Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj
Part 4
Vi deziras nepre, regnanino, fari min trompita edzo, blasfemanta pro propra maljustaĵo la tutan sekson virinan -- vi maltrafas. Mi pli frue ekkonis la malfidelecon de virinoj, ol la akrecon de raziloj. Ordinare, kiu prenas edzinon, kaptas kaj hejmigas sovaĝan anason, kiu forkuras de li en najbaran marĉon, kiam li pensis, ke ĝi ekamis lian puran lageton. Edziĝi oni devas tamen, ĉar pli bone estas havi sian propraĵon, eĉ duban, ol ŝteli la fremdan. Mi eĉ permesus al ĉiu edzo havi kelkajn edzinojn, por ke ili per reciproka ĵaluzo haltigu sian hereditan malfidelon. Tio estus por ni pli kosta, sed ankaŭ pli oportuna. Viro tiel longe povas konfidi al virino, kiel longe ŝi kun siaj konkurantinoj batalas pro li. Rilate min, mi faris eraron, ĉar mi malatentis tiun ĉi singardecon.
DIOTIMO
Sendispute vi havas rajton malŝati ĉiujn, kiuj vin amos.
EŬRIPIDO
Kaj tiujn, kiuj min ne amos. Mi estas viro -- sekve kreitaĵo, per kiu la naturo aperigas siajn plej grandajn potencojn, kaj tio sufiĉas por ke mi kiel leono rigardu malrespekte vermojn, kiuj povas ĝin piki eĉ trabori, sed kiuj ne posedas ĝian forton kaj noblecon.
ANAKSAGORO (_al Aspazio_)
Mia lernanto, sed ne mia scienco.
SOFOKLO (_al Eŭripido_)
Vi estus malbona dio, kvankam vi estas bona homo: por venĝi vi detruus la harmonion de l' mondo...
EŬRIPIDO
Unue, ŝajnas, ke tiel agas ĉiuj kolerigitaj dioj, due, tiu imagata harmonio ekzistas nur por ne multenombraj feliĉuloj. Por la tuta homaro la mondo estas malnova, nereguligita maŝino rompanta senĉese siajn radetojn, maŝino, kiun plibonigi oni ne povas, ĉar ĝi de la komenco estis malbone konstruita. La plej mankohava ĝia risorto estas virino, kiu per sia perfida amo kvazaŭ per rustaĵo trapenetras plej malmolajn virajn korojn.
ASPAZIO
Ĵetu vian malbenon sur la malĉastan aristokrataron, el kies putra brusto vi elsuĉis tiun ĉi venenan maldolĉaĵon kaj restu inter ni; vi trovos virinojn honestajn, kiujn vi respektos. Mi kredas al vi, ke vi konas nur malicajn serpentojn, ĉar la aliajn en la putranta lukso vi ne vidis; vi estas sekve prava, sed kun tiu ĉi praveco ne eliru ekster la limojn de tiu sfero, en kiu vi naskiĝis, edukiĝis kaj disreviĝis.
EŬRIPIDO
En la komenco de l' mondo ne ekzistis aristokrataro, kial do la antikvaj legendoj prezentas en la unua homo patron de l' civilizacio kaj en la unua virino patrinon de l' homa malbonsorto?
ASPAZIO
La komencon de l' mondo homoj ĉiam tiel elpensas, kiel ili volas konservi ĝian daŭrigon. Inter ĉiuj donacoj de l' naturo kaj akiraĵoj, kiujn ekposedis viro, neniun li tiel malbonuzis kiel virinon. Li agis kun ŝi pli malnoble ol kun la tero, kies fruktodonecon li pligrandigis, ol kun la arboj, kies fruktojn li perfektigis, ol kun la bestoj, kiujn li en arbaroj kaptis kaj kreskigis, ĉar li ne sole ekspluatis ŝian laboron, sed malakrigis ŝian spiriton kaj malĉastigis ŝiajn sentojn. Nia inokulita pomarbo pli superas la sovaĝan, ol la civilizita virino -- la barbaran. Viro konsumis mem la bonaĵojn de l' progreso, al virino li donis apenaŭ almozon; li iris antaŭen, kiel senkompata avarulo kaj ŝi post li, kiel humila almozulino. En tiu ĉi humiliĝado ŝi perdis la plej noblajn instinktojn kaj disvolvis tiujn, kiuj faris ŝian malliberecon pli tolerebla. Kaj vi postulas, Eŭripido, ke ŝi ne rampu sur tero, kiam al ŝi estas permesite nur traglitiĝi tra la fendetoj de l' vivo? Ĉu vi ne aŭdis, kio estas en virino scienco, memstareco, energio? -- Ribelo senmorala.
EŬRIPIDO
Sekve -- ili ribelu.
ASPAZIO
Tiun ĉi kuraĝon havas ĉiuj, kiujn vi vidas ĉi tie.
DIOTIMO
Ĉu vi iros kun mi morgaŭ en la teatron al la tragedio de Sofoklo?
EŬRIPIDO
Kun vi? Sed tio ĉi estus sentofenda.
DIOTIMO
Ha, ha, ha -- jen kuraĝulo! kaj al ni li ordonas ribeli.
EŬRIPIDO
Mi iros.
FIDIO (_al Aspazio_)
Ekrigardu tiun ĉi skizon de Partenono. Sur la supro staras la diino -- protektantino de l' urbo.
ASPAZIO
Simila al mi?
FIDIO
Ŝi estos ankoraŭ pli simila. (_Al Eŭripido._) Se vi estus skulptisto, vi ne kolerus kontraŭ virinoj. Mi diras al vi, ili havas iafoje tiel belegajn konturojn, ke apud ili eĉ la plej malvarma virto elvaporiĝus. (_Eniras Protagoro kaj Sokrato._)
SCENO SESA
LA SAMAJ, PROTAGORO kaj SOKRATO.
PROTAGORO
Saluton al la estiminda areopago. Tiom da saĝeco de Atenoj kolektiĝis ĉi tie, ke malfacile estas renkonti sur strato prudentan homon. (_Al Aspazio, montrante Sokraton._) Sokrato, junulo, kiu ĝis nun skulptis marmorajn kapojn kaj nun deziras skulpti homajn cerbojn.
ASPAZIO (_al Sokrato_)
Vi estos granda, Protagoro jam portas antaŭ vi vian gloron, li, kiu min...
PROTAGORO
Aspazio! por unu kulpo unu puno: mi instruis malgrandan sklavon legi, kiel vi postulis -- vi ne devas sekve rememorigi al mi, ke iam mi ofendis vin antaŭ, ol mi vin ekkonis.
ASPAZIO (_etendante al li la manon_)
Des pli, ke hodiaŭ por la defendo de Periklo mi estas danka al vi. (_Al Sokrato._) Neniu antaŭe diris al mi pri vi -- ĉu vi devenas el Atenoj? (_Sokrato silentas._)
PROTAGORO
Mia amiko ekmutiĝis.
ASPAZIO
Anaksagoro volonte vin aŭskultus.
EŬRIPIDO (_al Sokrato_)
Kio okazis kun vi?
ASPAZIO
Sidiĝu, Sokrato.
SOKRATO (_kiu la tutan tempon rigardis Aspazion, sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj_)
Ne parolu al mi...
ASPAZIO
Kial do?
SOKRATO
Ne parolu... La spirito, kiu min neniam forlasas kaj ĉiam murmuretas al mi konsilojn, foriris kaj forprenis de mi la prudenton. Sed ĝi rekuraĝiĝos kaj revenos. Mi estas kvazaŭ monstro, kiun formis el argilo Atenoj, stampinte sur ĝia vizaĝo malbelecon kaj en la koro la respekton por beleco. Ĉirkaŭ tiu ĉi monstro saltas kun insulta rideto diversaj teraj sorĉoj, kiujn ĝi atingi ne povas. La radioj de matenruĝo estas malpli helaj, ol viaj rigardoj. Vi ridetas kompate, la plej bela inter estaĵoj, nomitaj iam ajn virino. Mi ne elvokas en vi abomenon, dum malgrandaj knaboj, ekvidinte min sur strato, kaŝiĝas en la vestfaldojn de siaj patroj. Ĉar min neniu amas krom mia propra animo.
ASPAZIO
Vi estas tiel juna...
SOKRATO
Via voĉo sonas, kiel kordoj de l' harpo eola, karesitaj de printempa bloveto, kaj ĉarmajn tonojn enverŝas en mian bruston. Mi estas juna -- vi diras. En malbela korpo la animo rapide maturiĝas, ĉar ĝi volas kiel eble plej frue forflugi el ĝi. En la via ĝi trovas plezuron -- ĝi ne forviŝis en ĝi eĉ unu ĉarmon virgulinan. Hontigitaj rozoj kunvolvus en burĝonojn siajn kalikojn, se vi ekstarus inter ili.
ASPAZIO
Ha, kia poeto -- kaj kiel elokventa...
SOKRATO (_ekstarinte subite_)
Rekonsciiĝu, Sokrato! Venu mia spirito kaj gardu min... Aspazio, ĝi estis sincera knaba preĝo... Eŭripido... Protagoro... Anaksagoro, vi rimarkis en mi pensantan polveron. Mi estas -- kiel certigas mia patrino -- parazito kaj sentaŭgulo, ĉar mi promenas sur la kampo de l' filozofio kaj mi sarkas malbonherbojn el ĝiaj fruktoj. Mi haltigas homojn, kiuj kredas, ke ili scias ĉion, kaj mi konvinkas ilin, ke ili scias nenion, ke ili konstante plenigas per sablo truajn sakojn aŭ plenblovas per vento vezikojn kaj kliniĝas sub ili, kvazaŭ ili portus grandegajn ŝarĝojn.
ANAKSAGORO
Vi forprenas panon al sofistoj.
SOKRATO
Mi ne forprenas, ĉar tiujn ĉi vezikojn mi trapikas senpage.
ANAKSAGORO
Kion vi instruas?
SOKRATO
Diferencigi fungojn, kiujn ni kolektas en la arbaro de l' studado kaj el kiuj konsistas la tuta scienco. Estas inter ili pli bonaj kaj malpli bonaj, nutraj laktarioj kaj malutilaj agarikoj, sed tamen ili estas fungoj; plej bonajn iliajn specojn oni devas manĝi junaj, ĉar ili putras rapide. Hodiaŭa vero povas morgaŭ fariĝi falso. Mensogo estas venena agariko kaj superstiĉo vermoplena fungo -- filozofo devas ilin forĵetadi el la korboj de homoj malkleraj, por ke tiuj lastaj ne malsaniĝu morale, ĉar al la virto kondukas vojo tra la scienco... Krimulo estas ne klera aŭ malbone rezonanta malsaĝulo.
PROTAGORO (_al Anaksagoro_)
Tiu ĉi homo frue vekiĝis kaj frotis sian okulojn.
ANAKSAGORO
Li larĝe ilin malfermis.
PROTAGORO
Li parolas saĝe, kvankam tiun ĉi lian konkludon oni povus ankaŭ refuti.
ASPAZIO (_al Sokrato_)
Vizitu nin ofte -- vi estos ĉiam dezirata gasto.
SOKRATO
Vi tiel ĉarme petas, ke mia spirito ree min forlasis (_Sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj._) En la eterneco flugpendas idealoj de l' universo, kiuj ĵetas rebrilojn sur la homan vivon. Vi estas ilia plej pura rebrilo.
ASPAZIO
Nun vi min rigardas nur, eble poste vi min aŭskultos. Anaksagoro, vi promesis tralegi al ni vian disertacion pri la mitoj -- ĉu vi alportis la manuskripton?
ANAKSAGORO
Jes -- sed silentu pri ĝia enhavo antaŭ ĉiu, por kiu mi estas en Grekujo superflua. Laboro ĉi tiu devas perei kaj eble kun ĝi ankaŭ mi, sekve almenaŭ tiu ĉi sorto nin iom atendu. (_Li legas._) «Ĉiuj mitoj pri la kreo de l' mondo kaj ĝiaj pratempaj agoj apartenas al la poezio kaj por la scienco posedas nenian signifon ekster la valoro de simboloj, kiuj...» (_Eniras Periklo._)
SCENO SEPA
LA SAMAJ kaj PERIKLO.
ASPAZIO (_ĵetas sin sur la kolon de Periklo_)
La tutaj Atenoj devas vin tiel ami, kiel mi.
PERIKLO (_ironie_)
Ha, se vi, mia ĉielarko, povus iafoje ekvidi la tutajn Atenojn! (_Al la ĉeestantoj._) Mi vin salutas, amikoj.
ASPAZIO
Vi estas ekscitita...
PERIKLO
Ĉar Atenoj estas ne sole vi, ne nur grandaj mensoj kaj karakteroj, celantaj grandajn idealojn, ne nur la honesta sed ŝanĝebla popolo, Atenoj -- estas ankaŭ aristokrataj korvoj kaj diversa socia mortintaĵo, inter kiu putras ankaŭ miaj propraj filoj. La pli aĝa, ebria blasfemis hodiaŭ la preterpasintan patron, lacigitan de la laboro en la popola servado.
ASPAZIO
Tio ĉi vin ne devas jam dolorigi...
PERIKLO
Kaj ne dolorigas tiel, kiel la nova perfido de l' aristokrataro, kiu subite ekmarŝis al Koronejo, kie sekrete jam de kelkaj tagoj ili dismetis sian tendaron kaj kien la reĝo Plejstonakso rapidas kun la armeo Spartana.
ĈIUJ
Milito!
SOFOKLO
Infekto neniigu eĉ la semon de tiuj ĉi malnoblaj perfiduloj!
FIDIO
Fi! sentaŭguloj! (_Bruo de miksitaj voĉoj._)
ASPAZIO (_al Periklo_)
Ĉu ĝi estas certa sciigo?
PERIKLO
Alvenis rapidkuruloj.
ASPAZIO
Sed vi ne iros, Periklo! Ili volas vin forlogi el Atenoj, por ilin eksposedi per helpo de malkaŝaj kaj kaŝitaj konspiruloj en la urbo.
PERIKLO
Mi interdividos la danĝeron, sed al la aliaj mi ĝin entute ne cedos.
ASPAZIO
Ĉi tie minacas la plej granda! Mi petegas vin, kara edzo, kiun eĉ miaj antaŭsentoj ne trompis...
ĈIUJ
Restu, Periklo!
PERIKLO
Ni ne povas ĉi tie fari konsilantaron, ni iru demandi la popolon, al kiu kaj kie li ordonos batali. (_La viroj eliras._)
DIOTIMO
Aspazio, ĉu vi perdis la esperon?
ASPAZIO
Kun la suno subiras por ni la feliĉo de l' hodiaŭa tago, sed morgaŭ la suno leviĝos kaj kun ĝi reeklumos ankaŭ nia feliĉ
(_La kurteno falas._)
AKTO TRIA
(En la domo de Kalio.)
SCENO UNUA
ELPINIKO, EGINO kaj KAPRO.
ELPINIKO (_kiun Egino finas vesti_)
Strange, ŝajnas al mi, ke la haroj estas tro alte plektitaj. (_La sklavino korektas._) Strange, donu al mi ankoraŭ blankigilon. (_Ŝi viŝas la vizaĝon._) Mi ne povas kompreni: Polignoto estis antaŭ nia domo kaj ne eniris?
EGINO
Eble li timis renkonti la sinjoron...
ELPINIKO
Kaj ci de kie scias, ke li timas la sinjoron?
EGINO
Vi ordonis al mi nur tiam lin enlasi, kiam...
ELPINIKO
Mi ordonis, sed ci silentu -- eĉ antaŭ mi, eĉ antaŭ ci mem. Se okuloj ciaj perfidos ion eĉ per unu ekpalpebrumo, mi ordonos verŝi sur ilin fanditan rezinon. Ĉu li parolis kun ci?
EGINO
Jes.
ELPINIKO
Kial do ci tuj ne diris al mi ĉi tion, malsaĝa balaaĵulino! Pri kio li demandis? (_La sklavino silentas._) Pri kio li demandis?
EGINO (_konfuziĝinta_)
Ĉu mi ne permesos al li min... pentri.
ELPINIKO
Pentri -- cin -- mian sklavinon! Ha teruro! Sub vergoj ci elŝprucigos por li, malnobla raŭpo, ruĝan kolorigilon!
EGINO (_genuas_)
Kompaton, sinjorino, kion mi kulpas -- mi ja ne volis.
ELPINIKO
Ci sciis pri tio, ke li min pentris.
EGINO
Mi klarigis al li, sed li ekridis kaj respondis, ke...
ELPINIKO
Kion? Diru!
EGINO
Ke vin li pentris de malantaŭe kaj min li volas pentri de antaŭe.
ELPINIKO
Ci mensogas! Ha, ci amindumis lin -- sed mi malkutimigos cin de tiuj flirtaĵoj. For! Porkejojn ci balaos, ne min vestos. Aŭ ne! Kapro!
KAPRO
Mi estas.
ELPINIKO
Vi vendos ŝin hodiaŭ por io ajn kaj al iu ajn... Sed antaŭ ol eligi ŝin al la vendejo, donu al ŝi bonan memoraĵon, por ke ŝi longe min memoru. Vipu ŝin de antaŭe! Ĉu Trakso ne venis ankoraŭ?
KAPRO
Li venos baldaŭ.
ELPINIKO
Tuj sciigu min pri ĉi tio. (_Ŝi montras la sklavinon._) Anstataŭ ŝi mi bezonas la alian -- kiu estas lerta inter ili?
KAPRO
Eble la numeron duan?
ELPINIKO
Ne.
KAPRO
Eble la kvinan?
ELPINIKO
Ne -- kaj tiu antaŭ nelonge aĉetita el Noro?
KAPRO
Lerta, sed malbela.
ELPINIKO
Bone -- tio estas... nenio malhelpas. Alvoku ŝin ĉi tien -- ŝia nomo estos Noro.
KAPRO
Al viaj servoj. (_Li eliras kun Egino._)
ELPINIKO (_sola_)
Ha! kial mi jam estas nejuna! (_Eniras Noro._)
SCENO DUA
ELPINIKO kaj NORO.
ELPINIKO
Ĉu ci havas purajn manojn?
NORO
Purajn.
ELPINIKO
Plibonigu al mi ŝnuraĵon sur la ŝueto. (_Noro kliniĝas al ŝiaj piedoj._) De hodiaŭ vi servos ekskluzive por mi. Ci neniun vidos ĉi tie, neniun aŭdos ekster miaj ordonoj. Ci silentos, kiel fiŝo eĉ tiam, kiam la sinjoro pri io ajn demandos. Ĉiujn personojn, kiuj vizitas min, ci devas koni kaj ŝajnigi, ke ci konas neniun. Ĉu ci komprenas?
NORO
Perfekte. (_Leviĝante._) Nun la piedo estas jam belega.
ELPINIKO
Belega? Ci ŝajnas estis inteligenta. Ĉirkaŭrigardu min bone -- ĉu la vesto estas en ordo?
NORO
Kiel sur statuo.
ELPINIKO
Kaj la kapo?
NORO
Nenia statuo havas egalan.
ELPINIKO
Efektive? Sekve mi plaĉas al ci?
NORO
Ha! vi estas tiel bonodora, tiel belkreska, tiel... bela.
ELPINIKO
Kiom da jaroj laŭ cia opinio mi havas?
NORO
Ho, ne multe.
ELPINIKO
Pli ol kvardek?
NORO
Eble kune kun via patrino.
ELPINIKO
Ci trodolĉigis jam la flataĵon. Sed mi ekamis cin. (_Eniras Kapro._)
SCENO TRIA
LA SAMAJ kaj KAPRO, poste HERMIPO.
KAPRO
Mi vendis jam Eginon por du minoj.
ELPINIKO
Kiu aĉetis tiel rapide?
KAPRO
Polignoto.
ELPINIKO
Polignoto!
KAPRO
Tiu ĉi pentristo, kiu vin vizitas. Li renkontis nin antaŭ la domo...
ELPINIKO
Ha, ci brasika kapo, ci porka buŝego, kion ci faris! Dioj, kiajn mi havas servistojn! La tutan haregaron mi elŝiros al ci el tiu ĉi sencerba kranio!...
KAPRO
Kompatema sinjorino, pardonu al la plej mizera, kiu ne scias, kion li kulpis.
ELPINIKO (_al si mem_)
Ĉu mi povis supozi! (_Al Kapro._) Ĉu li prenis ŝin kun si?
KAPRO
Li liberigis ŝin.
ELPINIKO
Kion ci babilas?
KAPRO (_ektimigita_)
Kiam Polignoto pagis al mi, alvenis la regnanino Aspazio...
ELPINIKO
Neregnanino, porkulo!
KAPRO
Alvenis Aspazio, la edzino de Periklo...
ELPINIKO
Ne la edzino! Hetero! Ripetu: hetero!
KAPRO
Hetero Aspazio, kiu komencis lin riproĉi kaj fine peti, ke li revendu al ŝi la sklavinon. Por la bela Aspazio mi ŝin eĉ liberigos -- respondis Polignoto kaj...
ELPINIKO
Sufiĉe! Sufiĉe! (_Al si_) Korthundo, kaj li kuros post ŝi. Ho! mi fine ŝin enpelos en budon! Zeŭso, helpu min, vi estas ĉiopova. (_Ŝi iras en la poston de la scenejo al la aŭlo kaj stariĝas antaŭ la altaro._)
KAPRO
Kio ŝin tiel ekmordis?
NORO
Pst!
KAPRO
Mi eĉ ne divenas...
NORO (_murmuretante_)
Bovido, tiu ĉi Polignoto videble ripozas en ŝia koro...
KAPRO
Ĉu tiel juna, belega knabo volus eniri en la koron de l' maljuna kaj abomena virinaĉo!
NORO
Silentu... ne elparolu ĉi tion, por ke vi ĝin ne elbabilu en sonĝo. Ŝi disŝirus vin en pecojn.
KAPRO
Li pentris ŝin, sed de malantaŭe, ŝi skribis al li leterojn, sed li malofte vizitis ŝin. Eble unu fojon li ekkuraĝis... Pri kio ŝi petas dion? Iu ekkrakigis la pordon. (_Li elkuras._)
KAPRO (_post la scenejo_)
Estas! (_Eniras Hermipo._)
HERMIPO
Kie estas cia sinjorino?
NORO (_salutas, montrante Elpinikon kaj eliras._)
ELPINIKO (_ekrimarkinte Hermipon, alproksimiĝas_)
Bonan tagon!
SCENO KVARA
ELPINIKO kaj HERMIPO.
HERMIPO
Ĉu mi interrompis la preĝon?
ELPINIKO
Dio jam scias, kion mi petis.
HERMIPO
Sendube vi ofte kun li parolas. Bedaŭrinde mi estas devigata malklarigi la puran fonton de l' sentoj ĉielaj per malpura tera afero.
ELPINIKO (_scivole_)
Kio do okazis?
HERMIPO
Mi kaptis la sekreton, ke en la hodiaŭa popola kunveno Periklo intencas peti por siaj filoj konfirmon de l' rajtoj regnanaj, kiujn al ili ĝis nun, kiel naskitaj de fremdlandulino, oni rifuzadis kaj ke li eĉ intencas atingi ĝeneralan egalrajtigon de infanoj, devenantaj de tiaj edzecoj.
ELPINIKO
Tio estus jam tro senhonta.
HERMIPO
Pro tiu ĉi ja afero mi alvenis ĉi tien. La ĉeesto de via edzo en la kunveno estas necesa. Okupante altan postenon gentan kaj monan, posedante vastajn interrilatojn kaj eblon influi multajn regnanojn de li dependantajn -- li povas tre multe efiki en tiu ĉi afero. Tiel opinias ankaŭ Tucidido.
ELPINIKO
Kia fataleco! Kalio matene forveturis la vilaĝon -- al la fabriko.
HERMIPO
Kiam li revenos?
ELPINIKO
Mi ne scias. La laboristoj ekribelis, unuj postulas la forigon de l' administranto, la aliaj krom tio la pligrandigon de l' salajro. Inter ili estas ankaŭ homoj liberaj kaj liberigitaj, kun kiuj oni tamen devas trakti.
HERMIPO
Domaĝe.
ELPINIKO
Ha, ni gajnos du novajn regnanojn -- ĉar, ŝajnas al mi, nur du filojn donis al Periklo tiu malĉastulino.
HERMIPO
Aspazio -- jes.
ELPINIKO
Ĉu li apude de ŝi havas ankoraŭ similajn edzinojn?
HERMIPO
Multajn, sed feliĉe por la Atena regnanaro -- senfruktajn. Antaŭ ĉio tiel nomataj amikinoj de Aspazio, kiuj kunvenas ĉe ŝi sub preteksto de literaturaj kaj artistaj disputoj, krom tio ŝi edukas al sia koketo junajn kokinetojn en la rifuĝejo por junaj sklavinoj.
ELPINIKO
Zorgema edzino.
HERMIPO
Kaj tial li repagas al ŝi per senlima malsevereco. Anaksagoro, Sofoklo, Fidio kaj nun la juna Sokrato anstataŭas lin ĉe la edzino laŭvice.
ELPINIKO
La daŭrigo indas la komencon. En la tago de l' batalo apud Tanagro tiu ĉi senhontulino amuziĝis kun ili en la loĝejo de Periklo kaj, kiam li alvenis, li restis kun ŝi kaj ordonis al la popolo atendi la raporton pri la milito, kvazaŭ ia tirano Azia, malatentanta siajn subulojn. Ili sendube eĉ la edziĝon faris nur tian, kiel bestoj.
HERMIPO
Eĉ tion ĉi mi kredas. Ĝis kia cinismo kondukas Aspazio sian mokadon de religio kaj moraleco, mi konvinkiĝis hodiaŭ: elirante el la domo de l' mortinta amikino, ŝi ne lavis la manojn kaj akompanis ŝian enterigon kun nekovrita vizaĝo. Tio ĉi ja postulas venĝon de homoj, de leĝoj kaj de dioj.
ELPINIKO
Dioj nin punas, homoj malnobliĝis kaj la leĝo gardata nek de la timemaj arĥontoj, nek de la kadukiĝinta kaj katenita aeropago subiĝas al senpunaj perfortoj de unu arogantulo. Kia do el la amikinoj de Periklo finis sian bonfareman vivon?
HERMIPO
Diotimo.
ELPINIKO
Ŝi mortis?! Tiu juna, tiu frenezulino, tiu, kiu... Kaj tiom da bruo faris mizera plenmano da polvo! Ha, ha, ha.
HERMIPO
Dum la lastaj tagoj ŝi furiozis sen ia deteno. Ŝi aĉetadis amase malgrandajn sklavinojn por Aspazio, disĵetadis monon al malriĉuloj, instigadis ilin kontraŭ riĉuloj kaj tiel delogis Eŭripidon, ke li sola vizitadis kun ŝi la teatron.
ELPINIKO
Tiun ĉi homon mi priploras. Li devenas de aristokrata familio, posedas grandan talenton, kiun li sencele konsumas en sentaŭga societo. La edzinon li forpelis, la preĝejon li ne iras kaj eĉ drinkas...
HERMIPO
Kion do alian povis li eklerni en la kortego de Aspazio, kie nur estas konfesata la religio de libera amo, kie Anaksagoro estas ŝatata, kiel granda saĝulo kaj Sofoklo, kiel plej glora tragediisto? Okazas tie disputoj kaj ŝajnas ankaŭ agoj tre liberaj, kies infekto disvastiĝas en pli grandajn rondojn de l' urbo. Post ĉiu tiuspeca festeno Aspazio donas al siaj gastoj olivetojn de sia propra mano deŝiritajn en la bosko dediĉita al Ateno.
ELPINIKO
Tiun ĉi ŝian krimon kaj multajn aliajn mi havis okazon hodiaŭ kontroli. Starante pli proksime de dioj, ol aliaj sferoj de nia societo, ni devas ilin imiti kaj la proksimulojn juĝi juste. Sed, se tiuj ĉi sciigoj montriĝus veraj, la severeco estus nia devo; tiam ĉiu rimedo estos bona, ĉar ĉiu estos ofero por la patro de l' mondo. Jes, Hermipo, oni devas agi, uzi ĉiujn rimedojn por elŝiri la malbonon kun la radikoj. Se tio estas malsano -- oni devas ĝin sanigi, se tamen, kiel mi opinias, -- senĉasta krimo, oni devas ŝin puni. Ha, puni senkompate, por ke la vido de la turmentoj heligu la vizaĝojn de dioj.
HERMIPO
Bedaŭrinde ni ne posedas potencon.
ELPINIKO
Kiu diras ĉi tion? Vi, Hermipo, granda poeto, kiu povas elkonduki kulpulojn sur la scenejon kaj vergi ilin? Aŭ vi ne konas viajn fortojn, aŭ vi domaĝas ilin por ni.
HERMIPO
Mi ilin sentas en mi kaj mi ne ŝparus ilin, se min ne absorbus la klopodoj pro vivo, se mi ne estus devigita subteni min per flarserĉado kaj kulpigado de kontrabandistoj, elveturigantaj figojn el Attiko. Kvankam mia okupo donas grandajn profitojn al la regno, tamen mi volonte ĝin ŝanĝus je rilatoj kun muzoj...
ELPINIKO
Se nur tio ĉi malhelpas vin, la afero estas aranĝita. Mi liberigos vin de la devo flarserĉi kontrabandistojn kaj redonos vin al muzoj.
HERMIPO
Mi akceptas tiun ĉi helpon en la nomo de la lando, al kiu mi reservos per mia talento.
ELPINIKO
Sekve rapide al la laboro. Baldaŭ ni devos prezenti en la teatro vian komedion, direktitan kontraŭ Aspazio kaj ŝia hontinda sekvantaro. Poste, ni kune pripensos alian atakon... Ho, ĉar mi, Hermipo, havas koncerne vin larĝan planon.
HERMIPO
Mi estos feliĉa, se en la rolo difinita por mi, mi ĝin plenumos kontentige.
ELPINIKO
Vi plenumos, sed konfidu pli al vi mem, estu... pli kuraĝa, eĉ kun... mi.
HERMIPO
Mia senkuraĝeco estas respekto por viaj virtoj, por via posteno... por...
ELPINIKO
Laŭ mia opinio, homoj plej forte kunligiĝas, se ili sin reciproke estimas sen moralaj kaj sociaj indecoj. Eĉ, se Hermipo ne estus poeto, li estus simpatia kaj bela viro. Por virino tiu ĉi flanko de homo neniam estas indiferenta.
HERMIPO
Malavare vi donacas al mi viajn favorojn.
ELPINIKO
La manon vi malfermis por ilin akcepti, sed la koron vi fermas.
HERMIPO
Elpiniko, mi ne kuraĝis flati al mi, ke...
ELPINIKO
Kaj tial mi konsilis al vi havi pli da kuraĝo eĉ rilate min. La sklavino Noro ĉiam scios, kie kaj kiam vi trovos min sola; mia edzo estas... okupita... bonkora...
HERMIPO (_karese_)
Pri tio mi revis. (_Li kisas ŝian manon -- eniras Kalio._)
SCENO KVINA
LA SAMAJ kaj KALIO, poste KAPRO.
KALIO
Jen kio! Kaj li dankas ŝin, sendube al li ankaŭ ŝi faris ian bonaĵon. (_Li kisas Elpinikon._) Ĉiam kaj por ĉiuj bonfarema.
ELPINIKO
Hermipo...
KALIO
Mi ne demandas, ĉar vi amas bonfari en sekreto eĉ antaŭ mi. Kiel vi fartas, Hermipo -- ĉu vi estas sana? Sur Parnaso estas freŝa aero. (_Li devestiĝas._) Ke ili krevu!
HERMIPO
Tio estas vera dia destino, ke vi venis ĝustatempe...
KALIO
Jes ĝustatempe, ĉar prirabinte la fabrikon, preskaŭ ĉiuj forkuris kaj lasis al mi sur la sablo la postesignojn de siaj piedoj, por ke mi sciu, en kia direkto ilin persekuti.
ELPINIKO
Eh, Periklo deziras en la hodiaŭa popola kunveno akiri regnanecon por la filoj de Aspazio -- kaj jen estas nepre necesa, ke vi ĉi tion ne allasu...
KALIO
Kiel do mi povas ne allasi, kiam mia unu kapo ĉe voĉdonado ne kalkuliĝas pli ol unu kapo!
HERMIPO
Sed la publika eliro de tiel serioza viro influus la aliajn.
KALIO
Mi ne forgesis, kiamaniere tiu ĉi serioza viro influis la aliajn en la afero de Partenono. Duan fojon mi ne intencas ridindiĝi por la afero, kiu min tute ne interesas. Eĉ se Periklo produktus plenan stalon da neleĝaj infanoj kaj farus ilin arĥontoj -- mi ne ĝemus. Mi havas miajn klopodojn, kiujn mi devas forigi el la kapo. La fabriko haltis...
ELPINIKO
Sed, Kalio, multaj regnanoj, kiuj estas materiale dependaj de vi, kontraŭstarus la postulon de Periklo, se vi nur irus al la kunveno kaj esprimus vian opinion.
KALIO (_al Hermipo_)
Do, iru kaj anoncu publike, ke kiu voĉdonos por la aljuĝo de l' regnaneco al la filoj de Periklo, al tiu Kalio ne pruntos monon, ne malfermos krediton, de tiu li postulos ŝuldpagon kaj tedos lin tiel, kiel decidos tion Elpiniko.