# Vojaĝo interne de mia ĉambro

## Part 4

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/vojago-interne-de-mia-cambro-25539/index.md

Mi promesis dialogon inter mia animo kaj _la aliulo_; sed kelkaj ĉapitroj forkuras de mi, aŭ plibone kelkaj aliaj fluas el mia plumo kvazaŭ kontraŭ mia volo kaj deklinigas miajn projektojn: inter tiuj estas la ĉapitro de mia biblioteko, kiun mi faros kiel eble plej mallonga.--La kvardek du tagoj baldaŭ finiĝos kaj samlonga tempo ne sufiĉus por plenigi la priskribon de la riĉa lando, kie mi tiel agrable vojaĝas.

Mia biblioteko do konsistas el romanoj, se mi tion devas konfesi,--jes, romanoj kaj kelkaj elektitaj verslibroj.

Kvazaŭ miaj ĉagrenoj ne sufiĉus al mi, mi ankoraŭ volonte partoprenas en la ĉagrenoj de mil fantaziaj personoj, kaj tiujn ĉi mi sentas tiel forte, kiel miajn proprajn; kiom da larmoj mi verŝis pri tiu malfeliĉa Klariso kaj pri la amanto de Ĉarloto!

Sed, se mi tiel serĉas neverajn dolorojn, mi kontraŭe trovas en tiu fantazia mondo: virton, bonecon, neprofitemon, ankoraŭ ne trovitajn kunigite en la reala mondo, kie mi vivas.--Mi trovas tie virinon tian, kian mi deziras, ne malbonhumoran, ne malseriozan, ne malvereman; mi nenion diros pri ŝia beleco; oni fidu al mia fantazio: mi faras ŝin tiel bela, ke nenion oni povas kritiki en ŝi. Poste, ferminte la libron, kiu jam ne respondas al miaj ideoj, mi prenas ŝin per la mano, kaj ni kune trairas landon milfoje pli ĉarman, ol la Edeno. Kia pentristo povus reprezenti la sorĉan landon, kie mi lokis la diaĵon de mia koro? kaj kia poeto povos iam priskribi la fortajn kaj diversajn sentojn, kiujn mi ĝuas en tiuj sorĉaj regionoj?

Kiel ofte mi malbenis tiun Kleveland-on, kiu ĉiuminute eniras novajn malfeliĉojn, kiujn li povus eviti!--Mi ne povas toleri tiun libron kaj tiun sekvon da malfeliĉegoj; sed se mi pro distreco malfermas ĝin, mi nepre devas engluti ĝin ĝis la fino.

Kiel mi lasus tiun malfeliĉan homon ĉe la Abakisoj? Kio fariĝus el li ĉe tiuj sovaĝuloj? Ankoraŭ malpli mi kuraĝus forlasi lin en la ekskurso, kiun li faras por eliri el kaptiteco.

Fine, mi tiel kore partoprenas en liaj ĉagrenoj, mi tiel forte interesas min por lia kompatinda familio, ke la neatendita apero de la kruelaj Ruintonoj starigas miajn kapharojn; malvarma ŝvito ekkovras min, dum mi legas tiun ĉapitron kaj mia timego estas tiel forta, tiel reala, kvazaŭ mi mem estus tuj rostota kaj manĝota.

Kiam mi sufiĉe ploris kaj amindumis, mi serĉas kelkan poeton, kaj mi denove foriras al alia mondo.

ĈAPITRO XXXVII

De la militiro de la Argonaŭtoj ĝis la kunveno de la Eminentuloj, de la fundo de la infero ĝis la lasta fiksa stelo trans la Lakta Vojo, ĝis la fino de la universo, ĝis la pordoj de la ĥaoso, jen estas la vasta kampo, kie mi trankvile promenas laŭlonge kaj laŭlarge kaj laŭ mia bonvolo; ĉar nek la tempo, nek la spaco mankas al mi. Tien mi transportas mian ekzistadon, sekvante Homeron, Miltonon, Virgilion, Osianon kaj ceterajn. Ĉiuj fariĝoj okazintaj inter tiuj du epokoj, ĉiuj landoj, ĉiuj mondoj, ĉiuj estaĵoj ekzistintaj inter tiuj du templimoj, ĉio tio ĉi estas mia, apartenas al mi tiel certe, tiel leĝe, kiel la ŝipoj enirantaj la Pireon apartenis al unu Atenano.

Mi precipe amas la poetojn, kiuj transportas min en la plej malnovan antikvecon: la morto de la ambicia Agamemnono, la koleroj de Oresto kaj la tuta historio tragedia de la familio Atrea, persekutata de la ĉielo, kaŭzas al mi teruron, kiun la nuntempaj fariĝoj neniel povus naski en mi.

Jen estas la fatala urno, kiu enhavas la cindrojn de Oresto. Kiu ne ektremus, vidante ĝin? Elektrino! Malfeliĉa fratino, kvietiĝu: Oresto mem alportas la urnon kaj la cindroj estas tiuj de liaj malamikoj!

Oni jam ne trovas nun bordojn, kiel la bordoj de la Zanto kaj la Skamandro;--oni jam ne vidas ebenaĵojn, kiel tiuj de Hesperio kaj Arkadio. Kie estas nun la insuloj Lemnoso kaj Kreto? Kie estas la grandfama labirinto? Kie la ŝtonego, kiun la forlasita Ariadno surverŝis per siaj larmoj?--Oni nun vidas nenian Tezeon, nenian Herkuleson; la nuntempaj homoj kaj eĉ herooj estas pigmeoj.

Kiam mi poste volas doni al mi scenon de entuziasmo kaj ĝui la tutan forton de mia fantazio, mi kuraĝe ekkaptas la faldojn de flirtanta robo de la altega blindulo de Albiono en la momento, kiam li eksaltas al la ĉielo kaj proksimiĝas al la Eternulo.--Kia muzo povis subteni lin en tia alteco, kien neniu homo antaŭ li kuraĝis turni siajn rigardojn?--De la blindiga vestiblo ĉiela, kiun la avara Mamono rigardis per enviaj okuloj, mi kun terura sento pasas al la vastaj kavernoj de la loĝejo Satana;--mi ĉeestas ĉe la infera konsiliĝo, mi enmiksiĝas kun la amaso de la ribelaj spiritoj, kaj mi aŭskultas iliajn paroladojn.

Sed tie ĉi mi devas konfesi malvirteton, pri kiu mi ofte riproĉis min.

Mi ne povas ne interesiĝi je tiu kompatinda Satano, (mi parolas pri la Satano de Miltono), post kiam li estas elĵetita de la ĉielo. Kvankam mi malaprobas la obstinecon de la ribelulo, mi konfesas, ke la forteco, kiun li vidigas en la troega malfeliĉo, kaj lia granda kuraĝo, devigas min kontraŭvole admiri lin.--Kvankam mi scias la malfeliĉojn devenintajn de lia pereiga entrepreno, kiam li perforte malfermis la pordegon de la infero, por veni malkvietigi la edzan vivadon de niaj unuaj gepatroj, mi malgraŭ ĉio ne povas deziri, eĉ momenton, ke li dum la vojiro pereu en la konfuzo de la ĥaoso. Mi eĉ kredas, ke mi volonte helpus al li, se ne detenus min la honto. Mi sekvas ĉiujn liajn movojn, kaj mi sentas tiom da plezuro, vojaĝante kun li, kvazaŭ mi estus en deca societo. Vane mi diras al mi, ke li estas ja diablo, ke li estas pereiganto de la homaro, ke li estas vera demokrato, ne kiel tiuj de Atenoj, sed kiel tiuj de Parizo, ĉio tio ĉi ne korektas min de mia antaŭjuĝo.

Kia grandega projekto! kaj kia maltimo en la plenumo de ĝi!

Kiam la vastaj kaj trioblaj pordoj de la infero subite malfermiĝis laŭ la tuta larĝeco antaŭ li, kaj kiam la profunda foso de la nenio kaj nokto aperis en sia tuta teruro antaŭ liaj piedoj--li per maltima okulo rigardis la malluman imperion ĥaosan; kaj, sen ŝanceliĝo, malvolvante siajn larĝajn flugilojn, kiuj povus kovri tutan armeon, li ekĵetis sin en la senfundaĵon.

Tion ne farus la plej sentima kuraĝulo.--Kaj tio estas, laŭ mia opinio, unu el la plej fortaj elpensaĵoj, kiel ankaŭ unu el la plej belaj vojaĝoj iam faritaj,--krom la vojaĝo interne de mia ĉambro.

ĈAPITRO XXXVIII

Mi neniam finus, se mi volus priskribi la milonan parton el la strangaj okazintaĵoj, kiujn mi renkontas, vojaĝante apud mia biblioteko; la vojaĝoj de Cook kaj la observoj de liaj kunvojaĝantoj, doktoroj Banks kaj Solander, estas nenio, kompare kun miaj aventuroj en tiu ĉi sola distrikto; tial mi kredas, ke mi la tutan vivon pasigus tie en kvazaŭa raveco, se ne estus la busto, pri kiu mi jam parolis, sur kiu ĉiam fine sin fiksas miaj rigardoj kaj miaj pensoj, kia ajn estas la stato de mia animo; kaj kiam ĝi sin fordonas al la senkuraĝiĝo, sufiĉas, ke mi rigardu tiun buston, por ke ĝi revenu al sia normala stato: tio estas la agordilo, per kiu mi konsentigas la ŝanĝeman kaj senagordan kunaĵon de sentoj kaj perceptoj, el kiuj mia vivo estas farita.

Kiel simila ĝi estas!--Jen estas la trajtoj, kiujn la naturo donis al la plej virta el la homoj. Ha! se la skulptisto povus vidigi lian bonegan animon, lian genion kaj lian karakteron!--Sed kion mi entreprenis? Ĉu tie ĉi mi devas laŭdi lin? Ĉu al la ĉeestantaj homoj mi tiel parolas? Per kio tio ĉi interesas ilin?

Mi volas nur genufleksi antaŭ via amata figuraĵo, ho plej bona el la patroj: Ve! tiu figuraĵo estas ĉio, kio restas al mi pri vi kaj mia patrujo: vi forlasis la teron, en la momento, kiam la krimo estis okuponta ĝin; kaj ĝi nun subpremas min per tiaj malfeliĉoj, ke eĉ via familio estas nun devigita rigardi vian morton, kiel feliĉon. Kiom da ĉagrenoj suferigus al vi pli longa vivado! Ho patro! Ĉu la sorto de via grandanombra familio estas konata de vi en la loĝejo de la feliĉo? Ĉu vi scias, ke viaj infanoj estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian tombon?--Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.

ĈAPITRO XXXIX

Promesinte dialogon, mi plenumas mian promeson.--Tio estis dum la mateno, je la komenca tagiĝo; la sunradioj oris samtempe la supron de l’monto Viso kaj tiujn de la plej altaj montoj de la insulo, kiu kuŝas je niaj antipodoj; kaj ŝi jam maldormis, ĉu antaŭtempe vekita de noktaj sonĝoj, kiuj ofte ŝin agitas, tiel lacige kiel senutile, ĉu simple vekita de la tuj finiĝonta karnavalo, ĉar tiu tempo de plezuro kaj malsaĝo influas sur la homan maŝinon tiel, kiel la fazoj de la luno kaj la interkombiniĝo de kelkaj planedoj.--Fine _ŝi_ maldormis kaj tre maldormis, kiam mia animo mem liberigis sin el la ligiloj de la dormo.

De longe tiu ĉi konfuze partoprenis en la sentoj de _la aliulo_; sed ĝi estis ankoraŭ enligita sub la krepaĵo nokta kaj dorma; kaj ĉi tiu krepaĵo ŝajnis al ĝi kiel gazo, linaĵo, Hinda tolo.--Mia kompatinda animo estis do kvazaŭ vindita en ĉiu tiu ĉi embarasaĵo, kaj la dio de la dormo, por deteni ĝin pli forte en sia imperio, aldonis al tiuj ligiloj senordajn blondajn harligojn, bantojn de rubandoj, perlajn ĉirkaŭkolojn; estis kortuŝante vidi ĝin baraktanta en tiuj retoj.

La agiteco de la pli nobla parto el mi mem komunikis sin al la alia, kaj tiu ĉi siavice forte influis sur mian animon.--Mi tuta estis alveninta al stato malfacile priskribebla, kiam fine mia animo, ĉu pro saĝeco, ĉu okaze, eltrovis la manieron liberigi sin el la gazoj, kiuj sufokis ĝin. Mi ne scias, ĉu ĝi renkontis malfermaĵon, aŭ ĉu ĝi simple ekpensis relevi ilin, kio estis pli natura; certe estas, ke ĝi eltrovis la elirejon de la labirinto. La senordaj harligoj estis ankoraŭ tie, sed ili jam ne estis _malhelpo_; pli bone _rimedo_ ili estis. Tiun rimedon ekkaptis mia animo, kiel dronanta homo ekkaptas la bordajn herbojn; sed la perla ĉirkaŭkolo rompiĝis pro la premo, kaj la perloj elfadenigitaj ruliĝis sur la sofon, kaj de tie sur la pargeton de S-no de Hautcastel; ĉar mia animo, per strangeco malfacile klarigebla, imagis sin ĉe tiu sinjorino; dika bukedo da violoj falis teren kaj mia animo, tiam vekiĝinte, revenis hejmen, alkondukante kun si racion kaj realecon.

Kiel oni povas pensi, ĝi forte malaprobis ĉion faritan dum sia forestado, kaj tie ĉi komencas la dialogo, kiu estas la objekto de tiu ĉi ĉapitro.

Mia animo neniam estis tiel malĝentile akceptita. La riproĉoj, kiujn ĝi opiniis ĝustatempe fari en tiu ĉi danĝera momento, plenigis la malpacon de la domo; fariĝis ribelo, vera ribelego.

«Kiel do! diris mia animo, tiele dum mia forestado, anstataŭ ol rebonigi viajn fortojn per trankvila dormado kaj fariĝi pli taŭga por plenumi miajn ordonojn, vi _senhonte_ (tiu ĉi vorto estis iom troa) donis vin al pasiaĵoj, kiujn ne sankciis mia volo?»

Ne kutimigite je tiu aroganta tono, _la aliulo_ kolere respondis:

«Konvenas ja, _Sinjorino_ (por forigi de la disputo ĉiun ideon de familiareco), konvenas ja, ke vi prenas ŝajnon decan kaj virtan! Ha! ĉu ne la dekliniĝoj de via imago, ĉu ne viaj malsaĝegaj ideoj naskis ĉion, kio en mi malplaĉas al vi? Kial vi ne estis tie ĉi?--Kial vi havus la rajton ĝui sen mi, en la oftaj vojaĝoj, kiujn vi faras sola?--Ĉu mi iam malaprobis viajn vizitojn en la Olimpon aŭ en la Kampojn Elizeajn?--viajn interparoladojn kun la spiritoj, viajn gravegajn pripensadojn (iom da moko, kiel oni vidas), viajn kastelojn en la aero, viajn altegajn sistemojn? Kaj, kiam vi tiel senĝene forlasas min, mi ne havus la rajton ĝui la bonfarojn donacitajn de la naturo kaj la plezurojn proponitajn al mi?»

Mia animo, surprizite de tioma viveco kaj elokventeco, ne sciis, kion ĝi devis respondi.--Por eliri el embaraso, ĝi decidis surkovri per vualo de indulgo la riproĉojn ĵus faritajn; kaj por ne ŝajni faranta la unuajn paŝojn al la repaciĝo, ĝi ankaŭ uzis ceremonian tonon.--_Sinjorino_, ĝi diris siavice kun afekta koreco... (se la leganto trovis tiun vorton neĝustloka, kiam ĝi estis adresita al mia animo, kion li diras nun, se li nur volas rememori la objekton de la disputo?--Mia animo ne rimarkis la ridindecon de tia dirmaniero, tiel la inteligenteco estas mallumigita de la pasio)!--_Sinjorino_, ĝi diris do, mi certigas vin, ke nenio tiel plaĉus al mi, kiel vidi vin ĝuanta ĉiujn plezurojn ĝueblajn por via naturo, kvankam mi ne partoprenus en ili, se nur tiuj plezuroj ne estus malutilaj al vi, se ili ne forigus la harmonion, kiu... Tie ĉi mia animo estis subite interrompita:--«Ne, ne, min ne trompas via ŝajna bonvolo;--nia devigita kunestado en tiu ĉi ĉambro, kie ni vojaĝas; la ricevita vundo, kiu apenaŭ ne pereigis min kaj kiu doloras ankoraŭ al mi, ĉu ĉio tio ĉi ne estas kaŭzita de via malsaĝega fierego kaj de viaj barbaraj antaŭjuĝoj? Mia bonestado kaj mia ekzisto mem valoras kiel nenio, kiam viaj pasioj kondukas vin,--kaj vi certigas, ke vi interesas vin por mi, kaj ke viaj riproĉoj estas kaŭzitaj de via amikeco?»

Mia animo komprenis ja, ke ĝi ne ludis la pli belan rolon en tiu ĉi afero; ĝi cetere komencis vidi, ke la ekscito de la disputo forigis la kaŭzon de ĝi, kaj ĝi profitis la okazon por deklinigi la interparolon: «Preparu la kafon», ĝi diris al Joannetti ĵus eniranta la ĉambron.--La bruo de la tasoj altiris la tutan atenton de _la ribelulo_, kiu tuj forgesis la ceteron. Tiamaniere, montrante al infanoj ludileton, oni igas ilin forgesi la malsanigajn fruktojn, kiujn ili petis piedfrapante.

Mi iom post iom endormiĝis dum la akvo varmiĝis.--Mi ĝuis tiun ĉarman plezuron, pri kiu mi jam parolis al la legantoj: senti sin dormanta. La agrabla bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto sonadis en mian cerbon kaj vibrigis ĉiujn miajn sentemajn fibrojn, kiel la ekmovo de harpa kordo sonorigas la oktavojn.--Fine mi vidis kvazaŭan ombron antaŭ mi; mi malfermis la okulojn, tio estis Joannetti;--Ha, kia bonodoro! kia agrabla surprizo! kafo, kremo, piramido de rostita pano!--Bona leganto, matenmanĝu kun mi.

ĈAPITRO XL

Kian grandan trezoron da ĝuoj la bona naturo liveris al la homoj, kies koro scias ĝui! Kia diverseco en tiuj ĝuoj! Kiu povos denombri iliajn nekalkuleblajn nuancojn laŭ la diversaj personoj kaj laŭ la diversaj aĝoj de la vivo? La neklara memoro pri la ĝuoj de mia juneco ektremigas min ankoraŭ. Ĉu mi provos rakonti la ĝuojn de junulo, kies koro komencas bruli per la fajroj de senteco? En tiu feliĉa aĝo, kiam oni nescias eĉ la nomon de profitemo, ambicio, malamo kaj de ĉiuj hontindaj pasioj, kiuj malaltigas kaj turmentas la homaron; en tiu aĝo, bedaŭrinde tro mallongedaŭra, la suno brilas per heleco, kiun oni ne retrovos plu dum la resto de la vivo. La aero estas pli pura;--la fontoj estas pli klaraj kaj pli malvarmetaj:--la naturo prezentas vidaĵojn, la arbaretoj prezentas vojetojn ne plu retroveblajn en la matura aĝo. Dio! kiajn bonodorojn ellasas tiuj floroj! kiel bongustaj estas tiuj fruktoj! kiel belkolore brilas la matenruĝo!--Ĉiuj virinoj estas amindaj kaj fidelaj; ĉiuj viroj, bonaj, grandanimaj kaj sentemaj; ĉie troviĝas koreco, verdiremo kaj neprofitemo. Estas en la naturo nur floroj, virtoj kaj plezuroj.

Ĉu la konfuzo de amo, la espero al feliĉo ne plenigas nian koron je sentaĵoj tiel vivaj kiel diversaj?

La vidado de la naturo, la rigardado de ĝi entute kaj detale, malfermas antaŭ la racio vastegan minejon de ĝuoj. Baldaŭ la fantazio, flugante super tiu oceano da plezuroj, pligrandigas ilian nombron kaj forton; la diversaj sentaĵoj unuiĝas kaj kombiniĝas por formi novajn; la revo pri gloro enmiksiĝas kun la korbatoj de amo; la bonfareco iras flanke de la memestimo, kiu tenas ĝin per la mano; la melankolio venas kelkfoje ĵeti sur nin sian solenan krepaĵon, kaj faras plezurojn el niaj larmoj.--Fine la perceptoj de la spirito, la sentaĵoj de la koro, eĉ la memoroj de la sentoj, estas por la homo nesekigeblaj fontoj de plezuro kaj feliĉo.--Oni ne miru do, se la bruo farita de Joannetti per la frapo de la kafkruĉo kontraŭ la kamenstableto kaj la neatendita vidiĝo de taso da kremo faris sur min impreson tiel vivan kaj tiel agrablan.

ĈAPITRO XLI

Mi tuj prenis mian vojaĝan veston, rigardinte ĝin per kontenta okulo, kaj tiam mi decidis fari ĉapitron _ad hoc_ por konigi ĝin al la leganto. Ĉar la formo kaj utilo de tiuj vestoj estas ĝenerale konataj, mi precipe parolos pri ilia influo sur la spiriton de la vojaĝantoj.--Mia vojaĝa vesto por la vintro estas farita el la plej varma kaj plej mola ŝtofo, kiun mi povis trovi; ĝi envolvas min de la kapo ĝis la piedoj; kaj kiam mi sidas en mia seĝego, kun la manoj en la poŝoj kaj mia kapo enmetita en la kolumon de la vesto, mi similas la statuon de Viŝnu, sen piedoj kaj sen manoj, kiun oni vidas en la Hindaj pagodoj.

Se oni volos, oni nomu antaŭjuĝo la influon, kiun mi alskribas al la vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn; pri tio mi povas diri, ke ŝajnus al mi tiel ridinde antaŭeniri per unu paŝo en mia vojaĝo interne de mia ĉambro, vestita per mia uniformo kaj kun glavo ĉe la flanko, kiel iri en societon en ĉambra surtuto.--Kiam mi vidas min tiel vestita laŭ ĉiuj postuloj de la «Pragmatika Regularo», mi ne sole estus nekapabla daŭrigi mian vojaĝon, sed kredeble mi eĉ ne povus legi tion, kion mi ĝis nun skribis pri ĝi, kaj ankoraŭ malpli kompreni ĝin.

Sed ĉu tio mirigas vin? Ĉu oni ne ĉiutage vidas personojn opiniantaj sin malsanaj, ĉar ilia barbo estas de longe nerazita, aŭ ĉar iu ektrovas, ke ili havas malsanulan mienon, kaj diras tion al ili? La vestoj tiel influas sur la spiritojn de la homoj, ke estas malsanuloj, kiuj sentas sin plibone, kiam ili vidas sin kun nova vesto kaj pudrita peruko; kelkaj tiamaniere trompas la publikon kaj sin mem per konstanta ornamo; ili unu tagon mortas bone kombitaj, kaj ilia morto mirigas ĉiujn.

Oni kelkfoje forgesis antaŭsciigi al grafo de... ke li devos deĵori:--korporalo iris veki lin frumatene, en la tago mem, kiam li estis deĵoronta, kaj lin informis pri tiu malĝoja afero; sed la ideo leviĝi tuj, meti siajn gamaŝojn kaj tiele eliri, ne pensinte pri tio en la antaŭa vespero, malkvietigis lin tiel, ke li preferis anonci, ke li estas malsana, kaj ne eliri el sia domo. Li do vestis sin per nokta surtuto kaj forsendis la perukiston; tio ĉi donis al li mienon palan, malsanan, kiu maltrankviligis lian edzinon kaj la tutan familion.--Li mem trovis sin reale iom nesana en tiu tago.

Li diris tion al ĉiuj, iom por kredigi ĝin, iom ankaŭ ĉar li mem kredis ĝin. Iom post iom efikis la influo de la nokta surtuto: la buljonoj, kiujn li vole nevole ensorbis, naŭzis al li; ne tiom estis necesa, por ke li kuŝiĝu en liton.

En la vespero doktoro Ranson(4) trovis lian pulson malregula, kaj ordonis sangeltiron en la sekvanta tago. Se la deĵorado estus daŭrinta unu monaton plie, la malsanulo certe pereus.

Kiu povus dubi pri la influo de vojaĝaj vestoj sur la vojaĝantojn, sciante, ke la kompatinda grafo de... preskaŭ vojaĝis en la alian mondon, tial ke li, en tiu ĉi mondo, malĝustatempe vestis sin per nokta surtuto?

ĈAPITRO XLII

Mi sidis apud mia fajro, post la tagmanĝo, envolvite en mia vojaĝa vesto; bonvole submetite al ĝia tuta influo; mi atendis la horon de la ekveturo, kiam la vaporoj de digestado, suprenirante al mia cerbo, tiel mallumigis la trairejon, tra kiuj venas al ĝi la ideoj naskitaj de la sentoj, ke ĉiu komuniko estis obstrukcita: kaj kiel miaj sentoj jam ne sendis iajn ideojn al mia cerbo, tiel ankaŭ tiu ĉi siavice jam ne povis sendi la elektran fluaĵon, kiu vivigas ilin, kaj per kiu la sagaca doktoro Valli revivigas mortintajn ranojn.

Oni facile komprenos, leginte tiun ĉi antaŭparolon, kial mia kapo kliniĝis sur mian bruston, kaj kiel la muskoloj de la dika kaj montra fingroj de mia dekstra mano, jam ne ekscitite de tiu fluaĵo, malfirmiĝis tiel, ke volumo el la verkoj de markizo Caraccioli, kiun mi tenis per tiuj du fingroj, elglitis, nesciate de mi, kaj falis en la fajron.

Mi ĵus estis havinta kelkajn vizitojn, kaj la temo de mia interparolado kun la elirintaj personoj estis la morto de la glora kuracisto Cigna ĵus mortinta kaj bedaŭrata de ĉiuj: li estis klera, laborema, bona fizikisto kaj grandfama botanikisto.--La merito de tiu lerta homo okupis mian penson; kaj tamen, mi pensis, se mi povus elvoki la animojn de ĉiuj, kiujn li eble sendis en la alian mondon, kiu scias, ĉu lia gloro ne estus iom difektita?

Mi iom post iom venis al disertacio pri la kuracarto kaj ĝiaj progresoj de la tempo de Hipokrato.--Mi demandis min, ĉu la personoj de la antikveco mortintaj en sia lito, kiel Perikleso, Platono, la glora Aspazio kaj Hipokrato mem,... ĉu ili mortis kiel ordinaraj homoj pro febro putra, bruluma aŭ verma; ĉu oni flegis ilin per sangeltiroj kaj troaj kuraciloj.

Mi ne povus diri, kial mi pensis pri tiuj ĉi kvar personoj prefere ol pri aliaj.--Kiu povas klarigi sonĝon?--Mi nur povas diri, ke ĝi estis mia animo, kiu elvokis la doktorojn de Koso, de Torino kaj la grandfaman politikiston, kiu faris tiel belajn agojn kaj tiel gravajn erarojn.

Koncerne lian elegantan amikinon, mi humile konfesas, ke ŝi estis vokita de _la aliulo_.

Tamen, pensante pri tio, mi estus tentata eksenti iom da fiereco, ĉar evidente ŝajnas, ke en tiu ĉi sonĝo la bilanco por la racio estis kiel kvar al unu.--Tio ĉi estas ja multe por militisto de mia aĝo.

Estu kiel estis, dum mi tiamaniere pripensadis, miaj okuloj tute fermiĝis, kaj mi plene endormiĝis: sed kiam mi fermis la okulojn, la figuro de la personoj ĵus pripensitaj restis gravurita sur tiu delikata tolo, nomita memoro, kaj ĉar tiuj figuroj miksiĝis en mia cerbo kun la ideo de la elvoko de mortintoj, mi baldaŭ vidis aperantaj unu post la alia Hipokraton, Platonon, Perikleson, Aspazion kaj doktoron Cigna kun lia peruko.

Mi vidis ilin ĉiujn sidiĝantaj sur la seĝojn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭis la fajrejon. Nur Perikleso restis staranta, por legi la gazetojn.

«Se la eltrovoj, pri kiuj vi parolas, estus veraj, Hipokrato diris al la doktoro, kaj se ili tiel utilus al la kuracarto, kiel vi pretendas, mi vidus malgrandiĝanta la nombron de homoj, kiuj ĉiutage malsuprenvenas en la malluman regnon, kaj tiu nombro, kiel mi mem konstatis laŭ la libroj de Minoso, estas konstante la sama, kiel antaŭe.»

Doktoro Cigna turnis sin al mi:

«Vi kredeble aŭdis paroli pri tiuj eltrovoj, li diris; vi konas tiun de Harvey pri la ĉirkaŭfluado de la sango: tiun de la neforgesebla Spallanzini pri la digestado, kies tutan meĥanismon ni konas nun.»

Kaj li faris longan nomaron de ĉiuj eltrovoj rilate la kuracarton, kaj de la grandanombraj kuraciloj liveritaj de la ĥemio, kaj li faris akademian paroladon, por laŭdi la nuntempan kuracarton.

«Ĉu mi devas kredi, mi tiam respondis, ke tiuj eminentaj homoj ne scias ĉion, kion vi ĵus diris, kaj ke ilia animo, liberigite el la malhelpoj de la materio, trovas ankoraŭ ion neklara en la tuta naturo?»

--«Ha! kiel vi eraras, ekkriis lia kuracista Moŝto de la Peloponeso; la misteroj de la naturo estas nesciataj de la mortintoj, kiel de la vivuloj; tiu sola, kiu kreis kaj direktas ĉion, scias la grandan sekreton, kiun la homoj vane penas atingi; jen estas la certaĵo, kiun ni lernas sur la bordoj de la Stikso; kaj kredu al mi, li aldiris turnante sin al la doktoro, liberigu vin el tiu resto de gildamo, kiun vi kunportis de la loĝejo de la mortemuloj; ĉar la laboroj de mil generacioj kaj ĉiuj eltrovoj de la homoj ne sukcesis plilongigi je unu momento ilian vivon; ĉar Karono ĉiutage pasigas en sia barko saman nombron de animoj, ni ĉesu lacigi nin defendante arton, kiu tie ĉi ĉe la mortintoj ne estus utila eĉ al la kuracistoj.»--Tiel parolis la glora Hipokrato, al mia granda miro...

