mi. Eble mi jam skribis al vi en tiama letero pri tio, ke ŝi
rezervas multe da nekonataj valoraĵoj, kvankam ŝi havas tian neperfektecon kaj kontraŭdiraĵon. Mi ne povis alie senti. Per plenumiĝo de amo la virino fariĝas ordinara, sed fraŭlino J. havas multon, kiun la amo ne povis rabi de ŝi -- mi memoras, ke mi skribis al vi tiel. Mi kelkafoje sentis, ke ŝi, kiu devas pensi nur pri vi, enpensiĝas tute vin forgesante. Tio ne ŝajnis al mi nur sensenca revo, al kiu estas ema precipe la virino. Eble vi jam vidis fotografaĵojn de fraŭlino J., kaj ĉu vi ne rimarkis, ke mienoj kaj vizaĝoj de ĉiuj fotografaĵoj estas tiel malsamaj laŭokaze, ke oni povas pensi vidi ne la saman homon? Mi ofte sentis tremigan teruron, kvazaŭ vidi fantomon, kiam mia rigardo iel renkontis la ŝian. Kiel pri la impreso de l’ naturo, tiel ankaŭ pri esprimoj de la homo oni ne povas diri, kiu estas lia propra; sed renkontante okaze tro neatenditan esprimon, kiu min tute ne memorigas al fraŭlino J., mi nevole ekmiras. Ĉu prapatroj de fraŭlino J. okaze rigardas la estantan mondon per ŝiaj pupiloj aŭ estonta fraŭlino J. pli frue aperis malklare en sia korpo? Iufoje ŝia vizaĝo esprimas ekstreman enuon kaj malĝojon kaj la alian fojon ekstreman liberecon, kiel Prometeo disrompinta ferajn katenojn. Iufoje ŝiaj pupiloj brulas kiel nigraj flamoj kaj alian fojon ŝiaj lipoj serĉantaj kison malfermiĝas kiel floro. Kaj admirinde estas, ke en ŝiaj esprimoj kuŝas neniom da memtrompo. Mi, kiu ĉiam malkonfidas al mia fideleco, havas rilate grandan eblon senti fidelecon de aliaj homoj kaj samtempe tiel akran eblon malkovrigi sian malfidelecon, ke ĝi min dolorigas. Kaj mi ja povas trovi nenion malfidelan en ŝiaj esprimoj. En iu senco mi eĉ koleris pri tio, sed mi estas tro sciencema por kripligi la fakton. La tradicia definicio, ke la virino estas hipokrita en la fundo, la definicio, kiun mi ĝis nun akceptis aksiomo, ekŝanceliĝis antaŭ ĉi tiu fakto. Mi ne povis krom eksenti ian subpremon. Ĝi min iel maltrankviligis kaj min minacadis. Brilon de la malplenaj, sed streĉitaj okuloj, per kiaj mortonta febromalsanulo senkonscie ion rigardas, mi iufoje atribuis al la perioda febro, kiu fraŭlinon J. atakadis. Efektive al ŝi tiam aŭ aperis, aŭ malaperis febro de ĉirkaŭ 38° C. Iun fojon mi ŝin demandis pri tio senĝentile. Kaj tiam ŝi ĉiam faris tre maltrankvilan mienon, sed regule respondis, ke tio devenas de ŝia malsano. Dum mi pensis, ke tio povas esti, mi en la koro diris: „Ne, vi mensogas!“
Okazas, ke ial terure abomena suspekto min atakas. Dum kiam fraŭlino J. diras, ke ŝi vin amas, la fideleco sin kaŝanta en la profundo ŝajnas al mi tion perfidi. Kun miro mi min riproĉis, sed mi estis ema pensi la samon. Sed, kiam mi vidas ŝin ricevintan de vi leteron, ĉi tiu abomena malklareco de mia koro senspure malaperas.
Hodiaŭ estas jam la 30a tago, depost kiam mi ĉi tien transloĝiĝis. Mallonga tempo faris ne malmultajn okazojn. Kiam mi transloĝiĝis, fraŭlino J. sentis timon antaŭ mia mizantropeco, kaj miaflanke mi suferis pro la supre priskribita stranga maltrankvileco; do interkomunikiĝo de niaj koroj progresis netolereble malrapide. Ke mi la 14an de Januaro, kiam ŝia patrino forestis pro vizito al la prapatraj tomboj, unuafoje kun ŝi interparolis iom pli amike, mi jam skribis al vi. Mi kaj ŝia patrino malkaŝe malamis unu la alian de la komenco. Ŝia patrino rigardis kun malestimemaj okuloj eĉ tion, ke fraŭlino J. interparolas kun mi. En tia okazo fraŭlino J. alparolis al mi amike, kvazaŭ intencante instigi ŝian malamon. Sed, ĉar la konscio, esti apud ŝi, estis sufiĉa por instigi mian galveziketon al troa sekreciado, mi neniel povis esprimi veran amikecon antaŭ ŝia patrino. La patrino forestis kaj, ĉar mi ne fartis bone tiun tagon, mi ne vizitis la laboratorion. De matene malvarma pluvo, kiun oni povus nomi glaciiĝinta pluvo, penetris nebule en la ĉambron tra ĉiu fendeto, kaj estis unu el la dolorigaj tagoj, kiujn nur ftizuloj komprenas. Krom tio mi sonĝis tre abomenan sonĝon en la nokto.
Mi sonĝis, ke mi estis, kvazaŭ mizera ŝtono forĵetita, inter stranga homamaso en stranga salonego, kiun oni povas priskribi nur per la vortoj kiel luksa, brila ktp. Mi ne estas homo, kiu tuj malfidas al sia kapablo. Malgraŭ tio mi sentis strangan premon kaj neniel al mi flamis la koro. Mi min instigis perforte kaj kuraĝe stariĝinte mi ĉirkaŭrigardis. Sed neniu el la homamaso min rimarkis, ili ĉiuj staris turninte al mi dorsojn kaj kun granda fervoro interesiĝis je iu afero. Kio la afero estis, mi neniel povis