Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 6
Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel kunkonsentis (cxar ecx nun mi ne povas konfesi, ke mi gxin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur montri la avertojn kaj la intersekvajn pasxojn, per kiuj alproksimigxis mia puno. Unu malfelicxo okazis, kiun, pro tio, ke gxi ne havis sekvon, mi nur aludetos. Kruelega ago kontraux infanino vekis kontraux min la koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaux kelkaj tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la infanino kunigxis kun li; estis momentoj, kiam mi timis pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de Harry Jekyll kaj pagi ilin per cxeko subskribita per lia nomo. Sed tiu cxi dangxero estis facile forigita el la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantauxen klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la fatalo.
Preskaux du monatoj antaux la mortigo de Sir Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj, de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekigxis la sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi cxirkauxrigardis, vane mi vidis la decan meblaron kaj grandan amplekson de la cxambro en mia domo sur la placo, vane mi rekonis la desegnajxon de la litkurtenoj, io ankoraux insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi estas, ke mi ne vekigxis tie, kie mi sxajnas esti, sed en la cxambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en la korpo de Edward Hyde.
Mi ridetis kaj, laux mia psikologia maniero, komencis mallaboreme esplori la elementojn de cxi tiu iluzio, iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi estis ankoraux tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la mano de Harry Jekyll estis profesia laux formo kaj grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed la mano, kiun mi nun rigardadis, suficxe klare en la flava lumo de Londona mateno, kusxantan duonfermitan sur la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj dense kovrita de nigra kresko da haroj. GXi estis la mano de Edward Hyde.
Mi certe rigardis gxin dum preskaux duona minuto, antaux ol la teruro vekigxis en mia brusto tiel subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. CXe la vidajxo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango sxangxigxis en ion treege maldensan kaj glacian. Jes, mi kusxigxis Harry Jekyll, kaj vekigxis Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis malfrue en la mateno, la servistaro jam levigxis, cxiuj miaj drogoj estis en la kabineto--longa irado estis ja malsupren sur du sxtuparoj, tra la posta irejo, trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian vizagxon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kasxi la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata dolcxeco de senpremigxo mi memoris, ke mia servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo. Jen baldaux mi vestis min, kiel eble plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaux pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retirigxis pro tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestajxo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll reeniris sian propran formon kaj sidigxis kun malheligxinta frunto, por simuli[29] matenmangxon.
Malgranda ja estis mia apetito. CXi tiu neklarigebla okazajxo, cxi tiu renversigxo de mia antauxa spertado, sxajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, elskribi la literojn de mia kondamnigxo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzercigxadis kaj nutrigxis; al mi en la lastaj tagoj sxajnadis kvazaux la korpo de Edward Hyde pligrandigxas, kvazaux (kiam mi portadis tiun formon) mi konscias pli ricxan fluon de sango, kaj mi komencis ekvidi dangxeron ke, se cxi tio estos multe dauxrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por cxiam renversita, ke la kapablo de lauxvola sxangxigxo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde farigxos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne cxiam montrigxis egala. Unu fojon, tre frue en mia karerio, gxi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco jxetis gxis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilajxo estis, dejxeti la korpon de Jekyll, lastatempe gxi grade sed decide translokigxis al la alia flanko. CXio do sxajnis montri al la jena konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan memon, kaj iom post iom enkorpigxas en mian duan kaj pli malbonan.
Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed cxiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetajxo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustacxo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aux nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kasxas kontraux la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka tempo dorlotis. Kunligi gxin kun Hyde, estus morti pri mil interesoj kaj aspiroj kaj farigxi por cxiam malestimata kaj senamika. La marcxando povus aperi neegala, sed estis ankoraux alia afero kunpesinda; cxar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la abstinenco, Hyde ecx ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la kondicxoj de tiu cxi interbatalo estas tiel malnovaj kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj timoj jxetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj tremanta pekulo, kaj okazis cxe mi, kiel okazas cxe la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian elekton plenumadi.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron, cxirkauxitan de amikoj kaj tenantan honestajn esperojn, kaj mi diris decidan adiauxon al la libereco, al la rilata juneco, al la facila pasxo, saltanta pulso kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi gxuis en la alivesto de Hyde. Tiun cxi elekton mi faris eble kun ia senkonscia rezervo, cxar mi nek forlasis la Soho'an domon, nek detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraux kusxis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis laux tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam antauxe atingis, kaj gxuis la kompensojn de aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine forigxis la fresxeco de mia timo, la lauxdoj de mia konscienco ekfarigxis kutimo; min ekturmentegis afliktigxoj kaj sopiroj, kvazaux Hyde baraktus por la liberigxo, kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis kaj englutis la aliformigan trinkajxon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kagxo, li liberigxis furiozega. Mi sentis, ecx jam dum mi trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi auxskultis la gxentilajxojn de mia malfelicxa viktimo; almenaux mi deklaras antaux Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
Tuj la spirito de la infero vekigxis en mi, kaj furiozis. Kun paroksismo de gxojo mi disbategis la pasivan korpon, gustumante gxojegon cxe cxiu bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron malvarma spasmo de teruro. Disigxis nebulo; mi ekvidis, ke mi metas mian vivon en dangxeron, kaj mi forkuregis de la sceno de tiuj ekscesoj, fierigxante ecx dum mi tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita gxis la plej ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito, gxojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por la estonteco, kaj tamen, ankoraux rapidirante kaj auxskultante, cxu sekvas min la pasxoj de la vengxanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li kunmetis la miksturon, kaj trinkante gxin li toastis la mortinton. Apenaux la agonio de la transformigxo ekcxesis dissxiri lin, jam Harry Jekyll, kun fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriprocxo, falis genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de la memindulgo estis dissxirita de supre gxis malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis gxin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon cxe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama sento de nerealeco, cxe la malbenitaj terurajxoj de la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj pregxoj sufoki la amason da malbelegaj imagajxoj kaj sonoj, kiuj arigxis en mia memoro kontraux mi, kaj, ankoraux, inter miaj petegoj, la fi-vizagxo de mia kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de tiu cxi memriprocxo ekmortigxis, gxi estis sekvita de sento de gxojo. De nun Hyde estos neebla; cxu mi volos, aux ne volos, mi estas de nun enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho, kiel mi gxojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco mi akceptis denove la cxirkauxbarojn de l' vivado natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi sxlosis la pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj dispremegis la sxlosilon sub mia piedo!
Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia malsagxajxo. Mi pensas, ke mi gxojis scii tion; mi pensas, ke mi gxojis pro tio, ke miajn pli bonajn impulsojn tiel cxirkauxremparis kaj gardis la teruroj de la esxafodo. Jekyll estis nun mia rifugxejo; Hyde elrigardetu ecx nur dum momento, kaj la manoj de cxiuj homoj tuj levigxos por lin kapti kaj mortigi.
Mi decidis per mia estonta konduto reacxeti la estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaux felicxe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis cxi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontrauxe kredas, ke mi cxiutage gxuis gxin pli plene; sed min ankoraux malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam fine iom post iom eluzigxis la unua akreco de mia pento, mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge encxenigita, komencis ekmugxi por liberigxo. Mi ja ne revis revivigi Hyde; tion ecx ekpripensi tremigis min gxis frenezeco; ne, en mia propra personeco starigxis la tento ankoraux unu fojon petoli kun mia konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine submetigxis al la atakoj de la tentado. Al cxio venas fino; la plej vasta mezurilo fine plenigxas, kaj cxi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago, malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba cxielo, kaj <<Regent's Park>>[30] estis plena de vintraj pepadoj kaj dolcxa pro odoroj de printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom dormema, promesante postan penton sed ankoraux ne incitita gxis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo, terura nauxzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco kvietigxis, mi ekkonstatis sxangxon en la karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon al la dangxero, solvigxon de la ligiloj de l' devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur miaj malsxvelintaj membroj; la mano kusxanta sur mia genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward Hyde. Antaux unu momento, al mi estis ankoraux garantiita la estimo de cxiuj homoj, mi estis ricxa, amata--kun mangxo pretigata por mi en mia propra hejmo--kaj nun mi estas jam la komuna persekutajxo de l' homaro, cxasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la pendigilo.
Mia prudento sxanceligxis, sed ne tute min forlasis. Miaj drogoj estis en sxranko en mia kabineto, kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon--premegante per la manoj miajn tempiojn--mi nun devas entrepreni. La laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la esxafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon, kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi lin? Supozu, ke mi evitos kaptigxon sur la stratoj, kiel mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj malplacxa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala karaktero: mi povas skribi laux mia propra skribmaniero. Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klarigxis al mi la tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,--kiu efektive estis suficxe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun kovris cxi tiuj vestoj,--la veturigisto ne povis kasxi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraux lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis sur lia vizagxo,--felicxe por li,--ankoraux pli felicxe por mi, cxar, nur momenton plu, kaj mi lin jam certe desxiregus de sur lia sidejo. Enirinte la hotelon, mi cxirkauxrigardis kun tia malluma mieno, ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili intersxangxis dum mia cxeesto; sed sklaveme ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata cxambro kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en dangxero pri sia vivo, estis al mi estajxo nova; skuita de supermezura kolero, strecxita gxis mortigemo, avidega kauxzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo; venkis sian koleregon per granda peno de l' volado; verkis siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole, kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj en la posxton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata cxambro, mordetadante al si la ungojn; tie li tagmangxis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero videble tremanta antaux lia okulo; kaj el tie, post plena noktigxo, li ekveturadis en angulo de fermita veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo. < >, mi diras; mi ne povas diri < >. En tiu infano de l' infero estis nenio homa; logxis en li nenio krom la timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,--pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti,--li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en sia negxustalkorpa vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaux uragano. Li marsxis rapide, persekutata de siaj timoj; babilante al si mem, sxtelirante tra la malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj kvazaux barilo ankoraux apartigis lin de la noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis sxin en la vizagxon, kaj sxi forkuris. Kiam mi rekonsciigxis cxe la domo de Lanyon, la teruro de mia malnova amiko iom kortusxis min; mi ne scias; estis almenaux nur kvazaux guto en la maro, kompare al la abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis okazinta en mi ia sxangxigxo. Jam ne plu timo al la esxafodo, sed teruro farigxi denove Hyde, turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en songxo; duone en songxo revenis hejmen kaj kusxigxis. Post la ellacigoj de la tago, mi dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis gxin rompi ecx la teruraj kosxmaroj min turmentantaj. Mi vekigxis matene skuita, malfortigita, sed refresxigxinta. Mi ankoraux malamis kaj timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn dangxerojn de l' antauxa tago; sed mi estis denove hejme, en mia propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo briladis en mia animo tiel forte, ke gxi preskaux konkuris la helecon de la espero mem.
Mi estis nerapide transpasxanta la korton post matenmangxo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro, kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj heroldis la sxangxigxon: kaj apenaux mi havis la tempon atingi la sxirmon de mia kabineto, tra mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. CXi tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago sxajnis, ke nur per granda, kvazaux gimnastika penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas porti la vizagxon de Jekyll. Je cxiu horo de la tago kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi dormis, aux ecx dum momento dormetis sur mia segxo, cxiam mi vekigxis kiel Hyde. Sub la strecxado de cxi tiu sencxese minacanta fatalo, kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja ecx super cxia grado, kiun mi kredis ebla al la homo, mi farigxis en mia propra persono estajxo konsumita kaj elcxerpita de la febro, malforta, korpe kaj mente, cxiam okupata de unu sola penso: abomeno al mia alia memo. Sed dum mi dormadis aux kiam la efekto de la drogo elcxerpigxis, mi saltis preskaux sen transiro--cxar la doloroj de la aliformigxo farigxis cxiutage malpli severaj--en la posedon de imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per senkauxzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu sxajnis ne suficxe forta por enteni la furiozantajn energiojn de la vivo. La povoj de Hyde sxajnis des pli kreski, ju pli kadukigxis Jekyll. Kaj certe la malamo, kiu apartigis ilin, estis nun ambauxflanke egala. CXe Jekyll, gxi estis afero de esenca instinkto. Li nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estajxo, kiu partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l' konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto; kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde kvazaux pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la terura afero: ke la sxlimo de l' abismo sxajnas auxdigi kriojn kaj vocxojn; ke la amorfa polvo gestacxas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen ankoraux: ke tiu ribelanta abomenajxo estas ligita al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo; kusxas enkagxigita en lia karno, kie li auxdas gxin murmuri, sentas gxin barakti al naskigxo kaj en cxiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.
La malamo de Hyde kontraux Jekyll estis de malsama speco. Lia teruro pri la esxafodo devigis lin sencxese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia stato de subulo, farigxi parto anstataux persono; sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malgxojegon en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la malplacxo, kiun li mem inspiris. Pro tio la simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi, skribacxante laux mia propra skribstilo blasfemajxojn sur la pagxoj de miaj libroj; bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere, se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antauxlonge li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas kaj glaciigxas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi memoras la mizeracxon kaj pasion de lia sinalkrocxemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li timas mian kapablon detrancxi lin per la memmortigo, mi povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore mankas al mi, plilongigi cxi tiun priskribon; neniam iu suferis tiajn turmentegojn, tio suficxu. Kaj tamen ecx al tiaj la kutimado alportis--ne, ne malpezigxon,--sed, ian kalecon de la animo, ian submetigxemon al la malespero; kaj mia puno povus ja dauxradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta malfelicxegajxo, kiu nun fine min trafis kaj disigis de mia propra vizagxo kaj naturo. Mia provizo de la salo, kiu neniam renovigxis de post la dato de mia unua eksperimento, komencis elcxerpigxi. Mi venigis novan provizon kaj kunmiksis la trinkajxon: la kvazauxbolado sekvis, ankaux la unua kolorsxangxigxo, sed ne la dua. Mi trinkis la miksturon, gxi ne efikis. Vi sciigxos de Poole, kiel mi trasercxigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj ke estis tiu nekonata nepurajxo, kiu donis al la miksajxo efikecon.
Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas cxi tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj pulvoroj. CXi tiu, do, estas la lasta fojo--se ne okazos miraklo--kiam Harry Jekyll povas pensi siajn proprajn pensojn aux vidi sian propran vizagxon (nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek devos mi prokrasti tro longe la finon de cxi tiu skribado, cxar se mia rakonto gxis nun evitis detruigxon, tio estis pro kombino de granda antauxzorgo kaj granda bonsxanco. Se la agonioj de la sxangxo ekkaptos min dum mi gxin skribas, Hyde gxin dissxiros; sed se iom da tempo pasos de kiam mi estos gxin flankenmetinta, lia mirinda egoismo kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos gxin denove kontraux la ago de lia simiosimila malico. Kaj efektive, la fatalo, kiu proksimigxas al ni ambaux, jam sxangxis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro, kaj mi denove kaj por cxiam eniros tiun malamitan personecon... Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj plorante sur mia segxo, aux dauxros, en plej strecxita kaj timopenetrita ekstazo de auxskultado, pasxadi tien kaj reen tra cxi tiu cxambreto--mia lasta surtera rifugxejo--kaj subauxskulti cxian sonon de minaco. CXu Hyde mortos sur la esxafodo? aux cxu li en la lasta momento trovos la kuragxon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente estas; cxi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio, kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. CXi tie, do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi metas finon al la vivhistorio de tiu malfelicxa Harry Jekyll.
FINO
[1] Ricxard Enfijld.
[2] T.e. cxiutage krom dimancxo, kiam en Anglujo la butikoj restas fermitaj.
[3] Gablo: triangula elstaranta konstruajxo aux pinta tegmentofino super pordoj, fenestroj, k.t.p. laux la gotika arhxitektura stilo. A. gable; Fr. ga^ble; G. Giebel, Spitzverdachung; H. socarre'n, alero.
[4] Elp. Kuts: fama Londona banko.
[5] Ekkrio, kiu montras protestan nekonsenton.
[6] Elp. Hajd.
[7] Morosa: cxagrenhumora, malgajacxa, malkontentacxa. A. morose, sullen, surly; Fr. morose, maussade, bourru; G. muerrisch; H. murrio; Lat. morosus.
[8] Elp. GXekil.
[9] Elp. Ka'vendisx Skuxer: fama Londona placo.
[10] Elp. Lanjon.
[11] Harry. intima formo de l' nomo Henry (kvazaux Hencxjo).
[12] Tio cxi estas vortsxerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laux kiu unuj devas sin kasxi (Hide) kaj la aliaj ilin sercxi (Seek).
[13] Malricxa kvartalo de Londono.