The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians
Chapter 10
Fasto - fast; mezuri - to measure; rikolto - harvest; enspezo - income; elspezo - outlay; jxuro - oath; suspekto - suspicion; korvo - raven; piki - to stab.
* * * * *
LIZI, ELZE, ELIZABET.
El "Hungaraj Rakontoj".
Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome neniun en la tuta mondo.
Kun sxi, kun Lizi, mi jam ligis amikecon, kiam mia malgranda fratino mortis je angino.
Tiam farigxis tre silente en nia domo. Malantauxe cxirkaux la cxevalstalo bruis ja la knaboj poste kiel antauxe, sed al la logxejo ili proksimigxis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis gxeni la nigre vestitan virinon, kiu sencxese, kvazaux senspirite, la funebrajn cxambrojn trapasxis; de frua mateno gxis malfrua vespero, en pensojn profundigxinta, sxi travagis la logxejon, senripoze kiel la pendolo de l'horlogxo, kvazaux sxi eterne iun aux ion sercxus. Iafoje sxi malfermis la sxrankojn kaj tirkestojn laux vico. Tiam mi cxiam vidis en sxia mano malgrandajn infanorobojn, sxuojn kaj antauxtukojn, kiujn sxi longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj, la skribkajeroj kaj cxiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis al mia malgranda fratino.
Pri mi sxi tute ne okupigxis--sxi nun pli amis la mortinton, ol cxiujn vivantojn--kaj tamen en mi cxiam sxteliris post sxi. Se mi iafoje sxian robon ekprenis, aux sxian brakon karesis, por ke sxi min nur rimarku, sxi ekrigardis min indiferente per siaj karaj, de nokta plorado lacaj okuloj, aux diris: "Kion vi volas, Janko? Cxu mi devas doni al vi orangxojn?"
Sxi tiam eltiris la tirkeston, kie la orangxoj kusxis, kaj lasis min elekti, kiom mi volis. Kaj mi tute ne volis orangxojn, mi nur estis jxaluza je mia malgranda, mortinta fratino.
FERENC HERCZEG.
Ligi - to bind; angino - quinsy; stalo - stable, stall; pinto - point; gxeni - to trouble, disturb; funebro - mourning; pendolo - pendulum; sxranko - cupboard; tirkesto - drawer; vico - turn; antauxtuko - apron; laca - weary; jxaluza - jealous.
* * * * *
VENTEGA NOKTO.
El "Nord-germanaj Rakontoj".
La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaux si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Cxio, kion gxi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi. Gxi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen gxi permesas al ili dum memento rekonsciigxi, ili opinias, ke nun cxesis la sovagxa pelado, ke ili povas trankvile mallevigxi teren--jen la sovagxulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komencigxas. Nun gxi estas en la torfejo; tie gxi trovas nenion kun kio gxi povus petoli; tiam gxi atakas pluvnubon kiu jxus volis ekpluvi--pusxegas en gxian flankon, gxis gxi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj gxemas kaj krakas. Ankoraux salton, kaj nun gxi estas cxe la lerneja domo, kiu staras kasxite en arbetajxoj inter la du vilagxoj. Ho, kiel gxi gxojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie cxi mi devas enigxi! Per cxiuj pordoj gxi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Ecx ne la lignan kovrilon de la truo en la frontono gxi povas desxiri, kvankam la rustigxintaj hokoj preskaux ne plu povas teni gxin. Sed almenaux gxi klakas kaj frapegas per gxi tiom, ke la edzino de la instruisto vekigxas.
HEINRICH BANDLOW.
Nordo - north; kirli - to whisk, to twirl; konscii - to be conscious; opinii - to be of opinion; torfo - peat; petoli - to play, tease; furiozi - to rage; gxemi - to groan; kraki - to crack, crackle; kaduka - decayed, infirm; skui - to shake; vane - in vain; frontono - gable, fronton; rusti - to rust; hoko - hook; klaki - to clack, clap.
* * * * *
EN PIRIN.
El "Bulgaraj Rakontoj".
Klime perdis la vojon, la blovegoj estis kovrintaj cxion: valojn, montetojn, vojojn, kampojn. Li eliris hieraux cxe bona vetero el la vilagxo, kaj nun ?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj li ne scias, kie li trovigxas, kien li iras, kion li renkontos. Li komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia vilagxo, en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de l'sovagxaj bestoj kaj de la pereo...
Subite li ekvidis tra la krepusko multajn nigrajn ombrojn, kiuj iris senbrue sur la negxo. Kio estas tio cxi? Cxu lupoj? Ili estas tuta aro kaj venas de la dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La malsata aro rapide lin sekvas kun sovagxaj bojoj... Kiom da tempo li kuris, li ne memoras... Antaux li cxiam nudajxo, cxiam dezerto, cxiam negxa kampo. Subite Klime vidas, ke antauxe ekmovigxas io, lumaj punktoj brilas kaj lin renkontas: la bestaro elsendis kelkajn lupojn por fermi lian iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton... Tiam li ree ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur ia krutajxo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje implikigxis je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis. Trovigxinte en la valo, Klime gxoje vidis, ke li eniras en ian vilagxon... Kia gxi estas, cxu pomaka, cxu kristana,--li ne pensas, cxar la luparo lin persekutas ecx tien cxi. Gxi iras post liaj kalkanoj... Li ensxovigxis en ian pordegon, kiun, versxajne, la ventego malfermis, kaj li alkuris al la fenestro, kiu lumis. Kaj la lupoj ankaux kuras post li. Klime sxovis malgxentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li ekgxemis: li vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la sanktfigurujon, kaj antaux gxi la sanktlampeton...la flamo malklare briletis kaj estingigxis ankoraux. El la krepusko eliris iaj homoj. Li cxirkauxrigardis mirege. Kie li trovigxas?
Subite Klime ekscias, ke li estas en sia hejmo.
La Cxiopovanto estis direktinta liajn vagadojn al lia vilagxo, al lia domo, kiam li pensis, ke li iras en tute malsaman direkton.
IVAN MINCXEV.
[Footnote: "Pomako" estas bulgaro farigxinta mahometano.]
Klime - man's name; blovego - storm; valo - valley; sovagxa - wild; krepusko - twilight; boji - to bark; nuda - bare; punkto - point; eviti - to avoid; freneza - crazy; impliki - to entangle; skarpo - scarf; persekuti - to follow in order to harm; sxovi - to shove, push; versxajne - apparently; estingi - to extinguish.
* * * * *
SOMERA PLUVADO.
El "Prozo el Danaj-Norvegaj Auxtoroj".
Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kusxis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj, kvazaux kuntiritaj de la sunaj radioj.
Kaj tiu homo sub la kverko, li kusxis spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la cxielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la busxo kaj cedis ankaux je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis malnovan talpan teraltajxeton, kiu tute helgrizigxis pro sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidigxis sur la griza tero, ankoraux unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraux pliaj, la tuta altajxeto farigxis malhelgriza. La aero estas nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj klinigxis kaj balancigxis, sibleto, plilauxtigxante gxis siblego, sonis,--akvo fluegis teren.
Cxio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, brancxoj, trunkoj, cxio brilis de akvajxo, cxiu guteto falanta teren, herben, sxtonen, cxien, disrompigxis kaj dissxprucis en milojn da etaj perloj. Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj farigxis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien cxi, unuigxis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignajxetojn kaj foliopecojn, fiksigxis sur rifojn kaj denove liberigxis, turnigxis kaj ree surrifigxis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, kiam ili estis burgxonoj, kolektis la akvajxo; musko, neniigita de sekeco, eksxvelis kaj farigxis mola, cxifa, verda kaj sukplena; kaj sximo kiu preskaux farigxis polvo, disvastigxis en graciaj makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn gxis la rando, interpusxis ilin kaj versxis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antauxen kaj rigardis danke la cxielon.
Kaj la homo? La nudkapa homo staris meze en la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn okulojn, nazon, busxon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaux li intencis danci, ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj, plengorgxe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene la pluvado lin okupis.
J. P. JAKOBSEN.
Vibri - to vibrate; kokcinelo - ladybird; urtiko - nettle; velki - to wither; fajfi - to whistle; talpo - mole; streko - streak; klini - bend; sibli - to hiss; sxpruci - to spurt, to gush; sulko - furrow; truo - hole; rifo - reef; burgxono - bud; musko - moss; sxveli - to swell; cxifi - to crinkle, crumple; sximo - mildew, mould; gracia - graceful; konvolvolo - convolvulus; kaliko - chalice, calyx; limako - slug; brovo - brow; nuda - bare.
* * * * *
KION NE KOMPRENAS LA HIRUNDOJ KAJ PAPILIOJ.
El "Pola Antologio".
... Iom pli malproksime kusxis flava grenkampo. Malalta barilo apartigis gxin de l' konstruajxoj kaj de l' malgranda placeto antaux ili.
La barilo formis angulon kaj en la loko, kie kunigxis du gxiaj oblikvaj duonoj, gxi havis pordegon, altan, largxan kaj en tiu momento tute malfermitan.
Ni proksimigxis al la malalta barilo. Anjo ne havis ankoraux suficxe da tempo por apogi al gxi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni malfermis la pordon kaj viro starigxis cxe la sojlo kaj lauxte demandis:
--Cxu vi iras eksterlandon?
Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de kampara proprajxo...
Cxi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.
La sekalo, kreskanta post gxi, estis jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.
Germana estis ecx la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de l'konvolvoloj...
Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la ricxigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj sxi tuj sciigis pri gxi la lauxte demandantan viron.
Li reigxis domon trankviligxinta, sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis cxiujn niajn movojn.
Kun stranga sento ni komencis rigardi cxirkauxe.
--Kial?--demandis Anjo, largxe malfermante la okulojn--sekve la spiko, kiu elkreskis tie cxi el grajno alportita de tie de la vento, estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, gxiaj fratoj, estas fremdaj nur tial, ke ili kreskas unu pasxon pli malproksime?
Mi penis klarigi al sxi, ke tio cxi estas tute natura, ecx necesega.
--Por kiu?
Anstataux respondo mi levis la sxultrojn.
Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la cxielo, sercxante ankaux sur gxi liman linion.
Sed la cxielo estis nur unu, nedividita.
Ni rigardis la sunon.
Ankaux la suno estis nur unu, nedividita.
En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn rugxajn flugiletojn kun argxenta subajxo, rapide levigxis kaj transflugis al la germana flanko.
Gxi longe flirtis tie super la balancigxantaj spikoj kaj trovinte amikon aux amikinon ankoraux pli trankvile revenis.
Samtempe kelke da hirundoj, antauxsentante proksimigxon de fulmotondro, komencis kun lauxta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la limon...
-- Vi vidas!--ekkriis Anjo kun infana triumfo.-- La hirundoj kaj papilioj no konsentas la "necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.
Cxi tiuj senkonsideraj vortoj malgxojigis min.
-- Ah, Anjo, Anjo!--diris mi riprocxe,--cxu vi forgesis, ke la homo estas pli sagxa kreitajxo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj senpripensaj?...
WIKTOR GOMULICKI.
Greno - corn; placo - place, square; apogi - to lean on; ombrelo - umbrella, parasol; sojlo - threshold; lauxta - loud; sekalo - rye; cejano - corn bluebottle; mielo - honey; bukedo - bouquet; paro - pair; spiko - ear of corn; linio - line; papilio - butterfly; flirti - flutter, wave; fulmo - lightning; tondro - thunder; pepi - to chirp.
* * * * *
PRINTEMPO VENOS.
Se la naturo rigidigxas De prem' de l' vintro frostiganta, Se tute per la negx' kovrigxas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru: Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, revivigxu tero.
A. NAUMANN.
* * * * *
LA VOJO.
Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita Gxi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuragxe, kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. "L' espero, l' obstino", kaj "la pacienco"-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,-- Ni semas kaj semas konstante. "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas,-- "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos."
Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli fresxan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, Gxin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. L' espero, l' obstino, kaj la pacienco-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
L. ZAMENHOF, el "Fundamenta Krestomatio".
Celo - aim; simile - like; fantomo - phantom, apparition; sorto - fate; moko - mockery; elekti - to choose; flanko - side; guto - drop; frapi - to strike; bori - to bore; signo - sign; atingi - to attain; laca - weary; semo - seed; cxesi - to cease; admoni - to exhort; koro - heart; vento - wind; subita - sudden; velki - to wither; desxiri - to tear from, pluck off; akiri - to acquire; provi - to make trial of; hardi - to harden.
* * * * *
EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF. EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO, La 2lan de Auxgusto, 1907.
. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas auxdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Cxar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj cxar laux la opinio de la gentaj sxovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraux cxio, kio ne estas nia, tial ni laux ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraux tiu cxi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per cxiuj fibroj de nia koro! . . .
Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: cxu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, kvankam mi devis bedauxrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj--aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni gxuste vian sencon! Kiam via sankta nomo cxesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine cxiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluigxi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!
Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos esti lupoj unuj kontraux aliaj. Anstataux konstante batali inter si, elsxiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraux tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin cxiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo. Kaj se iam venos tiu felicxa tempo, gxi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn vi vidas nun en cxi tiu cxambrego kaj kies nomo, ankoraux tre malmulte konata kaj tre malmulte sxatata, estas "esperantistoj."
El "The British Esperantist."
Kulpo - fault; trakti - to treat; prediki - to preach; gento - tribe, race; sxovinisto - Chauvinist; Litovujo - Lithuania; sengxo - dream; atesti - to bear witness; revi - to imagine, dream; bedauxri - to regret; sklavo - slave; senco - meaning; rajto - right; alglui - to glue to, stick to, attach; lupo - wolf; trudi - to obtrude; moro - manners, custom; paco - peace; konsenti - to agree; kruda - crude, rough, raw; frukto - fruit; sxati - to prize, appreciate, like.
* * * * *
FOREWORD TO SUPPLEMENTARY VOCABULARY.
As this Vocabulary is intended for those who have worked through the preceding lessons, it is not a full vocabulary, but only supplementary to those already given, and the words contained in those are, as a rule, not repeated here.
In order to get in as many root words as possible, derived words and the second word of a pair (e.g., male or female, opposites, the action and the tool, the animal and its young, etc.) are generally omitted; the simple word or one of the pair being found, the other word is to be formed from it by means of the proper word-ending, prefix or suffix.
In English there are often several words to express the same or nearly the same meaning. Want of space prevents these being all included; the most important or most commonly used word has therefore been chosen; for instance, "mercury", "tranquil", "diaphanous", "suffocate", "salve", "renown", "fiddle", are not to be found, but "quicksilver", "calm", "translucent", "smother", "ointment", "fame", "violin", are there.
A most valuable help to the student is a good English dictionary, and if this gives the derivation of the words, the interest of the study is greatly increased. The difficulty often is, not to find the right Esperanto word, but to know exactly what the English word or phrase means. It is the experience of most Esperantists that in learning Esperanto their knowledge of their own language has become much more thorough. [Footnote: A remark made by a student during one lesson was "Well, if we don't learn Esperanto, we shall learn English."] For this reason and also that this language cannot be learned simply as a matter of rote, but demands the exercise of the thinking and reasoning powers, [Footnote: To convince an opponent or a doubter of this, tell him that "utila" means "useful," and "mal" denotes the contrary; then ask what "malutila" means. The answer will almost certainly be "useless." Then show that the contrary of a good quality is not merely the absence of that quality, but is a bad quality, and therefore the contrary of "useful" is "harmful."] Esperanto ought to be taught in all schools.
VOCABULARY.
=== A ===