Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Part 1
Produced by Les and Arlyn Kerr
R. L. STEVENSON
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Kun permeso de Longmans & Co
Tradukita de WILLIAM MORRISON, F. B. E. A. kaj WILLIAM W. MANN
LONDON, W. C. THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION 133-136, High Holborn
ROBERT LOUIS STEVENSON (Robert Lui Stivnson) naskigxis en Edinburgo en la jaro 1850. Sola filo de suficxe ricxaj gepatroj, li estis grave malhelpata, dum sia tuta vivado, de la sxargxo de malbona sano. Kiam, ankoraux knabo, li devis resti en lito, lia patrino kaj lia vartistino legadis al li tage kaj nokte cxiajn rakontojn kaj historiojn. Tiel estis frue vekita en li la instinkto de l' auxtoreco. Edukita en la skota cxefurbo, li studadis la legxosciencon kaj farigxis advokato. Dum sia libertempo, li vojagxis alilande kaj unu el tiuj ekskursoj li priskribas en sia unua verko, < > (Enlanda Vojagxo). La verko, tamen, kiu unue alportis al li publikan famon, estis tiu nun tradukita en la sekvantaj pagxoj. Post la morto de sia patro en 1887, li forlasis Edinburgon kaj Euxropon por sercxi bonan sanon, kaj fine, post multaj vagadoj li faris al si hejmon en Vailima en la Samoa insularo, kie li mortis en 1894.
La verkoj de Stevenson estas diversaj, cxar li estis poeto, romanisto, vojagxinto, moralisto kaj biografiisto. Li havis senteman kaj delikatan fantazion, kaj li posedis stilon, kiu pro sia gracio kaj sia fleksebleco estis malofte egalita.
Prezentante tiun cxi tradukon al la mondo esperanta, ni deziras esprimi niajn grandajn dankojn al S-ro J. M. Warden, Edinburgo, kaj al S-ro G. D. Buchanan, Glasgovo, pro iliaj grandvaloraj kritikoj kaj sugestioj.
Oktobro 1909. W. Morrison, Edinburgo. W. W. Mann, Londono.
Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
La rakonto pri la pordo
Sinjoro Utterson, la legxisto, estis homo kun malglata vizagxo neniam lumigata de rideto; malvarma, mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel aminda. CXe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis laux lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon, sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la postmangxa vizagxo, sed pli ofte, kaj lauxte, per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis gxinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la grandaj vinoj; kaj, kvankam li gxuis la teatron, li ne estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon, kelkfoje mirante preskaux kun envio, la altpremecon de vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol riprocxi.
--Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laux sia propra maniero.--En tiu cxi rolo, la sorto ofte faris, ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili dauxrigis viziti lian cxambraron, li neniam elmontris ecx nuancon de sxangxo en sia mieno.
Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro, cxar ecx en sia plej bona humoro li estis sindetenema, kaj ecx liaj amikigxoj sxajnis esti fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.
Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu legxisto. Liaj amikoj estis el liaj propraj samsanganoj, aux tiuj kiujn li konis dum plej longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun la tempo; ili necesigis nenian specialan tauxgecon cxe sia objekto. De tio sendube naskigxis la ligo, kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1], lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion tiuj du povis vidi unu en la alia, aux kiun temon komunan al ambaux ili povis trovi, tio estis por multaj personoj < >. Tiuj, kiuj renkontis ilin dum iliaj cxiudimancxaj promenadoj, raportis, ke ili kutime diras nenion, sxajnas strange malgajaj, kaj akceptadas kun videbla sengxenigxo la alvenon de amiko. Malgraux tio, la du viroj plej alte sxatis tiujn ekskursojn, taksis ilin la cxefa juvelo de cxiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de plezuro, sed ecx malcedis al la alvokoj de profesiaj aferoj, por ke ili povu gxui ilin neinterrompate.
Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila, sed gxi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de l' semajno[2]. SXajne la logxantoj cxiuj bone prosperadis, kaj cxiuj vetesperis sukcesi ankoraux pli bone, kaj la superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketajxoj; tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.
Ecx dimancxe, kiam gxi vualis siajn pli brilacxajn cxarmojn kaj estis kompare ne trairata, la strato ellumis, kontraste al sia malgaja cxirkauxajxo, kiel fajro en arbarego; kaj per siaj fresxe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone poluritaj latunajxoj, sia gxenerala pureco kaj gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj placxis la okulon de la preteriranto.
Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj gxuste cxe tiu punkto ia malbonauxspica masivo de konstruajxoj eltrudis sian gablon[3] super la straton. GXi estis duetagxa, montris nenian fenestron, nenion krom pordo cxe la malsupra etagxo kaj blinda kvazauxfrunto de makulita muro cxe la supra; kaj portis en cxiu trajto la signojn de dauxra kaj avaracxa malzorgo. La pordo, kiu posedis nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita. Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la sxtupoj; la lerneja knabo provadis sian posxtrancxilon sur la muldajxoj, kaj en la dauxro de preskaux tuta generacio, aperis neniu por forpeli tiujn okazajn vizitantojn aux por ripari iliajn ruinigajxojn.
S-ro Enfield kaj la legxisto iris sur la alia flanko de la strato; sed kiam ili alvenis gxuste kontraux la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.
--CXu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj kiam lia kunulo respondis jese, --gxi estas kunigita en mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.
--CXu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda sxangxo de vocxo. Kaj kio estis tio?
--Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. --Mi estis revenanta hejmen de iu mondfina loko cxirkaux la tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj cxiuj logxantoj estis dormantaj--strato post strato, cxiuj iluminitaj kvazaux por procesio, kaj cxiuj tiel malplenaj kiel pregxejo--gxis fine mi enigxis en tiun staton de mento, en kiu oni auxskultas kaj auxskultadas kaj komencas arde deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten laux bona marsxpasxado, kaj la alia, knabino eble ok aux dekjara, kuranta tiel rapide, kiel sxi povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaux, ja suficxe kompreneble, kunfrapigxis unu kontraux la alian cxe la angulo, kaj tiam okazis la terurega parto de la afero; cxar la viro trankvile premegis subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis sxin kriegantan sur la tero. Tio, auxdata, estas nenio, sed vidata, gxi estis infera. Ne estis kiel homo; estis kvazaux iu malbenita Juggernaut. <<He! haltu!>> mi kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l' nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo cxirkaux la krieganta infanino. Li estis tute trankvila kaj faris nenian kontrauxstaron, sed li jxetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke gxi sxvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis la propra familio de la knabino; kaj baldaux aperis la kuracisto, por kiu oni estis sxin sendinta. Nu, la infanino ne estis multe vundita, sed pli gxuste timigita, laux la diro de lia ostosegista mosxto; kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed estis unu stranga cirkonstanco. Jam cxe la unua vido, la viracxo inspiris en mi nauxzon. Ankaux la familio de la knabino sxajnis senti same, kio estis ja nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la kuracisto. Li estis laux la ordinara tipo de apotekisto, de neniu speciala agxo aux koloro, kun forta Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo. Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni cxiuj: cxiufoje kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto nauxzigxas kaj blankigxas pro deziro lin mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis kio estas en la mia, kaj, cxar mortigo estis neebla, ni faris tion, kion ni jugxis krom tio plej bona. Ni diris al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon el la okazintajxo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino de Londono gxis la alia. Ke, se li havas amikojn aux kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone, cxar ili estis sovagxaj kiel harpioj. Neniam mi vidis rondon da tiel malamegaj vizagxoj; kaj jen la viro en la mezo, kun ia nigra ridacxa trankvileco--timigita tamen ankaux, mi povis rimarki--sed elportanta la aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.
--Se vi elektas fari profiton el tiu cxi okazintajxo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi. CXiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu vian sumon. --
Nu, ni suprentordis lin gxis 100 funtoj por la familio de la knabino; li videble volis kontrauxstari; sed cxe ni cxiuj estis io, kio minacis al li nenion bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la pordo? Li eltiris sxlosilon el la posxo, eniris kaj tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj cxeko je Coutts[4] por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam cxi tio estas unu el la punktoj de mia rakonto, sed gxi estis nomo almenaux tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur gxi ne estis falsajxo. Mi permesis al mi la liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero sxajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la cxeko de alia homo por preskaux cent funtoj. Sed li estis tute trankvila kaj mokrida.
--Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi gxis la bankoj malfermigxos, kaj tiam mi mem monerigos la cxekon.
Tial ni cxiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la restajxon de la nokto en mia cxambraro; kaj, la sekvintan matenon, post kiam ni mangxis, ni iris kune al la banko. Mi mem prezentis la cxekon kaj diris, ke mi havas cxiun kauxzon por kredi, ke gxi estas falsajxo. Sed tute ne. La cxeko estis vera.
--Tut-tut![5] diris S-ro Utterson.
--Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield. Jes, estas malbona afero. CXar mia homo estis tia, kun kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la persono, kiu skribis la cxekon, estas la vera esenco de la konveneco, fama ankaux, kaj (kio pli malbonigas la aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas < >. Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn malsagxajxojn de sia juneco. La Domo de la Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruajxon kun la pordo. Kvankam ecx tio ja ne suficxas por klarigi cxion--li aldonis; kaj cxe tiuj vortoj, li enrevigxis.
El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro Utterson:
--Kaj vi ne scias, cxu la tratinto de la cxeko logxas tie?
--Versxajna loko, cxu ne? respondis S-ro Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li logxas cxe iu placo.
--Kaj vi neniam demandis pri ... la loko kun la pordo? diris S-ro Utterson.
--Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo. Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; gxi tro inklinas al la stilo de la Lasta Jugxo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaux ekirigi sxtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la sxtono, ekirigante aliajn sxtonojn, kaj baldaux iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta gxardeno, kaj la familio devas sxangxi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi regulon, ke, ju pli afero sxajnas stranga, des malpli mi demandojn faras.
--Kaj, vere, tre bona regulo gxi estas, diris la legxisto.
--Sed mi esploris la lokon mi mem, dauxrigis S-ro Enfield. GXi apenaux sxajnas domo. Ne trovigxas alia pordo, kaj neniu en- aux eliras per tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia aventuro. Estas, en la supra etagxo, tri fenestroj, kiuj rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas cxiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo, kiu gxenerale eljxetas fumon; tial iu sendube logxas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; cxar la konstruajxoj tiel sin interpremas cxirkaux la korto, ke malfacile estas diri, kie unu finigxas kaj alia komencigxas.
La paro denove antauxenmarsxis silente dum iom da tempo, kaj poste:
--Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.
--Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.
--Sed malgraux cxio, dauxrigis la legxisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi; mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la infaninon.
--Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel malutilus. Estis homo nomita Hyde[6].
--Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?
--Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla cxe lia aspekto; io malplacxa, io absolute abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi malplacxis, kaj tamen mi apenaux scias kial. Li ja nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon, kvankam mi ne povus precizigi gxian lokon. Lia aspekto estas iel eksterordinara kaj mi tamen cxe li ne povas citi nome ion kontrauxnorman. Ne, sinjoro, ne al mi prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro manko de memoro; cxar mi certigas, ke mi lin povas revidi en cxi tiu momento.
S-ro Utterson denove iom marsxadis silente, kaj evidente sub la pezo de ia pripensado.
--Vi estas certa, ke li uzis sxlosilon? li demandis fine.
--Mia kara sinjoro ... , komencis Enfield, surprizita el si.
--Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke cxi tio devas sxajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas cxar mi jam gxin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto trafis. Se gxi estis malgxusta pri iu punkto, pli bone estus, ke vi gxin korektu.
--SXajnas al mi, ke via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose[7]. Sed mi estis pedante < >, kiel vi gxin nomas. La kanajlo havis ja sxlosilon, kaj, plie, li ankoraux gxin havas. Mi lin vidis uzi gxin antaux malpli ol unu semajno.
S-ro Utterson ekgxemis profunde, sed ne diris vorton; kaj la junulo parolis denove:
--Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi cxi tiun aferon.
--Tutkore, diris la legxisto. Mi donas pri tio la manon, Richard.
La sercxado por Sinjoro Hyde
Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia frauxla domo en malgaja humoro kaj sidigxis vespermangxi sen apetito. Estis dimancxe lia kutimo, post la finigxo de tiu mangxo sidadi apud la fajro, kun volumo de ia neinteresa religiajxo sur sia pupitro, gxis la horlogxo de la apuda pregxejo sonorigis la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris kusxigxi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian afercxambron. Tie li malfermis sian fortan kofron, elprenis el gxia plej privata parto dokumenton surskribitan < >[8], kaj sidigxis kun nuba frunto por esplori gxian enhavon. La testamento estis holografa; cxar S-ro Utterson, kvankam li gardis gxin nun kiam gxi estas farita, antauxe rifuzis doni ecx la plej malgrandan helpon pri gxia farado; gxi kondicxis ne nur ke, en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D., F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia < >; sed ke, en okazo de la < >, la dirita Edward Hyde anstatauxu la diritan Doktoron Jekyll sen plua prokrasto kaj estu libera je cxia sxargxo aux devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al la anoj de la doktora domo. De longe cxi tiu dokumento estis la cxefa abomenajxo de la legxisto. GXi lin ofendis, ne nur kiel legxiston, por kiu la fantazieco estis nemodesta, sed ankaux kiel amanton de la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj gxis tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio sxveligis lian indignon; nun, per subita okazintajxo, estis lia scio. Suficxe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu li ne povas ion pluan sciigxi. Estis ankoraux pli malbone, kiam gxi ekvestigxis de abomenindaj ecoj; kaj el la sxangxigxemaj sensubstancaj nebuloj, kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita, difinita bildigxo de demono.
--Mi pensis gxin frenezo, li diris, remetante en la kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke gxi estas malhonoro.
CXe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj ekiris sur la vojo al Cavendish Square[9], tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro Lanyon[10], havis sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.
--Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.
La seriozmiena cxefservisto konis kaj bonvenigis lin; li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita tuj de la pordo al la mangxocxambro, kie sidis D-ro Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta, rugxvizagxa sinjoro, kun amaso da haroj antauxtempe blankaj, kaj perforta decida maniero. Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia segxo, kaj bonvenigis lin per ambaux manoj. La bonvoleco, laux lia speciala maniero, estis iome teatra; sed gxi estis bazita sur reala sento. CXar tiuj du estis malnovaj kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaux plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne cxiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege gxuis reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado, la legxisto alproksimigxis al la temo, kiu tiel malagrable priokupadis liajn pensojn.
--Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry[11] Jekyll?
--Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule fresxaj, diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.
--Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia komuna intereso.
--GXi ligis, estis la respondo, sed pasis jam pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll farigxis tro fantaziema por mi. Li komencis deflankigxi, deflankigxi de la vojo de l' prudento; kaj kvankam, kompreneble, mi ankoraux interesigxas pri li pro la malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte ... Tia nescienca sensencajxo, aldonis la doktoro, subite purpurigxante, disigus ja Damon kaj Pitias.
Tiu cxi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis S-ron Utterson.
--Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis, kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li ecx aldonis:
--Estas pro nenio pli malbona ol tio!
Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por reserenigxi, kaj poste alproksimigxis al la demando, kiu estis la motivo de lia vizito.
--CXu vi iam renkontis protektaton lian nomitan Hyde? li demandis.
--Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam auxdis pri li. Post mia tempo.
Jen la sumo de la sciigxoj, kiun la legxisto reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en malkvieta movigxado kusxis tra la fruaj horoj gxis la alveno de l' mateno. Estis nokto malmulte ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj siegxata de demandoj.
--Sonis la sesa per la sonoriloj de la pregxejo, kiu staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj ankoraux li luktis kun la problemo. GXis nun tiu problemo estis tusxinta lin nur sur lia flanko intelekta, sed nun ankaux lia imago estis okupata aux, por diri pligxuste, sklavigita; kaj, dum li tie kusxadis kaj jxetigxadis en la mallumegeco de la nokto kaj de sia kurtendrapirita cxambro, la rakonto de S-ro Enfield preterpasis antaux lia mento kvazaux sur rulajxo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo rapide marsxanta; jen infaninon kurantan de la kuracista domo, jen tiuj du kunfrapigxas kaj tiu homa Juggernaut piede subpremas la infaninon kaj antauxenpasxas, neniel atentante pri sxiaj krioj. Aux jen li vidas cxambron en ricxa domo, kie kusxas lia amiko dormanta, songxante, kaj ridetante pro siaj songxoj; kaj jen la pordo malfermigxas, la kurtenoj apartigas, la dormanto revekigxas, kaj jen! staras apud li figuro, al kiu estas donita potenco, kaj ecx je tiu senviva horo, li devas levigxi kaj fari laux gxia ordono ...
La figuro en tiuj du fazoj obsedis la legxiston dum la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur por vidi gxin gliti pli kasxe tra dormantaj domoj aux sxovigxi pli rapide, ecx gxis kapturnigxo, tra pli largxaj labirintoj de lanterne lumata urbo, kaj, cxe cxiu angulo, surmarsxi sur infaninon kaj sxin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro ne havis ian vizagxon, per kiu li povus gxin rekoni; ecx dum liaj songxoj, gxi havis aux nenian vizagxon, aux unu, kiu trompis lin kaj dissolvigxis antaux liaj okuloj; kaj tiel naskigxis en la spirito de la legxisto kaj pligrandigxis strange forta, preskaux supermezura scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero klarigus kaj eble forruligxus, kiel estas la kutimo cxe misterajxoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble povus ekvidi kauxzon por la stranga prefero aux sklaveco (nomu gxin, kiel al vi placxas) de sia amiko, kaj ecx por la frapante strangaj kondicxoj de la testamento. Kaj almenaux gxi estus vizagxo vidinda; la vizagxo de homo tute senkompata; vizagxo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la mento de la neimpresigxema Enfield, senton de dauxronta malamego.
De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la pordon en la flankstrato de l' butikoj. Matene, antaux la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizagxo de la nebula luno--ja en cxiu horo la legxisto estis trovebla cxe sia elektita posteno.
--Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi estos sinjoro Seek[12].