Ŝtona Gasto_, dramo de Puŝkin, trad. N. Borovko.
Krom tiuj verkoj ni citu ankoraŭ laŭ la ekzempleroj troviĝantaj en nia bibliotekujo: _Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano_, komedio de L. N. Tolstoj, trad. A. Burenkov; _Kvar tagoj_--_Attalea princeps_, du rakontoj de V. Garŝin, trad. N. Kazi-Girej; _Nevola mortiginto_, rakonto (originalo) en versoj de V. Devjatnin; _El la vivo de Esperantistoj_, rakonto (originalo) de V. Stankieviĉ.
Krom la jam citita fervora protagonisto L. Einstein, nia kara lingvo trovis nelacigeblan kaj ofereman subtenanton en la neforgesebla W. H. _Trompeter_, termezuristo en Schalke (Westfalio), kiu en jaro 1888a fondis malgrandan grupon en Schalke kaj en jaro 1891a aperigis la duan Germanan lernolibron sub la titolo »Die Weltsprache Esperanto. Vollständiges Lehrbuch nebst Wörterbüchern, nach der russischen Ausgabe von Dr. L. Samenhof«. Kune kun sinjoroj L. _Einstein_, L. E. _Meier_, _Ch. Schmidt_, S-ro _Trompeter_ fervore subtenis la tiaman gazeton »La Esperantisto«, kiam ĝi troviĝis en malfacilaj cirkonstancoj[14]. La nelacigebla verkisto kaj propagandisto _Einstein_ mortis jam en jaro 1890 post longtempa suferado; admirinda estis lia persisteco kaj nerompebla energio, kortuŝaj la leteroj, kiujn li, malsanulo, skribis antaŭ sia morto al la Majstro, estante plene konvinkita pri la fina neretenebla venko de nia sankta bela afero. Post lia morto pro homa indiferenteco kaj kaŭze de la malsukcesinta »Volapük«, la unuaj ĝermoj de la Esperanta movado iom post iom pereis. Sed dume en aliaj landoj, en Francujo, Rusujo, en Kanado, Bulgarujo, Holando kaj Belgujo Esperanto malrapide, sed certe progresis.