# Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua

## Part 5

Book page: https://www.cyberlibrary.org/eo/books/verkaro-de-v-n-devjatnin-libro-unua-52577/index.md

Uzurpulo (fiere). Min ombro de Minaca reĝ' filigis, «Dimitrij» min el ĉerk' malluma nomis, Kaj ĉirkaŭ mi popolojn ekondigis,-- Kaj por ofer' al mi Borison donis. Reĝido--mi. Sufiĉe! Mi nun hontas, Ke antaŭ vi, fierulino pola, Mi malaltiĝis. Fino! Nun adiaŭ! Milita ludo, miaj grandaj zorgoj Sopiron aman, eble, silentigos. Ho, kiel vin komencos mi malami, Forpasos kiam malhonora amo! Mi iros nun,--aŭ krono, aŭ pereo Atendas en Rusujo mian kapon; Ĉu en batalo mi honore mortos, Aŭ kiel eĉ krimul' sur ŝtipo placa,-- Ne estos vi jam mia amikino; Kun mi vi mian sorton ne dividos; Sed iam, eble, forte vi bedaŭros Pri tiu sorto, kiun vi forĵetis.

Marino. Sed se mi ĝustatempe vian trompon Elmontros klare antaŭ ĉiuj homoj?

Uzurpulo. Vi, eble, pensas, ke mi vin timegas! Ke oni kredos al knabino pola Pli multe, ol al mi, reĝido rusa? Sed sciu: reĝo, papo kaj sinjoroj Ne pensas eĉ pri ver' de vortoj miaj. Dimitrij mi, aŭ ne--egale estas, Mi estas nur preteksto de milito. Nur tion ĉi bezonas ili; vin do, Ribelistin', silenti ili igos. Adiaŭ.

Marino. Ho, reĝido, haltu. Fine Mi aŭdas jam parolon de grandaĝo. Kun vi ĝi, princo, tute min pacigas. Atencon senprudentan mi forgesas, Reĝidon ree vidas. Sed aŭskultu: Jam tempo, tempo estas! Ne prokrastu, Konduku regimentojn vi al Moskvo; Posedu Kremlon, ankaŭ tronon Moskvan-- Kaj poste jam al mi svatiston sendu; Sed, aŭdas Dio, dum piedo via Ankoraŭ ne ekpaŝos tronajn ŝtupojn, Dum ne deĵetos vi de tron' Borison, Pri via am' mi tute ne aŭskultos. (Foriras.)

Uzurpulo. Plivolas mi kun Godunov batali, Aŭ ruzi kun kortega jezuito, Ol kun virin'. Diablo ilin prenu! Konfuzas, elkurbiĝas ŝi, kaj rampas, El manoj lerte glitas, muĝas, pikas... Serpento estas!... Mi ne vane tremis. Ŝi nun apenaŭ min ne pereigis. Sed mi decidis: morgaŭ ni eliros.

Limo Litva (16 Oktobro 1604).

Princo KURBSKIJ kaj Uzurpulo, ambaŭ estas rajde. Regimentoj proksimiĝas al limo.

Kurbskij. (Alveturinte unue.) Jen estas ĝi, jen estas rusa limo! Rusujo sankta! mi jam estas via! Kun malestim' mi polvon alilandan Forskuas; kun avid' aeron novan Enspiras mi: por mi ĝi estas hejma; Ho, patro mia! nun animo via Konsolis tute sin, kaj jam en ĉerko Ekĝojos viaj malfeliĉaj ostoj! Hered' ekbrilis ree nia grava, Plej glora glav'--de Moskvaj reĝoj servo! Nun en festeno brua ekdiboĉos Ĝi pro espero-reĝo, patro nia!...

Uzurpulo. (Li veturas malrapide kun mallevita kapo.) Feliĉa estas li! animo pura En li de ĝojo, gloro ekpetolis! Heroo mia, ho mi vin envias! Heroo, en ekzilo edukita, Ofendojn patrajn tute forgesinte, Liberiginte lian kulpon tutan, Vi prepariĝas pro Johana filo Nun verŝi vian sangon,--leĝan reĝon Redoni al patrujo... Estas vero, En vi anim' de ĝojo devas flami.

Kurbskij. Ĉu vi ne ĝojas en animo via? Rusujo estas via jam, reĝido. En ĝi jam vin atendas ĉiuj koroj, Kaj via Moskvo, via Kreml' kaj regno.

Uzurpulo. Ho! Kurbskij! Rusa sango elverŝiĝos! Batalas vi pro reĝ', vi estas puraj. Sed mi kondukas kontraŭ fratoj; Litvon Mi sur Rusujon vokis; mi en Moskvon Al malamikoj bonan vojon montras! Sed ne sur min ekfalu mia peko, Sed nur sur vin, Boris--reĝmortiginto! Antaŭen!....

Kurbskij. Jes antaŭen! kaj pereo Al Godunov, al mortigint' de reĝo!

(Ili rapide veturas. Regimentoj transiras limon.)

Reĝa magistrato.

REĜO, PATRIARKO kaj Bojaroj.

Reĝo. Ĉu ebla ĝi? Monaĥo forkurinta Al ni kondukas krimajn kolegarojn, Al ni kuraĝas eĉ minaci! Tempo Jam estas humiligi malsaĝulon! Veturu vi, Trubeckij kaj Basmanov; Bezonas helpon niaj vojevodoj. De ribelisto ĉirkaŭita estas Ĉernigov. Savu urbon.

Basmanov. Mia reĝo! De nun apenaŭ pasos tri monatoj-- Kaj eksilentos fam' pri uzurpulo; Ni Moskvon baldaŭ lin alveturigos En fera kaĝo, kvazaŭ beston. Ĵuras Per Dio mi. (Li kun Trubeckij foriras.)

Reĝo. Al mi regnestro Sveda Per senditaro ligon proponadis; Sed ne bezonas ni malpropran helpon-- Sufiĉe ni da propraj homoj havas, Por forrebati perfidistojn litvajn. Rifuzis mi. Ŝĉelkalov! tuj dissendu Ordonojn vi al ĉiuj vojevodoj, Ke ili tuj sidiĝu sur ĉevalojn Kaj ke por servo siajn homojn sendu; En monaĥejoj ankaŭ vi elektu Servantojn kelkajn. En pasintaj jaroj, Mizero kiam al patruj' minacis, Monaĥoj mem por batalado iris; Sed nun tumulti ilin ni ne volas-- Por ni preĝadu ili: tia estas Ordono kaj aljuĝo de bojaroj. Kaj nun dissolvu ni demandon gravan: Vi scias, ke malbona uzurpulo Dismetis ĉie plej malican famon; De li leteroj ĉie dissenditaj Produktis dubon kaj tumulton grandan: Sur placoj vagas murmuret' ribela, Kaj saĝoj bolas... oni devas ilin Malmute malvarmigi; mi tre volus Al ekzekutoj multaj antaŭveni,-- Sed kiel kaj per kio? nun decidu. Vi, sankta patro, vian penson diru.

Patriarko. Benita estu Dio, inspirinta Favoron kaj kvietan paciencon Al via koro, ho, regnestro granda; Ne volas vi pereon de pekanto. Sed vi atendas, ke erar' forpasu: Forpasos ĝi, sun' de eterna vero Lumigos ĉiujn.-- Mi, preĝanto via, En faroj mondaj tre ne kompetenta, Kuraĝas nun al vi eldiri jenon: Diabla fil', fripono malbenita, Nomadas sin «Dimitrij» en popolo; Per nomo de reĝid', per vesto kvazaŭ Malpropra, li sin tute, ŝajne, kaŝis; Sed nur disŝiru ĝin--kaj li subite Malhonoriĝos per nudeco propra. Jen Dio mem al ni rimedon sendas: Regnestro, sciu: antaŭ ses jam jaroj, En tiu sama jaro, kiam Dio Vin por regado en favoro benis-- Al mi en hor' vespera iam venis Paŝtisto simpla, maljunul' grandaĝa; Mirindan diris li al mi sekreton: «Mi en juneco, diris li, blindiĝis, Kaj sciis mi nek nokton kaj nek tagon Ĝis maljuneco. Vane min kuracis Per herboj mi kaj per almurmurado, Kaj vane mi iradis por saluto En monaĥejoj al mirindfaristoj, Kaj vane ŝprucis mi el sanktaj putoj Okulojn blindajn per saniga akvo-- Al mi ne sendis Dio resaniĝon. Jen, fine, mi esperon tute perdis, Alkutimiĝis, kaj eĉ miaj sonĝoj Al mi neniajn jam alprezentadis Objektojn ekzistantajn en naturo, Nur sonojn sonĝis mi. Jen unu fojon En sonĝo aŭdas mi, ke voĉ' infana Al mi ekdiris: iru, maljunulo, Ugliĉon, de Aliformiĝ' preĝejon; Sur mia tombo tie vi ekpreĝu, Favora Dio, eble, vin pardonos. Sed kiu vi? demandis mi infanon. Dimitrij mi, reĝido. Reĝ' ĉiela Akceptis min en rondon de anĝeloj Kaj nun mi--granda mirindaĵfaristo. Ekiru, maljunulo. Mi vekiĝis Kaj pensis: eble, efektive, Dio Al mi donacas sanktan resaniĝon. Kaj mi ekiris malproksiman vojon. Ugliĉon mi atingis; jen mi venas Preĝejon sanktan kaj aŭskultas preĝon, Kaj en fervoro mi anima ploras, Sed tiel dolĉe, kvazaŭ jam blindeco Per larmoj el okuloj miaj fluis. Popolo jam eliris,--kaj mi diris Al nepo: min konduku vi al ĉerko De sankt-reĝido. Kaj knabeto mia Kondukis min,--kaj nur mi antaŭ ĉerko Mallaŭtan preĝon pie elparolis, Okuloj sin malfermis: kaj ekvidis Mi lumon Dian, nepon kaj tombeton.» Jen, reĝo, kion maljunul' rakontis.

(Komuna konfuzo. En daŭro de tiu ĉi rakonto Boris kelkajn fojojn elviŝas per tuketo vizaĝon.)

Ugliĉon tiam mi intence sendis Servanton, kaj eksciis li, ke multaj Ricevis resaniĝon antaŭ ĉerka Tabulo de reĝido mortigita. Konsilas mi: restaĵojn sanktajn Kremlon Transporti kaj starigi en preĝejo De Ĉefanĝeloj: kaj popolo klare Ekvidos tiam trompon de krimulo, Kaj fort' diabla tute malaperos.

(Silento.)

Princo Ŝujskij. Ho, sankta patr', intencojn de Plejsupra Ĉu scias iu? Mi ilin ne kritikos. Neputran morton, forton mirindfaran Li povas doni al infanaj ostoj; Sed oni devas famon de popolo Esplori tre atente, senpartie; Kaj ĉu ni povas nun, en brua tempo, Eĉ pensi pri afero tiel grava? Parolas oni, ke sanktaĵon uzas Ni, kiel ilo, en aferoj mondaj. Popolo jam sen tio ŝanceliĝas, Kaj multe da paroloj bruaj estas: Ne estas temp' ondigi saĝojn homajn Per tiel grava nova enkonduko. Mi vidas, ke forigi oni devas De uzurpulo dismetitan famon; Sed estas ja rimed' alia ankaŭ. Regnestro, se vi nur al mi permesos, Mi mem aperos tuj sur plac' popola, Admonos mi, riproĉos malsaĝulojn Kaj trompon de fripono mi elmontros.

Reĝo. Nu, estu tiel! Sankta patriarko, Mi petas vin palacon nian veni: Bezonas mi kun vi interparoli.

(Li foriras; post li ankaŭ bojaroj.)

Unu Bojaro (mallaŭte al alia). Ĉu vi rimarkis, kiel reĝ' paliĝis, Kaj ŝvito de vizaĝo lia gutis?

Dua. Mi ne kuraĝis eĉ okulojn levi, Mi ne kuraĝis spiri kaj min movi.

Unua. Kaj liberigis Ŝujskij'-princ'. Bravulo!

Placo antaŭ katedra preĝejo en Moskvo.

Popolo.

Unua. Ĉu baldaŭ jam reĝo eliros el preĝejo?

Dua. Meso finiĝis; nun fariĝas preĝo?

Unua. Kio do? oni jam malbenis lin?

Dua. Mi staris en vestiblo kaj aŭdis, ke diakono anoncis: Griŝko Otrepiev estu malbenita!

Unua. Malbenu, malbenu; reĝinon ne interesas Griŝko.

Dua. Kaj al reĝo unu oni kantas eternan memoron.

Unua. Eternan memoron al viva! Ho, kiaj ili estas malpiuloj!

Tria. Jen bruo! Ĉu ne reĝo?

Kvara. Ne, tio ĉi estas frenezulo.

(Eniras Frenezulo, en fera ĉapo, pripendigita per ĉenoj kaj ĉirkaŭita per Knabetoj.)

Knabetoj. Fera ĉapeto! Fera ĉapeto!...

Maljunulino. Forlasu lin, diabletoj. Preĝu, feliĉulo, por mi peka.

Frenezulo. Donu, donu, donu kopekon!

Maljunulino. Jen vi havas kopekon; preĝu do por mi.

Frenezulo (Sidiĝas sur teron kaj kantas):

Luno veturas, Kateto ploras, Frenezulo, vin levu, Dion preĝu!

(Knabetoj ree lin ĉirkaŭas.)

Unu el ili. Bonan tagon, frenezulo, kial do vi ĉapon ne deprenas? (frapas lian feran ĉapon). Jen, kiel ĝi sonas!

Frenezulo. Jen, mi kopekon havas.

Knabeto. Ne estas vero! nu, montru.

(Deprenas kopekon kaj forkuras).

Frenezulo (ploras). Oni prenis mian kopekon, oni ofendis frenezulon.

Popolo. Reĝo, reĝo iras!

(Reĝo eliras el preĝejo; bojaro antaŭe disdonas al malriĉeguloj almozon. Bojaroj.)

Frenezulo. Boris, Boris! Knabetoj ofendas frenezulon.

Reĝo. Donu al li almozon! Pri kio li ploras?

Frenezulo. Knabetoj min ofendas.... Ordonu ilin forbuĉi, kiel vi forbuĉis malgrandan reĝidon.

Bojaroj. Iru for, malsaĝulo! Kaptu malsaĝulon!

Reĝo. Forlasu lin. Preĝu por mi, frenezulo. (Foriras.)

Frenezulo (tuj poste al li). Ne, ne! Oni ne povas preĝi por reĝo-Irodo: Dipatrino ne permesas.

Sjevsko[1].

Uzurpulo, ĉirkaŭita per siaj homoj.

Uzurpulo. Kaptito kie?

Polo. Tie ĉi.

Uzurpulo. Alvoku!

(Eniras rusa kaptito.)

Vi kiu?

Kaptito. Mi--Roĵnov; nobelo Moskva.

Uzurpulo. Ĉu longe servas vi?

Kaptito. Monato pasis.

Uzurpulo. Ĉu vi ne hontas, ke vi levis glavon Sur min, Roĵnov?

Kaptito. Ne mia estas volo.

Uzurpulo. Ĉu vi batalis sub Sjeverskij?

Kaptito. Venis Mi post batalo jam, post du semajnoj.

Uzurpulo. Boriso kio?

Kaptito. Forte timigita Per perdo de batalo kaj per vundo De princ' Mstislavskij,--kaj li princon Ŝujskij Alsendis al militistaro.

Uzurpulo. Kial Devokis li en Moskvon Basmanov'on?

Kaptito. Meritojn liajn rekompencis reĝo Per oro kaj honor'. En magistrato Li estas.

Uzurpulo. Ĉi li estis pli necesa. Nu, kio do en Moskvo?

Kaptito. Tre kviete.

Uzurpulo. Ĉu oni min atendas?

Kaptito. Dio scias; Pri vi paroli oni ne kuraĝas. Al unu langon, al alia kapon Fortranĉas oni. Tia estas tempo, Ke ĉiutage oni ekzekutas; Malliberejoj tute jam pleniĝis; Sur placo, kie nur tri homoj estas-- Spion' jam tie ankaŭ ĉirkaŭsaltas, Kaj mem regnestro en libera tempo Sekretajn raportistojn demandadas. Pli bone, sekve, tute jam silenti.

Uzurpulo. Ne enviinde vivas homoj moskvaj! Nu, kaj militistaro kio?

Kaptito. Kio? Vestita estas ĝi kaj ankaŭ sata, Kontenta estas.

Uzurpulo. Ĉu ĝi estas granda?

Kaptito. Nur Dio scias.

Uzurpulo. Tridek miloj estas?

Kaptito. Eĉ povas vi kalkuli kvindek miloj!

(Uzurpulo enpensiĝas; ĉiuj rigardas unu alian.)

Uzurpulo. Nu! kaj pri mi parolas oni kion?

Kaptito. Pri via princa moŝto oni diras, Ke, se eĉ estus vi fripono, tamen Bravulo.

Uzurpulo (ridante). Tion ĉi mi en afero Elmontros. Nu, amikoj, ne atendu Ni princon Ŝujskij; mi vin nun gratulas: Batalo estos morgaŭ. (Foriras.)

Ĉiuj. Vivu Dmitrij!

Polo. Batalo! Ili havas kvindek milojn, Kaj ni apenaŭ havas dekkvin milojn: Li freneziĝis.

Dua. Nu, amiko: polo Eĉ sola povas venki kvincent rusojn.

Kaptito. Vi venkos! En batal', fanfaronulo, De unu eĉ forkuros vi rapide.

Polo. Se glavon havus vi, arogantulo, Mi vin (montrante sian glavon) per tio ĉi ekhumiligus.

Kaptito. Ho, rusoj tute ne bezonas glavon: Ĉu vi ne volas tion ĉi, sencerba!

(Montras pugnon. Polo fiere rigardas ĝin kaj silente foriras. Ĉiuj ridas.)

Arbaro.

Uzurpulo kaj PUŜKIN. (En malproksimo kuŝas mortanta ĉevalo.)

Uzurpulo. Ĉevalo malfeliĉa! Kiel vigle Eksaltis ĝi hodiaŭ en batalon, Vundita min rapide kiel portis. Ĉevalo malfeliĉa!

Puŝkin (al si mem). Li bedaŭras Ĉevalon, dum militistaro tuta En polvon disbatita nun.

Uzurpulo. Aŭskultu, Ĝi, eble, nur de vundo eklaciĝis Kaj ĝi ripozas?

Puŝkin. Ne, ĝi malviviĝas.

Uzurpulo (iras al ĉevalo). Ĉevalo mia! Kion fari? bridon Forpreni kaj deseli. Malviviĝu En liberec'.

(Li deselas ĉevalon. Eniras kelkaj poloj.)

Sinjoroj, bonan tagon! Sed kial mi ne vidas princon Kurbskij? Hodiaŭ mi lin vidis en batalo; Bravulon tuj ĉirkaŭis multaj glavoj, Similaj je flekseblaj feraj spikoj; Sed lia glavo levis sin plej supre Kaj forta krio ĉion supersonis. Li kie estas?

Polo. Oni lin mortigis.

Uzurpulo. Ho, estu paco al anim' kuraĝa! Sed ni malmultaj post batalo restis! Kozakoj, perfiduloj malbenitaj, Krimuloj! vi, nur vi nin pereigis! Eĉ tri minutojn ili ne eltenis! Ni ilin punos: dekan mi pendigos! Rabistoj!

Puŝkin. Iu estas, eble, kulpa, Sed estas ni jam tute disbatitaj Kaj ekstermitaj.

Uzurpulo. Sed afero povus Tre bona esti; mi unuan vicon Detruis, sed germanoj nin debatis; Bravuloj ili estas! jes, bravuloj! Por tio ilin amas mi; mi nepre El ili kolegaron mian faros.

Puŝkin. Hodiaŭ kie ni pasigos nokton?

Uzurpulo. Jen tie ĉi,--en tiu ĉi arbaro. Eliros frue ni; en Rilsk'on venos Ni al tagmanĝo mem. Nu, bonan nokton.

(Li kuŝiĝas, metas selon sub kapon kaj ekdormas.)

Puŝkin. Agrablan nokton!... Tute disbatita, Reĝido, per forkuro sin savanta, Li, tute kvazaŭ knab', senzorga estas; Kredeble Dio mem lin ĉiam gardas,-- Kaj ankaŭ ni, amikoj, ne malĝoju!

Moskvo. Reĝaj ĉambroj.

BORIS, BASMANOV

Reĝo. Venkita estas li, sed ĉu ni havas Utilon? ĝojis ni de vana venko. Kolektis ree li militistaron Kaj nin minacas de Putivlaj muroj. Kaj kion do herooj niaj faras? Ĉe Kromoj[2] ili staras, kaj kozakoj Je ili ridas nur el ĉirkaŭbaroj. Jen gloro! Ne, ne estas mi kontenta; Mi kiel estron--vin al ili sendos-- Ne genton, sed nur saĝon--vojevodon Mi faros; ili pri rangec' malĝoju! Jam tempo estas malestimi plendon De eminenta gento de bojaroj Kaj plej perean moron fordetrui.

Basmanov. Ho, reĝo mia! estu plej benita Eterne tago, kiam rangajn librojn Kaj kune ankaŭ kaj malpacojn ĉiujn, Kaj fierecon gentan flam' ekstermos.

Reĝo. Jam tre proksima estas tiu tago; Unue nur mi devas humiligi Popolon.

Basmanov. Ho, ŝatinda ĝi ne estas! Popolo estas ĉiam ribelema: Ĉevalo vigla tiel mordas bridon, Indignas tiel knab' potencon patran; Ĉevalon do rajdant' direktas bone Kaj patro ĉiam knabon ordonadas.

Reĝo. Ĉeval' rajdanton iafoje ĵetas, Ne ĉiam ankaŭ fil' al patr' obeas: Ni povas nur per severeco granda Popolon teni. Tiel pensis ankaŭ Johan', humiligisto de ventegoj, Plej saĝa, plej potenca aŭtokrato, Kaj ankaŭ lia furioza nepo. Popol' favoron tute ne sentadas; Vi faru bonon--ĝi ne diros dankon; Vi rabu, batu--rezultat' egala.

(Eniras bojaro.)

Nu, kio?

Bojaro. Gastoj alilandaj venis.

Reĝo. Akceptos mi, atendu min, Basmanov, Vi restu tie ĉi: kun vi bezonas Paroli mi. (Foriras.)

Basmanov. Spirito alta reĝa! Nur uzurpulon malbenitan venki Lin helpu, Dio; li ankoraŭ multe Da bono al Rusujo povas fari. En lia saĝo bona pens' naskiĝis-- Ne volas mi, ke ĝi foriĝu. Kia Por mi areno estos, kiam rompos Li kornon al bojaroj altagentaj. Mi konkurantojn en milit' ne havas; Mi apud reĝa tron' unua staros.... Kaj, eble.... Sed pro kio estas bruo?

(Tumulto, Bojaroj, kortegaj servantoj kuras en senordo, sin renkontadas, kaj murmuretas.)

Unua. Al kuracisto!

Dua. Tuj al patriarko!

Tria. Reĝidon, li al si reĝidon vokas!

Kvara. Konfesprenanton!

Basmanov. Kio do fariĝis?

Kvina kaj sesa. Ekmalsaniĝis reĝo, reĝo mortas.

Basmanov. Ho, Dio!

Kvina. Li de tron' subite falis, Ekfluis sang' el buŝ' kaj el oreloj.

(Reĝon oni elportas sur seĝo; tuta reĝa familio; ĉiuj bojaroj.)

Reĝo. Eliru ĉiuj, ĉiuj--kaj forlasu Kun mi reĝidon solan. (Ĉiuj foriras.) Nu, mi mortas; Ni kisu nin. Ho, mia fil', adiaŭ: Tuj vi komencos reĝi... Dio, Dio! Al Vi mi tuj aperos--kaj animon Ne estas tempo per konfes' purigi! Mi sentas--filo, vi por mi pli kara, Ol sav' anima estas.... tiel estu! Subulo mi naskiĝis, kaj subulo Mi morti ankaŭ devas en mallumo; Jen tronon mi atingis--sed per kio? Vi ne demandu. Vi ne estas kulpa, Sufiĉe... Nun vi jam laŭ rajto reĝos, Kaj sola mi al Dio mem respondos. Ho, filo! ne forlogu vin malvere, Kaj ne blindigu ankaŭ vin memvole. En bruaj tagoj prenas vi potencon: Tre, tre danĝera estas uzurpulo-- Per nom' terura estas li vestita. De longa tempo en regado sperta, Eltenis mi konfuzon kaj ribelon: En timo oni antaŭ mi tremadis, Perfido voĉon doni ne kuraĝis; Sed vi--ne sperta, juna potenculo, Sub forta fulmotondr' vi kiel reĝos? Ribelon bruan kiel vi estingos? Perfidon kiel vi de vi deturnos? Sed Dio granda estas! Li junecon Saĝigas kaj al malforteco donas Li forton... Jen, aŭskultu: vi unue Por vi elektu konsiliston bonan, Fidindan, malvarmegan kaj maljunan, Amatan de popolo kaj honoran De gento glora inter bojararo-- Ekzemple, Ŝujskij. Por militistaro Necesa estas lerta kondukanto: Vi sendu Basmanovon kaj fortike Eltenu plendon de bojaroj noblaj. Vi de junec' kun mi en magistrato Sidadis, scias vi regadon regnan; Ne ŝanĝu vi iradon de aferoj. Kutim'--animo estas de potenco. Mi devis nun denove refarigi Ekzekutadojn, malfavorojn--povas Forigi ilin vi; kaj oni benos Vin, kiel oni benis vian onklon, Prenintan tronon de Minaca reĝo. Sed poste iom vi post iom ree Kuntiru forte regnajn kondukilojn; Kaj nun vi povas ilin malfortigi, El mano tamen ne elforlasante. Favora estu al alilanduloj, En servon ilin kun konfid' akceptu. Konservu religian regularon. Silenta estu; reĝa voĉ' ne devas Sin perdi tute vane en aero: Ĝi, kvazaŭ sankta son', anonci devas Aŭ grandan feston, aŭ malĝojon grandan. Ho, filo! Vi eniras tiujn jarojn, En kiuj sang' ondiĝas de virinoj. Ho, gardu, gardu vi purecon sanktan De virguleco kaj fieran honton: Se iu en juneco plezuriĝi Kutimis per malvirta sentameco, En granda aĝo tiu malafabla, Malforta, sangavida ĉiam estas, Kaj lia saĝo tute mallumiĝas. En familio estu ĉiam kapo; Patrinon vi estimu, sed potencu Vi mem: vi estas viro kaj regnestro; Fratinon vian ĉiam vi amadu, Ĉar sola restas ŝia vi gardisto,

Teodoro (sur genuoj). Ne, ne, vi vivu kaj eterne reĝu-- Popol' kaj ni sen vi pereos tute!

Reĝo. Finita estas ĉio--mallumiĝas Okuloj miaj, jam malvarmon tomban Mi bone sentas....

(Eniras patriarko, monaĥoj; post ili ĉiuj bojaroj; reĝinon oni kondukas sub brakoj; reĝidino ploregas.)

Kiu tie estas? Ha! sankta monaĥigo... Jes, tre bone... Eksonis horo! Reĝo jam monaĥo Fariĝas,--ĉerk'--ĉambreto mia estos. Atendu, sankta patriark': ankoraŭ Mi reĝo estas... Ho, bojaroj miaj! Jen estas tiu, kiu min heredas,-- Al li potencon mian mi transdonas; Al Teodoro ĵuru... ho, Basmanov, Amikoj miaj... antaŭ ĉerk' petegas Mi vin: al li fervore, vere servu! Li tiel juna estas kaj senkulpa. Ĉu ĵuras vi?

Bojaroj. Ni ĵuras.

Reĝo. Mi kontentas. Pardonu do al mi erarojn, pekojn, Ofendojn volajn kaj sekretajn.... Estas Mi preta jam,--aliru, sankta patro...

(Komenciĝas ceremonio de monaĥigado. Virinojn en sveno oni elportas.)

Tendaro.

BASMANOV kaj PUŜKIN.

Basmanov. Eniru, tie ĉi libere diru, Kaj tiel sekve li al mi vin sendis?

Puŝkin. Al vi ĉiaman amikecon sian Proponas li kaj plej unuan rangon En Moskva regno.

Basmanov. Sed sen tio estas De Teodoro mi jam starigita Tre alte: de militistar' mi estas Unua estro; li pro mi eĉ rangojn Aristokratajn malestimis tute. Al li mi ĵuris.

Puŝkin. Ĵuris vi al leĝa De trono heredanto; sed se vivas Pli leĝa?...

Basmanov. Ne, aŭskultu, Puŝkin: kial Malveron vi parolas? Mi ja scias, Li kiu estas.

Puŝkin. Litvo kaj Rusujo Jam longe nomis lin «reĝid' Dimitrij»; Sed tion ĉi mi tute ne defendas. Ne ĝusta, eble, li Dimitrij estas, Li estas, eble, ia uzurpulo; Nur scias mi, ke frue, aŭ malfrue, Sed Teodor' al li ekcedos Moskvon.

Basmanov. Dum mi defendas mian junan reĝon, Ĝis tiu temp' li tronon ne forlasos; Da regimentoj ni sufiĉe havas! Per venko nur mi ilin kuraĝigos,-- Sed kontraŭ mi de vi eliros kiu? Kozak' Karelo, eble,--eble Mniŝek? Ĉu multaj vi? apenaŭ ja ok miloj.

Puŝkin. Eraris vi; eĉ tiom ni ne havas. Mi diros eĉ, ke ni militistaron Malbonan tute havas, ke kozakoj Vilaĝojn rabas nur, ke ĉiuj poloj Nur multe fanfaronas kaj drinkadas, Ke rusoj... Eĉ paroli mi ne volas,-- Mi antaŭ vi malici ne deziras; Sed ĉu ekscii volas vi, Basmanov, Per kio ĉiam fortaj ni restadas? Ne per militistaroj, ne per poloj, Sed nur per opinio de popolo. Memoras vi triumfon de Dimitrij, Almilitadojn liajn tute pacajn? Al li sen pafo, sen batalo ĉie Sin donis obeeme ĉiuj urboj, Kaj vojevodojn mem popolo ligis; Vi vidis mem: ĉu viaj regimentoj Kun li batalis tre volonte? Kiam? Ankoraŭ apud Godunov! Sed nune? Ho ne, Basmanov, tre malfrue estas Disputi kaj inciti ree flamon De tute finiĝinta jam milito: Kun via saĝo kaj kun forta volo Eĉ ne eltenos vi; pli bone estos, Se vi unua donos plej prudentan Ekzemplon kaj anoncos, ke Dimitrij Regnestro leĝa estas,--estos bone, Per tio lin vi tute kontentigos! Vi kiel pensas?

Basmanov. Morgaŭ vi ekscios.

Puŝkin. Decidu.

Basmanov. Nu, adiaŭ.

Puŝkin. Vi pripensu.

(Li foriras.)

Basmanov. Jes, prava li, perfido maturiĝas; Sed kion faros mi? Ĉu mi atendos, Ke ribelistoj ankaŭ min kunligu Kaj al Otrepjev donu? Ĉu ne estos Pli bone, se mi antaŭvenos ilin Kaj mem... Sed ĵuron, ĵuron mi perfidos! Eterne perdos mi honoron mian! Konfidon de junulo kronportanto Mi pagos per perfido plej terura!... Al elpelito estas tre facile Ribelon kaj konspiron pripensadi; Sed mi, sed mi, amato de regnestro.... Sed mort'... potenco... de popol' mizeroj....

(Li enpensiĝas.)

He! kiu tie estas? (fajfas) Nu, alvenu! Ĉevalon! Kaj trumpetu tuj kolekton!

Ekzekutejo.

Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita per Popolo.

