Part 2
Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de ilia intimeco.
Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu ekzistis.
"Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe. Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno."
III
Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino.
Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj sur gxin.
"Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn--"
"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.
"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas: _Cxi Tiu Karno Mia_. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco _rajtas_, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej _eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
* * * * *
Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo, vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino.
La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo.
Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj. "Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de tia certeco.
Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?
Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de matureco estas retenilo.
Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion.
Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis ke sxia filino menciis neniajn nomojn.
Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton.
"Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la gxardenojn ekde la tenisejo.
IV
Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cxeesto de nekonatoj.
"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi," la patrino sxin certigis.
"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu _malamas homojn_? Cxu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?"
S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple.
"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio, por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus _postuli_ ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre en tuta soleco."
Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--"
"Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter sxiaj konjektoj.
Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino Suferno frapetis cxe sxia pordo.
"Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis.
Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj familianoj. "Gxi ne estas _precize_ funebra," sxi kutimis diri, "sed gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino."
Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino.
"Ho, cxu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi timis ke vi vin sentu iom laca."
"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi. Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi."
"Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."
"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie."
S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.
Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.
"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Cxarlotino en forirado."
"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano."
"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."
S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la vespermangxo."
"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo."
S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"
Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi scias--"
"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis.
Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj--"
"Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron."
"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la alveno de la pliagxularo."
"Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?"
"Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis.
"Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme.
"Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.
"La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?"
"Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulgxero."
"Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas."
"Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera triumfo."
"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.
"Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema cxu--"
"Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto.
"Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis.
S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulgxero."
Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu ili scias ke mi estas cxi tie?"
La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon, diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?"
"Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu Leilino diris al ili ke mi alvenas?"
Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn--"
S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn sxancojn atingi Romon."
"Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis S-rinon Bulgxeron."
"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?"
Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."
"Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas tempon por vestigxi."