vi. Mi firme kredas eĉ hodiaŭ, ke ŝi ĝin rifuzos, se vi petus
ŝian manon. Kaj tio estas prava. Sed, ke tio estas prava, neniom malgrandigas mian kompaton al ŝi, ĉar neniu virino komprenas pli bone ol ŝi, kiel ami sian amaton.
Por kio mi skribis tiel? Jes, ĉar mi deziris, ke vi komprenu ŝin kaj montru iom da simpatio al ŝi. Bonvolu skribi al ŝi, kiam vi havos liberan tempon. Mi kredas, ke tio donus al ŝi grandan konsolon kaŭzante neniun danĝeron al ŝia animo. Mi deziras, ke vi sciiĝu pri tio.
La 7an mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Lastatempe ŝia skribado eksimilis iom post iom al la via tiel, ke hodiaŭ mi preskaŭ ne povis ĝin diferencigi de la via. Pensinte, ke mi ricevis du leterojn de vi, mi malfermis la ŝian, kaj, trovinte, ke ĝi ne estas via, mi denove ekzamenis la koverton. Krom tio, dum kiam ŝi uzadis ĝis nun blankajn kovertojn, hodiaŭ ŝi subite sendis dubeverdan same kiel vi. Kaj kiel kutime mi miris pri via mirinda influemo sur la alian. Oni diras, ke en la laboratorio via emo aŭskulti levante la okulojn nun estas moda. Nu, kio fariĝis el ŝi lastatempe? Lastatempe neniu letero min atingas, en kiu ŝi ne skribas pri morto. Nome ŝi diras, ke inter Dia volo kaj homa vivo certe kuŝas kontraŭdiro ne enterigebla. Kiam iu formo de vivo estas necesa, sed kontraŭstaras Dian volon, ĉu morto ne estas la sola solvaĵo de kontraŭdiro? Ankaŭ ŝi skribis: „Mi neniom povas simpatii senrespondecan morton, tamen, ĉu la vivo, kiu ne povas efektivigi Dian volon, ne meritas esti transdonata al la morto?“ -- Ŝi skribis ankaŭ tiel: „Ŝajnas al mi, ke mi malsana estos kaptata post nelonge de la morto. Se tiel, ĉu ne estus pli bele sinmortigi servigante al si la morton? Morto estas timinda, ĉar mi pensas, ke mi fariĝos nenio. Mi kaptis iun koron kaj pensas, ke tiu koro neniam min forgesos. Mi povas daŭrigi mian puran, altan vivon en tiu koro.“ -- Mi povas kompreni ŝian koron ĝis iu grado. Ankaŭ mi ne pensas, ke la memmortigo estas peko, kiel iuj asertas. Mi pensas, ke neniu kaŭzo estas por riproĉi tian homon, kiu ne per sia volo naskiĝis en tiu ĉi mondo kaj nun rompas tiun okazon. Sed mi ne ŝatas, pensi ke mia J. sin kunligas kun memmortigo. Kompreneble, se ŝi sin mortigus, ŝi alta, profunda kaj pura vivos por ĉiam en mia koro. Sed ĉu ŝi ne pensos pri tio, ke tiam mi, min kaŝante en ŝia koro, devas vane morti kun ŝi? Ŝi diras pri la kontraŭdiro inter Dia volo kaj homa vivo, sed, kie estas kontraŭdiro? Kial ŝi ne volas malkaŝe malkovri al mi pri detalaj punktoj? Mi pensas, ke mi ne estas tiel senkuraĝa, ke mi ne povas rekonstrui nian vivon laŭ Dia volo. Se mi tion pripensas, mi povas nur senti iun nekompreneblan malkontenton pro ŝia sintenado. Ofte maltrankvileco kaj malfido, kiaj ekkreskas ekzemple inter homoj havantaj sekreton unu antaŭ la alia, minacas konfuzi mian kapon.
Ni estas junaj kiel la ĉielo printempa, ĉu ne? Enspiregante aeron, ni interkomuniku korojn kiel lumon. Ni ĝoju aŭ malĝoju el la fundo de l’ koro, se ni havos okazon ĝoji aŭ malĝoji. Kial ne estas permesate, agi kiel la nuda naturo mem? Vidu la naturon ekster la fenestroj!
Ekbloveginte de antaŭ horoj, la vetero pliteruriĝas iom post iom. Kiam subita ekventego sen neĝo eniras en la ĉambron plate kaj akrege kiel la segilo, mia dometo ektremas, kvazaŭ ĝi estos forblovata. Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Mi nun devas iri al la fabrikejo por vidi, ĉu io okazas? Mi timas, ke la kamentubo konstruita per tertuboj amasigitaj unu super la alia falos; se ĝi falos, la sorto de l’ maŝinaro estos endanĝerigata.
Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Dia beno estu sur vi! Kaj sur mia J.! Post nelonge mi vizitos vian urbon Tokio-n.
Via A.
(De B. al A.) (poŝtkarto).
Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.
Kara A.!
Uragano estas atakanta ankaŭ la ĉefurbon.
Kun rapideco, kiu ŝajnas atingi 10an gradon laŭ Beauforta skalo, ventego krias tra ĉielo kaj tero. Kia terura, freneza bruo! Kaj, kia solena akordo!
Timinda estas la naturo kaj vere kompatinda la homo!
Kiam la naturo, kiel ajn terure ĝi uraganas, kaŝas en si solenan, nerompeblan akordon, kial la homo, kiu naskiĝis kiel unu parto de la naturo, estas tiel lerta, malakordigi ĉiujn aĵojn?
Vere kompatinda estas la homo kaj naŭziga mi estas!
Via B.
(De B. al A.)
Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.
Kara A.!
Leginte vian leteron mi skribis al vi senkonscie la lastan poŝtkarton kaj, elirinte tra uragano, mi ĝin enpoŝtigis. Post reveno mi suferadis pro terura tusado ĉirkaŭ duonhoro. Pro troa terureco de l’ tusado fine fraŭlino J. ellitiĝis kaj min flegis. Eble mi estas malvarmuminta de kelkaj tagoj. Febro plenigas mian kapon kaj min malagrabligas treege.
Mi ĵus parolis kun fraŭlino J. iomete. Mi ŝin demandis senĝene, ĉu ŝi ne havas sekreton antaŭ vi ne malkovreblan? Fraŭlino J. klare ĝin neis kun sincera mieno ... en tia okazo ŝia beleco estas kvazaŭ dieca.
Sentante ian strangan maltrankvilecon mi ne povas legi ĉi tiun nokton. Do, oferonte longan tempon, mi al vi prezentos la plejlastan staton de fraŭlino J.
Oni pensas pri mi, ke mi estas tute indiferenta krom je legado. Estas ja prave, se homoj, kiuj vidis nur mian vestaron kaj malordon en mia ĉambro, tiel pensas. Sed mi pensas, ke al tiuj, kiuj ne estas indiferentaj, mi montriĝos kiel neindiferenta homo, kiel ili pensas. Iam nova servistino venis ĉe iu scienculo kaj por montri sian diligentecon ŝi ordigis ĝis ĉiuj anguloj de lia skriboĉambro. La scienculo konfuzite ŝin rigardis kaj diris al ŝi: „Kion mi kun peno malordigis regule, tion vi ordigis malregule.“ Vi povas fidi al mia raporto kun ne malgranda fideleco.
Se mi rememoras fraŭlinon J. en la epoko de l’ dimanĉa lernejo, mi povas vidi antaŭ mi ordinaran, sed por la aĝo iom malgajan, knabinon. Se mi devas nomi ŝian karakteraĵon, mi povas alkalkuli terure malgrasan korpon kun maldikaj membroj, nigregan, riĉan hararon kaj grandajn okulojn kvazaŭ ion serĉantajn. Mi rememoras, ke tiuj okuloj min impresis neforgeseble. Estis antaŭ ses jaroj kaj ŝi estis dekkvarjara. La pastro proponis al mi, ke mi anstataŭu iun instruiston, ĉar li ne ĉeestis pro malsano. Mi lin anstataŭis -- ho -- estis la klaso, al kiu fraŭlino J. apartenis. El sep aŭ ok knabinoj ŝi estis eble la plej juna.
Estis komenco de la aŭtuno. Mi, kiu treege malamas ian odoron -- mi nomu ĝin malbonodoro -- kiu flariĝas, kie virinoj kunvenas, memoras, ke mi unue plene malfermis apudan fenestron. Inter mi kaj miaj lernantoj fluis rivero de flava, varma lumo kaj mia rigardo, kiun mi volis doni al lernantoj, estis de ĝi interrompita. Ĉar la benkoj por lernantoj estis metataj en la angulo de la ĉambro, por miaj okuloj saturitaj je lumo tiu loko montriĝis tute malluma. Palpebrumante mi penadis distingi la lernantojn en la malluma loko kaj unue mi sentis, ke rekte antaŭ mi du grandaj okuloj min rigardadis fikse iom sin levante. La okuloj de la aliaj lernantoj certe ankaŭ estis min rigardantaj, sed ŝiaj grandaj okuloj plej frue incitis mian rigardon. Mi pensas, ke nenio estas pli senharmonia kaj timiga ol la sklero dubeblua en malhela lumo. Ĝi min rememorigas je disŝeligita ostro, je malluma grizo aperanta en la rando de l’ frunto de la mortinto; sed eble pro la pli nigra pupilo mi ne sentis tiel, sed iun profundan molecon, kvankam ne varman. Mi konsciiĝis, ke mi estis trankvile akceptanta la senton, kian oni sentas, kiam oni rigardas kurban linion, kiu komence similas al rektlinio kaj estas dika, sed iom post iom maldikiĝas en direkto de l’ fino kaj malaperas supren; kian oni sentas ekzemple, kiam oni rigardas la kurban linion videblan en la nova luno duone kovrita. Tiuj ĉi okuloj min rememorigis ankaŭ je la sezono, kiu apartenas nek al la fino de l’ somero, nek al la komenco de l’ aŭtuno; kiu estante trankvila kaŝas fortan skuiĝon en la plej profunda fundo; kiu havas ion moviĝantan diversmaniere, sed samtempe ian solenan trankvilecon. Per ĉi tiu rememorigo mi ankoraŭ memoras, ke estis tiam komenco de la aŭtuno. Ankaŭ mi fikse rigardadis tiujn okulojn. La okuloj de plimulto de la virinoj, precipe de l’ knabinoj, ŝanceliĝas fikse rigardate de la viro, precipe de akraj okuloj kiel la miaj; sed tiuj okuloj ne ektimis. Ili ne ektimis, ĉar la vizaĝo ja havis nenion prihontindan. Kontraŭe miaj okuloj sentis iun maljustecon kaj mi unue turnis la rigardon de ŝi. Mi eĉ nun sentas honton, se mi rememoras la tiaman malvenkon. Kaj ili estis la okuloj de fraŭlino J.
Deposte fraŭlino J. ne aperis en mia memoro. La antaŭlastan jaron, kiam mi vin prezentis al ŝi ĉe la enirejo de la preĝejo, mi nur ripetis la impreson, kiun mi antaŭe de ŝi ricevis. Ke ŝi deksepjara neniom ŝanĝiĝis kompare kun ŝi dekkvarjara, pri tio mi nur ĝojis en mia egoista vidpunkto, kiu min dezirigis, ke ŝi por ĉiam restu tia, kia ŝi estas.
La temo flankeniros, sed bonvolu legi, supozante aŭdi ĉi tie nur babilaĵon. Mi pensas, kiel bela fariĝus la monda historio, se la virino tiel fiziologie, kiel ankaŭ en seksa deziro ne pliaĝiĝus pli ol 14 aŭ 15jara. Tiun penson mi nomas mia egoista vidpunkto. Ofte larmoj staras en miaj okuloj, se mi vidas aŭ pripensas belan knabinon en tiu aĝo... Vi povas diri, ke tia romantika parolmaniero ne konvenas por mi. Sed, ĝi ne estas romantika, nek sentimentala. Mi firme kredas, ke ĝi estas homa postulo kaj sentimento devenanta de la pli profunda fundo de l’ vivo. Kompreneble mi ne parolas pri tiuj, al kiuj ankaŭ koroj rigidiĝas kaj krudiĝas, tuj kiam la ostoj rigidiĝas. Mi volas ne perdi la delikatecon de l’ koro ĝis la morto. Tradukate en anglan lingvon kiel „gossamer-like“ tiu ĉi granda forto de l’ koro estas treege malkomprenita. Delikateco ne signifas malfortecon de l’ koro; sed tio ankaŭ neeviteble restados nekomprenebla por tiuj, kiuj perdis delikatecon de l’ koro. Ili ne povos kompreni la grandecon de l’ forto, kiun la knabino havas antaŭ pubereco. Ekzemple vi esploru la linion de la kruro de la genuo ĝis la kalkano, kiam la knabino staras. Kia modera, nekritikebla aranĝo de belaj linioj! Ilia tuta konturo prezentas mirindan misteran figuron en hela sunlumo. Sed mi devas diri, ke pli mirinda mistero elfluas el ŝia koro. Metu ekzemple floron antaŭ la knabino! Ŝi ĝin karesos kun ĝentileco konvena por ĝi. Tiom miloj da amindaj mensogoj de l’ knabinoj kaj ankaŭ ilia mirinda ĉarmo, kiu terure incitante viran koron ne permesas perfektan alproksimiĝon, estas la solaj girlandoj ornamantaj surteran paradizon. Mi ofte havas diversajn iluziajn asociaciojn de ideoj. Kiel ekzemple, se mi veturas per nokta vagonaro, mi ĉiam asociacias naturan morton; se mi enspiras matenan aeron, mi asociacias melodion de fajfado; kaj se mi vidas la knabinon, mi ĉiam asociacias la sorton de la homaro tre akre, kvankam per malklara konturo, kaj nevole larmoj ekaperas en miaj okuloj. Kaj mi firme kredas, ke inter tiuj ĉi du objektoj kuŝas tre proksima interrilato. Kaj la sorto de la homaro asociigata per la knabino havas neneeblajn belecon kaj mizerecon. Mi tion treege amas.
Sed fraŭlino J. jam trapasis la epokon de la knabino aŭ de la virgulino, kiu estas la plej ĉarma por la apuda rigardanto de la virino, kiel mi. La pordo de homa vivo estas la sama kiel la pordo de Paradizo. Ĝi ne havas ĉarnirojn malfermeblajn ambaŭflanken, sed nekomfortajn, kiuj malfermiĝas nur por la elirantoj. Kiu ajn jam eliris malferminte la pordon aŭ memvole aŭ okaze aŭ pro subpremo -- ĝis kiam li plenumos la miraklon de reviviĝo -- al li ne okazos, ke ĝi malfermiĝos por li la duan fojon. Tiuj, kiuj sciante, ke ili ne povas reveni al la estinteco, rigardas la pordon kun malĝojaj okuloj, estas nomataj sentimentalistoj. Mi konas la malsaĝecon de la homoj tiel sintenantaj kaj ilin kompatas, ĉar mi opinias tian sintenadon konsumado de energio. Mi adoras eternan knabinon. Sed, se mi scias la neeblecon de ĝia efektivigo, mi povas esti realisto, kiu tuj turnante la okulangulojn vidas virinon. Nun mi staras sur la vidpunkto rigardi fraŭlinon J. kun klaraj okuloj.
Kiam mi transloĝiĝis en tiun ĉi domon kun malmultaj posedaĵoj, pakitaj per la ruĝa lankovrilo, la metamorfozo de fraŭlino J. montris terure rapidan, fundamentan fazon. Longa tempo devis pasi, ĝis kiam la pupiloj de mia koro sin aranĝis por observado. Mi sentis kvazaŭ malagrable, ke la atmosfero de tiu ĉi hejmo forte maltrankviliĝas pro fraŭlino J. kaj en ĝi flugpendas io stranga kiel enigmo. Mi ne sciis, ĉu ĝoji aŭ malĝoji pri tio. Sur la muro de por mi decidita ĉambro estis pendanta belega kopiaĵo de „Beatrice“ de Rossetti kaj apud ĝi en malbongusta kadro portreto de knabino, kiu eble estas aldonaĵo de iu porknabina gazeto. Grimacante mi demetis la portreton de knabino antaŭ ol malpaki miajn posedaĵojn kaj sur la loko mi pendigis fotografaĵon de de Vries. Sed ĝi montris pli strangan kontraston je „Beatrice“. Tiun nokton mi tiun elportis, sed la sekvantan matenon, neniel trankviliĝante, mi demetis ankaŭ „Beatrice“ de ŝia sankta trono kaj ĝin anstataŭis per la geologia karto de Yorkshire. Havante karakteron ne konsideri opiniojn de aliaj homoj rilate al tia afero, mi tion ne povis elporti silente, kvankam mi sciis, ke tio dependas de bonvolo de fraŭlino J. Do, pro tio fraŭlino J. ekvidis, ke ŝia sintenado kontraŭ mi estos tre malfacila. Tiel komencinte de la ĉambro mi rebonigis ĉion ĉirkaŭ mi laŭ mia volo. Se ordigo de l’ ĉambro, kion fraŭlino J. faris dum mia foresto, ne plaĉis al mi, mi senĝene reordigis antaŭ ŝi laŭ mia maniero. Ŝia maniero de ĉambropurigado havis multon al mi ne plaĉantan. Mi komence pensis, ke ŝia patrino purigas mian ĉambron kaj montrante polverojn terure amasiĝintajn en la anguloj de la ĉambro mi iam diris al ŝi: „Oni devas konstrui la ĉambron elipse por homo kiel via patrino,“ kaj ŝin ruĝigis, ke mi ŝin kompatis. Mi poste aŭdis, ke fraŭlino J. tiam pensis, ke mi estas malvarmsanga, al virinoj ironia viro. Aliflanke fraŭlino J. ofte kaŭzis al mi akrajn plezurojn kaj ofte mi ŝin dankis silente. Ekzemple ŝi ĉiam prezentas al mi dentolignetojn naĝigantajn en varmega akvo; se nin vizitos por almozpeti strata ĵonglisto kun leona masko, pigmeo aŭ orfinoj vestitaj per senkoloriĝintaj superjakoj kaj instigantaj bonfaron per la voĉo simila al bambua balaileto, ŝi forkuras en la internan ĉambron kun la mieno, kvazaŭ ŝi pentas, ke ŝi naskiĝis kiel homo; ŝi ĉiam malestimas sian patrinon kiel private, tiel ankaŭ publike; ŝi ĉiam vizitas la tualetejon tute nerimarkite; kiam ŝi ricevas leterojn de vi, ŝi ekhavas tre belan vizaĝon kompare kun ordinare ktp. Sed, per malmultaj vortoj, la ĉarmo de fraŭlino J. estis en la tagoj de mia transloĝiĝo tia speciala, kian nur neelfarita verko donas atendigante sian perfektiĝon.
Sed, eĉ tiam mi ne estis inklina ŝin rigardi pli malsupera ol