Deklaracio

vi. Estas neniu kaŭzo por malkovri malfeliĉon de homa vivo kaj

Chapter 1 2,317 words Public domain Markdown

mallumigi tiom la homan vivon.

Ankoraŭ hodiaŭ mi ne povas ellitiĝi. Por mi malsanulo estas la malvarmo kvazaŭ penetranta. Fraŭlino J. min flegas kun amikeco, kvazaŭ ŝi forgesis pri sia malbonfarto. Mi timas, ke tio estas nebona por ŝia malsano.

Granda vivo forfluas fortege. Kia terura, sed kuraĝa bildo! Ĉu mi devas resti kiel flanka rigardanto ĝis la fino? Aŭ, eĉ se mi enirus en ĝin, ĉu mi baldaŭ malaperos kiel ŝaŭmoj pro malforteco de l’ korpo?

Bone, estus bone!

Mi salutas viajn patrinon kaj fratinon N.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 3an de Februaro 1914.

Kara A.!

Fraŭlino J. kreskadas ne bezonante kuneston de homo kiel mi. Kaj mia kunestado malutilas por ŝia farto. Timante, ke ŝi infektiĝos de mia malsano, mi ĉiam sentadas maltrankvilecon. Do, de la lasta tempo mi kelkajn fojojn konsiliĝis kun vi pri mia transloĝiĝo. Vi tion rifuzis. Sed hodiaŭ neatendite la pastro min vizitis kaj konsilis min pri transloĝiĝo. Mi ne scias, ĉu tion kaŭzis mia liberiĝo de la eklezio aŭ alia afero? La pastro nur pretekstas la konvenecon. La plej malsincera vorto! Sed estas vi kaj la pastro, kiuj unue min konsilis pri la transloĝiĝo ĉi tien. Tial mi vin demandas ankoraŭfoje, kiel mi devos agi.

En ĉiuj punktoj mi ne povas diri, ke fraŭlino J. pli bone fartas. Iam mi vidis kavetojn en ŝiaj delikataj manoj kaj ankaŭ inter la fingroradikoj, sed lastatempe ili ĉiuj malaperis. Ofte al mi eĉ ŝajnas, ke ŝi, timante rompiĝon de l’ kaduka korpo per la forto interne superfluanta, ne povas elporti malgajecon. Mi vidas, ke vi lastatempe pli malofte al ŝi skribas, kaj tio ŝin malkontentigas. Vi devas skribi al ŝi kun ĉiuj viaj pasioj, kompatoj kaj konsoloj.

Ĉu vi povas imagi, ke al ŝi en la okuloj staras larmoj de soleco? Estas tiel kompatinde, ke eĉ mi tion apenaŭ povas elporti. En la kontraŭa proporcio al ŝia sano, mia farto lastatempe pliboniĝas iom post iom. Mi pasigas tutan tagon en la laboratorio kaj laboradas kiel la leono ... efektive kiel la leono. Mi volas subteni de Vries, kontraŭstarante la kontraŭparolantojn de l’ mutacia teorio. Por mi subita vario, kiun de Vries insistas, estas ebla. Mia interna postulo min igas kredi je tio. -- Ĉu vi malestimas mian nesciencan sintenadon elirintan el mia antaŭopinio? Sed estis neniu kredanto de nova teorio, kiu ne havis antaŭopinion kiel mi. Aŭtobiografio de Darwin plej bone rakontas pri tio. Kiam li estis sugestita de la fenomeno de disvolviĝo de vivantaj aĵoj, lia eksperimento ankoraŭ ne atingis la gradon, lin igi supozi pri ĉi tiu riska afero -- krom tio, mi kredas, ke mi povis kolekti iom da kredindaj faktoj utilaj por de Vries ankaŭ inter la faŭno. Forgesante sciencistan konsciencon kaj riskante neon de l’ fakto, mi kompreneble ne kuraĝas defendi sugeston. Sed, ke la hipotezo de subita vario estos akceptata, kaŭzas al mi pli grandan kontenton de l’ karaktero ol scienca venko.

Estis decidite, ke mia traktato estos publikigata en Germanujo.

Kun ĝojo kaj danko mi ricevis la monon, kiun vi donacis al mi el la profito de l’ muelejo. -- Divenu, amiko, kia mirinda fenomeno okazis tiun vesperon! Mi revenis hejmen tenante pupon en la brakoj kaj ĝi ornamis la nezorgitan malsanliton de fraŭlino J. kiel via donaco.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 5an de Februaro 1914.

Kara B.!

La nekomprenebla memdecido de l’ pastro min mirigas. Kompreneble mi ricevis de vi simplan leteron; sed en ĝi vi nur skribis, ke, ĉar vi kaj mia J. havas saman malsanon, via kunloĝado ĉe ŝi estos danĝera por ambaŭflanka sano. Tio ne havas kaŭzon esti denove priparolata, ĉar ni sciis pri tio jam antaŭ via transloĝiĝo ĉe ŝi. Eble la pastro havas iun kaŭzon, kiun li ne povas malkovri antaŭ mi. Antaŭ ĉio estas mallaŭdinde, ke li sola vin konsilis min ne demandante. Kompreneble mi ne neas, ke sensencaj priparoloj atingis ankaŭ miajn orelojn. Sed tiuj, kiuj paroladas pri tio, estas aŭ malsaĝuloj aŭ degenerintoj, kaj mi deziras, ke vi loĝadu ĉe Kobajaŝi eĉ nur pro tiaj malsaĝuloj kaj degenerintoj. Mi konas pli grandan, pli belan amikecon.

Vi diras, ke mi pli malofte skribas al mia J.!? Vi eble pensos, ke mi vin reatakas; sed kontraŭe mi volas plendi pri tio. Antaŭe ŝi al mi skribadis preskaŭ ĉiutage, kvankam mallonge, kaj en ŝiaj leteroj estis enteksitaj naiva sentimento kaj brila espero. Kiam mi revenis de la fabrikejo je la krepusko, mi kutime sidiĝis antaŭ la skribotablo, por „studi pri letero“ kiel mia fratino diris, kaj forgesis la zorgon en tiu tago. Kiam mi vizitas la fabrikejon, mi eksentas forton; kiam mi vidas la patrinon, mi eksentas kompaton al ŝi; kiam mi vidas la fratinon, mi eksentas varmon; kaj kiam mi vidas leteron, mi eksentas amon. Kaj mi sciis, ke amo estas ŝtonego taŭga por fundamento de ĉiuj spiritaj funkciadoj. Tamen, la leteroskribado de mia J. fariĝis lastatempe tre senorda. Iun fojon tri poŝtkartoj min atingis samtempe kaj alian fojon al mi alvenis peza letero kun du poŝtmarkoj. Sed inter ili mi devas vane atendi du aŭ tri, kelkfoje eĉ kvar aŭ kvin tagojn kun malagrabla, senpacienca koro. Krom tio, je plua malbeno kaj je mia miro, eĉ via letero ne alvenas por min konsoli, kiam mia J. ne skribas. Eble vi ne povas imagi mian maldolĉan mienon de tiam, kiam mi ne ricevas leterojn el Tokio. En tia okazo mi sidiĝas antaŭ la skribotablo kaj kolektas literojn de la eklegita libro, sed inter la literoj estas intermetataj strangaj vortoj tute senrilataj al la libro kaj komenciĝas mirinda iluzio. Sentante malbenon mi enlitiĝas, sed tie min atendas terura maldormo kun brilantaj okuloj kaj enbatadas angulajn najlojn en mian cerbon.

Estas hodiaŭ jam tria tago, depost ŝi ĉesis skribi. Ŝia lasta letero enhavas jenajn liniojn:

„Ŝajnas al mi, ke en mi ekvekiĝis la memkonscio, pri kiu vi paroladas. Sed ĝi ne estas plezura aĵo kiel vi diras, sed nur terurega. Ĝis nun mi pensadis, ke mi konsistas el amaso de ĝisnunaj kutimoj, sed lastatempe aperadis de tempo al tempo io, kio perfidas mian kutimon. Kie ĝi sin kaŝis ĝis nun? Ĉu ĝi sin kaŝis de komence sendepende de la kutimo, aŭ poste eniris en min, kiel Mario gravediĝis de la Sankta spirito? Lastatempe mi ekkomprenis la koran suferon de Sankta Patrino, kvankam malklare. Kio el mi fariĝos poste? Ŝajnas al mi, ke antaŭ mi iom post iom malheliĝas. Pensante, ke eĉ vi ne komprenas plene mian tutan pensadon, mi min sentas maltrankvila. Vi estas pli bona kaj pli aminda homo ol Jozefo. Mi ... ho, kian teruran memkonscion mi ekkonscios! Ĉu mi devas malfermi larĝe la okulojn? Jes, vi ordonas tion fari. Mi ne malfidas al vi. Sed mi sentas grandan timon.

Mi refoje enlitiĝis. Sinjoro B. tiel diligente studas, ke li ne revenas, antaŭ ol lampo eklumas. Supozinte lian laciĝon mi kelkajn noktojn elleviĝis kun peno kaj faris al li nigran teon, sed li estas tiel diligenta, ke li nek diris dankon, nek levis eĉ la kapon. Kaj ofte okazis, ke trovinte la sekvantan matenon ne prenitan teon kun naĝanta polvo sur lia skribotablo, mi ekkoleriĝis. Sed estas strange, ke li bonfartas, kiam mi malbonfartas kaj mi sentas bonfarton, kiam li malbonfartas.“ --

Kompreneble mi povas imagi, ke ŝi sentas doloron de transira tempo, en kiu ŝi estas nek knabino, nek virino, sed fariĝos homo. Sed, kial ŝi diras, ke mi ŝian pensadon ne komprenas? Kial mia J. ne gustumigas siajn ĉiutagajn dolorojn ankaŭ al mi? Tio min treege malkontentigas. Mi scias, ke vi estas okupita; sed en tiu ĉi okazo mi vin petas ŝpari iom da tempo por helpi ŝian reviviĝon. Mi instigis mian J. al memkonsciiĝo. Mi nun ekscias, ke mi ŝin instigis al io, kiu estas super ŝia forto. Sed, nun mi jam ne povas reveni al ekira punkto. Mi min vipos pli forte kaj efektivigos mian celon, al kiu mi ŝin instigis. Mia koro ne trankviliĝos, antaŭ ol mi atingos la fundon de la koro, kie la animoj de ni ambaŭ ĉirkaŭprenos unu la alian. Rubikono estas jam transpaŝita. Mi ne postenrigardos. Mia J. ankaŭ ne povas ankoraŭ rigardi malantaŭen. Ni staras en la krizo kaj mi deziras, ke vi komprenu tion.

Sed, kian solecon mi sentas ĉi tiun nokton! Ekster la fenestro brilas hela lunlumo. Malgraŭ malvarmeco mi plene malfermas la fenestrojn kaj aŭdas la bruon de l’ rivero Hirose ludanta en granda kriptomerio en unu angulo de la korto. Solena bruo de l’ akvo penetras tra la ŝeloj de kelkcentjara granda kriptomerio. Mia patrino enlitiĝis ĉi tiun nokton jam frue. N. eble kudras ion en la apuda ĉambro, de tempo al tempo sonas ŝia tondilo malvarme. Depost kiam ŝi min demandis antaŭ nelonge trans la interĉambra pordeto: „Kara fraĉjo! Ĉu la karbo estas ankoraŭ arda?“ ŝi nenion diris. Eble ŝia juna koro ankaŭ pensadas pri io.

Ho, kion do fari?

Vi laboradas? Vi laboradas venkante la malsanon kiel la leono? Mi ankaŭ laboras. Mi ankaŭ laboros venkante maltrankvilecon, kiu mian koron atakadas. Jes, mi laborados. Mi ne estas Roberto de Schiller, sed laborados, ĝis mia tempio sangiĝos.

Antaŭ miaj okuloj aperadas via figuro laboranta: Vi rigardas libron tra ferkadraj okulvitroj, envolvite laŭkutime per ruĝa lankovrilo. Vi povas ridi, sed en miaj okuloj nun staras larmoj.

Kia luma lunbrilo!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 6an de Februaro 1914.

Kara A.!

Do, mi restos ĉi tie laŭ via decido.

Mi ne batalas kontraŭ la malsano, sed kontraŭ la sorto. Vi estus feliĉa, se la tempo ne venus, kiam vi rememoros ĉi tiujn maltimemajn vortojn.

Mi deziras, ke vi ilin ne ekkomprenu!

Mi aŭdis, ke antaŭ tagoj fraŭlino J. al vi skribis, kiel bone estus, se mi edziĝus kun via fratino, fraŭlino N. Mi lastatempe ekpensis pri tio serioze. Ĉu vi havas intencon, edziniĝi vian fratinon je homo kiel mi?

Mi rifuzis publikigi mian traktaton en Germanujo, ĉar mi mem eksentis naŭzon je mia bagatela vanteco. Kio ja estas entrepreno de l’ homo? Kiel ajn granda ĝi estus, la entrepreno estas turo sur la sablo, kiu kun la terglobo pereiĝas kaj malaperas nenion postlasante.

Do, ĉar mi tiel pensas, certe estos granda, interesa ironio por la sorto, ke oni skribas traktateton iom originalan kaj pri tio fieriĝas.

Vi ne estas prava, postulante de fraŭlino J., ke ŝi tiel ofte skribu. Pro severa malvarmeco en Tokio fraŭlino J. tre suferas. Mi ankaŭ ne ĉiam legadas, sed ofte interparolas kun ŝi pri seriozaj aferoj kaj tiam mi nur miras pri ŝi.

Diversaj fortoj faras miraklon en la koro de l’ viro, sed en la koro de l’ virino nur amo faras tion. Se mi komparas ŝin sidintan kiel pupo antaŭ tri jaroj en angulo de l’ dimanĉa lernejo kun ŝi nuntempa, mi denove sentas deziron krii, ke la aŭtoritato de l’ scienco estas nenio.

Antaŭhieraŭ la patro de fraŭlino J. subite hejmenrevenis kaj hodiaŭ matene li jam malaperis. Saĝeta viro kiel makleristo. Sed li al mi ne sentigas malagrablecon kiel la patrino. Ho, unika estas la malvarmeco, kun kiu ŝi lastatempe kondutas al mi! Tio estas alia kaŭzo por tio, ke mi sentas deziron, loĝadi ĉi tie.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 7an de Februaro 1914.

Kara A.!

Mi sentas naŭzon kontraŭ la ironiulo sin kaŝanta en mi.

Kun honto mi al vi proponas, nuligi ĉion skribitan en la lasta letero. Ankaŭ permesu al mi, profunde pripensadi pri la edziĝo kun fraŭlino N. ankoraŭ unu fojon. Mi min malamas, ekstreme malamas. Kial mi ne havas kuraĝon rigardi la veron de fronto? Fraŭlino J. ankoraŭ ne matenmanĝis. Kiam mi ŝin ekrigardis, ŝi ŝajnis esti ploranta.

Antaŭ la vizito de l’ laboratorio.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, nokte la 8an de Februaro 1914.

Kara B.!

Leginte viajn leterojn skribitajn la 6an kaj la 7an, mi ne scias, kiel mi devas kompreni la nunan staton de via koro. Mi nur povas supozi, ke antaŭ ĉio en via koro okazis terura batalo.

Sed estus pli preferinde, malkaŝe diri al vi tion, kion mi deziras, ol supozi pri vi laŭ mia fantazio. Kiam vi skribis al mi pri N., mia koro ekbategis, kvazaŭ mi mem estas virgulino demandita je edziniĝo; sed tuj poste mi eksentis malesperon. Por mi ŝi estas tiel aminda, ke mi povas ŝin pardoni pri kio ajn. Aŭdinte pri vi, ŝi jam vin amis, antaŭ ol vin vidi. Depost kiam ŝi vin vidis, ŝi vin eĉ adoras, kiel mi jam skribis al vi pri tio. Ŝi estas tre simpla kaj pro tio ŝia simpla, diafana koro povas nur amegi la intiman amikon de sia frato pli forte ol sian fraton. Ŝi kompreneble bone scias, ke ŝi ne estas homo konvena por vi. Tial ŝi eĉ ne unufoje malkovris al mi sian koron vin amantan. Ŝi kvazaŭ enfermas vian rememoraĵon en la plej profunda kaj sankta anguleto de sia koro kaj sufiĉe kontenta je favoro tiomgrada, ŝi ĉiam laboradas vigle. Se oni ne rigardus ŝin per la okulvitroj de amo, eble eĉ por Dio estus malfacile, malkovri sekreton de ŝia koro. Mi ne estas Dio; sed ŝin amante pli forte ol ĉiuj aliaj mi povas travidi ĝis la fundo de ŝia koro kaj des pli ŝin kompatas. Por mi estas tre kompatinde, ke ŝi sen memfido kredas je tio, ke ŝi kiel via edzino ne estas sufiĉe saĝa kaj klera, nek prudenta, nek bela ktp. Kaj pli kompatinda estas ŝia koro, ĉar ŝi pensas sin oferi al vi tiel animon kiel ankaŭ korpon pli kore ol ĉiuj aliaj virinoj. Kiam mi okaze priparolas pri vi al mia patrino, ŝi, kiu apud ŝi ion kudras, senkonscie ĉesigas kudri kaj aŭskultas ravite mian parolon; mi pensas, ke tiam ŝian vizaĝon eĉ vi trovus bela.

En mia lasta letero skribinte nur iom pri mia fratino N. mi ĉesis, ĉar mi pentis, ke mi tro fiere skribis; ĉar mi ekmemoris, ke vi havas sufiĉan forton kaj indon edziĝi kun virino pli supera ol mia fratino N., se ne estas konsiderata la forteco de ŝia amo al