Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 5
Post la legado de tiu cxi letero, mi decidis, ke mia kolego estas nepre freneza; sed gxis tiam, kiam tio estos pruvita preter cxia ebleco de dubo, mi sentis min devigita plenumi lian peton. Ju malpli mi komprenis tiun cxi konfuzajxon, des malpli mi trovis min kapabla jugxi pri gxia graveco; kaj alvokon tiamaniere esprimitan, mi ne povus malatenti sen grava respondeco. Mi do levigxis tuj de l' tablo, eniris fiakron kaj veturis rekte al la domo de Jekyll. La servisto atendis mian alvenon; li estis ricevinta per la sama liverado kiel mi, rekomenditan leteron de instrukcio, kaj tuj venigis seruriston kaj cxarpentiston. Tiuj alvenis jam dum ni parolis; kaj ni iris kune al la hxirurgia teatro de la iama D-ro Denman, de kie (kiel vi sendube scias) oni plej oportune eniras en la privatan kabineton de D-ro Jekyll. La pordo estis tre fortika, kaj la seruro bonega; sed fine, post duhora laborado, la pordo staris malfermita. La sxranko markita E estis nesxlosita; kaj mi eltiris la tirkeston, plenigis gxin je pajlo, envolvis gxin en littukon kaj reportis gxin kun mi al Cavendish Square. Tie mi esploris gxian enhavon. La pulvoroj estis suficxe nete faritaj, sed ne kun la lerteco de la profesia drogisto; do evidente estis, ke ili estas private faritaj de D-ro Jekyll; kaj malferminte unu el la kovriloj, mi trovis tion, kio sxajnis al mi esti simpla kristaleca salo blanka. La botelo, al kiu mi poste turnis la atenton, estis duonplenigita de sangrugxa fluidajxo tre akra al la flaro, kaj kiu sxajnis al mi enhavi fosforon kaj ian volatilan eteron. Pri la aliaj ingrediencoj mi ne povis diveni. La libro estis ordinara notlibreto, kaj enhavis malmulton krom serio da datoj. Tiuj kovris periodon de multaj jaroj; sed mi rimarkis, ke la enskriboj cxesis preskaux antaux unu jaro kaj tute abrupte. Jen jen mallonga noto estis aldonita al dato, plej ofte ne pli ol sola vorto; < > okazis eble sesfoje tra tuto de kelkcento da enskriboj; kaj unufoje < > Nu, kiel povus la cxeesto de tiuj objektoj en mia domo tusxi aux la honoron, la mentosanecon, aux la vivon de mia kaprica amiko? Se lia sendito povus iri al unu loko, kial ne al alia? Kaj ecx se ja estus efektive ia malhelpo, kial mi devas akcepti tiun sinjoron sekrete? Ju pli mi pripensadis, des pli mi konvinkigxis, ke mi interrilatas kun kazo de ia cerba malsano; kaj kvankam mi forsendis mian servistaron kusxigxi, mi tamen sxargxis malnovan revolveron, por ke mi povu eventuale min defendi.
La noktomeza horo apenaux sonoris super Londono, kiam iu frapetis mallauxte sur la pordo. Mi mem iris malfermi, kaj trovis malgrandulon, sin duonapogantan kontraux la kolonoj de la portiko.
--CXu vi venis de D-ro Jekyll? mi demandis. Li jesis per gxenita gesto, kaj kiam mi petis lin enveni, li ne obeis sen sercxa rigardeto posten en la mallumon de la placo. Estis policano ne malproksime, alvenanta kun la lumo de lia lanterno malkovrita, kaj sxajnis al mi, ke cxe la vido mia vizitanto ektremas kaj plirapidas.
Tiuj detaloj, mi konfesas, ja malagrable min impresis; kaj dum mi sekvis lin en la helan lumon de mia konsultejo, mi tenis mian manon preta sur mia defendilo. CXi tie fine mi povis klare lin observi. Mi antauxe neniam vidis lin, pri tio mi estis certa. Li estis malgranda, kiel mi diris; min frapis, krom tio, la abomeniga esprimo de lia vizagxo, kun gxia rimarkinda kombino de granda muskola movigxemeco kun granda sxajna malforteco de konstitucio, kaj laste, sed ne malpleje, la stranga subjektiva maltrankvileco kauxzata de lia proksimeco.
Tiu lasta iom similis ekatakon de rigoro, kaj estis akompanata de tute rimarkebla malrapidigxo de la pulso. En la momento mem, mi atribuis tion al ia idiosinkrazia, persona malplacxa, kaj nur iom miris la akutecon de la simptomoj; sed de tiu tempo io iel kredigis al mi, ke la kauxzo de tio kusxas multe pli profunde en la homa naturo mem, kaj dependas de io pli nobla, ol la principo de l' malamo.
Tiu persono (kiu tiel, jam de la unua momento de sia alveno, naskis cxe mi kion mi povas nur nomi nauxzoplena scivolo) estis vestita laux maniero, kiu cxe ordinara persono estus ridinda; t.e. liaj vestoj, kvankam faritaj el ricxa kaj bongusta sxtofo, estis treege tro grandaj por li laux cxiu mezuro. La pantalono pendis cxirkaux la kruroj kaj estis suprenfaldita por teni gxin for de la tero, la talio de la redingoto trovigxis sub liaj koksoj, kaj gxia kolumo vastigxis largxe sur liaj sxultroj. Sed, strange diri, tiu cxi ridindega vestajxo tute ne ridigis min. Pli gxuste ja, tial ke estis io kontrauxnorma kaj monstra en la esenco mem de la estajxo, kiu nun staris kontraux mi, io enkateniganta, surprizanta kaj nauxzanta, sxajnis, ke tiu cxi nova neegaleco nur gxin konvenis, kaj intensigis; tiel, ke al mia intereso pri la karaktero de tiu homo estis aldonita scivolo pri lia deveno, lia vivo, lia havo kaj rango en la mondo. Tiuj observoj, kvankam por meti ilin sur paperon bezonis tiel grandan spacon, tamen okupis nur kelkajn momentojn. Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra[27] eksciteco.
--CXu vi gxin havas? li kriegis, cxu vi gxin havas?
Kaj tiel viva estis lia malpacienco, ke li ecx la manon metis sur mian brakon kaj volis skui min. Mi depusxis lin, konsciante cxe lia ektusxo, ian glacian spasmon tra miaj vejnoj.
--Atendu, sinjoro, mi diris. Vi forgesas, ke mi ankoraux ne havas la plezuron koni vin. Sidigxu, mi petas.
--Pardonu al mi, D-ro Lanyon, li respondis, suficxe gxentile. Tio, kion vi diris, estas prava; kaj mia malpacienco nun jam preterpasis mian gxentilecon. Mi venis cxi tien laux la instigo de via kolego, D-ro Harry Jekyll, pri afero iome grava; kaj mi sciigxis..., li pauxzis kaj levis la manon al la gorgxo kaj mi povis rimarki, malgraux lia kvieta mieno, ke li baraktas kontraux la alproksimigxo de la histerio,--mi sciigxis, ke tirkesto...
--Jen, sinjoro, mi diris, montrante la tirkeston, kie gxi kusxis sur la planko post tablo kaj ankoraux kovrita per tuko.
Li eksaltis al gxi kaj poste haltis kaj metis manon al la koro; mi povis auxdi, kiel grincas liaj dentoj pro la konvulsia ago de liaj makzeloj; kaj lia vizagxo farigxis tiel morte pala, ke mi ektimis pri lia vivo kaj prudento.
--Trankviligu vin! mi diris.
Li turnis al mi terurigan rideton kaj, kvazaux kun la decideco de la malespero, forsxiris la tukon. Vidante gxian enhavon, li auxdigis unu lauxtan singulton de tiel intensa senpremigxo, ke mi sidis kiel sxtonigita. Kaj la momenton poste, per vocxo jam suficxe regata:
--CXu vi havas gradigitan glason? li demandis.
Mi starigxis iom sindevige kaj donis al li, kion li petis.
Li dankis min per rideto, mezuris kelke da gutoj de la rugxa fluidajxo, kaj alsxutis unu el la pulvoroj. La miksturo, kiu unue havis duberugxan nuancon, komencis, dum la solvigxado de la kristaloj, plihele kolorigxi, auxdeble sxauxmadi kaj disjxeti fumetojn. Subite, kaj cxe la sama momento, la kvazauxbolado cxesis kaj la miksturo transkolorigxis en malpalan purpuron, kiu malintensigxis pli malrapide en palan verdon. Mia vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste sin turnis kaj rigardis min kun sercxa mieno.
--Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas. CXu vi estos sagxa? CXu vi permesos gvidi vin? CXu vi permesos, ke mi prenu cxi tiun glason en mian manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aux cxu la avideco de l' scivolo tro multe vin regas? Pripensu antaux ol respondi, cxar farata estos, kiel vi decidos. Laux via decido, vi restos tiel sama kiel vi antauxe estis, nek pli ricxa, nek pli sagxa, escepte se la sento pri servo farita al homo en morta dangxero povas esti konsiderita ia ricxeco de l' animo. Aux, se vi preferos elekti novan regionon de la scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio estos malkasxita al vi cxi tie, en cxi tiu cxambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumigxos antaux via rigardo tia miregindajxo, kia sxancelus la nekredemon de Satano.
--Sinjoro, mi diris, sxajnigante indiferentecon, kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi eble ne miros, ke mi vin auxskultas ja sen tre forta impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaux ol vidi gxian finon.
--Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi memoras viajn jxurojn; kio sekvos, tio estos sub la sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe estas ligita al la plej mallargxaj kaj materialismaj ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi kiu mokis viajn superulojn,--rigardu!
Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu engluto. Sekvis krio; li balancigxis, sxanceligxis, ekkaptis la tablon kaj tenegis, rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita busxo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis, sxangxo--li sxajnis sxveli--lia vizagxo subite nigrigxis kaj la trajtoj sxajnis fandigxi kaj aliigxi--kaj momenton poste mi eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantauxen gxis la muro, kun la brako levita por min sxirmi kontraux tiu miregindajxo, kun la mento premegata de teruro.
--Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; cxar tie antaux miaj okuloj--pala kaj skuita, kaj duonsvenanta, kaj palpsercxanta antaux si per la manoj kvazaux homo reveninta el la morto--tie staris Harry Jekyll!
Tion, kion li diris al mi dum la sekvanta horo, mi ne povas decidigxi meti skribe sur paperon. Mi vidis tion, kion mi vidis; mi auxdis tion, kion mi auxdis, kaj gxi nauxzis mian animon; kaj, tamen, nun kiam tiu vidajxo jam malaperis de miaj okuloj, mi al mi demandas, cxu mi gxin kredas? kaj mi ne povas respondi. Mia vivo estas skuita gxis la radikoj; la dormo forlasis min; la plej mortiga teruro kunsidas kun mi je cxiuj horoj de la tago kaj nokto; mi sentas, ke miaj tagoj estas kalkulitaj, ke mi devos morti; kaj, tamen, mi mortos nekredanta. Kaj la morala malnobleco, kiun tiu viro ecx kun larmoj de la pento senvualigis al mi, tion mi ne povas, ecx en mia memoro pripensi, sen eksalto de teruro. Nur mi diros, Utterson, kaj tio (se vi povos vin devigi kredi gxin) jam pli ol suficxos. La estajxo, kiu tiun nokton englitis en mian domon, estis, laux la konfeso de Jekyll mem, konata sub la nomo Hyde kaj sercxata en cxiuj anguloj de la lando kiel la mortiginto de Carew.
Hastie[28] Lanyon.
La plena deklaro pri la afero; skribita de Doktoro Jekyll
Mi naskigxis en la jaro 18...a, heredonto de granda ricxeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laux karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la sagxuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial--kion oni povus supozi--kun cxia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia cxe multaj faris la felicxecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia cxiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizagxon antaux la publiko. Okazis el tio, ke mi kasxis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la agxon de l' pripensado kaj komencinte cxirkauxrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj ecx fanfaronegus tiajn neregulajxojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antauxmetis, mi rigardis kaj kasxis ilin kun sento de honto preskaux morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosajxo ecx pli profunda ol cxe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo; miaj ambaux flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj jxetis min en la honton, ol kiam mi laboradis malkasxe pri la disvastigo de la scio, aux pri la forigo de l' doloro kaj la sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj forte lumigis sur cxi tiun konscion pri la cxiama batalado inter miaj membroj. Kun cxiu tago, kaj de ambaux flankoj de mia inteligento, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimigxis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis cxe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke ecx se oni povus prave eliri, ke mi estas unu aux la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaux, kaj jam frue en mia vivo, ecx antaux ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimigxis pensadi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur cxiu, mi diris al mi, povus esti logxigita en apartan identajxon, tiam de la vivo estus forprenita cxio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri laux sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj riprocxado de sia pli pia gxemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendangxere sur sia vojo supren, farante bonajxojn, en kiuj trovigxas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraux la malhonoro kaj la pentofarado pro cxi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltauxgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l' konscio, cxi tiuj polusaj gxemeloj sencxese interbatalas. Kiel do ilin disigi?
GXis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol gxis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan sxangxigxemecon de cxi tiu sxajne fortika korpo, en kiu ni marsxas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj hxemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantauxentiri tiun karnan vestajxon, tutsame kiel vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis mian naturan korpon apartan de la nura auxro kaj radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia spirito, sed ankaux sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per kiu dua formo kaj vizagxo povus esti anstatauxigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia animo.
Mi hezitis longe antaux ol provi praktike tiun cxi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio, ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de superdozo aux la plej malmulta maloportuneco pri la momento de elmontro, tute forvisxi tiun nematerian logxejon, kies sxangxon per gxia efiko mi atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam antauxlonge pretigis mian tinkturajxon; mi tuj acxetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitigxo cxesis, kun forta ardo de kuragxo mi eltrinkis la miksturon.
Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj, mortiga nauxzo, kaj teruro de spirito, ne malpli intensa, ol tiu sentebla en horo de l' naskigxo aux de l' morto. Poste, tiuj agonioj rapide ekkvietigxis, kaj mi rekonsciigxis kvazaux el granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io nepriskribeble nova, kaj, pro gxia noveco, nekredeble dolcxa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli felicxa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri disigxo de la ligiloj de l' devo, pri nekonata sed ne senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu cxi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli malnobla, ke mi vendigxis kiel sklavo al mia originala malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis min kiel vino. Mi etendis la manojn, gxojegante en la noveco de tiuj sentoj, kaj cxe tio, mi subite eksciis, ke mia staturo iom malgrandigxis. En tiu tempo ne estis spegulo en mia cxambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem de tiuj aliformigxoj. La nokto, tamen, jam preskaux tagigxis; la logxantoj de mia domo kusxadis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormocxambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian cxambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde.
Mi devas paroli cxi tie pri mia teorio sole, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la plej versxajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi jxus eksigis. Plie, en la dauxro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraux cxio, naux dekone vivo de l' penado, de l' virto kaj de l' memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono ekbrilis el la vizagxo de unu, tiel same la malbono estis skribita largxe kaj klare sur tiu de la alia. Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation, kontrauxe, mi sentis ja eksalton de bonveno. CXi tio, ankaux, estis mi. GXi sxajnis natura kaj homa. Laux miaj okuloj, gxi portis pli vivan bildon de l' spirito, gxi sxajnis pli difinita kaj unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizagxo, kiun mi gxis nun kutimis nomi la mia. Kaj gxis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la sxajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimigxi al mi sen videbla antipatio de l' karno. CXi tio, laux mia opinio, estis tial, ke cxiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l' homaro, estis pura malbono. Nur momenton mi restis antaux la spegulo; mi devis ankoraux provi la duan kaj decidigan eksperimenton; restis ankoraux konstati, cxu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaux la tagigxo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj, rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazauxmorto kaj rekonsciigxis denove kun la karaktero, la staturo, kaj la vizagxo de Harry Jekyll.
En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan krucigxon de l' vojoj. Se mi estus alproksimigxinta al mia eltrovajxo laux pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de malavaraj aux piaj aspiroj, cxio estus alie, kaj, el tiuj agonioj de l' morto kaj naskigxo, mi estus elirinta angxelo anstataux diablo. La drogo povis neniel distingi, nek diabla nek dia gxi estis; gxi nur skuis la pordojn de l' malliberejo de mia temperamento, kaj, kiel cxe la kaptitoj en Philippi, elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto dormetis; mia malvirto, vekadita de l' ambicio, kaptis vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta eljxetajxo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun havis tiel du karakterojn, kiel ankaux du mienojn, unu estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraux la malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinajxo pri kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La sxangxo do estis tute al la pli malbona flanko.
Ecx en tiu tempo, mi ankoraux ne tute venkis mian antipation kontraux la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraux foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke miaj plezuroj estis, je l' plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj cxar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankoraux farigxis maljunulo, cxi tiu nekonsekvenceco de mia vivo farigxis por mi cxiutage pli gxenanta. Estis cxitiuflanke, ke mia nova potenco tentis min gxis sklavigxo. Necesis nur trinki la miksajxon, por tuj demeti la korpon de l' fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.
Mi ridetis pro la ideo; gxi sxajnis al mi, tiutempe, humorajxo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj auxtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por sxirmi min kontraux eventualaj akcidentoj, mi ecx faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiom multe kontrauxparolis, tiamaniere ke, se io okazus al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel cxirkauxita de remparoj, kiel mi supozis, sur cxiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.
Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulacxojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio sidis sxirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaux la publika okulo kun sxargxo de afabla respektindeco, kaj jen, en la dauxro de momento, kiel ia lerneja bubo desxiri tiujn pruntajxojn kaj salti kapon antauxe en la maron de l' libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendangxereco estis absoluta. Pensu nur--mi ecx ne ekzistis! Nur permesu al mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkajxon, kiu staris cxiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataux li, kviete en sia hejmo, pretigante la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je l' suspekto, trovigxus Harry Jekyll.
La plezuroj, kiujn mi rapidis sercxi sub mia alikorpajxo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en la manoj de Edward Hyde, ili baldaux ekfarigxis monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte profundigxis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco. Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo, kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis estajxo esence malica kaj kanajla; kun cxiu lia ago kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel nesxancelebla, kiel homo el sxtono.
Harry Jekyll foje staris konsternegita antaux la agoj de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de ordinaraj legxoj, kaj inside malpezigis la premon de la konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa. Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekigxis al siaj bonaj ecoj sxajne nedifektita; li ecx kutimis, kiam tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.