Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 4
--Fermu la busxon! Poole diris al sxi, kun sovagxeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel subite altigis la noton de sia lamentado, ili cxiuj eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizagxoj de teruroplena atendo.
--Kaj nun, diris la cxefservisto, turnante sin al la trancxilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj plenumos la aferon.
Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj elkondukis lin al la posta gxardeno.
--Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej senbrue. Mi deziras, ke vi auxdu, sed ke vi ne auxdigxu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi eniri, ne faru.
La nervoj de S-ro Utterson, cxe tiu neatendita finigxo, faris eksalton, kiu preskaux renversis lin, sed li reprenis sian kuragxon kaj sekvis la serviston en la laboratoriejon kaj tra la hxirurgian teatron, kun gxia malordajxo de ujoj kaj boteloj, gxis la malsupro de la sxtuparo. CXi tie Poole signalis al li, ke li staru flanke kaj auxskultu, dum li mem, demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan alvokon al sia decidemo, supreniris la sxtuparon kaj frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton de la kabineta pordo.
--Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li kriis, kaj, ecx dum li ankoraux faris tion, li denove agitate signalis al la legxisto, ke li auxskultu.
Vocxo el interne respondis:
--Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, gxi diris plende.
--Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaux triumfa en sia vocxo, kaj, relevante la kandelon, li kondukis S-ron Utterson malantauxen trans la korton kaj en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis estingigxinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.
--Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro Utterson, cxu tiu estis la vocxo de mia mastro?
--GXi sxajnis multe sxangxita, respondis la legxisto tre pala, sed redonante rigardon kontraux rigardon.
--SXangxita! Nu, mi pensus ke jes! diris la servisto. CXu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu cxi homo, nur por trompigxi pri lia vocxo? Ne, sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita antaux ok tagoj, tiam, kiam ni auxdis lin alvokantan al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataux li, kaj kial gxi restas tie, estas io, kio vokas al la cxielo, S-ro Utterson!
--Tiu cxi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu cxi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke cxio estas kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis... nu, mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi cxi tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.
--Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum tiu cxi lasta semajno, li, aux gxi, aux tio, kio ajn logxas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi gxin laux sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion kaj jxeti gxin sur la sxtuparon. Ni havis nenion alian dum tiu cxi semajno, nenion krom paperoj kaj fermita pordo, kaj la mangxajxoj mem devis esti lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu rigardis. Nu, sinjoro, cxiutage, ja du-trifoje en la sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita diskuri al cxiuj pograndaj apotekistoj en la urbo. CXiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia papero dirante al mi, ke mi redonu gxin, cxar gxi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia firmo. Tiu cxi drogo estas treege bezonata--kiu ajn estas la motivo.
--CXu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro Utterson.
Poole sercxis en sia posxo, kaj eltiris cxifitan letereton, kiun la legxisto, sin klinante pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. GXia enhavo estis jena: < >
GXis tiu punkto la letero estis skribita suficxe trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la skribinto estis eksplodinta. < >, li estis aldoninta, < >
--Tiu cxi estas stranga letereto, diris S-ro Utterson, kaj tiam, rapidavocxe.--Kiamaniere okazas, ke gxi estas malfermita?
--La viro cxe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj rejxetis gxin al mi kvazaux gxi estus tiom da malpurajxo, respondis Poole.
--CXi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro, vi scias? dauxrigis la legxisto.
--Mi pensis, ke gxi similas, diris la servisto iom malkontente; kaj, poste, per alia vocxo: Sed kion gravas la stilo de l' skribo? li diris; mi vidis lin.
--Vidis lin! rediris Utterson. Nu?
--Jen la nekompreneblajxo! diris Poole. Mi eniris subite en la teatron el la gxardeno. SXajnis, ke li elglitis por sercxi tiun drogon aux kion ajn gxi estas; cxar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen li estis cxe la malproksima flanko de la cxambro, sercxante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la sxtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis, sed la haroj starigxis sur mia kapo kiel la pikiloj de histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis maskon sur la vizagxo? Se tiu estis mia mastro, kial li ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin suficxe longatempe. Kaj ja ...
La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizagxo.
--CXio cxi tio estas strangaj cirkonstancoj, diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la sxangxigxo de lia vocxo, tial la masko kaj la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun cxi drogon, per kiu la malfelicxulo konservas iom da espero pri fina resanigxo,--Dio permesu, ke li ne trompigxu! Jen mia klarigo; gxi estas suficxe malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed gxi estas simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin de cxiaj supermezuraj timoj.
--Sinjoro, diris la servisto, makule paligxante, tiu ajxo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro--li cxirkauxrigardis kaj komencis subparoli--estas altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pligxuste malgrandegulo.
Utterson provis nenian proteston.
--Ho, sinjoro, ekkriis Poole, cxu vi pensas, ke mi ne konas mian mastron post dudekjara servado? CXu vi pensas, ke mi ne scias gxis kioma alto lia kapo atingas cxe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis cxiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitajxo neniam estis D-ro Jekyll--Dio scias, kio gxi estas, sed neniam gxi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro, ke okazis mortigo.
--Poole, respondis la legxisto, se vi tion diras, farigxos mia devo certigxi pri tio. Kvankam mi multe deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas multe embarasita pri tiu cxi letereto, kiu sxajnas pruvi, ke li ankoraux vivas, mi konsideros, ke estas mia devo, trabati tiun pordon.
--Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la servisto.
--Kaj nun venas la dua demando, dauxrigis la legxisto, kiu tion faros?
--Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.
--Tio estas bone dirita, respondis la legxisto, kaj kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos perdanto.
--Estas hakilo en la teatro, dauxrigis Poole, kaj vi povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.
La legxisto ekprenis en la manon tiun malelegantan sed pezan ilon, kaj balancis gxin.
--CXu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante, ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome dangxeran?
--Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.
--Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni ambaux pensas pli ol ni diris; ni malkasxu nun cxion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, cxu vi gxin rekonis?
--Nu, sinjoro, gxi iris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke mi apenaux povas jxuri pri tio, estis la respondo. Sed se vi volas demandi, cxu gxi estis S-ro Hyde?--Nu, mi pensas, ke jes! GXi ja estis simile granda; kaj gxi havis la saman rapidan malpezecon de movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l' laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la mortigo, li ankoraux havis sur li la sxlosilon. Sed tio ne estas cxio. Mi ne scias, S-ro Utterson, cxu vi iam renkontis S-ron Hyde?
--Jes, diris la legxisto, mi unufoje parolis kun li.
--Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis cxe tiu sinjoro io stranga--io, kio timigis homon--io, kion oni sentis en sia spina cerbo.
--Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro Utterson.
--Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu maskitajxo eksaltis kvazaux simio el inter la hxemiajxoj kaj kuregis en la kabineton, tio malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn sentojn, kaj mi donas al vi mian bibliojxuron, ke estis S-ro Hyde.
--Jes, jes, diris la legxisto, miaj timoj inklinas al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre naskigxi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi kredas, ke malfelicxa Harry estas mortigita, kaj mi kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas diri) ankoraux sin kasxas en la cxambro de sia viktimo! Nu, estu nia nomo la Vengxo! Alvoku Bradshaw![22]
La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.
--Regu vin, Bradshaw, diris la legxisto. Tiu cxi necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin cxiujn, sed mi nun intencas meti al gxi finon. Poole kaj mi perforte trabatos al ni vojon en la kabineton. Se cxio estas bona, miaj sxultroj estas suficxe largxaj por porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere malbona, aux se iu malbonfarinto penos forkuri per la posta elirejo, vi kaj la knabo devas cxirkauxiri la angulon kun paro de tauxgaj bastonoj, kaj ekokupi postenon cxe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi dek minutojn por atingi vian lokon.
CXe la foriro de Bradshaw la legxisto rigardis sian posxhorlogxon.
--Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj, prenante la fajrincitilon sub la brako, li antauxeniris en la korton. Estis jam tute mallume. La vento jxetis la lumon de la kandelo, jen tien jen reen, cxirkaux iliaj pasxoj, gxis ili atingis la sxirmon de la teatro, kie ili silente sidigxis por atendi. Londono solene zumadis cxirkauxe, sed pli apude, la senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu movigxadis antauxen-malantauxen sur la kabineta planko.
--Tiamaniere gxi marsxadas la tutan tagon, sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas tiel malamika kontraux la ripozo. Ha, sinjoro! cxiu pasxo parolas pri sango kruele disversxita. Sed auxskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, cxu tio estas la piedo de l' doktoro?
La pasxoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive estis tute malsama de la peza, grinca pasxado de Harry Jekyll. Utterson ekgxemis.
--CXu neniam okazis io alia? li demandis.
Poole kapjesis.
--Foje, li diris, foje mi auxdis gxin plorantan.
--Plorantan! Kiel tio? diris la legxisto, kun subita frostotremo de teruro.
--Plorantan kiel virino aux animo damnita,[23] diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke mi mem povus ankaux plori.
Sed nun la dek minutoj ekfinigxis. Poole eltiris la hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj ili alproksimigxis kun haltigata spirado al tie, kie tiu senlaca piedo ankoraux antauxen-malantauxeniris en la senbrueco de la nokto.
--Jekyll, kriis Utterson, per lauxta vocxo, mi postulas vidi vin.
Li pauxzis momenton, sed alvenis neniu respondo.
--Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li dauxrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta forto!
--Utterson, diris la vocxo, pro Dio, kompatu!
--Ha! tiu ne estas la vocxo de Jekyll--gxi estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon, Poole.
Poole svingis la hakilon super sian sxultron; la bato skuis la konstruajxon, kaj la rugxtegita pordo saltis kontraux la seruron kaj cxarnirojn. Lugubra[24] kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj fendigxis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato, sed la ligno estis kuntenema kaj la metalajxoj estis de bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompigxis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur la tapisxon.
La siegxantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, destaris iome malantauxen kaj enrigardis. Tie antaux iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete ordigitaj kusxis sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la mangxilaro estis metita por la temangxo. La plej trankvila cxambro, oni dirus, kaj, se forestus la vitraj sxrankoj plenaj de hxemiajxoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton. GXuste en la mezo kusxis treege tordita korpo de homo, ankoraux ekskuata. Ili alproksimigxis piedfingre, turnis gxin sur gxian dorson, kaj vidis la vizagxon de Edward Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laux la staturo de la doktoro, la tendenoj de l' vizagxo ankoraux movigxis vivsimile, sed la vivo estis efektive tute forigxinta, kaj per la dispremita fiolo[25] en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de memdetruinto.
--Ni venas tro malfrue, li diris severe, aux por savi, aux por puni. Hyde estas irinta al sia jugxo, kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.
La plej granda parto de la konstruajxo estis okupata de la teatro, kiu plenigis preskaux la tutan teretagxon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran etagxon cxe unu ekstremajxo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaux kelkaj mallumaj kameroj kaj vasta kelo. CXiujn ili nun traesploris. En cxiun kameron ili bezonis nur ekrigardi, cxar cxiuj estis malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je cxiuspeca forjxetajxo, sed jam dum ili malfermis la pordon, ili estis avertitaj pri la neutileco de plua sercxado per la falo de tuta mato da araneajxo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie trovigxis postsigno de Harry Jekyll, senviva aux viva.
Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.
--Li kredeble estas enterigita cxi tie, li diris, auxskultante la sonon. Aux eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. GXi estis sxlosita, kaj kusxantan apude sur la kaheloj, ili trovis la sxlosilon, jam makulitan per rusto.
--CXi tio ne montras uzadon, rimarkis la legxisto.
--Uzadon! ehxis Poole. CXu vi ne vidas, sinjoro, ke gxi estas rompita? kvazaux iu estus gxin piedfrapadinta.
--Ha! dauxrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaux estas rustigxintaj.
La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.
--Tio cxi preteriras mian komprenon, Poole, diris la legxisto, ni revenu en la kabineton.
Ili silente supreniris la sxtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro, esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de hxemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kusxis sur vitraj pelvetoj, kvazaux por ia eksperimento, cxe kiu la malfelicxulo estis malhelpita.
--Tiu estas la sama drogo, kiun mi cxiam alportadis al li, diris Poole.
Post tio, en la dauxrigo de sia esplorado de la cxambro, la sercxantoj alvenis gxis la spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro.
--Tiu cxi spegulo vidis kelkajn strangajxojn, sinjoro, murmuris Poole.
--Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, ehxis la legxisto per la sama tono. CXar por kio Jekyll povus gxin bezoni? li diris.
--Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.
Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supra kusxis granda koverto, kaj gxi portis, skribitan per la mano de la doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La legxisto rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitajxoj falis planken. La unua estis testamento verkita laux la samaj eksterordinaraj kondicxoj, kiel tiu, kiun li redonis antaux ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed anstataux la nomo de Edward Hyde, la legxisto kun nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapisxo.
--Turnigxas al mi la kapo, li diris. Li jam cxiujn cxi tagojn restadis cxi tie kiel posedanto; li ne havis kauxzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpusxita, kaj tiun cxi dokumenton li tamen ne detruis.
Li levis la plej proksiman paperon; gxi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato cxe la supro.
--Ho, Poole! la legxisto kriis, li estis viva, cxi tie, hodiaux. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraux vivi, li certe ien forkuris!
Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj cxi tion en tiu okazo ni kuragxu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antauxvidas, ke ni ankoraux povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.
--Kial vi ne legas gxin, sinjoro? demandis Poole.
--CXar mi timas, respondis la legxisto solene. Al Dio placxu, ke mi por tio ne havu kauxzon!
Kaj cxe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:
< >
--CXu estis tria enfermitajxo? demandis Utterson.
--Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn suficxe grandan paketon sigelitan cxe diversaj lokoj. La legxisto metis gxin en sian posxon.
--Pri cxi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aux mortis, ni povos tamen almenaux savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi cxi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaux noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.
Ili eliris, sxlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kunigxintan cxirkaux la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj cxi tiu mistero estis nun klarigota.
La rakonto de Doktoro Lanyon
La nauxan de januaro, jam antaux kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, cxar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmangxis kun li, la antauxan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalajxon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, cxar la letero estis jene esprimita:
<<Kara Lanyon,
<<Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaux miaflanke, ian rompigxon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,--mi ne oferus mian tutan havon aux mian maldekstran manon por vin helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, cxio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaux nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post cxi tiu antauxparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Jugxu por vi mem.
<<Mi deziras, ke vi prokrastu cxiujn aliajn rendevuojn por hodiaux nokte, ecx ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kalesxo estus efektive cxe la pordo, kaj kun tiu cxi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia cxefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran sxrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se gxi estos sxlosita, kaj eltiri, kun gxia tuta enhavo tia, kia gxi staras, la kvaran tirkeston de la supro aux (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktigxo mi havas morbidan[26] timon, malgxuste direkti vin; sed, ecx se mi eraras, vi ekkonos la gxustan tirkeston laux gxia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun cxi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square gxuste tian, kia gxi estas.
<<Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun cxi leteron, jam longe antaux la noktomezo; sed mi lasos al vi gxis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antauxvidi, sed cxar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kusxigxintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota.
< >
<<P.S. Mi jam sigelis cxi tiun leteron, kiam frapis mian animon alia teruro. Estas eble, ke mankos al mi la posxto, kaj ke cxi tiu letero gxis morgaux matene ne estos inter viaj manoj. Tiuokaze, kara Lanyon, plenumu mian komision dum la tago je momento por vi la plej oportuna; kaj atendu je noktomezo la denovan alvenon de mia sendito. Eble, tiam estos tro malfrue; kaj, se tiu nokto pasos sen okazo, vi scios, ke Henry Jekyll vi jam ne revidos plu.>>