Aliaj Tempoj

Part 1

Chapter 1 3,647 words Public domain Markdown

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

EDITH WHARTON (cx.1861-1937)

ALIAJ TEMPOJ

Esperantigis EDWIN GROBE

1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999

Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS"

ALIAJ TEMPOJ

S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauxenirantan peladon de la helicoj.

Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis "bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco.

Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton. Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti pri tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze, sxi certis pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano.

La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, _tiu_ S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux sxi en la unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo de la kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke ne, sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi tiel alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la kapitano tuj sxangxis la temon.

Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera pasinteco, elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux sxia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj izolis.

Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci novan survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova malbonauxguro sxajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, cxar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de Leilino."

Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj sxpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos roli kiel avertilo. Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun okazis tiajxo mem kaj S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvocxe: "Jes, Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino. Kun tia ekzemplo cxu oni rajtas esperi aliajxon?"

Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo. Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok pasintaj jaroj?

Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra forpasinta ribelado.

S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis la momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko sed ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam havigis al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli kompreneblaj kaj cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj senkonsekvencoj gxenis sxin pli ol la plej malbonaj certajxoj.

Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi cxu ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux malbonkondutaj, cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste?

Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas."

Cxu povus temi pri _sxia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro.

Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino."

Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino.

Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi, li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al sxi eklegi por ne perei.

En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon.

"Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?" li demandis.

Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga momento, gxi okazos neniam.

"Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke ili--estas ie cxe _li_."

"Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi alvenos la urbon por vin renkonti."

Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj."

Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon.

"Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido.

S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis. "Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris.

Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli facila."

"Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado. "Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, _tion_ mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne komprenas kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris. Kaj sxia unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ sxajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom kiel--"

"Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin certigu."

"Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias--"

Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. _Ili_ bonfartas."

Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo.

"Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en la sama maniero."

"Kio? Cxu pri Leilino?"

"Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el ili sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de sia eksedzinigxo. Unu el ili--_sxi_ nomigxis Mabelino--se mi bone komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro."

"Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido.

"Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?"

Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de gxi."

"Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis kaj rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--"

"Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi. Necesis ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.

"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."

La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia ekzemplo."

Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?"

"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."

"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."

Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias--oni neniam timas."

Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris.

Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon.

"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.

Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon.

La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?"

"Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!"

Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la kamparo, cxu?"

"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux sendas amon.' Cxu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion."

"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?"

"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."

Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo, cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antauxcertas."

Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta nun liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj.

"Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj etendajxoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu sxi staris kaj cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de sxia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo subferdekigxi. Dum ili descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin balais kontraux la sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis la ambasadorinon alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege bedauxras! Tio multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon cxe kelkaj geamikoj en Lenokso."

II

La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto.

Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.

"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.

S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al _mi_--ke cxiu virino rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"

Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?"

"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."

"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"

S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari _mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe sxi."

"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"

"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas antaux ili."

"Vio iom pravas," li konsentis.

Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis sxiaj fenestroj.

"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da tempo.

Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas tombosxtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min. Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin helpis. Kaj helpis _min_ sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti."

"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"

"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun sxi."

"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"

"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"

"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis--

* * * * *

La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.