Al mia fratineto: Letero pri la seksvivo
Part 1
AL MIA FRATINETO
LETERO PRI LA SEKSVIVO
DE
FELIX ORTT.
TRADUKITA DE
A. MULLER.
Eldonejo "Chreestarchia", 1912. Soest (Nederlando).
_Mia kara Fratineto._
Vi certe iomete miros, ricevante tiel longan leteron de via fratego, kaj ne komprenos, kio estas la kaŭzo. Eble vi pensas, ke nepre ekzistas tre serioza kaj grava motivo, ĉar vi ja ne estas dorlotata per miaj leteroj; kaj se vi pensas tion ĉi vi estas prava.
Tamen, se mi diras al vi, kio estas la kaŭzo, kiu min decidigis babili dum kelkaj horoj kun vi, kredeble tio ŝajnos al vi ne tiel grava.
Ĉu vi memoras, ke vi antaŭ ne longe traserĉis la libroŝrankon de via patro en la volumoj de Van Lennep. Vi jam estis leginta kelkajn: "De Roos van Dekema", "Ferdinand Huyck", kiuj tre plaĉis al vi, kaj nun vi denove prenis volumon nome: "Klaasje Zevenster". Vi jam estis komencinta kaj precipe vi trovis la komencon sufiĉe amuza; tiuj sep studentoj, kiuj ricevas kiel donacon de Sankta Nikolao tiun infaneton, tiam via onklino venis en la ĉambron kaj demandis, pri via legaĵo. Kaj kiam vi diris ĝin al ŝi, ŝi ordonis ke vi remetu la libron, ĉar ĝi ne estis deca por vi.
Ĉu vi ankoraŭ memoras la tutan interparoladon kiun vi tiam havis? Vi tiam trovis ĝin iomete malagrabla, esti devigata remeti tian ĉarman libron en la ŝrankon kaj demandis, kial tiu libro ne estis bona; kial via patro havas malbonajn librojn en sia libroŝranko, kial la homoj verkas malbonajn librojn?
Via onklino respondis, ke la libro, entute ne estis malbona, sed ke ĝi enhavas detalojn, kiujn fraŭlineto de via aĝo ne ankoraŭ bezonas scii.
Tion vi trovis ankoraŭ pli malagrabla, esti konsiderata kiel infaneto, kaj vi diris, ke vi ne komprenis, kial vi ne povis scii la veron, kaj ke estas ĝuste bona, ke vi scias diversajn aferojn, kiuj okazas en la mondo, sed ĉio ne sukcesis ŝanĝi la opinion de via onklino.
Poste vi ambaŭ priparolis aliajn librojn, vi demandis, kiuj estis bonaj libroj, vi citis kelkajn, kiujn viaj amikinoj estis legintaj kaj trovintaj belegaj! "Hilda v. Suylenburg", "Het Jongetje", "Het Zusje", ktp.
Ĉu estis permesate al vi legi tiujn?
Sed via onklino skuis nee la kapon ĉe la nomo de ĉiu libro, kiun vi citis kaj diris, ke tiuj ĉiuj ne estas decaj libroj por junaj fraŭlinoj. Aliajn librojn, de Marlitt kaj samspecajn, ŝi trovis tro romantikaj, kaj vi denove ne komprenis, kial romantikaj libroj estas maldecaj por vi.
Tiam vi demandis, kion vi do fine povis legi; via onklino ne sciis montri multajn Holandajn librojn kaj la Anglajn de Louise Alcott kaj Miss Yonge vi jam konis.
Ne necesas ke mi precize ripetu la tutan interparoladon, sed vi memoras tamen, ke vi fine iomete koleriĝis, kaj ĉagreniĝis. Vi tute ne povis kompreni, kial onklino ne aprobis ke vi legas diversajn romanojn, kiujn kelkaj amikinoj viaj tamen kun permeso estis legintaj, kaj trovintaj belaj, kaj en kiuj ili malkovris neniun malbonaĵon kaj vi poste murmuretis al mia orelo, ke estis tiel malafable de onklino tiamaniere uzurpi, ĉar vi kiel fraŭlineto de dekses jaroj ne estis plu malgranda infano, kaj ke vi ankaŭ en la estonteco ne intencos ĉiam konsulti la onklinon kaj volos legi tion, kio al vi plaĉas.
En tio vi ne estis tre kompleza, ĉar vi bone scias, ke onklino vin tre amas kaj faras ĉion, kion ŝi povas, por kiel eble plej bone anstataŭi vian panjon, kiun vi ne havas plu.
Kaj vi ankaŭ scias, ke via patro konfidas vian tutan edukadon al onklino, ĉar li konscias ke ŝi volas vere nenion ol la bonon por vi kaj ĉar ŝi estas tia ĉarma kaj saĝa virino.
Mi ankaŭ scias, ke vi diris tion ĉi kolere kaj ne havis la intencon diri ĝin tiel akre, sed tamen mi rimarkis ke ĝi daŭre ĝenas vin, ĉar vi ne komprenis ĝin kaj ĉar kaŭzis disiĝo inter vi kaj la onklino. Post tiu tempo vi estas vere iom malpli afabla je ŝi, kaj mi vidis, ke onklino rimarkis ĝin kaj ĉagreniĝis pro tio, ĉar vere, ĝi ne estis ĉikanemo de ŝi kaj ŝi nur celis vian feliĉon.
Nu, kelkajn tagojn poste mi interparolis pri tio kun onklino. Mi diris al via onklino, ke mi sentas, kiel malagrabla estas tiu malkompreniĝo; mi opiniis, ke ŝi vere pravas, sed, ke mi ankaŭ tre bone povas imagi al mi bildon de viaj pensoj kaj komprenis, ke vi estis malbonhumora, ĉar vi ne povis percepti la intencojn de via onklino; kaj ke mi tial opiniis tre bone ke onklino iam malkaŝe parolos kun vi kaj konigos la motivojn kial ŝi estis tiel antaŭzorga pri la elektado de via legaĵo.
Sed tiam via bona onklino ankoraŭ pli ĉagreniĝis, kaj ŝi diris, senti tre bone, ke ŝi devus interparoli kun vi, sed bedaŭrinde, ne havi la kapablecon; ŝi ne sentis sin kapabla pritrakti ĉiujn tiujn malfacilajn, delikatajn kaj mizerajn aferojn.
Kaj ŝi daŭrigis, se vi realigis vian intencon por legi ĉiujn tiujn romanojn kiuj estas nuntempe eldonataj, precipe la francajn, vi en la estonteco eble malfeliĉiĝus. Vi konatiĝus la malnoblaĵon en la mondo en deloga formo, kaj se ĝi superregus vin, vi perdus tiam vian delikatan kaj ĉastan senton, kaj serĉus vian plezuron, feliĉon kaj ĝuon en malnoblaj anstataŭ noblaj aferoj, kaj per tio morale parte malaltiĝi; kio certe estus vere tre bedaŭrinda, aŭ, ĉu ĝi ne plaĉus al vi, sed elvokis vian abomenon, tiam vi eble konfuziĝus, vi konsiderus tion, kio estas vere bela en la mondo kiel malnobla kaj malbela kaj havi per tio gravan batalon kaj maloportunaĵon, kaj per tio malhavi multe da feliĉo, kiun la mondo proponas.
Ĉu vi nun vidas bone, ke onklino vere havis tre gravajn motivojn esti tiel zorgema pri via legaĵo, kaj la kaŭzo estis nur, ke ŝi estis tiel antaŭzorga por via estonta feliĉo, ke ŝi nun iomete maloportunigis al vi la vivon. Sed mi diris al onklino, ke ne daŭrus longe, ke ŝi estus ankoraŭ havanta la gvidadon pri via legaĵo; kaj ke vi ĉu baldaŭ, ĉu en la estonteco tamen renkontos tiujn malfacilaĵojn, kiujn onklino tiel deziregis malproksimigi de vi, kaj ke estas tial pli bone ke vi aŭdas pri la malĝojo kaj malnoblo, kio ekzistas en la mondo, kaj kion vi neeviteble baldaŭ devus koni, aŭdis de homoj, kiuj vin amas kaj celas vian feliĉon, ol se vi suĉas ĝin hazarde kaj nepreparite el pli aŭ malpli bonaj romanoj, poste demandante pri tio informojn al amikinoj kaj tiam eble tute konfuziĝus.
Se vi nun aŭdis tiom, kiom necesas pere homoj, kiuj vin amas, tiam ili povis zorgi, ke vi vidadus la belon kiel bela kaj lernas diferenci la malbonon kiel malbona, kaj tiam vi certe estus perdinta iom de via nescio, sed nenion de via animpureco kaj protektita kontraŭ la influo de diversaj libroj, kiujn ni tamen ne ĉiam povus malproksimigi de vi.
Pri tio onklino kaj mi interkonsentis, sed ŝi nekuraĝis priparoli la aferon kun vi, ĉar ŝi malfacile esprimas siajn pensojn kaj demandis ĉu mi bonvolus fari tion.
Kaj tio estas la kaŭzo, kial mi skribas al vi tian longan leteron.
* * * * *
Fratineto, se vi momenton preterpasigas antaŭ viaj okuloj la rakontojn kaj romanojn, kiujn vi ĝis nun legis, tiam vi memoras, ke preskaŭ ĉiuj el ili rilatas la amon inter junulo kaj junulino.
La junulino estas ordinare tre belega kaj posedas diversajn ĉarmojn kaj virtojn, kaj la junulo "amas ŝin pasie", aŭ pli bone, li amas ŝin ĝis la morto kaj post multaj malfacilaĵoj fine okazas edziĝo.
Eble vi havis, kiel tre multe da fraŭlinoj antaŭe, epokon, kiam vi juĝis ĉiujn tiujn amindaĵojn neeblaj kaj tedaj, sed tiu opinio por tre multaj filinoj poste ŝanĝiĝas, kaj ili trovas tiujn amhistoriojn belegaj.
Mi ne scias kion vi nun opinias pri tio, sed vi tamen ĉiuokaze estos konvinkita, ke amo kaj edziĝo tamen estas la plej interesa kaj feliĉa en la vivo, ĉar ĉiuj tiuj libroj tiel unuanime nomas tion la plej grava.
Eble vi jam estas tiel forte sub la influo, ke vi mem ankaŭ deziregus ke ĉarma, juna viro ankaŭ vin poste tiel kore amus, kaj ke vi konsideras tion, kiel la grandan feliĉon de la vivo.
Eble vi bedaŭras ĝin ankaŭ, ke vi mem ne estas tia rava filino, kiun la homoj ĝis morte amas kiel la libroj rakontas, kaj ĉu vi jam observis vin mem en la spegulo, konkludante, ke via ĉarma vizaĝeto, kiun ni ĉiuj amas kiel ĝi estas, tamen tute ne estas tiel rava kiel tiu de la heroinoj el viaj libroj.
Se ĉi ĉio estus tiele, tiam evidentas ke via onklino tute ne estis tro severa kaj nepre necesas, ke ni interparolas pri tio, ĉar vi jam konsideras ĉion el malbona vidpunkto same kiel vi iam observis vian vizaĝon en konveksa ĝardenspegulo--kelkaj partoj pli grandiĝas kaj aliaj tro malgrandiĝas tiel ke vi vidas la tutaĵon malmodelita pro malĝustaj proporcioj.
Mi konsentas--amo estas tre serioza afero--amo estas la plej alta kaj la plej feliĉiga en la vivo. Sed, kio amo estas, tion vi ne facile komprenos el ĉiuj tiuj romanetoj, kiuj hazarde falas en viajn manojn.
Ĉu vi iam bone pripensadis, kio estas la esenco de amo?
Ĝi _ne_ estas tiu speciala sento de ĉarmo, kion la geherooj el viaj romanetoj sentas reciproke; kiuj estas tiel feliĉegaj per unu ekrigardo el la okuloj kaj profunde malfeliĉegaj, kiam alia persono kaptas tiun dolĉaĵon; kiuj ŝatas promenadeton en la lunradio kun ilia adorito kiel la plej grandan feliĉon en la mondo.
En tiu sento tamen povas kuŝi amo, sed ne ĉiam la vera amo troviĝas en ĝi.
Tiu sento de ravo, tiu alterno de feliĉego kaj malfeliĉego, kiun vi konas el la libroj kaj pri kiu mi ne bezonas paroli pli longe, estas io alia:
Estas _amindumo_, kion vi certe ne devas konfuzi kun _amo_. Mi rakontos al vi kio estas _amo_.
_Amo estas la sento de unuanimeco._
Tion vi perceptu bone. Tio ne nur rilatas por gejunuloj, sed tio koncernas ankaŭ por ĉio en la mondo kaj en la tuta universo.
Vi scias ke estas skribata en la Biblio:
_Dio estas Amo._ Tion vi nun povas imagi al vi kion signifas tio. Vi ja scias ankaŭ ke estas skribita en la Biblio, ke Dio estas la kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Tio estas, ke ĉio, kio ekzistas, devenas el Dio, kaj ke Dio ekzistas kaj vivas en ĉio, kio estas.
Estas nenio en la universo ekster Dio.
En Dio ĉio estas unuiĝinta. Do, rezonante "Dio estas unueco, kaj Amo estas unueco", mi logike rajtas diri: Dio estas Amo.
Ĉar ĉio, kio estas kreita, ĉio, kio estas deveninta el Dio, estas profunda unueco, tial ekzistas inter ĉiu estaĵo ligo de amo.
Almenaŭ, tiu ligo devas ekzisti por ĉiu, kiu konscias tiun unuecon. Multe da personoj ne perceptas klare la unuecon inter ĉiuj homoj kaj inter ĉiuj kreitaĵoj, sed kontraŭe ili pli atendas la diferencojn.
Tio okazas, ĉar la diferencoj troviĝas je la supraĵo sed la unueco en la profundaĵo.
Tiuj diferencoj, kiuj estas je la supraĵo, oni do vidas supraĵe la unue, kaj tiuj donas la senton de disiĝo kaj malamikeco.
Vi ne amas tiun knabinon, ĉar ŝi havas tiajn tedajn ecojn, tute alia vi diros, ol vi trovas agrabla aŭ bona.
Tiu diferenco ekscitas vin kaj naskos senton de antipatio; kaj kiam tiu antipatio iĝas pli forta, tiam fariĝis malamikeco.
Sed vi lernis, ke tio ne estas bona. Vi lernis el la Biblio, ke Jesuo diris al ni, ke ĉiuj homoj estas fratoj, infanoj de unu Patro, kaj ke ni devas ami niajn proksimulojn kiel nin mem.
Kaj la disĉiploj de Jesuo proklamis la saman kiel ilia Majstro, kaj tio estas kiel vi scias la fundamento de la Kristanismo.
Ankaŭ famaj saĝuloj el la idolanaro en pratempoj instruis la saman.
Boeddha instruis ankaŭ, ke ĉiu vivo estas unueco kaj ke ni devas senti amon al ĉiu vivanta.
Eble vi jam aŭdis ke nuntempe en nia socio vivas personoj, kiuj nomiĝas Teosofoj. Nu, la fundamento de la Teosofio estas ankaŭ la frateco por ĉiu vivanta, kaj ili instruis same kiel Boeddha instruis tion kaj same kiel ni povas legi en la biblio, ke ni devas ami nin reciproke kaj ne nur la homojn, sed ankaŭ la bestojn, ĉar ili ankaŭ estas parto de la frateco de la vivantaĵo kaj same kiel ni estas naskita el Dio.
Ĉu vi nun sentas ke ekzistas forta ligo inter unueco kaj amo kaj tiam ni sentas tiun unuecon kaj animunuecon al aliaj, ankaŭ plifortigas tiun senton, kion vi konas kiel "amo".
Vi sentas vin parenca al via patro la plej multe, kaj tiam, kiam via panjo ankoraŭ vivis, ankaŭ al ŝi; vi amas ilin la plej multe; kiam ili havas ĉagrenon, ankaŭ vi doloras pri tio, kiam ili ĝojas, vi ankaŭ ĝojas pri tio, kvazaŭ estas via propra afero, kvazaŭ vi ĉiuj estas unuanimaj.
Ĉu vi komprenas nun, ke tiel intence kiel vi sentas tiun unuecon, vi ankaŭ havas tiun senton, kiun vi konas kiel amon.
Kaj plie vi ankaŭ sentas la parencecon kaj ĝis certa grado la unuecon al via onklino kaj al via pliaĝa frato kaj ankaŭ al viaj amikinoj kaj kuzinetoj kaj al kelkaj aliaj personoj, kaj vi partoprenas en ilia ĉagreno kaj feliĉo, vi amas ilin, proporcie ke vi sentas la unuecon kaj la parencecon al ili. Kaj nun rezultas el la aranĝoj de la sorto, ke ofte okazas, ke du junaj homoj, junulo kaj junulino sin renkontas kaj ke inter ili kreskas granda simpatio; naskiĝas sento de amikeco inter ili, kiu senĉese pligrandiĝas, ke fine ambaŭ sin sentas tiel unuanime, kvazaŭ ambaŭ animoj estas kunfanditaj ĝis unu.
Ili ambaŭ ne konas pli agrablan ĝuon ol tiun senton de unueco, ili tial volas partumi ĉion kune, ĉion kune travivi en la vivo, ĝojon same kiel malĝojon, feliĉon same kiel ĉagrenon.
Kiam ili ne estas kune, ili sentas ian mankon, kvazaŭ parto de ili mem estas forprenita, ili nur sin sentas kontentigitaj, kiam ili estas kune, same kiel estas skribita en la biblio: Tiuj ĉi duoj estos unuo. Kaj por tiu forta, ĉiu reganta sento de unueco, kaj por la inklinego, por kvietigi tiun senton, naskiĝas ankaŭ la bezono por vivi tute por kaj kun la alia.
La malpli fortaj ligoj de amo, la malpli forta unuecsento, kiu ekzistas inter tiu viro aŭ tiu fraŭlino kaj siaj gepatroj, siaj gefratoj, siaj aliaj parencoj kaj amikoj, devas cedi por la potenca, forta bezonego al unueco, de tiuj ĉi ambaŭ. Ili do forlasas sian antaŭan rondon, sian gepatran domon kaj ambaŭ formas kune novan unuecon, novan familion.
Tiel ankaŭ ordonas la biblio: tial homo forlasos gepatrojn kaj dediĉu sin al sia edzino, kaj ambaŭ estos unu. Kaj tio ĉi koncernas por la virino, same rilate al la viro.
Tia sento de interna unueco kun, aŭ de amo al alia animo estas la plej feliĉa kion la homo en la vivo povas sperti. Estas kvazaŭ antaŭvidaĵo por la eterna ĉiela feliĉego, kiam ĉiuj kreitaĵoj estas kunigitaj en Dio kaj la amo inter ĉiuj estas perfekta.
Sed ni ne povas figuri al ni tiun senfinan feliĉegon, ni ne povas tion percepti kaj en tiu ĉi tera vivo ŝajnas ke ni nur povas doni tiun tutan amon, tiun perfektan senton de unueco, al unu agordita animo, (kvankam ekzistas kelkaj personoj de kiuj la amo estas pli ampleksa, kaj kvankam ni scias de Jesuo, kiu amis ĉiujn homojn, ĉar li sentis la unuecon inter ĉiuj pli forta, ol ni kapablas ankoraŭ).
Ekzistas ankaŭ personoj, kiuj neniam sentas tiun unuecon, kiuj neniam konatiĝas kun tiu forta amo, ankaŭ ne por unu persono en la vivo. Ili estas certe kompatindaj, ĉar mankas al ili tiu granda feliĉo, kiun donas la sento de unueco.
Eble ilia animo ne estis jam sufiĉe matura.
Eble la tera vivo estas lernejo por lerni tion, kio estas amo, kaj ni komencas kompreni la universalan amon kiel Jesuo ĝin instruis, sentante antaŭe tiun unuecon kun alia animo.
Kiel ĉi ĉio estas, kaj kio estas la intenco de nia tera vivo, ni nun ne bezonas mediti pli longe pri tio, se ni nur konsideras, ke la destino de la homo estas ami aliajn kaj estas la plej feliĉa en la vivo, kiam ni konscias senti tiun unuecon al alia animo.
Mi nomis la ekzemplon de juna viro kaj fraŭlino ĉar tio ĉi okazas plej multe, kvankam tiu perfekta amo, tiu tuta unuecsento, tamen bedaŭrinde ne troviĝas en ĉiuj edziĝoj kaj eble multe malpli, ol vi pensus.
Sed du animoj, kiuj sentas sin unuigita, ne necesas esti precize tiu de viro kaj virino aŭ fraŭlino.
Povas ankaŭ esti du amikoj aŭ amikinoj, kiuj amas unu la alian kun ilia tuta animo; povas ankaŭ esti patro aŭ patrino kaj infano; povas ankaŭ esti gefratoj.
La amo, kiu povas ekzisti inter ĉiuj tiuj estas esence tute ne alia ol tiu inter viro kaj virino--estas ĉe ĉiuj la unuecsento de du animoj aŭ pli ol du. Sed la sento de unueco aŭ de amo ofte sin manifestas diference, ĝi surprenas diversan karakteron, laŭ la flankaj influoj, kiuj ĝin modifas.
Ekzemple, la amo inter gepatroj kaj infano estas akompanata de respekta konfido de la infano al la gepatroj kaj protektanta amo de gepatroj por la infano--kaj tiuj sentoj, kiuj estas sekvo de la cirkonstancoj; ĉar la gepatroj de komenco de la naskiĝo zorgis por la delikata helpbezonanta infaneto, kaj sin mem tiel multe malpermesis kaj oferis, kaj ĉar la infaneto ĉiam serĉis kaj trovis kion ĝi bezonis, kaj tial lernus ilin konfidi; donas difinitan karakteron al tiu-ĉi formo de amo.
Tial ankaŭ la amo inter viro kaj junulino aŭ virino havas specialan karakteron kaŭze la flankaj deziroj, kiuj ĝin akompanas.
La unuan senton mi jam nomis, kiam mi citis tion, kio en la romanoj tiel estas metita antaŭen, tiu speciala ĉarmo, kiu disradias de la dolĉo, delikato kaj ĉarmo de la virino al la viro, kaj de la kuraĝo, forto de la viro al la virino; io karakteriza amvekanta, kiu la tipe virina influas la viron kaj la tipe vira influas la virinon.
Kio estas la kaŭzo de tiu ĉarmo, mi ne scias. Estas certe nekonscia instinkto de nia animo, io, kion la homo sentas tre klare, kvankam li ne povas klarigi ĝin ĝuste al si mem. Eble la kaŭzo de tio ĉi estas sopirego por kompletigi la animon, per tio, kio mankas al ĝi.
La animo serĉas unuecon kun alia animo; kaj serĉas en tiu penado al unueco, igi sin mem al pli granda perfekteco kaj pli alta disvolveco; tiel estas ke la viro tiel ŝatas en la virino tiujn proprecojn, kiujn la virino posedas en tiom pli alta grado ol li mem.
Sed ni ne ankaŭ bezonas serĉi longe por tiu-ĉi. Tiu speciala ĉarmo ekzistas, tion ni scias el la libroj kaj el nia rondo, se ni ne ankoraŭ mem spertis ĝin.
Tiu ĉarmo ordinare estas akompanata de la deziro por havi tion, kio tiom ensorĉas, tute por si mem. Tiu deziro estas la fonto de la sentoj, kiujn vi ankaŭ foje renkontis en la romanoj, de moviĝemeco kaj malkvieteco, amĉagrenego kaj ĵaluzo, malamo kontraŭ konkurantoj kaj samspecaj; kaj vi perceptas ke tiaj sentoj ne estas tiel belaj kaj noblaj; iafoje eĉ tre malbelaj.
Tiu ĉarmo kaj tiu deziro estas nun inter ni konataj kiel _enamiĝo_.
Vi nun certe komprenas ke estas ĝuste tio, kion mi skribis jam, ke enamiĝo estas io tute alia ol amo. Kiam ekzistas amo inter viro kaj virino, tiam ĝi povas enhavi enamiĝon kaj ordinare ĝi enhavos ĝin, kaj tio ne estas malbona.
Estas tre normale en la sentoj de homoj kaj tial ĝi estos per si mem bona, kaj sekve havas sian ekzistrajton. Sed tre bone povas ekzisti amo sen enamiĝo. Mi antaŭe jam citis aliajn formojn de amo: ekzemple inter gepatroj kaj infanoj, inter amikoj k.t.p. Tie tute estas miksita kiel vi konscias enamiĝo, almenaŭ ne en tiu formo kiel ni komprenas ĝin inter gejunuloj.
Krom enamiĝo estas ankaŭ alia sento, kiu ordinare akompanas la amon inter juna viro kaj juna virino: sento, kiun oni ne nur trovas ĉe la homo, sed ankaŭ ĝenerale ĉe aliaj vivantaĵoj, kiu estas eco de ĝia korpa naturo, kaj kio de la Kreinto de la vivo estas emplektita, por ke la gento ne foriĝu.
Tiu sento nomiĝas pluplantadpasio.
Nun mi devas averti vin, fratineto, kaj tio estas punkto, rilate al kiu regas granda konfuzo kaj malkompreniĝo inter la homoj. Ĉe unu flanko estas homoj, kiuj konsideras tiun pasion kiel ion malbelan kaj maldecan; kaj kiuj konsideras la organojn, kiuj estas destinitaj por la naskiĝo kiel ion hontan, kiel aferojn pri kiuj konvena fraŭlino silentas kaj ne revas.
Kelkaj iras tiel malproksimen nomi tiun pasion peka.
Tio estas malĝusta opinio. Kiuj pensas tiel, tiuj sin opinias pli saĝaj ol la Naturo aŭ Kreinto de la Vivo, kiu donis al ni korpon kune kun difinitaj, naturaj inklinoj kaj bezonoj, kiuj estas nedisigeblaj.
La sekspasio estas ne pli malbela, vulgara aŭ peka ol ekzemple malsato, aŭ soifo, aŭ dormo, kiuj ankaŭ estas inklinoj de la korpo por alpreni nutraĵon, trinkaĵon aŭ ripozon, al kiu ĝi havas bezonon.
Kaj la organoj, kiuj utilas por la plenumo de la sekspasio, la seksorganoj, estas ne pli malnoblaj partoj de la korpo, por kiuj oni hontus, kiel la organoj por nutrado kaj digestado, kiel stomako, hepato, intestoj k.t.p.
Anstataŭ ke estas malbone scii ion pri la naturaj funkciadoj de ĉiuj tiuj organoj, kiel ili funkcias kaj kiel oni povas konservi ilin, estas ĝuste tre utile, ne nur por la organoj de la nutrado, sed ankaŭ pri tiuj, kiuj estas difinitaj por la konservado de la gento.
Normala uzado de ĉiuj niaj korporganoj, estas neniam malbona aŭ peka.
Fariĝas nur tiam malbona, kiam oni uzas ilin malnormale, laŭ ilia distino malkonforme al ilia distino.
Nur tiam ĝi fariĝas peka, kiam oni ĉerpas plezuron el korpaj ĝojoj, tiel ke ni nur pensas al tio kaj se tiuj pensoj superregas nin, kaj devigas nin fari tion, kion ni devus mallaŭdi, kiam nia animo plene regus nian korpon.
Vi facile komprenas kion mi celas kiam vi pensas al manĝado.
Neniam homo opinios ke manĝi estas per si mem malbona kaj peka, tiel longe kiel ĝi utilas por plenumi la naturan bezonon de la korpo, kaj kontentigi la malsaton; sed, se vi dum la tuta tago nur pensus al manĝado kaj trinkado, se vi apenaŭ fortabliĝis kaj vi jam denove pensus kiel prepari poste bongustan manĝaĵon, tio, vi sentas ĝin, ne estas altanima.
Kaj, se vi estus tia frandemulo, ke vi dum la manĝado manĝus tiel multe, ke vi poste ne kapablis fari ion, ke vi daŭrigante malbonigus vian stomakon kaj kun pikantaj helprimedoj instigus vian apetiton por ekfrandi denove, tiam tio estus vere naŭziga.
Vi perceptas, ke vi trovus tian frandemulon abomena kaj ke tiu altgradiĝo de natura korpbezono kiel fonto de malaltgrada ĝuo, vere estas malbona kaj peka.
Nu, tiel ankaŭ ekzistas rilate la sekspasio. Kaj tio estas: la alia eraro de multaj homoj. Ili donas al tiu korpa pasio tro da supereco kaj konsideras la rilatajn korpfunkciojn, same kiel la frandemuloj la manĝaĵon, kiel fonton de ĝuo. Tio estas malĝusta, kaj kiuj agas tiel, punas sin mem same kiel la englutemulo punas sin mem--la organoj fariĝas ekscitegitaj kaj malsanaj.
Jen mi faris komparon, por klarigi ĝin al vi, inter manĝpasio aŭ malsato kaj seksa pasio. Sed ankaŭ ekzistas granda diferenco inter ambaŭ. Tio estas, ke korpo sen nutraĵo ne povas ekzisti, sed tamen ja eblas la vivo sen seksa kontentiĝo. Kiu ne manĝas, mortas, sed ĉiu scias, laŭ sperto, ke ekzistas multaj homoj kiuj neniam edziĝas aŭ naskas infanojn kaj tamen restas sanaj kaj fortaj.
El tiu evidentas, ke la seksa pasio ne estas urĝa kiel la nutraĵbezono kaj sen malutilo por la korpo povas esti potencigata kaj regata.
Mi nun ankoraŭ denove ripetos, ĉar estas tiel grava ke vi bone konscias kaj por ĉiam komprenas, ke amo inter du personoj estas la sento de unueco kiu naskiĝis inter ili ambaŭ, ke, kiam ĝi rilatas viron kaj virinon, en normalaj okazoj povas esti akompanata de speciala ĉarmo kiun oni nomas enamiĝo kaj ankaŭ de normala korpinklino, kiu estas konata kiel seksa pasio. Inter enamiĝo kaj seksa pasio estas certe rilato, kvankam tiuj ambaŭ ne estas precize la sama, ĉar unu povas ekzisti ekster la alia, kaj unu estas eco de la animo, la alia eco de la korpo.
Kiam viro kaj virino sentas tiun unuecinklinon en tia grado, ke ili trovas plej agrable renkonti unu la alian, tiam ili deziras edziĝi, se ne ekzistas specialaj malhelpoj, kaj fariĝas la fianĉiĝo. Tre ofte kaj eble ordinare tiu fianĉiĝo naskiĝas el tiu sento de reciproka ĉarmo, tio estas: el enamiĝo.
El tre multaj romanoj, se vi bone atentas, vi rimarkos, ke la heroo aŭ heroino, amas unu la alian ĝis la morto, ĉar ilia eksteraĵo estas tiel ĉarma, kaj pri diversaj aliaj negravaj kaŭzoj, iafoje sen nenomata kaŭzo, sed ne ekzistas vera animunueco. Kaj tio estas laŭ mia opinio la plej malbona de romantikaj libroj.
Tiuj libroj ŝajnigas, kvazaŭ sufiĉas, se personoj trovas unu la alian beleta kaj ĉarma.