Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj
Part 6
Jam de longe mi kolektas pruvojn de krimagoj de Periklo. Inter la aliaj mi posedas skriban ateston de Ksantipo, kulpiganta la patron pro venenado de la filo; krom tio la sklavo...
TUCIDIDO
Ne Elpiniko, tiuj rimedoj estas bonaj nur tiam, kiam estas necese finbati vunditon. Sed Periklo staras ĝis nun ne vundita profunde, sed apenaŭ gratetita. En ĉiuj homaj bataloj la plej certa, ĉiam mortiga, estas tiu bato, kiu trafas la koron. Periklon oni devas trafi en la koron.
ELPINIKO
Kiamaniere?
TUCIDIDO
Perei devas tiuj, kiujn li amas. Li amas Fidion, Anaksagoron, kaj plej kore, ĝis religia adorado, ĝis idolkulto li amas Aspazion, kiu estas vere ĉarma kaj prudenta. Sen ŝi li jam ne povus ekzisti.
ELPINIKO
Ĉu vi ŝin ne trotaksas?
TUCIDIDO
Ne Elpiniko, ŝi estas Ateno de l' infero, ŝi estas malbona spirito, naturdotita per genio kaj plej ĉarmaj belecoj de korpo. Ŝi instruas al seriozaj filozofoj saĝecon kaj ravas maljunulojn. Plej severa viro ne ektuŝus ŝin eĉ per cigna lanugo, se li havus esperon, ke ŝi ektuŝos lin per la buŝo.
ELPINIKO
Malfeliĉe, ŝi jam kisis duonon da ĉiuj viroj en Atenoj kaj nun ŝi feliĉigas la reĝon Persan.
TUCIDIDO
Mi dubas, sed tiu ĉi suspekto povas esti por ni tre utila.
ELPINIKO
Ĉu tamen la blindigita popolo kredos la okulvideblajn argumentojn?
TUCIDIDO
Vi ne konas la popolon, Elpiniko. Ĝi estas ordinara ĉevalo, kiu humile portas kaj trenas plej grandajn ŝarĝojn, sed ektiklita per iu en incitebla loko ĝi piedfrapas kaj mortigas sian mastron, kvankam tiu ĉi ĝin nutris kaj ne batis. Kaj tia incitebla loko estas ĉe popolo la religio, kiun Periklo kaj Aspazio kun ilia sekvantaro senpiigis sufiĉe. La plej ĉefa eraro de nia ĝisnuna taktiko estis -- la starigado de aristokratoj kontraŭ demokratoj, de riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, de politiko kontraŭ politiko, kiam ni devis starigi diojn kontraŭ malbonaj homoj, religion -- kontraŭ senpieco. Nur tiamaniere ni liberigos Atenojn de la tiraneco de konspirestroj demokrataj kaj restarigos la tronon, sur kiu eksidos...
SCENO DEKTRIA
LA SAMAJ kaj HERMIPO.
HERMIPO (_enfalas spiregante_)
Tucidido, vi estas kondamnita al elpelo el Atenoj.
TUCIDIDO
Pro kio?
HERMIPO
Pro la sekretaj interrilatoj kun Sparto.
TUCIDIDO
Kiu min kulpigis?
HERMIPO
Protagoro.
TUCIDIDO
Kaj li de kie sciis?
ELPINIKO
Ree la tuta mia konstruaĵo en ruinoj?
TUCIDIDO
Mi revenos, sed mi ĵuras, ke ne kun humila saluto.
(_La kurteno falas._)
AKTO KVARA
(En la domo de Periklo.)
SCENO UNUA
LEJO, ASPAZIO kaj TEORO.
LEJO
Mi sciis apenaŭ pri tio, ke Periklo fine disbatis Samosanojn.
ASPAZIO
Kial do oni tenis vin tiel longe en malliberejo?
LEJO
Ili estis konvinkitaj, ke mi estas Aspazio kaj la ŝajnaĵoj fortigis ilin en tiu ĉi opinio. Ĉar kion signifis tio, ke mi alveturigis Mileton kaj donis al ĝia konsilantaro la oferitan de Diotimo monon por knabinlernejo -- tion saman ja vi povis fari, des pli, ke tio estas via naska urbo kaj mi alvenis kun Periklo.
TEORO (_al Aspazio_)
Ĝis nun ĉirkaŭflugas Atenojn la famo, diskonigata verŝajne de Elpiniko, ke vi inklinigis Periklon al la milito kun Samoso por defendi Mileton.
ASPAZIO
Ne estas eble kalkuli, kiom da pinĉskaraboj falis sur min el kalumniaj buŝoj. Estas ja homoj, kiuj serioze diras, ke li ĉion faras sub mia inspiro. Vere, kian imagon havas la Atenanoj pri tiu granda homo, supozante, ke mi levas lin supren kvazaŭ infanon, por ke li estu pli alta ol la aliaj. Estas ja pli facile pardoni la naivecon al la Samosanoj, kiuj tenante vin, kredis, ke ili forŝtelis la edzinon al Periklo kaj ke li ŝin ne serĉas.
LEJO
Ĝis la fino ili kredis ĉi tion. Trompinte la viglecon de nia mara gardistaro kaj forkondukinte min el Mileto, ili estis tiel ĝojigitaj de tiu ĉi akiro, ke ili dancis antaŭ mi; kaj kiam ree nia eskadro alnaĝis Samoson, ili kaŝis min en profunda subteraĵo, en kiu mi trasidis du monatojn. De sklavo mi eksciis, ke la urbo estis almilitita, la antaŭa estraro forigita...
ASPAZIO
Periklo promesis malavaran rekompencon al tiu, kiu montros la lokon de via estado.
LEJO
Tio sendube ankoraŭ pli certigis ilin, ke mi estas Aspazio.
TEORO
Mi miras, ke oni vin ne mortigis.
LEJO
Eble ili esperis ricevi grandan liberigmonon kaj verŝajne nur, kiam iu eligis ilin el la eraro, ili enigis min en ŝipon kaj forveturigis Sirion, por ke mi tie pereu kaj ne rakontu al vi pri mia malliberigo. Dume -- ili trompiĝis.
ASPAZIO
Mia malfeliĉulino -- kiel la sorto ĵetadis vin!
LEJO
Tamen, kiam mi pripensis, ke vi deziris plenumi la volon de Diotimo, ke vin povis forporti tiu ventego -- mi estis sincere danka al la sorto. Ĉar vere, kio mi estas? Senforta kaneto en torento, kiun pli forta ĝia fluo povas elŝiri kaj forporti, kaj en la loko, kie ĝi staris, akvo kunfluos, ne lasinte eĉ postsignon.
ASPAZIO
Vi ofendas min kaj vin, ĉar mi vin amas kaj vi malatentas vin. Nebona vi estas.
LEJO
Nu, ni ne alverŝu al ni la amon, ĉar koroj niaj estas plenaj de ĝi. Kion de novaĵo? Periklo honoris la mortintojn per brilega parolo, rekomendita al lernantoj por legado en la lernejoj.
ASPAZIO
Efektive, li neniam estis pli elokventa. Kiam li malsupreniris de la tribuno, kortuŝitaj viroj ĉirkaŭprenis lin kaj virinoj kronis per floroj kaj rubandoj kiel venkinton en ludoj olimpiaj. La patroj, kiuj perdis en tiu milito siajn filojn, tiel varmege de li gloritajn, ĵetis sin sur lian kolon, ploregante kaj iliaj larmoj brilis per radioj de ĝojo. La komuna entuziasmo el plej malĝojaj koroj forŝiris la funebron. En lia ĉeesto niaj malamikoj havis apenaŭ kuraĝon silenti.
LEJO
Tio estas bona. Kaj Elpiniko? -- Ĉu ŝi subfosas vin ankoraŭ ĝis nun?
ASPAZIO
Ŝi svenis en ĉirkaŭpreno de Hermipo, kiu skribis ian komedion kontraŭ mi kaj volis prezenti ĝin sur la scenejo, sed oni rifuzis al li. Ha! mi forgesis pri ia interesa okazintaĵo: nia administranto aĉetis en la foiro junan sklavinon, kiu, kiel poste klariĝis, estas knabina filino de Elpiniko.
LEJO
Kaj de kiu?
ASPAZIO
Polignoto neas la patrecon, sed jesigas la patrinecon. La maljuna sklavino, kiu nun servas Teoron kaj iam servis Cimonon, diras certige, ke li kun la fratino Elpiniko estas gepatroj de tiu ĉi knabino -- sed tio ŝajnas al mi jam tro neinda por lia karaktero.
TEORO
Kaj gusto.
LEJO
Ha! miaj karaj, kiu penetris la misteron, kio ne estas versimila kaj inda por tiu mondo de puraj diroj kaj malpuraj agoj!
ASPAZIO
Kiel revenĝo por tio, ke Elpiniko malnobligas la filon de Periklo, mi feliĉigos ŝian filinon: mi sendis ŝin al la patrino por postuli de ŝi almenaŭ la parton de ŝia regnaneco, ĉar alie ni zorgos pri ĉi tio.
LEJO
Sed tiu furiulino freneziĝos de furio. Ŝi sendube estas dispremita, se vi permesas al vi tiel dolorige ŝin inciti.
ASPAZIO
Sendube. Periklo regas en Atenoj ĉiopove, kiel nur genio povas regi. La popolo respektas kaj adoras lin, ĝi estras sin mem, ĝuante ĉiujn bonaĵojn de la firma paco. Atenoj estas jam ne la plej altkreska branĉo de Grekujo -- sed ĝia ĉefa trunko, el kiu kreskas plej sanaj branĉoj, ĝi estas centro de l' politika vivo, plej ĉefa sanktejo de l' scienco kaj arto. La diino de l' saĝeco, skulptita de Fidio, videbla el malproksimo, brilanta per oro, marmoro, elefantosto, havas rajton rigardi fiere el Panteono, ĉar ŝi estas simbolo de l' grandeco de la plej glora inter ĉiuj urboj, kiuj iam ajn ekzistis sur la terbrusto.
LEJO
Ĉu la areopago, la arĥontoj, ĉu diversaj aristokrataj putretaĵoj mortas trankvile en publikaj ruinaĵoj kaj ne intencas repreni sian antaŭan potencon?
ASPAZIO
Ne, ligitaj ili reviĝas per la rememoroj pri la estinteco, sed la estantecon ili cedis al ni.
TEORO
Tamen Tucidido, ilia estro, revenis el la ekzilejo.
ASPAZIO
Tiu bruema tabano kun sia mallonga pikilo por ni ne povas esti danĝera. Tia vekilo estas eĉ utila por la energio de demokratoj, por ke ĝi ne ekdormu.
LEJO
Kien rapidis tiel Periklo, ke li min apenaŭ salutis traflugante.
ASPAZIO
Al Anaksagoro, kies la plej amata filo estas malsana kaj kiu en malespero perdas momente la konscion.
LEJO
Li, indiferenta filozofo kun glaciigitaj sentoj...
ASPAZIO
La doloro disŝiris al li la tutan filozofion.
LEJO
Ĉu Eŭripido priploras ankoraŭ Diotimon?
ASPAZIO
Li edziĝis kaj ree eksedziĝis, ĉar lin perfidis kaj la dua edzino.
LEJO
Ha, ha, ha. (_Eniras Periklo, enkondukante Anaksagoron._)
SCENO DUA
LA SAMAJ, PERIKLO kaj ANAKSAGORO.
ASPAZIO
Kiel li fartas?
PERIKLO
Sidiĝu Anaksagoro. (_Al Aspazio._) Li mortis.
ANAKSAGORO (_eksaltinte de la seĝo_)
Li mortis? Li jam ne vivas kaj neniam vivos? La ligiloj de l' mondo krevas, ĝiaj muroj krakas, falas sur min la firmamento ĉiela!... Ke ĝi dispremu plej rapide mian bruston! Terure!
PERIKLO (_sidigante lin_)
Kvietiĝu, amiko.
ANAKSAGORO
Se min volus ĉirkaŭpreni la kvieto de tombo, se la tero min komencus ensorbi...
PERIKLO (_al Aspazio_)
Mi ne supozis, ke la morto de tiu infano tiel dispremos lin. Li volis sin mortigi. Kvietigu lian doloron, kiel vi povos; mi devas rapidi en la juĝejon, ĉar oni komencis kontraŭ li proceson kriminalan kaj alsendis alvokon aperi tuj. Teoro, Lejo iru al lia malsana edzino kaj helpu ŝin en la enterigo de l' korpo. Sofoklo kaj Fidio jam estas tie. (_Li eliras kun Lejo kaj Teoro._)
SCENO TRIA
ASPAZIO kaj ANAKSAGORO.
ASPAZIO (_proksimiĝante al Anaksagoro_)
Anaksagoro paciĝu kun la nepreco.
ANAKSAGORO
Al kiu kaj al kio estis bezona tiu nepreco? Neniu prudenta kaj sentanta estaĵo plenumus tian krimon; nur la senanima naturo povis esti tiel kruela. Se ĝi havus konscion pri sia ago, ĝi haltigus terurigita la tutan movon, estingus la lumojn sur arkaĵo ĉiela kaj kovrus sian monstran vizaĝon per la morttuko de eterna nokto. Kio ĝi estas? Min ĉirkaŭas senmezura mallumo, kaj en ĝi lumas... li!
ASPAZIO
Kara majstro, fortigu vin iomete per la propra filozofio. Vi ja mem instruis, ke ni estas nur ŝanĝemaj formoj de la esto, malaperemaj ondoj sur la oceano de materioj.
ANAKSAGORO
Forŝiru de mi tiun malplenan kranion, el kiu forflugis la saĝeco kaj frakasu ĝin kiel malnovan paton, en kiu nenio jam rostiĝos. Jes, mi malgrandiĝis, kuntiriĝis, restis de mi apenaŭ tiom, kiom estas necesa por enteni la doloron. Kaj tamen ŝajnas al mi, ke tiu doloro plenigas la tulan spacon. Ordinare homo ekscias aŭ ekmemoras pri iu ajn sia organo nur tiam, kiam ĝi ekdoloras. Kaj mi sentas nur nun, ke mi havis tro grandan koron. En tiu koro malfermiĝis senfunda abismo, en kiu la tutmondo malaperas tiel, kiel hajlero en profundegaĵo de vulkano. Sur rando de kratero staras pala spirito de mia filo. Sekve, ne mi, sed la flamoj de enteriga ŝtiparo ĉirkaŭprenos kaj kisos lian karan korpeton? (_Li ekstaras, volante foriri._) Mi ne permesos!
ASPAZIO (_haltigante lin_)
Estu almenaŭ viro, se vi ne povas jam esti filozofo.
ANAKSAGORO
Pardonu min...
ASPAZIO
Vi mem estas malbona via lernanto. En la unua pli dolora provo disŝiriĝis via scienco kiel aranea reto. Kial do vi kovris per ĝi la mensojn al la aliaj kaj al vi mem?
ANAKSAGORO
En la juneco mi ne disdonadis pecetojn da mia koro al koketulinoj: forigita de l' mondo mi ŝparis grandan provizon da sentoj, kies parteton forprenis la edzino kaj el la resto konstruiĝis granda amo por tiu infano. Mi pli facile imagis al mi mian estadon sen unu mezuro, ol sen li. Mi almozus sur vojoj, dum varmegoj kaj frostoj, mi ne kovrus la piedojn kaj la vizaĝon eĉ per folieto krataga, dum ventego mi ne rifuĝus eĉ sub kampan papavon -- se li nur povus vivi. Li mortis. Neniu tie -- super la steloj -- aŭskultas homajn dezirojn, ĉar alie neniu rifuzus mian peton.
ASPAZIO
La voĉo de homaj deziroj estas la plej mallaŭta inter ĉiuj, kiuj sonas en la naturo, ĉar ĝi alflugas apenaŭ ĝis la oreloj de proksime starantaj amikoj. Ekster ili ĝi silentiĝas aŭ resonas ne pli laŭte ol la bruo de cedraj pingloj. Nek la unua kaj nek la lasta vi estas neaŭskultita; miloj da malfeliĉuloj trairas la vivon, kiu sekigas al ili la salivon kaj domaĝas guteton da pluvo por la sekiĝinta buŝo. Leviĝu majstro, montru, ke la tondro, kiu disŝiris vian koron, ne frakasis al vi la kapon. Ĉu vi estus kapabla genufleksiĝi kaj klini la frunton antaŭ ĝia abomena potenco? Ne, Anaksagoro, por tiu humiliĝo vi estas tro granda. La neelpetebla nepreco mortigis vian filon, sed per tuta sia potenco ĝi ne efikos, ke vi ĝin ne esploru, ne nomu blinda, kruela kaj senprudenta.
ANAKSAGORO
Efektive, mi devas reĵeti tiun ŝtonegon, kiu falis sur min. Li konsilus al mi tion saman. Hodiaŭ ankoraŭ li demandis min: ĉu vi finis jam vian verkon pri la naturo? Pro kio oni vin alvokas al la juĝejo, ĉu pro tio, ke vi pensis? Kisu min -- li diris -- kaj etendis siajn malgrasajn manojn. Konstante rigardas min tiuj larĝigitaj pupiloj... Eble ilin ne kovris ankoraŭ la palpebroj? Eble li ne mortis? Fileto mia! (_Li ploras._)
ASPAZIO (_kortuŝita_)
Ploru!... (_Eniras Periklo kun Fidio._)
SCENO KVARA
LA SAMAJ, PERIKLO kaj FIDIO.
PERIKLO
Kara amiko...
ANAKSAGORO
Li vivas?!
PERIKLO
Vi devas elporti la duan teruran ekbaton: Tucidido kulpigis vin pro publika insulto de la religio kaj sendia komentariado de mitoj kaj, kiel pruvo, li almetis vian skribaĵon. Pro tia kaŭzo la juĝejo komisiis tuj aresti vin kaj apenaŭ, dank' al mia peto, ĝi haltigis la plenumon de la ordono ĝis la fino de la enterigo de via filo.
ASPAZIO
Sekve, la fortranĉita kapo de Meduzo rekreskas? Sekve la interbatalo ne estas finita kaj la mortintoj en ĝi reviviĝas?
FIDIO
Ĝi estas la lastaj ektremoj antaŭ la morto.
ANAKSAGORO (_al Periklo trankvile_)
Konduku min en malliberejon.
PERIKLO
Vi povus ja neniam eliri el ĝi.
ANAKSAGORO
Por kio?
PERIKLO (_severe_)
Anaksagoro ne mortigu vin mem, ĉar ne por tio ni portis tiom da jaroj standardon de progreso, por ke vi propravole trapiku vin per ĝia akra pinto, kiam vi povas ankoraŭ ĝin teni glore.
ANAKSAGORO
Kion mi devas fari?
PERIKLO
Senprokraste forlasi Atenojn kaj malproksime de ili atendi la aljuĝon. En la haveno staras komerca ŝipo, kiu hodiaŭ fornaĝas al Mizio -- tie Fidio konfidos vin al lia konata piloto.
ASPAZIO
Pri ĉio, kion vi lasas, ne ĉagreniĝu. La edzinon ni sendos tuj post vi.
ANAKSAGORO
Kaj ĉu vi donos al ŝi la urnon kun la cindro de mia filo?
PERIKLO
Bone.
ANAKSAGORO
Ĝi anstataŭos por mi la teron de l' patrujo. Ne, Fidio, forĵetu el Atenoj la trabrulintan skorion kaj vi, Periklo, sciigu min, ke ili, liberiĝinte de mi, estas feliĉaj.
ASPAZIO (_donante al li saketon kun mono_)
Prenu kiel de filino. Vi estis ja por mi patro jam tiam, kiam la Atenanoj forviŝis de si malrespekte mian ombron kaj ne volis spiri per la sama kun mi aero. Amu min tiel ĉiam. (_Ŝi kisas lian kapon._)
PERIKLO (_ĉirkaŭprenante Anaksagoron_)
Amiko... la sorto ne forŝovas vin de mi, sed forŝiras.
ANAKSAGORO (_al Fidio_)
Ni iru do... Neniam mi revidos la filon, neniam mi revidos vin. Kiun nun rigardos miaj lacigitaj kaj forploritaj okuloj....
FIDIO
Malfeliĉa Prometeo, la dio ree venĝas pro la forŝtelita de li fajro de l' saĝeco. (_Li eliras kun Anaksagoro._)
SCENO KVINA
ASPAZIO kaj PERIKLO, poste TRAKSO.
ASPAZIO
Periklo kara, vi antaŭsentas ion malbonan aŭ kaŝas ĝin de mi. Kial vi ordonis al Anaksagoro forkuri el Grekujo?
PERIKLO
Alie li estus malliberigita kaj eble kondamnita al morto.
ASPAZIO
Ĉu Anaksagoro povus esti malliberigita kaj kondamnita al morto en Alenoj, kie regas Periklo! Kion signifas ĉi tio, mia kara? Ĉu tiu popolo, kiu estas lin juĝonta, vin subite ĉesus obei? Suprenrampante la altecon, kiun vi atingis, vi enkondukadis gravajn leĝojn, detruadis jarlongajn regularojn, iniciatis militojn -- kaj hodiaŭ, ekstarinte sur la pinto de gloro kaj influo vi ne estus kapabla defendi la amikon? Mi ne povas ĉi tion kompreni.
PERIKLO
Oni lin kulpigis pro insultado de la religio, pro neado de dioj...
ASPAZIO
Sekve?
PERIKLO
Se oni min iam ajn kulpigos pro tio, mi ne povos min senkulpigi eĉ antaŭ tiuj, kiujn mi feliĉigis, sed mi tuj forlasus la landon. El mortaj senformaj buloj de marmoro Fidio ĉizas statuojn, sur kiuj li skulptas ĉiujn signojn de beleco; sed ĉiu lia ĉefverko puŝita de fremda mano renversiĝos kaj mortigos sian kreinton malgraŭ tio, ke ĝi ŝuldas al li sian eston. Simile agas ofte kun siaj defendantoj popolo. Oni povas kun ĝi transturni la teron, kondiĉe, ke ĝi ne ekvidu, ke per tio oni difektas ĝian ĉielon; oni povas ĝin levi kontraŭ homoj, kondiĉe, ke ĝi ne rimarku en tio ofendon de dioj; ĝi elverŝos sian sangon por plej noblaj ideoj, sed ne ektuŝos plej sensencan superstiĉon religian. En la politikaj kaj sociaj opinioj dum la lastaj jaroj dispecetiĝis ankaŭ multego da antikvaj kredoj, la bankroto de la aristokrataro difektis iomete la mitologian komercon, kies spekulaciantoj sendube komencis klarigi al la popolo, kien ĝi atingis kaj kiu direktas ĝin al senpieco. Kun tiu kolero de l' popolo oni ne devas ŝerci, mi esperas tamen, ke Anaksagoro estos nur unu sola propeka kapro.
ASPAZIO
Kaj li povus tion eviti, se vi, edukinte la popolon politike, edukus ĝin samtempe spirite. Ĝi ekposedis rajtojn, akiris bonstaton, sed restis malklera, nekapabla vin sufiĉe kompreni, ĉiam ema kontraŭstari siajn proprajn majstrojn kaj bonfarantojn.
PERIKLO
Eĉ por unu momento Atenanoj ne donis en miajn manojn la regadon, kiu ebligus al mi rapidigi la progreson. Mi agis ekskluzive per la forto de konsiloj kaj penoj, ne kiel arĥonto, ne kiel membro de l' areopago, ne kiel altrangulo de la regno, sed kiel ĝia unua regnano. Ŝajnis al mi, ke mi faris ĉion, kion povas nur plenumi la forto de privata homo. Dume, en la fino de mia vivo, kiam mi komencis jam revi pri la dankeco de la samlandanoj kaj ne pri novaj meritoj, vi riproĉas al mi malkapablecon, vi, al kiu mi konfesadis miajn intencojn, kun kiu mi kune laboris, vi, mia kara edzino.
ASPAZIO
Periklo! Eble nur la disiĝo kun la amiko agordis vin tiel maljuste kontraŭ mi. Ĉu mi kuraĝus riproĉi malkapablecon al vi, kiu transformis la duonon de Grekujo kaj kiu donis alian direkton al ĝia historio. Ŝtoniĝu antaŭe al mi la lango! Sed ĉar mi estis via kunlaborantino, mi havas almenaŭ rajton montri al vi la mankojn de nia laboro. Jes, kara edzo, estas necese klerigi la popolon, ĉar, ĉio, kion vi konstruis sur tiu ĉi kruda maso, ne estos daŭra.
PERIKLO
Ĝi estas granda tasko, kaj mi penus ĝin solvi, se mi havus vian aĝon. Bedaŭrinde, mi staras je dudek jaroj pli malproksime ol vi kaj sentas jam en la brusto malvarmon de maljuneco.
ASPAZIO
Vi estas nur per longa batalado kaj laborado lacigita. Se iom post iom vi ripozos kaj okupos vin per la afero de senpagaj popolaj lernejoj...
PERIKLO
Se tiu ĉi devo apartenas al mi...
ASPAZIO
Mi aldonus ankoraŭ la alian.
PERIKLO
Kian?
ASPAZIO
Vi devas peni forpeli el Atenoj ĉiujn aristokratojn, kiuj konspiras kontraŭ la demokrataro.
PERIKLO
Se mi eĉ povus fari ĉi tion, mi ŝanceliĝus.
ASPAZIO
Kaj mi -- ne. Deŝirado de folioj aŭ fortranĉado de trunketoj ne ekstermos lolon -- oni devas ĝin elŝiri el la tero ĝis la plej malgrandaj radiketoj. Inter ni kaj la oligarĥio ekzistas ne sole diferenco de konvinkoj sed ankaŭ diferenco de rimedoj. Ni batalas noble, niaj kontraŭuloj malŝatas nenian malnoblecon. Tiun ĉi lolon vi nepre devas ekstermi el Atenoj. Vi iris tiel malproksime, ke la reston de l' vojo vi trairos facile. Kaj nur sur ĝia fino staras via celo. (_Eniras Trakso._)
TRAKSO
Elpiniko lasis la sklavinon ĉe si kaj diris, ke interŝanĝe ŝi aĉetos kelkajn viajn filinojn kaj alsendos ilin.
PERIKLO (_severe al Trakso_)
Ĉu ci ne scias ankoraŭ, kiel al ci estas permesate paroli kun cia sinjorino!
ASPAZIO
Mi ja klare komisiis al ci rekonduki la sklavinon.
TRAKSO
Kion mi povis fari, se la servistoj de Elpiniko tuj forkaŝis ŝin.
PERIKLO
El ciaj okuloj trarigardas mensogo. Memoru, se mi ekscios, ke ci helpis la retenon de tiu ĉi knabino, mi ordonos ŝian nomon elbruligi sur cia frunto. For! (_Post la foriro de Trakso._) Kelkajn fojojn oni jam avertis min, ke li estas fripono.
ASPAZIO
Mi volis savi la malfeliĉulinon kaj eble mi ŝin pereigis. Sed ne, ŝi estas ja sklavino de Teoro, kiu havas rajton ŝin repostuli. (_Eniras Eŭripido._)
SCENO SESA
LA SAMAJ kaj EŬRIPIDO.
EŬRIPIDO
Ĉu Anaksagoro estas en arestejo?
PERIKLO
Ne.
EŬRIPIDO
Oni diris al mi, ke ne estas permesite al li eĉ enterigi la filon. Via rifuĝejo estas fermita kaj ĝiaj edukatinoj trairos al la propraĵoj de la regno.
ASPAZIO
Kiu administris tiel?
EŬRIPIDO
Arĥonto. Mi mem vidis, kiel li forsendis ilin kun gardantoj en la juĝejon.
PERIKLO
Hola! Periklo vivas ankoraŭ! (_Eliras._)
SCENO SEPA
ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.
ASPAZIO
Kio do fariĝis?
EŬRIPIDO
La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.
ASPAZIO
Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?
EŬRIPIDO
Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.
ASPAZIO
Periklo ĝin dispelos.
EŬRIPIDO
Kie estas Anaksagoro?
ASPAZIO
En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.
EŬRIPIDO
Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero. Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj li -- mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.
ASPAZIO
Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.
EŬRIPIDO
Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj ĉiuj perfidis.
ASPAZIO
Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.
EŬRIPIDO
Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la mondo por akiri kaj mi akirus.
ASPAZIO
Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l' vivo.
EŬRIPIDO
Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (_Eniras Protagoro._)
SCENO OKA
LA SAMAJ kaj PROTAGORO.
PROTAGORO
Mi ne trovas ĉe vi Fidion?
ASPAZIO
Ne.
PROTAGORO
Kie mi povas lin trovi?
ASPAZIO
Li baldaŭ alvenos ĉi tien.
PROTAGORO
De kie?
ASPAZIO
Li mem diros al vi.
PROTAGORO (_kun akcentado_)
Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi -- kaj kiel eble plej baldaŭ.
ASPAZIO
Ĉu io minacas al li?
PROTAGORO
Kie li estas?
ASPAZIO
Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.
PROTAGORO
Mi dankas. (_Li foriras._)
ASPAZIO (_haltigante lin_)
Protagoro, kial vi serĉas lin?
PROTAGORO
Lia statuo de l' diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.
ASPAZIO
Mensogo!
PROTAGORO
Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar li estas kulpigita.
ASPAZIO
Kulpigita? Pro kio?
EŬRIPIDO
Mi iras. (_Li eliras._)
PROTAGORO (_kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido_)
Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.
ASPAZIO
Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega danĝero.
PROTAGORO
Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj leĝoj. Sekve kaj Fidio...
ASPAZIO