Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj
Part 7
Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi ĝin per unu fojo. (_Ŝi vestiĝas por foriri._)
PROTAGORO
Kien vi iras? Atendu, -- mi diros al vi. (_Post momento de ŝanceliĝo._) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi lin. (_Eniras Periklo._)
SCENO NAŬA
LA SAMAJ kaj PERIKLO.
ASPAZIO
Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!
PERIKLO
Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn, vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da malnoblaĵo.
ASPAZIO
Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.
PERIKLO
Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.
ASPAZIO
La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas do pruvi la senkulpecon de Fidio.
PERIKLO
Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin; tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni ordonis jam malliberigi Fidion.
ASPAZIO
Ne. Vi tion ne permesos!
PERIKLO
Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis Sokraton al la haveno por averti Fidion.
PROTAGORO
Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.
PERIKLO
Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.
PROTAGORO
Ĉu ne estas tro malfrue? (_Li eliras._)
SCENO DEKA
PERIKLO kaj ASPAZIO.
ASPAZIO
Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.
PERIKLO
Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.
ASPAZIO
Mi ne supozas.
PERIKLO
Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.
ASPAZIO
Eble li restis kun li.
PERIKLO
Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.
ASPAZIO
Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia penso!
PERIKLO
Ili revenigos lin sendube.
ASPAZIO
Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn ombrojn. Periklo, li ne forkuros!
PERIKLO
Kial?
ASPAZIO
Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili antaŭsentas malfeliĉon.
PERIKLO
Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.
ASPAZIO
Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas mian ĉagrenon.
PERIKLO
Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu, -- ĉar alie mi ilin forbalaos!
ASPAZIO
Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi sagoj. (_Eniras Fidio._)
SCENO DEKUNUA
LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.
ASPAZIO
Fidio?! Forkuru!
PERIKLO
De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?
FIDIO
Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li reveturigis min ĉi tien.
PERIKLO
Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi devas kaŝi vin en nia domo.
TRAKSO (_eniras_)
Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano Fidio.
PERIKLO
Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!
TRAKSO
Ne mi. (_Li foriras._)
ASPAZIO (_al si_)
Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.
FIDIO
Kiu min kulpigis?
PERIKLO
Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.
FIDIO
Menono -- mia lernanto! Mi -- ŝtelisto? Mi prirabis mian propran verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco, prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!
PERIKLO
Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub garantio aŭ kaŭcio.
ASPAZIO (_etendante la manon al Fidio_)
Kaj tuj revenu al ni.
FIDIO
Aspazio, vi aŭdas, mi -- ŝtelisto! (_Li eliras kun Periklo._)
SCENO DEKDUA
ASPAZIO sola, poste SOKRATO.
SOKRATO (_proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio_)
Mi salutas vin, Aspazio.
ASPAZIO
Fidio estas arestita.
SOKRATO (_ektimigita_)
Li veturis ja kun Alcibiado.
ASPAZIO
Oni kaptis lin en nia domo.
SOKRATO
Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.
ASPAZIO
Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en tiun saman reton.
SOKRATO
Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.
ASPAZIO
Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.
SOKRATO
Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi, ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de saĝuloj.
ASPAZIO
Pri malbonuloj vi forgesas.
SOKRATO
Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.
ASPAZIO
Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj, kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn -- tiuj malutilas nin, tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone, ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron -- havi potencan kaj nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj, por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn. Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas esti potenculo.
SOKRATO
Li estus tiam tre danĝera.
ASPAZIO
Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la ĉielon. (_Eniras Sofoklo._)
SCENO DEKTRIA
LA SAMAJ kaj SOFOKLO.
SOFOKLO
Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?
ASPAZIO
Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.
SOFOKLO
Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni ne rimarkis?
ASPAZIO
Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la popolo saniĝis de ĝi.
SOKRATO
Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel fatale.
SOKRATO
Kaj tian supozon oni ne devas escepti.
ASPAZIO
Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn. Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!
SOFOKLO
Periklo alportos ĝin sendube al ni.
ASPAZIO
Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis, ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?
SOFOKLO
Jes.
ASPAZIO
La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro -- li petis pri tio. Kie estas Teoro kaj Lejo?
SOFOKLO
Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.
ASPAZIO
Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?
SOFOKLO
Ne.
ASPAZIO
Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun amon. (_Eniras Protagoro._)
SCENO DEKKVARA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
ASPAZIO
Fidio savis Anaksagoron kaj mem falis en maŝon.
PROTAGORO
Mi aŭdis -- mi vidis amason de la simplanima popolo, kiu staras ĉe Partenono kaj okulumas Atenon, disputante, ĉu ŝi havas sur si tiom da oro, kiom ŝi devas havi. La majstro, kiu kreis al ĝi la diinon iom post iom ŝanĝiĝas en ĝiaj okuloj je tajloro, kiu, kudrante ŝian veston, forŝtelis pecon da multekosta materialo. Eŭripido estas certa, ke la popolo ne permesos ektuŝi sian favoraton, kaj pririgardinte tiun ĉi scenon, li ordonis ankoraŭ unu fojon vin adiaŭi, Aspazio, kaj forveturis.
SOKRATO
Eble Fidio estas ĝis nun libera. (_Eniras Periklo._)
SCENO DEKKVINA
LA SAMAJ kaj PERIKLO, poste SKLAVINO.
ASPAZIO
Vi revenas sola?
PERIKLO
Ne estas eble paroli, oni devas malbeni. Fidio estas arestita.
ASPAZIO
Ĉu oni akceptis nek monan proponon, nek garantion?
PERIKLO
Ne.
ASPAZIO
Sekve ili akrigas hakilon? Vi nenion jam signifas en Atenoj, Periklo, se oni rifuzis al vi eĉ tion, kion oni faras por simpla rabisto, kiu donis kaŭcion aŭ trovis garantion de tri regnanoj.
PERIKLO
Niaj kontraŭuloj apogas sin sur la leĝo, kiun mi renversi ne povas kaj al kiu la juĝantaro devas esti obeema.
ASPAZIO
La leĝo ja permesas antaŭ la aljuĝo lasi la kulpigitajn en libereco -- kaj tamen Fidion oni ne liberigis.
SOKRATO
Sendube oni volis malebligi al li forkuron, kiu sukcesis al Anaksagoro.
PROTAGORO
Tio estas unue, due kun la ŝanĝo de leĝoj ne ŝanĝiĝis ankoraŭ iliaj plenumantoj: inter la arĥontoj, en la areopago kaj en aliaj oficejoj restis multaj adorantoj de la estinteco kaj de malamikoj de Periklo, kiuj incitas lin, ĉar jam de longe ili ne eksentis lian forton.
SOFOKLO
Kaj malbonecon dormigas nur timo.
ASPAZIO
Sekve, al niaj amikoj ni helpos nenion.
PERIKLO
Ne postulu, kara Aspazio, ke mi agu pli rapide, ol permesas la regularo de la lando. Estu certa, ke por ilia savo mi oferos la tutan influon, kiun mi ĝuas. Sed antaŭe mi devas esplori, ĉu tiuj konspiroj estas reciproke sendependaj kaj ĉu vere ili celas nur Anaksagoron kaj Fidion aŭ ili restas en sekreta kontakto kaj celas pluen. Tial mi petas vin diri al mi sincere: ĉu ne preterflugis viajn orelojn sciigo pri ia konspiro ilia aŭ intencoj?... Ne kaŝu antaŭ mi la danĝeron, ĉar mi timas nur tion, kion mi ne scias.
SOFOKLO
Ĉikanaĵoj ĉirkaŭflugas en la urbo konstante, ĉar kiu rapide veturas, post tiu hundoj plej forte bojas. Pri serioza movado inter aristokratoj mi ne aŭdis.
SOKRATO
Kiaj ĉikanaĵoj?
SOFOKLO
Sennombraj: ke Periklo transportis el Deloso en Atenojn la regnan kason de la liganoj por libere ĉerpi el ĝi; ke, kiel Temistoklo, li interkonsentas kun la reĝo Persa -- kaj similaj. Se mi jam devas nenion prisilenti, mi aldonos ankoraŭ -- petinte pardonon de Aspazio -- ke Tucidido demandis min foje: kiom gajnis Periklo je junaj virinetoj, kiujn li prenis kun si Samoson kaj vendis al la estroj de taĉmentoj? Kompreneble, mi respondis al li, ke, kiel ĉeestinto en tiu ĉi militiro, mi scias taksi, kiom indas tiu ĉi malnobla kalumnio.
PERIKLO
Kiuj do estis tiuj ĉi virinoj?
SOFOKLO
Vi volas scii la tutan friponaĵon? Edukatinoj de Aspazio.
ASPAZIO
Malpuregulo!
SOFOKLO
Tiajn malpuraĵojn oni devas elĵeti eĉ el la memoro.
SOKRATO
Kaj mi renkontis multajn odorantajn kontraŭ vi per sia sufokanta malsaĝeco, sed tiu ĉi oleo ĉiam elvaporiĝadis kaj ĝi ne estas malutila.
PROTAGORO
Mi scias precize, ke ĉe Kalio kaj Tucidido okazas interkonsiliĝoj de l' aristokratoj. Hieraŭ via filo Periklo, preterirante min sur la strato, haltis kaj videble volis ion diri al mi, sed li elbalbutis nur: «gardu sin mia patro de Hermipo». Mi provis iom pli eltiri, sed li estis tro...
PERIKLO
Ebria. Li deliris...
ASPAZIO
Certe, Hermipo skribis komedion.
SOFOKLO
Ĝi estas sola impertinenteco, kiun li povas fari.
PERIKLO
Sekve, io koviĝas kontraŭ mi! Por hodiaŭ tiom sufiĉas al mi -- baldaŭ mi enrigardos pli profunde en la potencularan kuŝejon. Mi havas antaŭsenton, ke en mia domo estas perfidulo, kiu minacata per pendigilo tuj kondukos min sur la postsignojn (_li vokas_) Trakso! Protagoro, vi ne eraris, ke vi vidis lin ĉe Elpiniko: la duan fojon rimarkis lin, kiam li eliris de tie -- Fidio (_li vokas_) Trakso!
SKLAVINO (_eniras_)
Al viaj servoj.
PERIKLO
Trakso forestas?
SKLAVINO
Li prenis ĉion sian kaj forkuris ien.
PERIKLO
Ha... Mia supozo sekve estis ĝusta. (_La sklavino foriras._) La decida batalo devas esti proksima, se la spiono malaperis. Bone, mi ĝin akceptos, ĉar en mia brusto kolektiĝis sufiĉe da indigno. Vi ripozu iomete, kara Aspazio, post hodiaŭaj moralaj ekbatoj; mi iros en la urbon kaj kunvokos interkonsiliĝon de nia adeptaro.
ASPAZIO
Se vi alie ne sukcesos defendi Fidion, faru tion, kion li postulis -- dishaku la statuon de Ateno.
PERIKLO
Mi esperas, ke ne estos necese ekuzi tian fortan rimedon. (_Li kisas ŝin._) Havu ĉi tie pli gajajn pensojn. (_Eniras Metronomo._)
SCENO DEKSESA
LA SAMAJ kaj METRONOMO.
PERIKLO
Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?
METRONOMO
Kun tiu letero de la areopago. (_Li legas._) Pro la plendo de la ĝuanta la tutecon da rajtoj -- la regnano Hermipo, la areopago sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco, aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e, je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj, liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo. Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn dum dudek kvar horoj kiel garantion. (_Momento de komuna silento._)
PERIKLO
Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin? (_Flamiĝante._) Kaj ŝin? Aspazion! (_Al Metronomo._) Areopago, tiu ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj, ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun rajton kaj redonis ĝin al la popolo, -- ke tiun malnoblan aferon solvos la ĵurintoj.
METRONOMO
Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono estos donitaj.
PERIKLO
Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (_Metronomo eliras._) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ malfermita. (_Al Protagoro kaj Sofoklo._) Vi subskribos kun mi la garantion?
SOFOKLO
Plej volonte.
PROTAGORO
Kun preteco.
PERIKLO
Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon. Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn -- friponoj! Sokrato -- vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (_Li kisas ŝin._)
ASPAZIO
Iru. (_Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras._)
SCENO DEKSEPA
ASPAZIO kaj SOKRATO.
ASPAZIO (_enpensiĝinta_)
Mi meritis la morton, ĉar mi ne kredis ekzistadon de dioj, ne vizitadis sanktejojn, blasfeme komentariadis la mitojn, diskutadis kun filozofoj pri ĉielaj korpoj, pri la deveno de l' mondo, pri la fortoj de l' naturo -- mi pensis -- sekve mi pekis. Mia spirito virina anstataŭ esti fumo de l' vira fajro mem flamiĝis... Kial do dioj, se ili ekzistas, ne inokulas kredon al ĉiu homo? Ĉu mi neis ilian ekzistadon pro malboneco aŭ obstino? Ne rekonis ilin mia spirito. Jes, mi meritis la morton (_ekscitita_), sed mi, Sokrato, ne kondukis sur malbonan vojon atenajn knabinojn.
SOKRATO
Mi scias ĉi tion, Aspazio.
ASPAZIO
Al kiuj oni min alkalkulas? Ĉu efektive ili vidas nek mian purecon, nek ambicion? Ĉu mi el malproksimo similas malĉastulinon? Diru sincere Sokrato!
SOKRATO
Mi vin nur estimis, respektis, adoris, kaj, se estus al mi permesite -- mi vin amus.
ASPAZIO
Sekve Hermipo mensogas? Unu mizera kalumniulo havas forton faligi homon de la plej granda morala alteco kaj lin blasfemitan starigi antaŭ la juĝo de amaso? Tio signifas, ke estro de l' mondo estas -- fripono, kaj honestuloj -- liaj subuloj. Mi nenion povas fari al vi malbonan, ĉar la konscienco tion ne permesas al mi, sed la plej simpla sentaŭgulo povas vin kulpigi je mortigo, ŝtelo, je diversaj krimoj kaj vi devas suferi, engluti la honton aŭ perei. Se Periklo ne sukcesos min defendi, mi devos morti, forlasi la edzon kaj infanojn, kiuj kredos iam, ke ilia patrino estis malĉastulino, ĉar tiel volas Hermipo! Ne, karaj infanoj, mi en viaj junaj koroj elforĝos tiel profunde la maljustaĵon kontraŭ mi, ke ĝin ĉiuj akraj venenoj ne formanĝos!
SOKRATO
Kelkaj skandalemaj homoj kovris al vi, Aspazio, la tutajn Atenojn, el kiuj la justeco ne estas ankoraŭ forpelita. La nacio, en ĉio tiel granda, certe ne estos por vi malgrandanima. Dio ne pardonus tion ĉi al ĝi.
ASPAZIO
Ha, ha, ha! Sur la ŝtupoj de l' trono de Zeŭso efektive sidas diino Dike, kiu raportas al sia patro pri ĉiu nelegaĵo, kaj li tuj kaptas tondron kaj trafas la kulpulojn -- sed tio estas nur en fabelo, ĉar en la vivo li tute ne estas venĝema kaj kaŝas sin antaŭ la malfeliĉuloj. De tiu ĉi fantomo ni nenian atendas helpon, kiel egale de ĝiaj adorantoj. El la ungegoj de perforto kaj malhonoro savos min mia propra mano armita de ponardo.
SOKRATO
Aspazio, kion vi diras?
ASPAZIO
Ke mian vivon distranĉos neniu rajtoplena mortigisto. Mi estis nenies sklavino kaj kiel sklavino de l' juĝo mi ne mortos. Se oni ekvolos min forigi el la mondo, mi foriros memfiera kaj senmakula kaj tiel plena je malestimo al tiu ĉi tero, kiel stelo, kiu sur ĝin neniam falis.
SOKRATO
Antaŭtempa decido.
ASPAZIO
Mi estis difektulino, ruiniganta la sanktajn arbaretojn, mi estis instruistino de malĉasteco, malamikino de virto -- kaj pro tio mi devas esti mortpunita -- ha! infekto ne malbeligas siajn oferojn pli monstre kaj ne turmentas pli terure. Nun ne sufiĉus jam al mi ĉiopotenco tera, mi volus ekposedi la diinan potencon: mi forŝirus de la tero la skvamon, naskantan krimojn, mi envolvus en ĝin la malnobligitan homan genton kaj ĵetus ĝin en senprofundaĵon de l' spaco. (_Eniras Teoro, Lejo kaj Filezio._)
SCENO DEKOKA
LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.
ASPAZIO (_febre_)
Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj? Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?
LEJO
De kie venas tiuj ĉi demandoj?
TEORO
Kio okazis kun vi?
FILEZIO
Aspazio, vi estas malsana.
ASPAZIO
Malsana? Ne -- kondamnita al morto.
TEORO, LEJO, FILEZIO
De kiu?!
ASPAZIO
Ne timu -- mi havas nevenkeblan defendanton. (_Ŝi prenas el la ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto._) Nobla bonfaranto de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo -- vi min savos!
LEJO
Ne tenu nin en terura sencerteco!
ASPAZIO
Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (_Eniras Periklo, Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon._)
PERIKLO
La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.
ASPAZIO
Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn persekutantojn.
PERIKLO (_sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj_)
ASPAZIO (_kisante lin_)
Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed -- mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu, ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.
(_La kurteno falas._)
AKTO KVINA
Placo publika, sur ĝi parolejoj, ŝtonaj sidejoj kaj statuoj de dioj. Brua amaso da viroj kaj virinoj.
SCENO UNUA
REGNANOJ ATENAJ, MENONO, ELPINIKO, TUCIDIDO kaj DIOFITO.
UNUA REGNANO
Ĝis nun li ne volas akcepti ian ajn nutraĵon. Li tiel senfortiĝis, ke li ne povas sin teni sur la piedoj.
DUA REGNANO
Lin turmentas la konscienco.
UNUA REGNANO
Mi estas tre scivola, kion diros la ekspertoj elektitaj de la areopago?
DUA REGNANO
Ili devas tuj alveni.
UNUA REGNANO
Mi preferus ne esti juĝanto de tiu ĉi afero -- ĝi havas ian nehonestan subŝtofon. Mi aŭdis, ke la Spartanoj intencas ree nin ataki.
DUA REGNANO
La ofendo de dioj tamen estas videbla kaj oni devas ĝin puni. (_Ili foriras._)
TRIA REGNANO (_alproksimiĝante_)
Mi kredas al Periklo. Li ne amikiĝus kun ŝtelistoj.
KVARA REGNANO
Kaj mi ankoraŭ pli ne kredas al aristokratoj: kiun ili persekutas, tiu devas esti honesta homo. (_Ili foriras._)
KVINA REGNANO
Sur la grenon falis verdigro, la legomoj sekiĝis, la fruktoj ne promesas bonan rikolton -- ĝi estas videbla kolero de dioj postulantaj la oferon.
SESA REGNANO
Homoj rakontas, ke al la paŝtistoj sur la montoj konstante aperas Vakĥo en la formo de almozulo, petante vinberon. Tio estas senduba antaŭsigno de malfeliĉoj.
KVINA REGNANO
Kaj la magazeno de Periklo en tiu ĉi jaro ne estas tro plena. (_Ili preteriras._)
MENONO
Antaŭ ĉiu unuope mi ne povas pravigi miajn riproĉojn -- atendu la juĝon.
SEPA REGNANO
Sed memoru motivi ilin dece, ĉar alie ia dika bastono kreskas ne sencele.
MENONO
Kaj mi trovos la mian, dume mi dezirus nur scii, kial tio ĉi interesas vin?
OKA REGNANO
Fidio estis ankaŭ nia majstro, ni konis lin, kiel homon tre noblan, kaj vi faris lin ŝtelisto.
MENONO
Li mem fariĝis tio.
SEPA REGNANO
Do, ni vidos. Penu fraĉjo, ke ni ne skribu al vi alvokon al juĝo sur via haŭto!
ELPINIKO
Kiu li estas?
MENONO
Disciploj de Fidio minacas min per atako, se mi ne argumentos dece mian kulpigon.
ELPINIKO
Moku ilin -- ĉio kunplektiĝas bone. La maljuna Diofito tre lerte helpas nin. (_Ili foriras._)
TUCIDIDO
Por tia peco da herbejo kvar minojn -- tio egalas kvazaŭ mi ĝin donacus al vi. Sed mi iom cedos, -- post la fino de l' afero ni priparolos. Vi apartenas hodiaŭ al la ĵurintoj?
NAŬA REGNANO
Mi apartenas.
TUCIDIDO
Sekve post la finita afero ni interkonsentos. Tiujn ĉi brilantajn fiŝojn vi kompreneble ne ellasos el naso?
DIOFITO (_alproksimiĝante al Tucidido_)
Kion signifas, ke mi vidas nek Periklon, nek iun ajn el liaj amikoj?
TUCIDIDO
Ili estas en malliberejo ĉe Fidio. Ĉu Ksantipo ne malebriiĝis ankoraŭ?
DIOFITO
Ne.
TUCIDIDO
Sed ĉu li ree ne estas tro ebria?
SCENO DUA
LA SAMAJ, METRONOMO, ARĤONTO, PROTAGORO, POLIGNOTO, ALCIBIADO kaj
HERMIPO.
METRONOMO
Estimataj regnanoj, trankviliĝu, la juĝistoj prenu siajn lokojn. La afero de Fidio! (_La bruo ĉesas._)
ARĤONTO (_sidiĝas sur la prezida benko_)
Ĉu ĉiuj ĵurintoj ĉeestas?
METRONOMO
Kvin cent.
ARĤONTO
Ĉu globetoj estas disdonitaj?
METRONOMO
Jes.
ARĤONTO
La ekspertoj, alvokitaj por esplori la statuon de Ateno sur Partenono, revenis kaj estas raportontaj al ni siajn konkludojn.
UNU EL LA EKSPERTOJ