Ascendo al Monto-Blanka en 1787

Part 2

Chapter 2 3,875 words Public domain Markdown

Ni ekmarŝis nur malfrue, tial ke ni devis fandi neĝon por la matenmanĝo kaj por la vojaĝo; tuj kiam fluidiĝintan, oni ĝin trinkis, kaj tiuj samaj homoj, kiuj kvazereligie konservis la kunportitan vinon, konstante ŝtelis la akvon, kiun mi estis enrezerve metinta. Ni trapaŝis unue la duan plataĵon, ĉe kies enirejo ni ĵus tranoktis; de tie ni supreniris al la tria, kiun ni anke trairis, kaj post duonhoro ni alvenis ĉe la malsupro de la granda deklivo, tra kiu marŝante eŝten oni atingas la rokon, kiu formas la maldekstran ŝultron de la Mont-Blank'a pinto. Komencante tiun supreniron, mi estis jam sufiĉe elspirigita pro la aermaldenso; tamen nelonga halto, ĉiutridekpaŝe kaj nesidiĝante, multe helpis al mi rekapti la spirkapablon; kaj tiel mi post kvardek minutoj atingis la enirejon al la lavango, kiu estis la antean nokton falinta kaj ĝis en nia tendo aŭdita.

Tie ni ĉiuj haltis dum kelkaj momentoj, en la espero ke, ripoziginte plene la krurojn kaj pulmojn niajn, ni povos trapaŝi la lavangon iom rapide kaj senhalte, sed tio estis neebla; nepre nevenkebla estas la speco de laco, kiu rezultas de la aermaldenso; kiam ĝi atingas sian plejon, la plej urĝe minacanta danĝero eĉ ne povus devigi onin fari nur unu pluan paŝon. Sed mi trankviligis miajn gvidistojn, klarigante al ili, ke tiu loko estas ĝuste la malplej danĝera, tial ke la el la superantaj altaĵoj kaduka neĝo jam estis defalinta.

Trans tiu lavango la deklivo fariĝis ĉiam pli kruta kaj kondukis maldekstre al teruriga profundegaĵo; ni devis trapasi sufiĉe larĝan fendon, kies transiro estis ĝenata de glacibloko, kiu nin devigis paŝi pli proksime al la deklivrando. Estis la antaŭaj gvidistoj hakintaj paŝaron en la harditan neĝsupraĵon; sed la paŝojn ili faris tro longaj, tiamaniere ke por atingi la hakitaĵon, oni estis devigata fari paŝegon, tiel riskante maltrafi ĝin aŭ nepre gliti en la profundaĵon. Poste, ĉe la supra parto la glaciiĝinta supraĵo estis pli maldika; tiam ĝi rompiĝis sub niaj paŝoj, kaj sube troviĝis ok aŭ naŭ coloj da farunsimila neĝo, subportata de dua hardita neĝkrusto; oni tiel duonkrure enneĝiĝis; post kio oni glitis direkte al la profundegaĵo, kontraŭ kiu oni estis haltigita nur per la supera krusto, kiu tiel devis kontraŭstari grandan parton de la pezo de niaj korpoj; kaj, se ĝi rompiĝus, oni nepre glitus ĝisfunde. Sed pri la danĝero mi tute ne priokupis min; mia volo estis firma, mi estis decidinta iri antaŭen, tiel longe ĝis miaj fortoj malpermesos; mi havis nenian ideon alian, ol firmigi miajn paŝojn kaj antaŭeniri.

Oni diras, ke pasante rande de profundegaĵo oni devas ne rigardi ĝin, kaj tio estas ĝisiugrade vera; tamen jen pri tiu temo la rezulto de mia longa sperto. Ante ol ekpaŝi en krutejon, oni devas unue esplori la profundaĵon per la rigardo kaj tieldire satiĝi je ĝi, ĝis ĝia efiko sur la imagon estas tute elĉerpita kaj ĝis oni povas vidi ĝin kvaze indiferente. Oni samtempe studu la sekvendan vojon kaj tieldire marku la farendajn paŝojn. Poste oni jam ne pensas pri la danĝero kaj oni sin okupas nur pri la zorgo sekvi la elektitan vojon. Tamen, se oni estas nekapabla elporti la vidon de la profundaĵo kaj kutimiĝi je ĝi, tiam prefere estas rezigni la entreprenon; ĉar, kiam la vojeto estas mallarĝa, estas neeble rigardi tien, kien oni metas la piedon, nevidante samtempe la profundaĵon; kaj tiu vidaĵo, kiam neatendita, naskas kapturnojn kaj povas kaŭzi onian perdon.

En tia loko kaj en aliaj danĝeraj pasejoj mi uzis la kutiman de la gvidistoj agmanieron, kiu ŝajnas al mi samtempe la plej maldanĝera por la uzanto kaj la plej oportuna por la helpantaj gvidistoj: oni kunprenas malpezan sed fortan bastonon je ok ĝis dek futoj da longo; du gvidistoj, unu antaŭe, la alia postaŭe, tenas la bastonon ĉe la profundaĵa vojflanko, unu per unu finiĝo, la alia per la alia; kaj oni marŝas meze je tiu moviĝanta barilo, sur kiun oni sin apogas kiam necese; tio nek ĝenas nek lacigas iumaniere la gvidistojn kaj povas servi al ilia propra subteno en la okazo, se unu el ili ekglitas aŭ ekfalas en fendaĵon.

Fine, post du kaj duona marŝhoroj nombritaj de la loko, kie ni estis tranoktintaj, ni atingis la rokon nomitan de mi maldekstra ŝultro aŭ dua Mont-Blank'a ŝtuparo. Tie prezentiĝis al miaj okuloj grandega kaj por mi tute nova horizonto, ĉar la pintego staris ĉe nia dekstro, kaj direkte al Italio nenio plu kaŝis al ni la tuton de la Alpoj, kiujn mi neniam estis vidinta de tiel grandega alto. Tie mi havis la kontentigon certe atingi la ĉefpinton, ĉar la ankore farenda ascendo estis nek kruta nek danĝera. Sidantaj sur la rando de tiu belega teraso, ni manĝis peceton; sed la kunportitaj pano kaj viando estis trafrostintaj. Tamen neniam montris la termometro malpli ol tri gradojn sub la glacipunkto; kaj tiuj manĝaĵoj, kovremetitaj en dorskorbon de homo portitan, certe estis iom ŝirmitaj kontraŭ la frosto per la varmo de lia korpo. Mi do estas konvinkita, ke en la malaltaĵo tiuj manĝaĵoj neniel estus frostintaj po la sama grado, kaj ke tie eĉ termometro enfermita en la dorskorbon ne estus atingita la nulgradon; sed en tiu maldensa kaj ĉiam renovigita aero la trapenetritaj de akvo korpoj ellasas fortan elvaporiĝon kaj tial malvarmiĝas multe pli, ol la seka termometra bulbo.

Ripozinte kaj observinte la nudajn tie renkontitajn rokojn, kiuj de la bordoj de nia lago estas tre klare videblaj maldekstre de la plej alta pinto de Monto-Blanka, mi reekmarŝis; estis proksimume la naŭa horo. Ĉar mi estis de Chamouni mezurinta la altojn de la diversaj partoj de la montego, mi sciis, ke restas ne pli ol ĉirkaŭe cent kvindek klaftoj ascendendaj, kaj tio per deklivo de nur dudek ok ĝis dudek naŭ gradoj, sur neĝo sufiĉe firma kaj tamen neniel glitiga, sen krevaĵoj kaj neproksima al profundegaĵoj; mi do esperis atingi la pintegon en malpli ol trikvaron-horo; sed la aermaldenso kaŭzis malfacilaĵojn pli grandajn, ol mi estus kredinta. Ĉe la fino mi estis devigata halti ĉiudekkvin- aŭ deksespaŝe por rekapti spiron; tion mi plej ofte faris starante kaj apogite sur mian bastonon, sed el tri fojoj mi devis sidiĝi ĉirkaŭe unu fojon. Tiu ripozbezono estis tute nevenkebla; kiam mi provis kontraŭstari je ĝi, rifuzis la kruroj sian servon, mi eksentis duonsvenon kaj estis kaptita de kapturnoj tute sendependaj de la lumago, ĉar la okulojn perfekte protektis la duobla vualo kovranta mian vizaĝon. Ĉar mi kun granda bedaŭro vidis la tempon pasanta, kiun mi esperis dediĉi al miaj eksperimentoj sur la montpinto, mi faris diversajn provojn por mallongigi la ripoztempojn; mi provis ekzemple ne paŝi ĝis perdo de la fortoj kaj momente halti ĉiujn kvar aŭ kvin paŝojn, sed mi neniom gajnis; post dek kvin aŭ dek ses paŝoj mi estis devigata ripozi tiom longe, kiom se mi estus ilin farinta senhalte; kaj pli rimarkinde, la plej forte malagrabla sentumo spertiĝis nur ok aŭ dek sekundojn post ĉesigo de la marŝo. Sole helpis kaj plifortigis min la freŝa nordvento; kiam suprenirante mi turnis la vizaĝon tiudirekte kaj glutis profunden la aeron de tie venantan, mi povis fari dudek kvin ĝis dudek ses paŝojn senhalte.

Ĉirkaŭe ĉe la mezo de tiu supreniro, oni preterpasas du malgrandajn rokojn, elstarantajn el la neĝo. La pli alta el ambe estis antenelonge frakasita, ĉar ĝiaj fragmentoj dise kuŝis ĉiuflanke sur la freŝa neĝo je distanco ĝis kelkaj futoj. Kaj ĉar certe neniu homo venis tie por ekkrakigi tiun rokon per pulvo, aŭ ĝin dispecigi per fera frapmaso, oni ne povas dubi, ke tio estis efiko de fulmo.

La lasta parto de la ascendo inter tiuj roketoj kaj la montpinto estis, kiel supozite, la plej laciga por la spiro; tamen, mi fine atingis la tiom longe deziratan celon. Ĉar dum tiu duhora laciga ascendo mi konstante havis antaŭ la okuloj la preske tutan videblan parton de la pintego, la alveno ne estis por mi subita surprizo; ĝi eĉ ne donis al mi tian kontenton, kian oni povus imagi; la plej vigla, plej dolĉe sento estis por mi la ĉeso de la malkvietoj, kies objekto mi estis; efektive, kvaze incitis min la daŭro de tiu lukto, la memoro kaj la ankore emocia sento mem de la penoj kaŭzitaj al mi de tiu venko. En la momento, kiam mi atingis la plej altan punkton de la neĝo kronanta tiun montpinton, mi pli kun kolera ol kun plezura sento piedpremis ĝin. Cetere, mia celo estis ne nur atingi la plej altan punkton, sed precipe fari observojn kaj eksperimentojn, kiuj sole donus ian valoron al tiu vojaĝo, kaj mi tre timis, ke mi nur parton de tio povos fari, kion mi projektis. Efektive mi jam estis spertinta, eĉ sur la plataĵo, kie ni tranoktis, ke en tiu malpeza aero ĉiu zorge farata observo lacigas, tial ke oni nevole haltigas la spiron; kaj tiu spirreteno kaŭzas sentumon des pli malagrablan, ke la aermaldenso postulus enspirojn pli oftajn; mi estis devigata ripozi kaj enspiri post ĉiu perinstrumenta observo, kvaze mi estus farinta rapidan supreniron.

Tamen viglan kontenton donis al mi la grandioza spektaklo, kiun mi havis antaŭ la okuloj. Verdire malpeza vaporo flosanta en la malsupraj aerregionoj forprenis de mi la vidon de la plej malaltaj kaj distancaj objektoj, kiaj la Francaj kaj Lombardaj ebenaĵoj; sed ne multe bedaŭris mi tiun perdon; kion mi precipe venis por vidi, kaj kion mi plej klare vidis, tio estis la tuto de ĉiuj altaj montpintoj, kies organizon mi jam de longe deziris koni. Mi ne povis kredi je miaj okuloj; al mi ŝajnis esti sonĝo, vidi sub miaj piedoj tiujn majestajn montsuprojn, tiujn timindajn pintegojn, la Sudpinton, la Argentieron, la Giganton, kies eĉ la bazoj antee estis por mi tiom malfacile kaj danĝerplene alireblaj. Mi ekkomprenis iliajn rilatojn, ilian interligon, ilian strukturon, kaj unu sola rigardo forigis dubojn, kiujn jaroj da laboro ne povis klarigi.

Dume, streĉis miaj gvidistoj la tendon kaj starigis en ĝi la tableton, sur kiun mi intencis fari la eksperimenton de akvoboligo. Sed, kiam mi volis aranĝi kaj observi miajn instrumentojn, mi estis devigata ĉiumomente interrompi mian laboron por okupi min nur pri la zorgo spiri. Se oni konsideras, ke la barometro montris nur dek ses colojn kaj unu linjon, kaj sekve ke la aero posedis apene pli ol duonon da sia kutima denso, oni komprenos, ke tiun mankon ni devis kontraŭagi per enspiroj pli rapidaj. Nu, tiu rapido akcelis la sangmovon des pli, ke la arterioj jam ne ricevis de ekstere la kutiman kontraŭpremon; ni do ĉiuj havis febron.

Kiam mi restis tute senmova, mi spertis nur iom da svensento, malfortan vomemon. Sed, kiam mi penis aŭ fiksis mian atenton dum kelkaj momentoj sinsekve, kaj precipe kiam mi antaŭen kliniĝante kunpremis mian bruston, tiam mi estis devigata ripozi kaj rapidspiri dum du aŭ tri minutoj. Similajn sentumojn spertis miaj gvidistoj. Ili havis nenian apetiton; kaj verdire, nia manĝprovizo, kiu tute frostis dumvoje, ne estis tre taŭga eksciti ĝin; ili eĉ ne zorgis pri la vino, nek pri la brando. Efektive, ili estis konstatintaj, ke la fortaj likvoroj pliakcentas tiun malbonstaton, sendube tial, ke ili ankore pli rapidigas la sangmovon. Nur freŝa akvo alportis komforton kaj plezuron, kaj ni bezonis tempon kaj penon por havigi fajron, sen kiu neniom da akvo estis ricevebla. Kelkaj el miaj gvidistoj, nekapablaj toleri pli longe tiujn diversajn suferojn, malascendis la montegon la unuaj por reĝui aeron pli densan.

La pinto de Monto-Blanka estas speco de azendorso, aŭ longforma kresto direktata de oriente okcidenten, proksimume horizontala en la plej alta parto kaj dekliva ĉe ambe ekstremaĵoj laŭ anguloj da dudek ok ĝis tridek gradoj. Tre mallarĝa estas tiu kresto, preske tranĉa ĉe sia supro, tiom ke du personoj ne povus tie marŝi duope; tamen, ĝi plilarĝiĝas kaj rondiĝas malsuprenante eŝten, kaj westflanke ĝi similas antaŭtegmenton, elstarantan norden. La tuta supro estas plene kovrita de neĝo: el ĝi vidiĝas neniu rokaĵo, escepte ses- aŭ sepdek klaftojn pli malsupre. Estus nature kredi, ke la plej alta pinto de la Alpoj sin trovas apud ties centro, aŭ almene meze en la larĝo de la pramontara amaso. Tamen, ne estas tiel. De la Mont-Blank'a pinto oni konstatas, ke pli multaj estas la altaj suproj sude, Italflanke, ol norde, Savojflanke; sekve tiu altega pinto staras preske ĉe la norda rando de la pramontara tutaĵo. Tial multe pli bela kaj interesa estas la spektaklo Italflanke; la sekundariaj montaroj norde, kronataj per la blua kaj unuforma linio de l'Jura, prezentas nenion grandan nek diversaspektan; kaj niaj ebenaĵoj, eĉ nia lago, oblikve vidataj tra la horizontaj vaporoj, prezentas nur malfortajn nuancojn kaj nedistingeblajn objektojn. Male, ĉe la suda flanko, la horizonto estas ĝis vidlimo kovrata de altaj montpintoj diverse formataj kaj grupigataj, miksataj de neĝoj kaj rokoj kaj tratranĉataj de verdaj valoj; la tuto aspektas tiom strange kiom belege. Sed precipe, kiel mi jam diris, la pintoj kaj la glaciejoj de la Mont-Blank'a apudaĵo estis por mi spektaklo samtempe plej rava kaj plej instrua.

Oni demandis, ĉu pro la alto de Monto-Blanka oni ne povus de ĝia pinto ekvidi la maron. Ni certe ne povis distingi ĝin; sed, eĉ se ĝi estus en la sfero de nia vidradio, ni estus ĝin ne vidinta pro la vaporo flosanta sur la horizonto. Tamen, se ekzistus nur ebenaĵoj inter Monto-Blanka kaj la maro, oni povus de tiu montpinto vidi la bordojn de la Ĝenova golfo, kaj eĉ dek du mejlojn transe, kvankam ili kuŝas je distanco da kvindek ses mejloj; tio neniel estus kontraŭa al leĝoj de optiko kombine kun kurbeco de l'tero. Sed, ĉar la tuta golfo estas borderita de montoj, ĉu de la Alpoj ĝis okcidento, ĉu de la Apeninoj ĝis oriento, ŝajnas neeble vidi de Monto-Blanka la maron, nek eĉ de maro la Monto-Blankan (kio estus pli facila, tial ke ĝia blanka pinto sin projekcianta kontraŭ la ĉielbluo formus objekton pli videblan), escepte se oni ĝin ekvidus tra iu montgorĝo aŭ iu malaltigita parto el la montaro de la Ĝenova marbordo. Tamen, tiun pinton oni tre klare povas vidi de la montsuproj, kiuj staras ĉe la marbordo; mi eĉ kredas, ke mi ĝin rekonis de la Cauma monto, super Tulono. De interne de la teroj oni povas vidi Monto-Blankan de tre granda malproksimo; de Diĵono ekzemple, kaj eĉ de Langres, kiu distancas sesdek kvin mejlojn rektlinie.

Blovis sufiĉe akra nordvento, kiu sur la tranĉa supro igis la froston neagrabla; sed tuj kiam oni malsupreniĝis sube de la kresto, ĉe la sudflanko, oni ĝuis komfortan temperaturon: la plimulto de miaj gvidistoj dormis aŭ ripozis je sunvarmo sur siaj tornistroj, sternitaj surneĝe. Vere, estas rimarkinde, ke sur ĉiuj altaj montsuproj, tuj kiam oni estas ŝirmata kontraŭ la senpera impreso de l'vento, oni ĝin tute ne sentas plu: en la malaltaĵo, male, eĉ kiam oni estas protektata kontraŭ la rekta ago de l'vento, oni tamen perceptas ties refluojn kaj reblovojn. Sendube la maldensa aero ne rebatas la venton, kiel faras aero pli peza.

Kiuj atingis la supron de altaj montoj, al tiuj estas la fakto konata, ke la ĉielo tie aspektas pli malhele blua, ol en la malaltaĵo. Sed ĉar la esprimoj "pli" kaj "malpli" rilatas al nedifinitaj sentumoj, konservataj en imago ofte trompa, mi serĉis rimedon por tieldire kunpreni kun mi specimenon de la Mont-Blank'a ĉielo, aŭ almene de la koloro prezentita al mi de ĝi. Tiucele, mi estis per lazurbluo aŭ bela Prusbluo kolorinta paperbanderolojn je dek ses diversaj nuancoj, de la plej malhela, markita per n-o 1, ĝis la plej pala, per n-o 16. El ĉiu el tiuj banderoloj mi fortranĉis tri egalajn kvadratojn, kaj tiel mi formis el tiuj nuancoj tri seriojn, tute similajn inter si; unun el tiuj serioj mi lasis al S-ro Senebier en Ĝenevo, alian al mia filo en Chamouni, kaj la trian mi kunprenis kun mi. Je tagmezo de la tago, en kiu mi estis sur la montpinto, la ĉielo zenite de Ĝenevo aspektis kiel la sepa nuanco; en Chamouni, inter la kvina kaj la sesa, kaj sur Monto-Blanka, inter la unua kaj la dua, t. e. tute proksime al plej malpala reĝbluo. Malgraŭ la forto de la ĉielkoloro la ombroj sur la Mont-Blank'a pinto neniel ŝajnis koloritaj. Estas vere tamen, ke la tiama horo ne estis favora por tia observo.

La granda puro kaj lumpenetreco de la aero, kiuj estas kaŭzoj de la forte kolorita ĉielbluo, produktas sur la Mont-Blank'a supro strangan fenomenon: la steloj estas videblaj je taghelo; tamen, por ilin vidi, necese estas stari tute en ombro kaj eĉ havi super la kapo ombrotavolon sufiĉe dikan; se ne, la tro forte lumigita aero dronigas la palan helon de la steloj. La plej konvena loko por fari tiun observon dummatene estis la deklivo, kiu suprenas ĝis la Mont-Blank'a ŝultro: kelkaj el la gvidistoj asertis, ke ili de tie ekvidis stelojn; koncerne min, mi ne pensis pri tio, sekve mi ne povis mem konstati tiun fenomenon; tamen la unuanima aserto de la gvidistoj lasas nenian dubon pri ĝia realo. Alia stranga efiko de la aerpuro kaj de la malpala ĉielkoloro, kiu rezultas el ĝi, estas la teruro, kiun ĝi elvokis ĉe kelkaj gvidistoj dum unu el la unuaj provoj faritaj por atingi la montpinton. Dum ili ascendis krutan neĝdeklivon, ili subite ekvidis la ĉielon tra speco de fendaĵo, kiu boris la supron de tiu deklivo; pro la nigra ĉielkoloro la fendo ŝajnis al ili esti profundegaĵo: kaptitaj de granda timego, ili retraŭiris kaj raportis en Chamouni, ke ili ne povis plu antaŭen, tial ke vidiĝis antaŭe teruriga profundaĵo.

Sur la montsupro la neĝsupraĵo estas kovrata de maldika glacilako, kiu fariĝas skvama per ekkrako. Sunfrapoj fandas la neĝojn supraĵe; kaj, ĉar ĝi balde poste reglaciiĝas, tio formas specon de lako. Tuj kiam vento iom forte ekblovas, ĝi ŝiras tiun lakaĵon, sublevas la skvamojn kaj ilin flirtigas altege. Aldoniĝas neĝpolvoj, kiujn la vento forblovas ankore pli facile. Oni tiam ekvidas de la najbaraj valoj specon de fumo, kiu aspektas kiel nubo suprenanta el la montpinto laŭ direkto de la vento. La enlanduloj tiam diras, ke Monto-Blanka fumas sian pipon. Tiu flirtanta neĝo ruĝkoloriĝas ĉe la subiĝanta suno kaj kelkafoje similas flamon de vulkano. Sub tiu glacilako la neĝo estas sufiĉe firma, kaj, kvankam oni povas profundigi en ĝin bastonon, ĝi tamen kontraŭstaras sufiĉe forte. La deklivoj sube de la pinto, kiuj estas ekspozataj al pli forta ago de la sunradioj, fandiĝas pli profunden; kaj reglaciiĝante poste dum la nokto, ili formas pli dikan kruston, kiu povas subteni homon senkrake en kelkaj lokoj, sed en aliaj ĝi rompiĝas sub la piedoj. Sub tiu krusto, precipe en la krutaj deklivoj, oni trovas farunan kaj nekoheran neĝon, en kiun oni tamen eniĝas nur duonkrure, tial ke oni tiam renkontas alian pli fortan kruston; tamen, kiam oni surpaŝas neĝojn tute farunajn, oni enprofundiĝas ĝiszone, kiel mi ĝin dumvintre spertis.

Oni ofte esprimis deziron scii, kioma estas la diko de la neĝĉapo, kiu kovras la Mont-Blank'an pinton. Sed, ekzistas nenia rimedo por ĝin certigi; estus necese, ke tiu ĉapo estu ie tratranĉita; sed tio ne estas: ĝi malsuprenas ĉiuflanke per deklivoj pli-malpli longaj, kiuj nenie montras iom klare la dikon de la neĝo. Sur la Goûté'a montkupolo la neĝĉapo estas nete tranĉita ĉe la eŝta flanko, kaj tiu tranĉo estas borderita de la ortangulaj neĝ- kaj glacimasoj, kiujn mi priparolis kaj nomis "serakoj". Tiuj masoj, glitintaj aŭ ruliĝintaj de la supro de tiu tranĉo ĝis la malsupro de la plataĵo trapaŝita de ni, prezentis dikon da nur dek du futoj; sed verŝajne ilia supra parto, maldika kaj nekohera, rompiĝis survoje.

Poste mi serĉis proksime de la pinto iun alian lokon, ĉe kiu oni povus vidi neĝtavolon vertikale tratranĉitan super roko, kie ne okazas lavangoj, kaj kies neĝoj povas esti konsiderataj kiel produktaĵo de la rekte el la ĉielo neĝado. Super la dekstra ŝultro de Monto-Blanka mi trovis tian tranĉaĵon, kies diko estis ĉirkaŭe tridek unu klaftoj aŭ cent naŭdek futoj. Nu, ĉar falas pli da neĝo sube de la pinto ol sur la pinto mem, mi verŝajne estos pli supere al vero ol sube, asertante ke la diko de la ĉiamaj neĝoj sur la Mont-Blank'a pinto ne superas ducent futojn, kaj tio estas la maksimumo, al kiu ĝin reduktas la ventoj, la elvaporiĝo kaj la fandiĝo, ĉu funda, ĉu supraĵa. Oni do ne kredu, kiel supozis kelkaj personoj, ke tiu diko kreskas senĉese. Tie ĉi, kiel en multaj aliaj okazoj, la kaŭzoj kreskigaj estas limigataj de la kaŭzoj detruaj, kvaze la Naturo fiksus al si limojn ne transpaŝendajn.

Kiam oni observas de proksime iun el tiuj grandaj neĝtranĉoj, oni rimarkas, kiel mi jam faris sur la Buet'a montpinto, ke ili estas laŭtavole aranĝitaj. La interno[TR2] de tiuj tavoloj estas markita per brunaj strioj, produkto de la polvo kaj tero transportitaj de la vento, precipe dumsomere, kiam la fandiĝo de la neĝo malkovras grandajn areojn da teraĵo. Mi havis tre oportunan okazon fari tiun observon ĉe la flankoj de la belega krevaĵo, en kiun estis falinta la piedo de mia barometro. Mi konstatis, ke ju pli profunde kuŝas tiuj tavoloj, des pli maldikaj ili fariĝas per la kunaj efikoj de premo kaj fandiĝo produktitaj de la trapenetro de la akvoj; tamen tiu maldikiĝo ne estas regula pro la nekonstanto de la pojare falinta neĝkvanto, kiel anke de la kaŭzoj kiuj produktas la maldikiĝon. Mi provis nombri tiujn tavolojn, kaj mi atingis ĝis dek naŭ; sed la oblikvo de la krevaĵflankoj, en la lokoj kie ĝi mallarĝiĝas, igas la nombradon necerta; kaj cetere, el tio oni povus konkludi nenion, ĉar la fundon oni ne povis vidi.

Neniajn bestojn ni vidis proksime de la pinto, krom du papilioj: unu estis malgranda faleno griza, kiu surflugis la unuan neĝplataĵon; la alia estis tagpapilio, kiu ŝajnis al mi esti "mirtelo"; li traflugis sur la lasta deklivo de Monto-Blanka, ĉirkaŭe cent klaftojn sube de la pinto. Mi kelkafoje povis konstati kiumaniere tiuj insektoj penetras sur la glaciejojn. Flirtinte sur la apudaj herbejoj, ili aventure flugas super la neĝo aŭ la glacio; kaj, se ili perdas vidon de la tero, ili iras ĉiam pli antaŭen, kaj ne sciante kie ripozi, ili flugas subtenataj de la vento ĝis la plej altaj montsuproj, kie ili fine falas pro laco kaj mortas surneĝe.

La vegetaĵo, kiun mi renkontis ĉe la plej granda alto, en perfekta stato kaj provizata je distingeblaj floroj, estas la _"silene acaulis"_, aŭ _muska sileno_. Floritan faskon da ili mi trovis en rokfendo, apud kiu mi tranoktis dum mia reveno, je proksimume mil sepcent okdek klaftoj super maro. Sed malgrandajn tuberozajn likenojn mi vidis ĝis sur la plej altaj rokoj.

Iuj vojaĝantoj, mi ne scias kial, kredas, ke niaj sentumiloj, kaj precipe la gustumaj kaj la flaraj, ne ricevas la samajn impresojn sur la montaro, kiel en la malaltaĵo. Koncerne min kaj ĉiujn, kun kiuj mi vojaĝis sur ĉiualtaj montoj, ĝis la Mont-Blank'a pinto, ni neniam trovis ian diferencon, kvankam ni intence eksperimentis ĝin: pano, vino, viando, fruktoj, likvoroj, ĉiam ŝajnis al ni tute posedi la kutimajn gustumon kaj odoron; kaj en la principoj de fiziko aŭ de fiziologio troviĝas nenio, kio povus antevidigi alian rezulton. Se la sono estas pli malforta, tio venas ne de malfortiĝo de la aŭdorgano, sed de la maldenso de la aero, kiu malpliigas ties streĉon kaj vibroforton, kaj ĉe izolita montpinto krome efikas anke la foresto de eĥoj kaj de sonoj rebatitaj de solidaj objektoj. Tiuj kunigitaj kaŭzoj efektive igis la sonojn rimarkinde malfortaj sur la Mont-Blank'a pinto; pistolpafo tie ne bruis pli, ol Ĥina petardo en ĉambro.