Ama Stelaro

Part 3

Chapter 3 3,946 words Public domain Markdown

Ĉu mi volas?! Ho, mastrino!...

Matildo

Kaj vi promesas neniam plu diri sensencaĵojn similajn al tiuj, kiujn vi diradis al Eleonoro?

Mario

Mi diradis, ĉar mi kredis, sed nun mi estas konvikita, ke ĉio tio estas fabelo. Papilioj, akridoj, noktuoj... (Post silento.) Legi! (Subite.) Sed, fraŭlino, ĉu vi bone vidis...?

Eleonoro

Kion!

Mario

La... Ne... Mi ĵuras, mastrino, ke neniam plu mi parolos pri papilioj. (Tre mallaŭte.) Legi... Lerni la legadon... Ne, ne estas eble, ke la papilio estis nigra... Ĝi estis blua, certe, de la koloro de l' ĉielo...

Matildo

Nu, Mario?

Mario (ekstaze)

De la koloro de l' ĉielo...

Eleonoro (ridante)

Kio, knabino...?

Mario

La... la... mia alfabetumo, fraŭlino... De la koloro de l' ĉielo, kaj la literoj brilantaj kiel steloj... (Ploras kortuŝite.)

Matildo

Kompatinda knabino! Vere, estus kruelaĵo revenigi ŝin al la mallumo.

(Kurteno.)

Trioleto

La unuan fojon mi vidis vin, Ne la plej feliĉa mi sentis min. Donjo, arde mi vin adoris tuj La unuan fojon mi vidis vin; Sed adoro tia, en via kor' Veran amon al mi elvekis, flor'. La unuan fojon mi vidis vin, Ne la plej feliĉa mi sentis min.

Alvoko

El "Rakontoj pri Amo", de João Baena

Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la kornicoj de l' templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu mi vane sopiras.

* * * * *

Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.

Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante atingi ĝin.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.

* * * * *

Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.

Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj. Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj, penetras en la profundon de l' koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin al krimo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la virino, kiun mi adoras kaj amas.

* * * * *

Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj de l' suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron, kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste ... poste morti.

Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan oleumon de sia kiso farita el lumo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron, la varmegaj radioj de l' suno.

--Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.

Sola

(Al Donjo)

Sur placo bruega amaso da homoj Ĝojas kaj ridas Kontente. En kaĝo firmita la birdoj pepetas, Turnas, returnas Petole.

Odoraj kaj belaj ekfloras la arboj: Rampas la vermoj Agemaj. De fortepiano agorda per tremo Vibras aero La pura.

De ĉio, de ĉie, de l' tero ĉielen Bruas la vivo Ridanta. Silenta, malĝoja, en mez' de feliĉo Mortas sopire Mi, sola!

Kiel knabo povas sin mem rekomendi

El "The royal star readers"

(Al la brazilaj knaboj)

1. Negocisto anoncis, ke li bezonas iun, kiu lin helpu en lia oficejo, kaj proksimume kvindek knaboj sin prezentis petante la oficon. Tuj li elektis unu el ili, kaj forpermesis la aliajn.

2. "Mi dezirus scii", diris unu el liaj amikoj, "kiaj estas viaj motivoj por akcepti tiun knabon. Li ne montris al vi simplan leteron de rekomendo."

3. "Vi tute eraras", diris la negocisto. "Li viŝis siajn piedojn, kiam li eniris, kaj enirinte, li fermis la pordon; tio montras, ke li estas orda kaj pura."

4. "Li tuj cedis sian seĝon al la maljunulo, kiu eniris kun unu el la knaboj: tiamaniere pruvante, ke li estas tiel bona kiel pripensa."

5. "Li demetis sian ĉapelon, kiam li eniris, kaj li respondis miajn demandojn rapide kaj konvene; tio pruvas, ke li estas ĝentila."

6. "Li prenis per la mano la libron, kiun mi surlasis sur la planko, antaŭ la alveno de l' knaboj, kaj li ĝin metis sur la tablon, dum ĉiuj aliaj paŝis super ĝi aŭ puŝis ĝin aparte; tio ĉi montras, ke li estas zorgema."

7. "Li atendis pacience sian vicon anstataŭ repuŝi unu el la aliaj; tiel mi sciis, sen pli da demandoj, ke li estas modesta."

8. "Kiam mi parolis kun li, mi rimarkis, ke liaj vestoj estas bone brositaj, liaj haroj en agrabla maniero, kaj liaj dentoj blankaj kaj puraj."

9. "Kiam li skribis sian nomon, mi vidis, ke liaj ungoj estas agrable zorgitaj kaj neprovizitaj per pintoj kiel tiuj de kelkaj el la aliaj knaboj."

10. "Ĉu vi ne nomas tiujn faktojn la plej bona speco de leteroj? Mi juĝas, ke jes; kaj kion mi povas diri pri knabo, uzante miajn proprajn okulojn dum dek minutoj, tio estas pli valora ol ĉiuj belaj leteroj, kiujn li povas alporti al mi."

Rozoj, rozoj...

Iam matene mi vidis Belan rozujon florantan; Gaja, soleca rozeto De ĝi alloge pendetis.

Blanka, pli blanka ol neĝo, Pura, pli pura ol brilo; Ĝin tre deziris elŝiri Mi el ĝardena branĉeto.

Sed ĝardenisto kruela En ĝin solvaĵon injektis, Dolĉan, misteran. De tiam, Ruĝa, la rozo fariĝis.

Kiel alloge sin turnis Al mi belega la floro! Arde mi volis ĝin tuŝi, Krude per dornoj min vundis.

Pasis la tempo. Alvenis Nova aŭroro printempa. Ree ekfloris rozujoj: Ne plu refloris la mia.

Tamen ne mortis la rozo. Ŝanĝis nur ĝia koloro: Flavaj sulkiĝis, ekfalis Ĝiaj petaloj velkintaj.

Tiam la branĉo sin ĵetis Sur min karese; kaj rozo Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis Sur ŝultro mia por kiso.

For! Tuj, rozujo kruela! Blankan, mi amis respekti; Ruĝan, deziris ardege; Flavan... Rozujo malbela!

Kial ne lasis vi, ke mi Ĝoje enspiru la virgan, Ĉarman odoron de l' blanka? Aŭ mi eksentu volupte Kun pasiego kaj fajro Brilan veluron de l' ruĝa?

Rozoj tre blankaj, tre puraj. Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj, Venu karese, multope! Sed vi, rozaĉoj malbelaj Jam sen odoro, velkintaj. Ho! Kunfandiĝu en polvo, Naŭza paŝtaĵo de l' vermoj.

La horloĝo

--Kioma horo? Ŝajne malrapidas Horloĝo mia. Ĝusta kun la via, tre ĝusta, Deziras ĝin mi.

--Ne estu infano! Ne helpas, Ke horloĝoj kune iradu. Pli malpli rapide, aŭ ĝuste, Ne revenas tempo estinta.

Preferinde ni ĝustigu la animojn. Alproksimigu vian bruston al mia, Metu la lipojn sur la miajn, ho, Donjo, Korojn amantajn tre intimaj ni sentu.

Lulkanto

(Al Donjo)

Dormu, mia infano! Havas koro amanta Pli da vido akrega, Ol la aglo fluganta.

Ĉio dormas sur tero; Rozoj, vermoj, brutaro! Dormas sablo arĝenta Sub la kisoj de l' maro!

Dormu, mia infano! Sur la volbo ĉiela Brilas puraj la steloj, Kaj mi gardas fidela.

En la nesto birdetoj Krias, tremas timemaj; Sed kviete redormas Sub flugiloj amemaj.

Dormu, mia infano! Dormu! Ne timu doloron Gardas mi vin pli zorge Ol avarulo trezoron.

Se mi estus riĉa...

(Rakonto laŭmemore verkita)

Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono. Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:

--Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha! Se mi estus riĉa!...

Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre malfeliĉe li vivis.

Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:

--Se la diablo mem volus doni al mi monon!...

Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:

--Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al vi?

--Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe, multege da mono...

--Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi ĉiutage.

--Vi ŝercas.

--Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ ol la suno subiros...

--Ĉu vi parolas senŝerce?

--Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton, via animo apartenos al mi.

--Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.

--Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton el ĉio, kion mi diris.

Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.

--Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono por mi? Ne, neeble!

Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al sia budo.

Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.

Oro! Oro! Oro! Ĝi estas mia! Riĉa! Mi estas riĉa, riĉega! Bone! Ni kvietiĝu! Kion mi faros el tiu mono? Unue, mi bezonas vesti min pli bone, loĝi en domo konvena, lui... lui, ne: aĉeti kaleŝon. Due, manĝi bombonojn. Mi ne scias, ĉu ili estas bongustaj, aŭ ne. Vere, neniam mi sukcesis manĝi bombonojn. Mi tuj iros... Ne, mi devas tien sendi mian serviston. Sed, kie li estas? Ha! Tiu malriĉulino, kiu loĝas proksime de mi, havas knabeton dekjaran. Mi dungos lin, kaj mi pagos po 1 Sm. ĉiusemajne. Ja, tio estas malŝparemo.

Kaj li komencis plenumi sian kontrakton. Li aĉetis ĉion, kion li renkontis. Je la kvara horo posttagmeze restis ankoraŭ unu spesmilo.

--Almozon! Mi malsatas.

--Morgaŭ. Mi havas nur unu spesmilon, kaj mi bezonas fumi cigaron.

La sekvantan matenon, kiam li ellitiĝis, jam sur la tablo de lia princa palaco kuŝis la infera donaco. Li matenmanĝis, kaj jungigis la ĉevalojn al sia kaleŝo, kaj rekomencis elspezi la monon. En la fino de la tago estis ankoraŭ multe da ĝi en lia monujo. Al lia cerbo ne venis la plej simpla ideo pri la nepra elspezo de la mono. Tiam li ekpromenis kun la monujo enhavanta la restantan monon. Meze de granda publika ĝardeno, kiel hazarde, li faligis la monujon, kaj revenis hejmen tre ĝoje. Tuj kiam li eniris, iu vokis lin.

--Sinjoro markizo, diris al li junulo, mi trovis tiun ĉi monujon, kiu apartenas al vi.

--Ja, vi estas honesta homo. Mi estas kontenta je vi. Konservu ĝin kiel memoraĵon de via bona ago.

--Pardonu min, sinjoro, ne pro via mono mi alportis la monujon. Mi ne akceptas.

* * * * *

Ian tagon la policestro arestigis lin por klarigoj: oni murmuretadis, ke li faras neleĝajn monerojn. Li prezentis specimenojn. La spertuloj rekonis ilin leĝaj. Tamen li perdis multe da tempo antaŭ ol la afero estis decidita. Tuj post la liberigo li trinkis iom da brando por klarigi la ideojn. Li ne sukcesis. Tiam li drinkis. Li ebriiĝis, kaj dormis ĝis la sekvanta tago.

Kiam li vekiĝis, bela kaj ridetanta sinjoro, frake vestita, salutis lin, kaj tre afable diris:

--Mi havas ion por diri al vi, sinjoro.

Scivolonte li esploris la luksan ĉambregon, kaj terurigite li vidis, ke ĉie estis oro, oro, multe da oro; sur la tablo, sur la lito, sur la pargeto, sur la speguloj, ktp.

--Tra kie vi eniris? Kion vi deziras? Ĉu monon? Al ĉiuj diabloj la mono!

--Ne pri mono, sinjoro, sed pri alia afero. Ĉu vi bonvolos doni al mi aŭdiencon?

Post malĝentila oscedo, li diris:

--Bone! Sidiĝu senĝene. Mi aŭdas vin.

La sinjoro frake vestita ne akceptis la inviton. Li nur frapis sur la plankon, kaj tuj sulfura fumo ekaperis, kaj la ruĝe vestita donacinto de la mono sin prezentis al la kompatinda ŝuisto.

--Kio fariĝis la oro, kiun mi donis al vi?

--Ho ve! Mi drinkis, kaj mi dormis multe pli ol mi esperis. Mi ne povis ankoraŭ elspezi la tutan monon, kiun mi ricevis hodiaŭ.

--Ne, sinjoro, vi eraras. Jam de tri tagoj vi ne elspezas la tutan monon, laŭ nia kontrakto.

--Aŭskultu min, bona amiko. Mi aĉetis la plej multekostajn objektojn, mi estas tre riĉega. Por diri al vi la veron, mi ne scias, kion plu aĉeti. Mi ne volas vian oron: al mi ĝi ne donas la feliĉon, kiun mi esperis. Forportu ĝin, kaj lasu min trankvila.

--Ne, tute ne. Vi ne aplikadis la oron, kiun mi donis al vi, en konvena maniero. Vi forgesis, eĉ vi evitis, elspezon nefineblan, por kiu ne estas sufiĉe da mono en la tuta mondo. Vi forgesis, vi evitis la malriĉulojn. Neniam vi donis almozon. Neniam vi konstruis. Neniam vi edukis. Neniam vi laboris. Oro estas mia plej bona perilo. Se mi lasus vin kaj ne kunportus ĝin, mi perdus du gravajn posedaĵojn: mian karan armilon kaj vin, malbonulon.

Fulmo timiga sekvis tiujn vortojn. La palacego fariĝis denove budo, kaj en ĝia sola ĉambreto, sur la planko el tero, restis nur la korpo senanima de la ŝuisto karbiĝinta.

Marmeze

(Al Donjo)

Ĉielo kaj maro! De tero nek ombro! Ondegoj petolaj sinsekve la ŝipon Ameme postvenas, proksimen alvenas, Envolvas karese, momente haltiĝas, Kaj tuj malaperas en sonĝo rapida. Sur ĉiu ondeto Vizaĝon la vian Mi vidas kontente Samtempe malĝoje.

Ĉielo la blua sin volbas sur maro, Laŭŝajne grandega ombrelo, Kaj suno brilanta trapasas, venkeca, Heligas la maron, vivigas la mondon. Kaj ĉio, la ondoj, ĉielo, la suno, Prezentas verege imagon karegan, La vian. Sopiro! Malĝoja vorteto, kaj tamen Amema!

Vero vera

(Al Donjo)

--Vin mi amas, kiel najtingalo Amas la tagiĝon! --Kaj mi ankaŭ... amas diademojn, Riĉajn kaj brilantajn.

Pro ci, mia stelo, mi suferos Dornojn, martirigojn! --Kaj mi ankaŭ... pikojn de orpingloj Suferados ĝoje.

--Kiel granda ŝildo, mia koro Ŝirmos vin, feliĉa! --Kaj mi ankaŭ... ŝirmos ĉion mian Kontraŭ ŝteloj, raboj.

--Ciaj kisoj, cia bela buŝo, Ĉiam min vivigos! --Kaj min ankaŭ oro kaj moneroj Certe tre ĝojigos.

--Ve! Se cia amo al mi ĉesos, Certe tuj mi mortos! --Kaj mi ankaŭ... ja mi baldaŭ dronos, Ne havante monon.

--Koro bronza! Dum mi ĝoje vivas, Nur pri vi pensante, Revas pri la mono malŝatinda Vi, suferigema.

--Ne koleru! Mi sincere Amas vin pasie; Sed... ne, ne postulu de virino Pli ol ŝi don-povas.

Neĝa statuo

(Al Donjo)

Revante mi konstruis statuon Sen similo en la tuta mondo, Blanka kiel ciruso, Brila kiel stelo.

Mi al ĝi belaĵojn ĉiujn donis. Tiel bela estis ĝi, ke ravis Vere min, la kreinton, Ĝiaj formoj belaj.

Pasie mi ĵetis min rapide Por ĝin preni arde kaj soife, Por tuj ĝin ekanimi Per avidaj lipoj.

Ho ve! La marmoro estis sonĝo; Nur revaĵo la malglata formo, El neĝaĵo farita De ludemaj buboj.

Inter nuboj

Kia memorinda tago, tiu de la ekskurso al Pão de Assucar (Sukerpano), la genuo de la Ŝtona Giganto, dum la neforgesebla 5a Brazila Kongreso de Esperanto! Ĉiuj, kiuj ĝin ĉeestis, sentas ankoraŭ hodiaŭ,--jam pasis tri monatoj!--la plezuron tiam ĝuitan, aldonitan de la plezuro rememori agrablan temon. Meze de la vivo ĉiutaga, proza, batalanta estis sendube vera ripozo spirita tia ekskurso, kie regis la konfido, la amikeco, la senpriokupeco, ĉiu sin vidante inter preskaŭ nekonatuloj, sed sin prezentante, sin konatigante per la verda stelo, forgesante malamon, malĝojon, kontraŭaĵojn. Ĉiuj sentis, ke ja ekzistas tio, kion oni nomas _Esperantujo_, por esprimi lokon por paco kaj amo frata.

Tiel profundan impreson mi ricevis, ke ankoraŭ hodiaŭ spirite mi revidas klarege la scenojn kaj la scenejon de unu el niaj plej belaj numeroj de la programoj de niaj modestaj kongresoj. Kaj sub tia plezuriga impreso plaĉas al mi rememorigi tian ekskurson, rakontante al miaj legantoj (eble la multenombro estas vanta trograndigo) kelkajn faktojn ne publikigitajn. Kiam la kongresanaro alvenis al la stacidomo de Praia Vermelha (Ruĝa Marbordo), la vetero estis belega: la ĉielo blua, sennuba, la aero freŝa, la tuta naturo ridetis ĝoje: certe pro la kunhelpo de la graciaj samideaninoj. Ni restis en ĝoja atendo dum preskaŭ unu horo ĝis la ek-supreniro. Kiam ekveturis la unua grupo, mi rimarkis, ke unu el niaj plej belaj samideaninoj trovas ĉiam motivon por daŭre esti en sama loko. Mi observis la fakton, sed mi ne povis ĝin al mi klarigi. Post iom da tempo mi ne povis min deteni, kaj mi demandis:

--Fraŭlino, kial vi ne supreniras?

--Mi tre timas, mi ne iros ĝis la supro. Mi restos tie ĉi. Mi timas. Kion? Mi mem ne scias, sed mi timas.

S-ro Fridolino Cardoso, la afabla administranto de la aera fervojo, kiu staris proksime, sin intermetis:

--Ĉu vi timas ian danĝeron pro la konstruado de la fervojo? Mi certigas al vi, ke tute ne estas ia danĝero. Ne timu! Aŭskultu min pacience!

Kaj la ĉarma fraŭlino aŭskultis pacience. Sed mi rimarkis ankaŭ, ke por pli bone tion fari, ŝi turnis sin al la punkto fina de la tramvojo, tiamaniere, ke ŝi povu vidi la venantajn personojn. Sendube simpla koincido.

--Mi tuj montros al vi la pravon de miaj vortoj, daŭrigis S-ro Fridolino. Vere, inter la deira stacidomo kaj la monteto _Urca_ estas longo je 600 metroj, kaj inter _Urca_ kaj _Pão de Assucar_, 800 metroj. Sed... vidu mem! La reloj estas faritaj el du metalfadenoj paralelaj, fiksitaj ĉe la supra parto, kaj libera ĉe la malsupra.

--Do, la veturilo falos!...

--Tute ne! Pacienciĝu! Pezaĵoj el metalo, je 30 tonoj metraj por la unua segmento, kaj je 33 por la dua, faras la streĉon neŝanĝebla. Ĉiu veturilo estas sufiĉe ampleksa por 20 vojaĝantoj, sed por ilia komforto vojaĝas nur 16. La veturilo pendas de reloj je 44 milimetroj de diametro, faritaj el ŝtalfadenoj, kaj posedas rezisto-kapablon de 150 tunoj kontraŭ rompiĝo. La veturiloj estas tiritaj de ŝtala ŝnurego kies rezisto-kapablo estas 26 000 kilogramoj. Sed maksimume oni bezonas nur 3000. Do, la nedanĝereco estas klarega. La tuta vojaĝo daŭras 8 minutojn kaj duonon...

--Do, tute ne estas danĝera la vojo? interrompis la floro mirinda.

--Tute ne! Fidu tutanime!

--Bone! Ni iru!

Sed kiam la fraŭlino diris tiajn vortojn, ŝi sin jam estis turninta al persono, ĵus alveninta, kiu tiel longe atendigis la gracian samideaninon.

Tiam mi komprenis kiel la klarigo de S-ro Fridolino tiel bone efikis.

Mi decidis akompani la printempan paron, kaj ĝui la vojaĝon, ĉirkaŭita de atmosfero juna kaj ama. Sed kiam mi volis eniri en la vagoneton, S-ro Fridolino tre ĝentile malhelpis min, dirante:

--Jam enestas 16 personoj...

--Bone! rezignacie mi murmuretis. Ni lasu la 16 personojn, kaj ni atendu nian vicon. Dume ni interparolu pri la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko, kaj ni ludu la rolon de la kvar personoj ankoraŭ akcepteblaj.

Kaj mi ekmontris la gramatikon al S-ro Fridolino, kiu de tempo al tempo diradis al mi: "Pardonu!" por doni ordonojn por la bona funkciado de la vojaĝoj. Tiamaniere, li povis lerni nur unu vorton en Esperanto, kaj nur unu formon gramatikan: "Pardonu!"

Fine mi lokigis min en la veturilo. Ni estis 20 personoj; sed la administranto klarigis al mi, ke infanoj ne estas personoj, kaj pro tio la kvar infaninoj kvinjaraj ne estas kalkuleblaj.

Kia belega panoramo! Kviete rulante sur la reloj, la pendanta veturilo transportis nin al la supro de _Urca_. Super la ekstremo suda de la urbo, ni estis kvazaŭ en aeroplano. Dekstre, maldekstre, la panoramo estas impresiga. Ĉie maro, ĉie tero! Insuloj, marbordoj, lumturoj, fortikaĵoj; la silueto malproksima de la montaroj, kiuj plibeligas la belegan golfon _Guanabara_.

De _Urca_ ĝis _Pão de Assucar_ la veturilo rulas super la abismo. La panoramo fariĝas pli kaj pli impresiga.

Kiam mi alvenis al la belvidejo, vasta kaj poezia, mi aŭdis s-inon F.;

--Helpu nin! Helpu nin!

--Kio okazas? mi demandis terurigita.

--Ni estas arestitaj!

Mi staris maltrankviligita. Mi vidis nek katenojn, nek policanojn, nek modistinojn, nek florojn. Nur la muzikistaro ludis valson. Sendube la sinjorinoj estis fiksitaj sur la benko per la akordoj de la orkestro. Sed por tio oni petas helpon de kundancanto. Tiel mi invitis s-inon F. por danci.

--Ne, ne! Ni estas arestitaj de la vento.

Efektive, la vento blovadis forte, kaj ne permesis, ke la sinjorinoj stariĝas. Ok sinjorinoj, junaj kaj maljunaj, restis sidantaj silente sur benko, batalante kontraŭ sinjoro vento! Kia forto... tiu de la vento! Batali kontraŭ virino! Kion fari? Jen staris la demando, kiun, pro mia konatiĝo kun tia sinjoro, mi solvis. Mi proponis danci, denove. Fraŭlinoj kaj sinjorinoj rifuzis unuvoĉe. Se nur promenante, la vento... Mi pravigis ilin, kaj mi dancis tute sola. Mi ne scias, ĉu pro tio aŭ pro alia kaŭzo, la vero estas, ke la vento kvietiĝis iomete. Eĉ tiam la sinjorinoj ne kuraĝis forlasi sian rifuĝejon. Kun kia bedaŭro! Neniam oni dancis antaŭe sur la supro de Pão de Assucar! Ĉu la geesperantistoj ne faros tion, malgraŭ la vento? Por tia speco de batalantoj ne estas bariloj.

La aliaj gekongresanoj ĵus alvenas, kaj mi demandas:

--Kiu dancas? Kiu ne dancas?

Kaj mi formis du grupojn. El la nedancanta grupo mi faris muron vivantan, kaj mi uzis ĝin, kiel ventoŝirmilon. Jen solvita la problemo!

Ĉiuj ekdancis. Ankaŭ mi dancis kun tre gracia fraŭlino, unu el la plej distingindaj esperantistinoj, al kiu mi klarigis la diferencon inter venteto, vento kaj ventego.--La fraŭlino ekenuis. Tiam, mi komparis la ventegon de la naturo kun tiu de l' koro, esperante, ke la fraŭlino tuj komprenos min. Eraro! La fraŭlino tute ne konas la ventegojn de l' koro! Feliĉa knabino!

Kiam ni finis la duan valson, ĉe la horizonto aperis malgranda nubo.

--Baldaŭ ni estos ĉirkaŭitaj de nuboj, fraŭlino.

--Do, ni dancos inter nuboj?

--Jes. Sed mi opinias, ke ne estos tre agrable.

--Kial ne?

Mi klarigis al mia kunulino tion, kio estas nuboj, kaj tiufoje mia klarigo estis interesiga. Ne dubu pri la klereco de nia samideanino.

Kaj ni restis inter nuboj, mi ne scias kiom da tempo. Mi lasas al via sagaco, mia dubema leganto, diveni, de kia koloro estis la nuboj: ĉu blankaj, ĉu nigraj, ĉu rozkoloraj.

Kiam mi malsupreniris, mi estis malĝoja. Mi estis pensanta pri la revoj, nuboj kiujn ni starigas sur la ĉielo de nia vivo, kiujn la suno de l' amo koloras, kiujn la vento de la malespero forpelas.

Confiteor

(Luiz Guimarães Filho)

Al maro, al astroj, al ventoj, Al la plej hontema el floroj, Konfesis mi amon la mian Kaj mian kaŝitan turmenton.

La ne-diskretemaj homoj Ĝin aŭdis de miaj du lipoj; Mi diris al Di', al anĝeloj, Per mia la voĉo poeta.

"Mi amas! Mi amas! Mi amas!" Mi ĉie kaj laŭte ekkrias, Al tuta la mondo mi diras.