# Vivo de Zamenhof

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/vivo-de-zamenhof-26359/index.md

"Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj."

Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco.... "La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj ŝatas".

Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj eminentuloj ĉe l' antikva universitato. "Ni vidas novan Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj herbokortoj, sur ŝipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj skulptoriĉaj.

La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la multeco de l' venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon _La Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina profetaĵo:

Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian.

Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l' okulista laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro.

Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la ĉenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton de la _Lingva Komitato_. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia gusto.

Lia vivcelo estis la "interna ideo". Ĉar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li plenumis tion:

"Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.... Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado.... Ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj ĉion ĉi tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj -- se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda standardo....

"En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj."

Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaŭ katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l' antikva festejo nun sonis unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto, granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis, neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.

"Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo ŝovinista en ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro.

Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne:

"Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton 'amo', ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!"

Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l' knabaj promenadoj, kiam suno je l' vespero ruĝigas la montetojn kaj nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj. Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis, ili sentis ĉion sia.... En urboj, kvar gentoj sin malamis:

"Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!"

[17] Parolado de Zamenhof ĉe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912.

ĈAPITRO IX.

Lingvisto.

Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. -- "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. -- Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura leĝo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. -- William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolviĝo. -- Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910.

Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon. Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.

Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l' adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per danĝeraj rompoj?

En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis pli rapide.

Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[18] Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' ĉambrego. Tiu sceno videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris voĉo de Bourlet: "Judasa kiso".

Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia merito restis granda.

En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.

Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[19] La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.

Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva Komitato_.

Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la enmikson de sentoj ambaŭflanke.[20]

Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis demokrate.

Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:

"Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro_."[21]

Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed:

"Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj.... Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj.... La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj."[22]

Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.

Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ "natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[23] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.

Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[24] Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[25]

Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:

"Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj.... Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo.... Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto."[26]

La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay.[27] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis _a priori_.

Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l' afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj. Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.

Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.

"Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj.... Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj.... Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa."[28]

En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aŭ ĉesigi l' akordiĝon de l' adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj? Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina ŝajno?

Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la _komprenadon_. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste:

"Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel ĉiu alia persono.... La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.... Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn."

[18] Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.

[19] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907.

[20] Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia _Historio di nia Linguo_ Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto.... Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato."

[21] _Dua Libro_, Varsovio 1888.

[22] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888.

[23] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette, 1903.

[24] Vidu _L' Espérantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj _nur al ĝi sole_, apartenas la devo kaj la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto).

[25] Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.

[26] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912.

[27] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.

[28] Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj "Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_.

ĈAPITRO X.

Verkisto.

Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. -- Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozaĵoj. -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. -- Versaĵoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto.

Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon".[29]

Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro. Tamen ĝi inspiris milojn.

Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l' estonteco.

Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.

Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.

Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Molière, _La Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:

"Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.... Estas tempo por naski, kaj tempo por morti.... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti.... Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?"[30]

Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.

Ho kial ne fandiĝas homa korpo, Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!

Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l' patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:

Spirito sankta aŭ demon' terura, Ĉu el ĉielo aŭ el la infero ... Respondu.... Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj. Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile Vin metis, kial ĝi malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro, Por vin elĵeti?

Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento.

