Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 2
Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela, seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel la planko de balcxambro; la lanternoj, skuataj de neniu vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la deka, kiam la butikoj fermigxis, la flankstrato estis jam tre senhoma, kaj malgraux la mallauxta mugxado de Londono cxie cxirkauxe, tre silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj cxe sia posteno, kiam li eksciigxis pri stranga malpeza piedpasxo alproksimigxanta. En la dauxro de siaj cxiunoktaj patroloj, li jam de longe kutimigxis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado de sola persono, dum tiu estas ankoraux malproksimega, subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antauxe tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta supersticxa antauxsento de sukceso, ke li retiris sin en la enirejon de la korto. La pasxoj rapide alproksimigxis, kaj subite plilauxtigxis kiam ili cxirkauxpasis la angulon de la strato. La legxisto, rigardante el la enirejo, povis baldaux vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu cxi estis malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, ecx je tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis, li eltiris sxlosilon el la posxo, kvazaux iu, kiu alproksimigxas al la hejmo.
S-ro Utterson elpasxis kaj tusxis lin je la sxultro dum li preterpasis.
--S-ro Hyde, mi kredas.
S-ro Hyde kuntirigxis malantauxen kun sibla enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne rigardis la legxiston rekte en la vizagxon, li respondis suficxe trankvile:
--Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?
--Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la legxisto. Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll--Sinjoro Utterson de Gaunt Strato--vi sendube auxdis mian nomon; kaj renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi min.
--Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis S-ro Hyde, enblovante en la truon de la sxlosilo. Kaj tiam subite, sed ne levante la rigardon:
--Kiel vi konis min? li demandis.
--Viaflanke, diris S-ro Utterson, cxu vi faros al mi komplezon?
--Kun plezuro, respondis la alia, kio gxi estu?
--CXu vi permesos, ke mi vidu vian vizagxon? demandis la legxisto.
S-ro Hyde sxajnis heziti; fine kvazaux post ia subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la paro suficxe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj momentoj.
--Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble estos utile.
--Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni renkontigxis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj li donis numeron en strato de Soho[13].
--Bona Dio! pensis S-ro Utterson, cxu li ankaux pensis pri la testamento?
Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro la dono de l' adreso.
--Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?
--Laux priparolo, estis la respondo.
--Kies priparolo?
--Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.
--Komunajn amikojn! ehxis S-ro Hyde iom rauxke. Kiuj ili estas?
--Jekyll ekzemple, diris la legxisto.
--Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun ekrugxigxo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.
--Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.
La alia rikanis lauxte en sovagxan ridon; kaj jen la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li malsxlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La legxisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde forlasis lin, la bildo de l' maltrankvileco. Tiam li malrapide supreniris la straton, haltetante post cxiuj du-tri pasxoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco[14]. La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el speco, kiu malofte solvigxas. S-ro Hyde estis pala, kaj havis pigmean eksterajxon; li donis la impreson de malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraux la legxisto kun ia mortigula miksajxo de timemeco kaj trokuragxo, kaj li parolis per rauxketa mallauxtacxa kaj iom rompita vocxo--cxiuj cxi punktoj estis kontraux li; sed cxio cxi tio kune ne suficxis por klarigi la gxis tiam nekonitan nauxzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro Utterson rigardis lin:
--Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15] sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por gxi eltrovi nomon. Dio min benu! la viro sxajnas apenaux homa. Io troglodita, ni diru? aux cxu estas tie nur la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj transfiguras sian argilan logxejon? La lasta, mi pensas; cxar, ho mia malfelicxa maljuna Harry Jekyll! se mi iam legis sur vizagxo la subskribon de Satano, estas sur tiu de via nova amiko.
CXirkaux la angulo de la flankstrato estis placo kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte kadukigxintaj el ilia antauxa gloro, kaj luigitaj po etagxoj kaj cxambraroj al homoj el cxiuj specoj kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arhxitektoj, fi-reputaciaj legxistoj, kaj la agentoj de kasxataj entreprenoj. Unu konstruajxo, tamen, la dua for de la angulo, estis ankoraux tute okupata; kaj, antaux gxia pordo, kiu portis grandan sxajnon de ricxeco kaj komforto, kvankam gxi estis nun envolvita en mallumo, krom cxe la fenestreto super gxi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita, maljuneta servisto malfermis la pordon.
--CXu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16] demandis la legxisto.
--Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laux la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj meblitan per multekostaj mebloj el kverko.
--CXu vi volas atendi tie cxi apud la fajro, sinjoro? aux cxu mi eklumigu por vi en la mangxocxambro?
--CXi tie, mi dankas, diris la legxisto; kaj li alproksimigxis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo. Tiu cxi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri gxi kiel la plej agrabla cxambro en Londono. Sed hodiaux nokte estis tremacxo en lia sango; la vizagxo de Hyde kusxis peze sur lia memoro; li sentis--kio cxe li estis malofta--nauxzon kaj malsxaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaux legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombrajxo sur la plafono. Li hontis pro la trankviligxo, kiun li sentis, kiam Poole baldaux revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.
--Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia cxambro, Poole, li diris, cxu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l' hejmo?
--Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas sxlosilon.
--Via mastro sxajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, dauxrigis la legxisto reve.
--Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni cxiuj ricevis ordonojn, lin obei.
--Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin cxi tie, diris Utterson.
--Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie cxi. Mi ja vidas lin tre malofte cxi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.
--Nu, bonan nokton, Poole.
--Bonan nokton, S-ro Utterson.
Kaj la legxisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro.
--Malfelicxa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdigxas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaux tre longe, ja vere, sed en la legxaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kasxita malhonoro; la puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.
Kaj la legxisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, sercxante en cxiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekajxo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis suficxe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arhxivojn de sia vivo kun malpli da antauxtimo. Li, tamen, estis humiligita gxis la polvo pro la multaj malbonajxoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskauxe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antauxa temo, li eklumigis radion de espero.
--Tiu cxi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laux sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfelicxa Jekyll estus kvazaux sunlumo. La afero ne povas dauxri tia, kia gxi estas. Mi malvarmigxas, kiam mi pensas pri tiu cxi estajxo rampanta kiel sxtelisto al la lito de Harry! Malfelicxa Harry, kia vekigxo! Kaj la dangxero! CXar se tiu cxi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpaciencigxi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la sxultron al la tasko,--se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. CXar denove li vidis antaux la okulo interna, klarajn kiel diafanajxo, la strangajn kondicxojn de la testamento.
Doktoro Jekyll estis tute sengxena
Post du semajnoj, laux bonega bonsxanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermangxoj kvin aux ses malnovajn intimulojn, cxiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj cxiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova arangxo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel sxatata, tie li estis tre multe sxatata. Dommastroj amis reteni la sekan legxiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia ricxa silento, post la elspezado kaj strecxigado de l' festeco. Al tiu cxi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis cxe la kontrauxa flanko de la fajro,--granda, belforma, glatvizagxa, kvindekjara viro, kun eksterajxo eble iom ruzeta, sed kun cxia signo de kapableco kaj bonkoreco,--oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.
--Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu cxi. Vi konas tiun vian testamenton ...
Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis gxin gaje.
--Mia malfelicxa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu cxirkauxligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo,--vi ne bezonas fari nuban vizagxon,--efektiva bonegulo, mi cxiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraux cxio, cxirkauxligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.
--Vi scias, ke mi neniam aprobis gxin, dauxrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.
--Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.
--Nu, mi diras tion al vi denove, dauxrigis la legxisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.
La granda bela vizagxo de D-ro Jekyll paligxis gxis la lipoj mem, kaj nigreco aperis cxirkaux liaj okuloj.
--Mi ne volas auxdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.
--Tio, kion mi auxdis, estis abomena, diris Utterson.
--Tio ne povas sxangxi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi trovigxas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.
--Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas homo konfidinda. Faru pri cxi tio plenan malkasxan konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via embaraso.
--Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al cxiu alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas tiel malbone; kaj gxuste por trankviligi vian bonan koron, mi diros al vi cxi tion: Tuj kiam mi volos, mi povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu malgrandan vorton, Utterson, kiun,--mi estas certa pri tio,--vi akceptos sen ofendigxo: ke cxi tio estas privata afero, kaj mi vin petas, lasu gxin dormadi.
Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en la fajron.
--Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li diris fine, starigxante.
--Nu, bone, sed cxar ni tusxis tiun cxi aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas, dauxrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la malfelicxa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malgxentile. Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn. Vi tion farus, mi pensas, se vi scius cxion; kaj estus sxargxo forigita de mia animo, se vi promesus.
--Mi ne povas sxajnigi, ke mi iam amos lin, diris la legxisto.
--Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon; mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi cxi tie ne estos plu.
Utterson ekgxemis malgrauxvole.
--Nu, li diris, mi promesas.
La afero pri la Carew[17]-mortigo
Preskaux unu jaron poste, en la monato oktobro 18**, Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco, kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino, logxanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis suprenirinta por kusxigxi cxirkaux la dekunua. Kvankam nebulo ruligxadis super la urbo dum la fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino, estis brile lumigata de la plena luno. SXajnas, ke sxi estis romantikema, cxar sxi sidigxis sur sian keston, kiu staris gxuste sub la fenestro, kaj enprofundigxis en revadon. Neniam,--sxi kutimis diri kun fluantaj larmoj, kiam sxi rakontis la okazintajxon,--neniam sxi estis sentinta sin pli en paco kun cxiuj homoj, aux pensinta pli bonvole pri la mondo. Kaj dum sxi tiel sidadis, sxi ekvidis maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj, alproksimigxantan sur la strateto; kaj antauxenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan sinjoron, kiun komence sxi malpli atentis. Kiam ili alvenis gxis reciproka auxdebleco--kio estis gxuste sub la okuloj de la servistino--la pli agxa viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela maniero de gxentileco. Ne sxajnis, ke la temo de lia parolado estas grava; efektive, de lia montrado sxajnis, ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian vizagxon dum li parolis, kaj placxis al la knabino gxin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon de maniero gxi sxajnis elspiri, tamen estis ankaux cxe gxi io alta, kvazaux de ia bonfondita memkontento. Baldaux sxia rigardo vagis al la alia, kaj sxi estis surprizita rekoni en li unu S-ron Hyde, kiu foje vizitis sxian mastron, kaj al kiu sxi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian vorton, kaj sxajnis auxskulti kun malfacile retenata malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan flamigxon de kolero, frapante per la piedo, svingegante sian bastonon, kaj kondutante,--kiel diris la servistino,--kvazaux frenezulo. La maljunulo retirigxis unu pasxon, kun mieno de homo treege surprizita kaj iome cxagrenita; kaj cxe tio, S-ro Hyde diskrevigis cxiujn limojn kaj bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian ventegon da batoj, ke la ostoj auxdeble frakasigxis kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu vidajxo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.
Estis la dua horo, kiam sxi rekonsciigxis kaj venigis la policon. La mortiginto jam antaux longe foriris; sed tie kusxis lia mortigito meze de la strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza ligno, rompigxis cxe la mezo per la egeco de tiu sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis ruligxinta en la defluilon, la alian sendube forportis la mortiginto. Monujo kaj ora posxhorlogxo estis trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aux papero, krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis al la posxto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de S-ro Utterson. Tiun cxi oni alportis la sekvintan matenon al la legxisto antaux ol li levigxis; kaj gxin vidinte kaj sciigxinte pri la cirkonstancoj, li tuj elpusxis solenan lipon.
--Mi diros nenion, gxis mi vidos la kadavron, li diris, cxi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum mi vestigxos.
Kaj kun la sama serioza vizagxo li rapide matenmangxis kaj veturadis al la policejo, kien oni estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la cxambron, li faris jesan kapsignon.
--Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedauxras diri, ke tiu cxi estas Sir Danvers Carew.
--Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, cxu estas eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio. Tio cxi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion, kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan bastonon.
S-ro Utterson jam tremis cxe la nomo Hyde; sed kiam oni metis antaux lin la bastonon, li ne povis dubi plu; rompita kaj elbatita kvankam gxi estis, li rekonis gxin kiel unu, kiun li mem donacis antaux multaj jaroj al Harry Jekyll.
--CXu tiu cxi S-ro Hyde estas persono de malalta kresko? li demandis.
--Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la servistino lin nomas, diris la oficisto.
S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:
--Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.
Estis jam preskaux la nauxa de la mateno, kaj okazis la unua nebulo de la sezono. Granda cxokoladkolora vaporo mallevigxis de la cxielo kvazaux cxerkokovrilo, sed la vento sencxese atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj kaj nuancoj de krepuska lumo; cxar jen malhelis kvazaux en la profundo de vespera cxielo; jen la ardado de ricxa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute distrigxis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter la turnigxantaj volvajxoj de l' vaporo. La funebreca kvartalo Soho, vidata sub cxi tiuj sxangxigxantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj estis aux ankoraux ne estingitaj aux rebruligitaj por kontrauxbatali tiun cxi malgxojan reinvadon de la mallumo, sxajnis, al la okuloj de la legxisto, simili kvartalon de urbo en ia kosxmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian veturkunulon, li sentis ian tusxon de tiu teruro al la legxo kaj gxiaj oficistoj, kiu foje povas ataki ecx la plej honestan. Kiam la veturilo haltis cxe la montrita adreso, la nebulo iome levigxis, kaj li ekvidis malhelan straton, gxindrinkejon, francan mangxejacxon, multajn cxifone vestitajn infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun sxlosilo en la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero, remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortrancxis lin de la friponejo lin cxirkauxanta. CXi tie estis la hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta kvaronon da miliono sterlinga.
Argxenthara maljunulino, kun vizagxo kvazaux el eburo, malfermis la pordon. SXi havis malbonan vizagxon, glatigitan per la hipokriteco; sed sxia maniero estis bonega.
--Jes, sxi diris, ja logas S-ro Hyde tie cxi, sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte forestas; ekzemple, gxis hieraux sxi ne vidis lin jam de preskaux du monatoj.
--Bone, ni do deziras vidi liajn cxambrojn, diris la legxisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas cxi tiu kun mi, li aldonis: Tiu cxi estas Inspektoro Newcomen, el Scotland Yard[18].
Ekbrilacxo de malama gxojo aperis sur la vizagxo de la virino.
--Ha! sxi diris, li estas sercxata! Kion li faris?
S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.
--Li ne sxajnas esti tre populara persono, diris cxi tiu.
--Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu cxi sinjoro iome cxirkauxrigardu.
El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du cxambrojn; sed tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. SXranko estis plenigita de bona vino; la teleraro estis el argxento, la tukaro eleganta; bona pentrajxo pendis sur la muro, donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda virtuozo; kaj la tapisxoj estis dikegaj kaj el agrablaj koloroj. En tiu cxi momento, tamen, la cxambroj portis cxian signon de antauxnelonga kaj rapida trasercxado; dise sur la planko kusxis vestajxoj, kun la posxoj turnitaj eksteren; sxloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la fajrejo kusxis amaso da griza cindro, kvazaux multe da paperoj estis bruligitaj. El cxi tiu cindramaso la inspektoro eltiris la dikan ekstremajxon de verda cxeklibro, kontrauxstarintan la efikon de la fajro; la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo; kaj, cxar tio cxi certigis liajn suspektojn, la policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kusxas tie je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian kontentecon.
--Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj, antaux cxio, neniam bruligus la cxekaron. Nur per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom atendi lin cxe la banko kaj eldoni la afisxetojn.
Tiu cxi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila; cxar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, ecx la mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute malkonsentis inter si, laux la kutimo de ordinaraj observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la fugxinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.
La okazo pri la letero