# Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

## Part 7

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/verkaro-de-v-n-devjatnin-libro-unua-52577/index.md

Tamaro. Forlasu min, spirit' envia! Silentu, mi al vi ne kredas!.... Ho ve!... Kreint' potenca mia! Mi sentas: mi al li jam cedas; Ne povas preĝi mi; je morta Veneno estas plenigita Jam mia saĝo plej malforta! Kompatu, vi min pereigas; Per morto estas ĉirkaŭita Parolo via... Kio igas, Ke vi min amu? Ho, pro Dio, Al mi respondu, diru!...

Demono. Kio? Ho ve! mi mem ne scias kio; Je vivo nova tute plena, Tuj mem de mia kap' malbena Kroneton pikan mi formetis, Pasintan tutan mi forĵetis; Kaj paradizon, kaj inferon Mi en okuloj viaj trovas! Al vi mi sentas amon veran, Ekami tiel vi ne povas: Per tuta forto, per potenco De revo kaj de pens' senmorta Mi amas. En de mond' komenco Jam en animo mia forta Figuro via ĉiam bela Fortike estis impresita, Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita, Ĝi flugis en eter' ĉiela. Jam longe, maltrankviliĝante, Agrablan nomon mi atentis; En paradizo eĉ estante, Mi ĉiam unu mankon sentis, Kun mi vin belan ne havante. Ho, se vi povus kompreniĝi, Sopiro kia kaj malbeno-- En tuta viv' sen partopreno Suferi, ĝemi, turmentiĝi, Kaj plezuriĝi,--sed por bono Jam ne atendi ian laŭdon, Kaj rekompencon--por malbono; Elporti ĉiam bataladon, Sed nek triumfi, nek paciĝi! Domaĝi ĉiam, ne volante, Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi, Kaj senti, kaj nenion timi, En tuta ter' nenion ami, Kaj peni ĉion nur malami, Kaj tutan mondon malestimi!... Apenaŭ nur de Di' malbeno Al mi subite proksimiĝis,-- Natura varma ĉirkaŭpreno Por mi eterne malvarmiĝis.... Jen vidis mi ĉielarkaĵon, Brilantan klaran ornamaĵon De bonkonataj lumaj steloj, Vestitaj en kronetoj belaj; Sed ili tute ne rekonis Min en vestaĵo de infero! Kaj tute jam en malespero Al mi alveni mi admonis Kunfratojn, je mi mem similajn, Sed--ve! mi ankaŭ mem rekonis Nek vortojn de malbon' iliajn, Nek vizaĝegojn kun rigardoj Pli mortigemaj, ol ponardoj.... Kaj, eksvinginte per flugiloj, Forflugis mi... sed kien? kial? Ne scias.--Min amikoj miaj Forĵetis ĉiuj; mondo tuta Por mi fariĝis surda, muta, Kiel ĉiel' kun bonoj Diaj. Ŝipeto tiel difektita, Sen direktilo kaj sen velo, Per ond' libera ekkaptita, Rapide naĝas,--sed sen celo; Tiele en mateno frua Fragment' de nubo tondra brua, En ark' ĉiela nigriĝante, Nenie halti kuraĝante, Vidante celon eĉ nenie, Traflugas--kien kaj de kie Ĝi mem ne scias:--sola Dio Potenca scias nur pri tio!... Sed mondon mi ne longe regis, Al pek' ne longe ĝin instruis, Kaj ĉion belan mallaŭdegis, Kaj ĉion noblan fordetruis; Mi kredon el homara koro Forigis tute sen laboro.... En mondo sole malsaĝuloj Enuaj kaj hipokrituloj, Plej abomenaj kaj malpiaj, Kun kredo en animo restis.... Sed... sed ĉu ili indaj estis Je zorgoj, je laboroj miaj? Kaj jen mi kaŝis min en montoj; Kaj flugis, kiel meteoro, Mi nokte super bruaj fontoj.... Migranto kun kredema koro Kaj kun espero en animo, Trompita per fajret' proksima, Loĝejon trovi atendante Kaj kune kun ĉeval' falante, Pereis en profundegaĵo, Kaj ĝemis,--kaj post li kurbiĝis Postsigno sanga sur krutaĵo.... Sed mi ne longe amuziĝis Per tiel krima malbonego. Tre ofte, polvon eklevinte, En batalado kun ventego, Per fulmotondro min vestinte, Sur nuboj flugis mi facilaj, Volante inter elementoj Bruegaj, fortaj, malhumilaj, Animon savi de turmentoj Kaj de pensad' neevitebla,-- Forgesi pri neforgesebla! Ĉu estas senco en mizeraj Laboroj homaj, en turmentoj, Malĝojoj, malfeliĉoj teraj De nunaj, de estontaj gentoj, Eĉ komparitaj kun minuto De mia suferado muta? Kaj homoj? Viv', labor' ilia? Ĉu estas senc' en ili ia? Ja ili pasis, ili pasos, Pri ili homoj pensi lasos! Espero estas: juĝ' severa; Ĝi ĉiam pardonema restos! Sed mia malĝojad' netera En mi, kun mi eterne estos, Ĝi finon, kiel mi, ne havos, De ĝi en tomb' mi min ne savos! Jen al serpento ĝi similas, Jen kvazaŭ flamo hela brilas, Bruligas per bonega tento, Jen penson premas kvazaŭ ŝtono-- Nedetruebla monumento De pereintaj jam esperoj, De revo pri pasinta bono, De sentoj, de pasioj teraj!

Tamaro. --Vi kiu estas diveninta Ne estas mi, sed seniĝinta Por ĉiam je trankvilo mia, Nevole al parolo via Atentas mi kun ĝoj' sekreta, Amiko mia suferanta. Sed se vi ruzi estas preta, Se trompon en anim' kaŝante... Ho, min kompatu!... Kia gloro!... Por kio estas mia koro Al vi? Ĉu estas por ĉieloj Pli kara mi, ol ĉiuj belaj, Ne vidis kiujn vi? Ribelaj Ja manoj de mortemaj homoj Ilian liton virgan puran Ne ĉifis en iliaj domoj! Ne! donu vi fatalan ĵuron.... Eldiru,--vidu: mi sopiras, Vi vidas revojn miajn! Timon Agrablan, dolĉan vi enspiras Al mi nevole en animon... Sed ĉion vi komprenis tute Kaj min kompatos sendispute! Ho, ĵuru,--ke jam malkonfesas Malbonon vi, kaj ke promesas... Ĉu jam en mond' ne estas eblaj Promesoj, ĵuroj nerompeblaj?...

Demono. --Mi ĵuras je unua horo De mond', je ĝia horo lasta, Je krimo ĵuras malhonora Kaj je triumf' de vero ĉasta; Mi ĵuras je turment' de falo, De venko je revado pala; Mi ĵuras je kun vi sinvido Kaj je disiĝo atendata; De spiritaro je kunsido, Je ĝia sorto malamata, Je fratoj subpotencaj miaj, Je glavoj de anĝeloj sanktaj, Belegaj, fortaj, senpasiaj, Senfine min malestimantaj, Kaj je ĉielo, je infero, Je vi kaj je sankteco tera; Je lasta ĵuras horo mia Kaj je unua larmo via; Je spir' de via buŝo bela, De silka bukl' je ondo hela; Je amo ĵuras mia tera Kaj je feliĉo, je sufero,-- Malnovan venĝon malkonfesas-- Mi tute, malkonfesas ankaŭ Fierajn pensojn, kaj promesas, Ke nun jam de nenia flanko Mi per venen' de flato bela Al iu ektumultos koron. Mi tute ŝanĝos mian moron, Paciĝos mi kun Di' ĉiela, Ĉar volas mi al li jam cedi; Mi volas preĝi, senti amon, Mi volas ankaŭ bonon kredi, Mi verŝos mian pentan larmon, Kaj ĝi tuj mem de frunto mia Je vi jam inda, mia bela, Forviŝos signojn de ĉiela Sanktega fajro,--mond' malpia Jam floros en nescio sia Sen mi, trankvile kaj sen bruo! Ho, kredu: mi ĝis nun unua Komprenis vin, kaj vin elektis Por mi sanktejon, kaj potencon Mi ĉe piedoj viaj metis; Min amo via kiel dono Altiras,--kaj mi eternecon Al vi proponas por momento,-- En amo, kiel en malbono, Tre granda estas mia sento Kaj ne ŝanĝema,--ho, Tamaro! Al mi vi kredu, mia kara. Mi, fil' libera de etero, Vin, Dian kreitaĵon belan, Forprenos de malbona tero Kun mi en landon superstelan, Kaj estos vi de mond' reĝino, Unua mia amikino; Sen partopreno, sen bedaŭro Rigardos vivon vi sur tero, Forestas kie longedaŭra Beleco kaj feliĉo vera, Alestas kie sole krimoj Kaj ekzekutoj, en animoj De ĉiuj kie--nur pasioj Tre sensignifaj, tre malpiaj; Ne povas kie oni ami Sen granda abomena timo, Aŭ malestimi kaj malami Per tutaj fortoj de animo. Ĉu vi ne scias, mia bela, Signifas kion am' minuta De homoj? Ondo nur ribela De sango de naturo bruta! Sed tagoj kuras,--ĉio pasas Kaj homoj baldaŭ ĝin forlasas. Ĉu homo povas ĉe disiĝo Fortika resti? Ĉu li ŝparos Sin de enuo, de laciĝo? Ĉu longe ankaŭ kontraŭstaros Li al forlogo de beleco, Aŭ al revad' de arbitreco? Ne, mia kara amikino, Eksciu, ke ne estas sorto Al vi, simile al sklavino De malĝentila tera forto, Silente velki inter teraj Malvarmaj kaj malgrandanimaj Amikoj ŝajnaj kaj malveraj, Kaj en senfinaj, grandaj timoj, En senfrukteco de esperoj Kaj en laboroj ŝarĝaj viaj! Post mur' de sankta monaĥejo Ne estingiĝos sen pasioj Vi inter preĝoj en preĝejo. De tuta mondo sin kaŝante, Neniam homojn eĉ vidante, En malproksim' de viva ĉio, De homoj kaj de sankta Dio. Ho, ne! plej bela kreitaĵo, Por vi alia estas sorto: Alia granda profundaĵo, De ravoj, kaj turmento forta Atendas vin! Forlasu mondon Mizeran vi al ĝia sorto: Anstataŭ ĝi grandegan rondon Da multaj kaj fieraj scioj Al vi, plej kara, mi proponos. Amason da spiritoj miaj Al vi, pro servo, tuj mi donos; Sklavinojn sorĉajn kaj facilajn, Plej obeemajn kaj humilajn Al vi mi donos, mia bela; Forŝiros mi kroneton oran Por vi de orienta stelo, Mi prenos noktan roson floran, Kaj ĝin per tiu roso pura Mi superŝutos; per purpura Radio bela de subiro Envolvos mi talion vian Belegan, luksan kaj gracian; Per bonodora, pura spiro Aeron tutan mi plenigos! Eterne per ludado mira Mi aŭdon vian amuzigos; El or', turkiso kaj safiro Konstruos mi palacon karan; Mi min mallevos fundon maran Post nubon flugos mi humile, Al vi mi donos ĉion teran,-- Nur amu min!...

XI. Kaj jen facile Kaj dolĉe kisis li mizeran Oferon sian; per parolo, Da logo sorĉa plenigita, Batalis li kun sia volo, Kun ŝia saĝo ŝancelita, Potenca de Demon' rigardo Bruligis ŝin; en nokt' sensona, Malluma, ĝi brilegis forta, Neforbatebla, kiel ponardo. Triumfis, ve, spirit' malbona! De lia kis' veneno morta Aperis tuj en koro ŝia... Turmenta kaj terura krio Silenton noktan ekondigis. En si ĝi ĉion tuj kunigis: Kaj amon flaman, kaj suferon, Riproĉon kun petego lasta, Kaj adiaŭon senesperan Kun vivo juna, vivo ĉasta.... * * * * * * *

XII. En tiu nokta temp' gardanto, Ĉirkaŭirante muron altan, Tabulon feran ekbatante,-- Malrapidigis tuj senhaltan Ĉirkaŭiradon: li atingis Ĉambreton ŝian... Kun esprimo De konfuziĝo en animo Subite manon li haltigis Kaj en tabulon ne frapadis. Jen tra ĉirkaŭa li silento Subite ŝajne klare aŭdis, Ke sonis kiso tre konsenta, Malforta ĝem', minuta krio. Kaj dubo peka kaj malpia Al li aperis en animo... Sed poste silentiĝis ĉio, Kaj jen ankoraŭ post momento Alflugis nur el malproksimo Per blovo de facila vento Murmuro dolĉa de folioj, Kaj en mallumaj bordoj siaj Rivero bruis en silento. Kanonon sanktan de piulo En timo legas maljunulo, Por de diabla forta tento Forigi pekan penson sian; Por fingroj benas li tremantaj Ekscitiĝantan bruston pian, Kaj jen per paŝoj rapidantaj Daŭrigas plu iradon sian.... * * * * * * *

XIII. En ĉerko kuŝis ŝi simila Je mem anĝelo de ĉielo; Pli blanka, pura, ol kovrilo, Konservis sin koloro hela De ŝia frunto juna, bela, Fermitaj okulharoj estas... Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu, Ke juna belulino tiu En sia ĉerko nur dormetas, Kaj kison varman nur atendas, Aŭ tagon? Sed radio suna Senfrukte tute sin etendas Sur frunto de knabino juna; Kaj vane en malĝoj' sensenca Nun kisis buŝo ŝin parenca.-- Ne, ne,--neniu estas forta Batali kun kruela morto!

XIV. Neniam eĉ en grava festo Ankoraŭ estis tiel kara Kaj tiel bela, riĉa vesto De formortinta nun Tamaro. Floretoj, laŭ antikva moro, Ornamas ŝin,--agrabla, forta De ili fluas bonodoro, Sed igas ilin mano morta Adiaŭ diri jam al mondo. Nenio en vizaĝo ŝia Parolis, ke en brua ondo De ravo flama kaj pasia Ŝi mortis. Estis plenigita Vizaĝo ŝia je marmora Beleco, tute senigita Je saĝo, je esprimo kora, Sekreta, kiel muta morto, Aŭ kiel mem severa sorto. Rideto stranga malvarmiĝis Sur ŝia bela buŝ' silenta; Pri malĝojad' de ĝi sciiĝis Okulo sperta kaj atenta. En ĝi vidiĝis malestimo De horo forflorinta, bona, De lasta senca pens' esprimo, Al tero--adiaŭ' sensona. Rebrilo vana de pasinta, Ankoraŭ estis ŝi pli morta, Pli senespera, pli malforta, Ol mem rigard' estingiĝinta. Tiele en vespera horo, Fluidiĝinte kiam tute, Jam kaŝas sin en maro ora Kaleŝo taga,--tuj minute Kaŭkazaj neĝoj, konservante Radion ruĝan kaj brilante, Lumiĝas nur sur horizonto Sed jam al tiu lum' malĝoja Ne iros en dezert' renkonte Rebrilo, kaj nenies vojo Neniam estos lumigita De ĝia supro glaciita!...

XV. Parencoj ĉiuj kaj najbaroj Kunvenis por malgaja vojo. Ŝirante siajn grizajn harojn, Batante bruston en malĝojo, Gudalo princ' en lasta fojo Jam sidas sur ĉevalo brava,-- Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojo Por ili estas. Inter ava Ostaro estas elfosita Por ŝi rifuĝo plej trankvila. Prapatr' Gudala, priglorita Rabisto brava malhumila, Malsano kiam lin kunligis Kaj kiam venis penta horo, En profundaĵ' de sia koro Preĝejon fari sin ŝuldigis Sur supro de montar' granita, Sur kiu estis nur aŭdita Kantado de neĝvent' terura Kaj kie flugas nur vulturo.-- Kaj baldaŭ en neĝar' Kazbeka Preĝejon vento ĉirkaŭblovis, Kaj ostoj de rabisto peka Por si trankvilon tie trovis; Kaj alta mont' aliformiĝis, Sur ĝi aperis nun tombejo: Postmorta kvazaŭ nun loĝejo Al mem ĉielo proksimiĝis; Ĝin malproksime de okuloj Ne tuŝos kvazaŭ vivo tera... Sed vane! Sonĝas malvivuloj Nek ĝojon de feliĉo vera, Nek malgajecon de pasinta, Jam por eterne formortinta.

XVI. En spaco de etero blua Traflugis unu el anĝeloj Sanktegaj sur flugiloj helaj; Animon li de mondo brua En brakoj portis al ĉieloj; Per dolĉa vorto de espero Li ĝin de dubo ŝarĝa savas, Kaj signon kriman de sufero Per larmoj li de ĝi forlavas. Al ili estis jam aŭdita El paradizo sankta kanto-- Subite, vojon trahakanta, Sin levis el infer' spirito. Potenca kiel vent', severe Li brilis, kvazaŭ fulm' radia, Kaj arogante, kaj fiere Ekkriis li: «ŝi estas mia!» Kun tim', per preĝo defendata, Alpremis sin al brusto ŝpara Animo peka de Tamaro. Nun sorto estis decidata De estonteco: li denove Nun staris antaŭ ŝi senmove, Sed, ho potenca sankta Dio! Kun li fariĝis stranga io: Rigardo lia estis plena Da malboneco, da esprimo De malfavor', de malestimo, Kaj de malpaco al veneno; Kaj de vizaĝo senmovema Malvarmo blovis mortigema. «For, malaperu, ho malpia Spirito de malluma dubo!» Respondis lin sendito Dia, Vestinte sin per blanka nubo: «Sufiĉe vi jam triumfadis Kaj ŝin sufiĉe posedadis; Sed hor' de juĝo nun alvenis, Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis, Kaj bona estas volo Dia! Forpasis tagoj de sufero, Jam de animo bela ŝia Nun kun kaduka vest' de tero Forfalis ĉenoj de malbono, Ni ŝin,--eksciu, ho Demono,-- Atendis longe en ĉielo! Ja vivo de animo ŝia Sur peka tero estis tia, Ke ĝi prezentis nur momenton De suferad' neelportebla, De granda ĝoj' neatingebla Kaj de turmenta kora sento; El plej bonega ĝi etero De Dio estis elteksita, Ĝi estis tute ne por tero, Kaj tero ne por ĝi kreita! Ŝi dubojn siajn elaĉetis Per kosto granda kaj kruela... Ŝi amis kore, sin turmentis,-- Kaj nun atendas ŝin ĉielo!» Kaj ekrigardis lin anĝelo Severe per okuloj brilaj, Kaj, eksvinginte per flugiloj, Fordronis en bluaĵ' ĉiela. Demono forvenkita estis.... Revaĵojn siajn li, fiera, Malbenis, kaj denove restis Li sola sur enua tero Sen am', sen kredo, sen espero!... * * * * * * * Ĝis nun ankoraŭ en montaro Kaŭkaza, sur dekliva klino, En valo bela de Kajŝaro Restaĵoj estas de ruino. Pri ĝiaj detruitaj turoj Ekzistas inter kaŭkazanoj Rakontoj multaj kaj teruraj, Amataj forte de infanoj.... Jen inter arboj monumento, Fantomo kvazaŭ, en silento Nigriĝas ĉiam en nebuloj. Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj; Malsupre montras sin auloj[12], Kaj tero floras kaj verdiĝas, De ĉie flugas sonoj voĉaj,-- Rivero brilas kaj ruliĝas, De alta monto ekfalante; El malproksimo, sonorante, Trairas granda karavano. Naturo--belulin', ŝercante, Sen zorg', simile je infano, Amuzas sin per vivo juna, Kaj per printempo, kaj per suno. Sed nun kastelo, jam fininta Antikvan longan servon sian, Kiel aĝulo, transvivinta Amikojn, karan familion, Malgaje staras, sen espero. En ĝi loĝantoj nevideblaj Atendas nokton nur: libero Kaj fest' por ili estas eblaj Nur tiam, kiam lun' subiras! Kaj ili zumas, kaj disiras, Disflugas kun diversa krio. Jen araneo en sekreto Alpaŝis al ŝpinad' de reto; Jen de lacertoj familio Petolas gaje sur tegmento, Kaj singardema jen serpento Elrampas el malluma truo Sur platon de peron', kaj volvas Sin ringe sen nenia bruo, Jen ree lerte sin disvolvas, Jen al bastono ĝi similas Kaj kuŝas, kaj tre hele brilas, Simila kvazaŭ glavo ŝtala, Forlasis kiun mortigita Heroo ia en batalo En tempo longe forgesita.... --Sovaĝa estas ĉio, ĉie. Postsignoj iaj de pasinta Vidataj estas nun nenie,-- Ĉar ilin estis balainta Man' de eterno senpartia, Kaj memorigos jam nenio Pri glora nomo de Gudalo Kaj pri filino kara lia! Sed sur plej alta monta valo, Sur kiu estis enfosita Ostar' ilia, konservita Preĝejo inter nuboj staras: Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas; En gardo ĉe pordegoj ĝiaj Vidiĝas vico da granitoj, Per neĝ' eterna priŝutitaj: Sur brust' ilia el glacioj Tavol' eterna hele brilas Kaj tute al kiras' similas, Grandegoj dormaj da neĝaroj Sur suproj montaj sin etendas, Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendas Frostitaj kvazaŭ falakvaroj. Iradas tie vent' patrole, Forblovas polvon ĝi memvole De grizaj antikvegaj muroj Kaj de ruinaj altaj turoj-- Jen kantas ĝi senfinajn kantojn, Jen laŭte vokas gardstarantojn. Aŭdinte pri preĝejo mira En tiu ĉi sovaĝa lando, Al ĝi nur nuboj de suriro Rapidas en amaso granda; Kaj al plataro tomba tiu Neniu jam de homoj iras Por plori tie, kaj neniu Nun tie ĝemas kaj sopiras! Ŝtoneg' malluma de Kazbeko Gardadas nur akiron sian, Kaj plendo de homaro peka Ne tuŝos sonĝon jam ilian.

PIEDNOTOJ:

[3] Iam oni min riproĉis (s-ro Grabovskij), ke mi diris malveron, ĉar _leonino ne havas kolharon_; mi ĝin bone scias, sed mi ja estas nur tradukinto, kaj en originalo estas dirite «leonino» (Vidu Verkaron de Lermontov). _Trad._

[4] Ĉinaro estas plej amata arbo en Kaŭkazo. _Trad._

[5] Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj. _Trad._

[6] Ĉuĥo estas supra gruza vesto kun malplenaj manikoj. _Trad._

[7] Papaĥo--alta fela ĉapo, kiun uzas loĝantoj de Kaŭkazo. _Trad._

[8] Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj.

[9] Ĉinaro estas tre ombra arbo, pleje amata de Kaŭkazanoj. _Trad._

[10] Muezinoj estas servantoj en orientaj preĝejoj. _Trad._

[11] Ĉinharo estas muzika instrumento, simila je gitaro. _Trad._

[12] Aulo--estas malgranda monta vilaĝo. _Trad._

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-o ZAMENHOF

FRANCUJO.--HACHETTE kaj K-o, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D'ÉTUDE Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50 Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. » 75 Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront. 2 » Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront. » 50 Thèmes d'application, _Lexicologie_, _Syntaxe_, _Formation des mots de l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront. 2 » Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux. 1 50 Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par M. Marissiaux. 1 » L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier. » 75 Corrigé des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur. » 50 Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30 Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront. 1 50 Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections_. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront. » 30 Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot. 2 50 Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître. » 40

TEKSTOJ EN ESPERANTO Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot. » 75 Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S-oj Lallemant kaj Beau. 1 25 Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado Esperantaj_, de L. de Beaufront. 1 » Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj. 2 50 Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 50 Fundamento de Esperanto, de D-ro Zamenhof. 3 » Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto_. » 30 Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D-ro Zamenhof, _nova eldono_. 2 » Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert. » 50 Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski. 2 » Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75 Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio. » 60 La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant. » 75 La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50 Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60 Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita de S. Meyer. » 75 Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard. » 75 Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer. » 75 Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » » Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 » Perrault (Ch.) _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de Sinjorino Sarpy. 1 » Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj). » 25 Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe. » 75 Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D-ro Vallienne. » 60

ANGLUJO.--REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C. First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes 6 pence. Esperanto: The Student's complete Text-Book, with two vocabularies by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A. 1s 6d Esperanto-English dictionary, by A. Motteau. 2s 6d English-Esperanto dictionary, by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A. 2s 6d English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis (_in preparation_). Grammar and exercises of the International Language Esperanto, by Richard H. Geoghegan. 1s 6d Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita de M. Vestcott. 1s »

BELGUJO--HOLANDUJO.--A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart et Pagnier. » 50 Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de D-ro Seynaeve et D-ro Van Melckebeke. 1 50

BULGARUJO.--KLUBO «STELO», PLOVDIV Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier. 1 » Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov. » 40 Propaganda folio. » 10

DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-Giörling Kr. 3 50 Grammatik. » » Dansk-Esperanto Ordbog. » »

