Dokumentoj de Esperanto Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Part 17
En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj internaciaj lingvoj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis »Delegacion«, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus ĉi tiun demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la Delegacio en Oktobro 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi _reformojn_, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:
1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de _propagando_; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj _detaloj_, sed nur pro malkonfido al la _tuta_ afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa _unueco_, por ke ni akiru por nia afero la _konfidon_ de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda _forto_ (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan _garantion_, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo _pli certe_ ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili _tute mature_ kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike _elprovitaj_ kaj _fiksitaj_, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se _privataj_ personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj Esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per _severa disciplino_ kaj per _absoluta unueco_; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, por _ĉiam_; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, _neniam_, volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.
2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ _efektive_ aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por ĉi tio havas ne flankaj personoj, sed nur la _Esperantistoj_ mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la Esperantistoj tre facile _povas_ ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.
Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la »Fundamento de Esperanto«, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ _anarĥio_, kontraŭ reformoj _arbitraj_ kaj _personaj_, kontraŭ danĝera _rompado_, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe _elprovitaj_ kaj tute definitive kaj sendispute _akceptitaj_. Se la Esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la Esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura _evolucio_, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de _revolucio_.
Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la »Fundamento« prezentas »eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto«, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!
Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la Esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.
Por fari reformojn en Esperanto, la »Delegacia Komitato« ricevis komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne _povis_ doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj--kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj--la Delegacia Komitato prezentis al la Esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta Esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8--10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj _tuj_, ne atendante la Esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj Esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel »deziro de multaj societoj«; tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni _mem_ en nia propra nomo prezentos al la Esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.
Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.
Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la »Delegacia Komitato« por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la »Delegacio«, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur _elekti_ lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la »Delegacia Komitato« ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj _privataj_ personoj, kiuj--laŭ siaj propraj vortoj--fariĝis nun Esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo Esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.
Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon _nur per severa unueco_; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.
Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, Esperantistoj, iros trankvile nian vojon.
L. L. Zamenhof.
Piednoto
[64] »Lingvo Internacia« XIII, 1908, p. 73-77.
Pri Delegacio
De B. Kotzin[65]
La delegacio estis »tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn 2-3 personoj direktis post la kulisoj«. (Prof. Boirac, rektoro de Diĵona Universitato, membro de la Delegacia Komitato.)
»Linguo Internaciona di la Delegitaro«--tiu grandlitera, fiera surskribo nepre ornamas la kovrilon de Idistaj presaĵoj. Do, estos nature, se ni komencos per mallonga historia skizo.
La Delegacio por elekto de lingvo internacia estis iniciatita de s-roj L. Couturat kaj L. Leau dum la Universala ekspozicio en Parizo (1900), kaj la 17-an de Januaro, en la jaro 1901 estis subskribita de s-roj Cugnin, Laisant, Lalande, Couturat, R. de la Grasserie, Limousin kaj Leau la sekvanta deklaracio, kiun ni citas, ĉar ĝi prezentas oficialan programon kaj regularon de la Delegacio:
§ 1. Oni devas elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo internacia, destinita ne por anstataŭi la naciajn idiomojn en la vivo individua de ĉiu popolo, sed por servi al la rilatoj, skribaj kaj buŝaj, inter la personoj, kies patrolingvoj diferencas.
§ 2. Helplingvo internacia devas, por plenumi utile sian rolon, esti konforma al la sekvantaj kondiĉoj:
1-a kondiĉo.--Esti kapabla servi al rilatoj ordinaraj de la socia vivo, al komerco kaj al la raportoj sciencaj kaj filozofiaj; 2-a kondiĉo.--Esti facile lernebla por ĉiu persono meze instruita kaj speciale por la personoj de civilizacio Eŭropa; 3-a kondiĉo.--Ne esti unu el lingvoj naciaj.
§ 3. Oni devas organizi Delegacion ĝeneralan, reprezentontan la tutan kvanton de personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helplingvo internacia kaj kiuj interesiĝas pri ĝia realigo. La Delegacio elektos komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo.
La rolo de la Komitato estas fiksita en la sekvontaj paragrafoj:
§ 4. La elekto de la helplingvo internacia apartenas unue al la Asocio internacia de l' Akademioj, poste, en okazo de malsukceso, al la Komitato laŭ § 3.
§ 5. Konsekvence, la unua misio de la Komitato estas prezenti, en deca formo, al la Asocio Internacia de l' Akademioj, la deziresprimojn de l' aliĝintaj societoj kaj kongresoj, kaj ĝin inviti respekte, ke ĝi realigu la projekton de helplingvo.
§ 6. Apartenas al la Komitato la rajto, krei societon propagandan, destinitan por disvastigi la uzadon de la helplingvo elektita.
§ 7. La subskribintaj delegitoj sin turnas al ĉiuj societoj de sciencistoj, komercistoj kaj turistoj, invitante ilin aliĝi al la prezentata projekto.
§ 8. La Delegacion povos partopreni la reprezentantoj de _societoj regule formitaj_, kiuj aliĝos al la nun legata Deklaracio.
Se nun la leganto supozos, ke,--konforme al la § 8 de la Deklaracio,--la Delegacio mem estis regule formita societo, li eraros; la Delegacio, kiu devis propagandi sian ideon tra la tuta mondo, kiu kolektis monon, eldonis multe da libroj, broŝuroj, cirkuleroj, la Delegacio, kiu devis elekti specialan komitaton por fine solvi la problemon de lingvo internacia, aspektis, kiel _privata_ entrepreno, kaj kvankam ekz. en ĉiu privata akcia kompanio estas elektata la Administrantaro k.t.p., la Delegacio ne havis prezidanton, nek administracian komitaton (en la Delegacio funkciis nur du oficoj: sekretario estis s-ro Leau kaj kasisto s-ro Couturat), nek revizian komision, la Delegacio ne havis plenan regularon, kunsidojn k.t.p. Kiel ni jam diris, oficiale s-ro Couturat okupis nur la modestan oficon de la kasisto, sed en la realeco li estis la sola direktoro kaj eĉ diktatoro de la nomita pseŭdo-asocio. En la daŭro de ses jaroj s-ro Couturat aŭtokrate regis la tutan aferon, tamen li mem certe ne povus atingi ian rezultaton sen potenca helpo de la Esperantistoj. Dank' al morala kaj financa helpado de la tutmonda Esperantistaro oni eldonis multe da libroj pri la Delegacio; precipe dank' al energia agado de Esperantistoj, membro de Franca Akademio de l' Sciencoj, generalo Sebert (ano de la Delegacia Patronkomitato), prof. Laisant, Meray k.t.p., oni kolektis la subskribojn de multaj societoj, sciencistoj, kaj oni efektivigis la petskribon de 1250 scienculoj, adresitan al la Internacia Asocio de Akademioj[66]. Fervore laboris por la Delegacio nia samideanaro, ĉar estis nedubeble, ke oni elektos Esperanton. Membro de la Delegacia patronkomitato, prof-ro Ostwald, mem skribis, ekz., en sia broŝuro »Lingvo Internacia«, pĝ. 30-a (rusa eldono); »persone mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke Esperanto estos elektita«. La samon aludis la fondintoj de la Delegacio, s-roj Couturat kaj Leau, en kies 576-paĝa »Histoire de la Langue universelle« estis defendataj Esperanta akuzativo, la multenombra finiĝo »j«, la tabelo de pronomoj, la supersignitaj literoj k.t.p., k.t.p.
La senlaca agitado de l' Esperantistoj efikis: al la Delegacio aliĝis 310 societoj[67], la petskribo, adresita al la Internacia Asocio de l' Akademioj, estis subskribita de 1250 scienculoj, kaj rezultate la 15-an de Januaro de la jaro 1907 s-roj Couturat kaj Leau,--sekve de la §4--5 de la Delegacia programo,--petis la internacian Asocion de l' Akademioj elekti la plej bonan lingvon internacian[68], sed la Asocio de l' Akademioj,--konforme al la propono de Viena Akademio,--rezoluciis la 29-an de Majo (1907): ne decidi la demandon _senkompetente_[69] kaj teorie, ĉar la vivo mem praktike solvos la problemon kaj elektos mem la plej bonan lingvon universalan.
Post kiam la Asocio,--scienca aŭtoritato plej supera kaj plej internacia,--kategorie rifuzis la peton de la Delegacio, kiu sole kolektis la subskribojn de nur 310 societoj, precipe turistaj, sportistaj, fotografistaj (eĉ kelkaj urbaj bibliotekoj elektis sian delegiton), ĝi tamen kuraĝis preni sur sin la rolon de pli alta apelacia instanco: la 25-an de Junio ĝi elektis--aŭ, pli ĝuste, konfirmis--la komitaton, elektitan de s-ro Couturat, kaj tiu komitato devis solvi la problemon, konsistante el la sekvantaj 12 personoj: prof. de Lima Medicina Fakultato Barrios (Peru, Sud-Ameriko), prof. Baudouin de Courtenay (Peterburgo), prof. Boirac (Diĵono), medicinisto prof. Bouchard (Paris), matematikisto Eötvös (Budapest), prof. Foerster (Berlin), gazetisto Harvey (New York), prof. Jespersen (Kopenhago), Lambros (Ateno), Paige (Liège), ĥemiisto prof. Ostwald (Leipzig), prof. Schuchard (Graz). Sed el 12 »elektitaj« komitatanoj nur 3 konstante partoprenis la Komitaton kaj pro tio la Komitato mem invitis kelke da personoj kaj sen la elekto de la Delegacio enkomitatigis ilin, ekz. s-ron Rados (Budapest), s-ron Couturat, s-ron Leau, prof. Peano (Torino), s-ron Stead (London), la lasta ankaŭ ne povis veni, kaj tial lin reprezentis s-ro Hugon (Leitchwort); same profesoron Bouchard (Paris) reprezentis kuracisto Rodet, s-ron Harvey (New York) abato Dimnet (Parizo) profesoron Boirac reprezentis s-ro Moch. Kiel honor-prezidanto estis elektita prof. Foerster, prezidanto Ostwald, vic-prezidantoj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen.
La Komitato kunsidis en Parizo, inter 15.--24. de Oktobro 1907. Okazis vera konkurso de lingvoj artefaritaj, konkurso, kiu,--laŭ atesto de prof. Baudouin de Courtenay,--tre similis la faman religian konkurson, aranĝitan de antikva Kieva princo Vladimir la Sankta, nome la Komitato esploris longan serion de lingvo-projektoj: de s-ro Wise (Filipinoj), Lundström (Elberfeld), »Langage simplifié« de Thaust (Toulon), »Dilpok« de Marchand (Franclando), »l' Apolema« de R. de la Grasserie (Paris), »The Master Language« de Houghton (Ameriko), »Logo« de s-ro Darde, (Makeevka, Ruslando), »Universal« de Molenaar (München), »Idiom neutral« de »Akademi internasional de Lingu universal«, »Neutral reformed« de Rosenberger (Peterburgo), »Novilatin« de Beerman, projekton de Blondel, k.t.p. La Komitato diskutis kun D-ro Nicolas, aŭtoro de »Spokil«, kun Bollack, aŭtoro de »Langue Bleue«, kun s-ro Spizer, aŭtoro de »Parla«. La kreinto de Esperanto, D-ro Zamenhof, ne alvenis persone Parizon kaj petis sian karan kaj fidelan amikon, markizon Louis de Beaufront, ke li estu advokato de Esperanto, kaj s-ro Couturat skribis al D-ro Zamenhof: »_Via elekto estas tre bona kaj mi tute aprobas ĝin_«.
Multe da lingvoprojektoj ekzamenis la komitato, kaj finfine, la 24an de Oktobro dum foresto de komitatano Boirac, prezidanto de Esp. Lingva Komitato, oni decidis elekti en principo Esperanton sub rezervo de kelkaj modifoj, ekzamenotaj de la konstanta Komisio _en la senco difinita per la raporto de la sekretarioj kaj per la projekto de Ido_, kiu estis »anonime« naskita samtempe kun la komitata kunsido. Pli frue oni absolute ne konis Idon. Tamen la 2an de Novembro la Delegacio sendis nur 25 ekzemplerojn de Ida gramatiko al centmembra Lingva Komitato Esperantista kaj postulis respondon pri la reformo post unu monato, kvankam kelke da Lingvokomitatanoj el Ameriko kaj Afriko povis respondi nur post du monatoj. Prezidanto de »Lingva Komitato«, rektoro Boirac,--membro de la Delegacia Komitato,--vane protestis. El 100 membroj de Lingva Komitato nur 8 aprobis la reformon, proponitan de Ido, kaj 11 membroj akceptis malpli radikalan reformon. Rezultate, la 18an de Januaro (1908) aperis la konata cirkulera letero de D-ro Zamenhof[70]...
Eble D-ro Zamenhof estis ne prava, opiniante, ke la Delegacio ne rajtis reformi Esperanton? Kiel juristo, mi plene konsentas kun la opinio de D-ro Zamenhof, ĉar estas nedubeble, ke la Komitato de la Delegacio ne havis la necesan mandaton por reformi la lingvon. La oficiala programo (»Programme officiel«), kiu entenas eĉ negravan detalon (ekz. la § 6 pri la rajto, krei propagandan societon por la elektita lingvo), tamen per neniu vorto aludas la plej esencan rajton:--reformi la lingvon elektitan. La § 1 diras nur, ke oni devas »_elekti_ kaj disvastigi la uzadon de helplingvo« (»faire le choix et de répandre l'usage d'une Langue auxiliaire«). Laŭ § 4 »La _elekto_ de la helplingvo apartenas unue al la Asocio internacia de Akademioj...« Laŭ § 6 la Komitato rajtas »disvastigi la uzadon de la lingvo _elektota_« (»qui aura été choisie«). En la cirkulero (de I./XII. 1906) same nur la termino »_elekto_« estas trovata. Plue, la 10an de Majo (1907) al la Delegacianoj estis dissendita la cirkulero kun nomaro de la kandidatoj por la Komitato de la Delegacio; voĉdonante, ĉiu membro de la Delegacio havis samtempe la rajton, esprimi sian personan opinion kaj opinion de la reprezentata societo nur pri la _elekto_ de la lingvo. La Komitato devis esplori la opiniojn kaj konsideri ilin. Estas ja grave, ke el 74 ricevitaj opinioj 57 estis por Esperanto; pri la ebleco aŭ intenco, _reformi_ la elektitan lingvon, la cirkulero silentis absolute, kaj ĝi devis silenti, ĉar se la Delegacio havus la rajton, reformi ekzistantan lingvon, aŭ la rajton, krei tute novan sistemon de lingvo internacia, sendube tiu rajto estus klare markita en la regularo, sed--ni ripetas--ĝi ne estis eĉ aludita kaj same en neniu cirkulero de la Delegacio, en neniu dokumento estis uzita la vorto »reformoj«.
Oni komprenas cetere, ke kolegio, kompetenta por elekto de lingvo, povas esti nekapabla por ĝia plibonigo aŭ por ĝia originala kreo. Analogie, muzika kritikistaro povas juste elekti kaj premii la plej bonan muzikverkon, kvankam, eble, neniu el la kritikintoj kapablus, memstare aŭ »komitate« komponi plej primitivan melodion. La nekompetenteco de la Delegacia Komitato estas ekster dubo, kaj vane la Idistoj (ekz. en la broŝuro »Apprenez Ido«!) certigas, ke »Esperanto estas reformita de internacia komitato el sciencistoj-lingvistoj, elektitaj inter la plej kompetentaj«; vane en la libro »Internacia lingvo kaj Scienco«, verkita kvarope de ĥemiistoj Ostwald kaj Lorenz, fizikisto Pfaundler kaj filozofo Couturat, oni kredigas, ke Esperanto estas plibonigita per laborado de »plej spertaj lingvosciencistoj«. En la realeco la Delegacia Komitato _havis nur 2 lingvistojn_, nome Rusan profesoron Baudouin de Courtenay kaj Danan profesoron Jespersen. La unua, kiu estis vicprezidanto de la Komitato, diris, ke per la reformoj oni flikis unu lokon, krevigante la alian. En oficiala organo de Ido »Progreso« prof. Baudouin de Courtenay skribis: »tiu tendenco al la reformoj venas de l' inklino, serĉi truon sur la tuto bona, t. e. ofta flikado de Esperanto sen sufiĉaj motivoj. La rolo de la Delegacio, de la Komitato, elektita de ĝi, kaj de la konstanta komisio estas malprosperinta«. (»Progreso«, 1909, p. 114)[71]. Kaj ni vidos poste, ke prof. Baudouin de Courtenay malaprobas preskaŭ la tutan reformaron de Ido. La dua,--kaj lasta--lingvisto de la Delegacia Komitato, prof. Jespersen, proponis al la Delegacio sian propran originalan gramatikon, alian ol ia Idista, kun la multenombro ne-idista per _oi_, _ai_, ne-idistaj pronomoj _lo_, _la_, _loi_, _lai_, adjektiva finiĝo -e kaj inigo per a, ekz, frato = frato; frata = fratino[72]. La lasta demando estis longe diskutita, sed la Komitato per plimulto rifuzis akcepti la proponon de la »plej sperta lingvisto«. Do, oni ne devas moki D-ron Zamenhof, kiu skribis al s-ro Lemaire: »La proponoj de Couturat ne povas plaĉi al mi; se oni min demandus, mi proponus ŝanĝojn tute aliajn, kiuj laŭ mia opinio, estas multe pli gravaj«. Kiu scias? Eble D-ro Zamenhof samopinias ĝuste kun lingvisto Jespersen!