The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians

Chapter 6

Chapter 63,614 wordsPublic domain

Dum la tuta tago (aux, la tutan tagon) li restis sola. Dum (aux, en la dauxro de) kelkaj monatoj, sxi ne eliradis el sia cxambro. Li dormis dum la tuta koncerto (aux, la tutan koncerton). Dum dauxris la preparoj, li estis gasto cxe la regxo. Dum li veturas sur la vojo al Grenada, en Santa Fe estas decidata lia sorto.

Ili laboradis gxis profunda nokto. La telero de la pesilo mallevigxis gxis la tero. Gxiaj radioj sin levadis gxis la kupolo. Pruntu al mi dek rublojn gxis morgaux. Li laboradis de frua mateno gxis malfrua nokto. Li batalos gxis la fino mem. Ni levadis nin cxiam pli kaj pli alte gxis la kvara etagxo. Gxi ekzistos gxis la mondo pereos.

La regxo venis cxirkaux tagmezo en la vilagxon Reading. Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. Estos suficxe cxirkaux dek metroj. Cxiuj kolektigxis cxirkaux la vitra globo. Oni povas rigardi tre malproksime cxirkauxe. Cxirkauxe nagxis grandaj montoj de glacio. Li rigardis cxirkauxen sur cxiuj flankoj.

LESSON 35.

De. Da.

"De" means "of", "from", or "by"; it denotes (i.) "possession", as "La cxapelo de la patro", The father's hat; (ii.), "the agent of an action", as "La letero estis skribata de Johano", The letter was written by John; (iii.), "cause, Li mortis de febro", He died of fever; (iv.), "starting point, from, since", as "De tiu tempo neniu lin vidis", (Starting) from (since) that time nobody has seen him; "Li venis de Parizo", He came from Paris.

"Da" means "of"; it is used after words signifying quantity, when the noun following has a "general", not a "particular" sense, as "Dekduo da kuleroj", A dozen spoons; "Funto da teo", A pound of tea; "Peco da pano", A piece of bread; but if some particular tea, bread, etc., is specified, "de" must be used, as "Funto de la teo", A pound of the tea; "Peco de la pano", A piece of the bread. "La" cannot be used after "da."

VOCABULARY.

placo : place, square. peco : piece. velo : sail. sumo : sum. drapo : cloth. inko : ink. ovo : egg. najbaro : neighbour. kilometro : kilometre. mezuro : measure, bordo : shore. sufer- : suffer. amaso : crowd. signif- : mean, signify. auxtuno : autumn. nigra : black. turo : tower. plena : full. cxevalo : horse.

La lumo de la luno. En la mezo de la placo staris domo. Li povis havi la agxon de dekses jaroj. La tempo de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga, ol de nia. Ili sin levis de apud la tablo. Mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos. La sxipanoj demetis la velojn. Li deiris de la cxevalo.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi metron da nigra drapo. (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo). Mi acxetis dekon da ovoj. Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn. Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. En la cxambro sidis nur kelke da homoj. "Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.

Gxi estas bela peco da sxtofo. Sur la teleron li metis milojn da pecoj da argxento. La lumoj brilas kiel centoj da steloj. Knabo acxetis boteleton da inko. Ili konstruas turetojn enhavantajn multe da cxambretoj. Li donis al ili grandan sumon da mono.

LESSON 36.

Per. Kun. Sen.

"Per" and "kun" represent different uses of our word "with," so care must be taken to use the correct word.

"Per" signifies "by means of"; it denotes the "instrument" by means of which something is done, as "Per hakilo ni hakas", By means of an axe we chop.

"Kun" means "in company with, accompanying". "Li iros kun mi", He will go with me.

"Sen" means "without" as "Teo sen sukero", Tea without sugar. It is used as a prefix to denote absence of something, as "sen-utila", without use, useless (compare with "mal", which denotes the exact opposite; "malutila" means "harmful, noxious").

VOCABULARY.

envio : envy. folio : leaf. sxauxmo : foam, froth. fadeno : thread. fisxo : fish. lud- : play. vosto : tail. pentr- : paint. pentrajxo : painting. flar- : smell (something). regxido : prince (king's son). pel- : drive. princo : prince. kovr- : cover. ondo : wave. cxes- : cease. membro : member. mov- : move (something). tataro : Tartar. kune : together.

Mi mangxas per la busxo, kaj flaras per la nazo. Sxi surpasxis per piedo sur la serpenton. Gxi enkovris la belegan lilion per blanka sxauxmo. La korpo finigxis per fisxa vosto. Cxiuj muroj estas ornamitaj per grandaj pentrajxoj. Per tie cxi, kaj ne per alia vojo, la sxtelisto forkuris. Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro? Per tia maniero. Per unu vorto. La stelo Venus ekbrulis per envio.

Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Kun kia atento sxi auxskultis tiujn cxi rakontojn! La plej bela el ili estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Tien cxi alnagxis la virineto de maro kun la bela princo. Kun plezuro. Kun cxiu jaro la nombro de la membroj rapide kreskis.

La tataro restis sen bona cxevalo kaj sen mangxo. Li preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj. Ili teksis per cxiuj fortoj, sed sen fadenoj. Li senvorte obeis. La folioj sin movis (or "movigxis") sencxese. Li kreis sennombrajn birdojn.

LESSON 37.

Por. Pro.

"Por" means "for, in order to, for the purpose of, for the benefit of", as "Li acxetis inkon por skribi", He bought ink in order to write. Por is one of the three prepositions used before verbs in the Infinitive.

"Pro" means "for, because of, on account of, for the sake of" (cause), as "Li demandis sxin, pro kio sxi ploras", He asked her, for what (reason or cause) she weeps.

"Por" looks "forward" to the aim or purpose of the action, to that which comes after the action, while "pro" looks "back" to what came before the action and caused it to be done, as "Mi mangxas" pro "malsato" por "vivi", I eat because of hunger in order to live.

VOCABULARY.

ofico : office. vend- : sell. mastro : master. konvink- : convince. kafo : coffee. kontenta : content, pleased. bieno : property. sata : satiated. kauxzo : cause.

Li sin kuracis por resanigxi. Sxi havis multege por rakonti. Li iris en la pregxejon, por fari la konfeson. Por iel pasigi la tempon. Neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li. Li uzis cxiajn siajn fortojn por kontentigi sian mastron. Por mi estas tute egale, kie ajn mi logxas. Prenu (la pagon) por la kafo.

Li mortis pro (aux, de) malsato. Mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Pro la cxielo, ne faru tion cxi. Li estis konvinkita, ke li pro si ne devas timi. Pro tio cxi Venus lumas pli forte, ol multaj aliaj steloj. Cxu pro tio, aux cxu pro ia alia kauxzo, mi ne scias.

LESSON 38.

Pri. Laux.

"Pri" means "concerning, in regard to, about", as "Ni parolis pri nia amiko", We spoke about or concerning our friend.

"Pripensi", to think about, to consider. "Priparoli", to speak about. "Priskribi", to describe.

"Laux" means "according to, in accordance with", as "Laux mia opinio", According to (or, in) my opinion.

"Lauxlonge", lengthways.

VOCABULARY.

konko : shell afero : affair, matter. komando : command. honesteco : honesty. eksterajxo : exterior. konvena : suitable, proper, portreto : portrait. respectable. boneco : goodness. songx- : dream. fojo : time. sxajn- : seem, appear.

Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia. Nun la virino havas cxion, sxi pri nenio povas peti. Pri tio cxi ne pensu. Tion oni vere ne povas diri pri vi. Estis ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volis scii. Li ne povis ecx songxi pri sxi. Sxi demandadis pri tio la maljunan avinon.

Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro. Li ekiris laux tiu cxi rivero. Ili havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo. Sxi povis laux sia placxo fosi kaj planti. La konkoj sin fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Laux la komando "tri" vi ekpafos sur la arbon. La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laux sia boneco kaj honesteco.

LESSON 39.

Kontraux. Anstataux. Krom.

"Kontraux" means "against, opposite", or "in opposition to" as "Li kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj", He courageously fought with us against our enemies. It is also used in the sense of "overlooking", as "La fenestro kontraux la strato", The window overlooking the street; and of "facing", as "Vizagxo kontraux vizagxo", Face to face. "Kontrauxdiri", to contradict.

"Anstataux" means "instead of, in the place" of, as "Mi iris Londonon anstataux Parizon", I went to London instead of to Paris. "Mi iris hieraux anstataux morgaux", I went yesterday instead of to-morrow. "Anstataux piediri, li veturis", Instead of going on foot, he drove. "Anstatauxi", to take (or, be in) the place of; "anstatauxigi", to put in the place of, to replace (by).

"Krom" means "not including, in addition to, besides", as "En la cxambro estis neniu krom li", In the room there was nobody except him. "La knabo estas granda, kaj krom tio, li estas bona". The boy is tall, and besides that, he is good.

VOCABULARY.

rimedo : a means, remedy. sukero : sugar. kutimo : custom. kremo : cream. profesoro : professor, prepozicio : preposition. reflektoro : reflector. vokalo : vowel. fiancxo : betrothed. abomeno : disgust. flanko : side. ordinara : ordinary. teo : tea.

Vi havas rimedojn kontraux cxiuj malsanoj. Kion povas fari li sola kontraux cent homoj? Kontraux sia kutimo, la profesoro nenion diris. Gxi flugis kontraux la reflektoron. Kontraux sia propra volo sxi tion cxi konfesis. Li eksentis ian abomenon kontraux si. La kontrauxa flanko. Ili sidigxis unu kontraux la alia. Sxi estis maljusta kontraux li. Kontraux la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda.

Anstataux li, oni sendis lian fraton. Anstataux eliri, li restis en la domo. Okulo anstataux okulo, kaj dento anstataux dento. Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero sed sen kremo. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).

En la salono staris neniu krom li kaj lia fiancxino. Krom la malplena teksilo nenio estis. Krom ni mem, ni havis tre malmulte por enporti. Sxi volis havi, krom la rugxaj floroj, nur unu belan statuon. Cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. Krom la membroj alveturas multe da gastoj.

LESSON 40.

Malgraux. Spite. Po. Je.

"Malgraux" means "in spite of", "notwithstanding", as "Li sukcesis malgraux cxio", He succeeded in spite of everything.

"Spite" is a stronger expression than "malgraux"; it means in defiance of all opposition, despite, as "Li faris tion, spite la malpermeso", He did that, in spite of being forbidden.

"Po" means "at the rate of", as "Mi acxetis dekduon da ovoj po unu penco", I bought a dozen eggs at (the rate of) a penny (each). "Poduone", by halves. "Po grande", wholesale; "po malgrande", retail.

As already said (see Lesson 26), "je" is the only preposition which has no meaning of its own. It is used when a preposition is needed, and none of the others properly expresses the idea, as "La krucxo estas plena je" (or, "de") "akvo", The jug is full of water. "Mi enuas je la hejmo", I am tired of home.

VOCABULARY.

mastrumajxo : household affairs. honoro : honour. fungo : mushroom. libereco : freedom, liberty. senco : sense, meaning. kulpo : fault. regulo : rule. simila : similar, like. klareco : clearness. komuna : common to. akuzativo : accusative. kri- : cry. nobeleco : nobility (of birth). sopir- : sigh for, long for. ekzemple : for example.

Li multe laboris, sed malgraux cxio, li ne sukcesis. Estis ankoraux suficxe varme, malgraux ke la suno staris malalte. Ili estos severe punataj, se ili, malgraux la malpermeso, pekos kontraux la libereco de la vojo. Spite cxiuj miaj penoj por malhelpi lin, li foriris.

Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po tri gxis kvin sxilingoj. Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial se mi legos en cxiu tago po dekkvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi acxetis kvar librojn po ses pencoj.

Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. La konstruo estas simila je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je ili. Je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj. El timo je Karagara mi forkuris. Sxi estis tre fiera je sia nobeleco. La hundo sincere malgxojis je li. Neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna knabino. Je vorto de honoro.

40A.

Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je." Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (aux, mi ridas pro lia naiveco; aux mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux, la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux, mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t.e.=tio estas, cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux, "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon."

LESSON 41.

Suffixes -ajx-, -ec-.

"-ajx-" denotes a "thing" (i.) "made from" or "of" the substance named, or (ii.) having the "quality" or "character" named, or (iii.) "resulting from" the action expressed by the word to which it is added, as "Ovo", an egg, "ovajxo", something made of eggs, an omelette; "Mirinda", wonderful, "mirindajxo", a wonderful thing, a wonder; "Trovi", to find, "trovajxo" (or, "trovitajxo"), a thing found.

"-ec-" denotes "quality"; it forms the name of a quality; as, "Bona", good; "boneco", goodness. "Ricxa", rich; "ricxeco", richness. "Akurata", accurate, prompt; "akurateco", accuracy. "Mola", soft; "molajxo", a soft thing; "moleco", softness. "Amiko", a friend; "amikajxo", a friendly act; "amikeco", friendliness, friendship. "Eco", quality.

VOCABULARY.

kuko : cake. lago : lake. ligno : wood (substance). objekto : object, thing. alkoholo : alcohol. tren- : drag. araneo : spider. fotograf- : photograph. ceremonio : ceremony. konfit- : preserve with sugar. heroo : hero. pak- : pack. frandajxo : a dainty. la ceteraj : the rest, remainder. acido : acid. mirinda : wonderful. vinagro : vinegar. peza : heavy. sulfuro : sulphur. oportuna : convenient. azotacido : nitric acid.

La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro. Vi parolas sensencajxon, mia amiko. Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo. Akvo estas fluidajxo. Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian malklarajxon. Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj. Mi mangxis bongustan ovajxon. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. Glaciajxo estas dolcxa glaciigita frandajxo. La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj. La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn. Mi uzas nenian alkoholajxon. Lia maljuna patrino kondukis la mastrajxon de la domo. "Malbonan eksterajxon li havis," respondis la hebreo. Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo. La trenajxo de la vesto estis longa. Ili sin movas, kiel vivaj estajxoj.

Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco. Lia heroeco tre placxis al mi. Mi vivas kun ili en granda amikeco. Ni estas ja en la proksimeco de la rivero. Tio cxi estas la plej grava eco. Kortega ceremonio postulas maloportunecon. La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.

En tiuj cxi boteletoj sin trovas (trovigxas) diversaj acidoj, vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj. La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta. Via vino estas nur ia abomena acidajxo. Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto. La alteco de tiu monto ne, estas tre granda.

LESSON 42.

Suffixes -ej-, -uj-, -ing-.

The suffix "-ej-" denotes a "place specially used" for a certain purpose, as "Tombo", a tomb; "tombejo", a cemetery. "Cxevalo", a horse; "cxevalejo", a stable. "Mallibera," captive "malliberejo", a prison.

"-uj-" denotes that which "contains" or "produces", or "bears" (as countries, fruit-trees, receptacles, etc.), as "Anglo", an Englishman: "Anglujo", England. "Hispano", a Spaniard; "Hispanujo" Spain ("lando" is also used, as "Skotlando"). "Pomo", an apple; "pomujo", an apple tree ("arbo" is also used, as "pomarbo"). "Abelo", a bee; "abelujo", a beehive. "Sukerujo", a sugar-basin; "Ujo", a receptacle.

"-ing-" signifies a "holder, case", or "sheath" for one thing, as "Fingro", a finger; "fingringo", a thimble. "Piedo", a foot; "piedingo", a stirrup. "Glavo", a sword; "glavingo", a sword-sheath. "Ingo", a sheath.

VOCABULARY.

skatolo : box. objekto : object, thing. hufo : hoof. glavo : sword, pantalono : trousers. konsil- : counsel, advise. cigaro : cigar. sxvit- : sweat, perspire. tubo : tube. sorb- : absorb. monahxo : monk. ban- : bathe (oneself or another). magazeno : magazine, warehouse.

La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo. La kuiristo sidas en la kuirejo. La kuracisto konsilas al mi iri en sxvitbanejon. La cxevalo metis unu hufon sur serpentejon. La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj. Li venis en sian logxejon. Li haltis apud la pordego de la monahxejo.

La rusoj logxas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo. Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono, kaj inksorbilo. En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. Metu sur la tablon la sukerujon, la teujon, kaj la tekrucxon.

Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo. Skatoleto, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribadi, estas plumingo. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.

LESSON 43.

Ge-, bo-, -id-, pra-, -cxj-, -nj-.

The prefix "ge-" signifies "both sexes taken together", as "gepatroj", parents. "Gefratoj", brothers and sisters. "Geregxoj", king and queen (the word formed is, of course, always plural).

The prefix "bo-" denotes "relationship by marriage", as "bopatro", father-in-law; "bofilo", son-in-law.

The suffix "-id-" signifies the "offspring" or "descendant", as "Regxo" a king; "regxido", a king's son, a prince. "Kato", a cat; "katido", a kitten. "Sxafo", a sheep; "sxafido", a lamb.

The prefix "pra-" means "of generations ago, great-, grand-", as, "avo", grandfather; "pra-avo", great-grand-father. It is also used for descendants, as "pra-nepo", great-grandson. "Praa", primitive or primeval.

The suffix "-cxj-" is added to men's names and "-nj-" to women's names to form "pet names", part of the name being left out, as "Petro", Peter ; "Pecxjo", Pete. "Klaro", Clara; "Klanjo", Clarrie. "Pacxjo" (from "patro"), papa; "panjo", mamma.

VOCABULARY.

altaro : altar. gratul- : congratulate. parenco : relation. deven- : originate, descend from. doktoro : doctor (law, etc.). adres- : address (a letter). stato : state, condition. telegraf- : telegraph. koko : cock.

Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. Petro, Anno, kaj Elizabeto estas miaj gefratoj. Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni. La gefiancxoj staris apud la altaro. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn. La geregxoj forveturis Kordovon. Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.

La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.

La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato.

Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo, aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo, aux Vilcxjo, aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).

LESSON 44.

Suffixes -ebl-, -ind-, -em-.

These three suffixes are used to form adjectives.

"-ebl-" means "possible to be" what the word to which it is added signifies, as "Vidi", to see; "videbla", able to be seen; "Auxdi", to hear; "auxdebla", able to be heard, audible; "Movi", to move; "movebla", movable; "Ebla", possible; "eble", possibly.

"-ind-" means "worthy of" what the word denotes, as "Honoro", honour; "honorinda", honourable, worthy of honour; "Honti", to be ashamed; "hontinda", shameful; "Indo", worth; "inda", worthy of.

"-em-" means having an "inclination towards" or "propensity" for, or "being disposed towards" something as "Forgesi", to forget; "forgesema", forgetful; "Servi" to serve; "servema", willing to serve, obliging. "Ema" fond of.

The difference between the three suffixes is shown by the following words:--

"Kredebla", possible of belief; "kredinda", worthy of belief; "kredema", having a tendency to believe readily, credulous.

"Legebla", able to be read; "leginda", worthy of being read; "legema", fond of reading, inclined to read.

VOCABULARY.

sxtalo : steel. memor- : remember. spirito : spirit, ekscit- : excite. bagatelo : trifle. vengx- : revenge. fleks- : bend. kredeble : probably. lauxd- : praise. kompreneble : of course. renvers- : turn over.