Ascendo al Monto-Blanka en 1787
Part 3
Fakton sufiĉe surprizan mi observis, nome ke por kelkaj individuoj ekzistas perfekte difinita limo, trans kiu la aera maldenso estas al ili tute netolerebla. Mi ofte kunprenis kun mi kamparanojn, cetere tre fortikajn, kiuj, atinginte difinitan alton, subite malsaniĝis tiom, ke ili nepre ne povis ascendi pli supren; kaj ebligi al ili transiri tiun limon povis nek ripozo, nek likvoroj, nek plej vigla deziro atingi la montpinton. Ekkaptis unujn korbatoj, alian vomoj, aliajn sveno, aliajn alta febro, kaj tiuj akcidentoj ĉiuj foriĝis, tuj kiam ili spiris aeron pli densan. Mi vidis da ili, kvankam malofte, kiujn tiu ekmalsaniĝo devigis halti je okcent klaftoj super maro, aliaj je mil ducent, kelkaj je mil kvin- aŭ sescent; pri mi, kiel pri la plejmulto de la Alpanoj, mi estas senteble atingita nur je mil sepcent klaftoj; sed trans tiu limo, eksuferas la plej ekzercitaj homoj, tuj kiam ili sin movas iom rapide.
Naturo ne intencis la homon por tiuj altaj regionoj; frosto kaj aera maldenso forpelas lin; kaj, ĉar li trovas tie nek bestojn, nek plantojn, nek eĉ metalojn, nenio altiras lin; scivolemo kaj vigla deziro instruiĝi, sole povas instigi lin survenki momente la ĉiuspecajn obstaklojn, kiuj malfaciligas la penetron tien.
Mi tamen restis sur la montpinto ĝis la tria kaj duono posttagmeze, kaj kvankam mi ne perdis eĉ unu momenton, mi dum tiuj kvar kaj duono horoj ne povis fari ĉiujn eksperimentojn, kiujn mi ofte estis fininta en malpli ol tri horoj ĉe la marbordo. Mi bedaŭris, ke mi devis foriri, ne plenuminte tutan mian projekton; sed nepre urĝis gajni tempon, por esti certa pasi antenokte la danĝerajn lokojn transpaŝendajn. Cetere, mi kunprenis la esperon ripari tiujn mankojn en pli oportuna, kvankam malpli alta, loko, kiu tamen estos multe pli alta, ol iu ajn el tiuj, kie oni ĝis nun provis similajn eksperimentojn. Oni vidos, en mia vojaĝo al Giganta montpasejo, ĝis kiu grado estis tiuj esperoj realigataj.
Je la tria kaj duono mi kun granda bedaŭro forlasis tiun belegan belvederon. En tri kvaronhoroj mi atingis la rokon, kiu formas ŝultron, eŝte de la pinto. La malsupreniro de tiu deklivo, kies ascendo estis tiom peniga, estis facila kaj agrabla; nek tro hardita nek tro mola estis la neĝo, kaj ĉar dum la malascendo la korpmovoj ne premas la diafragmon, ĝi ne ĝenas la spiron, kaj oni ne suferas pro maldenso de la aero. Cetere, tiu deklivo estas larĝa kaj malproksima je la profundegaĵoj; sekve ĝi nenion prezentas, kio povus timigi aŭ prokrasti la marŝon. Sed ne estis same por la malsupreniro, kiu kondukas de la ŝultrosupro ĝis la plataĵo, kie ni estis tranoktintaj. Tre peniga ĝin faris la deklivkruto kaj la netolereble rebrilata de la neĝo sunhelo, kiu nin frapis en la okulojn kaj kiu ŝajnigis pli terurigaj la profundaĵojn lumigitajn de ĝi sub niaj piedoj. Cetere, kiom la firmo de la neĝo igis nian marŝon malfacila dum la mateno, tiom ĝia molo, produktita de la sunbrilo, estis al ni maloportuna dum la vespero, tial ke sub la moligita supraĵo ĉiam troviĝis fundo hardita kaj glita.
Ĉar ni ĉiuj timis tiun malsupreniron, kelkaj el la gvidistoj estis, dum mi faris miajn observojn sur la pinto, serĉintaj iun alian pasejon; sed vanaj estis iliaj klopodoj: ni estis devigataj sekvi malascende la saman vojon, kiun ni uzis ascende. Tamen, dank' al la zorgo de la gvidistoj, ni ĝin faris sen iu ajn akcidento, kaj tion en malpli ol unu horo kaj kvarono. Tie, ni preterpasis la lokon, kie ni estis, se ne dormintaj, almene ripozintaj la antean nokton; kaj unu mejlon pli antaŭe ni ankore pasis ĝis la roko, apud kiu ni estis haltintaj dumascende. Mi decidis tranokti tie; mi streĉigis la tendon kontraŭ la suda ekstremaĵo de tiu roko, en vere stranga situacio. Ĝi staris surneĝe, rande de tre kruta deklivo, kiu malsuprenas en la neĝan valon, superitan de la Goûté'a[TR3] montkupolo kun ties serakkrono, kaj finiĝantan sude ĉe la Mont-Blank'a pinto. Malsupre de tiu deklivo etendiĝis larĝa kaj profunda krevaĵo, kiu nin apartigis de tiu valo kaj ĉion ensorbegis, kio falis de la ĉirkaŭaĵo de nia tendo.
Tiun postenon ni elektis por eviti lavangdanĝeron kaj por provizi en la rokfendoj ŝirmejojn por la gvidistoj, tiamaniere ke ni ne estu dense amasigitaj en la tendo, kiel ni estis la antean nokton.
Dumvespere mi okupis min observante la barometron, kies nivelalto montris por tiu roko alton da mil sepcent okdek klaftoj. Mi serĉis tie vegetaĵojn, kaj mi trovis faskon da silenoj, pri kiuj mi jam parolis. Mi amuziĝis rigardante la nubamason, kiu flosis sub niaj piedoj, super la valoj kaj montoj malpli altaj ol ni. Tiuj nuboj, anstataŭ[TR4] prezenti platajn aŭ glatajn surfacojn, kiel oni ilin vidas de malsupre supren, montris formojn tre strangajn, turojn, kastelojn, gigantojn, kaj ili ŝajnis sublevataj de vertikalaj ventoj, blovantaj de diversaj punktoj el la sube lokataj regionoj. Super ĉiuj tiuj nuboj, mi vidis la horizonton, borderitan de dustrian randaĵon: la malsupra strio estis nigreruĝa, kiel sekiĝinta sango; la supra, pli hela, el kiu ŝajnis supreni flamo matenruĝa, malegala, diafana kaj diverse nuancita.
Ni poste vespermanĝis gaje kaj tre bonapetite; post kio mi pasigis bonegan nokton sur mia malgranda matraco. Nur tiam ĝuis mi je la plezuro esti plenuminta tiun entreprenon, projektitan de ante dudek sep jaroj, t. e. dum mia unua vojaĝo al Chamouni, en 1760; projekto, kiun mi ofte forlasis, kaj refaris, kaj kiu estis por mia familio konstanta temo de zorgo kaj malkvieto. Tio fariĝis por mi kvaza malsano: ne povis miaj okuloj rigardi Monto-Blankan, videblan de tiom da najbaraj lokoj, sen ke mi spertu specon de dolora korpremo. Kiam mi ĝin atingis, mia kontento ne estis plena; ankore malpli, je momento ekvojaĝi; mi tiam nur tion vidis, kion mi ne sukcesis fari. Sed, en la noktsilento, ripozinte je mia laciĝo, kiam mi rememoris la faritajn observojn, kiam precipe mi reelvokis la belegan Alpspektaklon, gravuritan en mia cerbo, kiam fine mi konservis la bone pravigitan esperon finfari sur la Giganta pasejo tion, kion mi ne povis fari kaj verŝajne neniu povos fari sur Monto-Blanka mem, mi ĝuis veran kaj nemiksitan ĝojon.
La 4-an de aŭgusto, kvaran vojaĝtagon, ni ekmarŝis nur je ĉirkaŭe la sesa matene. Post unu horeto ni atingis la dometon. Ni estis devigataj poste malsupreniri neĝdeklivon kvardeksesgrade klinitan kaj trapasi larĝan krevaĵon sur tiel maldika neĝponto, ke ĝi havis nur tri colojn da diko ĉerande; unu el la gvidistoj, kiu marŝis iom flanke de la vojo, enprofundigis unu el siaj kruroj en la malplenaĵon. Post unuhora marŝo sube de la ŝirmdometo ni renkontis krevaĵojn, kiuj estis formiĝintaj sur nia vojo, kaj, por eviti ilin, ni devis malsupreniri kvindekgradan deklivon. Kiam ni poste eksurpaŝis la glaciejon, de ni trapasendan, ni trovis ĝin tute ŝanĝita dum tiuj kvardek ok horoj, tiom ke ni ne povis rekoni la vojon, kiun ni estis sekvintaj dumascende; la krevaĵoj estis plilarĝiĝintaj, la pontoj rompiĝintaj; ofte ne trovante trairejon, ni estis devigataj retraŭveni sur niajn paŝojn: ankore pli ofte, ni devis uzi la ŝtupetaron por trapasi krevaĵojn, kiujn ni neniel povus trasalti sen tiu helpo. Tute proksime al haveno mankis la pieda apogo al unu el la gvidistoj, kiu glitis ĝis rando de fendaĵo, kien li preske falis kaj kie li perdis unu el la stangetoj por la tendo.
En tiu terurplena momento, ega glaciaĵo falegis en grandan krevaĵon kun bruego, kiu kvaze skuis la tutan glaciejon kaj tremigis la tutan karavanon. Sed fine ni atingis la firman rokon je la naŭa kaj duono matene, ŝirmitaj je ĉiaj pluaj peno kaj danĝero. Ni bezonis nur du horojn kaj tri kvaronojn de tie ĝis Prieuré de Chamouni, kie mi havis la kontenton reveni kun ĉiuj miaj gvidistoj en perfekta sano.
* * *
Samtempe gaja kaj kortuŝa estis nia alveno: ĉiuj parencoj kaj amikoj de miaj gvidistoj venis ilin kisi kaj gratuli pri ilia reveno. Mia edzino, ŝiaj fratinoj kaj miaj filoj, kiuj pasigis kune en Chamouni longan kaj malkvietigan tempon atendante nian reaperon, kelkaj amikoj venintaj el Ĝenevo por ĉeesti nian revenon, ĉiuj esprimis en tiu feliĉiga momento, sian kontenton, des pli vigle kaj kortuŝe, pro la pasintaj timoj kaj laŭ la grado de intereso, kiun ni estis inspirintaj.
Mi pasigis ankore unu tagon en Chamouni por fari kelkajn komparajn observojn, post kio ni ĉiuj ĝoje revojaĝis Ĝenevon, de kie mi revidis Monto-Blankan kun vera plezuro kaj ne spertante plu tiun penan kaj malkvietan senton, kiun antee ĝi kaŭzis al mi.
PIEDNOTOJ DE LA AŬTORO
[1] Temas tie ĉi pri la Lemana aŭ Ĝeneva lago. — _Noto de la trad._
PIEDNOTOJ DE LA TRANSSKRIBANTO
[TR1] "Courtet" -> "Coutet"
[TR2] "intero" -> "interno"
[TR3] "Gouté'a" -> "Goûté'a"
[TR4] "anstat" -> "anstataŭ"
Noto de la transskribanto:
La tradukinto elektis nekutimajn formojn por kelkaj vortoj. Ekzemple: apene, preske, ankore, eŝta, westa. En ĉi tiu teksto, tiaj vortoj estas prezentita laŭ la originala libro.
[Noto de la transskribanto: Bildo kun la jena teksto:
Vojaĝo de Horace-Bénédict de Saussure al pinto de Monto-Blanka, en aŭgusto 1787. (Laŭ samepoka bildo.)]
ESPERANTISTAJ GAZETOJ
#Amerika Esperantisto,# "American Esperantist Co.", West Newton, Mass., U.S.A.
#Argentina Esperantisto,# E. Unidos 1354, Buenos-Aires, Argentino.
#Brazila Esperantisto,# Praça Quinze de Novembro, Rio de Janeiro, Brazilo.
#British Esperantist,# "British Esperanto Association", 17, Hart Street, London W. C.
#Bulteno de la Svisa Esp. Societo,# Cullmannstr. 57, Zürich.
#France-Esperanto,# Office central Espérantiste, 51, rue de Clichy, Paris, France.
#Esperantista Voĉo,# Salo Grenkamp, Dietlà 62, Krakaŭ.
#Esperanto,# "Universala Esperanto-Asocio", 10, rue de la Bourse, Genève.
#Esperanto Monthly,# 218 Brunstfield Place, Edinburgh, Skotlando.
#Germana Esperantisto,# Ader & Borel, 40 Struvestrasse, Dresden A 1, Germanio.
#Holanda Pioniro,# J. L. Bruijn, 37 Paul Krugerlaan, 's-Gravenhage, Holando.
#Japana Esperantisto,# Japana Esperantista Asocio, 155 Kogai-ĉo Azabu-ku, Tokio.
#La Eklezia Revuo,# Farnley Tyas Vicarage, Huddersfield, Anglio.
#La Espero,# J. Lundgren, Hedemora; J. Helsing, Gävle, Svedio.
#La Teknika Revuo,# 10, Hôtelgasse, Bern.
#Latin-Amerika Esperantisto,# Apartado 1824, Habana, Kuba.
#Le Monde Espérantiste,# 3, rue Sophie-Germain, Paris, Francio.
#Nederlanda Katoliko,# Postbus 5 — 's-Hertogenbusch, Holando.
#Ondo de Esperanto,# 3 Lubjanskij projezd, Moskvo, Ruslando.
#Skandinava Esperantisto,# Karl Fröding, 417, Seventh Street, Rockford, Ill. U.S.A.
Verkoj kaj tradukoj de D-ro R. de Saussure
Prezo Sm. #Projekto pri internacia monsistemo,# Ĝenevo, 1907 (elĉerpita)......................................................._____ #La geometrio de folietoj,# Ĝenevo 1909........................... 0.40 #La logika bazo de vortfarado en Esperanto,# Ĝenevo 1910.........._____ (elĉerpita)......................................................._____ #La construction logique des mots en Esperanto,# Ĝenevo 1910 (elĉerpita)......................................................._____ #Resumo de la teorio de Antido,# Ĝenevo........................... 0.20 #La devo,# Parolaĵo de prof. Ernest Naville. Tradukita el franco, Ĝenevo 1910............................................... 0.90 #Aline,# Rakonto de C. F. Ramuz. Tradukita el franco, Ĝenevo 1911....................................................... 1.00 #Adèle Kamm,# de Paul Seippel. Tradukita el franco, Bern 1915 .... 1.20 #La vort-teorio en Esperanto,# Bern 1914.......................... 0.40 #La Vort-strukturo en Esperanto,# Bern 1916 (senpaga)........ (senpaga)
Tiuj verkoj estas riceveblaj de la Administro de #La Teknika Revuo,# 10, Hôtelgasse, Bern.