Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 3
Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo kaj trans korton, kiu iam estis gxardeno, gxis la konstruajxo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio aux dissekca cxambro. La doktoro acxetis la domon de la heredintoj de fama hxirurgiisto; kaj cxar liaj propraj gustoj estis pli hxemiaj ol anatomiaj, li sxangxis la destinon de la konstruajxo en la posta parto de la gxardeno. Estis la unua fojo, kiam la legxisto estis akceptita en tiu parto de la logxejo de sia amiko; kaj li observis la malluman senfenestran konstruajxon kun scivolo, kaj cxirkauxen rigardis kun malagrabla sento de strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj silentan, kun la tabloj sxargxitaj de hxemiaj aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. CXe la transa flanko, sxtuparo suprenkondukis al pordo kovrita de rugxa bajeto[19], kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la kabineton de la doktoro. Estis granda cxambro, cxirkaugarnita je vitraj sxrankoj, meblita interalie per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la kamenbreto, cxar ecx en la domoj la nebulo komencis kusxi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis Doktoro Jekyll, sxajne morte malsana. Li ne starigxis por akcepti sian vizitanton, sed etendis nekore la manon kaj bonvenigis lin per sxangxita vocxo.
--Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de Poole, vi auxdis la novajxon, cxu ne?
La doktoro tremetis.
--Oni kriis gxin sur la placo, li diris. Mi auxdis tion de mia mangxocxambro.
--Unu vorton, diris la legxisto. Carew estis mia kliento, sed tio vi ankaux estas; kaj mi volas scii, kion mi devas fari. Vi ja ne estis suficxe freneza, kasxi ie tiun cxi kanajlon?
--Utterson, mi jxuras antaux Dio, ekkriis la doktoro, mi jxuras antaux Dio, ke mi neniam revidos lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun cxesigos cxian rilaton kun li en tiu cxi mondo. CXio finigxis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el dangxero, tute for el dangxero. Atentu miajn vortojn, oni pri li ne auxdos plu.
La legxisto auxskultis malgaje. Ne placxis al li la febra maniero de lia amiko.
--Vi sxajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via nomo eble aperus.
--Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis--mi ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, cxu mi devus montri gxin al la polico. Mi volus lasi la aferon en viaj manoj, Utterson; vi jugxus sagxe, mi estas certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.
--Vi timas, mi supozas, ke gxi povus konduki al lia trovigxo, cxu ne? demandis la legxisto.
--Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min tusxas, kio farigxos Hyde, kun li mi ne rilatos plu. Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun cxi tiu malaminda afero iom kompromitis.
Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia amiko kaj, tamen, trankviligis lin.
--Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.
La letero estis skribita laux stranga vertikala maniero, kaj subskribita < >; kaj gxi sciigis, suficxe mallonge, ke la bonfarinto de la skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia sendangxereco, cxar li havas rimedojn por forkuri, al kiuj li havas absolutan fidon. Suficxe placxis al la legxisto cxi tiu letero; gxi donis pli bonan aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis sin pro kelkaj siaj antauxaj suspektoj.
--CXu vi havas la koverton? li demandis.
--Mi bruligis gxin, respondis Jekyll, antaux ol konscii kion mi faris; sed gxi portis nenian stampon de l' posxto. Oni alportis gxin private.
--CXu mi konservu cxi tion kaj dormu sur gxi?[20] demandis Utterson.
--Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la respondo. Mi perdis cxian fidon al mi mem.
--Nu, mi pripensos, diris la legxisto. Kaj nun unu vorton plu. Estis Hyde, cxu ne, kiu diktis la kondicxojn en via testamento pri tiu malapero?
La doktoron sxajne kaptis eksveno. Li kunpremis la lipojn kaj jesis per kapsigno.
--Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.
--Min trafis io multe pli efika, respondis solene la doktoro. Min trafis averto--ho Dio! Utterson, kia averto!
Kaj li momente kovris la vizagxon per la manoj.
Elirante, la legxisto haltis kaj iom kunparoladis kun Poole.
--Oni hodiaux alportis leteron, li diris. Kian aspekton havis la portinto?
Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom posxte, kaj ecx tiel nur cirkuleroj. CXi tiu novajxo forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja gxi estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, gxi devas esti jugxata alie kaj traktata kun tiom pli da singardemo. La jxurnalvendistoj, dum li iris, sinrauxkige kriegis lauxlonge la trotuaroj:
--Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!
Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de ankoraux alia amiko estos tirata malsupren en la turnigxado de l' skandalo. La decido, kiun li devos fari estis almenaux iom delikata; kaj memfida kvankam li estis laux kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies konsilon.
Baldaux poste, li sidis cxe unu flanko de sia propra kameno, kun S-ro Guest[21], sia cxefkomizo, cxe la alia, kaj meze inter ili, je delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia speciala malnova vino, kiu de longe kusxadis nesunumata en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraux dormis pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kasxanta amaso de tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l' urbo ankoraux enruligxadis tra la grandaj arterioj kun sonego kvazaux de potenca vento. Sed la cxambro estis gaja en la lumo de l' fajro. En la botelo la acidoj estis jam de longe solvigxintaj; kun la dauxrado de l' tempo la imperia tinkturo dolcxigxis tiel same, kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli ricxajn; kaj la ardeco de varmegaj auxtunaj posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta liberigxi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble la legxisto fandigxis. Al neniu li kasxis malpli da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis cxiam certa, ke li kasxis tiom, kiom li intencis. Guest ofte iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis apenaux ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu domo; li povus fari konkludojn. CXu do ne estus konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas? Kaj antaux cxio, cxar Guest, estante fervora studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo; li apenaux legus tian strangan dokumenton, ne eldirante rimarkon, kaj laux tiu rimarko S-ro Utterson povos direkti sian estontan agadon.
--Estas malgxoja afero pri Sir Danvers, li diris.
--Ja efektive gxi estas, sinjoro. GXi elvokis grandan publikan senton, respondis Guest.--Kompreneble la krimulo estis freneza.
--Mi multe dezirus auxdi vian opinion pri tio, respondis Utterson. Mi havas cxi tie dokumenton de li skribitan; estas tute inter ni, cxar mi apenaux scias, kion fari pri gxi: ecx plej bonaspekte la afero estas malbela. Sed jen, tute laux via speciala intereso: auxtografo de mortiginto.
La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori gxin pasie.
--Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga skribmaniero.
--Kaj laux cxiuj diroj ankaux tre stranga skribinto, aldonis la legxisto.
GXuste en tiu momento la servisto eniris kun letereto.
--CXu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. CXu estas io privata, S-ro Utterson?
--Nur invito al vespermangxo. Kial? CXu vi deziras gxin rigardi?
--Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis la du foliojn flankon cxe flanko kaj zorge komparis ilian enhavon.
--Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaux, estas tre interesa auxtografo.
Okazis longa pauxzo, dum kiu S-ro Utterson batalis kontraux si mem.
--Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.
--Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda simileco; la du skribmanieroj estas laux multaj punktoj identaj, nur malsimile klinitaj.
--Iom strange, diris Utterson.
--Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.
--Bone estus, ne paroli pri tiu cxi letero, vi komprenas, diris la mastro.
--Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.
Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton, ensxlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie gxi ripozadis de tiam antauxen.
--Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!
Kaj lia sango malvarmigxis en liaj vejnoj.
La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon
La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis proponitaj kiel rekompenco, cxar la morto de Sir Danvers ofendis kiel publika malfelicxo, sed S-ro Hyde estis malaperinta el la sciado de la polico kvazaux li neniam ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj cxio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu sxajnis cxirkauxi lian karieron; sed pri lia nuntempa kasxejo, ne ecx murmureto. De l' tempo, kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo, li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de sia timo kaj pli kvietigxi en si mem. La morto de Sir Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova vivo komencigxis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, farigxis denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li estis cxiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizagxo sxajnis malfermigxi kaj pliheligxi, kvazaux pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du monatoj la doktoro vivis en paco.
La 8-an de januaro, Utterson estis mangxinta cxe la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon cxeestis; kaj la vizagxo de la mastro rigardis de unu al la alia kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj amikoj.
La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita kontraux la legxisto.
--La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj li akceptas neniun.
La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj, kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam preskaux cxiutage, li trovis cxi tiun revenon al la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li invitis Guest vespermangxi kun li, kaj, la sesan, li iris al D-ro Lanyon.
Tie almenaux oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante, li estis terurita pro la sxangxo okazinta en la mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur lia vizagxo. La iama rozkolora vizagxo estis paligxinta; la karno konsumigxis; li estis videble pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la observadon de la legxisto, kiom rigardo el la okulo kaj eco de maniero, kiuj sxajnis atesti pri ia profunde kusxanta teruro de la mento. Ne versxajne estis, ke la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis tentata suspekti.
--Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.
Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto, estis kun sxajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris sin kondamnita al la morto.
--Min trafis granda sxoko, li diris, kaj mi neniam resanigxos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado estis agrabla; mi sxatis gxin, jes, sinjoro, mi kutimis gxin sxati. Mi foje pensas, ke se ni scius cxion, ni pli gxojus foriri.
--Jekyll estas ankaux malsana, diris Utterson, cxu vi vidis lin?
Sed la vizagxo de Lanyon sxangxigxis, kaj li levis tremantan manon.
--Mi volas nek vidi nek auxdi plu pri D-ro Jekyll, li diris per lauxta sxancelata vocxo. Kun tiu persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu cxian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.
--Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa pauxzo:
--CXu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados suficxe longe, por fari aliajn.
--Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li mem.
--Li ne volas akcepti min, diris la legxisto.
--Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam, Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciigxos pri la praveco kaj malpraveco de cxi tiu afero. Mi ne povas diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru, cxar tion mi ne povas elporti.
Alveninte hejmen, Utterson tuj sidigxis kaj skribis al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj demandante la kauxzon de cxi tiu malfelicxa disigxo rilate Lanyon; kaj la morgauxa tago alportis al li longan respondon, jen tre kortusxante verkitan, jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis nekuracebla.
--Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis, sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco; vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se mia pordo estos ofte fermata ecx kontraux vin. Vi devos toleri, ke mi iradu laux mia propra malluma vojo. Mi faligis sur min punon kaj dangxeron, kiujn mi ne povas nomi. Se mi estas la cxefa el pekintoj, mi estas ankaux la cxefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke tiu cxi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel animsxancelantaj; kaj por malpezigi tiun cxi fatalon, vi povas fari nur cxi tion: respekti mian silentadon.
Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj amikoj; antaux unu semajno, la estonteco estis ridetanta kun cxia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj, jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro de lia vivo ruinigxis. Tiel granda kaj neantauxpensita sxangxo montris al frenezeco; sed laux la tenigxo kaj paroloj de Lanyon, devas ekzisti por gxi kauxzo pli profunda.
Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitigxis, kaj antaux ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post la enterigo, cxe kiu li estis dolore kortusxita, Utterson sxlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj metis antaux sin koverton adresitan per la mano kaj sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. < >, tiel gxi estis emfaze surskribita; kaj la legxisto timegis rigardi la enhavon.
--Mi hodiaux enterigis jam unu amikon, li pensis, kion fari, se cxi tio kostos al mi alian?
Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj rompis la sigelon. Interne trovigxis alia enmetajxo, ankaux sigelita, kaj signita sur la koverto jene: < > Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes, la vorto estis ja malapero; kaj tie cxi denove, kiel en la freneza testamento, kiun li antaux longe redonis al gxia auxtoro, jen denove estis kunligitaj la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la testamento, tiu ideo naskigxis el la fisugestio de la viro Hyde; gxi estis metita tien laux celo nur tro evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion gxi povas signifi? Kreskis en la administranto granda scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori gxis la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la pako kusxis en la plej interna angulo de lia privata forta kofro.
Tamen, forsxovi la scivolecon ne estas gxin venki, kaj oni povas dubi, cxu de tiu tago antauxen Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun Poole sur la sojlo, cxirkauxate de la aero kaj la sonoj de l' malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun gxia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis neniun agrablan novajxon por komuniki. La doktoro, sxajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto super la laboratorio, kie li ecx kelkafoje dormis; li estis malgaja, farigxis tre silenta; li ne legis; sxajnis, kvazaux io absorbas lian menton. Utterson tiel kutimigxis la cxiaman samecon de tiuj raportoj, ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.
La okazo cxe la fenestro
Okazis unu dimancxon, kiam S-ro Utterson promenadis kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaux, veninte gxis la pordo, haltis por gxin rigardi.
--Nu, diris Enfield, almenaux tiu afero estas finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.
--Mi esperas ke ne, diris Utterson, cxu mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de antipatio?
--Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsagxulo vi sendube jugxis min, cxar mi ne sciis, ke tiu cxi estis posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion ecx tiam, kiam mi ja gxin faris.
--Vi do eltrovis, cxu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaux la cxeesto de amiko, ecx ekstere, povus fari al li bonon.
La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj plena de antauxtempa krepusko, kvankam la cxielo mem, alta supre, estis ankoraux hela de la sunsubira lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita; kaj, sidantan tute proksime de gxi, gxuantan la aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaux iu senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.
--Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone fartas.
--Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la doktoro senespere; tre malbona. Tio ne dauxros longe, dankon al Dio.
--Vi restas tro multe en la domo, diris la legxisto. Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro Enfield kaj mi. CXi tiu estas mia kuzo--S-ro Enfield--D-ro Jekyll. Venu do; prenu vian cxapelon kaj faru kun ni viglan promenadon.
--Vi estas tre bona, ekgxemis la alia, mi tre sxatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne kuragxas. Sed vere, Utterson, mi tre gxojas vin vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.
--Nu, do, diris la legxisto bonkore, ni ne povos pli bone fari, ol resti tie cxi kaj paroli kun vi de kie ni estas.
--Tiun proponon mi jxus estis riskonta, respondis la doktoro kun rideto. Sed apenaux la parolo eliris el lia busxo, la rideto estis forfrapita el lia vizagxo kaj sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke gxi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj malsupre. Ili gxin vidis nur dum momento, cxar la fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido suficxis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen vorto. Silente, ankaux, ili trairis la flankstraton, kaj nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por rigardi sian kunulon. Ili estis ambaux palaj, kaj estis respondo de terurego en iliaj okuloj.
--Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.
Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove antauxen iris silente.
La lasta nokto
S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la vespermangxo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de Poole.
--Dio min benu, Poole, kio kondukas vin cxi tien? li ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li aldonis, cxu la doktoro estas malsana?
--S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.
--Sidigxu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la legxisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion, kion vi deziras.
--Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne placxas, sinjoro,--mi mortu, se gxi al mi placxas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!
--Nu, mia brava, diris la legxisto, klarigu plene. Kion ja vi timas?
--De preskaux unu semajno mi ion timas, respondis Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas elporti tion plu.
Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero estis sxangxita; kaj krom en la momento kiam li anoncis sian teruron, li ne ecx unufoje rigardis la legxiston rekte en la vizagxon. Ecx nun li ankoraux sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.
--Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.
--Nu, diris la legxisto, mi vidas, ke vi ja havas iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.
--Mi pensas, ke efektivigxis ia krimajxo, diris Poole rauxke.
--Krimajxo! ekkriis la legxisto, multe timigita kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?
--Mi ne kuragxas diri, sinjoro, estis la respondo; sed, cxu vi venos kun mi, vidi por vi mem?
La sola respondo de S-ro Utterson estis levigxi kaj preni sian cxapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimigxis sur la vizagxo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne malpli da miro, ke la vino estas ankoraux ne gustumita, kiam tiu gxin remetas sur la tablon por sekvi lin.
La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marsxinta unu aux du pasxojn antauxe, nun haltis meze de la trotuaro, kaj, malgraux la malvarmega vetero, deprenis sian cxapelon kaj sekigis la frunton per rugxa naztuko. Sed malgraux la rapideco de lia veno, tiu ne estis la roso de la ekzercado, kiun li forvisxis, sed la malseketajxo de ia sufokanta angoro; cxar lia vocxo, kiam li parolis, estis maldolcxa kaj rompita, kaj pala lia vizagxo.
--Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio permesu, ke nenio malbona okazis.
--Amen, Poole, diris la legxisto.
CXe tio la servisto frapis laux tre diskreta maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraux detenata per la cxeno, kaj vocxo de interne demandis:
--CXu estas vi, Poole?
--CXio en ordo, diris Poole, tralasu nin.
La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la fajro estis alte amasigita, kaj cxirkaux la fajrejo la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite kiel sxafaro. Vidinte S-ron Utterson, la cxambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino, ekkriante: Dank' al Dio! estas S-ro Utterson! antauxenkuris kvazaux sxi dezirus lin enbrakigi.
--Kio! Kio! CXu vi cxiuj estas cxi tie? diris la legxisto malkontente. Tre neregule, tre maldece, via mastro estus tre malkontenta.
--Ili cxiuj timas, diris Poole.
Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la cxambristino altigis la vocxon kaj nun lauxte ploris.