The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians

Chapter 5

Chapter 53,663 wordsPublic domain

La sxipanoj devas obei la sxipestron. Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj. La Parizanoj estas gajaj homoj. Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron. Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. Li estas nelerta kaj naiva provincano. La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. Tiuj, kiuj havas la samajn ideojn, estas samideanoj.

La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo. Nia provincestro estas severa, sed justa. Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. Ili estas egale fieraj, kiel domestrino pri sia domo. Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola. La imperiestro, akompanata de la imperiestrino, jxus eniris en sian logxion.

LESSON 24.

Suffixes -ar-, -er-.

The suffix "-ar-" signifies a collection of the persons or things named, as "arbo", a tree, "arbaro", a wood; "homo", a human being, "homaro", mankind; "militisto", a soldier (from "milito", war), "militistaro", an army; "vorto", a word, "vortaro", a dictionary ("vortareto", a vocabulary); "aro", a flock, "anaro", a company, troop.

"-er-" signifies a particle, or one of things of which the name denotes a mass, as "greno", corn, "grenero", a grain of corn; "polvo", dust, "polvero", a speck of dust; "pulvo", gunpowder, "pulvero", a grain of gunpowder; "hajlo", hail, "hajlero", a hailstone; "negxo", snow, "negxero", a snowflake; "koto", mud, "kotero", a speck of mud or dirt.

VOCABULARY.

pulvo : gunpowder. sxafo : a sheep. sxtupo : step, stair. fajro : fire. tegmento : roof. met- : put, set. herbo : grass. pasxt- : feed (cause to feed), bruto : brute, beast, head of cattl pasture. lano : wool. sekv- : follow. persono : person. bar- : bar (obstruct). floreno : florin. batal- : battle, fight. sxilingo : shilling. eksplod- : explode. penco : penny. brava : brave. glaso : a glass (tumbler). kruta : steep. brando : brandy. hispana : Spanish. tuko : a cloth. vasta : vast, spacious. telertuketo : serviette. precipe : chiefly, particularly. [Footnote: See Lesson 45.] preskaux : almost. sxnuro : cord. inter : between, among. sablo : sand.

Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava. Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj. La vagonaro konsistis preskaux nur el personvagonoj. Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. Sur la maro staris granda sxipo, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Lia sekvantaro staris en la posto de la logxio. Mallumaj montegaroj baras la vojon.

Floreno, sxilingo kaj penco estas moneroj. Sablero enfalis en mian okulon. Unu fajrero estas suficxa por eksplodigi pulvon.

LESSON 25.

Suffix -ul-.

The suffix "-ul-" denotes a person characterised by the quality, etc., which the word expresses, as "justa", just, righteous, "justulo", one who is just; "babili", to chatter, "babilulo", one who chatters, a babbler; "avara", avaricious, "avarulo", a miser; "kun", with, "kunulo", a companion.

VOCABULARY.

legendo : legend. entrepren- : undertake. ombro : shadow. propra : own. rajto : right, authority. avara : avaricious. profeto : prophet. potenca : powerful. mensogo : a lie. infekta : infectious. tagmangx- : dine. cxe : at, with.

Malricxa sagxulo tagmangxis cxe avara ricxulo. Malsagxulon cxiu batas. Li estas mensogisto kaj malnoblulo. Timulo timas ecx sian propran ombron. Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron. Nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi. Li sola estas la grandulo, la potenculo. Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido. Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. La malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo. Post kelkaj minutoj la kuragxulo eliris. Cxiuj sanktuloj, helpu!

LESSON 26.

The following words, which have already been used in the previous lessons, are always placed before nouns or pronouns, to show the relation (of position, etc.) between the thing for which the noun stands and another thing or an action.

al : to, towards. laux : according to. apud : beside, near, by. per : by means of, with. da : of (indefinite quantity). post : after, behind. de : of from, by. pri : concerning, about. el : out of. por : for, for the sake of. en : in, into, within. sen : without. ekster : outside. super : above, over. gxis : until, till, as far as. sur : on, upon. inter : between, among. tra : through. kontraux : against, opposite. trans : across, on the other side. kun : (in company) with. je (has no definite meaning).

(These words are called PREPOSITIONS, which means placed before).

The other simple prepositions are--

anstataux : instead of. po : at the rate of. antaux : before. pro : for (cause), owing to. cxe : at, with. preter : past, beyond, by. cxirkaux : about, around. spite : in despite of. krom : besides, except. sub : under. malgraux : notwithstanding, in spite of.

The prepositions "anstataux", "antaux" ("ol"), and "por" are also used before Infinitive verbs, as "anstataux diri", instead of saying (to say); "antaux ol paroli", before speaking; "por lerni", in order to learn.

In Esperanto all the prepositions except "je" have a definite meaning, and care must be taken to use the one which conveys the exact sense. The same word cannot be used for "with" in the two sentences "He went with his father" and "He cut it with a knife," or for "about" in "He spoke about his child" and "They stood about the stove." In the first example "with" his father is "kun", in company with, Li iris "kun" sia patro, and "with" a knife is "per", by means of, Li trancxis gxin "per" trancxilo. "About," in "about his child," is "pri," concerning, Li parolis "pri" sia infano, but "about," in "about the stove," is "cxirkaux," around, Ili staris "cxirkaux" la forno.

When we cannot decide which is the correct preposition to use in any case, we may use "je," the only preposition which has no special meaning of its own, or the preposition may be left out altogether, and "n" added to the noun or pronoun, provided that no want of clearness ensue (see Lesson 27), as Mi ridas "pro" lia naiveco, or, Mi ridas "je" lia naiveco, or, Mi ridas lian "naivecon", I laugh at his simplicity.

When we wish to express "motion towards" something, and the preposition does not of itself express it, "n" is added to the noun or pronoun, as in the case of adverbs (see Lesson 12), "Li estas en la domo", He is in the house; but, "Li iras en la domon", He is going into the house.

NOTE.--There are three cases in which the noun or pronoun takes "n". (i.). When it is the "direct object" of the verb, as "Mi vidis lin", I saw him. (ii.). To show "direction", as "Li iris en la gxardenon", He went into the garden. (iii.). When the "preposition" is "left out". This is usually done in the case of "dates" and expressions signifying "duration" of time, as "Georgo Vasxington estis naskita la dudek-duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek du", George Washington was born the 22nd of February, 1732. "Vi restos tie cxi la tutan vivon (dum la tuta vivo)", You will remain here your (the) whole life.

All the prepositions whose meaning allows of it can be used as adjectives, adverbs, etc., by adding the proper endings, as from "antaux", before, we get "antauxa", former, "antauxe", formerly or previously, "antauxen", forward.

Prepositions are also joined to other words, and to prefixes or suffixes, as "antauxdiri", to foretell; "apudmara urbo", a seaside town; "senigi", to deprive of.

Sometimes the preposition is both prefixed to the verb and used after it before the noun, as "Li eliris el la domo, kaj eniris en la gxardenon", He went out of the house, and entered into the garden.

LESSON 27.

Al.

"Al" signifies "to" or "towards" a person or place. It is also used before the noun or pronoun which signifies "person" after such verbs as "give, tell", etc., which take two objects in different relations to the verb, as-- Give (to) him the book, "Donu al li la libron." Tell (to) him the truth, "Diru al li la veron." Write (to) him a letter, "Skribu al li leteron." In such cases we can say "Pardonu lin", Pardon him, if the "thing" object is not mentioned, but we cannot say "Pardonu lin la kulpon", Forgive him his fault; it must be "Pardonu al li la kulpon." The pronoun with "al" is sometimes used instead of the possessive (pronoun) adjective "mia", etc., as "Mi trancxis al mi la fingron", for "Mi trancxis mian fingron", I cut my finger. "Sxi kombis al si la harojn," instead of "Sxi kombis siajn harojn," She combed her hair.

"Al" is frequently used as a prefix as well as after the verb, as "aldoni", to add; "alpreni", to adopt; "aligxi", to adhere; "aljugxi", to award.

VOCABULARY.

sorcxisto : sorcerer. promes- : promise. detrancx- : cut off. ambaux : both.

Sxi revenis al la palaco de sia patro. Ili ambaux iris al la urbestro. Cxu mi ne faris al vi bonon? Sxi nenion al ili rakontis. Sxi skribis al li leteron. Cxiutage li instruas al la homoj ion, kion ili ne scias. Ili flugis al la suno. Unu fratino promesis al la alia rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en la unua tago. Eble li al vi pardonos. Sxi ne kredis al siaj propraj oreloj. Li ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Si savis al li la vivon. La sorcxistino detrancxis al la virineto de maro la langon.

LESSON 28.

Cxe. Apud.

"Cxe" indicates a certain "place, time", or "point of thought, discourse", etc., as, "Li estis cxe mia patro", He was with my father, or at my father's house. "Cxe la momento", At the moment. "Li estis cxe la pordo", He was at the door, "Cxeesti", To be present.

"Apud" means "close by, beside." It applies to place only, as "La knabo staris apud la patro", The boy stood by, or beside, the father.

VOCABULARY.

fundo : bottom. halt- : stop, halt. brako : arm. ramp- : creep, crawl. torcxo : torch. plant- : (to) plant. serpento : serpent. multekosta : precious, statuo : statue. valuable. saliko : willow. aux ... aux : either ... or.

Mi logxis cxe sxia patro. Gxi falis sur la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Cxe lumo de torcxoj. Brako cxe brako. Kaptis lin kelka timo cxe la penso. Nenio helpas; oni devas nur kuragxe resti cxe sia opinio. Sxi ridis cxe lia rakontado. Cxe cxiu vorto, kiun vi diros, el via busxo eliros aux floro aux multekosta sxtono.

Li haltis apud la pordo. La serpento rampis apud sxiaj piedoj. Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. Mi logxis en arbo apud via domo. Sxi plantis apud la statuo roza-rugxan salikon. La apudvojaj arboj.

LESSON 29.

En.

"En" means "in, inside;" when "n" is added to the noun which it precedes, it means "into", as "Kie vi estas? Mi estas en la domo. Kien vi iras? Mi iras en la gxardenon." Where are you? I am in the house. Where are you going? I am going into the garden. "Malamiko venis en nian landon", An enemy came into our country.

VOCABULARY.

Hispanujo : Spain. muel- : grind. humoro : humour, temper. turn- : turn. paco : peace. divid- : divide. pinglo : pin. do : then. nasko-tago : birthday. gxuste : exactly, just. faruno : flour. kvazaux : as if. parto : part.

La birdo flugas en la cxambro ( = gxi estas en la cxambro, kaj flugas en gxi). La birdo flugas en la cxambron ( = gxi estas ekster la cxambro, kaj flugas nun en gxin). Mi vojagxas en Hispanujo. Mi vojagxas en Hispanujon. Kion do fari en tia okazo? Mi estas en bona humoro. Li murmuretis al la regxino en la orelon. En sekvo de tiu cxi okazo. Mi preferus resti en paco tie cxi. Sxia naskotago estis gxuste en la mezo de vintro. Li ekrigardis en la okulojn de la infano. Li estis bela granda viro en la agxo de kvardek jaroj. En la dauxro de mia tuta vivo. En la fino de la jaro. Mano en mano. Enirinte en la vagonon, sxi sidis kvazaux sur pingloj. La greno mueligxas en farunon. Aleksandro turnigxis en polvon. Li dividis la pomon en du partojn.

LESSON 30.

Inter. Ekster. El.

"Inter" means "between, among", or "amongst." It is largely used as a prefix, as "interparoli", to converse; "internacia", international; "interkonsento", agreement; "sin intermeti", to interfere.

"Ekster" means "out of, outside", as "ekster dangxero", out of danger. It is used as a prefix, as "eksterordinara", extraordinary.

"El" means "out of". It applies (i.) to "place", signifying motion from, as, "Mi eliris el la domo", I went out of the house. (ii.). "Chosen from among", as, "Unu el miaj infanoj", One of (from among) my children. (iii.). "Made out of", as, "Tiu cxi sxtofo estas farita el lano", This cloth is made (out) of wool. "El" is used as a prefix, and means "out, outright", or "thoroughly", as, "Elfosi", to dig out; "Ellerni", to learn thoroughly.

VOCABULARY.

kolono : column, pillar. krono : crown. marmoro : marble. uzo : use. figuro : figure. okazo : occasion. muro : wall. alfabeto : alphabet. kanapo : sofa. divid- : divide (something). arto : art. produkt- : produce. viveco : liveliness. interne : inside.

Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo. Ili dividis inter si dekdu pomojn. Inter la deka kaj dekunua horo matene. Inter la kolonoj staris marmoraj figuroj. Apud la muro inter la fenestroj staris kanapo. Longe ili parolis inter si. Cxe tiu cxi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto. En la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn.

Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. Li estas ekster la pordo. Nun ni estas ekster dangxero. Li logxas ekster la urbo. Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. Li montris eksteren en la mallumon. Mi lasis lin ekstere. La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.

Li eliris el la urbo. Li estas jxus reveninta el la eksterlando. Kun eksterordinara viveco sxi elsaltis el la vagono. Sxi metis al sxi kronon el blankaj lilioj sur la harojn. Li faris uzon el la okazo. Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero. Sxi estis la plej kuragxa el cxiuj. Jen vi elkreskis! Li eliris el la dormocxambro, kaj eniris en la mangxocxambron. La esperanta alfabeto konsistas el dudek ok literoj.

LESSON 31.

Sur. Super. Sub.

"Sur" means "on, upon" (touching). "Li sidas sur la kanapo", He is sitting on the sofa. Followed by the accusative (with "n") it means "on to", as "Sidigxu sur la kanapon", Sit down on the sofa. "Influi sur la karakteron", To have influence on the character.

"Super" means "over, above" (not touching). "Super la maro flugis la nuboj", Over the sea floated the clouds. Followed by the accusative it shows motion over and above a thing, as "Li jxetis sxtonon super la muron", He threw a stone over the wall.

"Sub" means "under, underneath". "La hundo kusxis sub la tablo", The dog lay under the table. With the accusative "sub" shows motion to and beneath, as "La hundo kuris sub la tablon", The dog ran under the table.

VOCABULARY.

aero : air. suprajxo : surface. sono : sound. sxultro : shoulder. benko : bench. ferdeko : deck. kato : cat. balanc- : swing (something). lito : bed. frap- : strike, slap. frukto : fruit. influ- : have influence on. genuo : knee. prem- : press. muso : mouse. nagx- : swim. muziko : music. forestanta : absent. ponto : bridge. nobla : noble (quality). sofo : sofa. alta : high.

Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo. Li revenis kun kato sur la brako. Mi metis la manon sur la tablon. Li falis sur la genuojn. Ne iru sur la ponton. Li jxetis sin malespere sur segxon. Li frapis lin sur la sxultron, kaj premis lin malsupren sur la sofon. Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto. La fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sia okupas je gxi.

Super la tero sin trovas aero. Liaj pensoj alte levigxis super la nubojn. Sxi ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Ili povis sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn. Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. Sxi sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj malsupren.

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito. Sxi ofte devis nagxi sub la akvon. Sub la sonoj de muziko ili dancis sur la ferdeko. Ekfloris sub sxia rigardo la blankaj lilioj. Sxi subigxis sub la akvon. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la suno.

LESSON 32.

Tra. Trans. Preter.

"Tra" means "through", as "Tra la truo", Through the hole. "Tra la mondo", Through the world.

"Trans" means "at the other side, across", as "Li logxas trans la rivero", He lives on the other side of the river. With the accusative it means "to the other side", as "Li nagxis trans la riveron", He swam to the other side of (across) the river.

"Preter" means "past, by", or "beyond;" it conveys the idea of coming up from behind and passing on in front, as "Mi pasis preter via frato", or "Mi preterpasis vian fraton", I passed your brother. The difference between "tra", "trans", and "preter" is clearly shown by the sentence "Trapasinte la arbaron, li preterpasis la pregxejon kaj tiam transpasis la riveron per la ponto", Having passed through the wood, he passed by the church, and then passed over the river by the bridge.

VOCABULARY.

kameno : hearth, fireside. momento : moment. poto : pot. abato : abbot. kaldrono : cauldron, kettle. penetr- : penetrate. vaporo : steam, vapour. bol- : boil (as water boils). hirundo : swallow. turn- : turn (a thing or oneself). tunelo : tunnel. largxa : wide, broad. oceano : ocean.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo. Sxi rigardis supren tra la mallume-blua akvo. Tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero. La sonado de la sonoriloj trapenetras malsupren al sxi. Ili traglitas inter la brancxoj. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas (or "trovigxas") bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas (or "trovigxas") apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis (or "trovigxis") aliaj hirundoj. Ili povas flugi sur sxipoj trans la maron. "Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? Cxar tiam la tunelo ne estis ankoraux preter." Estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon. Cxio transturnigxis la fundo supren.

Ni pasis preter la stacio. En tiu cxi momento preteriras la abato. Preterirante, mi demandis lin, cxu jam estas la dekdua horo. La muelilo ne povas mueli per akvo preterfluinta.

LESSON 33.

Antaux. Post.

"Antaux" means "before" (time), "Ni revenos antaux Mardo", We shall return before Tuesday, "in front of" (place), "Antaux la domo", Before the house. Before verbs "antaux ol" is used, as "Lavu vin, antaux ol mangxi", Wash (yourself) before eating.

"Post" means "after" (time), "behind" (place).

Care must be taken in using "antaux" and "post" to arrange the sentence so that there can be no doubt as to whether time or place is referred to. "He came before his father," in place or position, "i.e.", in front of his father, is "Li venis antaux sia patro", but if "before in time" is meant, it must be "Li venis antaux ol lia patro" ("venis"). "Li venis post sia patro" means He came behind his father; if we mean "after his father came" we may use "kiam", and say "Li venis post, kiam lia patro venis".

To express "time past," "ago," "antaux" is used, as "Antaux tri tagoj", Three days ago. "Antaux longe", A long time ago. "Antaux nelonge", Not long ago.

To express "in" a time to come "post" is used, as I will come in three days, "Mi venos post tri tagoj". "Post nelonge", In a short time.

VOCABULARY.

pregxejo : church (place of vek- : waken (someone). prayer). bala- : sweep. ordo : order. rauxka : hoarse. ricxeco : wealth. avida : eager, greedy. pasxo : step. ofte : often. pagxo : page. publike : publicly.

Antaux ili staris pregxejo. Antaux tiuj homoj estas inde paroli. Ofte en la nokto sxi staris antaux la fenestro. Mi estas peka antaux vi. Antaux unu horo. Antaux mallonge li vekigxis tre rauxka. Antaux nelonge oni vendis la domon publike. Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo. Mi devos lasi ilin elbalai la cxambron, antaux ol ni komencos danci. Mi estis tie en la antauxa jaro. Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco. Estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris.

Li restis post la pordo. Iom post iom. Sxi komencis avide legi pagxon post pagxo. Sxi rigardis post lin kun rideto. Post kelkaj minutoj levigxis la suno. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj antauxen. Ni restos kelkajn semajnojn en Parizo; poste ni vojagxos en Germanujon.

LESSON 34.

Dum. Gxis. Cxirkaux.

"Dum" means "during", as "Dum mia tuta vivo", During my whole life. It is not much used as a preposition, that is, before a noun, "en la dauxro de" being better, as "En la dauxro de mia tuta vivo", In (the duration of) my whole life; or the preposition is omitted altogether, as "La tutan tagon mi laboradis", I used to work all day long. "Dum", meaning "while, whilst", is often used at the beginning of a sentence. "Dume" means meanwhile, or, in the meantime.

"Gxis" means "till, until, up to, as far as". "Atendu gxis Sabato", Wait until Saturday. "Iru gxis la rivero", Go as far as the river.

"Cxirkaux" means "about" or "around, somewhere near" (more or less). "Ili ludis cxirkaux la arbo", They played around the tree. "Cxirkaux Majo ni foriros", About May we shall go away.

VOCABULARY.

koncerto : concert. vitro : glass (material). flanko : side. globo : globe. sorto : fate. kolekt- : collect. radio : ray. prepar- : prepare. kupolo : cupola, dome. pes- : weigh (something). rublo : rouble. ekzist- : exist. etagxo : story (of building). pere- : perish. doloro : pain, ache. proksime : near to.