Batalo pri la Domo Heikkilä

Part 4

Chapter 4 913 words Public domain Markdown

Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la mallarĝa kortvojo.

Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis kvazaŭ li nun subite ilin retrovis--tiujn, kiuj restis malaperintaj de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.

Kiam li nun alvenis al la aperturo de l' kortvojo kaj turniĝis al landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis ankaŭ tria forestinto--tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä. Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke la estonto de la domo estis garantiita.

»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la vipon--kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia juneco meze interrompiĝis.

Vortklarigoj.

Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.

_apudjuĝisto._ Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas kasacii la verdikton de la juĝisto.

_bobelo_ = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).

_ĉambrego._ Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono.

_eĝo_ = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento (matem. terminaro, Bricard).

_grenfulmo_ = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) dum somero. Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de Kaleva», kun mitologia deveno.

_kumuluso_ = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).

_laborfesto,_ »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki lignaĵojn.

_okcipito_ = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).

_stako_ = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).

_stoplo_ = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado (Boirac).

_trapi._ Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo de grandaj gutoj _trapas_ sur la fenestrovitroj; tre malgranda rivereto _lirlas_ dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton en resonanta kavo _pulpas_. Esperanto havas jam de antaŭe kelkajn simile pentrantajn vortojn: _venthurlado_, _ĉarkrakado_ k. t. p.

_sledo_, _sledeto._ Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj (biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko, boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) _pulko_. Nun mi proponas al glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon _sledo_ (angle _sledge_ = sleĝ, svede _släde_ = _slede_, germane _Schlitten_ = _ŝlitn_). El tio ni havos la profiton, ke ni povos uzi _sledeto_ por esprimi sled-similan aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo _sledo_, la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza _glitveturileto_, kiu eble estus uzebla por sama celo.--Alia maniero por solvi la demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan, en la Nordo internacian, vorton _kelkka_ (svede _kälke_, prononc. _ĉelke_), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo _ĉelko_.

LIBRO POR ĈIUJ ESPERANTISTOJ!

_VILHO SETÄLÄ_

ESPERANTA LEGOLIBRO

Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 paĝoj sur bona papero grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.

Prezo 5:--finnaj markoj.

_Recenzo_ de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega Esperantista Ligo, en "La Espero":

"Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta en Esperanto, bonstila, komence facila, riĉa je bonaj ekzemploj pri la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava, parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E. aŭ aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto, pri ĝia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj de bona esperantisto...

La libro devas fariĝi ĉiesaĵo."

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ

Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo

Uudenmaankatu 10, Helsingforso.

Ĉiu FINNA ESPERANTISTO

devas aniĝi al

ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO

Ĉiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni ĝian organon

ESPERANTA FINNLANDO

Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. Jarabono 10 finnaj markoj.

Informoj en Esperanto-Oficejo Uudenmaank. 10, Helsingforso.