Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj
Part 2
Jes, ebriigitaj de via amiko, kiu apenaŭ havas forton porti la propran kapon kaj volis ankaŭ porti sur ĝi Atenojn. Kiam nian armeon hetmanis Cimono, antaŭ ĝi kuris la timo kaj post ĝi la gloro. Sed la plej granda armeestro de Atenoj estas forpelita kiel malutilulo por ke li ne dispremu la vermon, kiu volviĝis ĉirkaŭ liaj piedoj kaj eĉ ne permesu batali timante kvazaŭ perfidon. Frato mia... Cimono... la plej brava filo de Hellado -- estas perfidulo! Dioj punis tiun ĉi mutan blasfemaĵon -- super la korpoj de Atenaj militistoj apud Tanagro turniĝas aroj da korvoj, kiuj kriegas la gloron de Periklo nun eble kaŝita en la kelo de tiu ĉi domo.
VOĈOJ
Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.
UNU EL LA ARO
Ni alportos Cimonon sur la brakoj, li forviŝos de ni tiun ĉi hontegon!
FIDIO (_al Elpiniko_)
De kie vi scias pri la malvenko apud Tanagro?
ELPINIKO
Eliru sur la straton, kaj la forkurintoj de la batalkampo ĝin rakontas kaj al vi. Atenoj estas kovritaj per funebro kaj malhonoro. (_Bruo sur la strato._)
PERIKLO (_post la scenejo_)
Ĉirkaŭtrumpetu, ke mi estas en Atenoj kaj ke tuj mi prezentos la raporton al la popolo.
ĈIUJ
Periklo! (_eniras._)
SCENO OKA
LA SAMAJ kaj PERIKLO.
PERIKLO
Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj -- virinoj -- Elpiniko?
ELPINIKO (_ironie_)
Ni venis gratuli pri la venko.
ANAKSAGORO
Nia armeo estas disbatita -- la Spartanoj iras Atenojn -- kaj vi forkuras de ili -- ĉu tio estas vera?
PERIKLO
Kiu mensogis?
FIDIO
Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi vian domon.
PERIKLO
Gardistoj! (_Eniras du soldatoj._) Konduku tiun ĉi virinon en la loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.
ELPINIKO
Dank' al vi mia frato estas en ekzilejo.
PERIKLO
Dank' al mi li estas en Atenoj. (_Elpiniko eliras kun la soldatoj_) Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.
ARO
Vivu Periklo! (_Eliras._)
SCENO NAŬA
PERIKLO, ANAKSAGORO, FIDIO, PROTAGORO kaj SOFOKLO.
PERIKLO
Kiel vi fartas, amikoj? Kaj Protagoro kun vi? (_Eniras Sofoklo._) Bonan vesperon, kara Sofoklo.
SOFOKLO
En la urbo oni diras, ke Elpiniko aranĝis ĉi tie ian atakon, ke ŝi alkondukis ebrian popolamason kun ponardoj...
PERIKLO
Malgranda skandalo! Sed mi vidas, ke mi faris bone, restiginte vin en Atenoj. Mi atendis la ribelon, ĉar mi kaptis la perfidajn leterojn de du potenculoj Atenaj al la Spartana militestro, al kiu ili promesis en la okazo de nia malvenko sian helpon. Post la unua ekŝanceliĝo de niaj vicoj komencis malaperadi filetoj de l' aristokrataro kaj alportis sendube al siaj patroj la ĝojigan sciigon pri la venko de la Spartanoj.
ANAKSAGORO
Doloriga estis por ni la necerteco....
SOFOKLO
La urbon plenigis la siblado de serpentoj.
FIDIO
Sed kiel finiĝis la batalo?
PERIKLO
Ni renkontis la Spartanojn en la nombro dufoje pli granda ol la nia. Rimarkinte sian superecon, ili tuj ekatakis nin kaj rompis en kelkaj lokoj niajn kolonojn. Estis unu momento de senordo, en kiu ni perdis la tutan esperon, precipe kiam la Tesalanoj forŝiriĝis de ni kaj transiris al la malamiko. Tamen mi feliĉe rekunligis la distranĉitajn rotojn kaj rebatis la atakon. La Spartanoj ankoraŭ pli furioze reatakis, sed ni forĵetis ilin ĝis la fortifikaĵoj. Ses fojojn ili penadis disbati la muron de nia armeo kaj ĉiufoje estis deciditaj reiri. Fine, vidante la vanecon de sia fortstreĉado kaj timante, ke ni ne alkonduku novan helpon, ili proponis interrompi la batalon, deviginte sin forlasi Attikon kun la kondiĉo, ke ni malfermos al ili liberan reiron. Mi konsentis kaj alvenis ĉi tien por ekaŭdi la volon de l' popolo. Mi subtenos la traktaton, ĉar unue mi deziras liberiĝon de la tre danĝera malamiko kaj poste... mi komencos kapti kaj neniigi tiujn amikiĝintajn kun ili krokodilojn, kiuj englutas la popolon kaj hipokrite ploras pri ĝia malfeliĉo. Mi instruos tiun ĉi popolon serĉi siajn rajtojn kaj metos sur la tombon de Efialto oferon de venĝo. Verŝajne la morto antaŭsciigis lin pri sia alveno, ĉar forirante por eterna ripozo, li diris al mi: se mi pereos, defendu malprave suferantajn sen mi, kiel vi defendis ilin kun mi. Bedaŭrinde lian mortiginton mi ne trovis. La tero ne tremas, kiam tiu ĉi krimulo paŝas sur ĝi. Mi devus antaŭe doni la raporton pri la batalo kaj prezenti la traktaton al la arĥontoj kaj al la areopago, sed ĉar mi scias, kiom da memamaj kaj venditaj al la Spartanoj animoj kaŝas sin en tiuj noblaj korpoj, mi preterpaŝos ilin kaj turnos min senpere al la popolo kaj tiamaniere mi ekcelos novan ekbaton en tiun ĉi putrintan konstruaĵon de l' areopago, kiun Efialto komencis detrui.
SOFOKLO
Kie estas lia korpo?
PERIKLO
Soldatoj ĝin kondukas post mi kaj mi starigos ĝin al la vido publika kaj montros okulvideble al la popolo, kiel pereas ĝiaj defendantoj. Ni iru... Ankoraŭ hodiaŭan nokton mi devas reveni al la tendaro.
VIRINO (_elŝoviĝante el post la kolono_)
Periklo...
ANAKSAGORO (_haltigante ŝin_)
Ne senmaskiĝu...
PERIKLO (_rimarkinte ŝin_)
Kiu estas ĉi tio?
ASPAZIO (_forĵetante la vizaĝkovrilon_)
Mi.
PERIKLO
Aspazio!
PROTAGORO, FIDIO, SOFOKLO
Aspazio!
PERIKLO
Kion vi faras ĉi tie?
ASPAZIO
Vi min demandas kvazaŭ en Atenoj estus alia koro batanta per egala malkvieto pro vi. Mi alkuris ĉi tien por kontroli la terurajn sciigojn kaj restis, esperante, ke eble kiel Elpiniko al sia frato, mi purigos al vi la piedojn de polvo, alportos akvon kaj...
PERIKLO (_kaptante ŝiajn manojn_)
Ah! ne ŝercu, mia kara!... Anaksagoro konas ŝin -- Fidio, Sofoklo, Protagoro -- jen mia plej kora... amikino, kun kiu bonvolu lasi min por momento kaj sciigi, kiam la popolo amasiĝos.
PROTAGORO (_forirante, al Anaksagoro_)
Mi farus tion saman, se min vizitus tiel ĉarma amikino.
SCENO DEKA
PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.
PERIKLO
Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?
ASPAZIO
Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.
PERIKLO
Protagoro ofendis vin?
ASPAZIO
Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.
PERIKLO
Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...
ASPAZIO
Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn kaj kutimojn.
PERIKLO
Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.
ASPAZIO
Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi bezona?
PERIKLO
Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.
ASPAZIO
Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro. Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam estis timema, tia faris min nur la amo.
PERIKLO
Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l' naturo! La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis ŝin ĉiuj belecoj de l' tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis bolado. Mi malsobriĝas de vi.
ASPAZIO
Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.
PERIKLO
Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene -- vi restos ĉe mi -- ĉu vere?
ASPAZIO
Kiel -- la edzino.
PERIKLO
Edzino?
ASPAZIO
Vi ja eksedziĝis...
PERIKLO
Sed, hodiaŭ...
ASPAZIO (_gaje_)
Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj kantos la edziĝan kanton.
PERIKLO
Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...
ASPAZIO
Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l' amo, kiun sen perdo de l' honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco, banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, -- ke ĉiuj tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej bonajn animojn -- mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu -- edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj -- mi ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj tro multe da homa fiero!
PERIKLO (_konfuzita_)
Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la leĝan genealogion...
ASPAZIO
Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn antaŭulojn -- tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!
PERIKLO
Aspazio!... Ĉesu!...
ASPAZIO
Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (_Laŭta parolado post la scenejo._)
PERIKLO
Aŭskultu min... (_Al la eniranta sklavo_) Kio okazis tie?
SKLAVO
Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia sinjoro.
PERIKLO
Cimono? Petu lin eniri. (_Al Aspazio_) Mi petegas vin -- atendu -- eniru en tiun ĉi ĉambron. (_Aspazio foriras._)
SCENO DEKUNUA
CIMONO kaj PERIKLO.
CIMONO
Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj atendas tie, al kiu mi apartenas nun.
PERIKLO (_alproksimiĝinte al la enirejo_)
Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.
CIMONO
Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ pli, kiam ĝi ordonas al mi.
PERIKLO
Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro, kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide mortigis la dormintan Efialton?
CIMONO
Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni ne scias perfidi.
PERIKLO
Mi ne dubis pri vi.
CIMONO
Sekve kiu?
PERIKLO
La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin retenu.
CIMONO
La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je krimo... je perfido. Grekujo -- mi, kiu estis via fiero, ĉu en la fino de l' vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo, kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.
PERIKLO
Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco, via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi tio!
CIMONO
Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra. Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l' ĉielo.
PERIKLO
Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj ruinigantaj la popolon -- ili estas en plej bona okazo -- fortoj uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco, kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l' aristokrata pigmeo, sed lulilo de l' juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto -- kontraŭ Sparto.
CIMONO
Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi grandegulo?
PERIKLO
Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj -- servu vian patrujon, sed kiel gvidanto de l' aristokrata partio vi devas cedi. Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?
CIMONO
Kaj poste?
PERIKLO
Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da milito.
CIMONO
Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?
PERIKLO
Neniam!
CIMONO
Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto la patrujon, kiun mi tiel adoris -- senkompata destino!
PERIKLO
Ĝi devas esti plenumita.
CIMONO
Mi veturos!
FIDIO (_eniras_)
La popolo kolektiĝis kaj atendas.
PERIKLO (_al Cimono_)
Ni rapidu.
ASPAZIO (_alkurante el la ĉambro_)
Mi estas ĉi tie.
PERIKLO (_al Cimono_)
Cimono jen mia... edzino.
CIMONO
La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?
PERIKLO
De Arioĥo el Mileto.
CIMONO
Ne regnanino atena? (_Ili eliras._)
SCENO DEKDUA
ASPAZIO, poste ŝia PATRINO.
ASPAZIO (_al si mem_)
Ne regnanino... (_Dum unu momento ŝi staras sufokante la koleron, fine ŝi gajiĝas iom post iom._)
PATRINO (_enŝoviĝante mallaŭte_)
Periklo ordonis al mi eniri...
ASPAZIO (_entuziasmigita_)
Alportu al mi, patrino, florojn sur la kapon kaj lumigu la torĉon de Himeno, ĉar hodiaŭ edziĝas je mi Periklo!
(_La kurteno falas._)
AKTO DUA
(En la domo de Periklo)
SCENO UNUA
PERIKLO, ASPAZIO.
PERIKLO
Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas amuziĝi per ĉi tio.
ASPAZIO
Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l' sperto konvinkis vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...
PERIKLO
Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu mi ne ŝatas vian prudenton?
ASPAZIO
Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago, kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli. Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...
PERIKLO
Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur senĉesa por ĝi adorado.
ASPAZIO
Ordinara bonodorfumaĵo de l' edzo por lia edzino, en kiu li vidas bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ apartajn floretojn.
PERIKLO
Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas en la urbajn registrolibrojn.
ASPAZIO (_fermante al li la buŝon per la mano_)
Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la interkonsiliĝo.
PERIKLO
Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.
ASPAZIO
Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?
PERIKLO
Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj la pacon -- ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi postulos monon por la konstruado de l' granda nacia sanktejo, en kiu enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?
ASPAZIO
Vi klopodas pri dioj?
PERIKLO
Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia vivo!
ASPAZIO
Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko -- malfeliĉon.
PERIKLO
Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon? Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian forton politikan, starigi belegan monumenton de l' arto, kiu ne sole koncentrigus en si la tutan vivon de l' popolo, sed ankaŭ allogus kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado, celo de ĝiaj pilgrimadoj -- tiun ĉi esperon garantias al mi la genio de Fidio. Cetere...
ASPAZIO
Finu.
PERIKLO
Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi formanĝos min.
ASPAZIO
Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj -- kaj poste?
PERIKLO
Mi pripensos.
ASPAZIO
Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon, nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l' rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.
PERIKLO (_enpensiĝinta_)
Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.
ASPAZIO (_nekuraĝe_)
Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj... Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.
PERIKLO (_kiel supre_)
Jes, malriĉuloj ne estras... (_Li leviĝas subite_) La lota enmeto pligrandiĝis. (_Kisante Aspazion_) Mi dankas vin, vi mia... Konscienco. (_Li eliras._)
SCENO DUA
ASPAZIO, TEORO, LEJO, FILEZIO, poste DIOTIMO kaj ERO.
FILEZIO (_enirinte kun Lejo kaj Teoro al la enpensiĝinta Aspazio_)
Ne pri ni...
ASPAZIO
Ah, vi estas. Pri Periklo mi pensis, kiu antaŭ momento foriris.
TEORO
Ja grava kunveno, ĉar eĉ maljunuloj rapidas al ĝi.
LEJO
Kaj Elpiniko elrulis sian dikegulon, kiu, ŝajnas, malofte ŝvitas por la patrujo.
ASPAZIO
La hodiaŭa tago tiel grandiĝos en nia vivo, ke la aliaj estos kompare kun ĝi nur momentoj. Hodiaŭ Periklo revenos hejmen aŭ la unua inter la Atenanaj aŭ la lasta.
LEJO
Mi ne timas pri li; kiu regas en Atenoj kiel li?...
ASPAZIO
Li regas per la spirito, elokventeco, sed ne per la estrado. Se li nur unu fojon en grava afero ne konvinkos la popolon, plej mizera senfeligisto de brutoj volos lin piedbati senpune. Eh, oni devas rektiĝi, kvankam la sorto klinas nin... Eksidu. Mi invitis ankaŭ mian konatulinon el Mileto, Diotimon, kiu antaŭ nelonge venis el Atenoj.
TEORO
Kaj jam sukcesis ilin ekmuĝigi?
FILEZIO
Kiel oni diras, ŝi estas tre riĉa kaj stranga.
LEJO
Patrinoj murmuretas al la filinoj, ke ŝi estas nemorala, ke ŝi embuskas la junularon Atenan, ke ŝi inokulas malĉaston.
ASPAZIO
Pri kiu el ni oni ĉi tion ne murmuretis aŭ ne parolis laŭte! Tio estas ordinara ĉikana ŝpinaĵo, el kiu tiuj noblaj matroninoj ŝpinas kalumnion kontraŭ ĉiu memstara virino. Laŭ ili fraŭlinoj devas nur scii forte bati sklavinojn, varmege preĝi al dioj kaj lerte froti siajn korpojn per bonodoraj oleoj por la estontaj edzoj. Kaj, se jam fali morale -- tiam sen ia brueto. Diotimo estas vere riĉa, aroganta, fantaziema sed la purecon de ŝiaj sentoj nenia malpurigos blasfemo.
DIOTIMO (_enfalas_)
Mi freneziĝos de rido!... Bedaŭru Aspazio... Pardonu -- vi min ne konas ankoraŭ...
ASPAZIO
Restis al ili nur vin ekvidi -- Teoro, Lejo kaj Filezio.
DIOTIMO