Ĉe la koro de la tero

ili. Onidire, la erudiciuloj distrancxas siajn esplorobjektojn

Chapter 2 16,086 words Public domain Markdown

ankoraux vivaj, kaj lernas per tio multajn utilajn aferojn. Sed supozeble tio ne montrigxas tre utila al tiu, kiun oni distrancxas. Kompreneble, tio estas nur konjektoj. Postnelonge, vi versxajne scios multe pli pri gxi ol mi," kaj li ridetis, dum li parolis. La sagotoj disvolvis jam grandan humursenton.

"Kaj se estos la areno," mi dauxrigis, "kio tiam?"

"Vi vidis tiujn du, kiuj alfrontis la taragon kaj la dagon tiam, kiam vi forkuris?" li diris.

"Jes."

"Via morto en la areno similus al tiu, kiun oni planis por ili," li klarigis, "kvankam oni eble uzus alispecajn bestojn, kompreneble."

"Cxu la morto estas certa en cxiu okazo?" mi demandis.

"Kio okazas al tiuj, kiuj foriras al la erudiciuloj, mi ne scias, kaj neniu alia scias," li respondis, "sed tiuj, kiuj iras al la areno povas eliri vivaj kaj tiumaniere regajni sian liberon, kiel okazis al tiuj du, kiujn vi vidis."

"Ili regajnis sian liberon? Kiel?"

"Estas kutimo de la maharoj liberigi tiujn, kiuj restas vivaj en la areno post la foriro aux morto de la bestoj. Tiel okazis, ke pluraj potencaj militistoj el tre malproksimaj landoj, kiujn ni kaptis en niaj sklavkaptaj misioj, batalis kaj mortigis la bestegojn, kiujn oni ellasis kontraux ilin, kaj tiel regajnis sian liberon. Tiufoje, kiam vi spektis, la bestoj mortigis unu la alian, sed la rezulto estas la sama--oni provizis la viron kaj virinon per armiloj kaj liberigis ilin, kaj ili ekvojagxis hejmen. Sur la maldekstra sxultro de ambaux oni bruligis markon--la markon de la maharoj--kiu por cxiam protektos ilin de la sklavkaptaj bandoj."

"Do mi havus etan sxancon pluvivi, se ili sendus min al la areno, sed absolute neniun, se la erudiciuloj trenos min al la fosajxoj?"

"Vi tute pravas," li respondis, "sed ne sentu vin felicxa, se oni sendos vin al la areno, cxar apenaux unu el mil eliras viva."

Je mia miro, oni resendis min al la sama konstruajxo, kie mi estis tenata kun Perry kaj Gak antaux ol fugxi. Cxe la pordo oni transdonis min al la gardistaro tie.

"Oni sendube baldaux vokos lin al la enketistoj," diris tiu, kiu revenigis min, "do tenu lin preta."

Auxdinte pri mia memvola reveno al Futra, miaj nunaj gardistoj evidente kredis sendangxere lasi min libera en la kontstruajxo, kiel okazis kutime antaux mia eskapo, do oni ordonis al mi denove eklabori je mia antauxa tasko.

Mia unua faro estis elspuri Perry, kiun mi trovis, kiel kutime, absorbita pri la dikaj volumegoj, kiujn li lauxordone devus nur senpolvigi kaj rearangxi sur novaj bretoj.

Kiam mi eniris la cxambron, li ekrigardis min, afable kapsalutis kaj tuj rekomencis sian laboron, kvazaux mi tute ne estus forestinta. Lia indiferenteco kaj mirigis kaj cxagrenis min. Kaj jen mi riskis morti por reveni al li, sole pro miaj devosento kaj amo!

"Perry!" mi ekkriis, "Cxu vi ne havas vortojn por mi post mia longa foresto?"

"Longa foresto!" li ripetis kun videbla miro. "Kion vi volas diri?"

"Cxu vi frenezas, Perry? Cxu vi volas diri, ke mi ne mankis al vi, de kiam ni disigxis pro la atakanta dago en la areno?"

"De kiam!" li ripetis. "Homo, mi jxus revenis de la areno! Vi revenis preskaux tiel frue kiel mi. Efektive, se vi forestus multe pli longe, mi certe ektimus, kaj mi ja intencis demandi al vi, kiel vi fugxis de la besto, tuj post kiam mi fintradukos cxi tiun plej interesan eltirajxon."

"Perry, vi _estas_ freneza," mi ekkriis. "Scias nur Dio, kiel longe mi forestis. Mi iris al aliaj landoj, eltrovis novan genton de homoj en Pelucidaro, vidis la kulton de la maharoj en ilia kasxita templo, kaj apenaux eskapis viva de ili kaj de granda labirintodono, kiun mi renkontis pli poste, post mia longa kaj teda vagado trans fremdan mondon. Mi mankis dum tutaj monatoj, Perry, kaj nun vi apenaux pauxzas de via laboro cxe mia reveno, kaj vi insistas, ke ni apartigxis nur momenton. Cxu tiel vi traktas amikon? Mi miras pri vi, Perry, kaj se mi pensus ecx dum momento, ke mi estas por vi tiel bagatela, mi ne revenus por riski pro vi morton en la manoj de la maharoj."

La maljunulo rigardis min dum longa tempo, antaux ol ekparoli. Lia sulka vizagxo montris konsternan mienon, kaj liaj okuloj esprimis doloran bedauxron.

"David, mia filo," li diris, "Kiel vi povus ecx momente dubi mian amon al vi? Cxi tie temas pri strangajxo, kiun mi ne povas kompreni. Mi scias, ke mi ne estas freneza, kaj mi estas same tiel certa, ke ankaux vi ne; sed kiel ni klarigu la strangajn halucinojn, kiujn ni ambaux sxajne havis pri la tempopaso post nia lasta intervidigxo. Vi estas certa, ke pasis monatoj, dum mi estas samgrade certa, ke antaux unu horo mi sidis cxe via flanko en la amfiteatro. Cxu iel eblas, ke ni ambaux pravas, kaj samtempe ambaux eraras? Unue, diru al mi, kio estas la tempo, kaj eble per tio mi povus solvi nian problemon. Cxu vi kaptas mian intencon?"

Mi ne kaptis gxin kaj diris tion.

"Jes," dauxrigis la maljunulo, "ni ambaux pravas. Por mi, klinita super mia libro cxi tie, ne pasis multe da tempo. Mi faris malmulte aux nenion por malsxpari mian forton, do mi bezonis nek mangxon nek dormon, sed vi, kontrauxe, marsxis kaj batalis kaj foruzis forton kaj histon, kiu devas rekonstruigxi per nutrajxo, do multajn mangxojn kaj dormojn post kiam vi laste vidis min, vi kompreneble mezuras la tempon grandparte laux tiuj agoj. Fakte, David, ne povas ekzisti tempo en Pelucidaro, kie mankas remedoj por mezuri aux registri gxin. La maharoj mem ne konscias pri io kiel la tempo. Mi trovas cxi tie en iliaj literaturaj verkoj nur unusolan gramatikan tempon, la prezencan. Sxajnas, ke cxe ili ekzistas nek preterito nek futuro. Kompreneble, niaj eksteramondaj mensoj ne kapablas kompreni tian cirkonstancon, sed niaj lastaj traviajxoj sxajnas montri gxian ekziston."

La temo estis tro profunda por mi, kaj mi tion diris, sed Perry sxajne nenion pli gxuis ol spekulativi pri gxi, kaj auxskultinte kun intereso mian rakonton pri la travivitaj aventuroj, li reiris al la temo, kiun li facilparole pridetaladis, kiam sagoto envenis kaj interrompis lian sagxumadon.

"Venu!" ordonis la entrudulo, gestante al mi. "La enketistoj parolos kun vi."

"Adiaux, Perry!" mi diris, manpremante al la grizulo. "Eble ekzistas nur prezenco kaj eble ne ekzistas la tempo, sed mi estas certa, ke mi baldaux komencos vojagxon al la postvivo kaj neniam revenos. Se vi kaj Gak sukcesos fugxi, mi petas, ke vi promesu elsercxi Dian la Bela, kaj diru, ke per miaj lastaj vortoj mi petis sxian pardonon pro mia neintenca ofendo al sxi, kaj ke mia sola deziro estis pluvivi suficxe longe por doni satisfakcion pro mia malbona faro al sxi."

Larmoj venis en la okulojn de Perry.

"Mi ne povas kredi, ke vi ne revenos, David," li diris. "Estus terure ecx pripensi mian pluan vivon sen vi, inter cxi tiuj abomenaj kaj fiaj brutoj. Se ili forprenos vin, mi neniam fugxos, cxar mi sentas min pli sekura cxi tie, ol mi estus kie ajn aliloke en cxi tiu subtera mondo. Adiaux, mia filo, adiaux!" Tiam lia maljuna vocxo sxanceligxis kaj rompigxis, kaj kiam li kasxis sian vizagxon per siaj manoj, la sagota gardisto krude ekkaptis mian sxultron kaj sxovis min el la kamero.

11-a cxapitro

KVAR MORTAJ MAHAROJ

Momenton poste, mi staris antaux deko da maharoj--la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis cxiujn vere. Sxajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia logxejo.

Dum tiu sxajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosajxoj, cxar vi auxdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Cxu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Cxu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?"

Estis senespere, do mi marsxis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaux ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kusxis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj cxirkauxstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne movigxu. Alia, tenante akran trancxilon en sia trifingra antauxpiedo, trancxe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure auxdi la kriojn kaj gxemojn de la torturato. Vere, tio estis vengxosimila vivisekcio. Malvarma sxvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaux venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado dauxras monatojn, antaux ol la morto finfine liberigus min!

La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron. Tiel profundigxintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili ecx ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima. Se nur mi povus atingi gxin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi cxirkauxrigardis, sercxante rimedon por liberigxi el la cxenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kusxis eta hxirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Gxi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed gxi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton. Centfoje dum mia knabagxo mi malsxlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita sxtalo, mi eble povus almenaux portempe forfugxi.

Rampante gxis la limo de mia cxeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraux unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi strecxis cxiun fibron, sed mi ne povis atingi gxin.

Fine mi turnigxis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorgxon! Mi povis apenaux ektusxi gxin! Sed eble en mia peno tiri gxin al mi, mi nevole sxovus gxin ankoraux pli malproksimen, kie gxi estus neatingebla! Malvarma sxvito ekfluis sur min el cxiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis gxin al mi, gxis mi kredis gxin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returnigxis, kaj la kara ilo estis en mia mano.

Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian cxenon. Estis ridinde simple. Ecx infano povus tiel malsxlosi gxin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun sxajne finis sian laboron cxe la tablo. Unu jam forturnigxis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, sxajne intencante elekti la sekvontan operacioton.

La dorsoj de la cxetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estajxo, kiu marsxis al ni, mi povus fugxi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimigxis al mi, kiam gxian atenton allogis granda sklavo cxenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, gxi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj gxuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans gxi, laux kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras--tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.

Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marsxado, kaj pli poste, ektimante la dangxeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi movigxis ankoraux pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu sxajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volvigxintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaux jubilis lauxte pro gxojo kaj trankviligxo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fugxo el Futra. La Providenco vere gracis min, cxar la reptilioj ankoraux dormis.

Nun la unusola granda dangxero estis la reiro al la superaj niveloj por sercxi Perry kaj Gak, sed cxar nenio alia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruajxo, mi trovis grandan sxargxon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis cxirkaux miaj sxultroj, tute kasxante mian vizagxon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni mangxadis kaj dormadis.

Ne necesas diri, ke ambaux gxojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la jugxistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaux ol efektivigi nian fugxplanon, cxar mi ne povus esperi resti longe kasxita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porcxiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per gxi mi povus sendangxere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak--cxe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaux sufokis min.

Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la cxefetagxo de la konstruajxoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruajxoj estas fositaj el la formacio de solida kalksxtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La cxambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallargxaj kaj ne cxiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.

Survoje al la cxefetagxo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, cxar ni igxis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj gxi estis bone gardata de sagotoj--sole cxi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaux eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed cxar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kauxzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren.

Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Cxar multaj sklavoj portis fele volvitajn sxargxojn cxiudirekte, neniu trovis mian sxargxon menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakajxo, kaj lasante la ceterajn armilojn cxe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.

Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitajxoj ne kapablas auxdi. Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaux ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, gxi jxetis sin kontraux la tria, kiu rapide suprensaltis, kontrauxstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso sxatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el gxiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas rugxa de ilia sango, gxi haste forkuris de mi. Sed mi estis tro rapida por gxi, do, duone saltante, duone flugante, gxi forhastis laux alia koridoro, dum mi sekvis tuj post gxi.

Gxia eskapo signifus la tutan ruinigxon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed ecx en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaux mi.

Tute subite gxi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluajxojn, se jugxi surbaze de la vico de flakonoj kusxantaj sur la benko, cxe kiu gxi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen gxuste tiu cxambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu gxin. Gxi estis la subtera kamero, en kiu oni kasxis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kusxis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elsercxi post la mortigo de la tri dormataj maharoj.

Ne estis alia elirejo el la cxambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, sxajne por elsxiri miajn internajxojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptigxo, kiu sxajnis detrancxi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed gxi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontrauxulon.

Tien kaj reen sur la planko ni luktis--la maharo donis al mi terurajn, trancxajn batojn per siaj antauxpiedoj, dum mi klopodis sxirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortigxanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio sxajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel gxi batalis, gxi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpasxis gxian konvulsie rigidigxantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke gxi estas gxuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi.

Kaj ekkaptante gxin, cxu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro--cxu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraux nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kauxzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Cxu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizagxon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis rugxegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.

12-a cxapitro

POSTCxASO

Dum momento mi staris tie, pensante pri sxi, kaj tiam mi sopirgxemante metis la libron malantaux la rimenon, kiu tenis mian zontukon, kaj turnigxis por forlasi la apartamenton. Malsupre de la koridoro, kiu kondukas supren el la malsupraj kameroj, mi fajfis per la antauxarangxita signalo, kiu anoncis al Perry kaj Gak, ke mi estis sukcesinta. Momenton poste, ili staris cxe mia flanko, kaj je mia miro mi vidis, ke Hugxa la Ruza akompanas ilin.

"Li kunigxis kun ni," klarigis Perry, "kaj ne permesis nei. Tiu ulo estas vulpo. Li flaras eskapon, kaj prefere ol malsukcesigi nian sxancon nun, mi diris, ke mi kondukos lin al vi, por ke vi decidu, cxu li akompanu nin."

Mi ne havis amon por Hugxa, kaj mi ne fidis lin. Mi certis, ke li perfidus nin, se li kredus tion profitodona; sed mi vidis neniun elturnigxon, kaj la fakto, ke mi mortigis kvar maharojn, anstataux kiel planite nur tri, ebligis inkluzivi la viron en nia fugxplano.

"Nu, bone," mi diris, "vi povos akompani nin, Hugxa, sed je la unua signo de perfido, mi trapikos vin per mia glavo. Cxu vi komprenas?"

Li diris, ke jes.

Iom poste ni estis forigintaj la hauxtojn de sur la kvar maharoj, kaj tiel bone ni sukcesis rampi en ilian internon, ke nia sxanco eskapi nerimarkite el Futra sxajnis bonega. Ne estis facila tasko kunfiksi la hauxtojn tie, kie ni ilin tratrancxis cxe la ventro por forigi ilin de la internajxoj, sed mi restis ekstere, gxis cxiuj aliaj kun mia helpo estis enkudritaj, kaj lasis aperturon en la brusto de la hauxto de Perry, tra kiu li povis elmeti la manojn por enkudri min, kaj tiel ni vere povis multe pli bone plenumi nian planon, ol mi esperis. Ni sukcesis teni la kapojn levitaj, metante niajn glavojn tra la koloj, kaj sammaniere ni povis ilin movi laux viveca maniero. Nia plej granda malfacilajxo estis la palmopiedoj, sed ecx tiun problemon ni fine solvis, tiel ke kiam ni movigxis, ni aspektis tute naturaj. Truetoj pikitaj en la pufaj gorgxoj, en kiujn ni metis niajn kapojn, permesis al ni vidi suficxe bone por konduki nin mem antauxen.

Tiel ni ekiris supren al la cxefetagxo de la konstruajxo. Gak iris antauxe en la stranga parado, poste sekvis Perry, sekvita de Hugxa, dum mi iris malantauxe, admoninte Hugxan, ke mia glavo estis tiel arangxita, ke mi povus piki gxin tra la kapo de mia kostumo en lian internajxon, se li montrus hezitemon.

Kiam la bruo de rapidantaj piedoj avertis min, ke ni eniras la plenajn koridorojn de la cxefetagxo, mia koro saltis gxis mia busxo. Tute sen hontosento mi konfesas, ke mi timis--neniam antauxe aux poste en mia vivo mi spertis tian suferegon de animbrula timo kaj necerteco, kia min frapis. Se eblus sxviti sangon, mi sxvitis gxin tiam.

Malrapide, laux la pasxmaniero kutima cxe la maharoj, kiam ili ne uzas siajn flugilojn, ni trarampis amasojn da okupitaj sklavoj, sagotoj kaj maharoj. Post tempo, kiu sxajnis eterneco, ni atingis la eksteran pordon, kiu kondukas en la cxefan avenuon de Futra. Multaj sagotoj staris cxirkaux la vojkrucigxo. Ili ekrigardis Gak, kiam li silente pasxis inter ili. Tiam pasis Perry, kaj tiam Hugxa. Nun estis mia vico, kaj en subita atako de glaciiga teruro, mi konstatis, ke la varma sango el mia vundita brako gutas malsupren tra la morta piedo de la mahara hauxto, kiun mi portis, kaj lasis sian sangan spuron sur la pavimo, cxar mi vidis, ke sagoto atentigis sian kunulon pri gxi.

La gardisto pasxis antaux min, kaj fingromontrante al mia sanganta piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas kiel komunikilon. Ecx se mi scius, kion li diris, mi ne povus respondi per la mortajxo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio sxajnis mia sola espero, do mi gxin provis. Haltigxinte, mi movis mian glavon tiel, ke estigxis la impreso, ke la morta kapo esplore rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova, rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la kapon, kaj malrapide dauxrigis pasxi antauxen. Dum momento, cxio dependis de tio, sed antaux ol mi lin tusxis, la gardisto pasxis flanken, kaj mi pasis en la avenuon.

Ni iris antauxen sur la largxa strato, sed nun ni estis ekster dangxero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin cxirkauxis cxiuflanke. Bonsxance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la malprofunda lago, kiu kusxas je unu mejlo aux iom pli for de la urbo. Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plongxante por kapti fisxetojn kaj gxuante la malvarman profundon de la akvo. Gxi estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al cxiuj, krom si mem.

En la mezo de la amaso, ni pasis supren laux la sxtupoj kaj eliris eksteren sur la ebenajxon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, cxe la fundo de ravineto, li ekhaltis, kaj tie ni restis, gxis cxiuj estis preterpasintaj kaj ni estis solaj. Tiam, ankoraux en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte for de Futra.

La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altajxon kaj enirinte sxirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn hauxtojn, per kiuj ni venis gxis tie en sekureco.

Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fugxo. Kiel ni vojagxis per obstina kurado, gxis ni falis teren pro laco. Kiel nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaux eskapis la kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus gxis ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.

Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari. Montrigxis neniu signo de postcxaso, kaj tamen ni certis, ke ie malantaux ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili neniam malsukcesis cxase eltrovi siajn cxasatojn, gxis ili kaptis tiujn aux estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.

Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute suficxis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da sagotoj.

Kaj finfine, post lauxsxajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble jaroj, ni venis gxis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutajxon, kiu borderas la antauxmontetojn de Sari. Kaj preskaux sammomente, Hugxa, kiu cxiam rigardis tiom malantauxen kiom antauxen, anoncis, ke li povas vidi aron de viroj malantaux ni, superirante malaltan montegxon. Estis la longe atendita postsekvantaro.

Mi demandis al Gak, cxu ni povus atingi Sari suficxe frue por ilin eskapi.

"Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per nekredebla rapideco, kaj cxar ili estas preskaux nelacigeblaj, ili estas sendube multe pli fresxaj ol ni. Plue--" li pauxzis, ekrigardante Perry.

Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaux elcxerpita. Dum granda parto de nia fugxado, aux Gak aux mi duone apogis lin dum la marsxado. Kun tia handikapo, ecx malpli rapidaj postsekvantoj ol la sagotoj povus facile gxisatingi nin, antaux ol ni povus transiri la krudan altajxon, kiun ni frontis.

"Vi kaj Hugxa iru antauxe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni povos. Ni ne povas vojagxi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi mortu pro tio. Gxi estas neevitebla. Ni devos gxin fronti."

"Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron interne de si. Mi cxiam sxatis lin, sed nun, aldonigxis honoro kaj respekto al mia sxato. Jes, ankaux amo.

Sed tamen mi pluurgxis lin antauxen, insistante, ke se li povos atingi sian popolon, li eble povos venigi suficxe grandan militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.

Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finigxis la diskuto, sed li sugestis, ke Hugxa rapidu antauxen por averti la sarianojn pri la dangxero al la regxo. Ne necesis multe da instigado por ekmarsxigi Hugxan--la nura ideo suficxis por forsendi lin salte antauxen en la antauxmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.

Perry sciis, ke li endangxerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la maljunulo preskaux insiste petegis, ke ni antauxeniru sen li, kvankam mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin. Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antauxeniri pli rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.

13-a cxapitro

LA RUZULO

La sagotoj rapide proksimigxis al ni, cxar vidinte nin, ili multe akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laux la mallargxa kanjono, kiun Gak elektis por proksimigxi al la altajxo de Sari. Ambauxflanke altigxis apikaj krutajxoj el belega plurkolora roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj senbruan tapisxon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimigxantajn krutajxojn gxustatempe por suprengrimpi ilin, antaux ol esti atingitaj.

Antaux ni, ni nek vidis nek auxdis signon, kiu povus auxguri la sukceson de la komisio de Hugxa. Intertempe li devus esti atinginta la antauxpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaux auxdi la sovagxajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por respondi la regxan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj krutajxoj antaux ni devus nigrigxi je praepokaj militistoj. Sed okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaux Hugxa por helpi al ni, la poltrona perfidulo kasxiradis cxe la eksterajxoj de la plej proksima saria vilagxo, por ke li povu enveni de la alia flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li perdigxis inter la montoj.

Hugxa ankoraux tenis rankoron kontraux mi pro la bato, kiun mi donis por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis ecx bucxoferi nin cxiujn, por ke li sin vengxu kontraux mi.

Dum ni pliproksimigxis al la barieraj krutajxoj, kaj aperis neniu signo de savantaj sarianoj, Gak igxis kaj kolera kaj timigita, kaj baldaux, kiam la bruoj de rapide proksimigxanta postsekvantaro trafis niajn orelojn, li kriis al mi trans sia sxultro, ke ni estas perditaj.

Rigardante malantauxen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj cxe la fora ekstremo de ampleksa etendigxo de la kanjono, tra kiu ni jxus pasis, kaj tiam subita turnigxo forigis el mia vido la malbelan bestacxon, sed la lauxta ululo de triumfa rabio, kiu levigxis malantaux ni, pruvis, ke la goriloviro vidis nin.

Denove, la kanjono abrupte turnigxis maldekstren, sed dekstre alia brancxo disetendigxis malpli devie de la gxenerala direkto, tiel, ke gxi pli aspektis kiel la cxefa kanjono ol la maldekstra brancxo. La sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaux ni, kaj mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzajxo. Estis malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la disbrancxigxon de la kanjono, mi riskis gxin.

Haltante tie, mi atendis, gxis la plej antauxa sagoto kuris en mian vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis cxirkaux angulo en la maldekstra kanjono, kaj kiam la sovagxa krio de la sagoto anoncis, ke li min vidis, mi turnigxis kaj ekkuris laux la dekstra brancxo. Mia ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homcxasantoj impete postkuris min en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster dangxeron laux la alia.

Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris pli bone ol tiam, kiam mia acxa bazkurado[18] elvokis sur min el la spektantaro la rauxkajn kaj riprocxajn kriojn "glacicxaro" kaj "Voku taksion!".

La sagotoj rapide proksimigxis al mi. Precipe dangxera estis unu, pli rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono farigxis nura rokoza fendo, krude altigxanta je kruta deklivo al kio sxajnis pasejo inter du ambauxflankaj montopintoj. Kio kusxis aliaflanke, mi ecx ne povis diveni--eble apika krutajxo de centoj da futoj en la valon sur la alia flanko. Cxu eble mi kuris en senelirejon?

Konstatinte, ke mi ne povus esperi antauxkuri la sagotojn gxis la supro de la kanjono, mi decidis riski cxion je klopodo haltigi ilin provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaux mia sxultro. Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote turnigxis al la goriloviro.

En la mondo de mia naskigxo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia fugxo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn cxasajxojn per miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon. Dum nia fugxado el Futra, mi resxnuris mian pafarkon per peco de fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la fortikeco kaj elasteco de mia nova sxnuro, donis al mi neordinaran fidon je mia armilo.

Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj senhaste, kvazaux mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam antauxe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de mortigo, cxar ankaux li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian hakileton por jxeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas ecx en la plej malfavoraj cirkonstancoj estas preskaux mirakla.

Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis gxian akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontrauxulo; kaj tiam li jxetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu momento, kiam niaj jxetajxoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la sagoto impetis antauxen por sekvi sian atakon per lancojxeto. Mi sentis la siblon de la hakileto, kiam gxi preterskrapis mian kapon, kaj sammomente, mia sago trapikis la sovagxan koron de la sagoto, kaj kun unu sola gxemo, li jxetigxis preskaux gxis miaj piedoj--sxtone morta.

Proksime malantaux li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la distanco donis al mi tempon por ekkapti la sxildon de la morta gardisto, cxar mia apenauxa evito de la hakileto komprenigis al mi, kiel urgxe mi bezonas gxin. Tiuj, kiujn mi sxtelis en Futra, ni ne povis kunporti, cxar ilia grandeco malebligis al ni kasxi ilin en la maharaj hauxtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.

Bone metinte la sxildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties kolego rapidis al mi, mi kaptis gxin sur la sxildo, kaj almetis alian sagon por li, sed li ne atendis por ricevi gxin. Anstataux tio, li turnigxis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam vidis portempe suficxon de mi.

Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne sxajnis tre avidaj dauxrigi la postcxason tiel proksime kiel antauxe. Negxenate, mi atingis la supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan je ducent gxis tricent futoj; sed maldekstre, mallargxa kornico cxirkauxiris la kurbajxon de la krutajxosupro. Lauxlonge de gxi mi iris antauxen, kaj cxe abrupta turnigxo, kelkajn jardojn post la fino de la kanjono, la vojo largxigxis, kaj maldekstre mi vidis la aperturon de granda kaverno. Antaux gxi la kornico pluiris, gxis gxi eliris el la vidkampo cxirkaux alia elstarajxo de la monto.

Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, cxar la malamikoj povus ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin, gxis li plene montrus sin, cxirkauxirinte vojturnigxon. Cxirkaux mi kusxis disigitaj sxtonoj de la krutajxo, supere. Ili estis de diversaj grandoj kaj formoj, sed suficxe multaj havis oportunan grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataux miaj tre valoraj sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la fauxko de la kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.

Dum mi staris tie, strecxa kaj silenta, atendante la unuan mallauxtan sonon, kiu indikos la proksimigxon de miaj malamikoj, eta bruo el la nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble gxin produktis la movigxo de la granda korpo de iu bestego levigxanta de sur la rokoza planko de sia logxejo. Preskaux sammomente, mi kredis auxdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico cxirkaux la vojturnigxo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis konsiderinde dividita.

Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis, staris sur altajxo en la kaverno, aux ke gxi eble bauxmis sur la postpiedoj; sed mi jam vidis suficxe multajn el la monstroj de Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de cxio antauxe vidita.

Kio ajn gxi estis, gxi malrapide aliris la fauxkon de la kaverno, kaj nun, profundavocxe kaj fortimige, gxi eligis malaltan kaj minacan mugxon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la kornico kun la kreitajxo, kiu posedis tiun vocxon. La bruo ne estis lauxta--mi dubas, cxu la sagotoj ecx auxdis gxin--sed la sugesto pri latentaj eblecoj en gxi estis suficxa, por ke mi sciu, ke gxi povas deveni nur de enorma kaj feroca bestego.

Dum mi retroiris laux la kornico, mi baldaux preterpasis la fauxkon de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed momenton poste, mi ekvidis la diablan vizagxon de sagoto, dum gxi singarde antauxeniris, trapasante la turnigxon sur la krutajxo sur la malproksima flanko de la kaverna fauxko. Kiam la ulo min vidis, li salte alkuris postcxase lauxlonge de la kornico, kaj post li venis tiom da kolegoj de li, kiom povis amasigxi tuj malantaux li. Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj alfrontigxis sur la mallargxa kornico.

La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco, almenaux ok futojn alta cxe la sxultro, dum de la pinto de gxia nazo gxis la fino de gxia stumpeca vosto gxi estis plene dek du futojn longa. Kiam gxi ekvidis la sagotojn, gxi eligis plej timindan mugxon, kaj kun malfermita busxo gxi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej antauxa gorilohomo turnigxis por fugxi, sed li kuris rekte kontraux siaj alimpetantaj kolegoj.

La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita, turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermigxis kaj kaptis la postan--auxdigxis la nauxza sono de krakigxantaj ostoj, kaj la dissxirita kadavro estis faligita de la rando de la krutajxo. Kaj la potenca bestego ecx ne interrompis sian konstantan antauxeniron laux la kornico.

Kricxantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegajxo por gxin eskapi, kaj laste, mi vidis gxin cxirkauxiri la turnigxon, ankoraux cxasante la demoralizitan restajxon de la homcxasantaro. Dum longa tempo mi povis auxdi la teruran mugxadon de la bestego, miksitan kun la krioj kaj kricxoj de liaj viktimoj, gxis la timigaj bruoj fine mallauxtigxis kaj malaperis en la malproksimeco.

Poste, mi informigxis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas gxin, postcxasis la sagotojn, gxis gxi ekstermis la tutan bandon. Gak estis certa, kompreneble, ke ankaux mi igxis viktimo de la terura kreitajxo, kiu en Pelucidaro estas vere la regxo inter bestoj.

Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble farigxus predajxo aux de la kavernurso aux de la sagotoj, mi antauxeniris laux la kornico, kredante, ke cxirkauxirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari el alia direkto. Sed mi sxajne konfuzigxis pro la tordoj kaj turnigxoj de la kanjonoj kaj ravinoj, cxar mi nek tiam venis al la lando Sari, nek dum longa tempo poste.

Subnoto

[18] cxe bazopilko, kurado de unu bazo gxis alia.

14-a cxapitro

EN LA GxARDENO EDENA

Sen iu ajn orientigxo el la cxielo, ne estas mirige, ke mi konfuzigxis kaj perdigxis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo cxe la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, gxis laca kaj malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la suprajxo de la kalksxtona formacio, kiu anstatauxis la antauxan granitan.

La kaverno, kiu ekplacxis al mi, trovigxis en la mezo de la apika flanko de altega krutajxo. La vojo al gxi estis tia, ke mi sciis, ke neniu besto povus frekventi gxin, kaj gxi ankaux ne estis suficxe granda por esti komforta logxejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en gxian malluman internon.

Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallargxa fendo en la roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltrigxi suficxe hele por forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute malplena, kaj mankis signoj de lastatempa logxateco. La aperturo estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris gxin.

Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu marsxo mi havis la bonsxancon faligi ortopion, kio estas la malgranda cxevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel terhundo, abunda en cxiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun mangxajxo kaj litajxo, mi reiris al mia logxejo, kie post mangxo de nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimigxinta, mi trenis la rokegon antaux la enirejon kaj volve ekkusxis sur lito el herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovagxe primitiva kiel miaj historiaj prapatroj.

Mi vekigxis ripozinta, sed malsata, kaj pusxinte la rokegon flanken, mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazauxa antauxdoma portiko. Antaux mi etendigxis malgranda, sed bela valo, tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna maro, kies blua akvo apenaux videbligxis inter la du montocxenoj, kiuj brakumis cxi tiun etan paradizon. La suprajxoj de la aliflankaj montetoj estis verdaj pro vegetajxoj, kaj granda arbaro vestis ilin gxis la bazoj de la rugxaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikajxoj, kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapisxita de denskreska herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovagxaj floroj estigis grandajn buntomakulojn sur la fona verdo.

La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po tri aux kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furagxis for de la arboj aux gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj kornoj, kiuj komplete kurbigxas malantauxen super la oreloj kaj plu kurbigxas antauxen, sube, finigxante per akraj kaj estiminde grandaj pintoj du futojn antaux la vizagxo kaj super la okuloj. Ilia grandeco memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre lertpasxaj kaj rapidaj. Pro la largxaj flavaj strioj sur la malhelkasxtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzagxo sternita antaux mia nova hejmo.

Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante gxin kiel bazon, fari lauxsisteman esploradon de la cxirkauxa tereno, sercxante la landon Sari. Unue mi finmangxis la restajxon de la kadavro de la ortopio, kiun mi mortigis antaux mia lasta dormo. Poste mi kasxis la Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantauxo de mia kaverno, rulis la rokegon antaux mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj, glavo kaj sxildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.

La pasxtantaj gregoj movigxis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon, galopante ekster dangxeron. Cxiuj bestoj cxesis mangxi, kiam mi proksimigxis, kaj movigxinte al loko, kie ili sentis sin ekster dangxero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere mugxis--ecx farante kelkajn pasxojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed post mia preterpaso, li dauxrigis mangxi, kvazaux nenio lin gxenis.

Cxe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn, kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan praulon de la nuntempa rinocero. Cxe la fino de la valo, la krutajxoj maldekstraflankaj pluiris gxis la maro, tiel, ke por ilin cxirkauxpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por sercxi kornicon, laux kiu mi povus dauxrigi mian vojagxon. Cxirkaux kvindek futojn de la bazo, mi atingis elstarajxon, kiu prezentis naturan vojon cxe la fronto de la krutajxo, kaj mi gxin sekvis super la maro al la fino de la krutajxo.

Tie, la elstarajxo rapide deklivis al la supro de la krutajxoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis gxin, suprenpusxigxis tiel krutdeklive, kiam naskigxis la montoj malantaux gxi. Dum mi zorge grimpis supren laux la deklivo, subite tiris mian atenton supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.

Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej timinda afero, kiun mi iam vidis, ecx en Pelucidaro. Gxi estis giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj popoloj. Gxia grandega korpo estis lauxsxajne kvardek futojn longa, dum la verpertecaj flugiloj, kiuj sxvebigis gxin meze de la aero, etendigxis plenajn tridek futojn. Gxiaj plene malfermitaj makzeloj estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj gxiaj piedoj posedis terurajn ungegojn.

La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktigxis el gxia gorgxo, kaj sxajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi ne povis vidi. La elstarajxo, sur kiu mi staris, abrupte finigxis kelkajn pasxojn antauxe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion, kio kauxzis la eksciton de la reptilio.

Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke antaux la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn suben. Rezulte, la dauxrigo de mia elstarajxovojo kusxis dudek futojn sub mi, kie gxia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.

Kaj tie, lauxsxajne haltigita en sia fugxo pro la negrimpebla rompigxo en la elstarajxo, staris la atakcelo de la kreitajxo--junulino timkauxranta sur la mallargxa kornico, kun la vizagxo profundigita en siaj brakoj, kvazaux por elfermi el sxia vidado la timindan morton, kiu sxvebis tuj super sxi.

La drako rondflugis pli malalten, kaj sxajnis pretigxi por alsagi sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaux momento por ecx pesi miajn sxancojn kontraux la terure armita bestego; sed la vido de tiu timigita junulino sub mi elvokis cxion plej bonan en mi, kaj mia instinkto protekti la alian sekson, kiu versxajne egalis la instinkton de memprotekto cxe la prahomoj, tiris min kiel magneto al la flanko de la junulino.

Preskaux sen pensi pri la eblaj sekvoj, mi saltis desur la fino de la elstarajxo, sur kiu mi staris, al la eta kornico dudek futojn sube. Sammomente, la drako sagatakis la junulinon, sed mia subita surscenigxo sxajne ektimigis gxin, cxar gxi turnigxis flanken, kaj tiam altigxis denove super nin.

La bruo, kiun mi faris, alterigxante cxe sxia flanko, konvinkis la junulinon, ke sxia morto jam alvenis, cxar sxi kredis, ke mi estas la drako; sed finfine, kiam neniuj kruelaj dentegoj krocxigxis al sxi, sxi miroplene levis sian rigardon. Kiam gxi trafis min, la esprimo, kiu venis en sxiajn okulojn estus malfacile priskribebla, sed sxiaj sentoj apenaux povis esti pli komplikaj ol miaj propraj--cxar la largxaj okuloj, kiuj rigardis en miajn, estis de Dian la Bela.

"Dian!" mi kriis. "Dian! Dank' al Dio, ke mi alvenis gxustatempe."

"Vi?" sxi flustris, kaj denove kasxis sian vizagxon, ne lasante min vidi, cxu sxi gxojas aux koleras pri mia veno.

Denove la drako sin jxetis al ni, kaj tiel rapide, ke mi ne havis tempon demeti mian pafarkon. Mi povis nur kapti sxtonon kaj jxetegi gxin en la fie malbelan vizagxon de la besto. Refoje, mia celado estis trafa kaj kun siblo de doloro kaj rabio, la reptilio ree turnigxis kaj flugis for.

Nun mi rapide enmetis sagon, por ke mi estu preta cxe la venonta atako, kaj farante tion, mi rigardis la junulinon, tiel ke mi sxin surprizis, dum sxi faris kasxan ekrigardon al mi; sed sxi tuj denove kovris sian vizagxon per la manoj.

"Rigardu min, Dian," mi petegis. "Cxu vi ne gxojas vidi min?"

Sxi rigardis rekte en miajn okulojn.

"Mi malamas vin," sxi diris, kaj kiam mi volis petegi sxin juste auxskulti min, sxi fingromontris trans mian sxultron. "Venas la tipdaro", sxi diris, kaj mi denove turnigxis por fronti la reptilion.

Do jen estis tipdaro. Mi povus esti diveninta. La kruela spurbesto de la maharoj. La delonge malaperinta pterodaktilo de la ekstera mondo. Sed cxi-foje, mi gxin atakis per armilo, kiun gxi neniam antauxe frontis. Mi elektis mian plej longan sagon, kaj per mia tuta forto mi fleksis la pafarkon, gxis la pinto de la sago restis sur la polekso de mia maldekstra mano, kaj kiam la granda kreitajxo pafigxis al ni, mi pafis rekte al tiu malmola brusto.

Siblante kiel la sekurvalvo de vapormasxino, la potenca bestego turne kaj torde falis en la maron sube, kun mia sago komplete profundigxinta en gxia kadavro. Mi turnigxis al la junulino. Sxi preterrigardis min. Evidente sxi vidis la morton de la tipdaro.

"Dian," mi diris, "cxu vi ne diros, ke vi ne bedauxras, ke mi vin trovis?"

"Mi malamas vin", estis la sola respondo; sed mi kredis auxdi malpli da abomeno ol antauxe--sed eble mi nur imagis gxin.

"Kial vi malamas min, Dian?" mi demandis, sed sxi ne respondis al mi.

"Kion vi faras cxi tie?" mi demandis, "kaj kio okazis al vi de kiam Hugxa vin liberigis de la sagotoj?"

Unue mi kredis, ke sxi min tute ignoros, sed fine sxi decidis alie.

"Mi denove forkuris de Jubal la Malbela," sxi diris. "Post mia forfugxo de la sagotoj, mi revojagxis sola al mia propra lando; sed pro Jubal mi ne kuragxis eniri la vilagxojn aux sciigi iujn el miaj geamikoj pri mia reveno, pro timo, ke Jubal informigxos. Post longedauxra gvatado mi malkovris, ke mia frato ankoraux ne revenis, do mi dauxre logxis en kaverno apud valo, kiun mia popolo malofte frekventas, atendante la tempon, kiam li povos reveni por liberigi min de Jubal.

"Sed fine, unu el la cxasistoj de Jubal vidis min, dum mi rampis al la kaverno de mia patro por kontroli, cxu mia frato jam revenis, kaj li faris alarmon, kaj Jubal ekiris post mi. Li cxasis min jam tra multaj landoj. Li ne povas esti tre malproksime malantaux mi nun. Kiam li venos, li vin mortigos kaj reportos min al sia kaverno. Li estis fia viro. Mi iris gxis la limo de mia povo, kaj ne eblas eskapi," kaj sxi senespere rigardis supren al la dauxrigo de la elstarajxo dudek futojn super ni.

"Sed li ne havos min," sxi subite kriis, kun granda malsxato. "Jen la maro"--sxi fingromontris preter la randon de la krutajxo--"kaj la maro havos min anstataux Jubal."

"Sed nun mi havas vin, Dian," mi kriis; "kaj nek Jubal nek alia vin havos, cxar vi estas mia," kaj mi ekkaptis sxian manon kaj ne levis gxin super sxian kapon kaj lasis gxin fali, por simboli liberigon.

Sxi levigxis sur la piedojn, kaj rigardis rekte en miajn okulojn per neflankigxanta celemo.

"Mi ne kredas vin," sxi diris, "cxar se vi estus sincera, vi estus farinta tion en la kunesto de aliaj, kiuj observus gxin--tiam mi vere estus via virino; nun estas neniu, kiu vidis vin fari gxin, cxar vi scias, ke sen observantoj via ago ne ligas min al vi," kaj sxi fortiris sian manon de mia kaj forturnigxis.

Mi provis konvinki sxin, ke mi estas sincera, sed sxi nur ne povis forgesi la hontigon, kiun mi metis sur sxin tiun alian fojon.

"Se vi sinceras pri cxio, kion vi diras, vi havos bonegan okazon por pruvi tion," sxi diris, "se Jubal ne kaptos kaj mortigos vin. Mi estas sub via povo, kaj la traktado, kiun vi faros al mi, estos la plej bona pruvo pri viaj intencoj pri mi. Mi ne estas via virino, kaj denove mi diras al vi, ke mi vin malamas, kaj ke mi estus felicxa neniam revidi vin."

Dian ja estis malkasxema. Oni ne povus nei tion. Fakte, mi trovis, ke senartifikeco kaj rektparolo estas tre rimarkebla trajto de la kavernuloj de Pelucidaro. Fine, mi sugestis, ke ni faru provon atingi mian kavernon, ke ni povus eskapi la sercxantan Jubal, cxar mi volonte konfesas, ke mi ne tre deziris renkonti la potencan kaj ferocan estulon, pri kies grandega batallerto Dian rakontis al mi, kiam mi unue renkontis sxin. Estis li, kiu, armita per malgranda trancxileto, renkontis kaj mortigis kavernurson en luktobatalo. Estis Jubal, kiu je kvindekpasxa distanco povis jxeti sian lancon tra la tuta kiraso de sadoko. Estis li, kiu frakasis la kranion de sturmanta dirito per unusola klabobato. Ne, mi ne sopiris renkonti la Malbelulon--kaj estis tute certe, ke mi ne eliros por lin postcxasi; sed rapide la afero pasis el miaj manoj, kiel ofte okazas, cxar mi renkontis Jubal la Malbelan vizagx-al-vizagxe.

Jen kiel gxi okazis. Mi estis retrokondukinta Dian laux la kornico, per kiu sxi venis, cxar mi sercxis vojon, kiu kondukos nin al la supro de la krutajxo, sciante, ke ni tiam povos transiri al la rando de mia valeto, kie ni certe povus trovi manieron eniri desur la krutajxosupro. Dum ni antauxeniris laux la kornico, mi donis al Dian precizajn instrukciojn por trovi mian kavernon, pro la ebleco, ke io povus okazi al mi. Mi sciis, ke sxi estus tute eksterdangxere kasxita de postcxaso, atinginte mian logxejon, kaj la valo provizus al sxi ampleksan vivtenajxon.

Multe incitis min ankaux sxia traktado de mi. Mia koro, malgxojis kaj pezis, kaj mi volis cxagreni sxin, sugestante, ke io terura povus okazi al mi--fakte, ke mi povus esti mortigita. Sed la efiko estis nula, almenaux kiom mi povis percepti. Dian nur skuis siajn belegajn sxultrojn kaj murmuris ion signifantan, ke oni ne tiel facile senigxas je siaj problemoj.

Dum iom da tempo mi restis silenta. Mi estis komplete malesperigxinta. Komprenu, ke mi dufoje sxin defendis de atako--la lastan fojon kun risko al mia propra vivo por savi sxian. Estis nekredeble, ke ecx idino de la sxtonepoko povus esti tiel nedankema--tiel senkora--sed eble sxia koro posedis la atributon de sxia epoko.

Fine, ni trovis fendigxon en la krutajxo, kiu largxigxis kaj etendigxis pro la efiko de akvo versxigxanta tra gxi de la altebenajxo, kiu etendigxis kelkajn mejlojn al la cxefmontaro. Malantaux ni kusxis la largxa interna maro, kurbigxanta supren en la senhorizonta malproksimeco kaj kunfandigxanta kun la bluo de la cxielo, tiel ke gxi aspektis gxuste kvazaux la maro returnigxus kaj formus kompletan arkon super ni, malaperante malantaux la foraj montoj malantaux ni--la stranga kaj mistera aspekto de la pelucidaraj marpejzagxoj estas nepriskribebla.

Dekstre staris densa arbaro, sed maldekstre la tereno estis maldensa kaj senobstakla gxis la ekstera rando de la altebenajxo. Tiudirekte kondukis nia vojo, kaj ni jxus turnigxis por dauxrigi la iradon, kiam Dian tusxis mian brakon. Mi turnis min al sxi, pensante, ke sxi inauxguros repacigxon, sed mi eraris.

"Jubal," sxi diris, kapgestante al la arbaro.

Mi rigardis, kaj jen, eliranta el la densa arbaro, venis vere balena viro. Li sxajnis sep futojn alta, kaj estis same grandproporcia. Li estis ankoraux tro malproksima, por ke mi distingu liajn trajtojn.

"Kuru," mi diris al Dian. "Mi kontrauxbatalos lin, gxis vi estos jam bone ekirinta. Eble mi povos okupi lin, gxis vi estos tute for," kaj tiam, sen ekrigardi malantauxen, mi antauxeniris por renkonti la Malbelulon. Mi esperis, ke Dian diros al mi ion bonvolan antaux ol foriri, cxar certe sxi sciis, ke mi iras al la morto pro sxi; sed sxi ecx ne adiauxis min, kaj kun peza koro mi pasxis tra la florkovrita herbo al mia morto.

Kiam mi venis suficxe proksimen al Jubal por rekoni liajn trajtojn, mi ekkomprenis, kiel li gajnis la alnomon Malbelulo. Sxajne, iu timinda bestego desxiris unu tutan flankon de lia vizagxo. Mankis okulo, la nazo, kaj la tuta karno, tiel ke liaj makzeloj kaj tuta dentaro montrigxis kaj ridetis tra la abomena cikatro.

Antauxe, li eble estis tiel bonaspekta kiel aliaj anoj de lia bela gento, kaj povas esti, ke la terura rezulto de tiu alfrontigxo efikis amarige al lia karaktero jam forta kaj bruteca. Kiel ajn, li nun ne estis bela vidajxo, kaj nun kun vizagxtrajtoj, aux kio restis el tiuj, tordigxintaj pro kolero je la vido de Dian kun alia viro, estis terure vidi lin--kaj multe pli terure renkonti lin.

Nun li estis ekkurinta, kaj dum li proksimigxis, li levis sian grandegan lancon, dum mi haltis, kaj metante sagon en mian arkon, mi celis lauxeble sensxancele. Necesis pli longa tempo ol kutime, cxar mi devas konfesi, ke vidi tiun abomenan viron tordis miajn nervojn tiom, ke miaj genuoj igxis tute ne firmaj. Kian sxancon mi havis kontraux tiu potenca militisto, kiun ecx ne timigas la plej sovagxa kavernurso! Cxu mi povus esperi venki iun, kiu bucxis la sadokon kaj la diriton propramane! Mi ektremegis, sed por esti justa al mi mem, mi timis pli pro Dian ol pro mia propra sorto.

Kaj tiam la granda bruto jxetpafis sian masivan sxtonpintan lancon, kaj mi levis mian sxildon por deteni la forton de gxia terura rapideco. La frapo pusxis min sur la genuojn, sed la sxildo devojigis la armilon, kaj mi estis nevundita. Jubal nun rapidis al mi kun la sola restanta armilo, kiun li portis--murdaspekta trancxilo. Li estis tro proksima por preciza sagpafo, sed mi pafis al li dum li venis, sen celi. Mia sago enpikis la karnon de lia femuro, kauxzante doloran, sed ne senkapabligan vundon. Kaj tiam li min atingis.

Mia lertmoveco pormomente min savis. Mi rapide kauxrigis min sub lia levita brako, kaj kiam li cxirkauxpivotis por denove ataki min, li trovis glavpinton cxe sia vizagxo. Kaj momenton poste, li sentis colon aux du colojn de gxi en la muskoloj de sia trancxilbrako, tiel ke poste li estis iom pli singarda.

Nun estis duelo de strategio--la granda, vila viro manovris por trabrecxi mian memgardadon, kie li povus ekuzi siajn enormajn muskolojn, dum mia mensa okupigxo estis restigi lin je braklonga distanco. Trifoje li sturmis al mi, kaj trifoje mi trafigis lian trancxilbaton sur mian sxildon. Cxiufoje, mia glavo trafis lian korpon, unufoje enpenetrante lian pulmon. Nun li estis jam kovrita de sango, kaj la interna sangado kauxzis paroksismojn de tusado, kiu portis la rugxan fluajxon tra la fiaj busxo kaj nazo, kovrante liajn vizagxon kaj bruston de sanga sxauxmajxo. Li estis vidajxo plej malbela, sed li estis malproksima de la morto.

Dum la duelo dauxris, mi komencis havi esperon, cxar por esti tute malkasxema, mi ne atendis postvivi la unuan alsturmon de tiu monstra masxino de neregitaj rabio kaj malamo. Kaj mi kredas, ke Jubal, anstataux absolute malestimi min, eksentis al mi respekton, kaj tiam en lia primitiva menso evidente formuligxis la penso, ke li finfine renkontis sian superonton kaj frontas sian pereon.

Almenaux sole per tiu hipotezo mi povas klarigi lian postan agon, kiu estis kiel lasta provo--ia nereala espero, ke se li ne baldaux mortigos min, mi mortigos lin. Gxi okazis cxe la kvara alsturmo, kiam, anstataux ataki min per sia trancxilo, li faligis tiun armilon, kaj ekprenante mian glavklingon per ambaux manoj, sxiris tiun armilon el mia teno tiel facile kiel de infano.

Jxetante gxin malproksimen al la flanko, li staris senmova dum momenteto, rigardante en mian vizagxon kun tia terura rikano de malica triumfo, ke mi preskaux senkuragxigxis--kaj tiam li sin jxetis al mi, armite nur per siaj manoj. Sed tiu estis la tago, en kiu Jubal lernis pri novaj batalmetodoj. La unuan fojon li vidis pafarkon kaj sagojn, neniam antaux tiu duelo li vidis glavon, kaj nun li lernis, kion kapabla homo povas fari per siaj nudaj pugnoj.

Dum li alsturmis min kiel granda urso, mi ekkauxris sub lia etendita brako, kaj kiam mi ekstaris, mi faris sur lian makzelon tiel trafan baton kiel vi iam ajn vidis. Tiu granda monto de karno baraktis malsupren sur la teron. Li estis tiel mirigita kaj kapturnigxa, ke li kusxis kelkajn sekundojn tie, antaux ol li provis levigxi, kaj mi staris super li, preta por doni alian dozon, se li surgenuigxus.

Fine li ja levigxis, preskaux mugxanta pro rabio kaj honto; sed li ne restis surpieda--mi donis al li trafan baton per la maldekstra pugno sur la pinto de la makzelo, kiu baraktigis lin sur la dorson. Nun Jubal estis jam frenezigxinta pro malamo, cxar neniu sanmensa homo estus levigxinta tiom da fojoj kiel li. Denove kaj denove mi baraktigis lin, tiel rapide kiel li povis suprenstumbli, gxis fine li kusxis pli longe sur la tero inter batoj, kaj cxiufoje levigxis pli malforta ol antauxe.

Nun lia pulmovundo tre flue sangadis, kaj fine, terura cxekora bato peze faligis lin surteren, kie li kusxis tute senmova, kaj iel mi sciis, ke Jubal la Malbelulo neniam plu levigxos. Sed ecx rigardante tiun kadavron, kusxantan tiel severe kaj abomene en la morto, mi ne povis kredi, ke mi sen helpo venkis tiun mortiganton de timindaj bestoj--tiun gigantan ogron de la sxtonepoko.

Prenante mian glavon, mi apogis min sur gxi, rigardante la kadavron de mia malamiko, kaj kiam mi pensis pri la batalo, kiun mi jxus batalis kaj pri mia venko, granda ideo naskigxis en mia cerbo--rezulte de la venko kaj la propono, kiun Perry faris en la urbo Futra. Se lerteco kaj scienco povis fari iun lauxkompare pigmean homon la superanto de tiu potenca bruto, kio ne estus plenumebla de la kolegoj de la bruto, se ili havus la samajn lertecon kaj sciencon. Tuta Pelucidro kusxus cxe iliaj piedoj--kaj mi estus ilia regxo kaj Dian la regxino.

Dian! Ondeto da dubo traversxis min. Estis tute laux la povoj de Dian, ke sxi malsxatus min, ecx se mi estus regxo. Sxi certe estis la plej superigxema persono, kiun mi iam renkontis--kun la plej konvinka metodo sciigi iun, ke sxi estas supereca. Nu, mi povus iri al la kaverno kaj diri al sxi, ke mi mortigis Jubal, kaj tiam sxi eble sentus pli da favoro al mi, cxar mi sxin liberigis de sxia turmentinto. Mi esperis, ke sxi facile trovis la kavernon--estus terure, se mi denove sxin perdus, kaj mi turnigxis por preni miajn sxildon kaj pafarkon kaj rapide postsekvi sxin, kiam je mia miro mi trovis sxin starantan malpli ol dek pasxojn malantaux mi.

"Ino!" mi kriis, "kion vi faras cxi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi."

Levigxis sxia kapo, kaj la rigardo, kiun sxi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton--se palacoj havas mastrumhelpantojn.

"Kiel vi ordonis al mi!" sxi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi agas laux mia volo. Mi estas la filino de regxo, kaj krome, mi vin malamas."

Mi estis konsternita--tiel sxi dankis min post kiam mi savis sxin de Jubal! Mi turnigxis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed sxajne Dian ne komprenis tion, cxar sxi tute ne sxajnis rimarki.

"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."

Sxi sekvis unu pasxon malantaux mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj sxi ne sxajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antauxe, ke sxi min rekompencos per ia dankesprimo, cxar mi sciis, ke ecx laux sxiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado.

Sen malfacilajxoj ni trovis mian logxejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj sxtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laux la kruta deklivo al la malkrutejo antaux la aperturo. Cxi tie ni silente mangxis. Foje mi ekrigardis sxin, kredante, ke vidi sxin sxiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovagxa besto kauxzos en mi abomenan sentimenton al sxi; sed je mia miro, mi trovis, ke sxi mangxas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de sxiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.

Post nia mangxo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizagxojn, kaj tiam, gxissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolvigxinta, mi baldaux ekdormis.

Kiam mi vekigxis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, sxi movigxis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton sxi havis por mi. Mi volis malami sxin, sed mi ne povis. Cxiufoje, kiam mi sxin rigardis, io venis en mian gorgxon, kaj mi preskaux sufokigxis. Mi neniam antauxe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon--pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malsxatan, rave logan praulinon!

Post kiam ni denove mangxis, mi demandis al Dian, cxu sxi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed sxi malgxoje balancis la kapon kaj diris, ke sxi ne kuragxas, cxar oni ankoraux devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej agxan fraton.

"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Cxu ankaux li deziras vin, aux cxu la elektorajto je vi farigxis familia heredajxo, donota de generacio al generacio?"

Sxi ne tute komprenis, kion mi celis diri.

"Estas probable," sxi diris, "ke ili cxiuj volos vengxi la morton de Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin cxiujn, antaux ol mi povos reiri al mia popolo."

Eksxajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi--sepoble tro grandan, fakte.

"Cxu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii cxion plej malbonan komence.

"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili cxiuj havas virinojn. La fratoj de Jubal ne havas virinojn, cxar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li--kelkaj ecx jxetis sin desur la krutajxoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edzinigxi al la Malbelulo."

"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis.

"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malsxata, kun la malsxato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis--kvazaux por certigi, ke mi ne preteratentos gxin. "Komprenu," sxi dauxrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, gxis cxiuj liaj pli agxaj fratoj tion faris, krom se la pli agxa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin frauxlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon."

Rimarkante, ke Dian farigxas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke sxi eble iom pli eksxatas min, sed baldaux mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.

"Cxar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio farigxos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti felicxa kun mi cxi tie, cxar vi tiom malamas min?"

"Mi devos nur toleri vin," sxi respondis malvarme, "gxis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min negxenata; tiam mi tre bone elturnigxos sola."

Mi rigardis sxin kun kompleta miro. Sxajnis nekredeble, ke ecx prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi levigxis.

"Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris gxislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turnigxis kaj pasxis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent pasxojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.

"Mi malamas vin!" sxi kriis, kaj sxia vocxo rompigxis--pro rabio, mi kredis.

Mi komplete malgxojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi sxin sola kaj sen protekto, por ke sxi cxasu sian propran mangxajxon meze de la dangxeroj de tiu sovagxa mondo. Eble sxi malamos min kaj insultos min kaj sxutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel sxi jam faris, gxis mi vere ekmalamos sxin; sed restis la plorinda vero, ke mi sxin amis kaj ne povus lasi sxin tie sola.

Ju pli mi pripensis tion, des pli mi kolerigxis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturnigxis kaj supreniris tiun krutajxon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi jxetis min internen al sxi. Sxi kusxis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por sxia lito. Kiam sxi auxdis mian eniron, sxi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.

"Mi malamas vin!" sxi kriis.

Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi sxian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, cxar mi malsxatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.

Unue mi diris al sxi nek unu vorton. Mi nur transpasxis la kavernon kaj kaptis sxin je la pojnoj, kaj kiam sxi luktis, mi cxirkauxmetis al sxi mian brakon, tiel por fiksi sxiajn manojn cxe sxiaj flankoj. Sxi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropusxis sxian kapon--mi supozas, ke mi subite brutigxis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj igxis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela busxon denove kaj denove.

"Dian," mi kriis, krude skuante sxin, "Mi amas vin. Cxu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol cxion alian en cxi tiu mondo aux en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?"

Mi rimarkis, ke nun sxi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimigxis al la mallumo, mi vidis, ke sxi ridetas--kun tre kontenta, felicxa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove sxi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkrocxis mian tenon, por ke sxi povu. Malrapide ili levigxis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam sxi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine sxi parolis.

"Kial vi ne ne faris cxi tion komence, David? Tion mi longe atendis."

"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"

"Cxu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaux ol mi sciis, ke vi amas min?" sxi demandis.

"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.

"La amo parolas per faroj," sxi replikis. "Vi ja povus paroligi vian busxon lauxplacxe, sed nun, kiam vi jxus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."

"Do vi tute ne malamis min, Dian?" mi demandis.

"Mi cxiam amis vin," sxi flustris, "de la unua momento, kiam mi ekvidis vin, kvankam mi ne sciis tion, gxis kiam vi forbatis Hugxan la Ruzulon kaj tiam rifuzis min."

"Sed mi ne rifuzis vin, karulino," mi kriis. "Mi ne konis viajn kutimojn--mi dubas, cxu ecx nun mi konas ilin. Sxajnas nekredeble, ke vi povus tiom insulti min, dum vi amis min dum la tuta tempo."

"Vi povus esti sciinta," sxi diris, "kiam mi ne forkuris de vi, ke mi ne pro malamo restis katenita al vi. Kiam vi batalis kun Jubal, mi povus kuri al la rando de la arbaro, kaj sciigxinte pri la rezulto de la batalo, tre facile mi povus eviti vin kaj reveni al mia propra popolo."

"Sed la fratoj--kaj kuzoj--de Jubal," mi memorigis al sxi, "kio pri ili?"

Sxi ridetis kaj kasxis sian vizagxon cxe mia sxultro.

"Mi devis diri al vi _ion_, David," sxi flustris. "Mi devis havi _ian_ pretekston por resti apud vi."

"Vi pekulino!" mi kriis. "Kaj vi kauxzis al mi tiom da angoro pro nenio!"

"Mi suferis ecx pli," sxi respondis simple, "cxar mi kredis, ke vi ne amas min, kaj _mi_ estas senpova. Mi ne povis veni al vi por postuli, ke vi reciproku mian amon, kiel vi jxus faris al mi. Kiam vi jxus foriris, mia tuta espero foriris kun vi. Mi estis senkonsola, terurigita, malgxojega, kaj mia koro sxirigxis. Mi ploris, kaj tion mi ne antauxe faris de post la morto de mia patrino," kaj nun mi vidis, ke estis malsekeco de larmoj cxirkaux sxiaj okuloj. Mi mem preskaux ekploris, kiam mi pripensis cxion, kion tiu kompatindulino trasuferis. Senpatrina kaj senprotekta; cxasata trans sovagxa, pratempa mondo de tiu fiaspekta viracxo; elmetita al la atakoj de la sennombraj timindaj enlogxantoj de gxiaj montoj, ebenajxoj kaj gxangaloj--estis miraklo, ke sxi ecx travivis cxion cxi.

Al mi, gxi estis revelacio pri la aferoj, kiujn miaj prauloj travivis, por ke la homaro de la ekstera mondo pluvivu. Mi fierigxis je la penso, ke mi gajnis la amon de tia virino. Kompreneble, sxi ne povis skribi aux legi; sxi estis neniel kulturita aux delikata, kiel vi jugxus kulturitecon kaj delikatecon; sed sxi estis modelo de cxio plej inda en virinoj, cxar sxi estis bona, kaj kuragxa, kaj nobla, kaj virta. Kaj sxi estis cxio cxi malgraux tio, ke observi cxi tiujn virtojn kuntrenis suferadon kaj dangxeron kaj eblan morton.

Kiom pli facile estus iri tuj komence al Jubal! Sxi estus lia lauxlegxa edzino. Sxi estus la regxino en sia propra lando--kaj esti regxino tiom signifis al virino de la sxtonepoko kiom al hodiauxa virino; kiel ajn vi rigardas gxin, temas nur pri relativa gloro, kaj se vivus nur duonnudaj sovagxuloj en la ekstera mondo hodiaux, oni trovus, ke esti la edzino de dahomea cxefulo estas multe glore.

Mi ne povis ne kompari la faron de Dian kun tiu de unu splenda juna virino, kiun mi konis en Nov-Jorko--splenda por rigardi kaj por konversacii. Sxi plenkore enamigxis al unu amiko mia--pura, vireca ulo--sed sxi edzinigxis al iu kaduka, malbonreputacia, maljuna dibocxulo, cxar li estis grafo en iu tute eta euxropa princlando, al kiu la atlaso de Rand McNally ecx ne atribuis propran koloron.

Jes, mi intense fieris pri Dian.

Post iom da tempo, ni decidis ekiri al Sari, cxar mi estis avida revidi Perry kaj informigxi, cxu li bone fartas. Mi rakontis al Dian pri nia plano emancipi la homaron de Pelucidaro, kaj sxi tre ravigxis pro gxi. Sxi diris, ke se nur revenos Dakor, sxia frato, li facile povus igxi la regxo de Amoz, kaj ke tiam li kaj Gak povus aliancigxi. Tio ebligus al ni impetan starton, cxar kaj la sarianoj kaj la amozanoj estis tre potencaj triboj. Ni fidis, ke, armitaj per glavoj kaj pafarkoj kaj trejnitaj por uzi ilin, ili povos venki iun ajn tribon, kiu malinklinus aligxi al la granda armeo de federaciigxintaj sxtatoj, per kiu ni planis marsxi kontraux la maharoj.

Mi klarigis la diversajn detrupovajn militilojn, kiujn Perry kaj mi povus konstrui post iom da eksperimentado--pulvon, fusilojn, kanonojn kaj simile, kaj Dian kunfrapis la manojn kaj jxetis siajn manojn cxirkaux mian kolon kaj diris la mi, kia mirindulo mi estas. Sxi komencis kredi, ke mi estas cxiopova, kvankam vere faris nenion krom paroli--sed tiel estas cxe virinoj, kiuj amas. Perry sxatis diri, ke se viro estus dekone tiom kapabla, kiom lia edzino aux patrino kredas lin, la mondo kusxus en liaj manoj.

Kiam ni la unuan fojon ekiris al Sari, mi surtretis neston de venenaj vipuroj, antaux ol ni atingis la valon. Unu el la malgrandaj pikis min cxe la maleolo, kaj Dian devigis min reveni al la kaverno. Sxi ordonis, ke mi ne ekzercu la muskolojn, cxar tio povus esti mortiga--sxi diris, ke se min pikus plenkreska serpento, mi ne movigxus ecx unu pasxon for de la nesto--mi estus mortinta surpiede starante--tiel mortiga estas la veneno. Sed kiel okazis, mi estis senkapabligita dum longa tempo, kvankam la kataplasmoj, kiujn Dian faris el herboj kaj folioj, fine reduktis la sxveladon kaj eltiris la venenon.

La epizodo tamen montrigxis tre bonsxanca, cxar gxi donis al mi ideon, kiu miloble plivalorigis miajn sagojn kiel armilojn de atako kaj defendo. Tuj kiam mi denove kapablis eliri, mi sercxis kelkajn plenkreskajn vipurojn de la speco, kiu pikis min, kaj mortiginte ilin, mi eltiris de ili la venenon kaj sxmiris gxin sur la pintojn de kelkaj sagoj. Pli poste mi pafis hienodonon per unu el tiuj, kaj kvankam mia sago kauxzis nur suprajxan vundon, la besto falis morta preskaux tuj post la trafo.

Ni nun reekiris al la lando de la sarianoj, kaj kun sentoj de sincera bedauxro ni adiauxis nian belan gxardenon Edenan, en kies relativaj paco kaj harmonio ni travivis la plej felicxajn momentojn de nia vivo. Kiel longe ni estis tie, mi ne scias, cxar kiel mi diris al vi, la tempo cxesis ekzisti por mi sub tiu eterne tagmeza suno--eble estis unu horo, aux eble monato da surtera tempo--mi ne scias.

15-a cxapitro

REIRO AL LA TERO

Ni transiris la riveron kaj trapasis la montojn trans gxi, kaj fine ni eliris sur grandan kaj platan ebenajxon, kiu disetendigxis gxis la limo de la vidpovo. Mi ne povus diri al vi, en kiu direkto gxi etendigxis, ecx se vi volus scii tion, cxar dum mia tuta restado en Pelucidaro mi neniam eltrovis aliajn ol surlokajn rimedojn por indiki direkton--estas nek nordo nek sudo nek oriento nek okcidento. _Supren_ estas la sola bone difinita direkto, kaj tio, kompreneble, estas _malsupren_ por vi sur la ekstera krusto de la Tero. Cxar la suno nek levigxas nek subiras, mankas cxia rimedo por indiki direkton krom videblajxoj kiel altaj montoj, arbaroj, lagoj kaj maroj.

La ebenajxo, kiu kusxas post la blankaj klifoj borde de la Darel Az cxe la bordo plej proksima al la Montoj de la Nuboj, estas la afero plej analoga al direkto konata al la pelucidaranoj. Se oni eventuale neniam auxdis pri la Darel Az, aux la blankaj klifoj, aux la Montoj de la Nuboj, oni sentas la mankon de io grava kaj sopiras al la familiaraj kaj kompreneblaj "nord-oriento" kaj "sud-okcidento" de la ekstera mondo.

Ni apenaux jxus surpasxis la grandan ebenajxon, kiam ni perceptis du enormajn bestojn, kiuj proksimigxas al ni el la malproksimo. Tiel malproksimaj ili estis, ke oni ne povis distingi, kiaj bestoj ili estis, sed kiam ili pliproksimigxis, mi vidis, ke ili estas enormaj kvarpieduloj, inter 80 kaj 100 futojn longaj, kun etaj kapoj sidantaj supre de la tre longa koloj. Iliaj kapoj sxajnis esti 40 futojn super la tero. La bestoj tre malrapide movigxis--tio signifas, ke iliaj korpaj movigxoj estis tre malrapidaj--sed iliaj pasxoj estis tiel longdistancaj, ke ili fakte iris signife pli rapide ol homo.

Kiam ili ankoraux pli proksimigxis, ni eltrovis, ke sur la dorso de ambaux sidas homo. Tiam Dian sciis, pri kiu besto temas, kvankam sxi neniam antauxe vidis tiajn.

"Ili estas lidioj el la lando de la torianoj", sxi kriis. "Toria kusxas cxe la periferio de la Terura Ombrolando. Nur la torianoj inter la gentoj de Pelucidaro rajdas lidiojn, cxar ili trovigxas en neniu lando krom la malluma."

"Kio estas la Terura Ombrolando?" mi demandis.

"Gxi estas la lando, kiu kusxas sub la Morta Mondo", respondis Dian; "la Morta Mondo, kiu porcxiame pendas inter la suno kaj Pelucidaro super la Terura Ombrolando. Estas la Morta Mondo, kiu faras la grandan ombron sur tiu parto de Pelucidaro."

Mi ne plene komprenis kion sxi diras, kaj mi dubas, cxu ecx nun mi komprenas, cxar mi neniam estis en tiu parto de Pelucidaro, de kiu videblas la Morta Mondo; sed Perry diras, ke gxi estas la luno de Pelucidaro--planedeto interne de planedo--kaj ke gxi cxirkauxiras la akson de la Tero koincide kun la rotacio de la Tero, kaj tial gxi trovigxas cxiam super la sama loko en Pelucidaro.

Mi memoras, ke Perry tre ekscitigxis, kiam mi rakontis al li pri tiu Morta Mondo, cxar li opiniis, ke gxi estas la kauxzo de la gxis tiam neklarigeblaj fenomenoj de nutacio kaj precesio de la ekvinoksoj.

Kiam la du homoj sur la lidioj estis tre proksimaj al ni, ni vidis, ke unu estas viro kaj la alia virino. La unua levis siajn du manojn kun la polmoj direktitaj al ni, signante per tio pacdeziron, kaj mi jam respondis sammaniere al li, kiam li subite eligis krion de miro kaj plezuro, kaj glitinte desur sia granda rajdbesto, li kuris antauxen al Dian kaj jxetis siajn brakojn cxirkaux sxin.

Post momento mi estis blanka pro jxaluzo, sed nur dum momento, cxar Dian rapide tiris la viron al mi, dirante al li, ke mi estas David, sxia edzo.

"Kaj jen mia frato, Dakor la Fortulo, David", sxi diris al mi.

Sxajnis, ke la virino estas la edzino de Dakor. Li trovis neniun, kiun li sxatis, inter la sarianoj, nek en aliaj lokoj, gxis li atingis la landon de la torianoj, kaj tie li trovis kaj batalakiris sian tre belegan torian junulinon, kiun li gxuste nun venigis al sia propra popolo.

Kiam ili auxdis nian historion kaj niajn planojn, ili decidis akompani nin al Sari, por ke Dakor kaj Gak faru interkonsenton pri alianco, cxar Dakor estis same tiel entuziasma pri la proponita ekstermo de la maharoj kaj sagotoj kiel Dian kaj mi.

Post vojagxo, kiu estis laux pelucidaraj normoj tre seneventa, ni venis al la unua el la sariaj vilagxoj, kiu konsistas el cent gxis ducent artefaritaj grotoj elkavigitaj en la faco de granda kreta krutajxo. Tie, je nia grandega gxojo, ni trovis kaj Perry kaj Gak. La maljunulo estis tute superfortita de emocio, kiam li vidis nin, cxar li delonge kredis min mortinta.

Kiam mi prezentis Dian kiel mian edzinon, li ne sciis gxuste kion diri, sed li pli poste rimarkis, ke havinte la elekton en du mondoj, mi ne povus pli bone trafi.

Gak kaj Dakor intertrakte atingis tre amikan arangxon, kaj cxe interkonsiligxo de la cxefoj de la diversaj triboj de sarianoj oni faris portempan interkonsenton pri la ebla estonta regadsistemo. Proksimume dirite, la diversaj regxlandoj de Pelucidaro restus preskaux sendependaj, sed estus unu granda superreganto aux imperiestro. Oni decidis, ke mi estu la unua el la dinastio de la imperiestroj de Pelucidaro.

Ni komencis instrui al la virinoj la faradon de pafarkoj kaj sagoj kaj venenujoj. La junaj viroj sercxis la vipurojn, kiuj provizis la venenon, kaj ili estis tiuj, kiuj minis la ferercon kaj laux la instrukcioj de Perry fabrikis la glavojn. Rapide disvastigxis la febro de unu tribo al alia, gxis reprezentantoj el nacioj tiel malproksimaj, ke la sarianoj neniam ecx auxdis pri ili, venis por jxuri la jxuron de lojaleco, kiun ni postulis, kaj por lerni la arton fabriki la novajn armilojn kaj uzi ilin.

Ni dissendis niajn junajn virojn kiel instrukciistojn al cxiu nacio de la federacio, kaj la movado jam akiris kolosajn proporciojn, antaux ol la maharoj malkovris gxin. La unua eksuspekto, kiun ili ekhavis, venis post la ekstermo en rapida sinsekvo de tri el iliaj grandaj sklavkaravanoj. Ili ne povis kompreni, ke la malaltaj klasoj subite ekhavis potencon, kiu faris ilin vere timindaj.

En unu el la bataletoj kun sklavkaravanoj kelkaj el niaj sarianoj prenis plurajn sagotajn kaptitojn, kaj inter ili estis du anoj de la gardistaro interne de la konstruajxo, en kiu oni tenis nin malliberigitaj en Futra. Ili diris al ni, ke la maharoj estis frenezaj pro rabio, kiam ili eltrovis, kio okazis en la kelo de la konstruajxo. La sagotoj sciis, ke io tre terura trafis iliajn mastrojn, sed la maharoj zorge klopodis, por ke neniu sugesto pri la vera naturo de ilia pereiga afliko sciigxu ekster la propra specio. Kiom da tempo necesos por ke la specio forpereu, oni tute ne povus ecx diveni; sed sxajnis neeviteble, ke tio finfine okazu.

La maharoj oferis fabelan rekompencon al tiu, kiu kaptus unu el ni viva, kaj samtempe minacis suferigi la plej timindan punon al tiu, kiu farus fizikan malbonon al ni. La sagotoj ne povis kompreni tiujn sxajne paradoksajn instrukciojn, kvankam ilia kialo estis suficxe komprenebla al mi. La maharoj deziris la Grandan Sekreton kaj ili sciis, ke nur ni povus havigi gxin al ili.

La eksperimentoj de Perry pri la fabrikado de pulvo kaj la konstruo de fusiloj ne progresis tiel rapide kiel ni esperis--multege da aferoj pri tiuj du artoj Perry ne sciis. Ni ambaux certis, ke la solvo de tiuj du problemoj progresigus la civilizon interne de Pelucidaro je miloj da jaroj en unu antauxensalto. Kaj estis diversaj aliaj artoj kaj sciencoj, kiujn ni deziris enkonduki, sed niaj komunaj scioj ne ampleksis la mehxanikajn detalojn, kiuj solaj povas doni al ili komercan aux praktikan valoron.

"David", diris Perry tuj post sia plej lasta malsukceso produkti pulvon, kiu ecx brulus, "unu el ni devos reveturi al la ekstera mondo kaj reporti la informojn, kiuj mankas al ni. Cxi tie ni havas la laboristojn kaj materialojn por reprodukti ion ajn, kion oni iam produktis supre--ni malhavas nur la necesan scion. Ni reveturu kaj kunprenu tiun scion en la formo de libroj--tiam tiu cxi mondo vere kusxos en niaj manoj".

Kaj tial oni decidis, ke mi reveturu en la borveturilo, kiu ankoraux kusxis cxe la rando de la arbaro, tie, kie ni unue penetris gxis la suprajxo de la interna mondo. Dian rifuzis ecx auxskulti iun planon pri mia foriro, kiu ne inkluzivas sxin, kaj mi ne bedauxris, ke sxi volas akompani min, cxar mi deziris, ke sxi vidu mian mondon, kaj mi deziris, ke mia mondo vidu sxin.

Kun granda eskorto ni marsxis al la granda fera talpo, kiun Perry baldaux jam repoziciigis kun gxia nazo redirektita al la ekstera krusto. Li zorge ekzamenis la tutan mekanismon. Li replenigis la aer-rezervujon kaj produktis oleon por la motoro. Finfine cxio pretis, kiam niaj pikedanoj, el kiuj longa, maldika vico cxiam cxirkauxis nian kampadejon, informis, ke granda amaso da lauxsxajne sagotoj kaj maharoj proksimigxas el la direkto de Futra.

Dian kaj mi pretis ekiri, sed mi estis avida spekti la unuan alfrontigxon inter du ne malgrandaj armeoj de la sin kontrauxantaj specioj de Pelucidaro. Mi komprenis, ke tio markos la historian komencon de enorma lukto por la posedo de tuta mondo, kaj kiel la unua imperiestro de Pelucidaro, mi kredis, ke estas ne nur mia devo, sed ankaux mia rajto esti en la mezo de tiu decida batalo.

Dum la kontrauxa armeo proksimigxis, ni vidis, ke estas multaj maharoj kun la sagotaj soldatoj--indiko pri la vastetenda graveco, kiun la dominanta specio atribuis al la rezulto de tiu kampanjo, cxar ne estis ilia kutimo aktive partopreni la sklavkaptajn atakojn, kiujn faris iliaj servobestoj--la sola speco de milito, kiun ili faris kontraux la malaltaj estajxoj.

Gak kaj Dakor estis ambaux kun ni, veninte antaux cxio por vidi la borveturilon. Mi metis Gak kaj kelkajn el liaj sarianoj cxe la dekstra flanko de nia batallinio. Dakor enlokigxis maldekstraflanke, dum mi komandis la centron. Malantaux ni mi postenigis suficxe grandan rezervon sub unu el la cxefoj de Gak. La sagotoj senhalte antauxenmarsxis kun minacaj lancoj, kaj mi lasis ilin veni, gxis ili estis facile atingeblaj per pafarko, antaux ol mi ordonis pafi.

Je la unua salvo de venenpintaj sagoj, la unua linio de gorilohomoj falis teren; sed la malantauxuloj atakis super la sternitaj figuroj de iliaj kamaradoj en furioze rapida atako por povi trafi nin per siaj lancoj. Dua salvo haltigis ilin dum momento, kaj tiam mia rezervo saltis tra la brecxoj en la paflinio por kontrauxbatali ilin per lancoj kaj sxildoj.

La ne oportunaj lancoj de la sagotoj ne estis egalaj al la lancoj de la sarianoj kaj amozanoj, kiuj flankenigis la lancpusxojn per siaj sxildoj kaj impetis proksimen por batali per siaj pli malpezaj kaj oportunaj armiloj.

Gak kunprenis siajn sagpafistojn lauxlonge de la flanklinio de la malamiko, kaj dum la glavistoj kontrauxbatalis ilin antauxe, li eljxetigis salvon post salvo en ilian nesxirmitan maldekstran flankon. La maharoj faris malmulte da vera batalado kaj pli gxenis ol helpis, kvankam foje unu el ili ekkaptis per siaj potencaj makzeloj la brakon aux kruron de sariano.

La batalo ne dauxris tre longe, cxar kiam Dakor kaj mi kondukis niajn trupojn al la dekstra flanko de la sagotoj kun nudaj glavoj, ili estis jam tiel demoralizitaj, ke ili turnigxis kaj fugxis de ni. Ni cxasis ilin dum iom da tempo, prenante multajn kaptitojn kaj regajnante cxirkaux cent sklavojn, inter kiuj estis Hugxa la Ruza.

Li diris al mi, ke oni kaptis lin, dum li estis survoje al sia propra lando; sed ke lian vivon oni indulgis pro la espero, ke de li la maharoj lernos la kasxlokon de sia Granda Sekreto. Gak kaj mi havis inklinon kredi, ke la Ruzulo gvidis tiun ekspedicion al la lando Sari, pri kiu li kredis, ke tie oni povus trovi la libron en la posedo de Perry; sed ni ne havis pruvon pri tio, do ni akceptis lin kaj traktis lin kiel unu el ni, kvankam neniu sxatis lin. Kaj kiel li rekompencis mian grandanimecon, vi baldaux sciigxos.

Estis kelkaj maharoj inter niaj kaptitoj, kaj niaj propraj homoj tiom timis ilin, ke ili rifuzis proksimigxi al ili, krom se komplete kovritaj per peco de felo. Ecx Dian kredis je la popola supersticxo pri la malbonaj efikoj de elmetigxo al la okuloj de koleraj maharoj, kaj kvankam mi priridis sxiajn timojn, mi tute pretis toleri ilin, se tio ecx iomete forigus sxiajn malbonajn antauxsentojn, do sxi sidis fore de la borveturilo, apud kiu la maharoj estis katenitaj, dum Perry kaj mi denove ekzamenis cxiun eron de la mekanismo.

Fine, mi alprenis mian lokon en la stirsegxo kaj alvokis iun el la viroj ekstere, por ke li venigu Dian. Okazis, ke Hugxa staris tute proksima al la pordo de la borveturilo, do estis li, kiu sen mia scio iris por venigi sxin; sed kiel li sukcesis plenumi la diablan aferon, kiun li faris, mi ne povas diveni, krom se aliaj helpis lin en la komploto. Kaj tion mi ne povas kredi, cxar cxiuj miaj homoj estis lojalaj al mi kaj tuj mortigus lin, se li estus proponinta la senkoran intrigon, ecx se li havus tempon por konigi gxin al aliulo. Cxio estis farita tiel rapide, ke mi povas kredi nur, ke gxi estis la rezulto de subita impulso, helpita de kelkaj por Hugxa bonsxancaj cirkonstancoj okazintaj akurate je la gxusta momento.

Mi scias nur, ke estis Hugxa, kiu portis Dian al la borveturilo, ankoraux envolvitan de la kapo gxis la piedo en la felo de enorma kavernleono, kiu kovris sxin, de kiam oni kondukis la maharajn kaptitojn en la kampadejon. Li metis sian sxargxon sur la segxon flanke de mi. Mi estis preta ekveturi. La adiauxoj estis diritaj. Perry kaptis mian manon por la lasta, longa adiauxo. Mi fermis kaj riglis la eksteran kaj internan pordojn, denove eksidis cxe la vetura mekanismo, kaj ektiris la startigilon.

Kiel antauxe, dum tiu nokto longe pasinta, en kiu okazis nia unua elprovo de la fera monstro, estis terura mugxado sub ni--la giganta framo tremis kaj vibris--okazis ekbruego, kiam la malfirma grundo ekjxetigxis supren tra la kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj redeponigxis malantaux ni. Duan fojon la masxino ekveturis.

Sed en la momento de la forveturo mi preskaux jxetigxis el mia segxo pro la subita skuigxo de la borveturilo. Komence mi ne sciis, kio okazis, sed baldaux mi ekkomprenis, ke tuj antaux ol gxi eniris la terkruston, la tureca masxino trafalis tra sia apoga skafaldo, kaj ke anstataux eniri la teron vertikale, ni plongxas en gxin je alia angulo. En kiu loko ni eliros sur la ekstera terkrusto, mi ne povis ecx konjekti. Kaj tiam mi turnigxis por konstati la efikon de tiu stranga sperto cxe Dian. Sxi ankoraux sidis vualita en la granda felo.

"Montru vin," mi kriis ridetante, "venu el via sxelo. Neniuj maharaj okuloj povas atingi vin cxi tie," kaj mi klinis min tien kaj ekkaptis de sxi la leonan felon. Kaj tiam mi retirigxis sur mian segxon, tute hororigita.

La afero sub la felo ne estis Dian--gxi estis abomeninda maharo. Tuj mi komprenis la ruzon, kiun Hugxa uzis kontraux mi, kaj gxian celon. Foriginte min porcxiame, kiel li sendube kredis, Dian estus senhelpa kontraux li. Furioze mi tiris je la stirilo, penante returni la borveturilon al Pelucidaro; sed kiel tiun alian fojon, mi povis moveti gxin ecx ne unu harlargxon.

Ne necesas rakonti pri la terurajxoj aux la tedeco de tiu vojagxo. Gxi diferencis tute malmulte de la antauxa, kiu portis nin de la ekstera al la interna mondo. Pro la angulo, je kiu ni eniris la teron, la vojagxo dauxris preskaux unu tagon pli longe kaj elportis min sur la sablojn de la Saharo, anstataux al Usono, kiel mi esperis.

Jam de monatoj mi atendas cxi tie la alvenon de blankulo. Mi ne kuragxis forlasi la borveturilon, pro timo, ke mi neniam plu povos retrovi gxin--la movigxantaj sabloj de la dezerto baldaux kovrus gxin, kaj mia sola espero pri reveno al mia Dian kaj sxia Pelucidaro estus por cxiam for.

Ke mi iam revidos sxin, sxajnas nur malgranda ebleco, cxar kiel mi sciu, en kiu parto de Pelucidaro mia revena vojagxo finigxos--kaj kiel, sen nordo aux sudo aux oriento aux okcidento, mi esperu iam trovi la vojon trans tiu vasta mondo al la loketo, kie restas mia perdita amatino kaj funebras pro mi?

Jen la historio, kiel David Innes rakontis gxin al mi en la kaprofela tendo cxe la rando de la granda Sahara Dezerto. La venontan tagon, li gvidis min por vidi la borveturilon--gxi estis precize tia, kia li priskribis gxin. Gxi estis tiel grandega, ke gxi povus esti transportita al tiu malfacile alirebla mondoparto per neniu transportrimedo, kiu ekzistis tie--gxi povus esti veninta nur tiel, kiel David Innes diris--tra la kruston de la Tero el la interna mondo Pelucidaro.

Mi pasigis semajnon kun li, kaj tiam, forlasinte mian leoncxasadon, reveturis rekte al la marbordo kaj rapidis al Londono, kie mi acxetis grandan kvanton da ajxoj, kiujn li deziris kunporti kun si al Pelucidaro. Estis libroj, fusiloj, revolveroj, pafajxoj, fotiloj, kemiajxoj, telefonoj, telegrafiloj, drato, iloj kaj pliaj libroj--libroj pri cxiu temo sub la suno. Li diris, ke li deziras libraron, per kiu ili povos reprodukti la mirindajxojn de la dudeka jarcento en la sxtonepoko, kaj se kvanto gravas, mi bone priservis lin.

Mi reportis la aferojn mem al Algxerio, kaj akompanis ilin gxis la fino de la fervojo; sed de tie mi estis revokita al Usono pro gravaj aferoj. Tamen, mi povis dungi tre fidindan viron por ekestri la karavanon--la saman gvidiston, fakte, kiu akompanis min dum mia antauxa vojagxo en la Saharon--kaj skribinte longan leteron al Innes, en kiu mi donis mian usonan adreson, mi vidis la ekspedicion ekvoji suden.

Inter la aliaj aferoj, kiujn mi sendis al Innes, trovigxis pli ol kvincent mejlojn da duobla, izolita drato de tre maldika dikeco. Mi pakigis gxin cxirkaux speciala bobeno je lia propono, cxar estis lia ideo, ke li povus fiksi unu finon cxi tie antaux ol foriri, kaj ellasante gxin tra la malantauxo de la borveturilo, krei telegraflineon inter la ekstera kaj interna mondoj. En mia letero, mi petis lin nepre marki la finon de la linio tre klare per alta sxtonamaso por la okazo, ke mi ne povus atingi lin antaux ol li ekveturus, por ke mi facile trovu gxin kaj komunikigxu kun li, se okazos, ke li bonsxance atingos Pelucidaron.

Mi ricevis kelkajn leterojn de li post mia reveno al Usono--fakte, li utiligis cxiun al la nordo irantan karavanon por doni al mi ian mesagxon. Lia lasta letero estis skribita la tagon antaux ol li intencis ekveturi. Jen gxi:

Mia kara amiko:

Morgaux mi ekveturos por sercxi Pelucidaron kaj Dian. Kondicxe, ke la araboj ne mortigos min. Ili kondutis tre malamike lastatempe. Mi ne scias la kauxzon, sed en du okazoj ili minacis mian vivon. Unu, pli amika ol la ceteraj, diris al mi hodiaux, ke ili intencas ataki min cxi nokte. Estus bedauxrinde, se tiuspeca afero okazus nun, kiam mi estas tiel baldaux forveturonta.

Tamen, eble estus egale bone, cxar ju pli proskimigxas la horo, des pli malgrandaj sxajnas miaj sxancoj sukcesi.

Alvenis la amika arabo, kiu portos cxi tiun leteron norden por mi, do adiaux, kaj Dio benu vin pro viaj komplezoj al mi.

La arabo diras, ke mi rapidu, cxar li vidas sablonubon sude--li kredas, ke gxi estas la bando, kiu venas por murdi min, kaj li ne deziras esti trovita kun mi. Do adiaux denove.

Via David Innes

Post unu jaro mi denove trovigxis cxe la fino de la fervoja linio, veturanta al la loko, kie mi forlasis Innes. Mia unua seniluziigxo okazis, kiam mi eksciis, ke mia maljuna gvidisto mortis kelkajn semajnojn antaux mia reveno, kaj mi povis trovi neniun alian membron de mia iama grupo, kiu povus konduki min al la sama loko.

Dum monatoj mi trasercxis tiun brulvarman landon, pridemandante sennombrajn dezertajn sxejkojn, esperante, ke finfine mi trovus unu, kiu auxdis pri Innes kaj lia mirinda fera talpo. Konstante miajn okuloj esploris la blindigan amason da sablo por ekvidi la sxtonamason, sub kiu mi trovus la dratojn irantajn al Pelucidaro--sed cxiam mi malsukcesis.

Kaj cxiam molestas min cxi tiuj terurigaj demandoj, kiam mi pensas pri David Innes kaj liaj strangaj aventuroj.

Cxu finfine la araboj murdis lin tuj antaux lia ekveturo? Aux cxu li redirektis la nazon de sia fera monstro al la interna mondo? Cxu li atingis gxin, aux cxu li kusxas ie enterigita en la mezo de la granda terkrusto? Kaj se li revenis al Pelucidaro, cxu li trapenetris cxe la fundo de unu el gxiaj grandaj internaj maroj aux inter iu sovagxa popolo tute malproksime de la lando de lia korsopiro?

Cxu la respondo kusxas ie sur la sino de la vasta Saharo, cxe la fino de du etaj dratoj, kasxitaj sub perdita sxtonamaso? Mi scivolas.

Fino

End of Project Gutenberg's Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs